Zdenka Bergrová

Vortoj de la nokto

tradukis Jaroslav Mráz

ilustris Věroslav Bergr

 

 

 

* * *

Tiun fiecon havas la progres',

ke ĉe invent'

reverso estas kaj avers',

justecon ĝi ne movas ja sen ĉes',

transiras al invers'

nur por monrent'.

Por niaj vivoj kaj ekzistoj

ĝi havas strangajn fruktojn mil

en la river-torent',

en kiu svarmas trilobitoj

kaj stinkas Ĉernobil,

krudiĝas gent'.

Tiel ĝi fakte ekvilibras,

ke kion donas rid',

ĝin donas ankaŭ plor',

mia inklin' al vero vibras

en embaras-trepid':

kion por kiu valor'.

* * *

Vortoj de la nokto restos solaj

kiel sur la akvo arbfoli',

flosas vi silentaj kaj senvolaj,

kion vi ne legos, portas vi.

Rivalec' de puĉoj kaj vulkanoj -

de maldekstre dekstren iĝas kost' -

ŝanĝas ĉion la hazard' sen planoj,

binge oni gajnas ja sen frost'.

La satanoj havon amasigas,

la feliĉ' ne iras nur en rond',

flanke, tie la satanoj viglas,

estas tie sen riskad' tombol'.

Scias mi: ĝi estas kaj ne estas,

ne, pri la danĝer' neglektas gut',

vortoj de la nokt' solecaj restas

ie en la karnaval' de lukt'.

Trista vorto gustas kiel fonto,

ĝi ne kredas al malbon', malkred',

malsolecas pura akvo-ondo.

Herezulojn vokas ond' de l' ter'.

 

* * *

En mia korpo kriz',

signoj konfuzaj en fluo.

Kvazaŭ jen en trabiz'

batus flugile noktuo.

Kuŝas la ver' sur spin',

zigzagas ie-tie,

de muelil' viktim',

ĝi membrojn pistas senpie.

Avida kaprimen'

forhakas branĉon nian,

masone fermas ĝi sen ĝen'

kaj negocistojn arnbiciajn.

Serĉatas vanta moner'

en pajlo muelita

en elan' por bova merd'

de ora bovido mita.

En mia korpo kriz',

signoj konfuzaj en fluo,

kvazaŭ jen en trabiz'

batus flugile noktuo.

De muelilo nur

minatas putraj krustoj,

lakt' malaperis sen spur'

en gorĝ' de fremdaj trustoj.

Agon serĉas defendant',

volbiĝas en malproksim'

en alaŭdeta kant'

krizalid' - ultramar-sublim'.

* * *

De amikar' abismoj kaj ŝanceloj,

estis, ne estis ties damn'.

Sepo da korvoj nun lakas por bagateloj

sangon de priŝtelita id' je blank'.

Ŝtataj renversoj, iliaj ĉirkaŭiroj

vokis hienojn en ĉirkaŭanta dezert',

ĉar por sabato malmultas vampiroj,

amiko varbiĝis al dizert'.

Lumaj pikstangoj la surdigitajn pikas,

per heavy-bru'. Kaj laŭ palp'

sepo da korvoj al abisma tru' apikas

al la renversoj cent en spiral'.

* * *

Mirinde belas ĉeĥa lando,

sed ĝin ĉirkaŭas la malbon'

kaj palpas ĝin subprema bando,

strangolas strangolas ĝian gorĝon zon'.

Koberovy kaj Koněprusy,

alternas Jáchymov kaj Temelín,

kaj kapital' ĝin igas pusi,

ĉu estas por tio difin'?

Ĉu sonoriloj parolemas,

kies ĝi estas murda ag'?

Nur ĉiuj membroj ĉiam tremas

pro ĉi imag', pro ĉi imag'.

En ĉeĥa valo vorto gravas,

kontraŭ ĝi prepariĝas plag'.

Poetoj nur per am' ĝin savas,

sepulti volas Landsmanschaft.

Neniam en Ĉeĥland' facilas

ascendi ĉiam super perd',

eĉ firma decidiĝ' labilas

kun eksplodil' de puĉoj sep.

Mi plenas de la kred' ĝis rando,

ke scias fuĝi for de l' mort'

mirinde bela ĉeĥa lando,

favora estos ĝia sort'.

* * *

Nur anekdotoj,

en versoj nur skeptik'.

Sur tili-floroj

sidigis sin pedik'.

Nomatas la tornadoj,

por la tertremoj servas skal',

rabiaj bataladoj

kun boleganta laf'.

Ĝin vi ne venkos vorte,

konfuzo en galop'.

Vivas ni - niasorte -

en krepusk' de Eŭrop'.

Ekvilibron en kosmo

ĉu ne rompas raket'?

Mateno donas roson

en kolor' de moruset'.

* * *

Sur oscilad' de steloj revoj pendas,

karesas pontojn Vltava-river',

fiaskon la diabloj ne atendas,

ĝin ne kutimas ili en infer'.

Standardojn de militoj stiras vento

ordone de magnat' kun granda buŝ'

kaj duoniĝas tujo-arbo sur tombsilento,

dankdiron ĉe radik' renversas puŝ'.

Fidindas de la steloj oscilado,

nur kie sangas nun ilia vejn',

ion metias la satan-plejado -

Ĉeĥlando bela, mia hejm'...

* * *

Okazadas, ke kun nigra ramo

ofte venas komunik' pri mort',

venos je la rekompenc' la samo,

ĉu je cindro, teren, laŭ la sort'.

Ekbriladas ja per striga saĝo -

sed mi tion diros ne ĝis fin' -

ĉu al nia lingvo restas aĝo?

Nova mondo ja atendas ĝin.

