Starto 4/2007 (225)

 

 

 

 

 

 


Ĉeĥa Esperanto-Asocio konferencis en Polička

 

Konferenco de ĈEA

Ĉeĥa Esperanto-Asocio konferen­cis (22.-24.9.2007) en Polička en la loka teatro portanta la nomon de J. K. Tyl. Venis 101 geesperantistoj. Ven­drede vespere franca gasto Hannes Larsson rakontis laŭ lum­bildoj, kiel li ellernis Esperanton dum du jaroj en sia emerita aĝo, poste Petr Chrdle klarigis siajn spertojn pri profesia uzo de Esperanto (en vojaĝagentejo kaj eldonejo), sed ĉefe li prezentis siajn travivaĵojn el Jokohamo en la ĉijara UK, kiu por li kulminis per ekskur­so al la monto Fuĵi.


La sabatan laborprogramon inaŭ­guris la urbestro Jaroslav Martinů per saluto kaj la muzeestro Martin Zdražil per rakontado pri la historio de la urbo. Infanoj-esperantistoj el la proksima Česká Třebová prezen­tis kelkajn scenetojn, kantojn kaj dancojn. Poste la asocia prezi­dantino Jana Melichárková raportis pri la agado de la asocio dum la pasinta jaro. Petr Chrdle informis pri la internaciaj rilatoj de ĈEA (UEA, SKEF, GEA) kaj proponis ĈEA-retkomunikojn al retanoj. Vra­ti­slav Hirš klarigis la ekonomi­an situacion kaj membrobazon de la asocio.

En diskutoj Miloslav Šváček in­formis pri IKUE, Dagmar Chváta­lová pri Ĉeĥa Esperanto-Junularo, Miroslav Malovec pri Starto kaj EK Brno, Miroslava Tomečková pri ebleco vojaĝi venontjare al UK Rotterdam, Pavel Polnický pri KELI kaj abonado de gazetoj kaj Anna Vyšinková pri la asocia Libroservo kaj pri la kompletigita listo de la asocia biblioteko.

Posttagmeze, post trarigardo de la urbeto kun konservitaj mezepokaj muregoj kaj preĝeja turo, en kiu naskiĝis la komponisto B. Martinů, oni daŭrigis la programon en la Tyl-domo en pluraj ĉambroj samtempe: konkurso Risku!, prezentado de la asociaj sekcioj, legado de dramo por du personoj kaj diskuto pri la strategio de Esperanto. La sabata vespero apartenis al dancamuzo kun riĉa tombolo.

La dimanĉa antaŭtagmezo estis dediĉita al la projektoj Wikipedia kaj Wikimedia, per lumbildoj estis klarigite kiel oni enmetas tekstojn kaj fotojn. Poste la konferenco estis fermita.

Miroslav Malovec

Raporto pri kluboj

En Ĉeĥa Esperanto-Asocio estas regis­tritaj 38 kluboj, kiuj organizas multajn aranĝojn.

Brno - regulaj kunvenoj kun prelegoj, junulara seminario „Lingvoj en Inter­reto“, esperantigo de la prospekto „Brno - ĝusta direkto“, kiu aperos en la retejo de la magistrato, iniciato ELFO kaj helpo kun preparo de la tendaro en Lančov.

Česká Třebová - Esperanta Silvestro, laboro kun infanoj (Zdenka Novotná), Esperanto-muzeo.

Karlovy Vary - EKOTUR 2007 organizata de KAVA-PECH.

Litomyšl - renkontiĝo kun prelego pri Svedio

Mladá Boleslav – Mnichovo Hradiště - organizado de du seminarioj en Skokovy kunlabore kun AEH, eldonado de legolibretoj kaj tradukoj el Esperanto.

Olo­mouc - programoj en loka radio, renovigo de la kluba retejo.

Opava - kunlaboro kun Esperanto-muzeo en Česká Třebová, helpo al studentino pri­labori bakalaŭran laboraĵon „Esperanto en Opava 1945-1965“.

Pardubice - Esperanto-tago, plie en la urbo havas sid­ejon AEH, kiu eldonas regule In­formilon kaj organizis kongreson en Seč, kiun surprizis televido.

Písek - Sabla Printempo kun seminario pri Vikipedio kaj tradukado de turismaj broŝuroj, poste kontribuoj al Vikipedio, renkonto de familioj en Pilský mlýn, postferia renkonto en Strakonice.

Plzeň - renkontiĝo en Plasy, jam tradicia.

Polička - preparo de la konferenco kunlabore kun Svitavy, Litomyšl, Česká Třebová.

Poruba – kun la lernantoj de la gimanzio „Olga Havlová“ la espe­ran­tistoj zorgas pri Esperanto-arbo, preparis renkonton sur Čantoryja, J. Suchánek en televida programo Sabotáž

Praha – en la poeziaj vesperoj aŭdeblis esperantlingve versoj de Věra Ludíková kaj Čestmír Vidman, deziron deklami en Esperanto esprimis prof. R. Lukavský; aperis memorlibro de Č. Vidman kun mul­taj aludoj pri Esperanto; en la prok­sima Dobřichovice realiĝis Internacia Paroliga Semajno kun internaciaj ekza­menoj kaj KAEST de firmao KAVA-PECH, kiu ankaŭ organizis karavanon al UK Jokohamo kaj eldonis novan libron Ĵim, la migrulo. Aperis Kosmo sonoras per steloj de Z. Bergrová en traduko de J. Krolupper; junularo preparis kluban prezentiĝon en la interreto, regule aperas Bulteno

Prostějov – aranĝis ekspozicion, pre­legis en mezlernejoj pri Esperanto, kun­laboras kun skolta grupo, kiu apartenas al la klubo.

Přerov – bona kunlaboro kun lokaj oficejoj por propagandi la urbon, apero de klubanoj en televida elsendado.

Ratíškovice – jam tradicia Adonido, infana Esperanto-rondeto, kurso po plenkreskuloj, en Vracov ĉe la geedzoj Vyšinka troviĝas la asocia biblioteko kaj Libroservo.

Svitavy – laboro kun infanoj, Infana Esperanto-tago, ĉefaj organizantoj de la konferenco en Polička, presado kaj dissendado de Starto.

Šumperk - printempa renkonto pri Eskymo Welzl.

Teplice - kunlaboras kun lokaj gimnazianoj, esperantigo de la gimnazia retejo, esperantigo de versoj de lokaj poetoj.

Třebíč – organizado de la tendaro en Lančov, d-ino Bártlová gvidas infanan rondeton en Okříšky, esperantigis la retejon en Okříšky, prelegis por geknaboj en la loka biblioteko, estis intervjuata de gazetaro

Ústí nad Labem - centjariĝo de J. Kořínek kaj T. Pumpr estis omaĝita per 18-a festivalo kun koncertoj kaj prelegoj;

Znojmo - festis sian kluban jubileon, pri kiu aperis riporto en loka ĵurnalo

 

La asocia biblioteko

La asocia biblioteko, troviĝanta nun en Vracov ĉe familio Vyšinka, enhavas 2616 titolojn, kies listo estas komputile prilaborita kaj aperos en la interreto. Bedaŭrinde sole la eldonejo KAVA-PECH sentas moralan devon sendi al la asocia biblioteko siajn eldonaĵojn, la ceteraj eldonantoj tion ne faras, tial ni ne havas ĉiujn novaĵojn aperintajn en Ĉeĥio en lastaj jaroj. Unu el siaj tradukoj sendis ankaŭ J. Krolupper kaj plurajn malnovajn librojn proponis J. Werner. Al ĉiuj donacontoj ni dankas. Ĉe la biblioteko funkcias ankaŭ la asocia libroservo.

Anna Vyšinková

 

Laxness en Esperanto

Sendependaj homoj, romano de la islanda Nobel-premiito Halldór Laxness (1902-1998) aperis nun en Esperanto.

Diskuto pri strategio

Kelkaj artikoloj en la pasinta Starto vekis reagon de pluraj personoj. Psikologo Josef Šindelář opinias, ke necesas porti insignojn, ornami siajn dompordojn aŭ vendejojn, kie oni paro­las Esperanton, pli intense uzi simbolojn, ĉar la historion ne regas raciaj motivoj. Jan Werner kaj Jan Kalný opinias, ke necesas forlasi amatorecon kaj diletant­ismon, malrapide, sed profesinivele real­igi realismajn celojn, J. Kalný rekomen­das koncentriĝi al religiaj kaj kulturaj organizoj kaj subevoluintaj landoj. Jar­mila Rýznarová sondis en libro­vendejoj kaj konstatis, ke la vendistoj opinias, ke Esperanto ne plu ekzistas; pluraj espe­rantistoj havigis al si komputilon, sed ne scias, kiamaniere ili povus uzi ĝin por la esperantista laboro. Entreprenisto Pavel Lehký estas konvinkita, ke necesas Es­peranton suk­ce­sigi tra ekonomio; kiam entreprenistoj devas prizorgi in­struk­ciojn por siaj varoj en ĉiuj 25 eŭropuniaj lingvoj, ili devas elspezi milionojn, kiujn ili prefere utiligus alimaniere; Esperanto estas avantaĝa precipe por ordinaraj homoj, el kiuj apenaŭ 10% scias lerni la anglan, kvankam ili klopodas pri tio; la publiko devas elpostuli Esperanton de la politikistoj.

Miroslav Malovec

 

Preparataj libroj

En 2008 aperos ĉe diversaj eldonejoj gravaj verkoj: La dormanto vekiĝas de H. G. Wells, Origino de Specioj de Ch. Darwin, La grafo de Montekristo de A. Dumas, Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj de J. Verne.

