N-ro 4/2006 (221)

ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 


Niaj gejunuloj dum la asocia konferenco

en České Budějovice

22.-24. 9. 2006

ĈEA konferencis

En la sudbohemia regiona urbo České Budějovice okazis inter la 22-a kaj 24-a de septembro 2006 la 12-a asocia konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kiun partoprenis 101 personoj.

La universitata komplekso dispon­igis ĉefan   konstruaĵon kun du klas­ĉambroj kaj aŭlo, kiuj provizore ricevis nomojn Tomáš Pumpr, Josef Vondroušek kaj L. L. Zamenhof. La loĝadon oni trovis en kelkdek me­trojn proksimaj studenthejmoj, ki­ujn ligis tegmentita trotuaro, sur kies fino staris studenta manĝejo, ŝanĝita portempe al konferenca manĝejo. En vestiblo antaŭ la aŭlo estis eksponitaj libroj de libroservo, kie oni povis ankaŭ aĉeti kafon aŭ teon.


La vendreda vespero estis dediĉita al instruado de Esperanto, gvidata de Tomáš Břicháček kaj Dáša Chvátalová en la salono Vondrou­šek, kaj al rememoroj (en la salono Pumpr) pri la kongresoj en Florenco kaj Sarajevo (junulara) kaj pri IKUE-kongreso en Velehrad k. s.  Interesa estis vizito de tri­dek­jara viro, pranevo de Tomáš Pumpr, kiu rakontis pri sia praonklo kaj pri sia renkontiĝo kun la nomo de Petr Ginz - li estis en Hispanio ĝus­te kiam aperis la hispana traduko de Taglibro de mia frato. Prezentita estis ankaŭ kantado ĉe gitarludo kaj fabelfilmo kun esperantlingvaj sub­tekstoj preparitaj de la junularo.


Sabate la ĉefan konferencan pro­gra­mon en la aŭlo Zamenhof mal­fermis malgranda koncerto de Miro­slav Smyčka, poste sekvis raportoj pri ekonomio kaj aliaj aferoj de la asocio. Posttagmeze la plejparto da konferencanoj prome­nis tra la urbo, nur kelkaj restis en la salono Pumpr por diskuti pri la iniciato ELFO (Es­pe­rantologia kaj literaturo foru­mo). La historia parto de la urbo estas vere vidinda, precipe la gran­da kvadrata placo kun pitoreskaj historiaj domoj, fontano en la mezo kaj iom flanke Nigra Turo kun 225 ŝtupoj, kies supro donas belan panoramon de la ĉirkaŭaĵo. Interesa estis ankaŭ konservita stacio de ĉevala fervojo el la 1840-aj jaroj.  La sabata vespero finiĝis en picejo proksime de la universitato, kie estis preparita solena vespermanĝo, poste dancado kun riĉa tombolo.


Dum la konferenco estis aplikata projekciado, ofte rekte el la interreto

Dimanĉe matene oni daŭrigis Esperanto-kurson kaj samtempe en la apuda klasĉambro estis prezentita agado de la sekcio de informadiko, poste estis prezentitaj plej interesaj esperantlingvaj retejoj. Precipe mal­junaj esperantistoj unuafoje vidis, kiel la interreto funkcias, ĉar la komputilo, per anteno ligita rekte al la reto, projekciis lumbildojn sur grandan muran ekranon. Poste estis projekciata subtekstita komedia filmo kaj propaganda TEJO-filmo pri Esperanto en la moderna mondo.

Miroslav Malovec


Libroservon kaj Bibliotekon de la asocio prizorgas geedzoj Anna kaj Jiří Vyšinka el Vracov - sian funkcion ili plenumis ankaŭ dum la konferenco.

En la picejo

La konferenca traktado

La konferencan traktadon sabate ma­tene en la aŭlo Zamenhof inaŭ­guris asocia vicprezidanto Jiří Tome­ček per salutoj de la urbestro D-ro Miroslav Tetter kaj de la pro­rek­toro de la Sud­bohemia Universi­tato Prof. Vladimír Papoušek.

Post mallonga koncerteto de Miro­slav Smyčka prezentis raporton pri la agado de la asocio prezidantino Jana Melichárková. Ŝi substrekis neceson ŝpari monon, laŭdis kasis­ton Vratislav Hirš, ke li senpage prizorgas la aso­cian kontadon, kaj la geedzojn Vyšin­ka, ke ili senkoste disponigis al la asocia biblioteko ne nur spacon, sed ankaŭ sian laboron. Al dumvivaj membroj ŝi dankis pro donacoj kaj tralegis leteron de la ministerio  pri instruado.

Kasisto Vratislav Hirš priskribis la asocian membrobazon (el 778 mem­broj ni havas 364 dumvivajn aso­cianojn) kaj problemojn kun la nova sistemo de kontado (duobla).

Vicprezidanto Petr Chrdle raportis pri internaciaj rilatoj de ĈEA, prezentis la estraron de UEA kaj de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU), ra­kon­tis pri UK-oj en Florenco kaj la venontjara en Jokohamo kaj pri graveco de regulaj konsultiĝoj de mezeŭropaj E-asocioj.

Věra Podhradská raportis pri agado de Esperanto-kluboj kaj Mi­ro­slav Vaněk pri asociaj sekcioj.

Pri la agado de la katolika sekcio kun 168 membroj informis la pre­zidanto Miloslav Šváček. Ĉiujare estas eldonataj kvar numeroj de Dio Benu en 320 ekzempleroj jam dum 16 jaroj, por nevidantoj oni pri­zor­gas sonregistradon. Somere okazis en Velehrad la 59-a kongreso de IKUE (104 kongresanoj el 11 landoj), preparata estas renkonto en Pollando, eldonita estis libro pri ĉeĥa kuracisto en Afriko, aperonta estas broŝuro pri Olomouc subte­nata de la magistrato.

Marek Blahuš aludis refondiĝon de Ĉeĥa Esperanto-Junularo en 2005, renkontiĝon en Velehrad, junularan projekton Esperanto ĉe Interreto (E@I), kies unua DVD aperis somere, kaj informis pri novembra internacia trejnseminario en Brno „Lingvoj ĉe interreto“, por kiu li sukcesis akiri subtenon el EU. Li klarigis, ke ĈEJ akceptas ankaŭ plenkreskulojn kiel subtenantajn membrojn.

Ladislav Špína informis pri la agado de la fervojista sekcio, kiu aranĝas ĉiu­jare du konferencojn.

Josef Hron raportis pri la kontrolo de asocia mastrumado, kiun plenumis la asocia kontrolgrupo, kaj pri pro­blemoj ligitaj kun duobla libro­tenado.

Anna Vyšinková priskribis pri­laboradon de la asocia biblioteko kaj libroservo, kiujn ŝi transprenis en majo.

Jarmila Rýznarová informis pri agado de AEH, pri la seminarioj en Skokovy, pri la venontjara kongre­so

de AEH kaj pri kunlaboro kun radio AKTIVA URUQAY.

Petr Chrdle invitis al siaj aŭtunaj aran­ĝoj, Internacia Paroliga Semaj­no (ImPaSem) kun internaciaj ekza­menoj, Konferenco pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), informis pri ebleco aboni revuon „Esperantisto Slovaka“ kon­traŭ 200 Kč ĉe Magdalena Feifi­čová kaj ke la premion „infanlibro de la jaro“ akiris „Arne, la ĉefido“, eldonita de KAVA-PECH en 2005.

Pavel Sittauer anoncis, ke la rekon­struado de la necesejoj kaj duŝejoj en Lančov estas finita, dankis al ĉiuj helpantoj kaj mon-kontribuantoj, invi­tis al la jubilea 55-a SET en 2007 kaj proponis Kilian-domon en Třebíč por negrandaj aranĝoj kun ebleco de tranoktado por kelkaj personoj.

Fine la kongreson salutis Inĝ. Tibor Kapencay nome de la slovakaj espe­rantistoj kaj informis pri la movado en Slovakio. (vp + mm)

 

Ministeria letero

Vicministro pri edukado, junularo kaj korpedukado de Ĉeĥio D-ro Ja­roslav Müllner en sia responda letero la 25-an de marto 2006 al nia asocia prezidantino Jana Melichár­ková klar­igis la star­punkton de la mezeŭropaj landoj rilate la multlingvecon en Eŭ­ro­po kaj la eblan rolon de Esperanto.

Dum kunsidoj la 19-an de decembro 2005 en Bratislava kaj 16-an de februaro 2006 en Praha la slovaka delegitaro pro­ponis utiligi kiel super­nacian lingvon de eŭropa komunikado Esperanton, sed ĉar la tri aliaj dele­gitaroj ne identiĝis kun la ideo, la propono eĉ ne estis metita en la finan komunan rezolucion.  

„La ĉeĥa flanko (delegita de la minis­terio de eksterlandaj aferoj) mo­tivis sian starpunkton per tio, ke ĝi ne konsideras verŝajna sukcesan enkon­dukon de Espe­ranto kiel rimedo de internacia komuni­kado. La ĉeĥa dele­gitaro komprenas la avantaĝojn de planlingvo, kiu estas el multaj vid­punktoj pli facila kaj pli rapide lernebla kaj samtempe en sia funkcio estas aŭtonoma kaj politike neŭtrala. Sed ni opinias, ke ne eblas preter­atenti la fakton, ke Esperanto ne estas geografie kaj historie-kulture ankrita kaj ne havas eĉ sufiĉan kvanton da parolantoj, ĉar laŭ plej kuraĝaj supo­zoj estas homoj, kiuj en la mondo parolas Esperanton, malpli multaj ol duonmiliono.

Argumentoj de esperantistoj do ce­las pli la eventualan potencialon, kiun la planlingvo havas, sed ili ne baziĝas sur la nuntempa reala situacio. Politi­kaj, organizaj kaj klerigaj problemoj, kiuj akompanus ĝian eventualan egalrajtigon kun la naturaj lingvoj, ne estas bagatelaj. Esperanto ankoraŭ devas pruvi sian kapablon servi je ĉiuj niveloj. Demando pri ĝia egalrajtigo kaj enkonduko kiel sola lingvo de eŭropa komunikado estas do minimume frutempa.“

Asocia Librokolekto*

1. Post transporto de ĉiuj libroj al Vracov ni decidis ellabori komple­tan liston de ili. Entute temas pri ĉirkaŭ 2500 volumoj, sed surprizas, ke apenaŭ kvarono el ili havis re­gi­stran numeron. La ceterajn titolojn verŝajne neniu eĉ trafoliumis. Nur tiel eblas klarigi, ke ne estas re­gistritaj libroj kun aŭtoraj dediĉoj de tiaj gravuloj, kia estis Jan Masa­ryk!

