La aŭtoro kiel leganto

 

            Elektu el la vidanguloj, bone elektu, el kiu vi volas rigardi, ĉar ĉiujn ne eblas priskribi, ĉar ĉiujn vi ne priskribos

            Tiel longe vi serĉas en delonge enskribitaj vortoj, en malnovaj libroj kaj ankaŭ en libroj de samtempuloj, tiel longe vi serĉas ĝuste tiajn vortojn, kiuj parolus anstataŭ vi, kiuj trafe priskribus ĝuste vian situacion, tiel longe vi serĉas ilin, ĝis vi mem surskribos ilin sur paperon, kompostito ilin retajpos kaj ordigos en paĝojn, presisto eble presos kaj librobindisto bindos. Intertempe multo ŝanĝiĝos kaj vi mirigite legosciiĝas pri iu, kiu jam alvenis iom pluen, ol lin priskribis via plumo 

            Se mi parolas pri mi mem, mi povas diri, ke leganto ofte ne ekkonas, kion mem la aŭtoro verkis en iasencamoviĝode la menso, en iaspeca ekvido de fenomenoj en la tuta komplekseco. Tiujn bildojn, tiujn vortojn, tute aparte grupigitajn en metaforojn, li nur rapide notas, poste priformas, pripensas kaj kompletigas.

            Dum la paso de vivo la rigardo al la afero ŝanĝiĝas. Unue ni estas nur en muta mirego ankaŭ antaŭ la aŭtoroj de postparoloj kaj de antaŭparoloj de romanoj, ni faras elskribaĵojn el ili. Persone mi librojn longe elektadis, interesis min ne nur la hisorio mem, sed la libro devis doni al mi ion misteran inter linioj, kion mi trovadis ekzemple ĉe Otokar Březina. 

            Aŭtoro por si mem povas esti leganto. Sed ĉu leganto por si mem povas esti aŭtoro? Eble jes, se li havas sufiĉe da fantazio kaj se li pripensas plu la historion kaj la interrilatojn de la legitaĵo.

            Aŭtoro kiel leganto, kiel prijuĝanto de aliaj verkoj devus resti objektiva, neinfluita de simpatiojmalsimpatioj, ne de envio pri la prijuĝata verko. Leganto en la persono de aŭtoro aprezas la laboron de alia persono eble pli bone ol tiu, kiu ĝis nun verkis nenion.

            Aŭtoro kiel persono povas bone aprezi la laboron de kolegoj, li povas pro tio pli ŝati ĝin. Aliflanke li povas esti, kiel estas, mi konfesas, ankaŭ ĉe mia persono, certamaniere deformita. El la teksto nome elsaltas realaj kaj ankaŭ imagaj eraroj kaj onin ili mokas, ke ili sukcesis malhelpi la kontinuecon de la legado. Sed elmergiĝas ankaŭ vortoj, kiuj ŝajne pli bone eniĝus en la ritmon, mallonge dirite ni havas nebelan tendencon korekti.

            Aŭtoro devus por siaj legantoj pere de siaj protagonistoj fiksi la direkton, formuli kaj formi viziojn kaj distingi ie en malproksimo lumon de reala espero. Tia aŭtoro devas antaŭ ĉio ekkoni sin mem. Poste li verŝajne distingos tion, kio estas principa kaj esenca – kaj kio estas pervorta pakumo.  

            Ĉesu jam elekti el la vidanguloj, ĉesu elekti, el kiu vi volas rigardi, ĉar vi elektas nur hazarde, nepre vi ne priskribos ĉiujn

                                                                                                                               Věra Ludíková

 

                                                                                                                        (E-igis Jiří Patera)