Světový kongres

R O T T E R D A M

19. - 26. červenec 2008

 

 

V roce 2008 se koná v Rotterdamu, sídle UEA, celosvětový kongres esperantistů. Rotterdam není vybrán náhodou. Rok 2008 je rokem, kdy UEA oslaví 100 let od svého založení.

Cestovní kancelář Ciao ze Strakonic, pořadatel zájezdu na UK do Florencie v roce 2006, nabízí možnost zúčastnit se autobusového zájezdu na kongres s ubytováním v hotelu se snídaní. Hotel se nachází v blízkosti místa konání kongresu.

Doprava je zajištěna klimatizovaným autobusem, který bude k dispozici po celou dobu zájezdu a cena zahrnuje i výlety. Nejvýznamnější místa země navštívíme ve spolupráci s místním specialistou (Dutchmasters).

 

Cena zájezdu je 14.000 Kč a zahrnuje:

·         dopravu z ČR luxusním busem (klima, WC, palubní minibar)

·         7x ubytování se snídaní

·         doprovodný program s výlety ve spolupráci s Holandskou centrálou cestovního ruchu

·         doprovodné informační materiály k cestě a pobytu

·         pojištění organizátora zájezdu podle Zák. 159/1999 Sb.

·         pojištění pro cesty a pobyt v zahraničí včetně pojištění storna zájezdu

Cena nezahrnuje kongresový poplatek. Účastníci, kteří chtějí navštívit akce kongresu, si musí uhradit poplatek individuálně.

 

Zájemci o autobusový zájezd do Rotterdamu v roce 2008, hlaste se prosím u

Mirky Tomečkové, Dr.Bureše 3, 370 05  České Budějovice;

607 624 926, mirka.tomeckova@seznam.cz

 

 

Biblioteka kolokvo en Vieno

"La defio de la novaj teknologioj por la planlingvaj bibliotekoj kaj arkivoj" estis la ĉeftemo de la kolokvo en la Aŭstria Na­cia Biblioteko en Vieno, 19/20-an de ok­tobro 2007. Pri la problemoj kaj pra­ktikaj spertoj de planlingvaj arkivoj pre­le­gis Detlev Blanke, pri la tradiciaj bi­bli­otekoj Herbert Mayer. La skanadon de fotoj en Vieno prezentis Christian Cim­pa, la bibliotekon en Aalen priskri­bis Utho Maier kaj Karl Heinz Schaeffer. Miroslav Malovec parolis pri la E-bibliotekoj en Ĉeĥio kaj pri disponigo de libroj per elektronikigo, Reinhard Haupenthal pri Volapuko en arkivoj kaj bibliotekoj („lingva arkeo­logio“). Arpad Mathe montris preparatan katalogon de perio­daĵoj en bibliotekoj kaj libraroj, Barbara Pietrzak rakontis pri savado de la Esperanto-sonarkivoj de Pola Radio. Toon Witkam gvidis tra la problemoj de provlegado post skanado de tekstoj. Marek Blahuš vekis grandan intereson per sia prezento de la interreta super­katalogo kaj cifereca arkivo de Espe­ranto-literaturo. Ljubomir Trifon­ĉov­ski klarigis problemojn de la klubaj bibliotekoj per ekzem­ploj el Bul­ga­rio kaj kiel la Komuna Integrita Bibli­o­teka Sistemo de Espe­rantio (KIBS) povus helpi al la lokaj grupoj konservi sian libro- kaj arkiv-heredaĵon. H. Mayer reagis, ke la klubaj bibliotekoj ĉe­fe eduku legantojn, sed arkivaĵojn kon­fidu al profesiaj bibliotekoj.
Prelegojn sekvis trarigardo de la muzeo.

La tekstoj de la prelegoj aperos libroforme en 2008 sub la redakto de Detlev Blanke kaj Herbert Mayer.

Interlingvistika konferenco

en Berlino okazinta unu monaton post la Viena kolokvo parte daŭrigis ĝian laboron. Antaŭ lingvistoj (ankaŭ ekster­movadaj) Marek Blahuš ripetis german­lingve sian vienan prelegon pri super­katalogo de Esperanto-libroj sub la junulara projekto Bretaro kaj membriĝis ĉe GIL (Gesellschaft für Interlinguistik = Societo por interlingvistiko). Kun Detlev Blanke li poste pridiskutis aliajn projek­tojn de junularo kiel „lernu ankoraŭ unu lingvon, reta universitato. Vikipedio“ k.s.

 

Berlina Expolingua

En la tritaga foiro pri lingvoj estis ĉijare kiel gastlingvo elektita la rusa, sed oni prelegis pri multaj aliaj inkluzive de Esperanto. Bedaŭrinde en la foirlibro la prelego estas malbone prezentita kaj venis nur dek aŭskultantoj. La Espe­ranto-stando havis titolon Esperanto­land, je kio la preterpasantoj reagis moke. Ankaŭ filmeto en komputilo pri Esperanto ne vekis intereson, nur la Danĝera Lingvo elvokis miron, ke lingvo povas esti danĝera.

La standanoj aktive ofertadis al preter­pasantoj flugfoliojn. Al junaj homoj plaĉis precipe Pasporta Servo, „lingvo kiel ludo“ kaj kompaktaj diskoj. Duono el ili neniam antaŭe aŭdis pri Esperanto, sed neniu reagis malamike (eble la negative pensantaj homoj rapide preter­pasis). La informantoj evitadis la vorton „artefarita“ kaj pri Zamenhof ili ne parolis kiel pri kuracisto, sed kiel pri konanto de multaj lingvoj.

laŭ J. Mayer kaj Ch. Smith

Sonregistraĵoj de gravuloj

Rememora retejo pri Verda Stacio apud informoj pri la iamaj radio-elsen­doj prezentas konservitajn sonregistra­ĵojn de niaj gravuloj, kvankam tiuj sur­bendigoj estiĝis ekde 1960-aj jaroj. Oni povas ilin elŝuti en sian komputilon kiel podkastojn. Do almenaŭ tiamaniere ni povas iomete revivigi la gloran epokon. De tie oni trovas ligojn ankaŭ al reme­moroj pri niaj teatroj, tendaroj, faka agado k.s.

http://www.medy.cz/Brno-Esperanto/Verda_stacio/Verda.htm

-mm-

Turistoj povas viziti Strasburgon Esperante

500 000 vojaĝantoj eniras la boatojn de la Strasburga Sendependa haveno ĉiu­jare. Pro tio, kaj celante utiligi Espe­ranton, ni proponis al la haveno traduki la promenadon tra la urbocentro kaj la eŭropa kvartalo al Esperanto.

La estro de la haveno akceptis la pro­ponon. Post adaptiĝo al la internacia publiko kaj traduko, helpitaj de Cathe­rine Roux kaj Ginette Martin, la stras­burgaj klubanoj surbendigis la tekston.
Nuntempe, Esperanto aŭskulteblas ĉe tegmentaj boatoj, venontjare la senteg­men­taj boatoj ricevos ĝin post adaptiĝo de sia sonsistemo.

Esperanto nun fariĝas la deka lingvo aŭskultebla dum la vizito. Antaŭ ĉiu ekiro, la ŝipestro anoncas ĉiujn dek lin­gvojn per laŭtparolilo, do ankaŭ "Por aŭskulti la ĉiĉeronadon per la internacia lingvo Esperanto, elektu numeron 10 ".

Cyrille Hurstel

Doktoriĝo pri Esperanto


Doktoriĝis en la Universitato de Am­ster­damo la iama estrarano de "Esperan­to Nederland" kaj de Internacia Esperan­to-Instituto (IEI), Wim Jansen, docento pri interlingvistiko kaj Esperanto en tiu sama universitato. La 283-paĝa diser­ta­cio estas verkita en la nederlanda lingvo kaj proponas resumojn en la angla, Espe­ranta kaj germana lingvoj.

laŭ Ret-Info

Lernejoj aliĝu!

Ĝis la 29-a de februaro 2008 oni povas kandidatiĝi al la programo "Dumviva Lernado" de Eŭropa Unio, versio Come­nius. Oni celas starigi grupojn de tri/kvar lernejoj el malsamaj landoj, kaj kun apo­go de Eŭropa Unio veturigi lernantojn inter la lernejoj de ĉiu grupo.

Plulegu kaj pli informiĝu ĉe http://lingvo.org/akel/ la oficiala retejo de la projekto enkadre de Eŭropa Esperanto-Unio.

Luis Ladeira (Luizo Ladejra)

 

Malĉeesta konferenco

Uljanovska pedagogia universitato anon­cis malĉeestan sciencan konferen­con laŭ temo: "Aktualaj problemoj de klerigado en Rusio kaj eksterlande: ling­vistika, metodika, pedagogia aspektoj". Unu el 5 laboraj lingvoj estas Esperanto.


Pliaj detaloj (ruslingve) troveblas en

http://reu.ru/enhavo/konferenco_uljanovsk_2008.doc. Limdato: la 1-a de marto 2008. Prezo: 100 rub. por paĝo (+ 50 rub. sendokosto). Yurij Karcev

Esperantistojn interesis produktado de reklamoj


Sabate la 8-an de septembro 2007 la Esperanto-rondeto en Litomyšl organizis renkonton. Kvankam la ve­te­ro malfa­vo­ris, alveturis 25 partoprenantoj el Praha, Dobřicho­vice, Šumperk, Žamberk, Čes­ká Třebová, Rudoltice, Polička, Svi­ta­vy, Sebranice kaj Lezník. Antaŭtag­meze la loka espereantisto s-ro Josef Flídr ven­igis ilin al uzino de kompanio STORY design Litomyšl en la strato Moravská, kie atendis ilin la produktadestro s-ro Ptáček. La kompanio produktas rekla­mojn kaj internojn por bankofilioj, por preskaŭ ĉiuj bierfarejoj enlandaj, por vend­ejoj de poŝtelefonoj kaj tabakaĵoj. Siajn produktojn ĝi eksportas al la okci­denta kaj orienta Eŭropo (ekz. Granda Britio, Fran­cio, Germanio aŭ Ukrainio).

