NIGRAJ KIRASULOJ
EL "POD DOŠKOVÝMI
STŘECHAMI"
("SUB PAJLOKOVRITAJ
TEGMENTOJ")
DE V. B. TŘEBÍZSKÝ
Tradukis Vladimír Tobek
Post
rikoltsezono en jaro 1813 invadis vilaĝon . . . regimento de "nigraj
kirasuloj". Senceremonie ili enfalis en mastrumajn domojn, dismetis sin en
garbejoj, kortoj kaj ĝardenoj, kie nur estis eble. Sed preskaŭ duono
de regimento devis kontentiĝi per dormloko sub vasta ĉielo.
La
"nigraj kirasuloj" estadis viroj elektitaj, en ŝtalaj kirasoj
kaj kun plumtufoj sur kaskoj, veraj gigantoj. Homoj timis ilin, ĉar ili
ĝuis ne tro laŭdan famon kaj ĉie ili postlasadis ne bonajn
postsignojn. Ĝi estis senescepte "matura" roto; pli ol unu kapo
inter ili estis jam parte griza kaj pli ol unu vizaĝo gravurita, similante
kampon plugitan.
La "nigraj
kirasuloj" fidele konservis senbridan moron de antaŭa soldataro; dum
paco senhontuloj kaj dum milito veraj satanoj.
"Diablon!
Ĉu ni estas fantomoj, ci melo!" ekmurmuregis en bienkorto ne tro
amike ĉefserĝento kaj akompanis siajn vortojn per drasta malbeno.
Kampisto,
kiun koncernis tiuj ĉi vortoj, staris sur sojlo ĉifante per manoj
ĉapon kaj tremante je tuta korpo.
La
ĉefserĝento desaltis de ĉevalo kaj du oficiroj rapide paŝis
en ĉambron.
,,Estu
bonvenantaj, sinjoroj soldatoj!" balbutis la kampisto klakante per dentoj.
"Ne
bonvenadu, sed donu, kie ci ion havas. Ni rajdas de mateno. Dum cia tuta vivo
ne estis ĉe ci tiaj sinjoroj kiel hodiaŭ. Rapide; ili estas jam en la
ĉambro kaj soifegas kiel ni."
Kaj
efektive la oficiroj estis jam en la ĉambro; la pli maljuna ripozis sur
benko post kverkligna tablo, kaj la pli juna, alta viro observadis la
ĉambron. Lia malhela enfalinta okulo ekbrilis subite pli vive; la soldato
alpaŝis al forno, kie kaŭris sur benketo Manjo, la plej bela knabino
el tuta vilaĝo, kovrante siajn okulojn per antaŭtuko antaŭ tiuj
sinjoroj fremduloj, kiujn ŝi pro ilia malbona famo teruriĝis pli ol
fantomojn.
Ŝajnis,
ke la oficiro kun plezuro raviĝas per embarasoj de la knabino.
"Ci
havas belan filinon!" li ekparolis, ekvidinte en la ĉambro la
kampiston kun plena kruĉo kaj kampistinon kun plado, sur kiu flaviĝis
butero, kiu posedis forton ekinciti dum marŝado eĉ la grafan langon.
La
kampisto povis eĉ ne unu vorton eldiri. "Estu sen timo pri ŝi. Dum nia ĉeestado, eĉ
haro ne defalos de ŝia kapo," ekparolis la juna oficiro duonboheme
kaj duonpole.
La
kampisto de profunde forspiris, la oficiro sidiĝis post la tablon, sed li
manĝis malmulte kaj trinkis ankaŭ kromkutime sobrece. Kontraŭe
lia kunulo kun kapo nudtondita, kun malgrandaj flirtemaj okuloj kaj frunto
cikatriĝinta regalis sin tiom pli multe.
La
pli juna oficiro apogis sian kapon per maldekstra mano kaj enpensiĝis.
Lia flaveta vizaĝo prenis sur sin
ian strangan mienon.
En
la korto senintermanke bruegis soldatoj; ili malbenadis tutan mondon sed la
francajn gvardiojn pleje. Kiom da fojoj ili jam interbatiĝis kun ili,
multaj certe dudek fojojn kaj ili ankoraŭ maltrankviligadas ilin!
Sed
ĝis ili kvitiĝos kun ili, glavoj de la "nigraj kirasuloj"
certe en glavingoj rustiĝos.
"Aŭdu,
ci kampisto," ekparolis subite en la ĉambro la oficiro, "se mi
revenos de batalkampo, mi haltos ĉe ci kaj postulos de ci manon de cia
filino. Komprenu min!"
La
kampisto ne respondis, sole li ekrigardis iel suspekteme la parolanton.
"Ci
ne kredas min? - Mi estas grafo, sola, mi havas nek patron, nek patrinon, nek
fratojn, nek fratinojn, mia havaĵo estas pli granda ol kvar viaj
vilaĝoj. . ."
La
oficiro subite eksilentis, ŝajnis al li por momento malinde, ke li venis
en sia parolo tiel malproksimen. Lia kunulo dormetis post la malnova kverkligna
tablo ankoraŭ plenarmita eĉ per kiraso.
La
kampistino tremis aŭdante tiun ĉi strangan parolon de la ne atendita
gasto, ĉu pro ĝojo aŭ pro nebona antaŭsento? - Tion ŝi
mem ne sciis.
"Ci
ne kredas min: ci estas prava, ke ci ne kredas. Ci min ne konas, kaj
fianĉon de sia filino devas ja ĉiam la patro koni. Sed ci rekonos, ci
vidos, ke ci rekonos min, same kiel mi jam de longe konas cin eĉ la
filinon cian. Ne senkaŭze haltis hodiaŭ nia regimento ĉe
vi."