2. Ni konstatis, ke en unu biblioteko kunvenis pluraj sistemoj de klasado kaj numerado, tial necesos la regis­tradon unuigi, por ke povu enviciĝi novaj libroj, kiuj estas enskribitaj nur en la libro de novaj akiraĵoj sen atribuitaj registraj numeroj,

3. Ĉar la librojn neniu prunteprenas, necesas prikonsideri, ĉu la ekzisto de la biblioteko havas sencon, kaj cerbumi, ĉu ĉi tiu librotrezoro ne povu funkcii en alia formo,

4. En la kolekto troviĝas libroj, kiuj ne estas Esperantlingvaj kaj havas nenion komunan kun Esperanto, se­k­ve indas prikonsideri ilian forigon el la kolekto

5. Miaopinie mankas alveno de no­vaj libroj, devus esti prestiĝa afero de ĉiu eldoninto de esperantlingva li­teraturaĵo, ke li donacu al la asocia librokolekto almenaŭ unu ekzem­pleron; paradoksas, ke la reprezenta biblioteko, per kiu ni povus fieri, ne posedas librojn, kiuj normale trov­iĝas en la merkato (nun kaj en la pasinteco).

6. Ne eblas senfine akceptadi pluajn librojn, necesas klaraj reguloj, kiom da ekzempleroj de unu titolo la li­bro­kolekto bezonas, superfluas havi ĝin en dudeko aŭ pliaj ekzempleroj.

7. Estonte ni planas disponigi al ĉiu klubo kompletan liston de libroj kaj gazetoj, kiujn posedas la asocia librokolekto, por iomete bremsi novajn donacantojn de libroj aŭ gazetoj, por ke la samaj titoloj ne amasiĝu.

8. Dankon meritas heredaĵo post Eva Seemannová, kiu riĉigis nian librokolekton per multaj tre valoraj libroj, precipe poeziaj kaj dramaj, kaj kio estas plej interesa kaj valora, multaj libroj en si kaŝas dediĉon aŭ subskribon de la aŭtoro - tiuj libroj havas eksterordinaran valoron kaj kreos oran bazon de nia libro­kolekto.

Anna Vyšinková

Kollárova 131

696 42 Vracov

tel:518 628 155

anjivy@seznam.cz

 

* La asocia komitato decidis, ke la biblioteko portos oficialan nomon Librokolekto.

100-jara jubileo de Kořínek kaj Pumpr

Inter la 8-a kaj 10-a de decembro 2006 la 18-a Internacia Kultura Festivalo en Ústí nad Labem festis la 100-an naskiĝjaron de niaj du grandaj Esperanto-tradukantoj, Jiří Kořínek kaj Tomáš Pumpr, kiuj naskiĝis en du sinsekvaj tagoj.

Jiří Kořínek naskiĝis la 1-an de oktobro 1906 en Liberec kaj mortis la 4-an de novembro 1988 en Ústí nad Labem. Komen­ce li laboris kiel ko­mer­ca komizo en Li­be­rec, ekde 1931 en tekstila grandkomer­cejo en Brno, dum la Dua mondmilito devige laborigita en fandejo. Post la milito li revenis al sia origina profesio, en 1964 li transloĝiĝis al Ústí nad Labem, kie li laboris ĝis sia pensiuliĝo kiel kontrolisto de kvalito en la entrepreno Textil Liberec.

En 1922 kiel studento li konatiĝis kun Esperanto. Ekde 1949 ĝis siaj lastaj tagoj li dediĉis milojn da horoj al pacienca laboro de tradu­k­anto. Multegaj tradukoj estas disse­mi­taj tra gazetaro aŭ en manu­skriptoj. Plej laste en la Régulo-festlibro Esperantismo  li taksis sian verka­ron kiel 500 originalajn kaj 550 tradukitajn poemojn kaj muziktekstojn. Nur ono el tio aperis libroforme. Li havas ankaŭ lokon en Esperanta antologio (1984) kaj en multaj revuoj, i.a. kiel gajninto de 18 literaturaj premioj. Nur du semajnojn antaŭ la morto Jiří Koří­nek fariĝis la unua esperantisto, kiun la ĉeĥa ŝtato honorigis kiel "merithavan laboranton en kulturo“.

Inter liaj originaloj elstaras poe­moj Doktor Zamenhof, Romanco f-maĵora de Beethoven, Skizoj de Usedon kaj eseoj Problemoj de tradukado, Taskoj de nia literaturo beletra kaj faka, Esperanto kaj poezio, Reguloj de Esperanta fonetiko.

Li tradukis poezion de ĉeĥaj kaj slovakaj poetoj kaj ariojn el operoj. Liaj plej ampleksaj tradukoj estas Panjo (J. Seifert), Manon Lescaut (V. Nezval), Jakobeno (Červinková /Dvořák), Flugilhava ŝtono (J. Karen), Sur la sojlo de amo (M. Procházková).

JUDr. Tomáš Pumpr naskiĝis la 2-an de oktobro 1906 en Dolní Slo­věnice kaj mor­tis la 10-an de septembro 1972 en Prago.

Esperantisto li estis ekde 1926, sian literaturan ver­kadon li komen­cis per kunlaboro al la Ĉeĥoslovaka antologio (Budapest, 1935), post

kiu sekvis Bukedo el ĉeĥaj naciaj mitoj de K. J. Erben (1938). Plej grandan admiron ĝis nun vekas lia genia repoemigo de La bapto de caro Vladimír de K. Havlíček Bo­rov­ský, en kiu li sukcesis redoni la satiran humuron de la originalo utiligante proprajn kvalitojn de Esperanto. Alia poemego de Havlí­ček Reĝo Lávra en lia traduko aperis en La Nica Literatura Revuo (31-32, l960) kaj lia traduko de Majo de K. H. Mácha aperis fragmente en diversaj revuoj, komplete nur en 1997 (deklarita de R. Rossetti kiel nekompareble supera al la angla traduko).

Por la Simpozio pri ata/ita redaktita de Kálmán Kalocsay li verkis 106-paĝan traktaton Espe­ranto sen aspektoj? (Stafeto, 1961). Li kunlaboris teksto-traduke kaj nomenklature ĉe la eldono de Poŝatlaso de la mondo en Esperanto (1971) kaj tradukis la informan broŝuron Mallonge pri Ĉeĥoslovakio (1966). El Esperanto li ĉeĥigis la Konstitucion de Japanio por la ministerio de internaj aferoj. Post la Dua mond­milito Pumpr kunlaboris kun la esperantlingvaj art-elsendoj de la Verda Stacio Praha per vico da tradukoj ekz. Somera firmamento de Z. Jirotka (1948), Gracoplena Jesu-Infano de Prago de Fr. Kožík, Fantomo en la kastelo de M. Šrámek, ambaŭ en 1948, Maja fabelo de V. Mrštík (1950). Inter ili elstaris tradukoj de la oper-tekstoj de Vendita fianĉino de Sabina (muziko B. Smetana) kaj Najado de J. Kvapil (muziko de A. Dvořák) kaj En la puto de Sabina (muziko V. Blodek). Por la nacilingva programo de la radiostacioj Praha kaj Ostrava d-ro Pumpr enĉeĥigis la nederlandan dramon La mondo ne havas atendejon de M. Dekker el esp. traduko de F. Faulhaber.

En 1962 li fariĝis akademiano.

Kunlaboro. Jiří Kořínek kaj Tomáš Pumpr pri kelkaj tradukoj kun­laboris. Ankoraŭ kun Rudolf Hromada ili esperantigis Sileziajn kantojn de Petr Bezruč kaj en manuskriptoj konserviĝis iliaj tradukoj el la plej malfacila el la ĉeĥaj poetoj Otakar Březina. Jiří Kořínek elĉeĥigis 20 liajn poemojn, Tomáš Pumpr 8. Jen du speci­menoj el iliaj tradukoj de O. Březina:

El tradukoj de J. Kořínek

MIA PATRINO

Kun trist' de pentulin' patrino mia iris

tra vivo sen kolor', sen florodor', sen helo,

ŝi sekajn fruktojn nur de vivoarbo ŝiris,

kun cindra gusto kaj sen refreŝiĝ' sub ŝelo.

 

El tradukoj de T. Pumpr

DITIRAMBO DE L' MONDOJ

Tapiŝoj de misteraj ŝtupoj!

Pulsoj de rejuniga sango.

Ĉiam kaj ĉiam revenantaj,

ĉiam pli spirite tondrantaj

uraganoj de pasioj!

5-a KONGRESO de AEH-IKEH

en JUNIORCENTRO SEČ, Ĉeĥio

La kvina kongreso de Asocio de Espe­rantistoj-Handikapuloj okazos de la 30-a de majo ĝis la 3-a de junio 2007, 30 km sude de la urbo Pardubice en la urbeto Seĉ. La kongreso okazos en senbariera moderna konstruaĵo de Juniorcentro. Ĝia areo de 30 hektaroj troviĝas en belega regiono de Fer-montaro, ĉe la bordo de gran­da lago kaj proksime de akvo­valbaraĵo (42m alta digo).

Kongresa temo: Ne estu sola

Oficiala programo de la kongreso estas planata nur por unu tago, dum la kon­fe­renco vi aŭskultos raporton pri la agado de AEH kaj pri planoj por estonto kaj oka­zos elekto de la nova komitato AEH. Plua programo antaŭ­vidas intere­sajn prelegojn, videofilmojn, kultur-amuzan programon kaj ekskur­sojn.

La tranoktado por 70 personoj estas certigita en 2- kaj 3-litaj ĉambroj. Ĉiam du ĉambroj havos komunan higienan ekipon. Manĝado okazos en apuda pavilono kun memservo. Taŭga ankaŭ por rulseĝuloj. La tuta regiono estas paradizo por turistoj. Multaj vojetoj ebligas interesajn piedajn ekskursojn en la ĉirkaŭaĵon. La busekskurson oni di­rek­tos aŭ al la monumenta katedralo en Kut­ná Hora kaj al ostejo Sedlec aŭ al la burgruino Lichnice, Třemošnice, akvo­baraĵo Pařížov, al urbo Pardubice, monto Kunětická Hora kaj reen.

Ĉeĥaj membroj: Aliĝkotizo: 50,-Kč, kongreskotizo, tranoktado kaj manĝado, por la tuta tempo entute 1.800 Kč

Eksterlandanoj: Aliĝkotizo 10 eŭroj, kongreskotizo, tranoktado kaj plena manĝado, por la tuta tempo entute 100 eŭroj

La busekskurson oni pagos aparte - laŭ interesoj (la prezo estos proksimume 100 - 150,.-Kč) Detala programo kun horaro de busoj de la stacidomo en Pardubice estos sendita al seriozaj interesiĝantoj en aprilo 2007.

Aliĝilojn bonvolu sendi al nia adreso kun aliĝkotizo plej malfrue ĝis fino de februaro 2007. Aliĝi eblas ankaŭ per ret-adreso aeh-ikeh@volny.cz.

La aliĝilon oni traktas kiel validan post ricevo de la aliĝkotizo, kiu estas ne repagebla.

Elkore invitas Vin Asocio de E-handi­ka­puloj kun sia Internacia klubo en Pardubice, Na Okrouhlíku 953/21, Pardubice, Ĉeĥio.

En aliĝilo al la V-a kongreso de AEH-IKEH en Juniorcentro SEČ en la tagoj de 30.5.- 3.6.2007 skribu vian nomon, precizan adreson, naskiĝdaton, per kio vi pretas helpi al la programo, eventuale viajn notojn, proponojn k.s. Ĉe via subskribo notu ankaŭ la daton.