La posttagmeza programo pasis en la restoracio „U Párů“. Repre­zentantoj de unuopaj kluboj kaj rondetoj raportis pri sia agado. S-ro Kovář dividis sin pri siaj travivaĵoj el vojaĝo tra Danlando, Nor­ve­gio kaj Svedio. Prezentis sin ankaŭ la etaj esperantistoj de instruistino Zdenka Novotná el Česká Třebová. Jitka Rybko­vá kantis novan Esperantan kanton, kiun ŝi lernis dum sia restado en Francio. La eta Honzík Bauer kantis akompanante sin mem per gitaro. Plej multe katenis la atenton Petr Chrdle per sia rakontado pri UK en Jokohamo, pri la nokta marŝo sur la monton Fuĵi kaj pri renkonto kun la japana tradukisto el la ĉeĥa, Kurisu Kei, kiu eĉ kiel naŭdeksepjarulo estas vigla kaj plena de planoj.

Libuše Dvořáková

Afriko ĉarmis esperantistojn


Sabate la 6-an de oktobro 2007 la Klubo de Esperanto-Amikoj en Svita­vy aranĝis renkonton, al kiu alveturis 25 partoprenantoj el la tuta respubliko (Brno, Pardubice, Přerov, Šumperk, Žamberk, Česká Třebová, Litomyšl, Polička, Lezník).  Inter la partopre­nantoj estis ankaŭ s-ino Rosa Werner el la germana Salgast.

Speciala buso trans­portis la parto­prenantojn al Ba­nín, kie esperantistoj jam duan fojon vizitis ekspozicion de trofeoj de s-ro Miroslav Ducháček. S-ro Ducháček estis en Afriko jam 53x. Krom la Sudafrika respubliko li vizi­tas plej ofte Tanzanion. La lokaj lo­ĝantoj lin ofte invitas pafi danĝerajn bestojn, kiuj kuraĝas veni inter la homajn loĝejojn kaj mortigadi. Tiel li estis invitita pafi elefanton, bubalon, leo­non kaj rinoceron. La bestoj estas tre sagacaj kaj la ĉasisto devas esti tre atentema, por ne fariĝi ilia plua viktimo. La rakontado kun fotoj estis streĉa kaj interesa.

La posttagmeza programo okazis en la Pedagogia-psikologia konsultejo de Svitavy. Kvido Janík el Šumperk rakontis pri siaj vojaĝoj sur la greka insulo Kreto kaj per vido montris ĝiajn belaĵojn. Li ĉiam zorge preparas sin por vojaĝado kaj studas historion kaj memoraĵojn de la lando. Li rimarkas eĉ aferojn, kiujn ordinara vizitanto preteratentus.

Libuše Dvořáková

Promeno en praepokon Přerov – Předmostí

Trideko da partoprenintoj el diversaj Esperanto-kluboj vizitis (la 13-an de oktobro 2007) trovejon de mamuto-ĉasintoj en Přerov – Předmostí. La promenon preparis lokaj esperantistoj.

La promeno komenciĝis ĉe mamuto TOM. Ĉeestintoj unue por varmigo gustumis mamut-likvoron kaj ekpaŝis al historia setlejo, kiu jam fariĝis monde konata fine de la 19-a jarcento danke al trovo de restadejo de mamuto-ĉasantoj el la tempo antaŭ 27 – 26 000 jaroj apud la loko nomata Skalka. Aliaj trovoj pruvas pluan loĝatigadon ĝis la tempo de la unua skriba mencio, kiu devenas el la jaro 1362.


Survoje estis instalitaj informtabuloj, kiuj priskribas estintan vivon en tiu ĉi regiono, kie tiam mamutoj kaj homoj vivis apud si kaj kiam la homo mamu­tojn evidente ĉasis.

Krom la historia parto oni povis ankaŭ trarigardi belan pejzaĝon, vidi pano­ramon de urbo Přerov kaj ankau fame konatan motoristan Přerovan ravinon.

 

La vetero estis oportuna, kvankam matene pluvis, sed laŭ „orakolo“, kiun proklamis prezidanto de EK Přerov, komence de marŝado la suno ekbrilis, nuboj fuĝis, kaj tio plialtiĝis impresojn de la aranĝo.

Post fino de kelkkilometra irado ĉiuj kolektiĝis en restoracio „ Ĉe mamuto“, dum tagmanĝo oni taksis la ekskurson, babilis kaj ĝuis bonan etoson en amika rondo.

Kun danko al organizantoj de interesa renkontiĝo ĉiuj kontente foriris hejmen.

Věra Podhradská

Lige al UK en Jokohamo

(daŭrigo)

Kiel mi promesis en la pasinta nu­me­ro de Starto, mi volas ankoraŭ­foje reveni al la flugkaravano en Ja­pa­nion lige al la Universala Kong­reso en Jokohamo, nome iom reme­mo­ri pliajn partojn de la turisma par­to. Certe meritus ampleksan pri­skribon la Jokohamo mem, la dua plej granda urbego de Japanio, la mik­s­aĵo de la plej moderna arki­tek­turo frunte de la plej alta konstruaĵo de Japanio Landmark Turo ĉirkaŭ­ita de moderna urboparto Minato Minai kun la kongresa centro, en kiu okazis la ĉijara Universala Kongreso. Sed ĉiukaze ankaŭ pli pro­funde mencii ĉiujn kvar ĉef­urbojn tra la historio de la unuiĝinta Japanio (Nara, Kjoto, Kamakura, Tokio). Ĉiujn-ĉi ni vizitis kaj ad­miris la neimagleblan nombron de historiaj vidindaĵoj, ĉefe sed ne nur ŝintoismajn sanktejojn, budhis­majn templojn kaj neimageble bele­gajn ĝardenojn.
Tamen, mi limigu min al du even­toj, kiuj plej forte impresis min, no­me la viziton de Hiroŝima kaj la su­pren­grimpon al la pinto de la san­kta monto Fuĵi.
Tuj post la atingo de nia hotelo en Kjoto komence de nia esplorado de Ja­panio atendis nin tie paketo, do­na­co de miaj multjaraj amikoj, ge­edzoj Moritaka kaj Taeko Osioka el Hiroŝimo: ĉiu el ni ricevis bel­aspektan broŝuron pri Hiroŝima, ce­lo de unu el niaj ekskursoj. Danke al ĝi ni povis jam anticipe konatiĝi kun la urbo, kiu en la tuta mondo si­g­nifas sinonimon por „nuklea teru­ro“ kaj „paco“.

Nia grupo en Hiroŝimo

Certe ĉiu el la legantoj, legante la nomon Hiroŝimo, tuj pensas pri la nekompreneble kruela ago kontraŭ loĝantoj de tiu urbo fine de la dua mondmilito. Ja ne eblis ne viziti ĝin kaj ne rigardi, kiel nun vivas la urbo, antaŭ 62 jaroj komplete de­truita de ununura bombo kaj ne rememori la senkulpajn viktimojn. Tion ĉion ni volis vidi kaj tion ni atendis. Tamen, starante en la loko de la tragedio, rigardante en la mu­zeo al la planoj kaj modeloj de la centro de Hiroŝimo post la eksplodo de la atom­bombo kaj al la post­restintaj aĵoj de la tiam mor­tintaj, aŭ longajn jarojn poste an­ko­raŭ mor­tantaj per­sonoj in­kluzive in­fa­nojn, pro­me­nante tra la Parko de Paco en la lo­ko de la epi­centro kaj rigardante la "kupol­domon", eksan industri-fo­i­ran do­mon (paranteze: ĝin konstruis la ĉe­ĥa arĥitekto Jan Letzel), kiu ununu­ra de ĉiuj domoj en la epi­centro res­tis staranta (kvan­kam for­te dama­ĝita), oni kortuŝitaj vere per­das spi­ron pro konsterniĝo kaj de­vas silen­te demandi sin "kial?".

Ne nur Japanoj, kiuj vere modele prizorgas la lokon de la pietato, sed neniu sur nia Terglobo rajtas forgesi! En Hiroŝimo pli ol ie ajn oni ekkomprenas, ke paroli pri neceso prizorgi Pacon ne estas nur griza frazo, sed vere la plej grava afero kaj reala neceso en ĉi tiu Terglobo. Estas tre bedaŭrinde, ke la plej potencaj ŝtatestroj ofte for­gesadas tion!

Ĉiam supren

En la urbo mem troviĝas ĉirkaŭ 200 monumentoj dediĉitaj al la atom­bombitoj, el inter ili la plej im­presiga estas sendube la Monu­mento por Atombombitaj Infanoj. En la jaro 1956 "Societo de Geknaboj kaj Gelernantoj por Konstrui Pacon" komencis kolekti poŝ­monojn de infanoj volante konstrui monumenton rememore al knabino Sasaki Sadako, kiu travivis la eksplodon kiel dujara, sed kiel dekdujara mortis pro leŭkemio. Kaj jam la 5-an de majo 1958 oni inaŭguris la monumenton. En la monumento eblas legi: "Ne plu milito! Eternan pacon!" Tiun revon certe ĉiu sentas en Hiroŝimo pli intense ol ie ajn en la mondo. Ni nur deziru, ke tiu slogano efektive plenumiĝu!

