Rememore pri la Esperanto-teatro

Verda ĉaro de Julio Baghy

1954-1959

ĉefpaĝo

programoj

Ondráček

Čudová

Opava

Mařík 

 

 

 

 




La dramo MARYŠA de fratoj Mrštík en Esperanto


La 11-an de aprilo 1956 vidis la "Malgranda Scenejo" de nia Klubo multajn vizitantojn ne nur el Praha, sed eĉ el malproksimaj provincaj lokoj. Inter ili estis ankaŭ neesperantistoj, kiujn altiris la scivolemo vidi la faman dramon de fratoj Alois kaj Vilém Mrštík "Maryša" en esperanta adapto.

La solenan vesperon enkondukis s-ino Jiřina Holá per omaĝo al la Majstro, la kreinto de la paca instrumento por la interhomaj rilatoj, kaj s-ino Bartošíková, distingiĝanta kiel talenta recitantino de la versoj (Kalocsay, Thorsen).

La plej streĉa atendado estis memkomprene direktata al la ĉefprogramo de la vespero, la teatraĵo "Maryša". Ni ĉiuj, intime ĝin konante el la profesiaj kaj diletantaj scenejoj kaj konsciante la grandajn pretendojn de la prezentado, metis al ni plurajn antaŭajn demandojn. La originalo ja estas ne nur animskua dramo, sed ankaŭ "bildo el la vivo de Moravia vilaĝo", en parade disvolviĝanta revuo de folkloro. La aŭtoroj evidente opiniis grava, ke tiu ĉi flanko de la teatraĵo estu plejeble bunta spektaklo. Tial ili donis detalajn instrukciojn ne nur por la karaktero de la dram-personoj, sed ankaŭ por ĉies vesto, konduto, mimiko; ili aldonis notojn por la kantoj de la rekrutoj; kaj ili ankaŭ verkis la ludon en dialekto, uzante ĝin kiel instrumenton de la folklora efekto, kiel eksteran dekoraĵon. Eĉ la plej grandaj scenejoj, ekzemple la Nacia teatro en Praha, ne povas prezenti la teatraĵon tute ekzakte laŭ la preskribo de la aŭtoroj kaj devas ĝin reĝisore redukti (ekzemple: sur la scenejo ne aperas la veturiloj kun jungitaj ĉevaloj, forportantaj la rekrutojn el la vilaĝo). Sed krom tiu ĉi dekora kadro la teatraĵo havas sian internan dramecon, rezultantan el la karaktero de la rolantaj personoj, nome la tragikan historion de knabino, kiun mon-avidaj gepatroj versence vendas al riĉa egoisma kaj kruda vidvo nur tial, ke li posedas muelejon. Pro avareco ili sen kompate kaj senskrupule frakasas la viv-feliĉon de sia filino ...

Ĉu estas eble ludi tiun ĉi allogan, sed ampleksan tragedion en la miniaturaj kondiĉoj, pri kiuj disponas la "Verda Ĉaro de Julio Baghy"? S-ano Seemann sprite disglavis la nodon de la problemo: Li rezignis pri la ekstera folklora kadro, pri la statistaro kaj malĉefaj personoj, kaj koncentris sian atenton al la enhavo de la dramo mem. Tiel li povis redukti ĝin je ses ĉef-roluloj (anstataŭ 30 personoj plus statistoj), sed ĉe ili li severe konservis la dialogojn, kiuj portas la ideon de la dramo ĝis la neevitebla tragika fino. El tiu ĉi eksperimento rezultis mirinde kompakta tuto, kiu ja ne enhavas la kompleton de la ludo laŭ la intenco de la aŭtoroj, sed plene respegulas la historion de la "bela Maryša", kiun ni spektantoj sekvas kun retenanta spiro.

Tamen la folklora etoso, la atmosfero de la Moravia vilaĝo, kiu faras el la dramo verkon tipe nacian, ne malaperis eĉ el la Esperanta adapto. Ĝi rebrilis en la originalaj kostumoj, en ĉiu gesto kaj en ĉiu vorto de la aktoroj. La tradukintino Eva Suchardová uzis fluan konversacian Esperanton kaj ne provis fari eraran kaj vanan eksperimenton, imiti la dialekton de la originalo, eble per ia deformita lingvaĵo. Nur per la konservo de la originalaj formoj de la interjekcioj kaj per ioma voĉnuanco de la rolantoj estis atingata la "loka koloro".

