Eli Urbanová (1922)

esperantská básnířka - esperantlingva poetino
























Eli Urbanová

 

Čestmír Vidman

Eli Urbanová

Kion alian mi diru pri tiu ĉi ekstraordinara virino ol ke ŝi estas naturforto, vulkano, gejsero, tornado... Sub ŝajne trankvila kaj neniel okulfrapa vango kaŝiĝas lafo da ideoj, kiu iam liberigas sian vojon por foruzi kaj renversi ĉion ĉirkaŭe. Tiel efikas versoj de ĉi esperanta poetino, kiu kun rare nekutima sincereco kaj sen ajnaj barieroj parolas pri la plej intimaj travivaĵoj de sentema femina animo.

Poetino kaj verkistino Eli Urbanová (orig. nomo. Eliška Vrzáková) naskiĝis 8.2.1922 en Čáslav en Ĉeĥio. Jam kiel dektrijara ŝi debutis per rakontaĵo Na makovicích (Papavberoj) en la gazeto Narodní osvobození (l935), kiun sekvis pluaj ses, dume regiona revuo Podoubraví alportis ŝiajn kvin versaĵojn. En la jaro 1940, do kiam ŝi estis dekokjara, tiea librovendisto Malý eldonis ŝian poemaron Zrcadlo (Spegulo) sub pseŭdonomo Eliška Doubravská. En la jaroj l937-4l ŝi studis en pedagogia instituto en la naskiĝurbo kaj samtempe entute ok jarojn vizitadis muziklernejon, fakon piano. Post la maturekzameno ŝi akceptis okupon en privata muziklernejo de profesoro Štěpán Urban, al kiu ŝi post nelonge edziniĝis. (Li gvidis gitarsekcion en praga konservatorio.) Ŝi instruadis pianon, violonon, eklernis ludi violonĉelon. Pri esperanto ŝi eksciis de nacia artisto Karel Höger, kiu tiam aktivis en radio Brno en tiel nomata Verda stacio (Zelená stanice). Pri kontakto kun Höger kaj ŝia konatiĝo kun esperanto ŝi mem diras: "Pri esperanto mi la unuan fojon aŭdis de Karel Höger. Okazis tio ankoraŭ dum la milito, ni revenadis el turneo, mi ne plu scias, el kiu urbo, nome Karel Höger, Vlasta Fabiánová, Štěpán Urban kaj mi, lia edzino. Programo, kiun mi sole alrigardis, titolis Malnova ampoezio kaj konsistis el recitado kaj gitarludo. Ĉiam temis pri travivaĵo. Tamen ankaŭ pri laco. Vespere tiu streĉo ĉirkaŭ la prezentado, poste oni kutime akceptis inviton de iu el lokaj admirantoj kaj reston de la nokto ni tradormis en trajno. Kiel tion Höger diris: Eĉ se vi interkompreniĝos france, en Francio vi estas fremdulo. Esperantiston, tiun oni atendas en stacidomo, prizorgas al li tranokton. Tio estis io por Štěpán. Li ĉiam sopiris al similaj kontaktoj. Al tio, ke iu invitu lin ekzemple en Italion. Tial ankaŭ, kiam li hazarde ekvidis afiŝeton pri esperanta kurso, li min tien sendis, por ke mi konstatu kiel esperanto sonas. Estis tio antaŭ kristnasko, tenebro kiel en sako, kiu emas foriri de varma forno? Mi memoras ke mi venis hejmen, la vangoj al mi brulis. Kion rakonti, Esperanto tuj entuziasmigis min!" Do tiel ĉio komenciĝis... Pri Höger ankoraŭ ĉi tion, ke ŝi intervjuis lin kurte antaŭ lia subita morto en la jaro l977 jam kiel sperta esperantistino. Rara dokumento tre favora por esperanto! Sed ni antaŭkuras. Intertempe ni estas en jaroj kvardekaj. La poetino diligente konatiĝas kun sekretaĵoj de esperanto, de la jaro l949 estiĝas ano de Esperanto-klubo en Prago, en la jaro 1950 faras ekzamenon pri la lingva scio de esperanto, post jaro ekzamenon pri kapableco instrui esperanton, kaj komencas verki siajn unuajn versojn en tiu ĉi lingvo. Kvazaŭ per eksvingo de sorĉa vergeto naskiĝas originala esperanta poetino kiu sian kreadon en la ĉeĥa jam por ĉiam forlasis. En la jaroj 1952-77 ŝi gajnis entute l2 premiojn por originala esperanta poezio. Klare, ke multe helpis al ŝi ankaŭ ŝia dujara korespondado kun signifa hungara poeto Julio Baghy, ja li zorgis pri ŝia artisma evoluo kiel "vera paĉjo". En la jaro l955 post la nuligo de la edzeco ŝi revenas al sia origina okupo. Entute dek jarojn ŝi instruas en fundamenta lernejo. Intertempe ŝi estiĝas en la jaro 1956 unu el 20 fondintoj de esperanta Internacia Verkista Asocio. En la jaro 1960 aperas ŝia unua esperanta kolekto Nur tri kolorojn kun antaŭparolo de Julio Baghy. Eldonis ĝin eldonejo Stafeto en Kanariaj Insuloj kun ilustraĵoj de Karel Oberthor. Ni citu la aŭtorinon: "Antaŭparolon verkis hungaro, ĉeĥo ilustris ĝin kaj hispano ĝin eldonis." Ni menciu ankoraŭ ŝian partoprenon en Universala Esperanto-Kongreso en Sofio (1963) kaj Budapeŝto (1966). De la jaro 1965 ŝi aktivas kiel edukistino kaj pli poste kiel gvidantino de lerneja klubo en lernejo en Prago 8, entute ree dek jarojn. En la jaro 1969 ŝi instruas esperanton en angla Barlastono. En la sama jaro eliras ŝia esperanta kurso por la komencantoj en la gazeto Pionýrská štafeta. En la jaro 1975 eldonas Ŝtata pedagogia eldonejo ŝian metodikan helpilon por edukistinoj "Por ke ili estu homoj". Ĝia dua eldono titolita Edukaj interparoloj en postlernejaj gardejoj aperas en la jaro 1984. En la jaroj l974-84 ŝi propagas esperanton en diversaj gazetoj, radio, televizio. Anoj de esperanto-rondeto, kion Ŝi gvidis enkadre de lerneja klubo, korespondas, imagu, kun tridek landoj! Eli Urbanová estiĝas internacie konata personeco kaj renoma esperanta poetino, unu el tri en la mondo plej konataj (kune kun Hilda Dresen kaj Marjorie Boulton).

