Anekdotoj
Antaŭ kampara dometo ludas knabineto per pilko. Venas sinjoro kaj demandas:
Knabineto, diru al mi, kie estas via paĉjo. Mi devas paroli kun li pri grava afero.”
Iru tien en la porkejon, sinjoro. Paĉjo tie manĝigas porkojn. Vi distingos lin facile. Li havas ĉapelon.”
Eŭropano en Afriko aĉetas kamelon de arabo.
Kiamaniere oni funkciigas la trafikilon?” demandas la aĉetanto.
Tre facile, sinjoro. Eksidu sur la kamelon kaj diru uf. La kamelo iros. Diru uf-uf, la kamelo kuros. Diru sufiĉe! kaj la kamelo haltos.”
La eŭropano eksidas sur la kamelon kaj diras uf. La kamelo iras. Uf-uf,” diras la viro, kaj la kamelo kuras.
Subite antaŭ ili oscedas abismo.
Sufiĉe!” ekkrias la viro, kaj la kamelo haltas sur la rando de la abismo. La rajdanto elpoŝigas poŝtukon, viŝas sian ŝvitintan fruntos kaj elspiras: Uf!”
Kiam faŝistoj komencis regi en Germanio, judo Kohn en Berlino adiaŭis siajn amikojn.
Mi devas forlasi Germanion.”
Kial? Via paniko estas superflua.”
Ĉar nun oni persekutos judojn kaj horloĝistojn.”
Kial horloĝistojn?”
Vidu: ĉiu demandas, kial horloĝistojn, sed neniu demandas, kial judojn. Pro tio mi devas forveturi kun la familio.”
Reĝidino sur pizo
Hans Christian Andersen
Estis iam reĝido, kiu volis edziĝi kun reĝidino, sed li nepre volis, ke tio estu vera reĝidino. Li travojaĝis la tutan mondon, por trovi tian, sed ĉie troviĝis ia kontraŭaĵo. Da reĝidinoj estis sufiĉe multe, sed ĉu tio estas veraj reĝidinoj, pri tio li neniel povis konvinkiĝi: ĉiam troviĝis io, kio ne estis tute konforma. Tial li venis returne hejmen kaj estis tre malĝoja, ĉar li tre deziris havi veran reĝidinon.
Unu vesperon fariĝis granda uragano: fulmis kaj tondris, forte pluvegis, estis terure. Subite oni frapetis je la urba pordego, kaj la maljuna reĝo iris, por malfermi. Montriĝis, ke ekstere antaŭ la pordo staras reĝidino. Sed, ho mia Dio, kiel ŝi aspektis pro la pluvo kaj la ventego! La akvo fluis de ŝiaj haroj kaj vestoj, kaj verŝiĝis en la bekojn de la ŝuoj, kaj ĉe la talonoj denove elen! Kaj ŝi diris, ke ŝi estas vera reĝidino.
Nu, pri tio ni tre baldaŭ konvinkiĝos!” pensis la maljuna reĝo. Li tamen nenion diris, sed iris en la dormoĉambron, elprenis ĉiujn litaĵpjn kaj metis unu pizon sur la fundon de la lito. Post tio li prenis dudek matracojn, metis ilin sur la pizon, kaj poste ankoraŭ dudek lanugaĵojn sur la matracojn. En tiu lito la reĝidino devis dormi dum la nokto.
Matene oni demandis ŝin, kiel ŝi dormis.
Ho, terure malbone!” diris la reĝidino; preskaŭ dum la tuta nokto mi ne povis fermi la okulojn! Dio scias, kio estis en mia lito! Mi kuŝis sur io malmola, kaj mia korpo pro tio fariĝis blua kaj bruna! Estis terure!”
Per tio oni povis vidi, ke ŝi estas vera reĝidino, ĝar tra la dudek matracoj kaj la dudek lanugaĵoj ŝi sentis la pizon. Tiel delikatsenta povis esti nur vera reĝidino!
Tial la reĝido edziĝis kun ŝi, ĝar nun li sciis, ke li havas veran reĝidinon; kaj la pizon oni metis en la muzeon, kie oni ankoraŭ nun povas ĝin vidi, se neniu ĝin forprenis.
Vidu, tio estis vera historio.
(tr. L.L.Zamenhof)
Kain kaj Habel
Kaj Adam ekkonis Evan, sian edzinon, kaj ŝi gravediĝis, kaj ŝi naskis Kainon; kaj ŝi diris: Mi akiris homon de la Eternulo.” Kaj plue ŝi naskis lian fraton Habel. Kaj Habel fariĝis ŝafpaŝtisto, kaj Kain fariĝis terlaboristo.
Kaj post ia tempo fariĝis, ke Kain alportis el la frunktoj de la tero donacoferon al la Eternulo. Kaj Habel ankaŭ alportis el la unuenaskitoj de siaj ŝafoj kaj el ilia graso. Kaj la Eternulo atentis Habelon kaj lian donacoferon; sed Kainon kaj lian donacoferon Li ne atentis. Kaj Kain tre ekkoleris, kaj lia vizaĝo kliniĝis.
Kaj la Eternulo diris al Kain: Kial vi koleras? Ja se vi agos bone, vi estos forta; sed se vi agos malbone, la peko kuŝos ĉe la pordo, kaj vin ĝi aspiros, sed vi regu super ĝi.”
Kaj Kain parolis kun sia frato Habel; kaj kiam ili estis sur la kampo, Kain leviĝis kontraŭ sian fraton kaj mortigis lin.
Kaj la Eternulo diris al Kain: Kie estas via frato Habel?” Kaj tiu diris: Mi ne scias; ĉu mi estas gardisto de mia frato?” Kaj Li diris: Kion vi faris? La voĉo de la sango de via frato krias al Mi de la tero. Kaj nun estu malbenita de sur la tero, kiu malfermis sian buŝon, por preni la sangon de via frato el mia mano. Kiam vi prilaboros la teron, ĝi ne plu donos al vi sian forton; vaganto kaj forkuranto vi estos sur la tero.”