Vivu en feliĉo, Eŭropanoj,

en Eŭropo - nia naskiĝurb',

vi vidigas vin ja embuskantoj,

kiu kiun sekvas ja laŭ spur'.

Venos je la rekompenc' la samo,

ŝanĝos sin al cindro la siring',

bela ĉeĥa land' kun nigra ramo,

ĉiam skurĝ-batata de amik'.

* * *

Ĉio revenas, mi perceptas,

fervojon kun la malpurig',

ni tian vidon ne akceptas,

kiu al kiu malamik'?

Ili ŝtelemaj estas, pigraj,

sur korbo velkas miozot'.

Aperas murd' en noktoj nigraj,

lupo ŝanĝiĝas al mikrot'.

Ĉiel-ark', verda memkonscio

ne tuŝos al nutraĵa ĉen',

sinjoro kaj servist', premio -

de loterio ben'.

Ĉio revenas, ni foriras

kaj ankaŭ nia rememor',

ĉio revenas kaj alias,

per ĉielark' salutas verdkolor'.

* * *

En kaldroneg' de urbo lumoj,

post ĉiu loĝej' de person',

en karesega nokt' varmumoj.

En ĝi ekhojlas hupa son'.

En filmoj el Uson' peladoj,

la estingistoj, fajro, fum',

de aŭt-akcidentoj invadoj,

el nokto siblas nur mallum'.

Infanon eble iu batas

kaj en la nokto murdas ĝin,

la helpo ĝuste bezonatas

kaj sen respondo restas mi.

Urbo falinta estas nesto,

post ĉiu lumo sort-sekret,

polica fajfo kaj molesto,

nur ne enuu la banked'.

La fortaj batas senkompataj,

per forto, pugnoj, mon', sen tim',

kie ni kaŝos, ignorataj,

nin venkas rafinita krim'.

* * *

Konvaloj cignajn nukojn klinas

en bluan akvon de l' ĉiel',

per perla pilorio Prago tintas,

jur' estas stumpo de mizer'.

Por nura komercist-aplaŭdistaro

donitas al rabistoj roz',

doloraj herakleoj de kvartaloj,

mortas ĝi pro sufok-ĥaos '.

Nukoj de cignoj, timo monotonas

kaj de l' mizeraj prostitu',

alarme la konvaloj sonas,

esper' en ili tintas plu.

* * *

Ortas angul' de arbar',

ĉu vere eblas esperi

- malgraŭ la ursa ar' -

la bruon ride superi?

Ĉu por etern' erar',

ke mi kunpremas konvulsie

horaron de pasinta jar'

kiel idon vunditan de patrin' afekcie?

Revenas bird-miriad',

kial junaĝ' ne revenas,

kiun renkontas mia vagad',

pli klare jam mi komprenas.

Tiam prudenti pli,

tiam eviti perfidon...

Retro - ne ĝojas mi

scii la falon en kaptilon.

Realas la navig',

ĉu vere eblas espero

pri katen-romp' kaj mallig'

malgraŭ la urso-danĝero?

* * *

Falintaj helpantoj sur tombaro,

mamutaj ostoj de maŝin',

ĉi tie trovis Brutus la ponardon,

starigis starton sur lini'.

En ĉirkaŭaĵo robinio.

Streĉa silento. Kri-avan'.

De harmoniko harmonio.

Farmanto tiras noton. Dank'!

Sur la kombajnojn ŝtoneg-ŝuto -

ne por la arboj resurekt'.

Buĉo de bov' - jen rajt' de bruto.

Estas post pordo de murdistoj sekt'.

* * *

El tero eliĝas ĝemoj,

pli laca ol kamel',

la veksignalon tamen al semoj

ĝi donas - jen ĝia cel'.

Se histo en varm' tenacus,

venkinto estus vi, Ikar'.

Ĉu tiaj flugiloj ne lacus

ankaŭ por oldular'?

Ili travivis de tankoj tangon,

ne nur el orient'

ĝi koagulis sangon.

Tagiĝas en printemp',

falos trivita ŝuo

de l' ter' al blua mar',

post nuba ŝip' en bluo

ekflosos ondetar'.

* * *

Antaŭ ol ĝermo sin elpuŝas,

superas multon grajn',

kiam ĝi sub la tero kuŝas,

kaj ĝenon kiun ajn.

Sur akvo spuro. Ĝi varias

ĝisvasten kiel la ĉiel'.

Kaj firma punkto iluzias,

mensogas pro ŝancel'.

La ver'. Se iu ĝin preferas,

ĝi ja ne estas tia jam -

ĉiudirekte ĝi aperas,

sed ĉiam nur kun dorno-kvant'.

* * *

Floranta forsitio

diras: vivas ter-medio,

per bonodor' padus'

ŝtormon forpelis ĵus.

Paradas jam rapide

ankaŭ ĉerizoj ride.

Ne facilas aspir'

esti pli blanka por pir'.

Por pomuj' estas tumulte,

ke ĝi rozkoloras multe.

En rozkoloro tuj

aperis persikuj'.

Egale al prunujo estas,

ke al ĝi blanka banto restas.

Ĉefe ke al bant' sur ter'

en la antaŭinfer'

ili ekfloris kun fier'.

* * *

Malpurigo, malhonorigo,

kemiaj aĵoj, fum' kaj smog',

de valut-posedant' intrigo

komercos eĉ pri nekrolog'.

Imunon sian ili flegas,

bivakas dume sur tiget',

fetora nafto maron tegas,

sub lun' balancas en balet',

atomoj petolegaj estas,

en palisar' ozona tru',

kaj kiel ni vivecaj estas

per la esper' de arboj plu.

