Karel Toman
Monatoj
Tradukoj de Jaroslav Mráz
Januaro
Sur la vojoj neĝkovritaj kaj ŝoseoj
la gent' de forlasitoj vagas.
Malsekaj vintroj per ĉizilo de doloro
gravuris monogramon de mizero en iliajn korpojn,
kaj tiel ili vagas tra la mondo.
La lum' de leviĝanta stelo ne por ili brilas.
Ilia Betlehem' forbrulis.
Nur en vag-rondoj ili dian teron tretas
kaj sur ilia infanec-obstina vang' fluetas
en gutoj prujno.
Gastejon varman por vesper' al ili donu, Dio,
kaj plenan pladon
kaj bonan homan vorton.
Februaro
Se vi silenton kaj solecon amas
kaj en arbaroj densaj kaj en paco de neĝbrilaj kampoj
aŭskultas ritmon de la vivo,
ĉu vi ne aŭdis iam
la voĉon de profundoj?
El malproksimo sonas karnaval' de murdoj, sango, morto.
Doloras la silent' de l' tero.
Sed sube
la kora pulso tremas kaj kaŝita fonto elprofunde
sin puŝas al la lumo.
La kapo pro feliĉ' raviĝos
kaj pro kantad' de junaj akvoj ebriiĝos via koro,
ke en la kredo ni ne estas solaj, nur en la doloro.
Marto
Sur nia puto en mateno fajfis merlo.
Iras la printempo, iras la printempo.
Kaj dum malfermis mi fenestron al ĝardeno,
krevantaj burĝonetoj flustris:
Iras la printempo, iras la printempo.
Siringo trema kaj pirarboj ĝojatendas.
Iras la printempo, iras la printempo.
Per briloj floras viaj haroj,
kaj via rido trinkis da metaloj novaj.
Iras la printempo, iras la printempo.
Disinjoro,
renoviganto kaj renaskiganto,
memoru pri la - en la neĝo - koro.
Aprilo
Paspluvoj gajaj de printempo
kaj la unua dia ĉielarko super la pejzaĝo!
Formetis mastro la semtukon
kaj konfideme
li ĉirkaŭiris grundon, kiun li prisemis.
Verŝajne venos frostoj. Tamen la semaĵo sankta
difekton ne suferos.
Ĉar unusola leĝo estas ĝermi kaj elkreski,
elkreski dum pluvegoj kaj tempestoj
al ĉio spite.
Prudentaj maljunuloj sin varmigas ĉe kameno,
aŭdiĝas pri antikva kutimar' iliaj polemikoj
kaj pri malnovaj prognostikoj.
Majo
Ni iras ĉiuj, kun infanoj kaj edzinoj
kaj kun la revo de la antaŭuloj.
Salutas ni la sunon, kiun levis el tenebroj al kulminoj
la preĝoj de l' generacioj fidelecaj
kaj la laboro.
En rosa herbo dancas niaj idoj,
en rondon ligis ilin frata ĉeno.
Malam' ne estas en la estonteco
kaj en iliaj kantoj sonas ekkompreno
kaj al la patroj ĝi parolas.
Ĉar batalanto, kiu volas venki,
ĉu post plugil' li iras, ĉu metalon li martelas,
neniam fraton malestimu.
Junio
Al Jaromír
Vin bonvenigis en la mondo verda ombro de la arboj,
ĝardeno en printempo silentigis vian ploron.
Ni en junio ĉiu rememoras,
kion dediĉis al ni la unua,
ni banas nin kun vi en ĝia suno.
La revo de gepatroj viaj kun la revo de l' popolo floras,
vin ankaŭ ligis ĝi en sorĉan ĉenon,
kie malsato kaj miyero eksilentas,
kie malaperadas ĉio, kio homon ĝenas
kaj lin doloras.
Vi revu, ludu en junio via. Vi infanoj ĉiuj revu
la plej superban revon de la hejmo,
ĝis diros granda tago: Plenumiĝo estas mi, vin levu"
Julio
La sankta ombro garda viglas super nia hejmo,
aŭdiĝis ĝia voĉo en silento: Vi memoru!
Kaj en susuro de folioj, en malvarma akvokanto
aŭdiĝas ĝia voĉo, la akompananto:
Vi memoru!
En ĉeĥa lando akompani vin ne ĉesu
la ago kun vireca vorto,
nur via kredo, ardo, ne la ŝtiparfajro.
Ne bengalfajro trompa, nur silenta daŭra flamo
brulu en la animoj.
La sankta ombro garda viglas super ĉeĥa lando
kaj la infanojn en luliloj
sanktigas per akra kiso.
Aŭgusto
Gardenon por la mond' fermitan
spika susuro blovas kaj odoras per la nutra pano.
Rikolta paca kanto iras tra la kampoj
kaj sub la arda suno
feliĉan ŝviton viŝas homo.
De malproksimo aŭdas mi pordegojn de garbejoj sufokantaj,
kvazaŭ la dentoj grincus.
Neobservebla raba mano
apogis sin sur pajl-tegolo,
atendas.
Kaj tamen estas mi silenta kaj senkria.
Super ni klinas siajn kapojn maldormante
sunfloroj, la horloĝoj de soleco nia.
Septembro
Finplugis mia frato kaj maljungis la ĉevalojn.
Kaj dum krepusko
en ĉevalharojn de l' amiko sian kapon
silente metis li, karesis lian kolon
kaj enaŭdiĝis en la voĉon de l' pejzaĝo.
