Starto 3/2007 (224)

 

 

 

 

La kongresejo de la 92-a UK en Jokohamo

 

 

92-a UK Jokohamo

4-11 aŭgusto 2007

Sub kongresa temo Okcidento en Oriento: Akcepto kaj rezisto ko­lek­t­iĝis en la japana Jokohamo 1900 esperantistoj el la tuta mondo. La kongreson inaŭguris prezidanto Renato Corsetti, salutis jam tradicie Louis C. Zaleski-Zamenhof. Pri la kon­gresa temo prelegis japana ver­k­isto Tsuda Yukio, kiu kon­statis, ke tutmondiĝo estas fakte usoniĝo, kulture kaj lingve. Sian mesaĝon al la mondo sendis Hiroŝimo, kiun tra­fis atombombo la 6-an de aŭgusto 1945.


El la riĉaj labora, kultura, ekskursa kaj prelega programoj ni elektas:

Nova estraro. Dum la kongreso estis elektita nova estraro de UEA: Probal Daŝgupto (prezidanto), Ra­ni­eri Clerici kaj Claude Nourmont (vicprezidantoj), Barbara Pietrzak (ĝenerala sekretario), Loes Dem­men­daal, Hori Jasuo, José Antonio Vergara.

Novaj honoraj membroj: la hungaro Endre Dudich (1934), honora prezidanto de HEA,  laboris kiel geologo en multaj landoj, tra­dukis al Esperanto ĉ. 1700 paĝojn, liaj propraj verkoj estas Ĉu vi konas la teron? kaj La lumo nutranta. La japana akademiano Konisi Gaku (1934) gvidis kolektivon por Espe­ranto-Japana Vortaro, esperantigis el la japana librojn Vilaĝoj en batalkampo, La Neĝa Lando, Notoj pri la delto, Nokto de la Galaksia Fervojo, La Flambirdo, lia original­aĵo estas Vage tra la dimensioj.

Ondas Jokohamo estas la nomo de kongresa kuriero. Aperis 6 numeroj plus unu ekstra, ĉiuj estas elŝuteblaj el la interreto.

Novaj libroj aperintaj dum la kongreso: Historio por Malfermi Estontecon estas moderna historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio. Japa­na Kalejdoskopo prezentas japanan kulturon de la antikvo ĝis nuntem­po. Rememoroj pri tempo de silko kaj pajlo prezentas rememorojn de kvindeko da maljunaj homoj de la 20-a jarcento, vivintaj en orienta japana urbeto.

Kulturo: ne mankis tradiciaj nacia kaj internacia vesperoj, koncertoj, bankedo, japana eksprese, tago de libro, kunsidoj de E-organizoj, pre­legoj pri Japanio kaj ankaŭ eks­kursoj (Tokio, Fuĵi-monto k.a.) ktp.

Probal Daŝgupto

la nova prezidanto de UEA


Estimataj geamikoj:

  Mi estas estimanto de la amikecoj. Mi salutas vin en la nova rolo de via prezidanto, kiu havas la privi­leg­ian devon konstante aŭskulti vin. Esperanto estas specife amika kaj aŭskultema lingvo. Ni donis unikan formon al nia helpemo ekde 1914. Dum la Unua Mondmilito ni peris mesaĝojn, manĝaĵojn, medikamen­tojn inter la militantaj landoj. Ĉu nur dum milito aperas tiaj urĝoj? Ne! Ĉiam ekfajras krizaj bezonoj, ĉu pro subita tertremo ie, ĉu pro konstanta nutraĵomanko aliloke. Niaj helpemaj komunik-rimedoj de­vas ĉiam esti pretaj aŭdi la petojn de akutaj bezonantoj kaj trovi kapa­bl­ulojn, kiuj tuje kaj taŭge fajro­brigados la fajrojn - precize kiel dum militoj.

Ĉu tia ĝeneralega, skolta help­emado - okupiĝanta pri viktimoj de inundoj, de malsategoj, de tertremoj - estas vere prioritata en movado por neŭtrala mondlingvo? Ni jam respondis tiun demandon en 1914. Jes ja.

Ni estas helpema lingvanaro; ni kredas, ke la lingvoj devas per neŭtrala pontado plibonigi sian komunikreton. Kial? Ĝuste ĉar la plej drastaj suferantoj bezonas esti atingataj kaj servataj fulmrapide. Eĉ sur pli banala nivelo, ni ĉiuj ja scias, ke la delegita reto kaj aliaj UEA-strukturoj estas absolutaj an­taŭ­kondiĉoj por nia kolektiva ekzis­to, pli gravaj ol la gramatiko.