Glaci-degelo jam sukcesas,

ŝanĝos bieron naftul'

al lakta nebulaĵ' - necesa

por suĉi, prez' de pan' progresas -

por nov-sanktaĵoj jen kalkul',

somero venos.

Kia greno!

Kun sterko restas la prestiĝ',

per fajro ludas ja faleno,

ni spiras, spiras ĝis vertiĝ'.

Glaci' degelas por ĉiamo

kaj jam rapidas plast-foli'

prepari liton por la amo,

florkronoj - por falĉist' ornamo,

kaj verdaj esti povas ni.

* * *

Cirkulas jam pretendo plua,

ja avantaĝas pretendem',

grasiĝas punkto restitua,

ĝis dikas ĝi kiel pingvino mem.

Ne vidis Prago la skandalon,

ke en aŭkcio estos tur'

kaj la amatan katedralon

katenos roma kaptoŝnur'.

Por kapelet' ni monkolektos,

aĉetu - rajto sen valid',

aŭ Rom' pendumil-maŝon plektos

por gorĝo de teatro kun avid'.

Ne vidis Ĉeĥlando la skandalon -

ĝi pagos por dudeka foj'

teatron, revojn, katedralon,

ĉio ĉi estas nia ĝoj'.

* * *

Kiu je rigard' aĉetos

noblajn juvelojn en vitrin'?

Verdaj branĉetoj ne ombretos

diademon de reĝin'.

Ŝton' facetita estos ĝeno,

en ĝi forĝitas trompa senc' -

kaj en nebulo sur plateno -

ĝia komenc'.

Mi ŝate juveliston vidas,

laboron de bakist', tajlor',

kiel estiĝas pan', mi avidas,

kaj en printempo verdkolor'.

* * *

Vivis ni ekster kruc' momenton,

dimanĉe de ĉiutaga pez'

seniĝis ni, farante penton,

en arbar' kaj pregej' ĉe mes'.

Por jarcentojn elsuĉata kampulo

hereda peko estis la infer',

kompense morton promesatas simulo

en filioj de preĝej-entrepren'.

Artistojn ĉiujn ja kunpelis

la senerara dia tribunal',

subordigitajn membrojn celis

al konstruad' de sia stal'.

Kie kruciĝas krucoj, ni vivas,

elŝtelas preĝejon satan',

senĝenaj leĝoj nur fiktivas,

kie por dio la dogan' ...

* * *

Di-kred' vin faras bonstatulo,

sed kia estu la elekt'?

Fenestro blindas pro nebulo

kaj jugo estas ĉiu kred'.

Dio nur fendas personecon,

laŭ ĝi kreitas la imag' -

ĝi vidas en li sian specon

pro pomp' kaj de demandoj svag'.

Ĉu iam vin respondis Dio?

Ĉu justo estas sur la ter'?

Ĉu morto - juĝa limlinio?

Jen dolĉa sekurec-ĥimer'.

Se vivas vi sen Di-adoro,

sen konscienc' ne estu vi,

ne rompas vin malbon, nek ploro, ,

se estas vi eterna id'.

 

* * *

Vi - mia konata senfino,

kompens' de antibiotik',

mi estas via tren-linio,

danko flosanta post la ŝip'.

Vi estas mia tuŝata stelo

en dezert' de ĉiela azil',

kaj preskaŭ ŝajnas al mi celo

vivi kun vi ĝis mia fin'.

Ankoraŭ povas mi zigzagi,

estu por mi eskap' el ravin',

aromojn igu plu imagi,

se vi amas min.

* * *

Simpligas ĉion mia morto,

ne ambaŭ, sed nur via kor'.

Ĉu ne surkreskos voj' al tombo?

Atentu en veprej' pri dorn'.

Sepulton mi ne volas, ne iru,

kaj miajn vortojn disĵetu vi.

Koron je najlo ja ne ŝiru,

neniu estas tie. Fin'.

En cindro leontoda floro

kiel suneto, poste jen

lanugo kiel blanka pulvoro

falas kaj ne leviĝas ĝis printemp'.

* * *

Ĝojon volus mi en anim'

kiel la bird' flugadon.

Ĝin logas la malproksim'

sur inkognitan padon. . .

Ne ĉe ni estas la feliĉ',

sed en ĉagren' de racio.

Ĝi restas por ni sen ŝanĝiĝ',

ne ŝanĝos ĝin la scio.

Printempo - sur la tomboj flor',

ni vivas sen ĝeno.

Mi volus spiri sen angor'

en blanka jasmeno.

* * *

Mi telefonas, vana van',

ĉe tagofino en vesper'.

Diras al mi voĉo de infan',

ne ĉi tie, alia numer'.

La nom' de mia dezirato

ne tuŝas ĝin.

Ĉu telefono nefunkcia?

Ĉu vere numer' alia?

Ne tuŝi la draton

falintan sur ter'.

Ne voki panjon, patron

en angoro, por ke ...

* * *

Antaŭ frot' zigzagas alumeto,

en fingroj sin renversas sen intenc',

ne eltrudiĝas ja varmeto,

pro petardet' ŝanĝiĝas humur-senc'.

Ver' fremda - kiel pasta ŝvelo,

ĝi regas ĉiam vin kaj min,

por mensoguloj - rum-botelo,

alivestiĝas ili por fin'.

La vojfosaĵo ilin altiras

kaj malnovtempa lumĵetil'

indikas, kien ili iras

kaj ŝanĝas veston kun facil'.

Sovaĝaj vejnoj nur oponas,

aŭdiĝas ilia reson',

kaj ĉiam mia vero sonas

kaj gvidas veron al renom'.

Zigzagas alumet', mi devas

zigzagi kontraŭ ĉi afer',

kiu la manon, manojn levas,

kaj sole cedas mi al ver'.