El malproksime sonoriloj sonas en vesper' kvieta
kaj preĝo de vilaĝoj ŝvebas en krepusko malvarmeta.
Spirito de la tero kantas: timo, kredo kaj doloro
fandiĝis en ĥoralo, kiu flugas
al la ĉiel' eterna.
Sankta Venceslao,
nin kaj la estontulojn
ne lasu vi perei.
Oktobro
Vi dio de la vito, kiu sendas
la sunradiojn al sukplenaj beroj,
al oraj beroj, al violaj beroj,
estu gracoplena.
Sur la deklivoj varmaj sin etendas
al vi arbustoj pasiemaj per dancanta gesto,
parolas, vokas, kantas, petas,
ke donu vi al ili ardon por disdoni ĝin,
en ilin ĝojon vi enspiru, por ke ĝi ekfloru en okuloj,
malklaraj de ĉagreno.
Ni amas vinon ja por via gloro,
ĉar estas ni senfortaj homoj,
nur kun pokalo preĝas nia koro.
Novembro
Vi malavara arbo apudvoja kaj ĝardena
levanta viajn brakojn
al la ĉiel' sen steloj, al la firmamento malserena
dum Tagoj de Mortintoj en nebuloj ĉiam novajn,
travivas mi ĉagrenon vian.
Rikolto via bonodoras sub tegmento,
alportas al infanoj ĝojon.
Vi solas kun la tero, kun la firmamento,
birdeto vaga nur malofte celas
en kronojn atendantajn kaj sindonajn.
Denove venos floroj, fruktoj.
Dum ŝtormoj tamen blovos unu unu nur sopirsufloro:
Ekbrulu ni sur ŝtiparfajro via, ho Sinjoro!
Decembro
En Betlehemon iris rekta vojo,
la stelo brilis, ĉio estis sen nenia ĝeno.
Dum religiaj kantoj
la revoj de la patroj pilgrimis
sur malnova pont-ebeno.
Ĉu estis, ĉu ne estis Betlehemo?
Sed sur la pont-ebeno kreskas rosmareno,
fidelaj pilgrimuloj turnas sin silente,
kiam anstataŭ la Savonto
servistojn stalajn trovas.
Revenas ili kun la kredo,
ke venontjare super Betlehem' la stelo certe staros
kaj tiu ne plu trompos.
Tradukoj de Jiří Kořínek
MAJO
Ni iras ĉiuj, kun virinoj kaj infanoj
kaj rev' de l' antaŭuloj.
Ni iras sunon bonvenigi, kiun el obskuromanoj
elvokis preĝ' de fidelaj generacioj
kaj laboro.
En rosa herb' infanoj niaj dancas,
frata manĉen' je rondo ilin ligas.
Tradukoj de Stanislav Kamarýt
VERSOJ.
Kien alvenis ĉiu el vi? Sub lumoj stelaj
sub fremda ĉielo ni kune vagadis
revantoj ravitaj de tempoj pasintaj.
Mi rememoras. Tegmento mia kara al mi estas
kiel naskiĝlando
ritmon donanta al mia sango.
Estas ĉe fino de ĉiuj ŝoseoj
aŭ hejmo, hospitalo, arestejo
aŭ tombo.
Tradukoj de Rudolf Hromada
A Ŭ T U N O
Vesperoj sorĉaj! En nebul' arĝenta
de luno-lum' fandiĝas neĝ' silenta
kaj muel-radoj kantas ĉe l' rivero.
De l' verdaj radoj elegia ĥoro
krepuske kantas. Kial la doloro
animon kaptas, premas ĝin al tero?
Sur miaj kampoj ankaŭ spikoj gemis
kaj dum tagmezoj suna brilo tremis
sur miaj kampoj, dancis en abund'.
Por mia gren' la radoj ne susuras,
sur stoplo-kamp' de iluzioj kuras
mokantaj ventoj nur ... jen mia vund'.
MALNOVA ALEGORIO DE AŬTUNO
Orist' foliojn, - en petola sent', -
el oro, bronzo, kupro elcizelis,
sur herbon ĵetis, al infanoj kaj al vant',
per lud' ilia helis.
Maljuna muzikant' en luna klar'
ĝuigas flutan, violonan ludon
al geamantoj, kaptas ĝemon de l' birdar'
flugante alte sudon.
Post' kun kompatem', ĉe kiu trist'
trompiĝ', perfid' - per kiu rozo krevas -
fariĝas ritma ros' kaj versa amatist',
pri pac' enmorta revas.
M A R T O
Matene merlo fajfis sur la put'.
Printempo, printempo!
Ĝarden-fenestron tuj malfermis mi:
burĝonoj krevis, flustris al orel'.
Printempo, printempo!
Pir-arb* atendas. tremas jam siring*.
Printempo, printempo!
Per nova brilo floras via har',
metalon novan trinkis via rid'.
Printempo, printempo!
Mia Di',
renoviganto, reviviganto,
pri kor' en neĝo pensu vi!
Tradukoj de Tomáš Pumpr
S e p t e m b r o .
-------------------
Finplugis mia frat', maljungis la ĉevalon
kaj en krepusko
sur la kolharon de l' amik' fidela
la kapon metis, kolon li karesis
kaj ekaŭskultis, kion Ter' rakontas...
Jen sonas fora sonoril' de sankta vigilio,
vilaĝoj preĝas en vesper' malvarma.
Kantas la Ter-spirit':
Angoro -
fido -
dolor'
en unu ĥorkanton
fandiĝis
kaj flugas
al ĉiel' eterna:
Sankta Venceslao, ne lasu perei
nin, nek la estontojn!