La nuna estraro laboras por plifirmigi niajn instituciojn, ĝuste ĉar ni vidas en ili la esencon kaj estontecon de la zamenhofa lingvo. Venas 2008, kiun UN deklaris la Internacia Jaro de la Lingvoj; kaj ni centjariĝos! Vi, kiuj kongresas, kaj precipe tiuj inter vi, kiuj staras ĉe la sojlo de UEA kaj ne en nia anaro, bonvolu ja aliĝi al la Asocio kaj kunagi kun ni! Vi trovos, ke ni helpas atingi ankaŭ viajn celojn.

 


La nova UEA-estraro sin prezentas

 

Rezolucio de la 92a Universala Kongreso de Esperanto

  La 92a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Jokoha­mo (Japanio) kun 1900 partopre­nan­toj el 57 landoj kun la temo "Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto",

Konstatinte, ke ideoj kaj influoj moviĝas ambaŭdirekte inter "Okci­den­to" kaj "Oriento", sed ke pro la aktualaj neegalecoj tiu reciprokeco iĝis nevidebla,

Konstatinte, ke tiu sama kaŭzo malhelpas ankaŭ la fluon de ideoj kaj influoj inter aziaj landoj,

  Notinte, ke tro rigidaj konceptoj pri "Okcidento" kaj "Oriento" malhelpas interlokajn dialogojn, kaj

  Notinte kun kontento, ke la 2008a jaro estas proklamita fare de la Ĝene­rala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kiel Internacia Jaro de Ling­voj,

Rekomendas, ke la rilatoj inter civilizoj kaj kulturoj baziĝu ne sur konflikto sed sur interkompreniĝo, justeco kaj paco,

Konfirmas la potencialon de Esperanto por interponti homojn de diversaj lingvoj kaj kulturoj,

Atentigas samtempe pri la akuta neceso konsciiĝi pri interkulturaj problemoj en kaj ekster la Espe­ran­to-komunumo, kaj rilati kun instan­coj kaj asocioj kiuj jam okupiĝas pri tiaj problemoj,

Deklaras, ke la ekesto de regiona kunlaboro ankaŭ en Azio kaj aliaj mondopartoj estas esenca antaŭ­kondiĉo por la plua disvolviĝo de Esperantaj agadoj tie,

Esprimas la senkondiĉan sub­tenon de la Esperanto-komunumo al vera plurlingvismo kiel rimedo por akce­li unuecon en diverseco, kaj kuraĝ­igas esperantistojn ene­r­gie labori por la plenumo de la celoj de Unu­iĝintaj Nacioj por la Internacia Ja­ro de Lingvoj.

 

Internacia Kongresa Universitato

Realiĝis jenaj prelegoj:

* Amri Wandel: Astronomio: gasto­-steloj en la Galaksia fervojo

* José Antonio Vergara: Kial japanoj vivas 81,9 jarojn kaj siera-leonanoj nur 34? Malegalecoj je sano kaj ties sociaj determinantoj

* Sibayama Zyuniti: Geografia Informo-sistemo (GIS) en nia vivo

* Lee Chong Yeong: Kapitalismo kaj Konfucea Kulturo

* Gotoo Hitosi: La Vortaro por Lernantoj

* Eugen Macko: Orient-okcident-dialogo laŭ la pensmaniero de Heidegger

* Yamasaki Seiko: Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto

* Zhu En: Esperanto kaj Bakin

* Kimura Goro: Ĉu malplimultaj lingvoj estas ekonomiaj malvenkintoj?

 

Nitobe-simpozio

Ankoraŭ antaŭ la kongreso (2-3 aŭgusto 2007) realiĝis en Joko­hamo la 5-a lingvopolitika Nitobe-simpo­zio sub devizo Eŭropaj ling­voj kaj aziaj nacioj: pasinteco, politiko, potenci­alo. Prelegoj faritaj dum la simpozio:

* Jean-Claude Hollerich: Eŭropa gra­ma­tiko en Azio

* Humphrey Tonkin: La Nitobe-pro­cedo en azia kunteksto

* Masahiro Sato: La interponta ideo de Nitobe kaj helplingvo

* Kimura Goro: Internaciaj lingvoj, fremdaj lingvoj kaj minoritataj lin­gvoj: interrilateco de lingvaj proble­moj

* Richard B. Baldauf: Sukceso kaj malsukceso en lingva planado por eŭropaj lingvoj en aziaj nacioj

* Tove Skutnabb-Kangas: Lingvaj ho­maj rajtoj en edukado - tro malmulte, tro malfrue?

