— 51 —
La dek-unua lundo Jedenácté pondělí
Poŝto. Pošta.
aĉeti poŝtmarkojn por letero (bildkarto)
koupit známky na dopis (pohlednici)
sendi registritan leteron poslat doporučený dopis
ricevi pezan pakaĵon dostat těžký balík
havi iajn okazajn poŝtmarkojn mít nějaké příležitostné
známky
malfermi la giĉeton por telegramoj otevřít přepážku pro
podávání telegramů
meti paperon en koverton vložit papír do obálky
serĉi poŝtkeston hledat poštovní schránku
skribi legeble la adreson psát čitelně adresu
posedi kolekton da poŝtmarkoj vlastnit sbírku známek
matene telefoni hejmen telefonovat ráno domů
atendi ĉe la telefono čekat u telefonu
forsendi monon per pagilo odeslat peníze poukázkou
sendi leteron eksterlanden aerpoŝte poslat dopis do zahraničí
leteckou poštou
interrompi pertelefonan parolon přerušit telefonní hovor
trovi la plej proksiman gazetkioskon hledat nejbližší
novinový stánek
aĉeti ĵurnalon, politikan (teĥnikan, sciencan, modan) koupit
noviny, politický (technický, vědecký, modní) časopis
Poŝto
Feliĉe la ĉefa poŝto, situanta ĉe fervoja stacidomo, ne troviĝas malproksime de nia domo, tial mi ne ĵetas miajn leterojn en leterkestojn surstrate, sed ĉiam iras en la poŝtoficejon kaj enpoŝtigas ilin ĉe la giĉeto. Ankaŭ pakaĵojn mi preferas tiel poŝti, ĉar oni tuj envagonigas ilin, kaj trajno rapide transportas la sendaĵojn al la adresatoj. Mi ne bezonas sendi miajn poŝtaĵojn eksprese, tamen ili iras same rapide, kaj mi ŝparas mian monon.
Mi havas multajn korespondantojn enlande kaj eksterlande. Preskaŭ ĉiutage mi trovas en mia leterskatolo plurajn leterojn, bildkartojn aŭ almenaŭ poŝtkartojn, kiujn mi tuj devas respondi. Se mi prokrastus la respondon, la sendaĵoj amasiĝus, kaj mi ne kapablus pro novaj respondi la malnovajn. Kovertojn kun belaj eksterlandaj poŝtmarkoj mi donacas al mia amiko, kiu estas pasia filatelisto. Mi ŝatas librojn, sed sendi ilin estas tre multekoste. Tamen, se iu sendas al mi belan libron, mi devas reciproki ĝin per libro same bela. Feliĉe librojn oni povas sendi kiel presaĵon iom pli malkare ol fermitan pakaĵon, sed la koverto devas resti malfermebla (ne gluita) kaj interne ne rajtas enesti letero. Tiun necesas sendi aparte. Librojn mi poŝtas registrite, por esti certa, ke la libro estos enmanigita al mia korespond-amiko. Se la libro ne atingos lin en ordo, mi povos reklamacii per registra kupono.
Hieraŭ mi ricevis telegramon de mia amiko el Prago kaj mi tuj kuris telegrafi la respondon. Sed la telegrama formularo ŝajnis al mi tro malgranda kaj nesufiĉa, tial mi fine decidiĝis telefoni, kiam mi sukcesis trovi lian telefonnumeron en la telefonlibro de Prago. Li invitis min alveturi sabate al lia loĝejo, ĉar li urĝe bezonas mian helpon. Kvankam mi ne tro ŝatas vojaĝi, mi promesis, ke mi do morgaŭ alveturos.
— 52 —
La dek-unua mardo Jedenácté úterý
Hejmo, domo. Domov, dům.