Projekto Eklaboru!

En la interreto aperis nova projekto Eklaboru! ĉe www.eklaboru.com, kie povas sin registri tiuj, kiuj serĉas aŭ proponas laboron. La projekto startis la 15-an de novembro 2006 kaj jam post du semajnoj registriĝis 157 homoj kaj tri el ili trovis pere de ĝi laboron.

 

InPaSem 2006

Dobřichovice apud Prago bonvenigis komence de oktobro (2.-8. 10. 2006) Internacian Paroligan Semajnon, kiun partoprenis precipe samideanoj el Francio. Tio ne estas hazardo. Fakte InPaSem estiĝis laŭmende de francaj fervojistoj kaj nur dum sekvaj jaroj ĝi malfermiĝis ankaŭ al aliaj kaj tiel ĝi fariĝis internacia.



La partoprenantoj komence libervole elektis, en kiun grupon ili aliĝu. Komen­c­intoj havis kurson de Esperanto, kiun per Ĉe-metodo brile gvidis Stano Mar­ček el Slovakio. Jamaj parolantoj povis elekti inter du paroligaj semi­narioj: unu estis gvidata de Petro Chrdle (Ĉeĥio), la alia de Albrecht Kronen­berger el Ger­ma­nio. Sed oni ne nur lernis. La lecionoj daŭris ĉiutage nur de la 9-a ĝis la 12-a kun unu paŭzo, sekvis kantado de Esperanto-kantoj (komune ĉiuj grupoj) kaj post la tagmanĝo sekvis turisma kaj kultura programoj, plejparte en Prago. Ĉio-ĉi okazis ankaŭ en Esperanto (nur por francaj komencantoj interpretis Jean Ripoche), do ĉiuj travivis kompletan semajnon en Esperanto-medio.
Paralele kun InPaSem okazis dum la lastaj tri tagoj Internaciaj Ekzamenoj de ILEI / UEA, dum kiuj sukcesis 5 el 6 kandidatoj. Kaj interesatoj partoprenis sabate posttagmeze Ekumenan Diservon en Esperanto, kiun kungvidis repre­zentantoj de tri plej fortaj eklezioj en Ĉeĥio: katolika, evangelia kaj husana.
La ekzamenan komisionon konsistigis Stefan MacGill, Albrecht Kronenberger kaj Miroslav Malovec. Al la ekzameno aliĝis tri francoj (jam aĝaj personoj) kaj tri ĉeĥaj gejunuloj (Dáša Chvátalová, Tomáš Břicháček kaj Tomáš Klapka).


Prome­non tra Prago gvidis juna esperantisto Dan Mrázek.

Entute partoprenis 28 partoprenantoj el 3 landoj (CZ, FR, DE). Kaj por la interesatoj mi aldonu: la venonta InPaSem okazos unu semajnon pli frue, do de la 24-a ĝis la 30-a de septembro.

Junulara trejnseminario „Lingvoj en Interreto“


De la 4-a ĝis la 10-a de novembro 2006 okazis en Brno trejnseminario kun la temo „Lingvoj en Interreto“, kiun okazigis Ĉeĥa Esperanto-Junularo kunlabore kun E@I (Esperanto ĉe Interreto, faka sekcio de TEJO), pli konkrete Marek Blahuš, Dáša Chvátalová kaj Peter Baláž. La seminarion, kiun finance subtenis la EU-programo „Youth“ (Junularo), ĉeestis 19 gejunuloj kaj 4 trejnistoj el 9 landoj (Brazilo, Ĉeĥio, Danio, Germanio, Hungario, Kanado, Litovio, Pollando, Slova­kio).

La partoprenantoj estis dividitaj je komencantoj pri Interreto kaj spert­uloj. Ili okupiĝis pri kreado de retaj paĝaroj kaj retaj vortaroj, sed ne forgesis ankaŭ la kulturon. Post trarigardo de la urbaj vidindaĵoj (kun helpo de lokaj esperantistoj) en internacia vespero ĉiuj samnaci­anoj prezentis sian nacion. Danke rektan ligon al Interreto projekci­ata sur la muro ĉiu montris mapon de sia lando, koncize priskribis ĝian historion kaj prezentis tipajn man­ĝojn. Ekzemple Ĉeĥion reprezentis ĉeĥaj buĥtoj, fromaĝoj de Olomouc, kukumoj de Znojmo, bieroj Pilsner, Budvar, Starobrno, kelkaj vinoj, ko­fo­lo kaj la plej granda ĉeĥo - pluŝa figureto de Talpo.


La prelegoj temis pri HTML, Java Script, CSS, grafika aspekto de la paĝaro, multlingvaj paĝaroj, admi­ni­strado de Linuks-serviloj kaj Flash-kreado. Poste 13 gejunuloj partoprenis en KAEST Dobřicho­vice. -red.-

KAEST 2006



Inter la 12-a kaj 14-a de novembro 2006 renkontiĝis dum Konferenco pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko en Dobřichovice kvindeko da esperantistoj, kiuj deziras evoluigi la fakan lingvaĵon en Esperanto. Inter ili estis 13 gejunuloj, kiuj alvenis rekte el trejnseminario en Brno. Kelkaj el ili ankaŭ prelegis. Ekster la programo renkontiĝis ankaŭ membroj de ELFO (Esperantologia kaj Literatura Forumo), kiuj interkonsentiĝis kolekti vortojn mankantajn en la Kraft-vortaroj (kun helpo de ĉiuj esperantistoj) kaj daŭrigi prilaboron de Pumpr-katalogo de tradukoj el la ĉeĥa lingvo.


Junaj KAEST-anoj

Vendrede, post la oficiala malfermo de la konferenco, ricevis la vorton la unua preleganto, Wera Blanke (Germanio), kiu parolis pri Prapioniroj de nia faka lingvo, pri komencoj de Scienca Revuo kaj unuaj fakaj verkoj. Ŝia edzo Detlev Blanke en sia prelego Bibliotekoj kaj arkivoj - kelkaj problemoj skizis sorton de kelkaj libro-kolektoj, kiuj finiĝis kiel rubaĵo, dum aliaj laŭ kontrakto estos transprenitaj de ŝtataj bibliotekoj. La arkivoj ricevas ankoraŭ malpli da atento ol bibliotekoj, valoraj materialoj perdiĝas. La vesperon finis du junuloj, Clayton Smith (Kanado) kaj Viliam Búr (Slovakio), kiuj komune prezentis projekton E@I seminarioj - bona ŝanco por junaj esperantistoj. Esperanto ĉe Interreto (E@I) aranĝas ne nur seminariojn, sed eldonis ankaŭ kompaktan diskon DVD kun multaj interesaj legaĵoj kaj instruprogramoj. La slovaka junulo poste en prelego Internaciigo de komputilaj programoj priskribis problemojn dum skribado de plurlingvaj tekstoj en komputilo (ekz. vortaroj) kaj kiamaniere oni povas skribi literojn de ĉiuj lingvoj en la mondo.


La sabatan programon startigis Marek Blahuš (Ĉeĥio) per prelego Unikodo – Esperanto de Interreto, kiu parte daŭr­igis la antaŭan prelegon pri plurlingva skribado de komputilaj tekstoj. Pavla Dvořáková (Ĉeĥio) en Multlingvaj traduk­vortaroj en Interreto prezentis famajn retajn vortarojn, kiuj uzas Espe­ran­ton (Reta Vortaro, La Vortaro, Majs­tro, Ergane, Logos). Alla Kudryashova (Rusio) parolis pri Lingvo de retaj reklamo kaj merkatiko. Reklamo uzas diversajn lingvajn trukojn por aĉetigi aŭskultantojn. Manfred Westermayer

 

(Germanio) en sia prelego Agendo 21 - Civitana Agado por Daŭrigeblo priskribis la pintokonferencon 1992 en Rio de Janeiro pri Medio kaj Evoluo por solvi la plej urĝajn problemojn ekolo­giajn, ekonomiajn kaj socialajn de la homaro fronte al la 21-a jarcento.

La posttagmezan programon komencis Jan Werner (Ĉeĥio) per Ĉarpentistaj lignoligoj kaj iliaj terminologiaj malfa­cilaĵoj en Esperanto. Tibor Kepencay (Slovakio) okupiĝis pri Nomenklaturo de la bazaj intensaj grandoj. Pri sia granda komputila vortaro 100-mil-vorta informis Josef Hron (Ĉeĥio) en Novaj spertoj en la kompilado de la Granda Vortaro Ĉeĥa-Esperanta. En la lasta sabata prelego Miroslav Malovec (Ĉeĥio) konatigis la aŭskultantojn kun manuskripto Maŝinelementoj laŭ Ján Mužlay kaj Július Varinský, kiun li malrapide enkomputiligas.

 



M. Blahuš, P. Dvořáková, Prof. R. Sachs

Dimanĉe la aŭskultantoj aŭdis lastajn prelegojn: Jan Niemann kaj Lene Niemann (Danio) priskribis kriteriojn kaj procedon, kiel enskribi objekton en la Unesko-liston de mondaj naturaj heredaĵoj. Kiel ekzemplon ili prenis gronlandajn fjordojn en prelego Sermeq Kujalleq – kiel fariĝi parto de la Monda Heredaĵo. Vigla preleganto profesoro Rüdiger Sachs (Germanio) skizis Medioprotektadon en Afriko, kiam li antaŭ jardekoj kiel juna sciencisto laboris en la Serengetia Nacia Parko de Tanzanio, Orienta Afriko. Frank Nitzsche (Germanio) en Sciindaĵoj pri la klimato en labor­ĉambroj klarigis, kiel la klimato influas farton kaj laborkapablon. Aida Čižikaitė (Litovio) faris statistikan esploron pri Uzo de nomoj en retbabilejoj: princi­poj de elekto kaj kion la elektita kaŝ­nomo malkaŝas pri la kaŝita homo.


Fine la ĉeestantoj decidis okazigi la jubilean KAEST en 2008 (la unua AEST okazis en 1978, la unua KAEST en 1998). Ili ankaŭ verkis leteron al la pola ministrino de eksterlandaj aferoj:

Ni, partoprenantoj de la Internacia Kon­ferenco Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko en Dobřichovice, alte taksas vian agadon kaj dankas al vi, ke ni havas eblon konatiĝi kun via lando, ĝia kulturo, ĝia literaturo kaj ĝia hodiaua realaĵo pere de esperantlingvaj elsendoj de Radio Polonia. Viaj progra­moj estas aŭdataj en ĉiuj kontinentoj kaj vere semas intereson pri via lando. Ni deziras al la programo la saman suk­ceson ankaŭ en la estonteco kaj esperas daŭre povi ĝui tiun ŝatatan servon de Pola radio internacia.