Kaj Kain diris al la Eternulo: Pli granda estas mia puno, ol kiom mi povos elporti. Jen Vi forpelas min hodiaŭ de sur la tero, kaj mi devas min kaŝi de antaŭ Via vizaĝo, kaj mi estos vaganto kaj forkuranto sur la tero, kaj iu ajn, kiu min renkontos, mortigos min.”
Kaj la Eternulo diris al li: Sciu, ke al iu, kiu mortigos Kainon, estos venĝite sepoble.” Kaj la Eternulo faris sur Kain signon, ke ne mortigu lin iu, kiu lin renkontos.
Kaj Kain foriris de antaŭ la Eternulo, kaj loĝiĝis en la lando Nod, oriente de Eden. Kaj Kain ekkonis sian edzinon, kaj ŝi gravediĝis, kaj ŝi naskis Ĥanoĥon. Kaj li konstruis urbon, kaj li donis al la urbo nomon laŭ la nomo de sia filo: ĤanoĤ.
(tr. L.L. Zamenhof)
Don Quijote atakas vento-muelejojn
Miguel de Cervantes Saavedra
Ĉe tio ili distingis tridek aŭ kvardek vento-muelejojn, kiuj staras sur la kampoj de Montiel, kaj, ilin vidante, Don Quijote diris al sia ŝildisto:
La fortuno gvidas niajn paŝojn, eĉ pli bone ol ni dezirus, ĉar vidu, amiko Sancho, tie aperas tridek kaj kelkaj monstraj gigantoj. Mi pensas ilin ataki kaj mortigi, kaj ni komencos riĉiĝi per tio, kion ni prenos de ili. Ni faras justan militon kaj grandan servon al Dio ekstermante tiel malignan rason de sur la surfaco de la tero.”
Kiuj gigantoj?” demandis Sancho.
Jen ili, tie for,” respondis lia mastro, kun la longaj brakoj. Okazas, ke ekzistas tiaj brakoj kun preskaŭ ses mejlojn longaj.”
Atentu, via moŝto,” diris Sancho. Tie aperas ne gigantoj, sed vento-muelejoj, kaj kio ŝajnas brakoj, tio estas la aloj, kiuj, kiam turnataj de la vento, irigas la muelŝtonon.”
Oni klare vidas,” respondis Don Quijote, ke mankas al vi sperto pri aventuroj. Gigantoj ili estas, kaj, se vi timas, retiriĝu kaj preĝu, dum mi alfrontas ilin de feroca kaj danĝer-plena batalo.”
Tion dirinte, li spronis la ĉevalon kaj ignoris la kriojn de la ŝildisto Sancho, kiu avertis lin, ke li iras ataki ne gigantojn, sed vento-muelejojn. Sed tiel certis Don Quijote, ke temas pri gigantoj, ke li nek aŭdis la kriadon de Sancho, nek konsciis pri kio efektive ili estas, kvankam li jam tre proksimis al ili. Kontraŭe, li avancis dirante plenvoĉe:
Ne fuĝu, kovardaj kaj mizeraj monstroj, nur unu kavaliro vin atakas.”
Tiam ekblovis iom da vento, la grandaj aloj komencis moviĝi, kaj ĉe tio Don Quijote diris:
Vi pagos al mi kare, eĉ se vi svingos pli da brakoj ol la giganto Briareo.”
Tiel parolinte, li tutkore konfidis sin al sia sinjorino Dulcinea, petis ŝian helpon en tiel danĝera situacio, bone sin ŝirmis per la ŝildo, metis horizontalen la lancon, impetis antaŭen per la pleja galopo de Rocinante, atakis la fronte starantan muelejon, enpuŝis la lancon en la alon, kaj la vento turnis tiun tiel furioze, ke la lanco peciĝis trenante post si la ĉevalon kaj la rajdanton. Don Quijote, forte konfuzita, ruliĝis sur la grundo, Sancho Panza per la pleja rapido de sia azeno alkuris lin helpi, kaj alvenante, vidis, ke lia mastro ne povas moviĝi: tian bategon ricevis li kaj la ĉevalo.
(tr. F. de Diego)
maligna - zlý
kovarda - zbabìlý
alo - køídlo
epeto fabrikas Pinokjon
Carlo Collodi
La hejmo de epeto estis ĉambreto teretaĝa, kiu ricevis lumon de subŝtuparejo. La meblaro ne povis esti pli simpla: unu seĝo malbona, unu lito malmulte bona kaj tableto tute difektita. Funde sur la muro estis videbla kameno kun fajro brulanta; sed la fajro estis pentrita, kaj apud la fajro esti pentrita poto, kiu gaje bolis kaj eligis nubon da fumo, kiu aspektis kiel vera fumo.
us enirinte en la domon, epeto tuj prenis la metiilojn kaj komencis skulpti kaj fabriki sian marioneton.
Kiel mi nomos ĝin?” li diris al si. Mi volas nomi ĝin Pinokjo. Tiu nomo alportos bonŝancon al ĝi. Mi konis tutan familion da Pinokjoj: Pinokjo la patro, Pinokjino la patrino, Pinokjoj la knaboj.”
Kiam li estis trovinta la nomon por sia marioneto, tiam li komencis vigle prilabori, kaj tuj faris al ĝi la harojn, poste la frunton, poste la okulojn.
Farinte la okulojn, imagu al vi, kia estis lia miro, kiam li ekvidis, ke la okuloj moviĝis kaj lin rigardis fikse, fikse.
epeto preskaŭ ofendiĝis pro la rigardo de tiuj du okuloj el ligno, kaj per kolerema tono diris:
Okulaĉoj el ligno, kial vi min rigardas?”