El la modifo de la teatraĵo por la bezonoj de nia malgranda scenejo la plej grava kaj plej aŭdaca estis tiu, ke oni unuigis la rolojn de Strouhalka (onklino de maryša) kun tiu de la gastejestrino (kiu samtempe transprenis ankaŭ kelkajn el la dialogoj de la gastejestro kaj de la patrino de Francek). Ŝajnas, ke per tiu ĉi adapto deve suferis la konsekvenco de ŝia karaktero.

Laŭ la libro portas la dramajn okazaĵojn kaj akcelas ilin plej multe la rolo de Maryša kaj tiu de ŝia patro Lízal; kaj tiel estis ankaŭ en la prezentado de la Verda Ĉaro: La bienposedanto Lízal (Seemann) estis malmola, sian havaĵon amanta kaj obstina kampulo, kiu eĉ en la momentoj de la deprimiĝo neniam forgesas pri la graveco de la groŝoj ... Lia filino, lia "bela Maryša" (Eva Suchardová), elludis la tutan skalon da emocioj: jen gaja, preskaŭ senzorga knabino, jen la esperon perdanta amatino, poste filino fleksiĝanta sub la dura volo de la gepatroj kaj edziniĝanta al viro, kontraŭ kiu staras ŝia koro; fine malesperanta edzino, luktanta kontraŭ la delogado de sia estinta amanto, ĝis peko vekiĝas en ŝia animo pro la besta brutaleco de la edzo, kaj ŝi faras la neripareblon, venenante lin ...

La egoisma muelisto Vávra (Pravoslav Sádlo), altstatura, fortika viro, senskrupule aĉetanta por si knabinon, kies juneco al li ekplaĉis; poste superruzita de sia bopatro, kiu ne elpagis al li la doton, turmentas la edzinon, furiozas kontraŭ sia rivalo, kaj fine pereas per la mano de Maryša ... Francek (Jiří Pastor), juna rekruto, fidanta al sia amatino, ne volante vidi la abismon de la klasa diferenco, preta atendi, sed trompiĝanta. La temperamenta sceno en la gastejo, kiam Francek post la reveno el lamilitservo renkontiĝas kun Vávra kaj minacas delogi lian edzinon, apartenis al la plej fortaj momentoj de la dramo ... Strouhalka (Eva Řiháčková), rolis la onklinon de Maryša kun sintruda persvademo, kaj poste kiel la gastejestrino sciis tre konvinke kaj malkaŝe disvolvi antaŭ Lízal la tutan tragedion de Maryša, kaŭzitan nur pro la mon-amo. Lízalka (L. Rejthárková) estis dura, senkora patrino, eĉ ne unu bonan rigardon havanta por Maryša, ĝis la filino fleksiĝis kaj konsentis edziniĝi al Vávra.

La prezentado estis neforgesebla sukceso de nia teatra kolektivo kaj konvinke pruvis, ke ĝi povus inde montri sin al la internacia publiko. Ĉu ĝi estos iam ebla?

Pu.





KIAM VI LARMOJN VERŜAS...

Al aktorino Eva Suchardová

Unue la impreso

de ege belaj kruroj.

Mi ĵurus, ke al ili

fiksiĝis la okuloj.

Detaloj: Harlinio.

Ŝanĝema bril' de broĉo.

Kaj tamen tre, tre baldaŭ

nenio - nur la voĉo.


Via ton' tragedia!

Iu poŝtukon serĉas.

Ĉar estas vi unika,

kiam vi larmojn verŝas ...

Jes, Eva, al vi rozojn!

Bukedon grandan, sciu!

Kaj al la kor' vin premi

kaj danki por ni ĉiuj.

Eli Urbanová


Esperanta teatro en oficiala konkurso de la neprofesiaj aktoroj.

(por Heroldo)

La teatra kolektivo de la Esperantista Klubo en praha "La Verda Ĉaro de Julio Baghy" disfloras kaj pruvis sin jam matura prezenti sian arton - se la cirkonstancoj permesos - ankaŭ al alilanda publiko. Post la esperigaj unuaj paŝoj, komenciĝintaj per deklam-vesperoj, unuopaj scenoj, scen-muntaĵoj aŭ unuaktaj teatraĵoj, ĝi nun etendis siajn aspirojn al grava tutvespera tragedio de la ĉeĥa dram-arto: "Maryša", de la fratoj Alois kaj Vilém Mrštík. Estas realisma bildo el la vivo de la moravia vilaĝo, la unuan fojon prezentita 1894 kaj de tiu tempo ŝate ludata kiel konstanta repertuar-parto de la plej grandaj profesiaj scenejoj, sed ankaŭ de tre multaj diletantaj kolektivoj. Nemire, ĉar ĉiu el la ĉefaj roloj donas al la aktoro la eblon elludi homan sorton kun skalo de konfliktplenaj emocioj. La "belan" Maryša, junan kaj gajan knabinon, la mon-amaj gepatroj senskrupule devigas edziniĝi al egoista kaj kruda vidvo-muelisto Vávra, kaj nur tro malfrue ili rekonas sian grandan eraron, konstatante ke ili detruis la vivon de sia infano. Kiam post du jaroj revenis el la militservo la estinta amanto de Maryša, Francek, li venas en konflikton kun la muelisto kaj publike minacas, ke li plu amindumos la muelistinon; li volas ŝin eĉ forkonduki el la malfeliĉa edzeco. Maryša kontraŭstaras al la loga tento, preferante esti malfeliĉa ol malhonesta. Sed kiam la muelisto minacas mortpafi Francek kaj eĉ provas tion fari, Maryša venenas la edzon. Tiel ŝi savas la vivon de Francek, ruinigante sin mem.

