Zdenka Bergrová
Nigra reĝidino
En iu reĝlando la reĝo kaj la reĝino estis jam maljunaj kaj ĉiam ili ne havis la tron-heredonton. Tio estis sufiĉe malagrabla, ĉar en reĝlando ekzistas neniuj balotoj kiel en respubliko. En tiu ĉi iun tagon la televido kaj la radio sciigas, ke estos balotoj, kaj la homoj iras en la lernejon kaj elektas siajn deputitojn kaj tiuj poste elektas sinjoron prezidenton. En reĝlando oni nenion tian faras, tie la reĝo kaj la reĝino atendas, kiam naskiĝos al ili reĝido, kaj tiu poste – sed nur post la morto de la maljuna reĝo – suriros la tronon. Estas glora kronado, el la reĝido estas nova reĝo kaj li reĝas. Ĉu li estu saĝa, ĉu malsaĝa.
Do en tiu ĉi reĝlando ili atendis jam ege longe, kiam naskiĝos la tronheredanto, sed ĉiam nenio. Sed tamen io nur okazis. Al la gereĝoj en ilia maljuna aĝo naskiĝis – bubino.
Nu tio ankoraŭ ne estus tiom malbona, tio jam okazis en kelkaj reĝlandoj. La reĝo venigis ĉiujn siajn konsilantojn kaj alparolis ilin:
”Estimataj konsilantoj, ni devas ŝanĝi la leĝon, por ke povu surtroniĝi mia filino, kiam filon ni ne havas.”
La konsilantoj silentis.
Entute estas hontindaĵo, ke ili devis ŝanĝi la leĝon, por ke povu sur la tronon bubino, bubinoj ja estas same saĝaj, aŭ ankaŭ same malsaĝaj, kiel buboj. Sed en tiu ĉi reĝlando okazis ankoraŭ io.
Kaj ĝuste pro tio la konsilantoj silentis. Longe ili silentis kaj poste la plej aĝa kaj la plej respektata riverencis kaj diris:
”Via moŝto, mi ne scias, ĉu estas vere, sed iu reĝa vartistino esprimis sin, ke… ke via kara filineto kaj nia plej moŝta reĝidino estas – kiel mi diru… ke ŝi estas…”
”Nigra…!” ekkriis la reĝo.
Kaj vere. La bubino estis nigra. La okulojn ŝi havis bluajn kiel lino, sed la harojn nigrajn, krispajn, kaj tuta ŝi estis nigra.
”Kaj kio estas malbona en tio, ke ŝi ne estas rozkolora kaj ne havas ruĝan nazon kiel vi, sinjoro mia konsilanto. Ŝi eble elkreskos el tio – kaj se ne elkreskos, ŝi tamen estas mia filino kaj tronreĝidino.”
Kiel oni povas vidi, la reĝo ne rezignaciis. Kaj la reĝa volo en reĝlando validas.
Tial oni ŝanĝis la leĝon.
Al iuj regatoj tio ne plaĉis. Reĝlando ja havas neniujn civitanojn, ĝi havas regatojn. Sekve kiam bubinoj pensas, ke ili estas reĝidinoj, ho ve, en reĝlando ili ne estus reĝidinoj, sed bubinoj regataj. Ili tute ne estus pli bonstataj ol ili estas hejme. Se ne pli malbone. Ĉar la regatoj devas la reĝon obei, ĉu plaĉu al ili lia regado, aŭ ne.
Kaj tiel – kvankam sekrete – la regatoj en tiu ĉi reĝlando ne estis kontentaj pri tio, ke iam en la estonteco regos ilin nigra reĝino.
Ilia opinio estis sufiĉe stulta, ĉar la blanka haŭtkoloro kiel la nigra – ĉiam temas nur pri haŭto, kaj la ĉefa afero estas, kion kiu havas sub la ĉapo, la regantoj sub la krono. Sed malsaĝaj homoj jam estas tiaj.
Dum iu tempo estis trankvile…
Kaj dume la nigra reĝidino kreskis, ŝi jam estis sesjara kaj estis jam tempo, por ke ŝi komencu lerni. Legi, kalkuli kaj ĉion ceteran… Kaj nun aparte klare montriĝis, ke ŝi estas tre saĝa.
Jam de la beba aĝo ŝi estis lerta, ŝi ne lispis kaj ne ploraĉis pro ĉiu stultaĵo, ŝi ŝatis ridi, la reĝo kaj la reĝino ĝojis pro ŝi.
”Aŭskultu,” demandis ŝin foje la reĝino, ”ĉu vi ne volus viziti la lernejon kun la ceteraj infanoj?”
”Mi volus,” respondis la reĝidino.