Kaj
ĉirkaŭ delikataj lipoj de la oficiro grafo ekfulmis stranga rido.
La
kampisto subite ekpensis, ke tiuj "nigraj kirasuloj" estas satanoj el
arda geheno kaj la grafo oficiro la lucifero mem. Dio mem scias, kial li
ĝin ekpensis, kial ĉe tio paliĝis lia vizaĝo pli ol kitelo
de malvivulo kaj kial lian kapon traflugis rememoro, pri kiu li pensis, ke
ĝi estas por eterne entombigita en abismoj de estinteco.
Manjo
ne kovradis plu al si vizaĝon per antaŭtuketo, ŝi sidis kun
brakoj pendantaj al genuoj, kvazaŭ volante plekti la manojn super la kapo,
kaj ŝian vizaĝon ekbrilis la lasta sunradio, penetrinta en la vastan
fulgumitan ĉambron.
La
oficiro alpaŝis je kvar paŝoj pli proksimen kaj fiksis la malhelajn
olkulojn je la knabino. La kompatindulino volis ekkrii; sed ekkrio
haltiĝis en gorĝeto, ŝanĝiĝinte post momento je
singult-ploro, ĉar la svatiĝo venis tiel baldaŭ, tiel neatendite
kaj ĉar la patro pri tio eĉ ne vorton ekparolis, eĉ ne unu solan
vorton. - Stranga patro! Li staris meze de la ĉambro kvazaŭ
ŝtoniĝinta, kaj la kampistino ridetis; ŝi ne aŭdis ploron
de la filino, ŝia kapo fantaziis, ĉar ŝia filino fariĝos
grafino. Pli stranga ankoraŭ patrino!
En
la ĉambro estis jam neniu alia, krom la maljuna oficiro kaj la kampisto
kun la grafo. De ĉielo faladis steloj unu post la alia, alternadis
antaŭ okuloj, kaj apenaŭ ekaperinte, falis en ne- mezureblan
profundegaĵon.
La
pli juna oficiro ripozis duonvestite en molaj kampistaj kusenegoj. Brua ronkado
atestadis, ke li dormas bone.
"Ne
malkonfesadu! Aŭ ci ne konas min plu?" ekmurmuris la grafo en orelon
de la kampisto. "Baldaŭ vaporiĝis memoro pri tiu nokto el cia
cerbo, je diabloj baldaŭ." La kampisto forte kunpremadis lipojn, por
ke eĉ ne unu elspiro eliru tra ili, laŭ kiu povus la oficiro diveni lian preskaŭ
febran ekscitiĝon.
"Estas
mallume, kampisto-vilaĝestro, ni eklumigos, ni povos pli bone vidi unu la
alian."
"Sinjoro,
ĝi naskus suspekton -"
"Ni
vualos fenestrojn."
"Ni
ne havas per kio."
"Per
mia mantelo."
"Sinjoro
-- -"
"Tindron
ĉi tien, rapide, vilaĝestro!"
"Estas
je manpreme atestita via rajto je mia infano," pene eldiris la kampisto, kiu estis en la
vilaĝo, pri kiu ni parolas, vilaĝestro. Lia voĉo sonis kiel
stertorado de mortanto, kies gorĝo sekiĝas kaj li tamen diktas sian
testamemton.
"Ĉu
vi aŭdis, sinjoro grafo?" ekparolis la vilaĝestro, sed
malrapide, kvazaŭ momente peza ŝtono estus falinta de lia koro.
Trumpeto
eksonis sur vilaĝplaco la duan fojon, pli kaj pli daŭre, sur
rnontetoj post la vilaĝo ekbrulis fajroj, kaj de tempo al tempo ektremis
fenestroj, kvazaŭ tero en siaj fundamentoj moviĝis.
En
la vilaĝo ekbrulis preskaŭ cento da torĉoj. En la ĉambro de
la vilaĝestro estis lumo kiel dum tago, kaj vizaĝo de la
vilaĝestrro ĝis nun similis kitelon de malvivulo.
La
maljuna oficiro, kolonelo, tuj desaltis de lito kaj en momento estis vestita.
"Danĝero
- kapitano!"
"Ĝis
nun, ne. Sendube la niaj retiriĝas de Dresdeno: Korsikano venis eble
ĝustatempe."
La
kapitano ankoraŭ ne finparolis kaj en la ĉambron enkuris
ordonportanta oficiro el ĉefa tendaro. Reverencinte, li prezentis al la
pli maljuna depeŝon.
"Eklumigu,
kanajlo!" ektondris la kolonelo kaj feliĉe por la vilaĝestro, ke
en la ĉambron enpaŝis alia oficiro kun torĉo en mano.
"Eksteren
fripono!" ekkriis refoje la kolonelo je la vilaĝesro, tralegante
mallaŭte depeŝon. La raporto estis jena: Bonaparto venis milite kun
60 miloj al Dresdeno.. Al generalo Moreau rompitaj ambaŭ kruroj. Ni cedas
en Bohemujon. Vandamme sur nia teritorio. Tuj ekmarŝu. Galope!"
Subskribita estis Colloredo.
Kaj
pli frue ol pasis kvaronhoro, galopis pli ol kvar mil ĉevaloj al Teplice.
Laŭ
kampisto vilaĝestro nur nun sentime kaj kontente forspiris kaj kun li la
tuta vilaĝo. - Sed la vilaĝanoj ne rekuŝiĝis plu.