malŝlosi la pordon per ŝlosilo odemknout dveře klíčem
eniri en la antaŭĉambron vejít do předsíně
renkontiĝi kun la familio ĉe la vespermanĝo setkat se
s rodinou u večeře
sidi sur seĝo sedět na židli
ekdormi en fotelo usnout v křesle
la meblaro: ŝrankoj, nábytek: skříně,
konferenctablo, konferenční stolek,
tabureto, divano, taburet, pohovka,
televidtableto, lito televizní stolek, postel
fiksi la spegulon upevnit zrcadlo
ordigi la laborĉambron dát do pořádku pracovnu
purigi la plankon čistit podlahu
blankigi la plafonon bílit strop
gimnastigi sur la tapiŝo cvičit na koberci
lumigi la ĉambron per lustro osvětlit pokoj lustrem
kovri la matracon per littuko pokrýt matraci prostěradlem
kuŝi sur mola kapkuseno ležet na mě
kkém polštářipendigi la kurtenon en la loĝoĉambro pověsit záclonu
v obývacím pokoji
aerumi la dormoĉambron větrat v ložnici
rekonstrui la tutan domon přestavět celý dům
Ĉe mia amiko
La loĝejon de mia amiko mi atingis senprobleme. Li ne vivas rekte en Prago, nek en periferia kvartalo aŭ setlejo, sed en antaŭurba vilaĝo. Mi veturis per trajno, metroo, dudek minutojn mi busis kaj ankoraŭ kvin marŝis piede. Inter familiaj teretaĝaj domoj kaj vilaoj staris trietaĝa ludomo kun tri enirejoj. Entute dek ok familioj loĝis en la domego. Ĉe la pordo de la meza enirejo mi sonorigis.
Dudekjara filo de mia amiko alkuris malŝlosi la pordon kaj venigi min supren al ilia loĝejo. Kompreneble tia malalta domo ne havas lifton, sed la ŝtupoj ne estis multaj. Bonvenigis min ne nur mia amiko, sed lia tuta familio. La edzino kun du filinoj gastigis min per malgranda lunĉo kaj tuj revenis en la kuirejon prepari la tagmanĝon. La amiko invitis min en loĝejĉambron por trakti nian aferon. Sidante en fotelo kaj trinkante kafon mi aŭskultis lian klarigadon, sed miaj okuloj vagis tra la ĉambro.
Ne logis min modernaj aparatoj kiel televidilo kun video, radio-aparato kun magnetofono, eĉ komputilo ne. Sed la ĉambro estis meblita per bretoj sur ĉiuj muroj kaj la bretoj estis plenigitaj per diversaj interesaj libroj.
Mi vidas, ke vi volas iomete konatiĝi kun nia loĝejo, do mi montros ĝin al vi”, diris la amiko kaj leviĝis.
Ni eniris en la antaŭĉambron, de kiu kondukis pordoj al ĉiuj ceteraj ejoj. Unue mi enrigardis en necesejon kaj banĉambron, kiujn mi certe plurfoje bezonos. Rozkolora bankuvo, rozkolora lavabo, rozkoloraj kaheloj.
La ceteraj ĉambroj estis dormoĉambroj de la gepatroj kaj de la gefiloj. Ĉie estis litoj, ŝrankoj, tabloj, tapiŝoj. La ĉambroj de la knabinoj kaj de la knabo diferencis per ornamaĵoj: ĉe la knabo mi vidis komputilon, ĉe knabinoj grandajn spegulojn kaj fotojn de popularaj aktoroj kaj kantistoj. La gepatroj ekipis sian dormoĉambron per bildoj, plejparte reproduktaĵoj de famaj pentraĵoj.
Bildojn mi vidis ankaŭ en la kuirejo ĉe la granda tablo, kie la familio ordinare manĝis. Unu muro estis okupita de kuireja kompleto: gasa fornelo kun kvar flamingoj kaj bakujo, lavabo kun ruĝa kaj blua kranoj de akvodukto por varma kaj malvarma akvoj, kaj kompreneble kuirejaj ŝrankoj por nutraĵoj kaj manĝilaroj.
Post bongusta tagmanĝo la amiko montris al mi ankaŭ la ĉirkaŭaĵon de la domo. En la kela parto de la domo estis garaĝoj por aŭtomobiloj de la loĝantoj kaj malantaŭ la domo etendiĝis konsiderinde granda ĝardeno, kie ĉiu familio posedis siajn bedojn. La ĝardena laboro servis ne nur kiel loko por aktiva ripozado, sed ĉi tie la najbaroj povis komuniki kaj amikiĝi. Sur sabloludejo ludis malgrandaj infanoj, kaj la patrinoj kontrolis siajn etulojn tra la fenestroj.
La ceteraj vilaĝaj domoj havis kompreneble siajn proprajn ĝardenojn, en kelkaj promenis kokinoj, kuregis kaj bojis hundoj, eĉ ŝafojn mi vidis.