Nome la gereĝoj jam dum tempo pensis pri tio, ĉu la reĝidinon instruu la maljunaj konsilantoj kaj hejmaj instruistoj? Se ŝi vizitus la lernejon kun la ceteraj infanoj, ŝi tiel verdire unuafoje venus en la mondon. Inter aliajn homojn ol estas la korteganoj. Tiuj konstante faras nur komplimentojn kaj plenumas ordonojn, eĉ la malgranda reĝidino ricevas pri kio ŝi decidiĝas, bonŝance ŝi volas neniujn stultaĵojn, sed tamen estus pli bone, se ŝi devus kompari sin kun la ceteraj samaĝaj samklasanoj.
Kaj tiel la reĝidino komencis iri en lernejon.
”He, ci nigra,” diris iu bubo, ”ci estos bona sole por fari je Tri Reĝoj la makulitan malantaŭe.”
”He, ci malpura blankega, kiam ci ne scios, kiom estas trioble tri, tiam ne demandu min, mi ne sufloros al ci – kaj ci estos – sapumita.”
La infanoj ridis kaj la reĝidino defendis sin, ili lasis ŝin trankvila.
Kaj kio okazis. Ĉe iu bubino perdiĝis monujo. Ŝi havis en ĝi monon por lerneja ekskurso. Ĉiuj serĉis la monujon, sed ne trovis. La reĝidino diris:
”Eksonoru, moneretoj.”
Kaj en la suba poŝo de iu samklasanino io ektintis. Estis la mono en la perdita monujo. Ŝi estis hontigita, tiu malgranda ŝtelistino.
Ĉe tio montriĝis, ke la nigra reĝidino scipovas iom sorĉi.
Baldaŭ tiun ĉi ŝian kapablon oni komencis utiligi ne nur en la lernejo, tie aperis plu neniu malgranda ŝtelisteto, sed en la tuta ĉirkaŭaĵo. Sufiĉis, ke ŝi kulpatestis kelkajn poŝoŝtelistojn, la ceteraj gardis siajn kvin fingrojn, por ke ili ne plu ĉasu ie senutile.
La reĝo kaj la reĝino vidis, kion ĉion oni povus per tiu ĉi eco de la nigra reĝidino rebonigi en la tuta reĝlando, ĉar ŝtelemo estis tie ĉie abundega, sed ili ankaŭ komencis timi pri la reĝidino. Por ke iu granda ŝtelisto ne lezu ŝin. Pro tio la reĝo ordonis, ke en la lernejon kaj el la lernejo akompanu ŝin gardistoj. Sed al la reĝidino tio ne plaĉis.
”Ĉu vi scias kion,” diris la reĝidino al la gardistoj, tuj kiam ili eliris el la kastelo. ”Mi iros sola kaj vi iru, kien vi volas, sed vi devas esti ĉi tie, kiam mi revenos el la lernejo. Vi ĉi tie ree akompanos min. En la lernejo vi senutile sidas kaj ĝenas en la koridoro, krakrompas nuksojn kaj la ŝelojn ĵetas sur la plankon. La lernejservisto jam koleris, ke li devas balai.”
”Tio ne eblas,” respondis anstataŭ ili la plej fortika gardisto.
”Kial tio ne eblus, vi ja iras kun mi malvolonte.”
”Sed volonte, ni volonte iras kun vi,” ili voĉis grupe.
Sed nun denove okazis io neordinara. Ĉiuj, kiuj tiel humuligite hurlis, havis subite la buŝon kurban ĝis la orelo kaj ankoraŭ plie elfalis unu ilia antaŭa dento.
”Tion vi havas pro tio, ke vi mensogas,” diris la reĝidino. ”Post kiam vi konfesos la veron, via buŝo rektiĝos kaj la dento denove elkreskos.”
La gardistoj estis tiom teruritaj, ke kun la tiel kurbaj buŝoj ili kuris al la reĝo kaj plendis.
La reĝo alvokis la reĝidinon, la afero iel ordiĝis, sed ree estis klare, ke la nigra reĝidino scipovas sorĉi. Kiam tio disfamiĝis tra la reĝlando, aperis sufiĉe da ekscitiĝo.
Kaj enmiksiĝis en tion sinjoroj juĝistoj.
Ili petpostulis aŭdiencon ĉe la reĝo.
”Ni insiste petas, sinjoro reĝo,” ili ekparolis en la aŭdienco, ”ke la moŝta reĝidino solene partoprenu ĉiujn traktadojn kaj helpu al ni ĉe la juĝado.”
”Tio ne eblas,” oponis la reĝo. ”La reĝidino ja devas iri en la lernejon kaj lerni.”