* Hugo Cardoso: Kion signifas eŭro­pa? Defio de intenskontaktaj variaĵoj por lingva klasifiko

* Sergej Anikejev: Rusa kulturo kaj ja­pa­na socio

* Zegimaa Choidon: Eŭropaj lingvoj kaj Mongolio

* Atsushi Ichinose: Reviviĝo de la portugala en Azio

* Izumi Kunihisa: La franca lingvo en la japana socio

* Usui Hiroyuki: Esperanto por "venki Eŭropon": soci-evoluisma in­ter­preto en Japanio

* Marek Koscielecki: La kultivado de fremdlingva edukado en la japana kultura kunteksto

* Robert Phillipson: La nova lingvo-imperia ordo: lecionoj eŭropaj kun tutmonda signifo

* Kawahara Toshiaki: Anglalingva edukado kaj lingvopolitiko en Eŭropo

* Feng Zhiwei: La rolo de la angla lingvo en Ĉinio

* Joseph Errington: Koloniismo, naciismo kaj la disvastiĝo de lingvoj de pli vasta komunikado

* E. Annamalai: La angla en la lingvoekologio de Barato

* Probal Dasgupta: La vivanteco de gepatraj lingvoj: uzi la tradukadon kiel kultivilon

* Totok Suhardijanto: La indonezia inter aliaj lingvoj en Indonezio

* Mark Fettes: Esperanto, ĉu azia lingvo?

 

Unu el la kongresaj prelegejoj

 

Belartaj konkursoj 2007


POEZIO
Unua premio: Anja Karkiainen (Finn­lando) pro "En ambaŭ";
Dua premio: Michael Cayley (Britio) pro "Memoroj";
Tria premio: ne aljuĝita.
Partoprenis 30 verkoj de 16 aŭtoroj el 13 landoj.

PROZO
Unua premio: Tim Westover (Usono) pro "Ruĝvela ŝipo";
Dua premio: Lena Karpunina (Rusio) pro "La botoj";
Tria premio: Sten Johansson (Svedio) pro "Frotvundo".
Partoprenis 24 verkoj de 13 aŭtoroj el 11 landoj.

ESEO
Unua premio: Geoffrey Sutton (Britio) pro "Pri la periodoj de la Esperanto-literaturo";
Dua premio: Paulo S. Viana (Brazilo) pro "Psiko-memhelpa literaturo:
utila? senutila? malutila?";
Tria premio: Tony del Barrio (His­panio) pro "La normala lingvo".
Partoprenis 8 verkoj de 6 aŭtoroj el 5 landoj.

TEATRO
Unua premio: ne aljuĝita;
Dua premio: Brian E. Drake (Usono) pro "Koroj en mallumo";
Tria premio: ne aljuĝita;
Honora mencio: Stefan MacGill (Hungario) pro "La aŭto-mato".
Partoprenis 2 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj.


INFANLIBRO DE LA JARO
Eldonejo "Éditions Pour Penser à l'Endroit" pro la libro "Ĉio fareblas“ de Aline de Pétigny, tradukita de Martine kaj Christian Rivière.

Partoprenis 5 verkoj el 5 landoj.

KANTO
Unua, dua, tria premioj: ne aljuĝitaj;
Honora mencio: Dina Lukjanec (Kaza­ĥio) pro "La urbo ora".
Partoprenis 8 verkoj de 4 aŭtoroj el 4 landoj.

 

Renkontiĝo kun Kurisu Kei en Jokohamo


Pli junaj membroj de ĈEA eble eĉ ne konscias pri la fakto, ke Ĉeĥa Esperanto-Asocio havas en la vicoj de siaj honoraj membroj ankaŭ eksterlandanon, eĉ el la fora Japanio. Tial mi dum mia renkontiĝo kun li, japana bohemisto kaj perfekta esperantisto, tuj encerbigis la ideon, ke mi devas iom rememorigi lin al niaj membroj, kion mi provas nun plenumi.