Peĉaj kronoj, pendigitaj sur stangoj starantaj sur altaĵoj ĝis
Teplice brulis flame, kaj tio ne estis bona signo. Proksimume post dekminutaj
paŭzoj ektremis ĉiam fenestroj kaj se iu almetis orelon al tero, li
aŭdis senĉesan bruegadon, same kiel ĉe tondrado de malproksime.
,,Francoj
antaŭeniras!" oni konjektadis en vilaĝoj kaj oni ne eraris.
Antaŭ mateno rajdis galope tra ĉi tie movaj kavaleriaj regimentoj,
ŝvito de ĉevaloj preskaŭ fluis kaj vizaĝoj de soldatoj
estis pro polvo eĉ ne distingeblaj.
Je
fino rajdis tutaj trupoj da kozakoj. Kaj tra kie ili rajdis, ĉie ili
demandis, kiel malproksime kuŝas Parizo, ke ili rajdas jam du cent mejlojn
kaj ke ili ankoraŭ ne vidas ĝin. Kaj antaŭ ĉiu ili
ĵurasertis je savo de sia animo, ke ili militiras kontraŭ Napoleono.
Ili estis vestitaj per peltoj, vulpofeloj, sur kapoj ili havis
barankĉapojn kaj ĉirkaŭ koksoj pajlajn zonojn, je flanko
rustiĝintajn kurbigitajn sabrojn kaj en dekstra mano longajn lancojn.
Post
nelonge alveturadis veturiloj, per vunditoj ĝuŝtatempe
superŝarĝitaj. Kelke da kozakoj formis ĉiam eskorton. Sed suferis
la kompatinduloj de ili; la niaj eĉ Francoj senescepte. La sinjoroj
kozakoj faris kun neniu longajn ceremoniojn. Multfoje ili deĵetis de
veturilo kune kun malvivulo ankaŭ ankoraŭ duonvivan kaj veturis
pluen. Se iu ekkompatis la malfeliĉulon, estis bone, se ne, li pereis pli
mizere ol muta estaĵo.
Post
la vunditoj alvenadis kaptitoj, tutaj grupoj da Francoj, ankaŭ de kozakoj
ĉirkaŭitaj. Tiuj ĉi ne konis kompatemon, kvazaŭ brutaron
ili pelis la mizerulojn antaŭ si, skurĝadis ilin per knutoj kaj kiam
oni haltis por pasigi nokton, eĉ la pecon da manĝaĵo, kiun donis
iu al ili, ili elŝiris al kompatinduloj el buŝo, ĉar kozako
senĉese malsatis. - La Francoj estis ankoraŭ knabetoj, preskaŭ
infanoj. Ili pagis per oro por glutpeco sed vane ili pagis. La kozakoj
forprenis al ili la or-monerojn eĉ la glutpecon. Terure ili venĝadis
bruligon de Moskvo kaj caran Kremlon.
Terure,
sed juste. Estis kondukita tra ĉi tie ankaŭ Vandamme. Sed ili traktis
la malfeliĉan generalon pli malbone ol hundon. Kaj Vandamme furiozegis
kontraŭ - Napoleono, ke pro tio li sendis lin en valeton de Chlum, por ke
li povu seniĝi je li, kaj la kazakoj plengorĝe ridis malbenadon de la
generalo. Unu pli ol alia lin atakadis dirante, ke ili rajdas en Rusujon, tie
ke ili direktiĝos en Moskvon kaj en Moskvo en ruinojn de Kremlo. . .
* * *
Estis
malvarmeta oktobra tago. Super ĉi tiea vilaĝeto pendis nebuloj kiel
flugiloj de ginanta vesperto. - La "nigraj kirasuloj" kaj kun ili la
grafo-kapitano ne revenadis. Sendube ili militiris Parizon. La kampisto
vilaĝestro ĉiam ĉe tiu ĉi penso frotis la manojn, la
kampistino jam ankaŭ ne deziris, ke ilia filino estu grafino. Sole Manjo
estis malgaja, eĉ tagon post tago pli malgaja, ne pro tio, ke la
fianĉo por ŝi ne rajdas, ke li ne revenas, sed pro tio, ke li revenos
kaj ke ŝin forrajdigos, Dio mem scias kien, kaj ke li igos ŝin
grafino. Kaj al ŝia juna kapo ŝajnis, kiel diradas fabelrakontantoj,
ke por fianĉino alrajdis nekonata sinjoro kaj forrajdigis ŝin en
nekonatan regionon, kie ŝin neniu neniam plu vidis, ĉar- laŭdire
antaŭ jaroj la patro subskribis al malbona spirito per sia propra sango
kontrakton pri sia infano. Kaj ĉi tiaj pensoj eniradis tagon post tago pli
certe en ŝian kapon, kaj koron al ŝi disŝiradis, same, kiel
korvoj bekŝiradas koron de kolombino.
La
homoj rakontadis unu al alia, ke Manjo de tiu tempo, kiam estis ĉi tie la
"nigraj kirasuloj", velkas, malsanetas kaj ankoraŭ
pligrandigadis tiujn parolojn per kalumnioj.
Jam
mallumiĝadis kaj en la vilaĝon venis ankoraŭ unu grupo da
kaptitoj. Hodiaŭ jam trapasis tri, sed tiu ĉi estis la plej granda.