Kaj ankoraŭ pro alia kaŭzo tio ne eblis. La reĝidino povis malkaŝi la mensogon nur kiam ŝi sciis, ke tio kion oni tiumomente diras, la mensogo efektive estas.
Cetere tiu ĉi ŝia kapablo faris bonajn servojn, homoj ne sciis, kion la reĝidino scias kaj kion ne, kaj estis atentemaj por ne mensogi. Se la gereĝoj ne timus pri la reĝidino, la reĝlando havus nur utilon pro la sorĉoj de la reĝidino, ĉar jam ŝajnis, ke la regatoj estos tre verdiremaj.
Bedaŭrinde estis ankoraŭ sufiĉe da aliaj ekscesoj. Do ekzemple la homoj interbatiĝis. En gastejoj, aŭ ekstere sur la placo, tuj kiam iu sentis sin ofendita, tuj li manbatalis. Tio denunciĝis al la reĝidino – kaj tuj ŝi sciis, kiel tion solvi. Kiam iu kaŭzis interbatiĝon, aŭ entute iun tumulton, liaj manoj mem kunligiĝis malantaŭ la dorso. Se li ĉe tio ankoraŭ mensogis, kurbiĝis lia buŝo, elfalis dento, nu – imagu kiel la luktantoj aspektis!
Pri la nigra reĝidino oni rakontis mirindaĵojn. Ĉiu fabelisto ankoraŭ aldonis pecon da ia plua miraklo, nu la reĝlando estis plena de tio, kaj kion plie, oni eksciis pri tio ankaŭ en la najbara reĝlando. Tie regis tre fiera juna reĝo. Li decidiĝis efektivigi militiron en la reĝlandon de la maljuna reĝo kaj de lia filino la nigra reĝidino. Ŝajnis, ke post la landlimoj ŝiaj sorĉoj ne efikas, ĉar ĉiujn preparojn la fiera reĝo sukcesis kaŝi. La fiera reĝo havis intencon la reĝidinon forrabi kaj ekspluati ŝiajn servojn en sia mensogplena, ŝtelistema kaj interbatiĝema reĝlando.
”Mi bezonas fortan, bone ekzercitan militistaron,” li ordonis al siaj generaloj. Kaj tian militistaron li baldaŭ havis.
La maljuna reĝo dume atentis nur pri la hejmlandaj krimuloj, la reĝidinon ĉiam gardis la gardistoj, kaj ili jam vere ŝatis gardi ŝin, kaj ŝi devis kontentiĝi kun tio, nenio alia estis farebla.
Ĉe landlimoj de la reĝlando jam staris armitaj hordoj de la fiera reĝo, kiam nur tiam en la kastelon alrajdis surĉevale regatoj el la limregiono – kaj sciigis al la gereĝoj, kio okazas. Do nun maljunulino, konsilu. Tio estas: nigra reĝidino, konsilu.
Sed la maljuna reĝo kaj la reĝino volis al sia filino pri la terura danĝero kaj pri la preparata milito tute nenion diri. Ili timis pri ŝi pli multe ol antaŭe. Ĉiuj korteganoj devis promesi, ke ili silentos, al la reĝidino eĉ ne pepon, laŭ la reĝa odrono la gardistoj rapide prenis ŝin kaj fermis en rigore gardatan turon. Kaj ĉiuj fidelaj regatoj estis decidiĝintaj, ke ili submetiĝos al la decida batalo kun la fiera reĝo. Bonŝance la maljuna vartistino, kiu al la reĝidino portis manĝaĵon, ne obeis la malpermesojn kaj ĉion malkaŝis al ŝi.
”Do ni estas en vera kaĉo,” diris la reĝidino. ”Sed ni vidos. Mi tion iom pripensos.”
Kaj ŝi pripensis.
Kiam la sekvintan tagon la vartistino denove alportis al ŝi manĝaĵon, ĝi estis de la reĝidino ŝatataj patflanoj palaĉinkoj, ili manĝis kune kaj la reĝidino prirakontis al la vartistino sian planon.
”Pro tia distanco mi ne povas al la fiera reĝo doni lecionon kiel decas. Ni devas tion fari poiome. Nun mi transformos vin en hirundon kaj vi flugos al li.”
”Por vi ĉion,” respondis la vartistino, ”sed ĉu li ne mortigos min?”
”Li ne mortigos, se li volos ricevi min – kaj al tio vi helpos al li.”
”Tion ne, tion ja ne,” defendis sin la vartistino.
”Nenion timu. Kiam ĉe la fiera reĝo vi tuŝos la plankon, vi transformiĝos reen en homon, en mian vartistinon. Diru al li, ke vi estas mia sendito, ke mi ĉion regas, ke se li plenumos miajn kondiĉojn, li ricevos min.”