Neniu respondis.
Tiam, post la okuloj, li faris la nazon; sed la nazo, ĵus farita, komencis kreski: kaj kreskante, kreskante, kreskante, dum malmultaj minutoj ĝi iĝis nazego, kiu ŝajne neniam finiĝos.
La kompatinda epeto penadis ĝin tranĉi; sed ju pli li ĝin tranĉis kaj mallongigis, des pli tiu nazo petola iĝis longa.
Post la nazo li faris la buŝon.
La buŝo ankoraŭ ne estis finita, kaj jen ĝi komencis tuj ridi kaj lin moki.
Ĉesu ridadi!” kriis epeto ofendiĝeme; sed estis same kiel paroli al la muro.
Ĉesu ridadi, mi rediras al vi!” li kriegis tiam per minaca voĉo.
Tiam la buŝo ĉesis ridi, sed elpuŝis la tutan langon.
epeto por ne malbonigi siajn aferojn, ŝajnigis ne ekrimarki tion, kaj daŭrigis sian laboron.
Post la buŝo li faris la mentonon, poste la kolon, la ŝultrojn, la bruston, la brakojn, la manojn.
us fininte la manojn, epeto sentis, ke oni forportis de la kapo lian perukon. Li sin turnis por rigardi supre, kaj kion li vidis? Li vidis sian flavan perukon en la manoj de la marioneto.
Pinokjo! Redonu al mi tuj mian perukon!”
Kaj Pinokjo anstataŭ redoni al li la perukon, ĝin metis sur sian kapon kaj restis sub ĝi duonsufokata.
Pro tiu malrespekta kaj mokema gesto, epeto fariĝis malgaja kaj melankolia, kiel neniam li estis dum sia tuta vivo; kaj sin turnante al Pinokjo, diris:
Fripona filo! Vi ankoraŭ ne estas plene fabrikita, kaj vi jam komencas malrespekti vian patron. Malbone, mia knabo, malbone!”
Kaj li viŝis al si unu larmon.
Estis ankoraŭ farotaj la kruroj kaj la piedoj.
Kiam epeto finis la piedojn, piedfrapo lin atingis sur la pinto de la nazo.
Mi meritas tion!” li diris tiam al si. Mi devis antaŭe pripensi. nun estas tro malfrue.”
Poste li prenis la marioneton sub liaj brakoj kaj lin metis teren, sur la pavimo de la ĉambro por movigi al li la unuajn paŝojn.
Pinokjo havis la krurojn malfleksemaj, li ne scipovis moviĝi, kaj epeto kondukadis lin per la mano, por lin lernigi, kiel li devas fari unu paŝon post la alia.
Kiam la kruroj fleksemiĝis, Pinokjo ekmarŝis per si mem kaj komencis kuradi tra la ĉambro; ĝis kiam, elŝoviĝinte tra la pordo de la domo, li li saltis sur la straton kaj forkuris.
(tr. Mirza Marchezi)
Ursus savas Ligian (el Quo vadis?)
Henryk Sienkiewicz
Preskaŭ en la sama momento la urboprefekto ĵetis antaŭ sin ruĝan tukon, kaj je tiu ĉi signo ekknaris la rigliloj kontraŭ la cezara podio, kaj el la nigra faŭko sur la hele lumigitan arenon eliris Ursus.
La grandegulo palpebrumis, videble blindigita de la lumo, reganta sur la areno, poste li elŝovis sin sur ĝian mezon, rigardante ĉirkaŭen, kvazaŭ li volus ekkoni, kontraŭ kio li devos batali. La senatanoj, la vestpastrinoj, la cezaro, la aŭgustanoj kaj la popolo rigardis kun ravo de kompetentuloj kaj cirkamantoj liajn potencajn femurojn, dikajn, kiel branĉojn, la bruston, similan al du kunigitaj ŝildoj, kaj la herkulajn brakojn. La murmuro ŝanĝadis sin en ekkriojn kaj ekscititajn demandojn, kie loĝas la gento, en kiu naskiĝas similaj grandeguloj, kaj li staris en la mezo de amfiteatro, nuda, pli simila al ŝtona koloso, ol al homo.
Subite aŭdiĝis akra sono de la trumpetoj, kaj je ĉi tiu signo malfermiĝis krado kontraŭ la cezara podio kaj sur la arenon enkuris, meze de krioj de bestistoj, grandega germana uro, portanta sur la kapo nudan virinan korpon.
Ligia! Ligia!” ekkriis Vinicius.
Poste li ekkaptis ambaŭmane la harojn sur la tempioj, kuntordiĝis kiel homo, kiu eksentis en si la pinton de lanco, kaj per raŭka, nehoma voĉo komencis ripeti:
Mi kredas! Mi kredas! ... Kristo! miraklon!”
Subite la amfiteatro eksilentis. La aŭgustanoj leviĝis de siaj lokoj, kiel unu homo, ĉar sur la areno okazis io eksterordinara. La Ligo, antaŭ momento humila kaj preta al morto, ekvidinte nun sian reĝidinon sur la kornoj de la sovaĝa besto, saltleviĝis kvazaŭ brulvundita per fajro, kaj klininte la nukon, komencis kuri oblikve al la furioza besto.
El ĉiuj brustoj elŝiris sin mallonga ekkrio de miro, kiun sekvis profunda silento; la Ligo dume alkuris en unu momento la furiozan urviron kaj ekkaptis ĝin je la kornoj.