-mm-

 

 

Esperanto-monumento en Linz renovigita

Mardon, la 3-an de oktobro 2006 okazis solena inaŭguro de Esperanto­monumento en Linz, Supra Aŭstrio, ĉar la antaŭa monumento inaŭgurita en la jaro 1965 devis cedi al novkonstruo de moderna stacidomo de la ĉefa fervoja stacio en Linz. La moderne konstruita monumento fare de la magistro Helmut Egger el Peuerbach (kiu persone parto­prenis la inaŭguron) estas 3 metrojn alta kaj estas konvene lokita mal­dekstre apud la ĉefa alirvojo al la stacidomo, do bone videbla de la ĉiutage preterpasantaj kelkmiloj da homoj.

 


Romano Bolognesi

La solenan inaŭguron partoprenis kelkaj oficialaj gastoj, reprezentantoj de la urbo Linz, E-organizoj kaj kelkdek esperantistoj el Aŭstrio kaj el najbaraj landoj Ĉeĥio kaj Italio. La inaŭguron tre simpatie enkondukis la vicurbestro de Linz, la kultura estro d-ro Erich Watzl. Li komencis per la vorto “SALUTON” kaj mallonge priskribis, kiel li - nove en sia laboro de la kultura respondeculo - tuj devis okupiĝi pri la fakto, ke la preskaŭ jam 40 jarojn ekzistanta kaj pro la novkonstruo de la stacidomo detruita kaj forigita E-monumento necesigas agi kaj serĉi solvon.

La urbestro d-ro Franz Dobusch ankaŭ esprimis la komencan nekomprenon, ke la E-monumento malaperis.

D-ro Romano Bolognesi, la prezidanto de Internacia Fervojista Esperanto-Fede­ra­cio (IFEF) skizis la historion de Esperanto kaj de la E-monumento en Linz. Poste la urbestro solene malkovris la Esperantomonumenton.

Por la Esperanto-asocio en Linz la prezidantino Greta Gössl esprimis dankon pro la novkonstruo fare de la artisto, magistro Helmut Egger kaj ankaŭ ŝi menciis meritojn de la iama estro de la ĉefsekcio en Linz, Johano Geroldinger, pri konstruo de la unua E-monumento en la jaro 1965. La solenaĵon oni finis per la Esperanta himno en prezento de la solene vestitaj lokaj muzikistoj.

Okaze de la 40-jariĝo de la unua Esperanto-monumento en Linz estis eldonita poŝtmarko.

Jindřich Tomíšek,

La IFEF-prezidanto d-ro Romano Bolognesi (maldekstre) kaj la urbestro de Linz d-ro Franz Dobusch (dekstre)

 

Ĉe aŭstriaj fervojistoj

(Jarkonferenco de AFEF en Vieno)

En la tagoj de la 6-a ĝis la 8-a de oktobro 2006 okazis en Vieno regula jar­konfe­renco (okazanta ĉiun duan jaron) de Aŭstria Fervojista Espe­ranto-Federacio (AFEF) kun partopreno de eksterlandaj gastoj el Ĉeĥio kaj Hungario.

La laboran parton de la konferenco oka­zanta en la klubejo de AFEF (en proksi­meco de la stacidomo Südbahn­hof) inaŭguris la AFEF-prezidanto ing. Wal­ter Huber, kiu sen interrompo jam 39 jarojn sukcese gvidas la landan asocion. Post la bonvenigaj vortoj oni rememoris la forpasintajn membrojn kaj omaĝis ilian memoron per unuminuta silento. Sekvis salutparoloj de la gastoj - en la nomo de IFEF kaj Hungara Fervojista Esperanto-Asocio salutparolis Inĝ. Ist­ván Gulyás, por Ĉeĥa landa asocio de IFEF ĉe FISAIC ČD Jindřich Tomíšek. Sekvis raportoj de la AFEF-funkciuloj pri ilia agado inter la konferencoj, ree­lek­to de la komitatanoj (ĉiuj ĝistiamaj estis reelektitaj) kaj prezento de labor­plano por venonta periodo.

Sabate ni estis gvidataj de la AFEF-prezidanto ing. Walter Huber tra Vieno por interkonatiĝi kun kelkaj (iuj ĝis tiam nekonataj de ni) memoraĵoj kaj memor­objektoj de la ĉefurbo kaj ni vizitis la moderne gvidatan per komputiltekniko Esperantomuzeon kaj Kolekton por Planlingvoj en Palais Mollard, Herren­gasse 9, sub ĉiĉeronado mem de ĝia direktoro, magistro Herbert Mayer. La muzeo kaj Kolekto por Planlingvoj estas parto de Aŭstria Nacia Biblioteko. En la muzeo funkcias elektronika katalogo Trovanto, kun Esperanto kiel serĉlingvo. Oni povas serĉi laŭ aŭtoroj, titoloj, temoj kaj aliaj kategorioj jam pli ol 35 mil dokumentojn, spekti filmojn informantaj pri Esperanto kaj en Esperanto (sed ankaŭ en aliaj pli vaste uzataj lingvoj laŭ elekto) kaj simile. Vespere post grupa vizito de la amuzparko Prater ni komune vizitis la fame konatan restoracion “Schweizerhaus” en Prater, kie ni krom gustumado de la specialaĵoj amuziĝis kaj babilis.

En la indikita tago la 7-an de oktobro 2006 enkadre de “Longa nokto de la muzeoj” vizitis la muzeon krom nia grupo aliaj 1655 vizitantoj. Tiu ĉi rezulto montras kreskantan interesiĝon pri Esperanto (malgraŭ la hegemonie prefe­rata angla lingvo) kiel viva, neŭtrala kaj facile lernebla internacia lingvo, kiu multe pli facile kaj malplikoste povas solvi la problemojn pri multlingveco kaj bezonata multekosta tradukado (ol la hegemonie entrudata angla) en ĉiuj inter­naciaj organizoj kiel UNO, Unesko, Eŭ­ropa Komunumo kaj aliaj.

Jindřich Tomíšek

ĉefkomitatano de IFEF

 

Jan Řepa ĉe elektoj en Hungario

Hungara esperantisto János Paszabi, zor­ganta pri minoritatoj kaj lingvaj raj­toj, invi­tis nian ekskomitatanon Jan Řepa kiel akredititan observanton sub n-ro 40490 al komunumaj elektoj en Buda­peŝto la 1-an de oktobro 2006. Siajn im­pre­sojn J. Řepa diris por la Slovaka Televido ST2 - festega etoso, rektaj elektoj de la urbestro sen koruptado.

 

Nenašli jste slovíčko?

Dodatek k česko-esperantskému slov­ní­ku Karla Krafta. Při setkání členů Esperantologického a literárního fóra (ELFo) v Českých Budějovicích 23.9. 2006, pan Karel Kraft požádal přítomné, aby se někdo z nich ujal práce na dodatku jeho slovníku, vydaného v roce 1998. Současně dal k dispozici dosud shromážděný podkladový materiál. Ko­or­dinátoři aktivit ELFo výzvu přijali, v současnosti hledají vedoucí osobu zpra­covatelského kolektivu, který shro­máž­dí potřebné chybějící výrazy, nalez­ne jejich esperantské ekvivalenty, a při­pra­ví je k vydání. Aby dodatek obsa­hoval všechny pojmy, které čeští espe­rantisté potřebují, vyzývají k sou­činnosti všech­ny členy ČES. Kdykoliv v násle­dujícím roce 2007 v Kraftově slovníku nenajdete potřebné slovo nebo vazbu, zaznamenej­te je a pošlete v českém zně­ní, případně i s návrhem na esperantský ekvivalent, na kontaktní adresu ELFo (prozatím): malovec@volny.cz, příp. na poštovní adresu: Miroslav Malovec, Bosonožská 15/10, 625 00 Brno.

EK Znojmo 50-jara

Sabate la 25-an de novembro 2006 Esperanto-klubo ĉe Domo de Infanoj kaj Junularo en Znojmo festis sian jubileon. La klubo estiĝis en 1956 en Dům osvěty (nun Beseda), multaj membroj devenis el Moravské Budějovice. Dum la duon­jarcento la klubo preparis ekspoziciojn, renkontojn, s-ano Rotrekl gvidis infa­nojn. En la jaro 2000 la klubo gastigis konfe­rencon de ĈEA, dum kiu estis plantita Esperanto-arbo. La historion de la klubo priskribis ĝia prezidanto Stanis­lav Bršlica. La kunvenon ĉeestis ankaŭ redaktorino de la loka ĵurnalo Znojem­ský týden (Semajno en Znojmo) Dagmar Dřevojanová, kiu alportis riporton kun pluraj fotoj kaj konciza historio de la klubo. -red-

 

UMEA Jubilea Subtenanto

En la jaro 2008 UMEA festos sian 100-jaran fondiĝdatrevenon. El tiu okazo UMEA  invitas kaj petas, ke vi estu Jubilea Subtenanto de UMEA. La kotizo estas 100 eŭroj. La subtenantoj ricevos la ĵus aperintan pli ol 500-paĝan  Esperantan-Anglan Medicinan Termi­naron, abonon por nia organo Medicina Internacia Revuo (2007-2008) kaj en la jaro 2008 memorinsignon kaj memor­diplomon. La Subtenantoj favorpreze rajtos partopreni nian jubilean festan konferencon en Krakovo (Pollando). Pri la aliĝoj, pagmanieroj, ktp. bonvolu demandi kaj skribi al D-ro Imre Feren­czy, prezidanto de UMEA. HU-9002 Gyor, Pf. 143. Hungario, rete: iferdr@t-online.hu

Kun koraj salutoj:

D-ro I. Ferenczy

Omaĝe al Milan Zvara

La devualo de MEMORTABULO al inĝ. Milan Zvara okazis la 30-an de novembro en 2006 je 14.30 horo en la "Parko de Milan Zvara" apud Istrobanka ĉe rivero Poprad.

 

-----------------------------------------------------

 

Ankaŭ Esperanto aperis dum Expolingua


La 10-an de novembro 2006 oka­zis en Prago kaj aliaj eŭropaj urboj Expolingua – granda lingva foiro kun multaj komercaj ofertoj kaj ne­ko­mercaj prelegoj. Multaj organizoj priparolis sian agadon kaj montris al publiko, kiel eblas uzi iliajn ser­vojn. Plejparte temis pri vojaĝ­agen­tejoj kunligitaj kun eksterlandaj lingvolernejoj, uzantaj precipe la anglan. Unu el la prelegoj, kiu tute malsamis de la pasintaj, estis ĝuste tiu pri Esperanto. Je dispono estis ĉir­kaŭ 50 minutoj, Esperanton pre­zentis Dáša Chvátalová kaj Miro­slav Vaněk.

Uzante komputilon kaj projekci­ilon ni povis montri la bazon de Espe­ranto al ĉiuj, kiuj interesiĝis. Ni priskribis fundamentan grama­tikon, malgrandan parton de vort­provizo, eblojn por ludi kun la lingvo kaj ĝia strukturo kaj mem-kreadon de vor­toj por esprimi ĉion. Kompreneble ni ofertis ankaŭ mul­tajn ligilojn por trovi informojn pri kaj en Espe­ranto, ni montris, kie trovi lingvo­kursojn kaj literaturon, kie krozi en Interreto. Emfazita estis Esperanto-kulturo kaj malfermeco al ĉiuj por ĉiu ajn homagado.


