Věra Ludíková

Honoro al Božena Němcová


La ĉeĥa poetino Věra Ludíková daǔrigas la literaturan tradicion de kristanaj aǔtoroj. Ŝi verkas kaj akceptigas la spiritan poezion, kiu donas lumon kaj esperon. Leteroj de Božena Němcová inspiris ŝin al verkado kaj esprimo de honoro al nia granda verkistino en la jaro, kiam ni rememoras la 190-an dat-revenon de ŝia naskiĝo.

Kiam vi ekŝatis nian gloran nacian verkistinon?

La verkistinon Božena Němcová mi ekŝatis iom pli poste, ol ŝiaj verkoj estis deviga legaĵo en la lernejo. Ŝi estis por mi tiam ĉiukaze malakordoplena personeco. La lukton por la ĉeĥa identeco mi tiam vidis tiel, ke niaj naciaj revi-vigantoj por ni jam antaǔ longe ĉion akiris. Sed post la sovetia okupacio en la 1968-a jaro mi forte perceptis la endanĝerigon de la ekzisto de la ĉeĥa nacio. Pli profunde mi ekkonsciis, ke nenio estas memkomprenebla sen rimarkinda penado – kaj niajn patriotojn kune kun Božena Němcová mi komencis tiom pli estimi. Estas eble, ke nian ĉeĥecon, en la tempo de tutmondiĝo, ni devos ree defendi.


Per kio ŝi estas simpatia al vi?

Laǔ mi al Božena Němcová oni aparte sentos komprenon, se oni trairos gravan vivoekzamenon kaj ne malsukcesos. Kaj tiom pli, se oni serĉas samkiel ŝi la sekreton de sencopleneco, kiu jam ŝajnas esti en atingodistanco – kaj ĝi ree malaperas, tiam oni serĉas instruistojn, kiuj al oni almenaǔ aludos… Konfidi siajn ideojn al folioj kaj skribi longajn leterojn al amikoj, trovadi novajn dimen-siojn en metaforoj, en poezio kaj samtempe kapabli vivi realan vivon kaj eduki infanojn, tio estas por mi kara kaj simpatia.


Kion signifas Božena Němcová por vi?

Laǔ mi ŝi apartenas al personuloj, al kies ideoj ni rifuĝas kiel al granda espero kaj fidas ilin en malbonaj tempoj. Okazas, ke ni longe estas malcertaj, serĉas la plej puran veron, la plej profundan scion, kaj multfoje ni eĉ ne devas pagi ĝin per mono. Verdire ĝi per mono eĉ ne estas aĉetebla, kaj dume ĝi estas tiel proksime al ni. Ni povas esti tute certaj, ke la plej grava estas la amo – kaj ĝi estas en la intenco de Dio ĝuste tiel kiel en la postlasaĵo de Božena Němcová, unuaintence. Ŝia plumo, ŝia poezia animo kapablis malgraǔ ĉiuj maljustaĵoj kaj spitaĵoj disdoni amon kaj esperon en fabeloj, en historietoj kaj en korespondaĵoj.


Kiel vi karakterizas vian lastan libron?

Mian laǔvice jam deksepan libron „Honoro al Božena Němcová“ trafe karakterizas la postparolo de docento Josef Štěpán, el kiu mi permesas al mi citi: „La inspiro por Věra Ludíková estas citaĵoj el korespondaĵoj. Deŝiraĵoj de ideoj, derompaĵoj de tre malnovaj rilatoj al amikoj, infanoj, amantoj. Ĝi estas splitaĵo, kiun la aǔtorino kunmetas en propran mozaikon, en subtavolon, el kiu kreskas ŝia vidmaniero de Němcová – de belega suferanta estaĵo kun ekscitita serĉanta spirito. La meditema poezio estas naskita kvazaǔ el subtila brilo, kiun la aǔ-torino vidas ascendi el la persono de Němcová. Ŝi lasas lumvualon tralasi tion, kio parolas ĝuste al ŝi, al la aǔtorino de la spirita poezio.“


(El „Naše rodina“ – Nia familio, n-ro 30/2010) Esperantigis Jiří Patera