Ĉiuj brustoj ĉesis spiri. La Ligo tenis la sovaĝan beston je la kornoj. Liaj piedoj eniĝis ĝis super la maleoloj en la sablon, la dorso kurbiĝis, kiel streĉita pafarko, la kapo kaŝiĝis inter la ŝultrojn, la muskoloj de la brakoj tiel ŝvelis, ke la haŭto preskaŭ krevis sub ilia premo, sed li haltigis la uron surloke. La homo kaj la besto iĝis tiel senmovaj, ke al la rigardantoj ŝajnis, kvazaŭ ili vidas grupon, skulptitan el ŝtono. La uro, same kiel la homo, enigis la piedojn en la sablon, kaj ĝia malhela, vila korpo kuntiriĝis tiel, ke ĝi ŝajnis simila al grandega bulo. Kiu elĉerpiĝos la unua, kiu falos la unua, jen estis la demando, kiu por tiuj rigardantoj, amegantaj la cirkajn batalojn, signifis ĉi-momente pli, ol ilia propra sorto, ol la tuta Romo kaj ĝia mondregado. Ŝajnis al ĉiuj, ke la batalo daŭras jarcentojn.
Subite el la areno aŭdiĝis obtuza, ĝemsimila muĝo, post kiu el ĉiuj brustoj elŝiris sin ekkrio, kaj denove ekregis silento. La homoj kredis, ke ili sonĝas: la monstra kapego de la uro turniĝadis en la feraj manoj de la barbaro. Ĉiam pli obtuza, pli raŭka kaj ĉiam pli dolora muĝado de la uro miksis sin kun fajfa spirado de la brusto de la grandegulo. La kapego de la besto turniĝadis ĉiam pli, kaj el la faŭko elŝoviĝis longa, ŝaŭmokovrita lango.
Unu momento ankoraŭ - kaj la orelojn de la pli proksimaj rigardantoj atingis kvazaŭ krako de ostoj, post kio la besto falegis teren kun mortorompita nuko.
Tiam la grandegulo deŝovis en unu momento la ŝnurojn de ĝiaj kornoj kaj, preninte la knabinon sur la brakojn, komencis spiri rapide.
Kaj la amfiteatro ekfrenezis.
(tr. Lidia Zamenhof)
Faraono
Boleslav Prus
Kiam en la sekvinta tago Ramzes venis viziti sian filon, li trovis Saran dronantan en larmoj. Li demandis pri la kaŭzo. En la komenco ŝi respondis, ke nenio estas al ŝi, poste ke ŝi estas malĝoja, fine ŝi falis al la piedoj de Ramzes kun granda ploro.
Sinjoro ...sinjoro mia!” murmuretis ŝi. Mi scias, ke vi ne amas min plu, sed almenaŭ evitu la danĝeron ...”
Kiu diris al vi, ke mi ne amas vin plu?” demandis la princo kun miro.
Vi ja havas tri novajn virinojn en via domo ...fraŭlinojn de alta deveno...”
Jen kio...”
Kaj vi kuras en danĝeron por kvara, por perfida Fenicianino...!”
La princo konfuziĝis. De kie Sara povis ekscii pri Kama kaj diveni, ke ŝi estas perfida? ...
Kiel la polvo englitas en keston, tiel malnoblaj novaĵoj penetras en trankvilajn domojn,” diris Ramzes. Kiu parolis al vi pri Fenicianino?”
Malbona antaŭdiro kaj mia koro.”
Ekzistas do eĉ antaŭdiroj?”
Teruraj! Iu maljuna pastrino eksciis, oni diras, el kristala globo, ke ni ĉiuj pereos dank' al Fenicianoj, almenaŭ mi kaj ... mia filo!...” eksplodis Sara.
Kaj vi, kiu kredas la Solan, Jehovon, vi timas la babiladon de iu malsaĝa maljunulino, eble intrigantino? Kie restis via granda Dio?”
Mia Dio estos nur mia, kaj tiuj estas viaj, mi do devas respekti ilin.”
La maljunulino do parolis al vi pri Fenicianoj?” demandis Ramzes.
Ŝi antaŭdiris al mi jam antaŭe, ankoraŭ apud Memfiso, ke mi devas min gardi de Fenicianino,” respondis Sara. Sed nur ĉi tie ĉiuj parolas pri iu fenicia pastrino. Ĉu mi scias, eble nur deliras mia kapo, plena de ĉagresno. Oni eĉ diris, ke se ne influus ŝiaj sorĉoj, vi ne estus saltinta tiam, sinjoro, en la arenon...Ah, se la bovo vin mortigus! Ankoraŭ hodiaŭ, kiam mi pensas pri la malfeliĉo, kiu povis vin trafi, mia koro glaciiĝas...”
§§ Ridu tion, Sara,” interrompis gaje la princo. Kiun mi levas ĝis mi, staras tiel alte, ke neniu timo devas lin atingi Kia malfeliĉo? Ĉu ekzistas sufiĉe alta monto, kien ne atingus ĝia sago?”
La patrineco lacigis vin, Sara,” diris la princo, kaj la varmego konfuzas viajn pensojn, jen kial vi malĝojas sen kaŭzo. Estu trankvila kaj gardu mian filon. Homo,” diris li medite, kiu ajn li estas: Feniciano aŭ Greko, povas malutili al estaĵoj, similaj al li, sed ne al ni, kiuj estas la dioj de ĉi tiu mondo.”
Kion vi diris pri Greko? ... Kia Greko?...” demandis maltrankvile Sara.
Mi diris: Greko? ... Mi scias nenion pri tio. Eble tia vorto elglitis el mia buŝo, aŭ eble vi malbone aŭdis.”
Li kisis Saran kaj sian filon kaj adiaŭis ilin. Sed li ne forpelis la maltrankvilon.