* * *

Vokas min al disputo voĉ' sen kap',

preparas vintre kontraŭ mi perfidojn,

de l' ter' sen kap' devigas ĝi min al ekgap'

al glata ring', observi la aspidojn.

La amo estas nun jam sen prefer',

eksmodas, ĝin nur maljunuloj sentas,

ilian ploron rose revivigas ter',

alie en araneaĵo sin turmentas.

Kulturaj naciecoj en altern',

abismo, mia land' kaj mi sur rand' en cedo,

kaj tamen estas ĝi por mi konstern',

ne dio nek morto, viv' - jen nia kredo.

* * *

Mi surĉevalas.

Aŭ ĉu sur azen'?

Humur' min peladas

per malkomfort' de rev'.

Muelejojn mi defias,

fajfas mi pri vent',

ĉiuj tagoj varias.

Kruĉ' - sen mia atent'.

Vivas mi sen konsidero.

Ĝi por mi - dorlot',

ke falas mi al tero

kiel Donkiĥot.

Mi surĉevalas.

Aŭ ĉu sur azen'?

Humur' min peladas

per malkomfort' de rev'.

* * *

Nokte ĉirkaŭas min pergol-silento,

variaj logaĵoj en kolor',

pro diafan' fridas la ĉieltegmento,

flosanta luno - sen rapid-fervor'.

En ĝi iamaj momentoj revenas,

brilaĵon vidas mi kaj kaptas ĝin,

ne estas ĝi rakont', ĝi sendependas,

ĝi pasas kaj la fundoj breĉas sin.

Akordo, kiun oni vage sopiras,

min akompanas, mia jen ĥimer',

ne plaŭdas koto de flakoj, kiuj lesivas,

ne konas vintron pasanta somer'.

Kiel agrable estus en memoro

meti estontajn vortojn kun varm',

en nokton flosi per printemp-koloro,

havi la konfidemon de infan'.

* * *

Nur nokte vortojn trafas mi kaj trovas,

mi trafas metaforojn en vari'

kaj dum renkonto absolute mi senpovas,

preterpasas min ilia melodi'.

Noktajn vortojn skribi mi en tag' ne devas,

restantajn vortojn prenas la silent',

irantaj sur ĉiel', sed ĝi sin levas,

vortoj de la nokto kun vigla okulsent'.

Bildo, pentrita ĉiam ne surtole,

en oleo, nevidata de reflekt',

tian kovus la penik' malbone,

bildo, fuĝinta de l' homar' objekt'.

La muzik' de duonlumo ne en notoj

tonojn portas ne al malproksim',

ĝin penetris vent' tra miozotoj,

la muzik' de kan', mallum-intim'.

Nokte nur okazas la renkonto

kun la ŝanĝiĝantaj bildoj en ekzil',

mi senforta estas ĉiam ĉe konfronto,

kan-muzik' min preterpasas kun facil'.

* * *

Mia maldika faden' de l' memor' ...

Memoru rompojn de kvieto

kaj vipon por vunda dolor',

alternon de supra societo,

lertmovojn de la vipur'

(post ĝia kulp' eĉ ne spuretoj),

la sekvintajn allogojn nur,

lertajn murdistojn el proletoj,

lafon da amo por forfal' ...

Mia fadeno, kial vi en malgaj' ...

* * *

Kien nur, mi rigardas kaj koleras,

de ĉiuj tempoj vasalaj psika pest'

pro politik' sekreta nun prosperas.

Ĉu maroj estas pli bonaj ol dezert'?

Bombastaj ŝtatoj sufokas sur tero

ĉion, kio apartenis al mi,

mi devas gluti plumbon el aero,

kastajn ekzercojn de jehovista di'.

Vi sola gvidas min tra arbmedio,

fortigas min de arboj ĉirkaŭpren',

vi estas mia silenta konscio,

ke krom terura ankaŭ bela estas katen'.

* * *

Pano, amo kaj ĵaluzo.

Mi ne sportemas, diris testo,

estas nesporta mia logik'.

Tre bunta estas ĝia atesto,

kia estas mia aplik'.

Ĉu eble mia karaktero

de mia sentiment' erar'?

Eble erariĝintaj genoj.

Por neĉeestantaĵo - mia am'.

Al karakter' de ariĝado

kontrasta estas mia genar'

sur liut' de sensoj, ĉe rando,

sur eĝo de la art' de am'.

Naturo estas just-problema

en la selekta ĉen',

estas kruela, nesatiĝema

en de sanaj venkintoj sistem'.

De ĉiu ĉapitro formas

bazon diversa figurar',

iujn ĝojigas ĝi, iujn doloras,

kaj al mi ĝin rakontas dram'.

Modela filma komedio,

pan', ĵaluzo, am' kaj sprit'.

Al kiu mia simpatio?

Kiujn favoras la feliĉ'?

Pasa ĵaluzo, amo, pano -

ĝin egaligas la ter-sku',

mia liut' de sensoj sur rando

ĝuas la amuzaĵojn plu.

Ĉiuj feliĉas post finalo,

gen' mia ploras en singult',

pereis en tektona salto.

Ĝi prepariĝas por sepult'.

* * *

Jeseníky

Fontego estas tuta land'

kun Praděd domina

kaj akso Pomezí - Jeseník.

Da vejnaj voioj estas kvant' -

komenc' de konscio obstina,

ke tie ne estas de mort' radik' -

simple forestas,

ŝanĝojn nur trairas la viv'.

Gajnita, de verdo glitas,

mondmorbo ne molestas,

ne vundas nin,

de akvo submuelitas.

* * *

Birdnomojn mi ne konas,

nur kelkajn konas mi.

Mirakle por mi sonas

kampa polemik'.

Super Vyšší Brod en alto

jaro valoras por sciur',

tago por kul' - ekzalto.

