Česky

 

El la nuntempa ĉeĥa literaturo

 

Věra Ludíková

 

Sendu_ĝin_pluen_I

 

Sendu_ĝin_pluen_III

 

Ekaŭdi la animon

 

Interparolo_por_Astro

 

 

Enkondukaj vortoj

 

 

 

Novjara poezio 2002

SENDU ĜIN PLUEN II

 

Al la homoj kaj al la Universo vi devas sendi mesaĝon. Se estus donita al vi nur minimume longa tempo, nur palpebruma momento de liberaj ondolongoj en la etero por viaj vortoj kaj bildoj, kiamaniere vi uzus ilin? Kvazaŭ vi preparus vin por tiu ĉi momento dum via tuta vivo, maksimume vi koncentriĝas kaj en via menso defilas sortoj de la antaŭaj epokoj. En amforo oni trovis pergamenon kun antikva skribaĵo simila al la Skriboj. La volvaĵojn malvolvos nur la homoj novepokaj por ekkoni, ke la sopiro je Dio kaj je ekkonado estas eterna, sen ĝi la animoj malsatus. Kiam la limojn de la sciado ili ŝovis iom pluen, dum momento ili sentis sin mastroj de la Tero kaj de la Universo, Dion ili forgesis ĝis la tempo, kiam ili puŝis la limojn de sciado. Gigantaj misteroj tamen plu atendas malkaŝadon.  Galaksio, kaj eble la tuta Universo estas mergitaj en bano de latenta materio. Ni estas partoj de mikromondo de kvantoleĝoj de Planck, kaj samtempe de Einstein-leĝoj en dimensioj de lumjaroj. Entuziasmaj fizikistoj trovis komunan teorion de kordoj kaj de kunvolvita dimensio, sed plu ili serĉas ĉioklarigantan teorion de ĉio, M-teorion (Mystery aŭ Mather). Kosmo estas unueca, eĉ brilantaj gigantaj kristaloj havas sian atomecajn antaŭbildojn. La homo estas ja liliputa, tamen grava unito de la Universa animo, kiu havas sian mision kiel plenumanto de Diaj planoj, ĝis li fine maturiĝos por kompreni sian kosman rolon. Per fingroj esprimi la vibradon de kordoj ... Kordoj, la plej elementaj partikloj de la materio, senfine maldikaj fadenoj kaj ilia vibrado, iliaj frekvencoj estas la baza ŝtono de ĉio, kion ni konas kaj povas kompreni. Al estiĝo de konata al ni Universo estas proksima al ni la imago de giganta Krea Volo, kiu identas kun la Biblia: En la komenco estis la Vorto. Kompreni tiun forton, percepti kaj teni ĝin, estas donite al entuziasmuloj de scienco kaj al mistikuloj. Sur plisaj vualoj ili migras al Dio per rapideco de lumo. Ni perceptas la neniam finiĝantajn mar-ondojn, ni aŭskultas la violonkordojn kaj same al muziko de sfera orgeno. Enmeti la manon inter ilin, perfingre ilin krispi, agordi ilin! Per rigardo kapti la vibrantan polusan brilon! Tiom da poezio meze de konataj fenomenoj! Latentajn dimensiojn en ni, pro Graco reteneblajn, kapablas la kompetentuloj disvolvi en formo komunikebla al aŭskultantoj, perceptantaj bildon, muzikon kaj poemon. La lumaj kordoj kiel la polusa brilo kunigas nin, teranojn, kun tio, kio nin superas. Kion deziri plu ol kaptadi la misterojn ...

 

         Per suna lifto, per lifto de fotonoj vi ascendas pli supren. La lumo ĉe la fino vortigos la rezulton. Vi transiras la tempospacon en la pasintecon aŭ vi por momento troviĝos meze de futura dramo, kiu poste realiĝos. Eble tial, por doni pruvon de ĝia transpaŝado, vi ekkonas, ke eblas iri pluen, eĉ post la kalkuloj ekkoneblaj per scienco. Vi scias, ke vi povas materiigi pozitivajn ideojn kaj konstrui el ili apog-punktojn por la estontaj generacioj. Ankoraŭ pasos certa tempo, antaŭ ol ŝanĝiĝos en la homaj mensoj la konceptadoj de la veraj valoroj, kaj antaŭ ol estos aprezataj tiuj, kiuj montros al blindaj paŝantoj la vojon kaj lumon.  La fermitaj sistemoj kiel Kosmo kaj la homa societo kibernete sin mem tenas en irado, sed sen trapensita sindetruado. Milenio estas ankaŭ naturrompo en la homa historio survoje al spiritigo de la homo kaj poste ankaŭ de la Universo. Jen tasko staranta antaŭ la homaro. Nur laŭ bezono oni detranĉos de la kuko de Tero, alia eventualo sur la ĉiam pli elĉerpita planedo nome ne ekzistas. Laŭ stimulo de unu giganta krea forto la Universo kreiĝis, tamen ĝis nun estas pli malproksime al via, ol al mia Dio, ol al la centro de la Tero kaj de la galaksioj. En tibetaj profetaĵoj oni diras, ke la renaskiĝo venos baldaŭ. Oni atendas, ke ĝi venos de estaĵoj celantaj pli alten, eble ie proksime de ni, de nacio tiom ekzamenata. Nome la Universo pleniĝas de homo, sed sole de tia, kiu ekkomprenas, ke ĝuste li, pli spirita, estas ĝia senco kaj espero.

         Por ke la vortoj disvastiĝu kiel la cirkloj sur akvonivelo, sendu ilin ripete pluen. Bonajn vortojn, tiajn, per kiuj vi transdonas lumon kaj esperon. Kun Patro kaj kun aliaj fratoj, kunigitaj per amo, sur unu ŝipo ni estas. Per spiralo spirita ni ascendu supren per rapideco suna. Kiel ondadon, kiel cirklojn sur akvoniveloj sendadu la esperon pluen.

 

Věra Ludíková

 

 

(tradukis Miroslav Malovec)