— 53 —
La dek-unua merkredo Jedenáctá středa
Lernejo kaj edukado Škola a výchova
frekventi la bazan lernejon navštěvovat základní školu
(mezan, fakan, altan) (střední, odbornou, vysokou)
sidi en la klasejo sedět ve třídě
skribi per kreto sur la tabulo psát křídou na tabuli
lerni poemon parkere učit se básen zpaměti
klarigi novan problemon (temon) vysvětlit nový problém
(téma)
korekti skribitan taskon opravit napsaný úkol
babili kun samklasano povídat si se spolužákem
(amiko) (kamarádem)
montri ian ekzemplon sur la mapo ukázat nějaký příklad na
mapě
ripeti novajn vortojn opakovat nová slova
mastri la germanan lingvon ovládat německý jazyk
ekzameni studentojn, lernantojn zkoušet studenty, žáky
detale esplori la demandon, problemon podrobně zkoumat
otázku, problém
elprovi per demandoj la sciojn de la kandidato zjištovat
vědomosti kandidáta pomocí otázek
severa instruisto přísný učitel
esti frekventanto (aŭskultanto) de medicino (filozofio, tekniko) být posluchačem medicíny (filozofie, techniky)
trovi aŭditorion (aŭlon, bibliotekon) najít posluchárnu (aulu,
knihovnu)
Lernejo
Mia patro mortis, kiam mi estis ankoraŭ bebo, kaj tial mia patrino devis mem labori. Tamen ŝi ne sendis min al infanvartejo, sed dungis vartistinon por nia hejmo. Sed kiam mi estis trijara, mi komencis vizitadi infanĝardenon. Oni instruis al ni kanti naciajn kantojn, ludi kolektive kun diversaj ludiloj kaj ĉefe kutimiĝi al firma taga ordo: kiam la patrinoj alkondukis nin matene, ni tuj iris ankoraŭ dormi du horojn. Poste sekvis komuna matenmanĝo kaj komuna ludado. Post tagmanĝo ni denove devis dormi kaj siesti du horojn. Poste ni ludis laŭplaĉe atendante la panjojn, kiuj prenis nin hejmen. Kompreneble, antaŭ ĉiu manĝo ni devis lavi niajn manojn kaj post la manĝo purigi la dentojn. Ni lernis ankaŭ kombi nin, vesti nin, manĝi per manĝilaro.
Atinginte la sesan jaron, mi komencis frekventi la elementan lernejon. Kia granda ŝanĝo! Ni devis kelkajn horojn sidi bonkondute en pupitroj (lernejaj benkoj) kaj atente rigardi aŭ instruistinon aŭ nigran tabulon. Aŭ ni legis ion en la aboco-libro aŭ skribis en niajn kajerojn. Nur dum la granda paŭzo post la dua instruhoro ni rajtis forlasi la klasĉambron kaj iri al necesejo. Du horojn semajne ni ekzercis niajn korpojn en la lerneja gimnastikejo.
En la unuaj klasoj ni lernis nur legi, skribi, kalkuli kaj iomete kanti naciajn kantojn. Pri la mondo ni ricevadis nur maldetalajn informojn en komuna studobjekto nomata "scienco pri patrujo". Tie ni lernis pri niaj montoj, riveroj, lagoj, vilaĝoj, urboj, fabrikoj, maŝinoj, dombestoj kaj brutoj, pri arboj, grenoj kaj aliaj plantoj, pri homa korpo kaj higieno, simple iometon pri ĉio. Nur ekde la kvina klaso oni instruis al ni specialajn studobjektojn, nome ortografion kaj literaturon de la gepatra lingvo, matematikon (pli precize aritmetikon, algebron kaj geometrion), fizikon, kemion, geografion, zoologion, botanikon kaj historion. Ankaŭ metiaj laboroj apartenis al instruado: knaboj lernis segi, fajli, bori, laki kaj farbi, knabinoj kudri kaj kuiri.
En mia dek-kvara jaro mi devis decidiĝi, ĉu mi daŭrigos lernadon en metilernejo aŭ en mezlernejo kun abiturienta ekzameno. Amikoj persvadis min, ke mi lernu iun metion kun ligno aŭ metalo, sed mi volis studi. Do almenaŭ ne frekventu gimnazion, oni konsilis al mi, ĉar tie vi lernos nur teoriojn. Studu ion praktikan. Mi aliĝis al elektro-teknikumo kaj post enira ekzameno mi estis akceptita. La instrumetodoj estis similaj kiel en la elementa lernejo, sed taskoj multe pli ampleksaj. Mi devis ĉiutage trastudi multe pli da paĝoj, ol mi kutimis, skribi kaj geometrie desegni multe pli da hejmaj taskoj. Ofte mi laboris ĝis noktomezo. Kvar jaroj rapide pasis kaj mi abiturientiĝis.