Sur spatelo - polvo nur.

Tagiĝ' en malproksimo,

enmiksis sin eĉ batal',

sed ne penetros trans limo,

tagiĝos en final'.

* * *

Tiras sin montoj al senfino,

kampoj kaj senarbejoj en altern',

ondan linion sekcas ravino.

Ĉu restos tiel por etern'?

En la arbar' fremdlandaj aŭtoj

de luksaj markoj kun renom'.

Kuraĝe kiel kosmonaŭtoj

ankoraŭ vivas bona hom'.

Preĝej' gotika, lok' azila,

pastron superas abelist',

estu ĝi primaver' simila,

kiam ni venos por vizit'.

* * *

Sudbohemiaj fiŝlagoj

Treti sur lagoj oni malpermesas!

Taĉmento skoltas pri silent',

mateno ja nin ne karesas,

sur dig' aŭdiĝas bru-torent'.

Ĉu iu volas treti lagojn?

Suno tamburas sur akvo-eben'.

De heavy-perkutil' trafik-ago

ne estas sola event'.

Pro elmodiĝ' en flank' situas

de karpoj dom', de ilia faŭk'

kruda; sinsekve tagoj fluas,

kiel enigmo en glaŭk'.

Skaraboj nur ĉi tie tretas

sur blua streĉita membran';

eniru, la profund' logetas -

la nekonatan vojon jam.

 

Treti sur lagoj oni malpermesas!

Instruo, patro de mallaŭd'.

Pri malpermeso vi forgesas,

vin ĝis ĉapelo trafu plaŭd'.

* * *

Fungosufoka anhel',

de kverka trunko fost',

ŝaŭmo naskata de ĉiel',

dronanta en ĝi je sia kost'.

Bunkroruin' havas dentojn,

jen de milit' repag',

igas ĝi agajn eventojn,

kaj ĉesas kor-vibrad'.

Edziĝas tie kuloj,

iĝas mirtela blu',

el ŝaŭm' de nub-kumuloj

vidiĝas ombro-flu.

Sangadas tie fragoj

pro la milit-orgojl',

iri la vagonaroj

ne povas sur alia voj'.

* * *

Boŝmanojn ne atakos triboj inuitaj,

kaj ne okazos eĉ la mala kaz'.

Alia mond' estas en zonoj elitaj,

ne estas tie inuitoj nek boŝmana ras'.

Distanco simplajn armilojn rifuzas,

flugon de sagoj, ŝtonojn en miriad',

la sovaĝuloj stelojn ne kontuzas,

ne ŝanĝos teron per sia tamtamad'.

Najbaroj nur batalas ĝis ekstermo

pro recligio aŭ' alia ŝlim',

traigita de posedaĵ' - malkonfidemo,

kie mankas distanc' boŝman' - eskim'.

* * *

Ĉirkaŭ ni estas galeri-superbo,

jen barokaĵ' aŭ gotikaĵ',

en defluiloj kreskas herbo,

estas por ĝi batal' en kaŝ'.

Pentrita vidindaĵ'- somero,

tra la jarcentoj fuĝ'

estas de korkaj vid' afero,

kiu ne igas al juĝ'.

* * *

Paseroj frapetas sur lad',

sin batas brave por bekfrapo.

Repagas por la panbatad'

per defraŭdo.

Flugu nur, flugu al malvarm',

batemuloj famas.

Flokoj pikas per vespa arm' -

pikileto - kaj larmas.

Pri vi mi estas sen ĉagren',

fidelaj al Tero,

flugu en sonĝojn pri la gren'

de parapet' kun prefero.

Sanan racion Disinjor'

degnu al ili konservi,

al la ĉiel' flugi, poste for,

devas ili fortojn rezervi.

Baldaŭ - ilia reaper',

aŭ ĉu aliaj retrilas?

Por flugiletoj estas esper',

eĉ se la prujno brilas.

* * *

Esti ĉe mur' - simili la kolorojn

de juna kaj aŭdaca klasikul',

obstin' de sang' ŝtopita en la tolojn

ekkrias penetreme per ulul' -

tiel ne plu! Ni fajfas pri baronoj,

pri raba kavalira mensogant',

juĝistoj koruptintaj ĉeflatronoj.

Sed kiu flegos vundojn - jen demand'.

Metita sur la artrojn de terglobo

tordita tempo estas - kaj sen kon',

kiom plenigos ĝiajn vejnojn drogo

pro la milit' por groŝo, por limzon',

se por la aviduloj iuj feblas,

se ungi povas ĉiu sovaĝul' -

ĝis fontoj de Vultav' kaj Elbo eblas -

sufiĉas de malferma pord' stimul'.

Esti ĉe mur' - simili la kolorojn,

okulojn frapi, kiel scias bild'

obstin, de sang' ŝtopita en la tolojn,

ĉu kredi pri najbar-sincera mild'...?

* * *

Lerta reven' de krim-teruro -

de glitaj reloj jen sukces',

honestuloj estas nun sen juro,

kunpremas ilin ĉiam la eksces'.

Volbiĝas vane la ĉiel-ebeno,

sed tamen teron ĉiam lavas pluv',

ke ĝi forpesas semojn de veneno,

kreivan helan amon havas plu.

Malfermas sin branĉar' per ŝaŭm' de floroj,

aero sonas pro abela svarm'

kaj nuboj naĝas tra paciĝ-odoroj

kaj tero ne suferas pro malvarm'.

Jen tiuj simplaj, kiuj ne sukcesas,

freŝiĝas en si kiel sal' de l' ter',

de puraj honestuloj ĝoj' ne ĉesas,

la ĉielark' riĉiĝas de esper'.