Mi ankoraŭ aldonu, ke survoje al Hiroŝimo ni vizitis la insulon Mijaĝima, pli konatan laŭ la sanktejo Icukuŝima kun la plej fama Torio (Ŝinto-pordego) troviĝanta en la maro antaŭ la sanktejo. Sur la insulo ni vizitis la pinton de la monto Misen (530m), kelkaj per telfero, sed iuj piede - kio estis la lasta preparo por la suprengrimpo al la pinto de la monto Fuĵi. Supre atendis nin bedaŭrinde ne tre bela videblo pro nebulo, sed, eble kiel rekompenco por la nerigardeblo, ni renkontis tie simiojn, kiuj vivis libere en naturo, tamen neniel lasis sin ĝeni de turistoj.
Sed mi saltu nun al la plej forta travivaĵo, kiun mi mem en miaj rememoroj portis reen hejmen el Japanio kaj kiu verŝajne neniam povos esti superigita: la supren­grimpo al la pinto de la sankta mon­to Fuĵi.


Ek al la pinto de Fuĵi

Kiam mi proponis tiun travivaĵon al la karavananoj, mi esperis, ke mi trovos almenaŭ kelkajn kuraĝulojn, ke mi kun mia amikino Marie ne supreniru solaj. Kaj vere, kreiĝis internacia ĉeĥa-germana 12 persona grupo. Ni ĉiuj decidiĝis oferi dum unu nokto komfortan dormon en hotela lito kaj anstataŭ tio ataki sen unu minuto de dormeblo la plej altan punkton de Japanio (3776m). Nia aventuro komenciĝis vespere post la kongresa fermo, do sabate, je la 6-a, kiam ni ekveturis trajne al Ŝinĵuku, administracia centro de Tokio kun multaj ĉielskrapantoj. Ne por admiri la buntecon de amasigitaj neonaj reklamoj, sed por trovi la rezervitajn lokojn en la aŭtobuso, kiu veturigis nin sekve al la 5-a stacio de Kawaguĉikoguĉi en la alton 2305 metroj super la maro.  Do restis ankoraŭ la altodiferenco 1472m (por komparo: pli ol duoblo de la altodistanco inter Pec pod Sněžkou kaj la pinto de Sněžka en pli maldensa aero, kun kiu ni ne havis spertojn), por kio ni havis je dispono unu nokton.
Post proksimume unuhora aklimatigo kaj preparo ni startis, unue esperante, ke ni iros ĉiuj komune. Sed ho ve! Estis miloj de tiaj kaj pliaj kaj pliaj aŭtobusoj eligis pliajn kaj pliajn turistojn, kiuj same kiel ni revis pri tio vidi de la pinto de Fuĵi la sunleviĝon! Do, en la vera homamaso ni grimpis en mallarĝa pado suprendekliven. Nur survoje mi ekkomprenis, ke ne estis saĝe difini por la supreniro ĝuste la nokton de sabato al dimanĉo, kiam ankaŭ japanoj ne laboras kaj do la amaso de grimpantoj estas kelkobla ol dum la ceteraj noktoj de la semajno. Tio estu averto por tiuj, kiuj volos entrepreni iam la samon.

Mi devas konfesi, ke neniu el ni sukcesis atingi la pinton antaŭ la sunleviĝo, bedaŭrinde. Tamen, ni grimpis el la orienta flanko de la monto, do ne nur ni, kiuj jam estis preskaŭ supre, sed ankaŭ tiuj, kiuj decidiĝis duonvoje reveni, povis la sunleviĝon ne nur vidi (tio estus vere malkonvena vorto!), sed travivi kaj percepti ĝin per ĉiuj niaj sensoj - almenaŭ mi sentis tiel!

La veran pinton ni atingis nur je la 7-a horo - precipe pro la hom­amaso, pro kiu ni devis antaŭ ĉiuj pli komplikaj partoj longe vici antaŭ ol povi daŭrigi. Pro tio restis maltro da tempo por sufiĉe profunda esplorado kaj ĝuado de la impresoj en la pinto mem. Tamen, la rigardo en la krateron, la ĉirkaŭrigardo al la pintoj de malpli altaj montoj elirantaj supren el nuboj sub ni, la observo detempo­altempa prezentiĝo de almenaŭ unu el la famaj 5 Fuĵi-lagoj kaj precipe, pro la ĉiama movo de nuboj, sekvo de la ĉiumomente ŝanĝiĝanta scen­ejo!
Onidire la videblo el la pinto de Fuĵi estadas nur dum duonhoro ĝis maksimume unu horo post la sun­leviĝo. Ni tamen estis ekster­ordi­nare bonŝancaj, ĉar ni povis vidi alterne diversajn partojn de la tero la tutan vojon dum nia mal­supreniĝo!

Ni revenis posttagmeze en la hote­lon lacaj, malpuregaj de la lafa polvo, kiu kirliĝis sub niaj piedoj, kelkaj kun (feliĉe mal­gravaj) vundetoj, sed certe ĉiuj feliĉaj pro la neforgesebla tra­vivaĵo kaj nova sperto. Mi ĵu­ras, ke neniu el la kun­pil­gri­mantoj bedaŭras, ke li aŭ ŝi tiunokte ŝanĝis la komfortan liton por la laciga turismado.

Petro Chrdle


Kratero de Fuĵi


Sur la pinto

Granda Budho

en Kamakura

 

 

Kontribuo al la movada historio

La historio de nia movado jam kelkfoje  allogis studentojn de filozofia fako por pristudo kaj ĝia prilaboro. Ĉijare tio okazis en Filosofia-naturscienca Fakul­ta­to de Silezia Universitato en Opava, kies studentino Eliška Votýpkova ella­boris kaj la 18-an de semtembro 2007 suk­cesis pridefendi la bakalaŭran di­plom­laboron "Esperanto en Opava 1945-1965", kompreneble en la ĉeĥa lingvo. La  studentino ne scias la lingvon, sed ŝia avo František Nestřeba partoprenis la movadon en la urbo Třebíč. La temo estis elektita iniciate de la subskribinto, kiu ankaŭ al studentino disponigis mate­rialon el propra riĉa arkivo kaj helpis per siaj konsiloj, rememoroj kaj tradukoj de Esperanta materialo. Ŝi ankaŭ intervjuis kelkajn  "malnovajn" esperantistojn. La laboraĵo havas 55 tekstajn paĝojn kaj tridek almetaĵojn. La enkondukaj ĉapitroj klarigas ideojn de Zamenhof kaj koncize ankaŭ organizo de la movado en Ĉeĥoslovakio ĝis la jaro 1969. Poste estas  traktata la movado en Opava ne nur en la urbo mem, sed ankaŭ en iama distrikto. Temas pri Esperanto kluboj aŭ rondetoj en Háj ve Slezsku, en Branka u Opavy, en Vítkov. Ekzistis ne tre longe klubo ankaŭ en Budišov nad Bu­dišovkou, sed pri ĝi ne estis trovitaj konkretaj materialoj. Specialan atenton dediĉis la autorino al tempo, kiam junularo el Opava  staris frunte de la junulara E-movado en nia lando en kvindekaj jaroj. Ŝi prezentis diversajn junularajn informilojn kaj gazetojn kaj diversajn gravajn aŭ nur amuzajn renkontiĝojn. En lastaj ĉapitroj estas diskutata  pojare laboro kaj aktivado de Esperanto rondeto de UK Ostroj ekde ĝia fondiĝo en 1960. En la tasko frek­ventiĝas multaj nomoj de nun jam ne­konataj esperantistoj sed pli ofte tiuj, kiuj aktivas en la movado ankaŭ nun­tempe. La diploma laboro servos kiel bazo por iam plenumota historio de la movado en Opava kaj la ĉeĥa parto de Silezio, por kiu mi jam kolektas mate­rialon.

La 15-an de oktobro organizis Matice slezská kune kun Silezia Universitato la historian konferencon, dediĉitan al historio de Opava. Ĝi estas jam la sesa en la vico, kiu komenciĝis en la jaro 1997 kaj la konferencoj ripetigas ĉiun duan jaron. Inter pli ol deko da fakaj referaĵoj estis ankaŭ parolado de E. Votýpková pri la rolo de esperantistoj el Opava en tutŝtata E-movado. Venontjare eldonos Matice slezská kunlabore kun la Landa arkivejo en Opava prelegaron, en kiu estos publikigita krom ceteraj ankaŭ la prelego de E. Votýpko­vá.