Fine oni disdonis kuketojn kun Es­pe­ranto-signoj, por ke partopre­nin­toj memoru kaj rememoradu bo­ne tiun ĉi prezenton. Praktike oni povis tuŝi kaj trarigardi librojn, lerno­librojn, vortarojn kaj gazetojn en Esperanto.

Ege sukcesa montriĝis la eldono de la broŝuro PakEo, en la ĉeĥan tra­du­kita informmaterialo pri Espe­ranto enhavanta ĝeneralajn infor­mojn, bazan gramatikon, ekzerca­reton kaj vortareton – ĉion sur 4 folioj de papero. PakEo estis prilaborata de Ĉeĥa Esperanto-Junularo, kiu ĝin ankaŭ eldonis.

La prelegon partoprenis ĉ. 30 per­sonoj, plejparte geesperantistoj kaj kelkaj neesperantistoj. Bedaŭrinde

venis nur malmulte da gejunu­loj, kies aĝgrupo estis celita.

 


Ni pripensas partopreni la lingvan merkaton ankaŭ venontjare, espe­rante ke venos pli multe da ge­junuloj kaj ne­esperantistoj kaj pli multe da ho­moj eklernos Espe­ranton por ĝui ĝiajn avantaĵojn.

Dankon al s-ino Milada Kolářová


(kiu desegnis bildojn uzitajn dum la prezento kaj bakis la kukojn) kaj al s-ro Petro Chrdle (kiu pruntedonis Esperanto-librojn).

Dáša Chvátalová

 

Nova libro de Č. Vidman

 

Ĉeĥa kaj Esperanta poeto Čestmír Vid­man verkis sian memorlibron Než padne mlha docela (Antaŭ ol nebulo falos tute), en kiu li pri­skribas sian vi­von kaj dediĉas mul­tajn paĝojn an­kaŭ al Esperanto kaj esperantistoj. La titolo aludas lian malfortiĝantan vidkapablon, pro kio li tajpas preskaŭ blinde. La 386-paĝan libron por li redaktis Inĝ. Margit Tur­ko­vá, la eldonkvanton de 300 ekzempleroj verŝajne pagis la aŭtoro mem. La lastaj 70 paĝoj prezentas multajn fotojn kaj kopi­ojn de dokumentoj. Pri Čestmír Vid­man kaj lia libro oni parolis mal­longe ankaŭ en radio.

Gratuloj

Ĉi-aŭtune festas siajn vivjubileojn du niaj honoraj membroj. La  11-an de septembro naskiĝis Miroslav Smyčka (1926), kies kantado akiris respekton ne nur en la operejo de Ústí nad Labem, sed ankaŭ en la Esperanto-movado dank’ al multjara organizado de Kultura Festivalo en la sama urbo kaj dank’ al koncertoj dum UK-oj kaj aliaj festaj okazoj. La 5-an de novembro festis sian naskiĝtagon Linhart Rýznar (1921), fondinto de kluboj en Svitavy kaj Polička, Ĉe-instruisto kaj magiisto, kiu per siaj magiaĵoj kontribuis al programo de multaj niaj kluboj.

Esperanto iom alimaniere

estas nomo de publika tutvespera progra­mo, kiu okazis en la Hi-fi-klubo en Klatovy, konata centro de kulturaj kaj klerigaj aranĝoj en la urbo, la 20-an de novembro 2006 kaj kiun peris Věra Muchnová el Strakonice kaj preparis kaj gvidis Pavla Dvořáková el Písek.

Parolado, orientita precipe al kulturaj valoroj de Esperanto, estis kompletigita kaj vivigita per projekciado de doku­menta filmo pri Esperanto el la nova CD-ROMo, komentita fotoprezentado de la Internacia renkontiĝo de E-familioj, okazinta ĉi-julie en Pilský Mlýn ĉe Blatná, sonspecimenoj de la klasika muziko en Esperanto (ario el la opero „Najado“ de Dvořák, inkluzive la enkon­dukajn vortojn de Karel Höger , ario el la opereto „Cigana barono“ de Strauss kantita de s-ano M.Smyčka, Halleluja el la oratorio Mesio de Händel, kantita de la 100-membra universitata koruso el Budapeŝto), poemdeklamo, solprezent­ado de muzikigita E-poezio kaj komuna kantado de konataj kantoj en E-traduko kun gitara akompano. Tiun ĉi aranĝon en hejmetosa medio partoprenis krom orga­nizantoj pli ol 20 gastoj kaj ĝi estis akceptita kun favora reeĥo. La programo inkluzive la finan diskuton daŭris 3 ho­rojn kaj laŭ la reago de la aŭskultantoj estis evidente, ke la plejparto de la infor­moj pri kvalitoj kaj eblecoj de utiligo de Esperanto estis por ili tre surpriza.

La aŭtorino de la programo volonte partumos siajn spertojn kun eventualaj pluaj interesiĝantoj pri organizado de similaj aranĝoj ankaŭ en aliaj urboj kaj komunumoj. Kontakto: PhDr. Pavla Dvořáková, Gregorova 2563, 397 01 Písek aŭ pavladvorakova@tiscali.cz

 

56-a kongreso de KELI Strážné la 12-an –19-an de aŭgusto 2006

Non multa, sed multum, diras la latinparoluloj. Kvardek  kristanoj el dek landoj pasigis unu semajnon en belega parto de nia patrujo, en Karkonoŝo. Kelkaj konis la ger­ma­nan nomon Rübezahl, sed ne sciis, ke li ĉeĥe nomiĝas Krakonoš, kaj estas spirito de nia plej alta montaro Karkonoŝo – Gigantmon­taro. Bedaŭrinde lia protekto de nia naturo en nunaj materialismaj tempoj ne sufiĉas, do la konferenco temis pri la protekto de la naturo. Sed la interesoj de kongresanoj estis pli larĝaj. Ni eksciis detalojn pri Kolombo kaj lia malkovro de Ameriko, interesaĵojn pri Rembran­to, kaj pri nia ne tre konata meritulo Přemysl Pitter. Libroj pri li estis vendeblaj kaj aĉetitaj. Ni alkalkulu belan unu­tagan ekskurson al Harrachov – la vitrofarejo kaj ĝia bierfarejo kaj muzeo; la urbovida vojaĝo en elektra vagonareto, (be­daŭ­r­inde pluajn kurtajn promena­dojn en la ĉirkaŭaĵon de Strážné la vetero ne ebligis), plue ni memoru posttag­mezan viziton kaj trarigar­don de la urbo Vrchlabí kun belega orgena koncerto de Ernest Leuze en la monaĥeja preĝejo, vesperan kon­cer­ton de geedzoj, esperantistoj Jelínek el Jilemnice, interparolon kun la vilaĝestro de Strážné, komu­najn unuiĝojn ĉe nia Sinjoro Jesuo, enpensiĝojn ĉe la Biblio, laborajn kunvenojn de monda kaj respublika organoj de KELI, renkontiĝojn de malnovaj amikoj kaj ekkonojn de novaj, kaj belegan etoson. Tiel ni ricevos etan bildon de la kunveno. Al la kongresoj estas invitataj ĉiuj, kiuj konas Jesuon Kriston aŭ serĉas la spiritan vojon. Sekva kongreso estas ekumena kaj okazas en Pelplin apud Gdańsk (Pollando), la 20-an –28-an de julio 2007.

vaclpospisil@seznam.cz

 

Lančov 2007


En 2007 okazos jam la 55-a SET, sed nur du etapoj:

1-a etapo: 1.7. – 14.7. 2007

2-a etapo: 15.7. – 28.7. 2007

Anstataŭ la tria etapo oni planas unu­semajnan seminarion pri Laboro por Esperanto en la kondiĉoj de la nun­tempa mondo kaj fine de tiu semajno la 4-an de aŭgusto 2007 realiĝos Solena renkon­tiĝo de ekstendaranoj kaj amikoj okaze de la jubilea 55-a tendaro.

Interesa renkotiĝo en Tovačov

     La 30-an de septembro 2006, okazis en la ĉarma urbo Tovačov Esperanta renkontiĝo, kiun aranĝis EK Přerov. La renkontiĝon parto­prenis pli ol 20 personoj el 3 urboj (Přerov, Prostějov, Brno).


Interesa estas, ke la teritorio en Tovačov estis loĝatigita  jam en la meza bronzepoko (t.e. ĉirkaŭ 1 000 jarojn antaŭ Kristo). De la jaro 1321 jam ekzistas mencioj pri la urbo. En la historio famigis la urbon la dinastio de Cimburk. La loka kastelo estis origine gotika, sed en la 15-a jarcento ĝi estis rekonstruita kiel renesanca akva burgo. En la jaro 1492 estis finkonstruita 96 m alta turo, kiu elstaras super la kastelo kaj la urbo. La enira portalo havas imponan ŝtonan arkitekturon kun enskribo de sia konstruo, t.e. 1492.

Post trarigardo de la belega inte­riero de la kastelo oficiala ĉiĉerono informis la partoprenintojn pri bata­loj de aŭstra-prusa milito. Inter Tovačov kaj Dub okazis en la jaro 1866 unu el la lastaj bataloj, kiun partoprenis ambaŭflanke pli ol duon­miliono da batalantoj. Ĉirkaŭ la urbo tion memorigas diversaj monumentoj kaj ĉiujara memor­promeno tra la batala loko. Sekvis promeno al la fiŝlago „Kolečko“ kaj de tie promeno preter la kastela valo ĉirkaŭ centjaraj kverkoj al fiŝlago „Hradecký“.

Post fotado la partoprenintoj kolektiĝis en loka gastejo por refreŝiĝi, sed ankaŭ por babili pri diversaj temoj. Al bona humoro kontribuis bonega somera vetero kaj entute bona etoso.


Antaŭ la kastelo

Kelkaj havis eblecon utiligi inviton de EK prezidanto s-ano Krejčíř kaj vizitis proksiman vilaĝon Troubky, kiu estis antaŭ kelkaj jaroj suferigita de inundo. Nun jam oni ne vidas, ke tie iu inundo okazis. Post kafumado ĉe familio Krejčíř, la belega renkon­tiĝo finiĝis.

     Samtempe en proksima parto de Přerov, Žeravice, estis solene mal­vualita memortabulo dediĉita okaze de neĝisvivitaj 80 jaroj de tiama samurbano Václav Halíř, kiu estis sol­isto de Janáček-ope­ro en Brno kaj kiu estis granda favo­ranto de Esperanto kaj ofte per siaj kan­toj pliriĉigis Esperantajn progra­mojn ĉe diversaj okazoj, ankaŭ dum UK en Prago. Pri la solenaĵo ra­portis loka televido.