* * *

Trunkoj de arboj buntkoloraj,

kvieta kulisar',

estas surskriboj jam trezoraj

sur muro ŝtonmineja jam de mila jar'.

Suno prilumas trunkojn alterne,

apogas sin sur rok',

limas ĝi ĉekaverne,

ombro - pordisto sur la lok'.

Rabisto falu pro magio

kaj de la mont' latron',

kiam animon de land' en agonio

li murdas pro mamon'.

Mi amas laborantajn manojn viajn,

preparantajn sin al tiu tir',

kiel alvokan, krian

signon de la provinc'.

* * *

Oleoj por hejtado

Globforma cistern'

naskigos la monon,

romanon skribas juna manaĝer'.

La reĝo, nenia konstern',

logas en ludsalonon,

pura afer'.

Silentas por apog'

timida civitano.

Ĉe juna manaĝer'

estas ĥimer' por allog',

amatino, palac', muzik' de sfer'.

Prognozoj kaj transpag',

folioj de akompano.

Oleoj por hejtad'.

Reĝo, partner' por ag',

kaj plua manaĝer',

fartu, bona kamarad',

prenu kie ajn.

Pafado - agu sen plano.

Sekvos de rel' sekcad',

ne estas plu ŝarad'.

* * *

Iuj scipovas ja helpi sin

per pruntepren' de skisaltvego.

Forputris pomo - nenia deprim',

ili muelas ŝtonon en ora buŝego.

Iam okazas eĉ ies murd',

iam murdiston oni aĉetas,

Kaj ĉiam sekvas servistar' kaj ŝuld',

en vundojn oni avidan manon metas.

Pesi ne estas la kutim'

antaŭ kaj post la nutrado,

kiom formanĝas ul' post krim'

kaj ŝanĝos ĥameleon', ĝis kia grado.

Flegata konto, influa man',

lertuloj viglaj en frakoj.

El trompa revolucia uragan' -

kiom da ŝtelistaj mirakloj.

* * *

Pardonon por la ŝelludantaro,

kontrabandist', nigra monŝanĝist',

ŝnuron por azeneta ĉaro,

kaduka - ne indas je riparo,

taŭga do sole por dispist'.

Admiron por ŝatataj sinjoroj,

ili kvin seĝojn kovras per postaĵ',

indaj je estim' kaj adoroj,

por ŝuldatest' ili sen angoroj

havigas al ni iom da postlavaĵ'.

Pardon' por bestia murdisto,

por rajt' kaj ekvilibro ŝnur',

se necesis ilia persisto,

por registaroj tarda kaj frua insisto,

riproĉ', konvena por ilia jur'.

* * *

Bonege - ŝteli milionon,

ne lanternon kun trista flor',

kiu palpiras, ne gajnos monon,

ne konvinkos malriĉulojn per grasa sonĝ'.

Arto hezitas esti spico

aŭ ĉu rutini en prenad',

spici pro sukceso - ne estas lico,

por borso spic' ne estas or-parad'.

Lumo fumbrulas, alkoholo

forlavas ĝin ĉe drink' sen ĉes' ,

ĝi estas preskaŭ sen doloro,

mon' estas ja blindiga seks'.

Bonege ŝteli milionon,

pli ofte krevas hunda dom'

ol granda. Donas vanan proponon

al infanoj honesta hom'.

* * *

Infanoj post divorco

Antaŭen fluas, kreskas la rivero,

viv' elŝprucinta, nebula baldaken'.

Du homoj, dividitaj de bariero,

ne ŝatas konfesi pri la aparten'.

El dividad' de aĵoj en mucida kelo

konvojoj lantaj en preparo por batal',

justeco, blinda kiel en fabelo,

ambaŭ pladetojn glavtranĉas en final'.

Ĉe knabo en la man' perdita pesilo

sur lim' de sekiĝinta humid',

li ĉiam nudas en jako kun falsbrilo,

ambaŭ malamas, al ambaŭ turniĝas lia vid'.

Jam patron ne similas filineto,

ŝi timas, ke ĉie oni nur toleras ŝin,

kiel bestet', tenata en karcero,

plena de tempestoj estos ŝia viv'.

Antaŭen fluas, kreskas la rivero,

vivo ilia, nebula baldaken'.

Du gutoj, surprizitaj de bariero,

du gutoj de sango, konfesu pri la aparten'.

* * *

Sur tombojn ni florkronojn ŝatas

meti, senkulpas ni do super ĉerk'.

Kie infanoj mortmalsatas,

ĉu floros nimfeoj en dezert'?

Kiel validas por mortbatoj

esti bravul' kaj kuraĝul'

kaj murdi idojn de la fratoj...

Kamp' de milito, kampo de plug'.

Alkoholulo pro mizero mavas,

soifon defendas, petas por almoz'.

Da idoj tiom li havas,

kiom senlaborulo sen rimors'.

Ne estas kreita por roz-aromo

fumanta kiel proskribit',

se idoj vivas en tabakodoro,

saniĝos ankaŭ ilia spirit'.

Delonge loga tuŝ' sin estingis,

estas nur kolera malvarm'.

Ĉe ni da mortigitaj infanoj atingis

la nombro nur kvindek dum jar'.

* * *

Salamandroj

Kunvenis miloj,

atendas al bru'.

Kiom per muz-draŝilo

alpagis ili plu...

Amikoj, mia krio

penetras tra ilia juna druz',

oni repagos per nenio,

ne scias, kio estas blus'.

Ŝtonaro sole trompas,

al bruo ĝi decas nur,

bate ĝi ĉiam rompas

orelojn per tambur',

en ĝi ne diferencas

frago, rozo kaj morus',

sfer' de mirakloj tendencas

sekiĝi kiel gruz'.