— 54 —
La dek-unua ĵaŭdo Jedenáctý čtvrtek
Kulturo. Kultura.
akompani amikinon en teatron, al koncerto doprovázet přítel
kyni do divadla, na koncert
rezervigi du biletojn rezervovat dvě vstupenky
sidi en loĝio, sur balkono, en partero, meze de vico sedět
v loži, na balkoně
, v přízemí, uprostřed řadybone amuziĝi dobře se bavit
kanti (roli) la ĉefrolon zpívat (hrát) hlavní roli
la komenco de la prezentado začátek představení
la arto de la heroo umění hrdiny
aplaŭdi la mondkonatan aktorinon tleskat světoznámé herečce
reĝisori tiun ĉi ludon režírovat tuto hru
aŭskulti koncerton de simfonia muziko poslouchat koncert
symfonické hudby
fortepiane (per fortepiano) akompani doprovázet na klavíru
direkti (gvigi) la orkestron dirigovat (vést) orchestr
vidi streĉan filmon en kinejo vidět napínavý film v kině
seriozaj raportoj pri la milito vážné zprávy o válce
ridi pri sprita ŝerco smát se vtipnému žertu
projekcii dokumentan filmon promítat dokumentární film
filma festivalo filmový festival
Kulturo
Post laboro mi deziras amuziĝi kaj satigi ne nur la korpon, sed ankaŭ la spiriton. Plej facila fonto de kulturo estas mia televidilo, kiu prezentas al mi filmojn, teatraĵojn kaj klerigajn programojn, dum kies spektado mi povas ankaŭ fari hejmajn laborojn. Kompreneble, pli valora kultura travivaĵo estas vizito de kinejo kaj precipe de teatro aŭ koncertejo. De tempo al tempo mi vizitas operojn, baletojn, tragediojn kaj koncertojn de klasika muziko, ofte orgenajn kancertojn en katedraloj. Sed mi ne evitas leĝerajn ĝenrojn. Operetojn, komediojn, farsojn kaj pantomimojn, koncertojn de populara muziko, inkluzive de ĵazo kaj rokmuziko.
Mi amas beletron kaj pentroarton. Ambaŭ mi trovas en libroj, tial mi tre ofte vizitas bibliotekojn, librovendejojn kaj librobrokantejojn, kie oni povas trovi multajn rarajn volumojn. Pentroarton kaj skulptarton mi kompreneble povas ĝui precipe en galerioj kaj barokaj kasteloj, sed plej grandajn pentristojn mi havas ŝancon ekkoni nur pere de reproduktaĵoj. Plie, libron mi havas hejme kaj mi povas enrigardi ĉiam, kiam ajn mi ekdeziras.
Mi tre ofte legas romanojn, sporade ankaŭ rakontojn, teatraĵojn kaj poezion. Mi legas ĉiujn ĝenrojn, sed plej multe mi amas historiajn verkojn kaj verkojn scienc-fikciajn, kio estas kvazaŭ historio turnita en la futuron. Mi miksas ĝenrojn, tial mi legas satirojn, humuraĵojn, aventurojn same kiel grandajn sociajn romanojn. Eposa poezio al mi plaĉas pli ol la lirika, sed ne ĉiam mi havas paciencon ĝin finlegi.
En mia libroŝranko vi trovus ankaŭ multajn enciklopediojn, vortarojn, lernolibrojn kaj aliajn klerigajn verkojn.
— 55 —
La dek-unua semajnfino Jedenáctý víkend
Religio. Náboženství.