(tr. Kabe)
La ĉefo kaj liaj kunuloj
Jules Verne
Samokaze kiam la ministro rajtigis s-rojn Isidore Papeleu kaj Joseph Denizart esplori la landon el politika vidpunkto, la saman favoron ricevis s-ro Nicolas Vanof, membro de Touring Club kaj delegito de la Esperantista Kongreso.
Nicolas Vanof estis tridek-jara ruso, afabla, ĉarma, spontana homo, propagandisto fajre flamanta de la internacia lingvo. Apenaŭ estas imageble kun kia fervoro tiu ĉi - oni povus diri - apostolo dediĉis sin al la verko de doktoro Zamenhof, kaj li multe helpis disvastigi ĝin inter la slava raso, en senlaca konkuro kun Cart, de Beaufront, Delfour kaj aliaj adeptoj de lingvo destinita faciligi la kontaktojn inter la popoloj de la Malnova kaj Nova Mondoj. Kiel konate, Esperanto jam de pluraj jaroj penetris en la vastajn regionojn de Centra Afriko, plej profite al la civilizacio kaj komerco.
Necesis aŭdi la entuziasman Vanof, kiu, vojaĝante de lando al lando en diversaj partoj de Eŭropo, katenis amason da aŭskultantoj, prelegon post prelego, per sia fervora elokvento jen en la rusa, jen en la franca, germana aŭ angla, kaj ankaŭ en tiu Esperanta lingvo, kiu ĉiam pli kaj pli disvastiĝis.
- Ne, gesinjoroj, - li ripetadis en sia sonora voĉo, - ne temas pri lingvo malaperonta post kelkkaj vanaj provoj de diskonigo, kiel okazis al Volapuko! Ne eblas kompari Volapukon kaj Esperanton! La verko de doktoro Johan Schleyer naskiĝis maltaŭga! Necesis esti filologo por donaci al la mondo novan idiomon alireblan por ĉiuj, kaj la doktoro estis nur poligloto! Kiam li transformadis la plej konatajn radikojn, gvidis lin nur kaprico, kaj koncerne la finaĵojn, tiujn li modifis tiel senzorge ke, kiam la unuaj kaj la duaj senlogike interligiĝas,m ambaŭ fariĝas tuj nerekoneblaj.
- Konsideru lin en la momento kiam li decidas doni la nomon Volapük al sia nova lingvo! Kiel li procedas? ... vol” venas el la angla world, mondo”, kaj ankaŭ pük” venas el la angla, speak, signifanta paroli”, kio donas volapük”, universala lingvo. Nu, tiaj kunmetaĵoj eble taŭgas por la saksaj rasoj, jam la latinaj rasojilin ne komprenas. Kion do pri la tiel necesa internacieco, kiu aspiras penetri en la plej forajn regionojn de la terglobo, kaj kies naturan signifon ĉiuj devas kompreni?
- Ne estas tiel pri Esperanto: vi kiuj min aŭskultas, ĉiuj komprenas ĝin kvazaŭ mi parolus vian propran lingvon, ĉar ĝi konsistas el radikoj pruntitaj el diversaj lingvoj. Ĉu ne tio klarigas ke dum la lasta dudeko da jaroj ĝi sukcesis en la nova kaj malnova kontinentoj? Ĉu vi ne scias ke ĝi estas flue parolata - se menciiinur Eŭropon - en Aŭstrio, Hungarujo, Svisujo, Germanujo, Anglujo, Francujo, Belgujo, Bohemujo, Bulgarujo, Danujo, Finnlando, Svedujo, Norvegujo, Hispanujo, Italujo, Nederlando, Rusujo, Moravio, Portugalujo, Turkujo! ... Kaj vi povas imagi ke ĝi ankaŭ senpene transiris la marojn! Vojaĝu en Ameriko, en Afriko, en Oceanio, kaj vi ĉie trovos esperantistojn kiuj komprenos vian Esperantan parolon! Esperanto estas la plej certa, la plej rapida vehiklo de la civilizacio!
Jen kiel esprimis sin Nicolas Vanof. Kaj, vere, por ke lingvo estu universala, ne sufiĉas nomi ĝin tia. Por ke lingvo estu universala, ne sufiĉas doni al ĝi tian nomon.
Tiel tekstis la moto de la broŝuro de doktoro Louis Lazare Zamenhof, kiu naskiĝis en urbo de la gubernio Grodno de la rusa imperio. En tiu urbo, nomata Bialoskok, vivis tre bunta loĝantaro: rusoj, poloj, germanoj, hebreoj, kiuj parolis kvar lingvojn en tia plorinda konfuzo, ke ili ne sukcesis interkompreniĝi. Certe tio donis al doktoro Zamenhof la genian ideon kies realigo estis festata la 5-an de decembro 1878.
Tiu estis la unua eldonaĵo de la doktoro. i komenciĝis per interesa antaŭparolo, kiu prilumis la avantaĝojn de internacia lingvo, la postulojn de la solvenda problemo kaj la manieron de la solvo. Sekvis kelkaj citaĵoj prozaj kaj versaj, poste la reguloj de la Esperanta gramatiko, kaj fine vortaro de naŭcent fundamentaj radikoj.
Tion publikigis en sia speciala gazeto arda adepto de la rusa doktoro, s-ro de Beaufront, direktoro-redaktoro de tiu potenca propaganda organo.”
Estas cetere rimarkinde ke la lernado de Esperanto prezentis neniam malfacilaĵon por la prononco aŭ la memoro. Anstataŭ lerni, oni fakte nur ensorbas ĝin, se uzi iom vulgaran esprimon. Post dek lecionoj la lernantoj jam kapablas konversacii inter si. Eĉ aperis broŝuro kun la titolo Esperanto en dek lecionoj, Esperanto in dos lecciones. Ne estas do surprize de la lingvo nombras nuntempe en la tuta mondo pli ol cent mil adeptojn. Kaj ni ne forgesu, ke la nova internacia lingvo povas danki sian progreson same rapidan kiel mirindan al la asocio Touting-Club de France, al ties daŭra kuraĝigo, multaj eldonaĵoj kaj ĉiaforma helpo.