Francoj ne povis marŝi pluen pro laciĝo. Unu post la alia faladis sur
la ŝoseo, sed ĉiam ilin refoje kozaka knuto, eble nur por momento,
restarigis sur la krurojn. La vilaĝestro ĝojis, ke ili tamen
hodiaŭ estos sen noktpasigantoj, kaj kiam li tiel plej bone luliĝis,
enfalis kelke da Rusoj kun kapitano fronte en la ĉambron kaj postulis por
si kaj "blusurtutuloj", maten-, tag- kaj vespermanĝon samtempe.
La
kampistino bone kompremis, kion signifas kuiri je unu fojo tiujn ĉi tri
manĝaĵojn. Duonon de knedujo ŝi plenigis per faruno, pretigis
paston kaj knedis bulojn kiel panon kaj kiam eksiblis akvo en kaldrono, unu
post alia ŝi kuirigadis, kaj la kozakoj mem elprenadis ilin, eĉ
ĝisatendi ili ne povis, kaj la Francoj kompatinduloj sidis iom pli
malproksime apud la pordo fikse rigardante la kaldronon kaj konvulsie lipojn
kunprenante.
Plej
malantaŭe staris juna gvardiisto apogante sin je pordo. Sur lia supra lipo
aperadis nur lanugo, sur brusto li havis rubandon de honora legio kaj en
dekstra mano tuberan bastonon. Lia griza okulo rigardis antaŭen apatie,
kvazaŭ sensente, de tempo al tempo ekmoviĝis liaj delikataj lipoj,
sed nur por momento.
Liaj
kunuloj, kunkaptitoj, petis la mastron, la mastrinon, kaj proponadis por unu
glutpeco unu dukaton.
Sole
la juna gvardiisto ne petis; iafoje li ekmoviĝs, kvazaŭ lin sveno
atakus, sed ĉiufoje li venkis sin.
Manjo,
al kiu ŝi povis, subŝovis ian pecon da manĝaĵo, ke la
kozakoj tion ne vidu, kaj ĉiufoje turnis sin ŝiaj bluaj okuloj al la
juna kaptito, kiu staris apud la pordo kvazaŭ senviva, kaj ĉiam
ekaperis sur ŝiaj blanketaj vangoj subtila purpuro, kiel ekbrilo de
ĉielruĝo dum antaŭvespero, kaj ŝi ĉiufoje mallevis
ilin. Tiom plezure ŝi donus ion al li, sed li nek petis nek moviĝis.-
La
juna Franco turnis la kapon. Lia malvigla okulo fiksiĝis je la knabino,
maldekstra mano, kiu pendis sur tuko, pretervole ekmoviĝis kaj liaj lipoj
elkparoletis ion en lingvo duonkonata, milda kiel sonoj de sonorileto.
Manjo
alpaŝis pli proksimen kaj prezentis al la kompatinda panon kaj
fromaĝon. La kaptito ree ekrigardis ŝin kaj streĉis manon por
preni la donacon; sed barbhava kozako ankaŭ ekprenis la manon de Manjo.
"Al
mi panon,- al mi fromaĝon, ci knabino! Por ĉi tiu ĝi cetere nenion
utilos!"
Sed
la junulo tenis jam ambaŭ; sed la kozako ankaŭ ne volis esti tiel
facile forigita; el la mano li ŝiris al la kompatindulo unu solan
glutpecon, kiun li ricevis dum tuta tago.
"Al
mi ĝin donu, al mi! Al ci donos sankta Petro en ĉielo1 aŭ prefere
satano en infero!" ekridis la kozako kaj en momento havis la manon de la
Franco en siaj pugnoj.
"Repaŝu!"
ekkriis subite la Franco pole, elŝiris ĉiuforte sian dekstran manon
el la pugnoj de la kozako kaj cedis je du paŝojn malantaŭen. -
"Polo!"
"Malbenita
Polo!"
"Hundo!"
Kvazaŭ
per unu gorĝo kriis la kozakoj kaj kvar kurbaj sabroj ekbirilis antaŭ
okuloj de la kompatindulo.
"Brandon!
- Brabdon! - Brandon, sinjoroj kozakoj!" Kaj la kozakoj je tiu ĉi
vokado fulmorapide enŝovadis la sabrojn en ingojn kaj unu pli ol alia
rapidis al la filino de la vilaĝestro, kiu el plena bareleto
enverŝadis en potojn kaj donadis al la sinjoroj kozakoj.
La
kozakoj trinkis kvazaŭ senfundaj ĝis estis varmege en iliaj kapoj kaj
ili pensis, ke ili estas apud Dono en siaj kabanoj, ke blindulo ludas al ili
dumkon je banduro, kaj ree ke ili estas en Parizo, ke ili kaptis Napoleonon, ke
ili lin vetuirigas en Moskvon, en Moskvo ke ili metos lin en feran kaĝon
kaj ke ili veturados kun li tra Rusujo. . .
"Leviĝu,
vi mallaboruloj, vi hundinfanoj, vi kapoj ĉevalinaj!" ekmurmuregis
kozaka kapitano en orelojn de la kaptitoj kaj batis ilin per sabro senkompate
je dorso.
La
kozakoj malvolonte forlasadis la brandon, ĉar rozkoloraj ideoj cirkuladis
tra iliaj kapoj, same, kiam ili estas hejme ĉe hebreo post noktomezo.
La
Francoj ankaŭ malvolonte leviĝadis, apenaŭ la mizeruloj estis
kapablaj teni sin sur kururoj. Kaj kiam ili el ĉiuj mastrumaj domoj estis
sur la vilaĝplaco, ĉirkaŭis ilin kozakoj kaj pelis ilin en
tombejon. . . Kaj kiam ili venis al la tombejo, enpelis ilin internen kiel
brutaron, ree fermis post ili, desaltis de ĉevaloj, ĉirkaŭ
tombeja muro ekbruligis fajrojn kaj kalkulis - ormonerojn, kiujn ili
ŝtelis al la kaptitoj.