V. Kočvara

Edukado ĉe interreto

La junulara organizo "Edukado ĉe Interreto", E@I meze de septembro estis akceptita de Eŭropa Junulara Fondaĵo (EYF) kiel internacia junulara organizo aganta Eŭrop-skale. Per tiu paŝo la iama faka sekcio de TEJO ekhavis similan juran staton kiel la patrina organizaĵo, kaj tiu membreco ebligas al E@I mem­stare peti financajn subvenciojn ĉe diversaj forumoj. La organizo "Edukado ĉe Interreto" realigis jam plurajn projektojn, kaj pretigis retejojn kiel lingvo.info, interkulturo.net, lernu.net, nitobe.info kaj komputeko.net. Ret-Info

Esperanto en Olomouc

La 19-an de majo 2007 aranĝis Esperanto-sekcio de VSMO (Pat­ruj­scienca Societo muzea en Olo­mouc) kaj Esperanto-klubo Olo­mouc renkontiĝon okaze de 75-jara datreveno de instalo de memorŝtono honore al L. L. Zamenhof kaj plantado de ekzotika arbo Lirio­dendron tulipifera, alportita de argentina esperantisto kiel donaco al la 5-a kongreso de ĉeĥaj espe­rantistoj en Olomouc en la jaro 1932. Dum la solenaĵo en la parko de B. Smetana estis ankaŭ nomita pro­ksima strato „Strato de L. L. Zamenhof“, nuntempe nomata „Zamenhofova“. La festparoladon prezentis prezidanto de Patruj­scienca Muzea Societo PhDr Milan Tichák, la programon pliriĉigis muzika prezentado de violonisto Jan Duda kaj de lia frato, gitaristo František Duda. La poemon „La vojo“ de Zamen­hof recitis Jan Duda kaj ing. Michal Balík. La feston partoprenis reprezen­tantoj kaj gas­toj de diversaj rondetoj, entute ĉir­kaŭ 35 personoj. Post la programo renkontiĝis la partoprenantoj en proksima restoracio, por refreŝiĝi kaj pasi agrablan horeton en amika kunesto.

La 19-an de junio 2007 mi estis invitita de la regiona radio-elsendo de Ĉeĥa radio Olomouc por parto­preni en la Pro­gramo Větrník. Dum unuhora renkont­iĝo, kiun gvidis redaktorino Zora Jež­ková, ni parolis pri la 120-a datreveno de eldono de la unua lernolibro de Esperanto kaj de la 90-a datreveno de la morto de nia Majstro. Ni parolis pri ekesto kaj principo de Esperanto, pri vivo kaj verko de Zamenhof, pri litera­turo en Esperanto, kongresoj, klu­boj, pri Verda stacio Brno, Mora­viaj Esperanto-Pioniroj ktp. La pa­ro­lado, konvene interrompata per mu­zi­ko, donis bonan eĥon ĉe aŭs­kultantoj.

La 2-an de aŭgusto vizitis nian urbon la grupo de 19 esperantistoj de la pola urbo Bialystok. La ren­kontiĝon organizis s-ano Láni, al kiu helpis kelkaj membroj de la klubo kaj sekcio. Post la sankta meso en la baziliko de la Sankta monteto kaj komuna tagmanĝo ni forveturis al Olomouc, kie ni konat­igis niajn gastojn kun la memor­ŝtono kaj arbo kaj la strato de Zamenhof. Poste sekvis trarigardo de monumentoj de la urbo inkluzive de mal­longa koncerto por violono kaj orgeno en unu belega preĝejo. Niaj gastoj esti forveturantaj kun bonaj kaj belaj impresoj, kiujn donis al ili bela suna tago kaj pro­me­nado en nia historia urbo.

La reta paĝaro de la klubo estas nove prilaborita.

Jan Duda

Invito al la III-a Sabla Printempo

4.-6.4.2008 en Písek

Ĉi-foje omaĝe al centjariĝo de Espe­ranto-klubo en Písek! Krom kulturaj prelegoj kun projekciado, koncerto kaj urbotrarigardo sabate posttagmeze kaj dimanĉe antaŭtagmeze okazos paralele

* seminario „Esperanto en la Reto“ – ĉi-foje kun la ĉeftemo „Kiel utiligi interretan enciklopedion Vikipedio kaj kiel fariĝi la kontribuanto“ (praktika kurso por komencantoj)

* ĉiĉeronado tra interesaĵoj de Písek kaj/aŭ paroliga lingvokurseto (sabate) kaj ekskurso al burgo de Strakonice, kie ekde septembro 2007 haveblas ĉiĉerona teksto en Esperanto (dimanĉe antaŭ­tagmeze)

Tranoktado en la hotelo BULY apud la Urba Insulo, ekde 280,-Kč popersone kaj ponokte en 3-lita ĉambro kun propra duŝo/necesejo (loĝado en 1-kaj 2litaj ĉambroj eblas). Nedeviga mendo de manĝoj.

Pli detala programo kaj informoj por vi preparatas. Petu ilin ĉe:

esperanto.pisek@seznam.cz

aŭ ĉe: PhDr. Pavla Dvořáková, Grego­rova 2563, 397 01 Písek.

E-klubo La Ponto antaŭĝojas atendante vian abundan partoprenon!

 

Novaĵoj el Mladá Boleslav

Esperanto-klubo Mnichovo Hradiště + Mladá Boleslav preparis novan version de sia retejo, en kiu aperos ĉeĥlingvaj kaj esperantlingvaj artikoloj pri la movado.

 


La klubo eldonis ankaŭ la kvaran volumon de sia legolibro (Legolibreto IV) kaj ĉeĥan tradukon de la biografio de Zamenhof el la plumo de René Centassi kaj Henri Masson Člověk proti Babylonu. La libron enĉeĥigis kaj proprakoste eldonis Jindřiška Drahotová.

Radio-elsendoj

Kvankam ĉesis elsendi la kurtondaj Radio Vatikano kaj Itala Radio, almenaŭ Vatikano elsendas podkaste (rete) dum du tagoj semajne. Tamen la kontakto estas limigita nur al posedantoj de komputilo kun interreta eblo. Ĉar plimulto da esperantistoj estas aĝuloj, ili povas peti amikojn aŭ konektiĝi en internetaj kafejoj aŭ en ĉiuj publikaj librejoj. Ni ne paciĝu kun la sento, ke ni faris nenion kontraǔ formorto de nia movado. Disvastigu la novan komuni­ka­don.

Josef Hradil

e-mail: mudrhradil.@seznam.cz

(vidu radio-podkastojn en Starto 2/2007, p. 45)

 

LINGVA ANGULO

Dividado de vortoj en Esperanto

Ĉar en ĉiu lingvo eskzistas aliaj reguloj por dividado de vortoj fine de linioj kaj ĉar Zamenhof rigardis la aferon mal­grava, „papera“, ne estas eraro, se oni dividos vorton kie ajn. Tamen estas konsilinde respekti certajn rekomen­dojn: kunmetitajn vortojn dividi laŭ vort­elementoj (prefiksoj, radikoj, sufik­soj), ekz. en-poŝ-igi, sed ne memstarigi finaĵon (ne: enpoŝig-i). Longajn radik­vortojn dividi laŭ silaboj, kiel oni prononcas ilin: dro-me-da-ro, eks-pe-ri-men-to. Kelkaj personoj preferas ankaŭ kun­metaĵojn dividi laŭ la prononcataj silaboj: en-po-ŝi-gi. Plie necesas atenti signifojn de vortoj, por ne erarigi la legantojn: eks-per-ti (esti eksperto), ek-sper-ti (komenci sperti, akiri sper­ton).

-mm-

Junulara Kongreso

En 2008 – de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto - IJK, jam la 64-a, okazos en la romia hungara urbo Szombathely, je kelkaj km de la aŭstria landlimo. La aranĝo kunligos la tradicion de la IJK – ekz. gravaj debatoj en pleno kaj diskutrondoj (ĉefe pri la ĉefa temo de IJK: minoritataj rajtoj) - kune kun la ku­tima juneca etoso, en kiu brilos spor­toj, akvobatalo, dancoj, ekskursoj, naĝado ktp. Ĉio tio en la esperantista klimato de internacia amikeco sen lingvaj proble­moj.

Carevo

01-10. 07. 2008

Bulgara Esperanto-Asocio invitas al in­ter­nacia renkonto apud Nigra Maro kun interkona vespero, trarigardo de Carevo, ekskursoj al Stranga vilaĝo kaj Sozopol, pikniko ĉe vilaĝo Sinemorec, vizito de botanika ĝardeno, konversacioj, amuzoj. Aliĝu ĝis fino de februaro Adreso : inĵ . Boris Vasilev Gaĝanov, str. “Petar Janev“ 21, 4600 Velingrad, Bulgario, tel: 0035935954204; mob: 00359898676270 e – mail : gadzanov_b@abv.bg.

Grava atingo ĉe Google

La populara reta serĉilo jam longe havas esperantlingvan version. Sed nun estis Esperanto alvicigita al 43 lingvoj, kies retejoj estos priserĉataj prioritate, se vi serĉos de la adreso kun aldonita lingvo: http://www.google.com/webhp?hl=eo&lr=lang_eo. Google nun kapablas serĉi ene de pli ol 2.680.000 esperantlingvaj paĝoj. laŭ Marek Blahuš

HONORAJ MEMBROJ DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

jen la nova rubriko, kies tasko estas prezenti al la legantoj de Starto la honorajn membrojn de ĈEA. Sciigi al vi, kiel ili vivas, kiajn ili havas opiniojn, sed ankaŭ iom resumi, kion ili faris por Esperanto kaj kial do ili fariĝis niaj honoraj membroj. Ĉion ĉi mi planas realigi laŭeble en la formo de intervjuoj. La elekto estas pli malpli hazarda, tamen ne tute. Kiel unuajn mi decidiĝis intervjui du el ili, kies verkoj aperis antaŭ nelonge, nome niajn samideanojn Karel Kraft kaj Jiří Laube.

Karel Kraft, Mgr. (*1926)

apartenas al niaj plej multflanke aktivaj esperantistoj: aŭtoro de la Ĉeĥa-Esperanta Vortaro kaj kunaŭtoro de la Esparanta-ĉeĥa vortaro (plej ampleksaj vortaroj de Esperanto por ĉeĥoj), tradu­kanto el Esperanto ĉeĥen (Baza instruo de Vonbulismo) kaj aŭtoro de la intere­s­ega vivopriskribo de la ĉeĥa edukisto Přemysl Pitter Heroo de amo (ĉiuj ĉi eldonaĵoj de KAVA-PECH), sed ankaŭ de la memeldonita rakonto pri siaj hundoj Tri amikoj - kaj okaze de la UK en Pekino estis eldonita lia poemo Kia terbatado en la kolekto titolita  „Poema­ro por  paco“.