Kurisu Kei jam estas pli ol 97-jara - sed necesas admiri lian energion, kiu estas kaŝita en lia maljuna korpo! Mi ne volas ĉi tie listigi ĉion, kion li travivis, kion li verkis aŭ tradukis. Ne sufiĉus la kajero de Starto por tio kaj plejparton (alme­naŭ kio koncernas Ĉeĥion kaj precipe la ĉeĥajn lingvon kaj literaturon) oni povas legi en lia broŝuro Kion donis al mi la ĉeĥa literaturo (Kurisu Kei: Co mi dala česká literatura, KAVA-PECH, 1996). Sed mi devas mencii minimume, ke li tradukis el la ĉeĥa japanen ekzem­ple 8 verkojn de Karel Čapek, sed ankaŭ Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk de Jaroslav Hašek, Avinjo de Božena Němcová kaj multajn aliajn. Dum sia traduko de Raporto skribita sub pendumilo de Julius Fučík, komparante diversajn ĉeĥajn eldonojn, li eĉ mal­kovris, ke post la jaro 1948 la cenzuro eligis partetojn de la teksto eĉ de la verko de tiu fama komunisma heroo.

Kiu sekvas periodaĵojn de SAT, scias, ke K. Kurisu eĉ nun ne ripozas, sed plu diligente verkas. Kaj mi povas malkaŝi, ke li ankoraŭ havas plenan kapon de planoj, kiujn li volas plenumi kiel verkisto kaj tradukisto.

Ni renkontiĝis kelkfoje, kaj en Japanio, kaj en Ĉeĥio dum lia lasta vizito de nia lando, okaze de la Universala kongreso en Prago en la jaro 1996. Tiam ni komune vizitis ekzemple la monton Říp kaj la koncentrejon Malgranda Fortreso en Terezín pro lia senlima intereso pri la ĉeĥaj historio kaj realaĵoj. Sed ni ankaŭ kunvenis kun funkciuloj de Ĉeĥa-Japana Asocio (cetere, ankaŭ ĝia honora mem­bro Kurisu Kei estas) kaj eĉ vizitis la laborĉambron de la ŝtatprezidento Vác­lav Havel. Dum tiuj vojaĝoj, kaj precipe dum niaj vesperaj interparoloj antaŭ ol enlitiĝi, pli proksime ekkonante tiun admirindan personecon kaj ekamikiĝante kun li, mi ekhavis la ideon eldoni liajn rememorojn pri lia rilato al Ĉeĥio, el kio tre rapide ekestis la jam nomita bro­ŝureto. Sed ni renkontiĝis ankaŭ poste dum miaj vizitoj de Japanio (lastan fojon en 2001) kaj ĉiam temis pri tre agrablaj kaj interesaj renkontiĝoj.

Tial mi estis vere kortuŝita, kiam mi vidis lin dum la Movada Foiro, ĉar konante la aĝon mi vere ne supozis lian personan ĉeeston. Kaj kun kia intereso li iris de unu giĉeto al la alia! Mi priservis tie kun geedzoj Bloudek la komunan giĉeton de KAVA-PECH kaj Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj ekvidante mian malnovan amikon mi tuj kuris renkonti lin kaj ni havis tre amikan kaj interesan inter­parolon, unu el tiuj, kiujn oni neniam povas forgesi! Kia intereso pri la novaj libroj, pri la eldona agado, longa tra­foliumado de la nova eldono de la Biblio! Vera miraklo: korpe lama, malbone vidanta, malforte aŭdanta, sed anime junulo entuziasma! Precize tia estas la honora membro de ĈEA Kurisu Kei.
Mi finas tiun ĉi artikoleton per la esprimo de miaj estimo, amo, sed pre­cipe admiro al mia malnova kaj maljuna amiko Kurisu Kei kaj publike deziras al li, kaj ankaŭ al ni ĉiuj, ke li ankoraŭ lon­ge vivu kaj havu forton plenumi multon de siaj grandaj verkistaj kaj tradukistaj planoj!

Petro Chrdle

Lige al UK en Jokohamo

Kiel organizanto de ĉi-jara flugkara­vano al Japanio mi travivis kelkajn sur­pri­zojn kaj mi ĝojas, ke ĉiuj estis po­zi­ti­vaj. Miaj impresoj, kaj kiel de organi­zanto kaj kiel de partoprenanto, estis tiel fortaj, ke mi volas disdividi ilin ankaŭ kun la legantoj de Starto.