La
nokto estis pli malseka ol la tago, nebuloj densiĝis kaj falis
ankoraŭ pli malsupren. La Francoj kaŭradis al krucoj, al tomboj,
frosttremadis kaj mallaŭte ploris pro kolero; laŭte plori ili ne
povis, ĉar la kozakoj treege ĝojis, vidante francajn larmojn, kaj
poste ili turmentis ilin ankoraŭ pli senkompate. Kaj vere, ke pli ol unu
kaptito enviis al la mortintoj ilian pacan ripozon.
Sole
unu el tutaj tri centoj ripozis ĉe varma forno en vasta, fulgumita
ĉambro de la vilaĝestro. Li ripozis senzorge, ĉar la kozakoj
havis hodiaŭ cerbojn per brando konfuzitaj, malantaŭ zonoj
ormonerojn, kaj ĉirkaŭ la "blusurtutuluj" estis barilo. Pri
tio, ke iu povus forkuri aŭ ke al iu povus noktpasigo en varma ĉambro
esti pli plaĉa ol sur tomboj, la sinjoroj kozakoj ne ekpensis eĉ en
sonĝo.
La
vilaĝestro ne tro ŝatis la gastojn. Sed Manjo petis pro Dio, ke li ne
elpeladu la mizerulon. La vilaĝestro havis malmolan koron, pli malmolan ol
roko, sed Manjo sciis per sia parolo preskaŭ sorĉadi. Tutan tagon
ŝi ne deturnis okulojn de la juna gvardiisto.
Kaj
la Polo sonĝis, ke li estas en sia kara Polujo, ke malnova, patra
kastelo, kiun Rusoj elbruligis, ruinigis, rekreskas el rubo, ke la patro
reviviĝis en malproksima tombejo sur bordo de Vislo, ke la fratoj revenas
unu post la alia, unu de Praga, la dua, de Maciejovice kaj la tria de Siberio,
kaj li, frato la plej juna, ke prepariĝas edziĝi kun fianĉino el
malproksimaj, nekonataj landoj, ke tiun ilian edziĝon benas la panjo, ke
al ili tiu bona pola popolo la vojon baras *) kaj ke granda franca imperiestro
kiel edziĝfestan donacon alportas al la malriĉa fianĉino tutan
iaman bienegon de ilia gento. . .
*) Nacia kutimo: Oni baras per ŝnuro vojon al
junaj geedzoj veturantaj el preĝejo; por povi veturi pluen ili devas
sin "elaĉeti" per
negranda sumo difinita al pligajigo de tago.
Ŝajnis,
ke tion ĉion vidas la juna Polo, oficiro de famega gvardio de Napoleono,
en cejankoloraj okuloj de filino de la vilaĝestro, kiu hodiaŭ
preskaŭ vivon al li savis, ĉar, se kozako nudigas sabron, neniam li
nudigas ĝin sencele. Kaj antaŭ liaj okuloj brilis kvar kozakaj
sabroj.
La
vilaĝestro trapaŝadis la ĉambron iel maltrankvile, de tempo al
tempo rigardante la junan soldaton. En lian kapon refoje revenadis ia rememoro,
post kiu li ĉiam paliĝis kiel kitelo de malvivulo, kaj kun tiu
rememoro li imagis pikajn okulojn kaj flavetan vizaĝon. Hodiaŭ
ĝi lin ree tiel konsternis, la kozakoj alrajdis kaj lia filino
enamiĝis je kaptito Polo.
"Ĉe
Leipzigo ke vi batalis!"
"Ĉe
Leipzigo bonfaranto -"
"Kaj
ĉu vi senvunde elvenis?"
"Nur
maldekstran brakon oni kontuzis al mi."
La
vilaĝestro ekbalancis la kapon kaj refoje penetre fiksis okulojn je la
Polo.
"Kaj
pri «nigraj kirasuloj» vi ne aŭdis?"
"Mi
aŭdis, bonfaranto. Ĉe Chlum falis unu duono da ili kaj ĉe
Leipzigo la alia duono."
La
vilaĝestro kontente ekfrotis frunton kaj fortusis.
Okuloj
de Manjo eklumis, por tiu ĉi sciigo ŝi tuj senpripense estus falinta
al la juna viro en ĉirkaŭprenon.
"Nur
kelke da ili trahakiĝis. Ni staris kontraŭ du iliaj eskadronoj, sed
ĉiun el ili helpadis vere diablo, ĉar la kugloj evitis ilin kaj miaj
sabroj je iliaj korpoj fleksiĝadis. Sed ilia tranĉbato estis
ĉiam mortiga kaj kuglo el iliaj pistoloj eĉ ne unufojon maltrafis.
La
kaptito eksilentis por momento.
"Kaj
kial tiujn ci aludis?" demandis poste la Polo.
"Mi
nur ekpensis tion. Ni aŭdadis ĉi tie tre ofte pri ili. Foje rajdis
tra ĉi tie ankaŭ ilia regimento."
La
vilaĝestro ĝin malfacile findiris kaj denove trapaŝadis
maltrankvile la ĉambron.
"Inter
tiuj kelkaj povis ĵus li esti!" li ekpensis.
"Inter
tiuj kelkaj estis certe li."