Estas rimarkinde, unue, ke Esperanto estas simpla, fleksebla, harmonia lingvo, kiu taŭgas same por eleganta prozo kiel por harmoniaj versoj. i kapablas esprimi ĉiujn pensojn kaj eĉ la plej fajnajn sentojn de la animo. Krome, pro siaj elementoj, ĝi estas la ideala internacia lingvo. La precipa ideo kiu gvidis ĝian kreadon estis elekti la radikojn proporcie al ilia internacieco, kvazaŭ per universala voĉdonado.
Rilate la prononcon: por igi ĝin pli alirebla por la amasoj, doktoro Zamenhof zorgis kombini la fonetismon kun la grafismo ĉe la elekto de la internaciaj elementoj.
Oni povus obĵeti nur tion ke la svedoj kaj la rusoj havas lingvojn pli malproksimajn de Esperanto kkoncerne la prononcadon ol la aliaj eŭropaj popoloj. Ili devas do fari pli konsiderindan fortostreĉon tiurilate ol la latinidoj kaj saksidoj. Tamen, Esperanto havas tian praktikan utilecon ke Rusio okupas la unuan lokon per la nombro de siaj Esperanto-adeptoj, kaj la dua loko apartenas al Svedio.
Esperanto ja profunde kaj forte enradikiĝis en ĉiuj landoj. Oni povas diri fiere: tiugrade - kaj Francio donis la plej grandan kontribuon al tio - ke ne ekzistas plu regionoj kie ne eblas trovi esperantistojn.
Tiajn rezultojn atingis do ĝis nun la pasiaj propagandistoj de Esperanto, kaj ni devas reveni al ilia signifa progreso en Centra Afriko. Kiel delegito de Touring-Club, Nicolas Vanof alvenis por determini tiun progreson unue en la grava kolonio Franca Kongo, atendante plilarĝigi sian esploron al la sendependa Kongo, sub la inspiro de Belga Sonivolo, la esperantzista gazeto de Belgio.
Pro la ĉeesto de tiel arda apostoflo, ne estas aparte surprize ke dum la vojaĝo de Touat inter Marsejlo kaj Libreville oni parolis ĉefe pri la esperantista demando. Inĝeniero André Deltour kaj Louis Merly plej volonte pretis lerni lingvon kiu multe utilos al ili dum la planata ekspedicio. Kun tiel fervora profesoro, ilia progreso devis esti rapida, kaj ilia ja facile atingis tiun rezulton. Dum la longa libertempo de la navigado Nicolas Vanof povis enkapigi al ili la principojn de la Esperanta gramatiko kaj la dispozicion de ĝia vortaro. Ĉe la alteriĝo en Afriko ili do parolis tiun lingvon same kiel sian propran.
Eĉ aliaj pasaĝeroj de la ŝipo, industriistoj kaj komercistoj kiuj venis por instaliĝi en Kongo, ne maltrafis la bonŝancan okazon lerni lingvon kiu plifaciligos iliajn rilatojn. Estis kvazaŭ vera lernejklaso direktiĝus al la okcidentaj bordoj de Afriko. Vere, kvankam ne la tuta ŝipanaro de Touat estis inicita al la esprimoj tiel facilaj kaj logikaj kiel Esperanto, ja ne multo mankis al tio. Apenaŭ estus surprize se, je la alveno en la ankrejon de Liberville, la kapitano de la ŝipo estus doninta la ordonojn en tiu ĉi lingvo unuatempe komerca, kiu fariĝos ankaŭ marista.
(tr. István Ertl)
Huck Finn
Mark Twain
Vi ne konas min, se vi ne legis la libron Aventuroj de Tom Sawyer”; sed ne gravas. La libron verkis sinjoro Mark Twain kaj li skribis veron - pli precize, plejparte veron. Kelkajn detalojn li iomete plibeligis, sed ĝenerale eblas diri, ke li skribis veron. Sed tio estas en ordo. Neniam mi renkontis personon, kiu almenaŭ iam tiam ne mensogus - eble krom onklino Polly kaj Mary. Onklino Polly de Tom Sawyer kaj Mary kaj vidvino Douglas estas perfekte bildigitaj en la libro, kiu estas plejparte libro diranta veron, krom kelkdetala plibeligo, kiel mi jam menciis.
Kaj la libro finiĝas jene: Tom kaj mi trovis monon, kiun rabistoj kaŝis en groto, kaj tiamaniere ni riĉiĝis. Ĉiu el ni du ricevis ses mil dolarojn - en oro. Terura amaso da mono, kiam ni aranĝis la monerojn en kolonoj. Nu, kaj juĝisto Tchatcher metis la monon en bakon kaj ni ĉiutage ricevis unu dolaron da interezo, do pli da mono ol oni povis elspezi. Vidvino Douglas adoptis min kaj deklaris, ke ŝi civilizigos min. Sed la vivo en ŝia domo estis tre klopoda, ĉar la vidvino estis terure ĝentila kaj ordema. Kiam mi ne plu kapablis elteni, mi elglitis. Surmetinte la malnovajn ĉifonajn vestojn kaj ĉapelaĉon, mi sentis min denove libera kaj feliĉa. Sed Tom Sawyer trovis min kaj anoncis, ke li intencas fondi bandon da rabistoj kaj ke mi povus aliĝi, se mi revenus al la vidvino kaj vivu kiel solida civitano. Tial mi revenis.
Hobito
J.R.R.Tolkien
En subtera kavo loĝis hobito. La kavo ne estis aĉa, malpura, malseka truo, plena de lumbrikoj kaj fiodoranta de mukozo, nek seka, sabla foso, kie oni ne povus konforte sidi kaj manĝi: la kavo estis hobita, sekve ankaŭ komforta.