Alia tempo estas, laŭ mia scio,

de alia junular',

se eĉ al via lobio

venos pro bruo koŝmar',

al ĉio, kio arda restas

en la maneĝa rond'.

Aroj da brakoj viaj estas

salamandroj, ne floroj de leontopod'.

* * *

Akre odoras, floras papilioj

(maturajn ne doloris en pasinta jar')

en polmoj havas ilin robinioj,

somere eksilentis rida batal'.

En la natur' alternaj jen principoj,

plenas de idoj nestoj komence de jar',

aŭtune foriros ankaŭ bradipoj,

kiel folioj, falintaj de arbar'.

Babilan teneron mi rememoras -

alternas ĝi kaj evita silentiĝ'.

La robinioj kiel neĝo floras,

diros "sufiĉe" jaroj al feliĉ'.

Alia robinio, feliĉ' alia -

pli akre bonodoras ĝia flor',

robinio, dankon al polmo via,

tra neĝo brilas jam printemp'-dekor'.

* * *

Modajn harplektojn en kaskad'

betuloj trempas en blovad',

kaj flegmas, kiel nun infanoj.

Reverso kaj avers '.

Naskitoj sen homamo -

kaj kaŝas ĝin sen ĉes'.

* * *

Kuras en herb' skaraboj,

ludas je violon',

monstraj senmortaj cikadoj

kiel senvola vort-son',

kaj sprosas per talp-buloj

de pralinoj densaĵ'

en herb', nia liuto,

pasas fontet' en kaŝ' ,

muŝon avio admiras ,

humile klinas sin,

sorĉmordas ĝi kaj giras ,

hastante dronos mi en fin',

kuras en herb' skaraboj

kiel senvola vort-son',

monstraj senmortaj cikadoj

ludas je violon'.

* * *

Se bluus frugilego

kiel font' de ĉiel',

piano-tripiedo

ekludus kun frenez',

arde la luno brilus

al glaci' en varm-impet',

mamutoj en herb' defilus

dance en menuet'.

Troviĝi tiam povus

perdita koral-ŝnur',

serĉitan eĉ ĝin trovus

oni en ond-lazur';

tiuj, al kiuj restus

nur lasta la ĉemiz',

ili feliĉaj estus

nur foje en la viv'.

Se bluus frugilego

kiel font' de ĉiel'

estus pian' sen lud-perdo,

hakita al esper'.

* * *

Mortus mi, ne sentus vundojn,

se mi travivus lian sorton.

Jesenin pri Puŝkin

Preskaŭ en ĉio vi lin superis.

Eĉ se el bronzo Majstro estis li,

per vers' multloba ne fieris,

Jesenin, tiel kiel vi.

Vi havis ambaŭ ĝis anĝeloj

tian distancon kiel ĝis planed',

kun li ne estis ni ĝemeloj,

vi estis pli proksima al mi poet'.

Ne supereblas vi en muziko,

kvankam li ankaŭ estis mag'.

Se meti ambaŭ por munti en filmfabriko,

estus vi pli kunpremita ag'.

Ĉiu perforta mort' estas krima -

ĉiu unuflanka duel' -

la sinmortig' estas deprima,

aŭ murdo - la sama kruel'.

Via disdon' de kartoj same brilas.

Rusto de tempo - via rust-rezist'.

Lud' je nigra malamik' similas

al lud', ĉu ie estas la amik'.

Super la nazo via vundo

per gips' eternigitas de spegul',

pezigas vin de albatros-flugiloj pundo

per bronza gloro de grandul'.

* * *

Pafmortigos ombrojn kun briloj

de nub' kovrita sun',

montojn kun iliaj strioj

faligas ĝis profund',

tiel frenezos splitoj

de malfrua vesper',

ĉu ili iĝos kungluitoj

de fonto sub rok' el ter',

kio kun ni sin ne eltenas,

tiu akva ĝarden',

kio nin dumvoje katenas

dum subir' de l' suno sub teren',

kiel ventumil' ĉe limo

de la fuĝado kaj la bel',

decido - en proksimo

de kapricoj, metita al danĝer'.

* * *

Versoj de niaj vivaj mortaj amsugestas

kaj viv' ilia - muzik' en minor.

Fontoj en ĉio mutaj ne restas

kaj ĉifonigas brilon de gloriol'.

Estus pli bone ne deĉifri ŝlosilon

de iu kodita ĵurnal',

ne scii de enigmoj malfacilon,

ke la sanktuloj kutimis pri skandal'.

Falsaĵo ĉiam al la ver' asistas,

ili ne sciis pri sia malaper'.

Tion la font' plenumos, ne rezistas,

ke ŝanĝa estis ties karakter'.

La multŝatataj, tial esplorataj,

senaj de gloriol' kaj banalaĵ'

pagas la pontojn per impostoj senkompataj -

vivi kun ili eblas ne sen kuraĝ'.

De dio da esceptoj malabundo.

Plej multe akras ilia dolor'.

Akuzas Karel Čapek - viva vundo.

En tiu vund' - terura temp-faktor'.

Pro studo sprosas en la kap' racio,

de ĝi evidentiĝas ĉiu ag',

ne povis fari ĝin ĉioscia dio -

en la rakont' de Ĉapek pri li imag'.

* * *

Jan Preisler - en lia bildo

katenas ĉasta nud-aper',

paŝtela kaj blondhaŭta mildo

kiel fuĝema sonĝ-ĥimer',

reveme ĉasta nud' lumetas

el bildoj oleaj de pentrist',

ĝi embarasas kaj diskretas,

al ag' rigardas kaj ekzist',

fermitas ĝi de jun-tenero,

krianta iam en silent'.

Ĉu estas por ni de ĝi sincero,

se krias la junaĝo de nuntemp'.