Vi estas profesie instruisto de mate­matiko, tamen vi laboris ĝis 1989 kiel konstrulaboristo. Pro kio vi devis forlasi vian instruistan postenon?

Kiel aktiva militkontraŭlo, membro de War Resistents International,  fondanto de distrikta Společnost pro lidská práva  en 1968 ktp.  mi apartenis al tiuj, kiujn la reĝimo ordonis post invado de sovetaj milit­fortoj puni per senigo de pluaj ho­maj rajtoj.

En via verko pri „Heroo de amo“ vi pruvis detalan konon de la vivo kaj agado de Přemysl Pitter. Ĉu vi povas diri al ni kelkajn impresojn el viaj personaj rilatoj?

Mi ege admiris la edukan arton de Pitter en lia Milíč-domo. Duaflanke Pitter, gvi­danta militkontraŭulo en la periodo inter la unua kaj dua mondmilitoj, interesiĝis pri mia rifuzado subiĝi al milit­ekzer­cado. Mi komencis dujaran pormilitan ser­von per envicigo en artilerian lernej­on por oficiroj. La komandanto de la ler­nejo plenumis mian peton kaj resendis min al la regimento. Pro manko de inte­reso oni elĵetis min el la lernejo por suboficiroj. La ekzamenon por la kurso de mezuristoj mi pro eraroj en kalkulado ne plenumis. Dum mi kuŝis malsana en milita tuberkuloza malsanulejo kiel rezulto de malsatstriko, oni nuligis miajn tri akuzojn ĉe la milita prokurejo (pro neobeo al ordono en batalekzerco ktp). Nur kurte mi kontaktis kun Pitter, mi ekkonis lin en la jaro 1951 kaj en la sama jaro en aŭgusto mi vidis lin lastfoje dum nia komuna restado en lia somera infansanigejo en Mýto. Fine de tiu mo­na­to li savis sin per fuĝo el Ĉeĥo­slo­vakio kaj mi jam neniam renkontis lin, li neniam revenis en sian patrujon, nur skribe ni kontaktis dum lia restado en Svisujo ĝis lia morto en 1976.

Ĉu estas ankoraŭ alia Esperanto-rilato, kiun vi volonte mencius?

Plej korproksime daŭras mia dejunaĝa kontakto kun blinda redaktoro de por­blin­dula

gazeto La Kontakto Jacob Wie­rin­ga kaj lia edzino, kvankam li nur unu­foje vizitis min kaj mi nur en la jaro 1968 sukcesis transpaŝi landlimon kaj viziti lin en Nedrlando. Mi korespondas kun li brajle kaj nun li legas miajn tekstojn prefere per legosintezilo, ĉar tiel li povas pli facile transpreni miajn kon­tri­buaĵojn por la gazeto.

Ĉu vi volas mesaĝi ion al nova gene­racio de esperantistoj?

Fidon, firman konvinkon, ke via laboro por la lingva interkompreno pravas kaj ke ĝi estas ege utila.

Jiří Laube (*1923)

apartenas al tiuj esperantistoj, kiuj ne nur ne ricevis ŝancon profunde studi (krom se li dum la germana okupacio akceptus universitatan studadon en Germanujo), sed eĉ li estis 6 jarojn arestita „pro krimoj kontraŭ la komunisma reĝimo“. Tamen li neniam interrompis la daŭran dediĉon al kaj laboron por siaj idealoj, al kiuj apartenas unuavice Esperanto kaj studado de kulturaj radikoj de nia Eŭropa civilizacio. Dum la interparolo kun li oni devas admiri lian nerompitan optimismon kaj pluan studemon kaj laboremon eĉ en siaj 85 jaroj.

 Vi konas plurajn lingvojn (la latinan, germanan, francan, anglan, hispanan kaj Esperanton), kaj vi lernis ankaŭ la grekan lingvon. Vi, komence oficisto, poste fabrika laboristo, arestito pro „krimoj kontraŭ la komunisma reĝimo“, helplaboristo. Fidela al Esperanto kiel instruanto, fondinto de E-kluboj kaj funkciulo de ĈEA. De vi organizita terminologia kurso en Roudnice en 1986 havis grandan eĥon ankaŭ eksterlande. Certe mi ion forgesis, ĉu vi mem povas diri ion al la legantoj de Starto pri vi mem?

Verdire mi ne scias, kion mi diru ankoraŭ. La du totalismaj reĝimoj esence misformis miajn studplanojn. Kutime oni dum intervjuoj vicigas,  kion kiu studis, kion publikis, eventuale kian elstaran postenon li atingis. Nenion el tio mi povas diri pri mi. Mi ne volas kulpigi la negativajn influojn de la tempo, kvankam ili estis ankaŭ tiaj.

Do, vi ne havas diplomojn el universitatoj, tamen mi jam skribis pri vi enkonduke, ke vi parolas plurajn lingvojn, kio certe ne estis normala en la tempo, dum kiu vi vivis vian mezan aĝon. Kie estas komenco de tio rilate vin? Kaj kiel vi povas koncize resumi vian agadon?

Mi studis ekde 1934 ĝis 1939 en la ĉefepiskopa gimnazio en Bubeneč, kiun baldaŭ okupis la nazioj. Pro necerteco en la komenciĝanta milito mi transiris en la gimnazion en Terezín. Dume en Bubeneč mi lernis la grekan, en Terezín mi devis studi la francan, kio ne kaŭzis al mi problemon, ĉar mi lernis ĝin jam antaŭe private. Mi aliĝis al la somera (1940) kurso de la angla, sed ĝi estis lastmomente malpermesita kaj anstataŭigita per la germana (universitata ekzameno), sekvontjare la angla jam estis permesita, mi lernis ankaŭ ĝin. Post fermo de la gimnazio en Terezín (kaj evakuo de la tuta urbo Terezín) mi pasis la lastajn du jarojn en Louny. Ĉar mi finis la maturec-

ekzamenon kun tre bona rezulto en la germana, oni proponis al mi stipen­dion por plustudi en Germanio, kion mi ne akceptis. Menciindas, ke mi pasis la maturec-ekzamenon la 6-an de junio 1942, du tagojn post la morto de Heydrich kaj 4 tagojn antaŭ la neniigo de Lidice, do en tre turbulenta tempo.

Mi laboris kiel oficisto ankaŭ post la milito. En 1954 mi estis arestita kaj kondamnita (ankaŭ mia edzino) kaj post la amnestio en 1960 mi laboris kiel help-laboristo ĝis mia pensiiĝo en 1983.

Apud mia manlaboro mi aktivis por Esperanto instruante en la somera tendaro en Lančov, kun mallongaj interrompoj mi konstante laboris por Esperanto en la Scienca-teĥnika sekcio de ĈEA, en la loka grupo Roudnice, organizis jam menciitan internacian terminologian kurson en Roudnice, ktp.

Mi kompletigu la informon, ke vi agas ankaŭ ekster Esperantujo en Demokratia Klubo. Kio igis vin ekagi en ĝi?

Per invito de la prezidanto de la Klubo. Li konis min el la tempo de sia esperantista aktivado. La ideo de harmonia kunvivado de ĉiuj estas propra por ambaŭ organizaĵoj. Demokratia Klubo fondita en 1948 okupiĝas pri demokratismo, t.e. idealo de demokratio, kiu eble neniam estos realigita en pura formo, sed ĉiam ĝi restas nia dezirinda celo. Esperanto estas enkorpiĝo de lingva demokratio kaj paca kunekzistado.

Parte ĝi identas ankaŭ kun aktivado de la serio de internaciaj konferencoj Forum 2000, iniciatita de la eksa ĉeĥa prezidento Václav Havel kaj la israela verkisto Ellie Wiesel.

Evidentas, ke ĉiuj tiuj aktivecoj klopodas senprofite instali homdignan socion esprimitan per la komuna slogano „libereco kun respondeco“.

Mi kompletigu la informon, ke ĵus aperis la verko de Jiří Laŭbe konciza laŭ la amplekso, sed grava laŭ la temo kaj enmetitaj ideoj „Ĉu kultura integriĝo de Eŭropo? Jes, sed nur per demokratia simbiozo de la kulturoj“, KAVA-PECH, A5, 31 p.,  aparte kaj en Esperanto, kaj en la ĉeĥa.  Kiu do volas ekscii pri la ideoj de Jiří Laube pli, jen la bona ŝanco.

Intervjuis: Petro Chrdle

La nova verko de Jiří Laube pensigas pri inte-griĝo de kulturoj (helena-latina - judisma - kristana - islama), pri la reveno al la komunaj radikoj ĉe Abrahamo, kiuj povas helpi al reciproka kom­preno de la civilizaciaj diferencoj kaj kompren­eble finas per konvinko, ke la integriĝo de Eŭropo ne povas eviti komunan neŭtralan ling­von.

 

 

La 19-a Internacia Kultura Festivalo en Ústí nad Labem

La tradicia Esperanta Kulturfestivalo okazis dum la 30-a de novembro ĝis la 2-a de decembro 2007en urbo Ústí nad Labem, Nordbohemio (Ĉeĥa respubli­ko). Ĉi-jare ĝin partoprenis plejparte Ĉeĥoj, sed ĉeestis ankaü germanaj esperantistoj (en la pasintaj IKF-oj ne mankis ankaü slovakoj, francoj k.a.).