Al
la vilaĝestro ŝajnis, ke tiujn ĉi lastajn vortojn iu elparoletis
en liajn orelojn.
"Kaj
vi estas el Polujo?"
"Certe."
"Kaj
viaj gepatroj?"
"Ili
ne vivas."
"Kaj
viaj fratoj?"
"Ili
ne vivas."
"Kaj
viaj fratinoj."
"Mi
havis neniujn."
"Vi
havas neniun?"
"Eĉ
mian patrujon mi ne havas."
La
vilaĝestro denove lin ekrigardis. Tiuj ĉi lastaj vortoj sonis por li
iel fremde.
"Vi
volas diri, ke vi ne havas hejmon?"
"Mi
ne havas ĝin."
"Ke
vi eĉ la hejmon ne havas?" ekparoletis mallaŭte Manjo,
interfingrigis la manojn kaj ŝiaj cejankoloraj olkuloj malsekiĝis.
"Sed
vi estas ja nobelo," diris la vilaĝestro.
"Nobelo
sen patrujo, sen bienoj, sen subuloj," ripetadis al si la vilaĝestro
laŭte kaj ekpensis, ke por tia li donus eĉ ne rompitan groŝon.
Kaj
refoje li ĉagreniĝis, ke la Polo restis ĉe ili, ke li permesis
al li pasigi la nokton ĉe ili, kaj ke li povus facile lian filinon
forlogi. Strange ekfulmis liaj olkuloj je la malriĉa pola nobelo, ke, se
ilin la juna homo estus rimarkinta, li certe kun tiuj siaj kunuloj estus irinta
prefere en la tombejon kaj en la tombejo, sur tomboj li estus en tranĉa
nokto pli sendanĝera, ol ĉe la ĉi tiea vilaĝestro.
La
vilaĝestroj en epoko de servuto, komence de dekoka jarcento kaj
preskaŭ la tutan dekokan kaj duonon de la deksepa, estis aparta speco de
homoj, sklavoj kaj fanfaronuloj samtempe, plejparte homoj sen honto kaj honoro,
kiujn sinjoroj superuloj kaj sinjoroj "justiciaroj" povis
taŭgigi por ĉio.
"Manjo,
la patrino jam dormetas, iru kaj sternu," ordonis subite la
vilaĝestro.
Manjo
obeis, leviĝis kaj ankoraŭ la lastan fojon ŝi ekrigardis la
junan nobelon, ekparoletis ion, eble ŝi deziris al li
"adiaŭ" kaj "bonan nokton", sed la vilaĝestro
turnis sin al li kaj daŭrigis la interparolon.
"Sed
via patro posedis tamen havaĵon?"
"Grandan,
bonfaranto. Cia vido ne sukcesus ĝin mezuri. Sed venis Rusoj, bruligis al
ni kastelon, mian patron ili mortigis, du fratojn kun li, la trian ili sendis
en Siberion, en Siberio li ankaŭ jam mortis, kaj mi kun la patrino forkuris
el la lando. Oni proklamis je mi arestmandaton, sed mi jam estis en Prusujo,
ekster la Prusujo kaj sur francuja limo. En Parizo mortis al mi la patrino kaj
ĉio, kio restis al mi post la gepatroj, estis la sabro de la patro kaj lia
senmakula nomo. Kaj tiun sabron kaj tiun nomon de nia gento mi metis en
imperiestra palaco al piedoj de Napoleono. Ĉe Leipzigo oni rompis ĝin
al mi je tri pecoj, en mano restis al mi nur la tenilo."
Post
momento estis jam fenestroj de la vilaĝestrejo mallumaj. El la domo
ŝtelpaŝe eliris iu tra pordo en pordego sur la vilaĝplacon kaj
direktiĝis rekte al la tombejo, super kiu ruĝiĝis reflekto
devenanta de kozakaj fajroj.
Ankoraŭ
eĉ ne tagiĝadis, kiam aŭdiĝis en la vilaĝo ekkrioj
similantaj malbenadon. La homoj ankoraŭ dormetis, en la vilaĝestrejo
ankaŭ neniu moviĝis; sed en la korto jam staris kozakoj kaj kelke da
ili enfalis en la ĉambron. La kaptito dormis profunde. Je la
vilaĝestro estis nenie eĉ postsigneto, laŭdire li forveturis
antaŭ unu horo ien je "foiro". La kozakoj ekbruligis sur kameno
kenon kaj apenaŭ la unuaj flametoj ekflagris, jam ekfajfis al ili super la
kapoj knutoj kaj tri skurĝbatoj vekis la junan viron, al kiu sternis Manjo
ĉe la forno mem.
"Por
Praga!"
"Por
Maciejovice!"
"Por
Moskvo!"
"Kaj
por la noktpasigo ĉe forno, hunda filo!"
La
kozakoj preskaŭ kriegis kaj furioze skurĝadis la junan viron: ili
elverŝadis je la kompatindulo sian koleron, ĉar forkuris al i1i el la
tombejo pli ol tridek Francoj. Sed la Polo silentis, okulojn li havis fermitaj
kaj ekrigardis nur tiam, kiam malfermiĝis la pordo kaj en ĝi aperis
juna knabino liberhara - la savontino.
Sed
la kozakoj havis en la brusto anstataŭ koroj ŝtonojn kaj en la kapoj
anstataŭ kompatemo, eternan malamegon kontraŭ Poloj. Vane ĵetis
sin Manjo al iliaj piedoj, vane ŝi ŝirmis la kompatindulon,
strariĝante inter li kaj la kozakoj.