En loka gazeto aperis longa artikolo sub titolo Podzimní setkání esperantistů na zámku Tovačov (Aŭtuna renkonto de esperantistoj en la kastelo Tovačov). vp

 

Esperantista renkontiĝo

en Svitavy

Sabate la 7-an de oktobro 2006 la Klubo de amikoj de Esperanto en Svitavy aranĝis tradician renkont­iĝon. Partoprenis ĝin 27 gesam­ideanoj el 11 kluboj. Antaŭtagmeze ili vizitis kun urba historiisto Mgr. Radoslav Fikejz la preĝejon de San­kta Egidio (Jiljí) en la loka tom­bejo. Sinjoro Fikejz al ili  rakontis pri ĝia historio. Poste partopre­nantoj vizi­tis Urban Muzeon, kie ili trarigardis ekspozicion pri la vivo de Valentin Oswald Ottendorfer  kaj lian bibliotekon. Tie estis ankaŭ libroj el la loka sinagogo, kiun faŝistoj detruis dum la dua milito.  La plej malnova libro estis el la dua duono de la 16-a jarcento. Valentin Oswald Ottendorfer naskiĝis en Svitavy, sed poste li vivis en Uso­no. Li posedis eldonejon de gazetoj. En Svitavy li konstruis ekzemple hospitalon, bibliotekon, orfejon kaj lernejon.

Posttagmeze partoprenantoj povis legi en la nova urba kroniko. La urbo Svitavy ĉijare festas 750 ja­rojn. Unu el du aŭtoroj de la kroni­ko estas historiisto Mgr. Fikejz. Samideano Kvido Janík rakontis pri sia vojo tra centra Ameriko. Libuše Dvořáková kona­tigis la partopre­nan­tojn kun programo de la septembra kon­ferenco de ĈEA en České Budějovice. La kluboj planis aranĝojn por la venonta jaro.

                                     Libuše Dvořáková

 

 

Ekspozicio pri Esperanto

De la 2-a de septembro ĝis la 1-a de oktobro 2006 realiĝis en Nigra Turo de Drahoňovice ekspozicio de Gabriela Hrochová el Čechy pod Kosířem (ŝi estas nia eksklubanino) - la ekspozicio havis temon ”Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo” kaj estis kompletigita per ekspozicio de lignaj krajonoj. La kluba komitato vizitis la ekspozicion la 1-an de oktobro kaj aprezis ĝin kiel bone preparitan aranĝon.

Jaroslav Liška, EK Prostějov

 


La Nigra Turo en Drahoňovice


Ekspozicio pri Esperanto

 


Ekspozicio de krajonoj

 

 

Ekspozicio de Věroslav Bergr

Amiko de Esperanto, pentristo kaj grafikisto Věroslav Bergr, edzo de poetino Zdenka Bergrová (Esperanto-tradukoj de ŝiaj poemoj estas de li ilu­stri­taj), ekspoziciis dum no­vem­bro 2006 siajn oleo-pentraĵojn el la jaroj 1959-1970, inspi­ritajn de la Mahlera muzi­ko, en Galerio Ztichlá klika ĉe la Betle­hema placo en Prago (la galerio, situanta en subterena etaĝo, servas samtempe kiel libro­brokantejo pri pentroarto).

Raporto pri agado de Ĉeĥa landa sekcio de IFEF ĉe FISAIC ČD de post la jarkonferenco 2005

 

Ĉeĥa landa sekcio de IFEF ĉe FISAIC ČD estas unu el 21 landaj aso­cioj de Internacia Fervojista Espe­ranto-Fede­racio (IFEF).

Al ĉefaj punktoj de ĝia agado apartenas aktiva partopreno en la ĉiujaraj kon­gresoj kaj aliaj aranĝoj de IFEF kiel IFES (vintra skisemajno), Fervojista Koresponda Servo, orga­nizado de du kon­ferencoj jare, partopreno en lingvaj E-kursoj kun celo plialtigi lingvan nive­lon, organizado de fakprelegoj, partopre­no en terminologia laboro de Terminara Komisiono de IFEF, organizado de eks­po­zicioj, verkado kaj tradukado de fakaj tekstoj kaj gvidtekstoj por fervojaj mu­zeoj, preparado de infor­martikoloj por la publiko k.t.p.

La pasinta jarkonferenco okazis ekde la 7-a ĝis la 9-a de oktobro 2005 en Ústí nad Labem. Estis elektita komitato por trijara periodo. La ĉeestantoj kune kun eksterlandaj delegitoj el 5 landoj parto­prenis en du fakaj ekskursoj. Dum la unua estis vizitita historia fervojo kaj fervoja muzeo en Zubrnice, la alia estis vizito de unika muzea ekspozicio en la ĉefa stacio de Děčín, Regejo 15 Nordo, kun altnivela faka komentario fare de inĝ. Ivo Láníček. Ĉiuj partoprenantoj krome ricevis (kiel ordinare) preparitajn tekstojn pri la vizititaj lokoj kaj ambaŭ vizititaj urboj en Esperanto.

Kelkaj niaj membroj aktive partoprenis en la konferenco de ĈEA en Vyškov, kie inter honorigitoj fare de ĈEA estis ankaŭ nia membro Ludvík Chytil.

En la 47-a IFES ekde la 5-a ĝis la 11-a de februaro en Bansko (Bulgario) parto­prenis unu nia membro.

En la Printempa estrarkunsido de IFEF 12/14-an de aprilo 2006 en Port-Bail, Francio partoprenis du niaj delegitoj.

En la 58-a IFEF-kongreso de la 6-a ĝis 13-a de majo 2006 en Ŝanhajo kaj en la postkongreso en Pekino pro altaj vojaĝ­kostoj partoprenis sole nia prezidanto kiel ĉefkomitatano de IFEF. Li estis reelektita kiel ĉef­komitatano por la periodo 2006-2009. Por la sama periodo estis reelektita ankaŭ nia membro inĝ. Ladislav Kovář kiel sekretario de Fake Aplika Sekcio de Faka Komisiono de IFEF; plie li sukcese plenumas la funkcion de la redaktoro de neregula informilo Fervojfakaj Kajeroj, eldonata de IFEF. Alia nia komitatano inĝ. Zdeněk Polák aktive partoprenas en la laboro de la Terminara sekcio de IFEF kaj kunlaboras kun ĝia gvidanto D-ro Heinz Hoffmann (Germanio), krome redaktoro de Terminara Kuriero.

En la tagoj de la 9-a ĝis la 11-a de junio 2006 estis aranĝita Printempa konferen­co en Pardubice, en kiu partoprenis gastoj el Aŭstrio kaj Bulgario. Estis prezentita detala raporto pri la 58-a IFK en Ĉinio (kun lumbildoj), okazis ekspo­zicio kun memoraĵoj pri la kongreso kaj pri Ĉinio, prelego pri trafiko en la regiono Pardubice kaj faka ekskurso en Muzeo kun ekspozicio de la interkomu­nikada kaj sekuriga teknikoj en Hradec Králové.

ü

Laŭ invito du niaj membroj partoprenis en la 38-a Landa Amika Renkontiĝo de la hungaraj fervojistoj en Tokaj kun vizito de vinkeloj kaj gustumado de la famaj Tokajaj vinoj, ŝipekskurso al Sárospatak kun vizito de la Rákoczi fortikaĵo, urba biblioteko kaj Kolegio de Hungara reformacia eklezio, kie en 1650-54 vivis kaj instruis Jan Amos Komenský.

Kelkaj niaj membroj partoprenis en la 59-a kongreso de IKUE en Velehrad, tri eĉ laboris en la Kongresa organiza komitato.

La sekcio dum la pasintaj du jaroj vigle kunlaboris kun la refondita Pola Fer­vojista Esperanto-Asocio, du niaj repre­zen­tantoj dum aŭgusto vizitis Varsovion kaj Bjalistokon por trakti kun polaj kolegoj kaj gvidantoj de la Pola Fervojista Asocio "Kolejarz" cele helpi organize en preparado de la 60-a IFEF-kongreso en 2008 en Pollando. Kvinopo de niaj membroj partoprenis en la 18-a Kongreso de Fervojistoj Esperantistoj okazinta ekde la 1-a ĝis la 3-a de septembro 2006 en Siedlce kun riĉa kultura programo.

La prezidanto kiel ĉefkomitatano de IFEF partoprenis en la aŭtuna estrar­kunsido de IFEF en Arnoldstein (Aŭs­trio) kaj en la sekva renkontiĝo de geesperantistoj de la Adriatika regiono sur la montosupro de Dreiländereck (la 10-an de septembro 2006), en kiu parto­prenis geesperantistoj el sep landoj kaj dum kiu slovenia televido el la urbo Kranj intervjuis la IFEF-estraranojn kaj aliajn partoprenantojn kaj poste marde vespere (la 12-an de septembro) elsendis 20-minutan programon favoran al Espe­ranto.

Laŭ invito de aŭstriaj kolegoj kelkaj niaj membroj aliĝis por partopreni en solena inaŭguro de la renovigita Esperanto-monumento en Linz mardon, la 3-an de oktobro 2006, je la 14-a horo kaj en la tutlanda konferenco de AFEF ekde la 6-a ĝis la 8-a de oktobro 2006 en Vieno.

Ni volonte akceptos en nia sekcio novajn membrojn, kun celo disvastigi kaj apliki Esperanton en la fervojaj ad­mi­nistracioj, kaj en la fervojistaj medioj kaj rondoj, precipe aktivajn fervojistojn kaj aliajn trafikistojn. Se vi konas tiajn kaj se ili ne estas ankoraŭ niaj membroj, bonvolu informi ilin. Pli detalajn informojn vi povas ricevi de la sekre­tariino PhDr. Anna Abelovská, prezi­danto Jindřich Tomíšek aŭ kasisto Ladislav Špína. Kontaktojn al la komi­tatanoj de la Ĉeĥa sekcio de IFEF oni povas ricevi ĉe la telefonnumero 97 22 32569 (Inĝ. Šmerhová) aŭ pere de la interreto: Tomisek.ck@seznam.cz (prezi­danto) aŭ laspespero@seznam.cz (kasisto).

Jindřich Tomíšek

 

Grava atingaĵo de la E-movado

Esperanto estas ene de la hungara ŝtata lingvo-ekzamensistemo kaj tiel ĝi estas la unua, kiu konformas al la novaj Eŭrop-uniaj normoj. Ekde septembro 2006 lingvokono de Esperanto estas same mezurebla kaj estas egalrajte agnoskata, kiel la aliaj fremdaj lingvoj. La baz-, mez- kaj supergradaj ekzamenoj estas alĝustigitaj al la 6 niveloj (A1-C2) laŭ la skalo de la Konsilio de Eŭropo.

laŭ RET-INFO

 

Nebojte se přednášet

Propagaci esperanta nikdo za nás neu­dě­lá a věříme-li v jeho užiteč­nost, ne­zbý­vá, než se o ni postarat sami. Snad se vám budou hodit některé informace o tom, jak si připravit a pak přednést přednášku. Úvodem bych chtěl říci, abyste stále měli na mysli, že

- tréma je normální věc a jak začne­te přednášet, tak se sama ztratí,

- posluchači nejsou nepřátelé, ne­boj­te se jich! Když se přebreptnete, váš kiks přijmou, stáváte se tímto jedním z nich a ne ten, kdo  chce poučovat. Zkrátka, stáváte se kámošem, kámoškou. Věk nerozhoduje.