De nun jam pli koncize pri ŝia artisma kariero: En la jaroj l975-77 ŝi kiel ano de internacia komisiono prijuĝas esperantan poezion. Rezultoj de la konkuro estas anoncataj dum Universala Esperanto-Kongreso aranĝata ĉiujare, ĉiam en alia lando. En la jaro l979 ŝi gajnis honordiplomon por eminerita longjara laboro en esperanta movado kaj dumvivan membrecon de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Samtempe ŝi ricevis honor-insignon de MEM - Mondpaca Esperanto-Movado. De la jaro 1980 ŝi laboras kiel ano en artliteratura sekcio de Ĉeĥa Esperanto-Asocio fondita de Jiří Karen. En la sama jaro ĈEA eldonis ŝian duan kolekton El subaj fonto Ze spodních pramenů). En la jaro l982 ŝi estas nomita honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. En la jaroj l986-95 ŝi kiel unu el du virinoj (la dua estas anglino M.Boulton) laboras en esperanta akademio, kiu havas 45 anojn el diversaj landoj. Ŝian trian kolekton Verso kaj larmo (Verš a slza) eldonas en la jaro 1986 eldonejo ILTIS en Saarbrücken: De la jaro l990 ŝi estas ano de Obec spisovatelů (Civito de verkistoj), en la jaro l994 ŝi estas vicigita en internacian vortaron Who is Who. En la jaro l985 aperas ŝia aŭtobiografia prozo Hetajro dancas (Hetéra tančí) eldonita de brazila eldonejo Fonto. Por tiu ĉi verko ŝi gajnis premion dum la l4-a internacia. konferenco de OSIEK /Organiza Societo de Internaciaj Esperantaj Konferencoj) okazinta l4.-20. de julio 2001 en Strážnice. Ŝi estis unu el kvin kandidatoj, kiu venkis en sekreta balotado. Laŭdire " kvazaŭ mi ricevus Oskaron!" En unu recenzo pri ŝia Hetajro dancas oni skribas: "Nekredeble! Ĉu tio estas en esperanto ebla? Ĉu toleras tion nia movado? Io tia ĉe ni ne ekzistas kaj en kelkaj literaturoj similaj libroj kapablas haltigi promesplenajn karierojn kaj kaŭzi politikajn krizojn. Kiam vi al vi tiun ĉi libron aĉetas, vi tenos en la manoj unu el la plej kuraĝaj aŭtobiografioj (ne nur esperantaj). En la antaŭparolo al ĉi tiu libro diras Josef Rumler: "Verki aŭtobiografion mi al Eli ne proponis hazarde. Ŝia sorto indas je prilaboro. Sed estis ĉi tie ankoraŭ unu motivo. Eli tiam perdis ŝian plej proksiman homon kaj ĉi tasko - tasko treege pretenda - estos por ĉi tiu plej konvena terapio." - Sed ni devas ankoraŭ konpletigi pluajn ŝiajn kolektojn. En la jaro l996 estas eldonita kolekto Vino, viroj kaj kanto (Víno, muži a zpěv) pere de brazila Fonto. La saman jaron estas eldonita ŝia kolekto Peza vino (Těžké víno) de la eldonejo KAVA-PECH en Dobřichovice ĉe Praha, kie estas en spegula esperanta-ĉeĥa teksto prezentitaj tradukoj de poezio de Urbanová de Josef Rumler.- En la jaro 200l eldonas brazila Fonto ŝian intertempe lastan esperantan poemaron El mia buduaro (Z mého budoáru). Tio estas nur fluga rigardo el la vivo kaj kreo de tiu ĉi ekstre aktiva virino, kiu ankoraŭ en la jaro 1996 prijuĝis esperantan poezion okaze de festivalo en Verona. La saman jaron ŝi partoprenis Universalan-Esperanto-Kongreson en Prago, dum kiu ŝi estis nomita honora ano de UEA Universala Esperanto-Asocio. Kiel jam dirite, Eli Urbanová verkas nur en esperanto.

Ŝiajn poemojn publikigas dekoj da internaciaj esperantaj gazetoj de Skotlando ĝis Kolumbio kaj Aŭstralio. Unuopaj poemoj estis tradukitaj en ok lingvojn. En gazeto Aŭroro ili aperis eĉ en blindula skribo.

Kelkaj poemoj estis muzikigitaj (ekz. poemo Rozo - Růže, kun baritona solo de Bohdan Gselhofer, poemon Paco muzikigis Otakar Maršík, kelkajn pluajn komponistino Vlasta Šmejkalová).

Mi ĝojas, ke mi renkontis ĉi tiun naturfortecan poetinon, sorĉistinon de vorto, kaj ke mi estas kun ŝi ĉiam en amika kontakto.