La kava loĝejo havis rondan pordon similan al fenestro de ŝipa kajuto, verde emajlitan kaj kun polurita flava butono de latuna klinko precize en la mezo. La pordo kondukis en tunelan antaŭĉambron, en tre komfortan tunelon sen fumo, kun muroj garnitaj per lignaj tabuloj kaj kun kahelita planko kovrita per tapiŝoj, meblitan per glazuritaj foteloj kaj multegaj vesthokoj por ĉapeloj kaj manteloj, ĉar nia hobito tre amis vizitantojn. La tunelo serpentumis profunden en la monteton - Monteton kun majuskla M, kiel nomis ĝin loĝantoj en kelkmejla ĉirkaŭaĵo - kaj en la tunela muro rondis multaj pordetoj dekstre kaj maldekstre. La hobito ne ŝatis ŝtuparojn: dormoĉambroj, banĉambroj, keloj, provizejoj (multegajn li havis), vestejoj (tutajn kamerojn li dediĉis al vestoj), kuirejoj, manĝejoj, ĉio ĉi estis en la sama etaĝo, en la sama koridoro. La plej bonaj ĉambroj situis maldekstre - laŭ alvena direkto -, ĉar nur ili havis fenestrojn, profundajn rondajn fenestrojn, tra kiuj estis videbla la ĝardeno de la hobito kaj herbejo kliniĝanta malsupren al rivero.
Vaganto sur steloj
Jack London
De ĉiam mi sciis, ke mi konas ankaŭ aliajn tempojn kaj aliajn lokojn. Mi sciis pri aliaj personoj, kiuj vivas en mi. Kaj same statas ankaŭ vi, mia leganto. Provu relegi vian infanaĝon kaj rememori spertojn de viaj infanaj jaroj. Tiam vi ankoraŭ ne stabiliĝis, ne kristaliĝis. Vi estis formebla, spirito en stato ŝanĝiĝema, konscio kaj personeco en procedo de kreado, jes, de kreado kaj forgesado.
Multon vi forgesis, kara leganto, kaj tamen, legante miajn liniojn, vi rememoras nebulan sekvon de pasintaj okazaĵoj el aliaj epokoj kaj el aliaj lokoj, kiujn vi enrigardis per infanaj okuloj. Hodiaŭ vi pensas, ke ili estis sonĝoj. Sed se ili estus nur sonĝoj, vizitantaj vin dumdorme, el kiu bazo ili elkreskus? Niaj sonĝoj konsistas sole el aferoj, kiujn ni konas. La materialo de niaj plej puraj sonĝoj estas materialo de niaj travivaĵoj. Kiel infano, kiel bebo vi sonĝis, ke vi falas el granda alto, ke vi flugas en la aero, turmentis vin rampantaj araneoj kaj multpieduloj vivantaj en ŝlimo, vi aŭdis aliajn voĉojn, vidis aliajn vizaĝojn, horore konatajn, vi observis aliajn sunleviĝojn kaj aliajn sunsubirojn: kiam vi revenas al ili en la memoro, vi konstatas, ke ili diferencas de ĉiuj, kiujn vi iam vidis.
Nu bone. Kion vi en la infanaĝo sporade kaj supraĵe ekvidis, apartenas al alia mondo, al alia vivo, al aferoj, kiujn vi en via nuna vivo neniam vidis. Sed kie? Ĉu aliaj vivoj? Ĉu aliaj mondoj? Povas esti, ke kiam vi tralegos ĉion, kion mi verkos, vi trovos respondojn je konfuzaj demandoj, kiuj vi metis al vi ankoraŭ pli frue, antaŭ ol vi komencis legi, kion mi ĝuste nun skribas.
Propedeŭtika valoro de la Internacia Lingvo |
Propedeutická hodnota Mezinárodního jazyka |
Helman Frank
Mezuma plenkreskulo povas lerni dum unu minuto maksimume iom inter 40 kaj 50 bitoj. La preciza valoro dependas de la lernanto. Infano lernas malpli rapide ol plenkreskulo (Riedel, 1967; Frank, 1969, par. 5.56; Frank, 1976, p. 37), tiel ke oni rajtas kalkuli per la jena formulo de la lernrapideco depende de la aĝo: |
(1)
Laŭ plej novaj ekkonoj sanaj plenkreskuloj konservas lernkapablon de ĉirkaŭ 50 bitoj / min ĝis almenaŭ la 60-a vivjaro - la malkresko ne jam komencas dum la tria vivjardeko, kiel asertite en la ĝisnuna psikokibernetika literaturo. |
Podle nejnovějších poznatků si zdraví dospělí lidé zachovávají schopnost naučení kolem 50 bitů/min. do alespoň 60 let života - pokles nezačíná již během třetího desetiletí, jak se tvrdilo v dosavadní psychokybernetické literatuře. |
Kio estas ILo? |
Co je ILo? Ilo estas nun uzata mallongigo en kelkaj, precipe sciencaj instancoj, por Internacia lingvo de Doktoro Esperanto”. Ĝi estas origina nomo, kiun donis Dr. L. Zamenhof al sia inventita lingvo en la unua lernolibro aperigita en la jaro 1887 en Varsovio. Lian pseudonimon Esperanto, sub kiu li la verkon aperigis, estis sekve ĝenerale uzata kiel nomo de la lingvo mem kaj estas tiamaniere nomata ĝis nun. |
ILo je nyní užívaná zkratka některými, převážně vědeckými institucemi, pro Internacia lingvo de Doktoro Esperanto (Mezinárodní jazyk doktora Esperanto). Je to pùvodní název, který dal Dr. L. Zamenhof svému vytvoøenému jazyku v první uèebnici, vydané v roce 1887 ve Varšavì. Jeho pseudonymu Esperanto, pod kterým své dílo vydal, bylo následnì všeobecnì užíváno jako jméno samotného jazyka a je ho takto používáno dosud. |