”Kaj la kondiĉoj…” demandis la vartistino.
”Tuj li devas malfondi sian militistaron kaj reveni en sian kastelon. Kiam li plenumos vian postulon, vi revenos al mi. Mi metos en vian bekon mian etan harfasketon, tiun vi volvos ĉirkaŭ via mano kaj rap-rap! vi estos ree hirundo. Tio ankaŭ helpus al vi, se li eble rifuzus plenumi mian deziron. Sed li eble ne rifuzos. Li opinias, ke li sukcesos havi min en sia potenco. Nur nenion konfuzu kaj trankvile promesu al li, ke vi mem revenos kaj ke mi venos kun vi, kiam li ĉion, kion mi postulas, plenumos.”
”Sed oni ja sentos ĉi tie hejme vian malĉeeston, dum antaŭ ol la fiera reĝo malfondos sian militistaron kaj revenos en sian kastelon.”
”Mi diros, ke mi volas vin havi ĉe mi, ili sendu kun manĝaĵo alian bonmoran vartistinon.”
La vartistino iom embarasiĝis, ŝi ne emis flugi al la fiera reĝo ankaŭ kun la nigra reĝidino.
”Sed kio poste, poste ni ambaŭ estos en lia potenco!” ŝi timegis.
”Ni ne estos, vi vidos.”
Kaj tiel do ili faris tion.
Kiam la vartistino ĉe la fiera reĝo tuŝis la plankon, ŝi ŝanĝiĝis en vartistinon, la fiera reĝo rigardis kiel konfuzita kaj vole-nevole plenumis kiel eble plej rapide la kondiĉojn de la reĝidino. Post kiam li revenis en sian kastelon, li mem plie sendis sciigon al la maljuna reĝo kaj al la reĝino, ke li ne militos.
La nigra reĝidino povis reveni en sian ĉambron, sed tamen ŝi koleris kontraŭ la gepatroj, ke ili tenis ŝin en la turo, kaj ŝi ankaŭ bezonis esti sola por povi akcepti la hirundon, sian vartistinon, pro tio ŝi iom eĉ mienis ofendite kaj kun neniu ŝi parolis.
Ne daŭris longe kaj la hirundo, kiu enflugis en la reĝidinan ĉambron, transformiĝis en la vartistinon.
”Ĉu li plenumis ĉion?” demandis la reĝidino.
”Ĉion,” respondis la vartistino. ”Kio estus, se ni restus hejme kaj…”
”Tute ne,” diris la reĝidino. ”Tiam mi ne kapablus fari, kion mi intencas.”
”Nu, do – kiel vi deziras,” konsentis la vartistino.
Kaj jam ambaŭ transformiĝis en hirundojn kaj flugis al la fiera reĝo.
Kiam en la kastelo de la fiera reĝo ili transformiĝis en vartistinon kaj malgrandan nigran reĝidinon, la fiera reĝo ekĝojegis.
”Do, kaj mi havas cin, ci nigra sorĉistino. Ci servos al mi,” li diris.
Sed en tiu momento liaj manoj mem kunligiĝis malantaŭ lia dorso kaj la buŝo kurbiĝis kaj elfalis lia antaŭa dento.
La nigra reĝidino alvokis gvardianojn. Kaj ĉar la fieran reĝon en lia reĝlando neniu ŝatis, liaj propraj gvardianoj malliberigis lin en la kelo, la plej aĝa konsilisto starigis sin sur balkono kaj proklamis en la reĝlando respublikon.
”Domaĝe, ke la nigra reĝidino estas ankoraŭ tiom juna,” diris la konsilisto. ”Ŝi povus fariĝi nia prezidentino.”
”Tion mi ne volas,” diris la reĝidino. ”Mi kaj mia vartistino revenos hejmen.”
Kaj ili tion ankaŭ faris. Ili transformiĝis en hirundojn kaj flugis – ĝis ili alflugis hejmen. Kaj tie ĉiuj ĝojis pro ili – kaj neniu en tiu reĝlando mensogis, ŝtelis kaj interbatiĝis…
Ĉiuj estis kontentaj, nur la nigra reĝidino ne. Sed kial? Ĉar en la lernejo ŝi lernis pri aliaj landoj, kiuj ne estas reĝlandoj, sed respublikoj. Kaj foje post vespermanĝo ŝi surprizis la reĝon. Ŝi diris:
”Paĉjo, ĉu vi ne povus ĉe ni proklami respublikon? Sciu, por ke homoj iradu en lernejon elekti siajn deputitojn, kaj tiuj poste elektos prezidenton. Tiu certe estus vi…”
(Ĉar la ĉeĥa originalo ankoraŭ ne estis publikigita,
el manuskripto tradukis Jiří Patera.)