En bild' de Jan Preisler pentritas

timema nudo preter vol',

alproksimigon ĝi evitas

kiel matenstel' je vesper-kupol'.

* * *

Vintra vespero en urbo

Estas pli ravaj bildoj, malgraŭ tio

la Schikaneder-a ludas je pian',

vagas kun Ŝopen' en river-idilio

pretere supozata, pac-provokant'

per brila fenestro, neĝo pala,

virin' malriĉa, eta knabinet',

senvole pluvas en krepusk' vuala,

malvarmon ili sentas, iras kun kviet'

al la kristnasko de ilia jaro,

kiam naskiĝas kruela jarcent',

en kiu regas alia paŝ-klakado,

kie avio flugas kiel vent',

kie brilas reklamoj - trompa kiĉo,

grinc' lipojn kurbigas pro naŭz-rezist',

sed servas al mi desorĉil-fetiĉo -

Vintra vespero en urbo de l' pentrist'.

Kvazaŭ patrinon mian mi renkontus,

ŝi celas kun sia panjo al mizer',

aliĝi al ili ambaŭ mi ne hontus

kaj esti varmiĝanta de neĝ-tener'.

* * *

Kortuŝe loga kaj sugesta

sonas de Mahler simfoni',

araneo ŝpinas al ret' majesta

perlojn de pora melodi'.

La roso, enfalejo de okuloj,

havas la fonton en kiu ignor',

ke fluas ĝi el montaj anguloj,

kie post ferm' estas trezor'?

Ĝi penetras en reton rezista

kaj sorbas sin ĝis intern' de rok',

ke estas brulimuna, insista,

validas por morgaŭ ĝia provok'.

Post instigo de la violonoj

en la orkestro por kunordig',

en la cikatroj doloras tonoj

pro fratino, frato kaj amik',

barierojn pro kortuŝ' ili eniras,

eble ne estas ĉie kred-ignor'.

Nur infanoj mortaj inspiras

al vana disŝiro de la kor'.

 

* * *

En valon enkreskita vaporo

fare de Julius-Zeyer-fabel',

cignoj kaj pavoj, violon', ĉaskorno,

de Suk muziko fontas ĉe mont-nivel'.

For la spektaklo por studentoj estas.

Mi scias jam pri neniu person',

Radúz jam en la tur' ne restas,

subite aŭdiĝis la tondra son'.

Bato por Masaryk, la prezidento,

bato por reĝo el bela fabel',

pasis ĝi, sed ĉiam nova evento,

ŝanĝas amaran sorton al miel'.

Forfluis rapide la uverturo,

denove venos baldaŭ nova bat',

rompu malbonan sorton per kred-sekuro

kaj ĉiujn vundojn prenu sen mirad',

de ŝtorm' forprenu Runan, pavon, cignon

en la Julius-Zeyer-rakont',

feliĉe sciigu la finon

la muzik' de Suk - el koro font'.

* * *

Jiří Orten: Por la infanoj

Nordbohemia eldonejo

Liberec 1967, paĝo 11

 

Rigardis mi al hom',

kies paŝoj intence estis apatiaj

ĉe transir' de voj',

ĉar oni ne deprenas ĉapelon antaŭ fripon',

ĉar senkulpaj ne estas la aliaj

kaj plej multe suferas por ĉiama foj',

kaj mortigita estis li de preterira

maŝin'

kun sia vorto sopira,

mortigita de mensogo kaj malbon-obstin'.

* * *

Ne temas pri li, sed pri Lando.

De mia Orten la magnet'.

Lin surveturis ambulanco.

Morto duoble petata. Aŭ ĉu sen pet'?

Li vivis en proksim'-malproksimigito.

Ĝemos la ald' kun malkviet'.

Restis en venkita milito

de mia Orten la magnet'.

Por Lando lia verso restas famo,

en riveroj sonas eĥo de l' poet'.

Konserviĝas en mia amo

de mia Orten la magnet'.

* * *

Larmo estas akvo, estanta sola...

František Halas

Agordo de poet' en ĉi sekund'

restas al ni nur torso de espero,

eĉ tiam sangofluis nia vund'

kaj ŝanceliĝis fundament-murero.

Riskata estis viv'kaj respublik',

morton forpelis la virkok' de Halas.

Rezistaj idoj, de l' poetoj dig',

liberas ni, milito ne realas.

Ribel' denaska - nova jen faktor' -

liber' de land' por unu ŝtatrenverso -

sinjorojn venkis nia rememor',

superba estis rompo de opreso.

Ne panjo estas Di', nur komputor',

vico da faloj de malforta lando,

heroojn li mortigis, vana plor',

feblulojn dresis li je pedik-bando.

Agordo de 1' poet' - en ĉi sekund'

restas al ni nur torso de espero,

eĉ nun plu sangofluas nia vund'

kaj ŝanceliĝas fundament-murero.

* * *

 

 

Per salto preme naskiĝas monto

klaĉoj en balkon-koridor',

malsanas mondo, sanas mondo,

kaj estas sentimul' sen plor'.

En ŝtonoj vidu la serpenton

jam sen ŝrumpinta haŭt-katen',

ĝi venenmordas eĉ sian genton,

verdaĵ', evitu violenton,

por estontec' vi estu ben'.

Ŝeloj de etaj animaloj

konstruis montojn en la mar',

pratempo mutas sen signaloj,

sed vorto venas eĉ trans bar'.

Ĉiam revenas suben monto,

portas ĝin en viscer' la mar',

ascendas, falas ĝi al rompo,

sed vero venas eĉ trans bar'.

Per salto premo naskigas altojn,

penegas eĉ sen ĝem' Sizif',

la sun' infanojn havas, kaltojn,

verdaĵo, tenu vin ĉe l' viv'...