- máte-li tahák, nestyďte se za něj. Je pohodlnější mluvit podle poznámek, než číst text, ve kterém můžete snadno přeskočit řádek,

- máte radost, že máte možnost vyprávět o tom, co vás zajímá. Posluchače to také zajímá, a proto si vás přišli poslechnout.

Něco o přednášce. V pod­statě jsou dva druhy předná­šek, totiž informativní a přehledové.

V informativní přednášce mluvíme např. o finanční situaci spolku, o výsled­cích měření nějakého experimentu atd. V těchto případech doporučuji před před­náškou napsat potřebná fakta např. na tabuli, nemohu-li je opticky zobrazit - promítnout. Za přehledovou přednášku považuji např. sdělení o činnosti spolku či o pobytu na kongresu apod. Zde dopl­ňující obrázky a tabulky jsou přínosem...

Uvedeným rozdělením bych chtěl na­značit, jak by se mělo uvažovat při psaní konceptu přednášky. Zvážit, jací budou posluchači, co jim a v jakém rozsahu či podrobnostech chci sdělit. Při přednášce se nenechte vyrušovat dotazy. Nejste ve škole. Na dotazy je čas po přednášce. Délku přednášky určuje pořadatel akce. V každém případě si přednášku předem napište. Tzv. normalizovaná stránka stro­jopisu (60 úderů, tj. písmen i mezer na řádku a 30 řádků na stránce) repre­zen­tuje asi 3 min. předneseného textu.

Jak jsme se učili ve škole, přednáška by se měla skládat ze tří částí: úvod, stať a závěr. V úvodu v jedné či ve dvou větách se řekne, o čem se bude dále mluvit. Stať věnujeme danému tematu, důležitá fakta zdůrazníme a mezi ně vložíme ''zajímavosti'', aby si posluchač ''odpočinul''. Nezabíháme do detailů, není-li to nezbytně nutné. Ty nechť jsou v písemném textu např. ve sborníku, nebo se jim věnujeme při diskuzi. V závěru stručně zopakujeme, co jsme řekli, aby ti, co spali, věděli, o co šlo. Zbude-li čas a souhlasí-li organizátor akce, požádáme posluchače o dotazy.

Příprava na přednášku. Je výhodné mít přednášku napsanou asi dva týdny předem. Pak využijte každé volné chvilky a představte si, že tu přednášku - bez papíru - přednášíte. Mluvte ''v duchu'' či šeptem. To můžete dělat při cestě do práce, při oblékání či čekání na partnera... Kdykoliv a kdekoliv. Zkrátka, říkejte si, co jste napsali a do textu se podívejte, zda jste něco nezapomněli, třeba až večer doma. Brzy poznáte, že věty v písemném projevu jsou zbytečně dlouhé, že posluchač může ztratit souvislost a že hovorový projev je pro přednes výhodnější. Zkuste si doma říci přednášku nahlas. Že váš hlas bude znít

dutě, je pochopitelné, v místnosti jste sami. Tak zní i ve velkém sále. Jsou-li posluchači, hlas zní jinak.

 

Jak před hlasitým přednesem, tak při nácviku přednášky ''v duchu'' se hluboce nadechněte a zhluboka dýchejte. Mluví­te-li nahlas, či potichu, nespěchejte! Nikdo vás nehoní, nikoho nehoníte, nic vám neuteče. Je lépe říci méně, jasně, aby si posluchači podstatné zapama­to­vali, než je zavalit spoustou informací. Mezi odstavci udělejte krátkou pauzu, protože v každém odstavci obvykle začíná nová myšlenka, informace apod.

Představte si, že už mluvíte před posluchači. Poznáte, že vás nesežerou, vždyť jsou jen ve vaší představě. Tím si vytvoříte v sobě obranu před skutečnými posluchači. Zkrátka, už na ně budete připraveni. Máte-li možnost někomu přednášku či její část říci, využijte to! Poznáte na něm, zda ho to zaujme - dle reakce přednášku upravte. Vždyť i spi­sovatelé pohádek je testují na svých dětech a romány v prvním čtení hodnotí manželky...

Před vystoupením

- moc nejezte - žaludek by odčerpal krev z mozku a zívali byste,

- vejděte do prázdného sálu, stoupněte si na místo, odkud budete přednášet a prohlédněte si sál. Dýchejte zhluboka, klidně a zjistíte, že strop na vás nepadá, podlaha se nechvěje,  že ten sál není vůbec velký, a vězte, že posluchači budou přátelé, kteří za vámi přišli.

- Překontrolujte, zda diapozitivy, prů­svit­ky, ukazovátko a jiné technické pro­středky máte v pořádku, zda světlo na řečnickém pultíku svítí a zda mik­rofon není příliš nizko. (Při předklonu brzy začnou bolet záda!)

- Nejméně 20 minut před přednáškou se už o ni vůbec nestarejte!

 

Při přednášce

- Postupujte podle klíčových slov dané­ho textu, nebo zvýrazněných termínů anebo text čtěte, což moc nedoporučuji.

- Dívejte se po posluchačích, po celém sále. Postřehnete-li, že klesá jejich po­zor­nost, přejděte hned k další informaci, myšlence. Oni si toho určitě nevši­mnou...

- Zapojte posluchače do svých vývodů. Posluchače nezajímá, co všechno víte, ale co všechno užitečného z vaší před­nášky můžou získat.

- Posluchači jsou ''jen lidé'' - rádi promi­nou drobné nedostatky. Přílišná dokona­lost může vyvolat spíš odmítavou než příznivou reakci.

- Pomáhejte si různými pomůckami, jako jsou obrázky, tabulky, průsvitky, klíčová slova ... to vám usnadní přednášení a může i přednášku zachránit.

Pár poznámek na konec

- Mluvte o něco hlasitěji. Nejistý člověk drmolí a mluví o něco tišeji,

-  pohybujte se uvolněně, celými pažemi pohybujte. Nejistý člověk pohybuje pouze rukama a to nepůsobí dobře. Držíte-li mikrofon, můžete odejít od řečnického pultíku a dle potřeby pochá­zet po podiu. Někoho to uklidňuje a lépe se mu přednáší, zvláště, když mluví o textu zobrazeném na tabuli.

- Bezpodmínečně udržujte vizuální kontakt se všemi posluchači. Nedívejte se na strop ani z okna (to působí arogantně) či na podlahu (posluchač si to vyloží jako projev nejistoty).

- Mikrofon držte tak, jak to vidíte v televizi u reportérů. Nedávejte jej těsně před ústa jako zpěváci. Nechcete si přece do něj kousnout.

- A konečně nezapomeňte na prostou větu: ''Děkuji za vaši pozornost'', nebo ''Bylo mi ctí, že jsem se mohl podělit o své zkušenosti'' apod. Slušnosti není nikdy dost. Závěrem vám přeji pocit radosti z přednášení a znovu opakuji: nebojte se trémy, ale zlých psů a lidí.

 

Viktor Dvořák

 

Ni kondolencas

- la 4-an de junio 2006 forpasis Mária Francová (nask. 13.7.1924) el Pardubice, edzino de honora membro de ĈEA Karel Franc.

- la 19-an de septembro 2006 mortis Oldřich Vykoukal el Ostrava-Poruba (nask. 8.6.1953)

- la 1-an de oktobro 2006 mortis Josef Petera el Dvůr Králové en aĝo de 58 jaroj (nask. 11.9.1948).

- la 3-an de novembro 2006 for­pasis Oldřich Antoš el Děčín en aĝo de 73 jaroj, fervojisto, espe­rantisto kaj membro de fratara eklezio. Kun sia edzino Marta li adoptis kaj edukis du romaajn knabojn, kun kiuj li plurfoje vizitis SET Lančov.

 

William Auld

(1924-2006)

La 11-an de septembro 2006 por eterne silent­iĝis la plej gran­da Esperanto-po­eto William Auld, honora membro de UEA, skoto laŭ nacieco.

En la originalan literaturon li enskribiĝis precipe per poemego La infana raso, sed ankaŭ per Rim­leteroj, Unufingraj melo­dioj kaj aliaj. Multaj el ni finlernis Espe­ranton laŭ lia internacia lernolibro Paŝoj al plena posedo. Li apartenis ankaŭ al niaj plej grandaj traduk­antoj: La Mastro de l' Ringoj (Tolkien), La sonetoj, Epifanio kaj La komedio de eraroj (Shakespe­are), La graveco de la Fideliĝo (Wilde), La ĉashundo de la Baskerviloj (Doyle) k.a.


Li redaktis plu­rajn antologiojn (in­ter ili la anglan, skotan kaj No­van Esperantan Kresto­mation) kaj gaze­tojn (Esperanto en Skotlando, Brita Es­pe­rantisto, Fon­to, Espe­ranto, Nor­da Prismo), plenu­mis gravajn movadajn funkciojn kaj postenojn (vicprezid­anto de UEA, prezidanto de Aka­de­mio de Espe­ranto, honora prezid­anto de Espe­ranta PEN-Centro). Li fariĝis unu el la plej grandaj figuroj en la historio de nia movado.

 

KALENDARO 2007

30.5.-3.6.2007: La 5-a kongreso de Asocio de Esperantistoj-Handi­kapu­loj. Seč (30 km sude de Pardubice). Informoj: aeh-ikeh@volny.cz
■ 30.6.-6.7.2007: Ekoturisma renkontiĝo por pied-turistoj kaj biciklantoj. Radošov apud Karlovy Vary, Informoj:
chrdle@kava-pech.cz
■ 1.7.-28.7.2007 Du etapoj de SET Lančov

29.7-14.8.2007: Komuna flugo al la 92-a Universala Kongreso al Jokohamo (Japanio). Informoj: chrdle@kava-pech.cz
■ 12.-16.9.2007: Konferenco de IKEK (Inter­nacia Kolektivo de Esperantistoj-Komu­nistoj), Dobřichovice, inf.:
dieter.rooke@tiscali.ch

21.-23.9.2007 Konfenenco de ĈEA (Polička)
■ 24-30.9.2007: Internacia Paroliga Semajno (InPaSem), kurso de Esperanto por komencin­toj kaj lingva seminario por jamaj parolantoj, Dobřichovice. Informoj:
chrdle@kava-pech.cz
■ 7.10.2007 Renkontiĝo en Svitavy

Komune al Japanio pro UK

Kongresa agentejo KAVA-PECH kune kun Chinatour (vojaĝoficejo specializita al Ĉinio, Japanio kaj la ceteraj landoj de Fora Asio, kiu kunlaboris ankaŭ dum la karavano al la UK en Pekino) invitas vin al la komuna esplorado de la plej famaj lokoj en Japanio lige al la 92-a UK en Jokohamo. Dum la turisma programo nin gvidos profesia ĉiĉerono de China­tour parolanta la japanan.
La 17-taga karavano startos el Prago la 28-an de julio 2007, celante al Osaka-Kansai. De tie transporto al Kjoto per la ekspreso Haruka kaj loĝigo en la tristela hotelo Palace Side centre de la urbo apud la Imperiestra palaco. En tiu hotelo oni restos ĝis la forveturo al Jokohamo kaj de tie oni esploros la vidindaĵojn de Japanio vojaĝante ĉiam per super­eks­pre­so Ŝinkanzen aŭ ekspresaj trajnoj ha­vante sidlokbiletojn. Ni nomu el la vizitotaj lokoj almenaŭ la iamajn ĉefur­bojn de Japanio Kjoto kaj Nara kiuj apartenas sendube al mondfamaj kulturaj perloj, sed oni vizitos ankaŭ la urbon Hiroŝima, la plej faman kastelon Himejdĵi kaj por refreŝiĝi povos bani sin en la plej granda japana lago Biwa.