La vendreda programo apartenis al inter­kona vespero de la ĉeestantoj, ve­nin­taj el diversaj lokoj de Bohemio, Mo­ra­vio kaj Federacia respubliko Germa­nio.

La ĉefa tago de la festivalo estis sabato, la 2-an de decembro. En la triho­ra prelega matineo oni aüskultis 7 prele­gojn akompanatajn de vigla diskuto. Inter aliaj programeroj de la matineo mi menciu ĉeeston de ĉeĥa poetino Marie Dolistová, kies poemoj estis prezentitaj paralele kun la Espe­ranta traduko. Ŝi emocioplene esprimis sian miron pri la surprize alta tradukeblo de siaj poemoj en Esperanton, pri la belsoneco de Esperanto kaj tute libera parolfluo de la ĉeestantoj dum la diskutoj.

Sabate posttagmeze okazis spirita kon­certo en la preĝejo de Sankta Paülo, kiu enhavis klasikajn muziknumerojn de mo­n­daj komponistoj prezentitaj en Espe­ranto fare de profesiaj artistoj. La pro­gra­mo estis finita per komuna kantado de Beethoven-a odo “Al la ĝojo“ (An die Freude), el lia 9-a simfonio.

Vespere, en impona salono de la urba art­lernejo, okazis koncerto de mond­konataj melodioj prezentitaj de profesiaj kantistoj kaj muzikistoj (el la listo de prezentitaj muzikaj numeroj mi elektas:

W. A. Mozart: 1-a parto de sonato C maĵora (fortepiano); Zdeněk Fibich: Idilio; K. M. von Weber: virtuoza klar­net-numero; G. Donizetti: ario el la ope­ro Don Pasquale; F. Lehar: ario el la opereto „La lando de ridetoj“; J. Strauss: ario el la opereto Ciganbarono k.a.

En la artprogramo rolis Miroslav Smyč­ka, Kateřina Kudlíková, Josef Vích, Jan Duda, Václav Urban, Tereza Urbanová, Václav Vanc kun siaj filoj kaj Bohuslava Převrátilová (Šrutová) kun siaj infanoj.

Post la oficiala artprogramo la publiko komune kantis, kun pianakompano, kelkajn kristnaskajn kantojn tradukitajn en Esperanto. Fino de la vespero estis dediĉita al tombolo.

La tripartan sabatan programon parto­prenis preskaü 50 esperantistoj.

Dimanĉe estis organizitaj du pro­gra­moj. Unu grupo de interesatoj ekskursis al nemalproksima observa turo, de kie

estas impona disrigardo al České středohoří (Mezbohemia montaro), al Krušné hory (K. montaro) kaj al urbo Ústí nad Labem mem, ĉirkaüata de romantikaj montetoj kaj trafluta de la plej granda rivero de Ĉeĥio, Labe (Elbo).

La dua grupo de ĉeestantoj kunvenis en salono, kie ili aüskultis preskaü unu­horan magnetofonan programon pri Jan Amos Komenský – Komenio, lia biografio kaj ĉefaj, mirinde multaj, verkoj. Oni ankaü aüdis liajn profetajn vortojn koncerne utilon kaj neceson de internacia kompreniĝo surbaze de unu komuna lingvo. Lia koncepto, esprimita antaü pli ol tricent jaroj, respondas ĝenerale al la ideoj de Esperanto.

La nivelo de la 19-a IKF estis tre alte aprezita de la ĉeestantoj, kiuj esprimis deziron, ke post unu jaro oni okazigu jubilean 20-an IKF.

Vlastimil Novobilský

prezidanto de Klubo de esperantistoj en Ústí nad Labem

fotoj de Josef Kříž

 

 

 

 

 

 

ipernity" en Esperanto

"ipernity" estas la unua servo, kiu ebl­igas al vi kunhavigi ĉion en Interreto: blogo + fotoj + filmoj + sonaĵoj + ĉiaj specoj de ciferecaj dokumentoj estas nun kunigitaj en unu sola spaco kaj publikigitaj laŭvole.
"ipernity", kiu estis lanĉita antaŭ 5 mo­natoj en la lingvoj angla kaj franca, jam ekde la komenco estis forte ŝatata de pluraj Esperanto-parolantoj, el kiuj kel­kaj spontanee volontulis por traduki "ipernity" en la lingvon de D-ro Zamenhof.
"La forta ligo, kiu kunigas niajn membrojn kun "ipernity", ebligis al ni alfronti la problemon de plurlingvigo en komuna kaj volontula maniero, kie la membroj mem kunlaboris en la tra­dukado, uzante eksterretan tradukilon. Ni tiel akiris tre rapide tradukojn de la retejo, kiuj korespondas perfekte al la bezonoj de la uzantoj." - deklaras Christian Conti, kunfondinto de la servo.
Danke al tiu ĉi metodo "ipernity" estas ekde nun havebla en 6 lingvoj, inter kiuj la germana, la hispana kaj la itala! Pro ĉia rapide kreskanta sukceso, la asocio jam komencis novajn tradukojn por povi malfermiĉi al pli granda nombro kaj al pli da diverseco, kaj por la feliĉo de siaj membroj. Vidu:

http://www.ipernity.com

- "ipernity" adresas sin ne nur al familioj kaj amikaj grupoj por privata uzo, sed ankaŭ al kreantoj por la disvastigo de siaj verkoj al pli granda publiko.

laŭ Ret-Info

Tulipoj Esperanto

Nederlanda firmao Bakker pri tulipoj en sia aŭtuna katalogo 2007 ofertas tuli­pojn Esperanto (Tuli­pa viridiflora Espe­ranto), la ĉeĥa filio en Pardubice sub la kataloga numero 0830-08 kontraŭ 239 Kč por 12 pecoj. La filioj ekzistas ankaŭ en aliaj landoj, sekve oni povas trovi la saman retejon pri la tulipo en diversaj eŭropaj lingvoj (la ĉeĥa sub adreso: http://www.bakker-cz.com/index.aspx.

P. Sittauer

Foglar kaj Esperanto

Ĉijare aperis en la eldonejo Knižní klub (Libroklubo) verko de Miloš Zaple­tal Záhady a tajemství Jaroslava Fogla­ra (Misteroj kaj sekretoj de Jaroslav Foglar), fakte biografio de la plej popu­lara ĉeĥa verkistoj por knaboj. La aŭtoro miras, ke Foglar estis tradukita nur en la lingvojn polan, hungaran kaj germanan kaj veran raraĵon li vidas en traduko al Esperanto aperinta en Třebíč (p. 146).

P. Sittauer

Spegulo

En la alproksimiĝanta nova jaro 2008 en Pollando komencos aperadi nova revuo titolita SPEGULO. Ĝi estos kva­ron­jara revuo kun socikultura en­ha­vo, turnita al leganto aktiva, lingve matura, kritike sekvanta okazantaĵojn en la moderna kulturo, eŭropa kaj mon­da. Enestos en ĝi originalaj poe­moj, rakontoj kaj teatraĵoj, kaj ankaŭ tradukoj el la plej diversaj lingvoj. Redaktos T. Chmielik, K. Leja, L. Ligęza kaj S. Smigielski.

Esperanto en televido kaj radio

Jaroslav Suchánek parolis en televi­da programo Sabotáž, Marek Blahuš aperis en Křesťanský magazín (pri nova junulara retejo Signály), en kiu li menciis Esperanton, al Esperanto estis dediĉita porinfana radio­programo Do­mi­no kun Dan Mrázek, Martin Minich kaj M. Blahuš. En programo de inter­naciaj riportistoj oni elsendis riporton el Roma Esperanto-klubo. Kelkaj el la menciitaj programoj estas elŝuteblaj en la interreto.

 

Novaĵoj en Esperanto-urbo

Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, jam havas pli ol 40 Esperanto-ŝildojn, kiujn financis multaj sponsoroj, ekz. ĉe la urba biblioteko, ĉe la 7-kilometra promenejo, ĉe memorejo Joachim Gießner, plie estis esperantigitaj man­ĝo­kartoj en tri restoracioj.

Supera kurso de Esperanto

komenciĝis ĉe Jagelona Uni­ver­sitato en Krakovo, nome 2-semes­tra, 90-hora. La partopreno povas esti aŭ ĉe­esta aŭ koresponda (rete) kun 3-taga studrestado en Krakovo. Instruas Maria Mejrczak, la finstudintoj ricevos atestilon. La ĉefaj ce­loj de la kurso estas gramatika pre­ci­ze­co, riĉeco de la vortprovizo, sinespri­ma­do en bela kaj facilflua Esperanto, uzado de diver­saj stiloj, redakto-kapablo, en­kon­duko al ĵurnalista redaktado, arto argumenti, diskuti kaj gvidi diskutojn, arto voĉe prezenti tekston (i.a. litera­turan).