Por sciencaj celoj uzante la lingvon vere nur kiel ilon (aŭ male kiel objekton de esploroj) kaj ne kiel movadan ideologion, la Akademio Internacia de la Sciencoj revenis al la nomo donita al ĝi fare de la aŭtoro. |
Pro vìdecké úèely pøi použití jazyka skuteènì jako nástroje (nebo naopak pøedmìtu bádání) a ne jako ideologie hnutí, Mezinárodní akademie vìd se vrátila k pùvodnímu názvu užitého autorem. |
La respekto de la menciita regulo ne signifas, ke la eldonisto kontraŭstarus la Esperanto-movadon aŭ la nomon Esperanto. Eĉ male, li mem aktivas ankaŭ en Esperanto-movado, ekzemple nun kiel prezidanto de Ĉeĥa Esperanto-Asocio aŭ gvidanto de la Fake Aplika Komisiono de IFEF. Tamen ene de AIS li respektas la uzon tiean kaj kiel eldonisto la aŭtoron. Respektování zmínìného pravidla neznamená, že by vydavatel byl odpùrcem esperantského hnutí nebo názvu esperanto. Naopak, sám je aktivní i v esperantském hnutí, napøíklad nyní jako pøedseda Èeského esperantského svazu a vedoucí Odbornì aplikaèní komise IFEF. Nicménì uvnitø AIS respektuje užívaný výše uvedený název pro jazyk a jako vydavatel autora. Sed por tiuj, kiuj lernis Esperanton kaj nun unuafoje legas pri ILo en ĝia tre grava propedeŭtika funkcio: Ne timu, vi ne devos lerni novan internacian lingvon. Vere temas pri la sama, tamen strikte laŭ la reguloj de Zamenhofa Fundamento, kun evito de la plibonigoj” de multaj skoloj regantaj en Esperantujo”. |
Avšak pro ty, kteøí se nauèili esperanto a nyní poprvé ètou o ILo v jeho dùležité propedeutické funkci: Nebojte se, nebudete se muset uèit nový mezinárodní jazyk. Skuteènì se jedná o jazyk stejný, nicménì striktnì se držící zásad Zamenhofova Fundamento s vyhnutím se všem vylepšením” mnohých škol vládnoucích v Esperantuju” (mezi esperantisty používaný souhrný název všech esperantistù v rùzných zemích, formálnì mající gramatický tvar fiktivní zemì, v níž se mluví esperantem). |
AIS - Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino estis fondita en 1985. Ĝi alstrebas la realigon de organiza strukturo por internacia kaj interfaka scienca kunlaborado. Ĝi ebligas al taŭgaj studintoj akiron de akademiaj titoloj kaj gradoj, eldonas sciencajn verkojn, aranĝas studadsesiojn, kiujn prizorgas la akademiaj kaj, se necese, gastaj profesoroj kaj docentoj.Krome ĝi praktikas tipe akademian kaj esploran agadon.La oficialaj lingvoj de AIS estas ILo kaj la itala, germana, franca kaj angla lingvoj. AIS zorgas speciale pri la aplikado de la internacia lingvo en scienca komunikado. AIS konsistas el kvar sektoroj: |
Oficiálními jazyky AIS jsou ILo, italština, nìmèina, francouzština a angliètina. AIS usiluje zejména o aplikaci mezinárodního jazyka ve vìdecké komunikaci. AIS sestává ze ètyø sektorù: |
1. Scienca sektoro 2. Teknika sektoro 3. Arta sektoro 4. Subtena sektoro |
1. Sektor vìdy 2. Technický sektor 3. Umìlecký sektor 4. Podpùrný sektor |
La scienca sektoro disdividiĝas laŭfake al 6 sekcioj, kiuj konsistas de pluraj fakoj grupigitaj en fakarojn. Sektor vìdy se dìlí podle zamìøení na 6 sekcí, které sestávají z mnohých oborù seskupených do oborových skupin. Sekcio 1: Kibernetiko - dekano OProf. B.A. Wickström (A) |
Sekce 1: Kybernetika - dìkan Prof. |
B.A.Wickström (Rakousko) Sekcio 2: Humanistiko - dekano OProf. F.A.Pennacchietti (I) |
Sekce 2: Humanitní vìdy - dìkan Prof. F.A.Penacchietti (Itálie) |
Sekcio 3: Struktursciencoj - dekano OProf. H.S.Holdgrün (D) |
Sekce 3: Strukturální vìdy - dìkan Prof. H.S.Holdgrün (SRN) |
Sekcio 4: Filozofio - dekano OProf. I. Bociort (RO) |
Sekce 4: Filozofie - Dìkan Prof. I.Bociort (Rumunsko) |
Sekcio 5: Natursciencoj - dekano OProf. R. Sachs (D) |
Sekce 5: Pøírodní vìdy: dìkan Prof. R.Sachs (S.R.Nìmecko) |
Sekcio 6: Morfosciencoj - dekano OProf. T. Tyblewski (PL) |
Sekce 6: Morfologické vìdy - Dìkan Prof. T.Tyblewski (Polsko) |
Pli da informoj pri AIS, ĝiaj aranĝoj, studadmaniero kaj studadkondiĉoj, unuopaj filioj de AIS en diversaj landoj kaj simile, vi povas ricevi de la senata sekretario de AIS: |
Další informace o AIS, jejích akcích, zpùsobu studia a studijních podmínkách, jednotlivých poboèkách AIS v rùzných zemích a další, mùžete obdržet u tajemníka |