La 4-an de aŭgusto oni translokiĝos en la du- kaj duonstelan hotelon Toyoko Inn konvene lokita al la kongresejo. Dum la ekskursa tago nia karavano konatiĝos kun la plej interesaj vidindaĵoj de la ĉefurbo Tokio. Post la kongreso, la 12-an de aŭgusto estos libera tago, tamen, se estos sufiĉe da interesatoj ni strebos organizi la grimpadon al la pinto de la sankta monto Fuĵi.

La prezo de la tuto sen la UK-kongres­kotizo, sen la flugbiletoj kaj sen manĝado krom matenmanĝoj (sed kun ĉiuj transportkostoj krom funikularo al la sankta monto Misen, kiu estos nedeviga) en dulita ĉambro estas 39800 Kč, la antaŭvidita prezo de la flugo inkluzive de flughavenaj, benzin- kaj sekurec­suplementoj povus ne superi 30000 Kč.

Interesatoj ne forgesu, ke la plej favora UK-kongreskotizo validas nur ĝis la fino de decembro! Pliajn informojn pri la karavano, sed ankaŭ pri la kongreso sen neceso aliĝi al la karavano, vi ricevos ĉe la UK-peranto por Ĉeĥio kaj estro de KAVA-PECH Petro Chrdle, Anglická 878, 252 29 Dobřichovice, rete chrdle@kava-pech.cz

 

Jak platit svazu

V kterékoliv pobočce Poštovní spořitelny a ve většině poboček České pošty si vyžádáte tisko­pis VKLAD, který vyplníte ve všech kolon­kách: částka Kč - sumu,  kterou platíte, č. účtu: 195 230 825/0300, variabilní symbol: má celkem 10 míst - prvních pět je pro vaše číslo svazové legitimace (bez písmene kategorie a doplněné vpředu nulami, např. 00325). Číslo legitimace je uvedeno na štítku při expedici Starta. Dalších pět míst pro variabilní symbol podle účelu platby (viz sez­nam).  Pokud platíte za klub (EK nebo sekci), uveďte svoje číslo legitimace a pošlete V. Hiršovi seznam, za koho platíte. Konstantní symbol je 0379 a název účtu je: Český espe­rantský svaz. Stejná čísla uveďte na ústřižek, který slouží jako doklad o platbě. Platba je bez poplatku.

 

Seznam čísel (variabilní symboly):

06940 členství ČES

06941 členství UEA

06942 předplatné Starta bez členství

06943 dary ČES a mimořádné čl. příspěvky

50200 sekce železničářů IFEF

50400 komise pedagogická ILEI

50401 písemný kurs začátečníci

50402 písemný kurs pokročilí

50404 Paroliga kurso

50405 svazové zkoušky

50800 sekce nevidomých LIBE

50900 sekce zdravotníků UMEA

51000 sekce křesť. esp. KELI, b. ú. u Poštovní spořitelny č. 211 768 239/0300

51100 sekce katol. esp. IKUE

51200 sekce informatiky

70100 komise pro tisk a inf.

80200 ediční fond

80300 propagace v tisku

80400 fond Tilio

 

La 17-an de decembro 2006 aperas en Israelo la unua poŝtmarko kun la temo Esperanto-Zamenhof kune kun unutaga porokaza stampo. Laŭ RET-INFO

Zájemci o časopisy

důležitá změna!

Předplatné časopisů zajišťuje: Pavel Polnic­ký, Na Vinici 110/10, 290 01 Podě­bra­dy, tel. 325 615 651, cea.polnicky@quick.cz. Předplatné uhraďte na účet u České spořitelny v Poděbradech, č.ú. 0017 011 013/0800, konst. s. 0379 a variabil­ní s. uvedený u jednotlivých titulů. Pokud platíte jednou položkou za více časopisů, pošlete P. Polnic­kému rozpis platby.

Monato: 890,- Kč, v.s. 07001, 12 čísel ročně, 36 stran formátu A4

La Gazeto: 650,- Kč, v.s. 07002, 6 čísel ročně, 32 stran formátu A5

La Ondo de Esperanto: 540,- Kč, v.s. 07003, 11 čísel ročně, 24 stran formátu A4

Juna Amiko: 300,- Kč, v.s. 07004, 4 čísla ročně, 32 stran formátu A5

Literatura Foiro: 1000,- Kč, v.s. 07005, 6 čísel ročně, 56 stran formátu A 5

Heroldo de Esperanto: 1080,- Kč, v.s. 07006, 17 čísel ročně, 4 strany formátu A 3

Femina: 660,- Kč, v.s. 07007, 4 čísla ročně, 28 stran formátu A 4

Litova Stelo: 300,- Kč, v.s. 07008, 6 čísel ročně, 36 stran formátu A5

Pola esperantisto: 360,- Kč, v.s. 07009, 6 čísel ročně, 36 stran formátu A5

 

Jako vzpomínku na konferenci ČES v Českých Budějovicích

jsme připravili CD s fotografiemi z kon­fe­rence a s konferenčními materiály. Dále na CD můžete najít fotografie z před­chozích akcí, ukázku z filmu s es­pe­rantskými titulky, učebnici Theodora Kiliána, PAKEO – esperanto v kostce a ještě něco navíc. Zájemci si mohou CD za cenu 50,- Kč + 25,- poštovné objednat na dobírku na adrese: Aleš Tomeček, Dr. Bureše 3, 370 05 České Budějovice
TomecekAles@seznam.cz

Periodikum Českého esperantského svazu (37. ročník)

Redaktor: Miroslav Malovec, Bosonožská 15/10, 625 00 Brno,

malovec@volny.cz; http://members.chello.cz/malovec/

Členská evidence a změny adres:

c/o Vratislav  Hirš,  Ruprechtov 117, 683 04 Drnovice, 517 385 367, hirs@gm.vyskov.cz

Uzávěrka dalšího čísla: 1.2.2007

O

rgano de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (37-a jarkolekto)

Abonebla ĉe UEA, ĉe niaj perantoj aŭ rekte ĉe nia Asocio

Abonprezo: 10 eŭroj

(se aerpoŝte: + 3 eŭroj)

Redaktoro: Miroslav Malovec,

Bosonožská 15/10, 625 00 Brno,

Ĉeĥio, e-mail: malovec@volny.cz;

http://members.chello.cz/malovec/

Presis: DTP centrum, Svitavy

Redakto-fermo de la sekva numero: 1.2.2007

ISSN 1212-009X

 

Starto

organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, 4-foje jare. Abono 10 eŭroj (+ 3 eŭroj aerpoŝte),

rete Starto: malovec@volny.cz,

rete ĈEA:

cea.polnicky@quick.cz (sekretario)

melicharkova@quick. cz (prezidanto)

www.esperanto.cz

Komercaj anoncoj: 25 Kč por unu linio, 800 Kč por kvaronpaĝo, 1500 Kč por duonpaĝo, 2500 Kč por tuta paĝo. Duobla reklamo 15% rabato, trifoja reklamo 30% rabato. Movadaj anoncoj duonpreze.

Membrokotizoj: A 300 Kč, B 200 Kč, C 100 Kč, D 500 Kč, Z 1000 Kč, Starto-abono 200 Kč, F libervola, enskribo 20 Kč.

Korespondaj kursoj: 600 Kč ko­men­cantoj, 700 Kč progresintoj. Aliĝoj: Jana Melichárková, Polní 938, 696 02 Ratíškovice, melicharkova@quick.cz

Libroservo: p/a Anna a Jiří Vyšinkovi, Kollárova 131, 696 42 Vracov, tel. 518 628 155, anjivy@seznam.cz

Sekcioj de ĈEA: katolika, kristana, blindula, medici­na, fervojista, pri informadiko

Komisionoj de ĈEA: pedagogia

Asocia adreso: Ĉeĥa Esperanto-Asocio, p/a Pavel Polnický, Na Vinici 110/10, 290 01 Poděbrady, tel. 325 615 651, cea.polnicky@quick.cz

IČO de ĈEA: 00 44 30 34

BANKO-KONTO de ĈEA:

195 230 825 / 0300

Poštovní spořitelna Poděbrady

ISSN 1212-009X

Redakto-fermoj: 1.2.; 7.5.; 15.8.; 15.11.

Komitato de ĈEA:

Prezidanto: Jana Melichárková, Polní 938, 696 02 Ratíškovice, melicharkova@quick. cz (reprezentace ČES, koordinace, vnitřní vztahy, metodika)

Vicprezidanto (komitatano A de UEA): Petr Chrdle, Anglická 878, 252 29 Dobři­chovice, tel. 257 712 201, fakso 257 712 126 chrdle@kava-pech.cz (mezinárodní vztahy, odborná aplikace esperanta, vyda­vatelská činnost, EU, retkomunikoj)

Vicprezidanto: Jiří Tomeček, Dr. Bureše 3, 370 05 České Budějovice, 602 611 584, jirka.tomecek@post.cz (muzeum)

Sekretario: Pavel Polnický, Na Vinici 110/10, 290 01 Poděbrady, tel./fax. 325 615 651, cea.polnicky@quick.cz

Kasisto: Vratislav  Hirš,  Ruprechtov 117, 683 04 Drnovice, 517 385 367, hirs@gm.vyskov.cz (členská základna, účetnictví)

Komitatano: Věra Podhradská, Poříčí l, 603 00 Brno, tel. 543 233 047, podhradska @volny.cz (kluby, konference, zápisy, čestní členové)

Komitatano: Miroslav Vaněk, 507 44 Li­bo­šovice 104, vanekmi@centrum.cz,

(sekce, komise)

Ĉefdelegito de UEA por Ĉeĥio: Lucie Karešová, Havlíčkovo nám. č. 1, 130 00 Praha 3, tel. 603 444 828

Kontrolgrupo de ĈEA: Prezidanto: Věra Štěpánová, Jana Zajíce 2873/22, 400 11 Ústí n. L., stepanova.v@kr-ustecky.cz; Josef Hron, Bohdanečská 68, 530 09 Pardubice, josef-hron@volny.cz, tel. 466 401 942;

Jiří Souček, Mečislavova 223/8, 140 00 Praha 4, soucek@pcp.lf3.cuni.cz

Redaktoro de Starto: Miroslav Malo­vec, Bosonožská 15/10, 625 00 Brno, tel. 547 240 690, malovec@volny.cz.

 

Kontrollegis: Z. Hršel kaj la komitato

 

Kolektado de gazetaj eltranĉ­aĵoj: Jarmila Čejková, Malý Koloredov 1538, 738 01 Frýdek-Místek,

jarkacejkova@centrum.cz