Mortis Vladimír Klazar

Lunde la 19-an de novembro adiaŭis Silezia teatro en Opava kaj vasta publiko kun Vladimír Klazar, estinta aktoro, reĝisoro kaj ĉefo de dramtrupo de la teatro. Li subite mortis 9. 11. en aĝo de 87 jaroj. Li mem ne estis esperantisto, tamen li enskribiĝis en la ĉeĥa movada historio. Influita de amikaj rilatoj kun  la subskribinto li kun sia edzino A. Špani­helová, opersolistino, kaj pluaj mebroj de la teatro en Opava plenumis en Espe­ranto artan programon de la 1-a Espe­rantista Kultura festivalo en Opava en 1967 omaĝe al la 100-jariĝo de la poeto Petr Bezruč, kulturdatreveno de Unesko. Post inspiriga sukceso li akceptis propo­non surscenigi iun ĉeĥan dramverkon en Esperanto. Post pristudo de tiamaj ebloj mi proponis elekti verkon de V. Nezval Manon Lescaut, kiu estas tre ŝatata de ĉeĥa popolo kaj plue tiam ekzistis eminenta traduko de la verko pere de Jiří Kořínek, ĝi estas samnivela kiel la ĉeĥa originalo. Komence de la jaro 1968 kre­iĝis necesa trupeto, kiu unue plenumis bazan Esperanto-rapidkurson, por ke la aktoroj bone komprenu la lingvaĵon de la teatraĵo kaj oni komencis studi unu­opajn rolojn. Vladimír Klazar reĝisoris la spektaklon, mi prizorgis la lingvan kvaliton. Post kelkaj monatoj estis la surscenigo preta kaj en Opava – tiama Teatro de Z. Nejedlý – okazis la premiero, kiun partoprenis esperantistoj el Ostrava-regiono. La rezulto estis eminenta. Sekve la grupo aliĝis al la Internacia Festivalo de Esperanto-teatroj en Pulo (Jugoslavio), kien forveturis la grupo aŭtobuse kune kun necesa teknika ekipaĵo, kostumoj kaj ĉiuj bezonaĵoj. Tio estis la unua elveturo de Opava teatro eksterlanden post la dua mondmilito. La karavano ricevis gravan financan sub­tenon de tiama Regiona Nacia Komitato, kontribuis ankaŭ la urbo Opava. Ĉar aktora trupo krom la surscenigo preparis ankaŭ Artan Vesperon kun deklamado kaj operarioj, ĝi vizitis unue Zagrebon, kie estis prezentita tiu programo (orga­ni­zis tion Kultura Servo), kaj poste okazis jam ĝuste en Pulo en "Istrisko Narodne kazalište" (Istria Nacia Teatro) la ekster­landa premiero de la verko. Alitage ripetiĝis ankaŭ la Arta Vespero. Ambaŭ vesperoj estis sukcesaj.

Post reveno hejmen havis la kolektivo pluajn interesajn planojn por prezento de jam preparita surscenigo kaj ankaŭ in­tencis prepari pluan verkon por scenejo. Bedaŭrinde kelkaj tagoj post reveno invadis en Ĉeĥoslovakion soveta kaj aliancanaj armeoj kaj la situacio draste ŝanĝiĝis. Kvankam prezento de Manon Lescaut ankoraŭ foje okazis en Jablonec nad Nisou dum Monda Ekspozicio de Biĵuterio kaj intertempe venis ankaŭ por trupo invito al UK en Helsinki, la ŝancoj tute perdiĝis. La kolektivo disfalis kaj novaj oficialaj institucioj tute malebligis tiel kolektivan elveturon eksterlanden. Tamen post la dua milito tio estis unu­nura kazo, kiam profesia kaj alkvalita teatro surscenigis ĉeĥan dramon Espe­rante.

Vladimír Klazar tamen kun kelkaj aliaj teatraj kolegoj ankoraŭ plurfoje publike prezentiĝis en Esperanto dum lokaj kaj regionaj renkontiĝoj.

Vl. Kočvara

Sukceso de ĉeĥa esperantisto


Josef Kříž el Ústí nad Labem en aprilo sendis respondojn je kon­kurso proklamita de la Esperanto-sekcio de China Radio Inter­national, ĉifoje je la temo „Sichuan - hejmo de granda pando“. Oktobre li ricevis respondon, ke li akiris la unuan premion el 700 000 parto­prenantoj el 142 landoj de la mondo. La premio konsistis el granda tablotuko brodita laŭ ĉinaj klasikaj motivoj. Pasintjare li estis dua kaj ricevis du kompaktajn diskojn pri la ĉina naturo. Li esperas akiri foje unusemajnan restadon en Ĉinio. La 19-an de oktobro 2007 akceptis la venkinton hetmano de la regiono Ústí Jiří Šulc kaj direktorino de la regiona oficejo Lydie Šťastná. Pri la akcepto informas la retejo de la hetmano http://www.kr-ustecky.cz/ vismo5/dokumenty2.asp?u=450018&id_org=450018&id=1409368. Danke al la konkurso ankaŭ la regionaj oficistoj estis informitaj pri Esperanto-movado.

 


Fajrovulpo nun en Esperanto
La populara, libera retnaviga programo Firefox nun ekzistas ankaŭ en Esperanto. La unua versio de la traduko estis publikigita en la lasta semajno de sep­tembro, sed la kompletigo kaj plibon­igado de la Esperanta versio daŭras. La Esperanta traduko estas distribuata kiel aldonaĵo, per kiu eblas kompletigi ajna­lingvan version de Firefox.

"Mi mem instalis la tradukon, kaj nun uzas gin. Ĝenerale ĝi ŝajnas tre bone farita", opinias Bertilo Wennergren.
Firefox, en Esperanto ofte nomata an­kaŭ "Fajrovulpo", estas tre populara, sen­paga retkrozilo, la plej serioza kon­kuranto de Microsoft Internet Explorer. Laŭ multaj spertuloj, Firefox estas pli bona kaj pli sekura ol Internet Explorer, kaj pli bone sekvas la validajn normojn.

Legu pli ĉe:

www.liberafolio.org/2007/fajrovulpo

Laŭ Ret-Info

 

KALENDARO 2008

2008-02-16/25: Flugkaravano al Barato (Hindio) kaj Nepalo lige al la 5-a
Asia Kongreso de Esperanto. Inf.:
chrdle@kava-pech.cz
2008-04-04/06: Sabla Printempo en Písek, turisma, kultura kaj faka programo (daŭrigo de la seminario "Esperanto en la reto". Inf.:
esperanto.pisek@seznam.cz
2008-06-29/07-12, -07-13/26, -07-27/08-09. Somera Esperanto-Tendaro en Lančov, la Esperanto-aranĝo kun la plej longa tradicio en Ĉeĥio, jam kvindekan fojon en la sama loko! Ĉiutaga antaŭtagmeza laŭelekta instruado de lingvo (ĉiam ankaŭ Esperanto elekteblas). Inf.:
podhradska@volny.cz
2008-07-18/27: Aŭtobusa karavano al la 93-a Universala kongreso de Esperanto en Roterdamo. Inf.:
mirka.tomeckova@seznam.cz
Somero: EKOTUR 08, Tradicia ekoturisma renkontiĝo por biciklantoj kaj piedturistoj.
Unusemajna, proksime de Prago, probable en la dua duono de aŭgusto en Karlštejn, dato kaj loko precizigota. Inf.:
chrdle@kava-pech.cz

2008-10-03/05 Kongreso de ĈEA en Přerov

2008-10-06/12 InPaSem /Internacia Paroliga Semajno en Dobřichovice, chrdle@kava-pech.cz
2008-11-07/09: KAEST 2008
(Konferenco Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) en Dobři­chovice. Inf.: chrdle@kava-pech.cz

 

Ni kondolencas

- la 6-an de aprilo 2007 mortis 73-jara Věra Dvořáková (EK Třebíč).

- en aĝo de 56 jaroj forpasis Helena Benešová (EK Třebíč)

- fine de junio mortis Marie Kuřeová el Liberec en la aĝo de 86 jaroj (pasint­numere estis erare skribite 66 jaroj - ni petas pardonon)

- la 23-an de septembro 2007 forpasis konata slovaka esperantistino Alička Komlóšiová (nask. 1942), pedagogino.

- la 13-an de novembro 2007 forpasis 74-jara Miroslav Srb el Pardubice

- meze de novembro 2007 en aĝo de 79 jaroj forpasis Mgr. Věra Svobodová (EK Třebíč)

Oprava - omluva

Ve zprávě o činnosti esperantských klubů a kroužků na svazové konferenci v Poličce mělo být správně uvedeno, že o esperantský strom před Gymnaziem Olgy Havlové v Porubě se pečlivě stará esperantský kroužek Poruba. Tímto se také EK Poruba omlouvám.

V.Podhradská

Rememore pri C. Kotyzová

Českotřebovský zpravodaj (Informilo de Česká Třebová) en sia oktobra numero 2007 memorigas, ke antaŭ dek jaroj forpasis handikapita esperantistino Cecilie Kotyzová, kiu organizis esperantistajn balojn kaj kursojn de Esperanto. Kvar jarojn ŝi estis magistratanino de la urbo (1990-1994).

Novaĵoj en STEB

Virtuala scienc-teknika E-biblioteko:

http://www.eventoj.hu/steb/

Ŝuo-farado

Leksikono "Dr. PI bloobook"

Elementoj de nelineara optiko

La rolo de ISAE kaj Scienca Revuo en mondo de specialigitaj sciencoj.

Relativeca Dopplera efiko ĉe unuforme akcelata movo.

La relativeca tempo
■ Birdo-kantoj kun mp3

Lingvo-Orientiga Instruado

De incenso antikva al moderna parfumo

Holografio kaj televido

Veldado en la kosmo

Sunsistemoj kaj planedoj ĉirkaŭ foraj steloj

Sismologio kaj kontraŭ-tertrema protekto en Albanio inf.: Szilvási László

Nabídka starších knih zdarma

Starší esperantské knihy ze zrušené klubovny můžete získat zdarma za odvoz či poštovné. Přednost bude mít svazová knihovna, pak klubovní knihovny a jed­notlivci aktivně pracující v hnutí. Seznam žádejte na adrese: Jan Werner, Dří­nová 18, 612 00 Brno; e-mail: wernerjan@seznam.cz