Laŭ la originala intenco de la aŭtoroj tiu ĉi tragedio scenas sur pompa folklora fono de moravia vilaĝo el la fino de la jarcento. Krom tridek aktoroj svarmas sur la podio multaj statistoj, ja eĉ vilaĝa veturilo kun jungitaj ĉevaloj forveturigas la jubilantajn rekrutojn el la hejmo. Kompreneble ĉian ĉi paradan revuon ne povas prezenti la preskaŭ miniaturaj eblecoj de la Verda Ĉaro. Despli ĝi devas kontentiĝi pri pli modesta ensemblo kaj rekvizitaro, se ĝi kalkulas, ke ĝi foje eble ... eble povos montri sin en la eksterlando. Nu, eĉ la plej grandaj scenejoj emas redukti la eksteran paradon de la originalo. Por la ebloj de la Verda Ĉaro sprite solvis la dilemon s. Seemann, ĝia reĝisoro: Li ellasis ĉion, kio estis nur folklora dekoro, kaj ankaŭ la malĉefajn figurojn, tamen netuŝante la verve draman linion de la dislogoj, la ekstreme streĉan atmosferon kaj la vive popolan etoson de la verko. En tiu ĉi aranĝo tradukis la teatraĵon en belan konversacian, facile paroleblan Esperanton Eva Suchardová (samtempe la titol-aktorino Maryša).

La 11-an de aprilo la Verda Ĉaro prezentis la dramon al la klubanoj kaj al la invititaj gastoj, kiuj kunvenis eĉ de malproksimaj lokoj. La artvespero estis tre sukcesa, kaj funkciulo de la Kultura Klubo (en kies kadro la Praga Esp. Klubo laboras) iniciatis, ke la Verda Ĉaro sin anoncu kun tiu ĉi teatraĵo en la oficialan konkurson de la neprofesiaj teatro-societoj. Temas pri la tri-ŝtupa "Konkurso de la popola kreado", kiu ĉiujare okazas tra la tuta ŝtato. La Verda Ĉaro anonciĝis, aldonante al la esperantlingva Maryša ankaŭ ĉeĥlingvan scen-muntaĵon el la dramo de Karel Čapek "Patrino". La prezentado okazis la 7-an de Majo en tute plena halo de la Malgranda Sceno en Praha. El la pli ol 200 spektantoj estis plejparto neesperantista fremda publiko, ĉar la artvespero, oficiale anoncita, estis por ĉiu ajn alirebla. La ĵurio konsistis el du teatro-fakuloj, nekonantaj Esperanton, kaj unu lingva eksperto. Ne estis ja atendeble, ke nia kolektivo povus avanci en pli altan ŝtupon de la konkurso kun Esperanta teatraĵo; sed tio ankaŭ ne estis la ĉefa celo de la anonciĝo. Temis ja pri io tute alia: turni la atenton de la publiko kaj ankaŭ de la aŭtoritatoj al la serioza laboro de la esperantistoj kaj montri la eblecojn de la Esperanto-uzo en la kulturrilatoj interpopolaj. Tio ĉi plene sukcesis. Kaj ankaŭ la prijuĝo de la ĵurio estis flate kuraĝiga. Rimarkinde estas ankaŭ ke tiuj ĉi neesperantistaj ekspertoj laŭdis la lingvan kulturon de la aktoroj: la klaran kaj naturan elparoladon.

Jam tiu fakto, ke Esperanto estis allasita al oficiala konkurso en nia lando, meritas atenton. Kaj la aktiveco de la Verda Ĉaro kreskas, ĉar por la plej baldaŭa tempo ĝi preparas tre pretendan verkon plian: Pygmalion de Bernard Shaw.

P.

13/5