(Pokusy M. Malovec - Provoj de M. Malovec)

(U kmene mého těla)

Ĉe trunko de mia korpo

sur kraketanta branĉo

kaŭras glacitrema pasera hirtulo

kaj ĉiuj fingroj

streĉas la volon kontraŭ la frosto.

Nigrema frosto

nuligas strebadon

de la ruĝa disko

varmi, varmigi kaj veki

la subnutritan konscion

ĉe pentristo de lazura sopiro.

La trafrostita pasero

ĉe trunko de mia korpo

baraktetas,

dum la fingroj

streĉas sin kontraŭ la frosto

kaj ame etendiĝas

al la steloj.

(Rusalku, která oněměla...)

Najadon, kiu iĝis tute muta

pro vana alhoma amo,

en kampoj, steloj, korpo bruta

kaj en softa tuŝo de ilia mano

bildigis skulptisto per akro de ĉizilo

kaj pentristo per irizo de paletro;

la kosmo nin tornas en ronda stilo,

suprenĵetitaj sagoj falas retro.

En kampoj, steloj kaj korpo bruta

kaj en softa tuŝo de ilia mano

estas verkado, kiu iĝis tute muta,

elokventa alhoma amo.

 

AMORO EN SPACŜIPO

(Amor na raketě)

Amoro en spacŝipo al Venuso

en skafandro ne pli ĉarmas ol muso

tamen li amegas la planedon

de pluso ĝis minuso.

Li oferus eĉ disbaton de atomo

por akiro de pria kono.

Li afliktas. Kial kaj pro kio

scias eĉ ne komputilo.

Poetoj, eĉ ĉiu minora,

kalkulantaj sin al la klasiko

kiel kulmino de komputora

tekniko,

amoron uzas kun profito

en fablo kaj mito,

sed tiu en spacŝipo al Venuso,

restis ekster ilia fokuso.

(Praha je pečeť)

(Slepě jinam, str. 28)

Blinde pluen

ni rapidas

la pavimo

paŝojn gvidas

sed la kurbaj

stratetoj

restas sub la

palbebroj.