Čestmír Vidman (1921-3013)

básník - poeto




ĉeĥe

































VIDMAN Čestmír



31. 10. 1921 v Monfalcone, Itálie

18. 10. 2013 Praha

ČESTMÍR VIDMAN

Čestmír VIDMAN oni nomas "vojaĝanto kun okuloj de l'poeto", aŭ "inĝeniero kun animo de l'poeto". Ni nur subtenas, ke la aŭtoro, kiel komerca iĝeniero estadis en multaj fremdaj landoj (li eĉ naskiĝis en Manfalcone, Italio) - nume en Japanio, en Sovetunio, en Usono, Aŭstralio, Alĝerio, Nigerio, Nova Zelando, Egiptio, Maroko, Libio, Hong-kongo, Hispanio, Grekio, Brazilio, Argentino, Kanado. Preskaŭ oni ne trovus landon, kiun li ne vizitis - aŭ almenaŭ ne travojaĝis. Sed Japanion li vizitis 11-foje kaj tio kompreneble influis lian poem-verkadon. Al Japanio estas dediĉitaj poemoj - juveloj en kolektoj: "SUB LA MONTO FUDĴI" (1980) ka) "KIEL VI ORNAMAS, IĈIKI" (1979).

Sed ĉi prezentita poemeto alproksimigas al ni lian infan- kaj junaĝon, kiun li travivis en negranda urbo Rožmitál pod Třemšínem. Por la ĉeĥaj gelegantoj mi ne devas klarigi sed por eksterlandaj jes: tiu "Ryba, kantor"ne estas iu indiferenta kantoro (antikve - instruisto), sed li estus per oraj literoj skribita en koroj de ĉeĥoj: li estas aŭtoro de eminenta muzikverko el 18. jc., nun nomita "Kristnaska Meso de Ryba". Krom 1a valorego muzika, ĝi eminentas ankaŭ pro tio, ke ĝi estis u n u a f o j e en religia historio skribita ĉ e ĥ l i n g v e.

El tio klariĝas, ke la meso estas vokala verko, kaj pro ĉio ĉi dirita ĝi fakte nomiĝas "ĈEĤA MESO KRISTNASKA". Tion ni ŝuldis klarigi al fremdlanda legantaro kaj tion ni ŝuldis al Čestmír Vidman - lian animon poetan radikigi en la historiajn fontojn, kiuj ĝin certe formis...

 

LA FLAGOGLORO DE ROŽMITÁL

Supreniĝintan la ambiton de epokoj

subita blovo turnas vin

en trabaĵo de ĝardenoj

al lagetaj speguloj

Stuko indikas tiujn

kiuj fajreron nutris dum la milito

Malsupre de l' horizonto

mortlaca Ryba, kantor',

ne plu perceptas la gloron de tagoj

de l' sepcentkvindeka datreven'

* * *

Pianlude akompanadis

la panjo mutajn filmojn

Ni transgrimpadis pordetojn

pri Zorro-venĝanto revante

Nemezureblis horizonto

sub kurba pomarbo

Kaj pomoj dolĉe bongustis

samkiel suna radi'

Eĉ pluvo estis varma

neĝo ŝvelmola

Poste la instruisto Matoušek

kvin jarojn apertis pacience

papav-kapetojn de bubaj rigardoj

Kronikisto de niaj petolaĵoj

per fotografaj paŝoj mezuris

nian futuon

ĈE MALNOVA LERNEJO

Dum la paŭzo ni paŝadis

ĉirkaŭ mallarĝa korteto

bubetoj ses ĝis dekjaraj

Post duonjarcento denove

vi vidas la grizan korteton

ties malmultan herbon

Kiel ni ĉiuj enŝtopiĝadis tien

kaj kapablis ĉirkaŭŝoviĝi

kriante junulece?

Ho junaĝo

Sur plej eta spaco

flugiloj celas al suno



Čestmír Vidman en sia meza aĝo