La
sinjoroj kozakoj ŝin forpuŝis, kaj en tiu momento ili eĉ pri la
brando ne interesiĝus, ĉar pri tiu ĉi kaptito ili sciis, ke li
devenas el gento malbenita de la blanka caro, ĝis generacioj la plej
lastaj. Kaj la kozako estis kapabla doni por la blanka caro nemorteblan animon
kaj por Polo sian tutan korpon kontrakte promesi al diablo.
"Ĝi
ne estas Franco! Ĝi estas Polo, kamaradoj! Malbenita Polo!" instigis
unu la alian la kozakoj, ĝis al ili sur la fruntoj ŝvito aperadis.
Kaj
la oficiro de Napoleona gvardio la lastan fojon turnadis siajn olkulojn al la
knabino ĉe la pordo, elspiradis pli kaj pli rapide, de la vangoj fluetis
sango riverete kaj torente de la vundita brako - - - -
Matene
la kozakoj forrajdis.
Ĉe
la junulo genuis la knabino kaj lavis al li la vundojn per freŝa akvo.
"Cia
patro - - --"
La
kompatindulo volis ion diri, sed ne povis. Li leviĝis, sango el la
maldekstra mano denove elŝprucis, li refalis malantaŭen kaj -
elspiris la lastan fojon. Kaj pli frue ol la vilaĝestro revemis de
"foiro", oni enterigis la mortskurĝitan ĉe kruco. Eĉ
la tombon neniu aspergis al li, kaj "Patro nia" preĝis por li en
la tuta mondo sola - Manjo de la vilaĝestro.
* * *
La
francaj agloj jam ne potenciĝis plu. Flugiloj, frakasitaj ĉe Leipzigo
kaj ĉe Chlum, neniam plu surkreskis al ili. Saksujaj ebenaĵoj
trosatiĝis per sango de la famegaj gvardioj. En Bohemujon revenadis iom
post iom la imperiestraj regimentoj sur siajn antaŭajn lokojn, sed
sufiĉe maldensiĝintaj, mi dirus, ke la regimentaj ruinoj revenis el
bataloj. - Sed la "nigraj kirasuloj" ne revenis. Formiĝis nova
regimento, sed tiuj novaj havis eĉ ne haron de siaj samnomuloj, ili
similis la aliajn kiel ovo ovon. Sole famo pri tiuj antaŭaj, kiuj restis
ĉe Chlum kaj ĉe Leipzigo, ne volis iel fidindigi ilin inter la
popolo.
En
la vilaĝeto, pri kiu ni rakontas, loĝis dragonoj. Ĝi estis
senescepte rekrutoj. La pulvodoron ili eĉ ne ekflaris ankoraŭ.
Foje
je vespero algalopis en la vilaĝon kvin rajdantoj, vualitaj per blankaj
disŝiritaj manteloj, sur ĉevaloj ŝvitintaj, kvazaŭ ili
estus el rivervadejo elrajdintaj.
Antaŭ
la vilaĝestrejo ili haltis. Unu desaltis de ĉevalo kaj rapidpaŝe eniris en la ĉambron. La
vilaĝestro ĵus pretiĝis iri al
sinjoro justiciaro, ĉar hieraŭ ebriiĝis kelke da junaj
bravuloj en gastejo kaj kuraĝis
paroli kontraŭ "putrinta rajto de la vilaĝestro" kaj
kontraŭ la altaj superuloj. Ĉiuj estis kvazaŭ kreskintaj por
blanka kamizolo.
"Ankoraŭ
viva, vilaĝestro? -- Kaj Manjo libera?
- He, vilaĝestro! - Ci ne konas min?"
La
vilaĝestro turnis la kapon kaj ekŝanceliĝis.
"Ne
timiĝu!"
"Libera,
sinjoro grafo, ŝi atendas ĝis hodiaŭ."
"Mi
veturas por kvitiĝi kun ci."
La
vilaĝestro estis jam refoje blanka kiel malvivulo.
"Sinjoro
grafo, ni estas kvitaj."
"Ni
nur estos." - - -
"Ci
havis ĉi tie, vilaĝestro, kozakojn, ne vere?"
"Mi
havis."
Ĉu
ili kondukis tra ĉi tie kaptitajn Francojn?"
"Ili
kondukis."
"Ĉu
inter tiuj Francoj estis juna Polo?"
"Estis,
sinjoro."
"Ĉu
li plaĉis al cia filino?"
"Mi
ne scias, sinjoro!"
La
vilaĝestro fariĝadis ĉiam pli impertinenta kaj de la frunto
komenciĝis la ŝvito malaperadi.
"Ĉu
vi lasis lin en la ĉambro?"
"Ni
lasis. Mi kompatis lin."
"Ke
ci kompatis lin, pro tio ci iris ĝin diri al la kozakoj."
"Ne,
sinjoro grafo, je mia animo, je mia savo - -"
"Silentu,
kampisto! - Poste ci intence forveturis je «foiro»."
"Mi
devis."
"La
kozakoj venis kaj skurĝmortigis la Polon."
"Ne
estas mia kulpo, sinjoro grafo!"
"Ne
malkonfesadu; mi scias ĉion. Kozaka kapitano fanfaronis per tio kaj mi lin
sendis tien, kien lia animo jam delonge apartenis. -- Kaj ĉu ci scias, kiu
estis tiu Polo? - Ĝi estis mia kuzo. -- Cian filinon mi kunprenos kiel
edzinon por ŝuldo antaŭa kaj tiun ĉi novan krimon mi ne pardonos
al ci. - He, knaboj, kunligu lin!"