Dio kreis la Teron. Bůh stvořil Zemi.
dubi pri la ekzisto de Jesuo pochybovat o existenci Ježíše
helpadi al la proksimuloj pomáhat bližním
kredi pri la senmorteco de la animo věřit v nesmrtelnost duše
Jesuo suferis sur la kruco Ježíš trpě
l na křížipreĝi sincere por la patrino modlit se upřímně za matku
peti pardonon de Dio prosit Boha za odpuštění
studi kaj pastriĝi (sacerdotiĝi) studovat a stát se knězem
(katolicky svěceným)
kanti kun ĥoro kristnaskajn kantojn zpívat s chorem koledy
voli servi al Dio chtít sloužit Bohu
preĝi ĉiumatene en la preĝejo modlit se každé ráno v kostele
ekkoni forton de amo kaj de la pardono poznat sílu lásky a
odpuštění
pardoni pekojn odpustit hříchy
veni en eternan ĉielan regnon přijít do věčného nebeského
království
postsekvis lin Dia puno stihl ho trest Boží
ilia religio jejich náboženství
pro peko senkonscia estas puno nenia za nevědomý hřích
není žádný trest
kredi je la vivo eterna věřit v život věčný
Religio
Ĉar mi amas la historion, mi ne povis eviti aferojn religiajn, kiuj ĉiam tre influis la homan socion. Laŭ aserto de kelkaj sciencistoj ekzistis ĝis nun pluraj miloj da diversaj religioj, sed nur kelkaj estas mondaj.
La primitivaj triboj en la pratempo kredis, ke ĉiu objekto havas sian animon, ekzemple ŝtono, akvo kaj vento same kiel arbo aŭ leono. Ili sentis sin ĉirkaŭataj de spiritoj bonaj, kiuj ilin favoris, kaj de spiritoj malbonaj - demonoj -, kiuj malutilas kaj teruras la homojn.
Kiam la socio evoluis kaj aperis unuaj ŝtatoj kun suverenoj (reĝoj), nobeloj kaj simplaj homoj, oni imagis similan aranĝon ankaŭ en la transa mondo. La spiritoj fariĝis dioj, kiuj havis sian ĉefon, kaj ankaŭ la ceteraj dioj, diinoj kaj diaĵoj dividiĝis je superaj kaj malsuperaj. Ĉiu antikva popolo havis proprajn diojn kaj kredis, ke iliaj dioj ilin protektas kaj en militoj batalas kontraŭ la dioj de malamika popolo. La venka popolo poste deklaris pri la supera el siaj dioj, ke li estas la reĝo de ĉiuj dioj.
La politeismo (kultado de pluraj dioj) evoluis plu en monoteismon, kiam la homoj kredis, ke ekzistas nur unu sola dio. Tiu sola dio estis demiurgo, t.e. kreinto de la universo. Kompreneble, ĉiu popolo veninta al monoteismo estis konvinkita, ke ĝuste ĝia triba dio plenumas tiun rolon. Hebreoj kredis pri sia Jehovo, hindoj pri Kriŝno, araboj pri Alaho k.s. Kristanoj jam parolas nur pri Dio la Eternulo.
Tamen ankaŭ en la monoteismaj religioj ne estas Dio la sola supernatura estaĵo. Krom Li ekzistas ankoraŭ spiritoj bonaj, anĝeloj, kaj malbonaj, diabloj. La superaj anĝeloj estas arkianĝeloj aŭ ĉefanĝeloj, la malsuperaj estas keruboj, kaj en islamo ekzistas ankoraŭ ĝinoj. La anĝeloj loĝas en la ĉielo kun Dio. La diabloj okupas inferon kaj ilia ĉefo nomiĝas Satano Lucifero. La animoj de mortintaj homoj estas juĝataj laŭmerite kaj rekompencitaj per ĉiela paradizo aŭ kondamnitaj por eterna puno en la infero. Animoj de nemulte pekintaj homoj devas unue purigi sin per pentado en purtagorio kaj nur poste povas eniri en la ĉielon. La animoj de plej piaj, meritplenaj aŭ heroe martiraj homoj ricevas en la ĉielo specialan agnoskon, unue kiel beatuloj kaj poste kiel rekonitaj sanktuloj.
En politeismaj religioj al ĉiu dio aŭ diaĵo estis atribuita iu tasko, ekzemple zorgi pri komerco, saĝo, militoj, belo, agrikulturo k.s. En la monoteismaj religioj transprenis tiujn taskojn la sanktuloj, kiuj fariĝis patronoj de diversaj profesioj.
La kontakton inter la kredantoj kaj dioj peris ĉe primitivaj triboj ŝamanoj, kiuj servis samtempe kiel sorĉistoj, aŭguristoj kaj kuracistoj. La antikvaj keltoj havis druidojn. Sed jam ĉe la antikvaj egiptoj, babilonanoj, hebreoj k.a. aperis profesio de pastroj, kiuj plenumis diservojn, oferojn, aŭguraĵojn.