Kvar,
maljunaj soldatoj desaltis de ĉevaloj kaj forĵetis la blankajn
disŝiritajn mantelojn. Ĝi estis la "nigraj kirasuloj".
Senvorte ili plenumis la ordonon de la kapitano, kvazaŭ ludfacile.
La
oficiro-grafo fortrotis al leŭtenanto, kiu loĝis en kontraŭa
mastrumdomo, parolis kun li pri io kaj post nelonge oni forveturigadis la
katenitan vilaĝestron al distrikta ofico.
La
filino rigardis la patron, kiam oni lin katenadis, kaj kiam li malbenadis
eĉ la horon de sia naskiĝo, kiam li malbenadis sian sangon ĝis
la lasta guteto, ŝi staris kvazaŭ kun ŝtoniĝinta okulo,
eĉ ne unu larmon ŝi elverŝis, kaj kiam ŝin prenis la
fianĉo grafo sur la ĉevalo en ĉirkaŭprenon kaj vualis
ŝin per disŝirita mantelo, ŝi ankoraŭ silentis,
kvazaŭ ŝi estus perdinta la amimon.
La
kampistino interplektadis la brakojn, ĉiujn sanktulojn de ĉielo
ŝi vokis, vundojn de Kristo ŝi helpopetis, sed la "nigraj
kirasuloj" estis pli kruelaj ol la kozakoj.
Dragonoj
rekrutoj eliradis ĉie antaŭ pordegon, por bone memorfiksi, kiel tiuj
iamaj"nigraj kirasuloj" vidiĝis, ĉar tiuj ĉi estis la
lastaj el la tuta regimento kaj revenadis el franca kaptiteco.
* * *
Proksimume
antaŭ ses jaroj rakontis al mi tiun ĉi okazintaĵon maljunuleto,
kiu en la aludita vilaĝeto memoris jam du generaciojn.
"Kaj
ĉu vi scias, aveto, per kio la vilaĝestro kulpiĝis?" mi
demandis la maljunuleton.
"Nu
mi scias, certe mi scias. Tiam mi ja bridadis jam la ĉevalojn kaj en tiu
aĝo oni pri ĉio atentiĝas. - La generacio de la vilaĝestro
jam de longe elmortis, do mi ĝin povas al vi rakonti. Rajdis tra ĉi
tie ulanoj kun regimenta mono. En nia vilaĝo ili noktis. Kason ili lasis
ĉe la vilaĝestro kaj la leŭtenanto, pola grafo, ankaŭ
ĉe li ekloĝis. La vilaĝestro donis al la soldatoj trinki, kiom
ili volis, li mem enverŝadis al ili kaj al la leŭtenanto pleje. Estis
tiame rikoltsezono kaj la soldatoj dufoje tiom soifis. Ili eĉ ne volis
foriri de ĉi tie kaj nur kiam matene la suno estis sufiĉe alte,
ekrajdis la ulanoj el la vilaĝestrejo. Sed de tiu tempo fariĝis la
vilaĝestro preskaŭ la unua persono en bienego, kun ĉiuj
oficistoj li kolege interrilatadis. Sed tra regiono disvastiĝis samtempe
famo, ke la ulanoj alveturigis anstataŭ taleroj sole kuprajn monerojn, ke
kvar estis ekzekutitaj kaj la leŭtenanto, ĉar li estis pola grafo kaj
povis la monon kompensi, estis pune translokita al la "nigraj
kirasuloj". Maljuna servisto de la grafo antaŭsentis, kiel povis
aperi en la kaso la kupromoneroj, senescepte vienaj groŝoj, sed li
silentis kiel tombo, kaj kiam li tion konfidis al la sinjoro, ordonis al li
ĉi tiu, ke li tiom pli silentu kiel tombo. - Foje, malfrue vespere, venis
en la vilaĝestrejon du noktpasigontoj. La vilaĝestro sola maldormis,
li forgesis fermi la pordon per riglilo kaj trakribradis per fingroj
arĝentmonerojn. Ĝi estis tute brilnovaj taleroj. La vizitantoj
deĵetis subite de si ĉifonvestojn, la vilaĝestro unuamomente
paliĝis kiel muro, kaj kiam li eksentis sur la brusto paftubojn de du
pistoloj, konfesis, kies mono ĝi estas. Sed la grafo, laŭdire pro
Manjo, pardonis lin ankoraŭ en la sama momento kaj la talerojn li
forveturigis nur la duan tagon. Mi ne scias, kial tiu knabino tiom
ekplaĉis al li."
"Kaj
pri Manjo oni neniam aŭdis?"
"Neniam,
sinjoro; de tiu tempo, kiam kun ŝi la nigra kirasulo forrajdis,
kvazaŭ ŝi estus en akvon falinta!"
"Kaj
la kampisto vilaĝestro?"
"Li
mortis en malliberejo. Oni rakontis, ke li sin memmortigis. - La kampistino
ankoraŭ edziniĝis; sed kun la nova edzo ŝi estis malfeliĉa.
Post jaro ŝi sekvis sian unuan edzon. - Kiam en jaro 1840 estis ĉi
tie ulanoj, hazarde venis ĉi tien leŭtenanto, ankaŭ pola grafo.
Tiu sciis pri ĉio. Oni konjektadis, ke li estas filo de Manjo. Li tiom
similis la filinon de la vilaĝestro, kiel ovo ovon, sole li havis pli
malhelajn okulojn kaj harojn iom pli brunaj, sendube laŭ la patro."