Jam la komenco estis surpriza, nome la nombro de interesatoj. Same kiel antaŭ organizo de la flugkaravano al la pekina UK mi turnis min al la vojaĝoficejo Chi­na Tours, kiu estas laŭ mia opinio kaj antaŭaj spertoj la plej bona kaj plej fidinda vojaĝ­agentejo por la ekskursoj al Azio, jam pro tio, ke la ĉiĉeronoj estas veraj fakuloj pri la koncernaj landoj. En Ĉinio ĉiĉeronis por ni sinologo, en Japanio do japanologo aganta jam 5 jarojn en la universitato en Japanio. Do la programo estis tre bone preparita precize laŭ miaj deziroj. Tamen mi iom timis, ĉu eblos realigi ĝin, ĉar la mini­muma nombro estis fiksita je 10 kaj antaŭanoncis sin nur 6 interesatoj. Mi tamen diskonigis la informon kaj okazis miraklo: rapide aliĝis ne nur 20 per­so­noj, por kiuj ni havis rezervitajn lokojn, sed ni devis kelkfoje almendi pliajn ĉambrojn kaj finfine, kiam ni estis 32, ni devis vere malakceptadi pliajn malfruajn aliĝintojn, ĉar pliaj deziris kunvojaĝi.
Do, unuflanke mi povis fieri, ĉar pluraj aliĝintoj estis "miaj" antaŭaj klientoj, kio estas klara esprimo de kontento. Tamen, mi sentis pli da zorgoj ol da ĝojo, ĉar mi devas konfesi, ke mi antaŭtimis, ĉu ni ne akceptis tro da partoprenantoj, precipe sciante, ke pro deziro, ke la prezo estu kiel eble plej malalta, ni elektis ĉiam publikajn trafikilojn, kio signifis kelk­foje ankaŭ uzon de taksioj. Kaj konante Japa­nion, kien mi jam gvidis kelkajn grupojn de sportistoj, precipe la kom­plikajn stacidomojn, mi veturis tien kun ioma timeto, ĉu vere nia ĉiĉerono tiel bone konas la kondiĉojn kaj ĉu li ne troigis la indikon, ke eblas veturigi 32 personojn.

Ni estis kiel kutime dekomence inter­nacia grupo: el Prago ni flugis 17, 10 el Ĉeĥio, 1 el Slovakio, 5 el Germanio kaj 1 el Francio, sed en Jokohamo ni ren­kon­t­iĝis kun samkaravananoj el Hun­gario, Italio kaj pliaj el Germanio kaj Francio kaj krome kun nia ĉiĉerono. Kaj jam post la unua transporto per trajno de la flughaveno Oosaka al stacidomo Kioto kaj de la stacidomo Kioto al nia hotelo per taksioj mi ne plu timis pri la transportado. Se tiel glate iris ĉio kun la valizoj, certe ankaŭ ne estos problemoj sen ili. Do ekde tiam mi pli libere spiris, des pli, ke mi tuj pritaksis kelkajn antaŭe al mi ne konatajn klientojn kaj ek­komprenis, ke regos vere amika etoso - kio ankaŭ okazis.

La unua semajno estis turisma, la dua kongresa (tamen kun turismaj enŝovoj) kaj la tria parto estis, almenaŭ por 12 kuraĝuloj inter ni, sporta, nome supren­iro al la pinto de la plej alta, la plej fama kaj la plej sankta monto de Japanio, la monto Fuĵi.

Antaŭ ol mi komencos pri niaj travivaĵoj ekster la UK, mi ankoraŭ revenu al la kongreso mem, nome al la programero "Libroj de la jaro", kiu tradicie prezentas la novaĵojn aperintajn ekde la pasinta kongreso. Inter preskaŭ dudeko da eldonejoj prezentiĝis ankaŭ la ĉeĥa eldonejo KAVA-PECH, kiu pre­zen­tis siajn novaĵojn, nome La afrika medicino, mirige efika de Yvette Parés en traduko de Jacques Roux, novan eldonon de la Biblio, editoritan de la ekumena komisiono de IKUE kaj KELI, Ĵim, la migrulo, aventuroj de juna leo­par­do de Siegfried Stampa en traduko de Rüdiger Sachs, prelegkolekton de la lasta KAEST Lingvo kaj interreto kaj aliaj studoj redaktitan de Zdeněk Pluhař kaj fine kiel juvelon la plej novan poemaron de Eli Urbanová Prefere ne tro rigardi retro, resumantan la ĝisnu­najn poemarojn de nia mondfama Espe­ranto-poetino, el kiu Margita Turková dekla­mis la poemon Matenmanĝo.

Sed al la turisma programo. Ne eblas priskribi ĉion, kion ni vidis, eble iam iu partoprenanto priskribos aliajn partojn de nia esplorado de Japa­nio. Por multaj certe estis la plej rava la veturado sur la Ŝinkanzen-trakoj, la sistemo de stacioj, kiam oni surkaje ĉiam scias precize je centimetroj, kie mal­fermiĝos la pordo de lia rezervita vago­no, la precizeco ... Tamen, unufoje ni travivis malfru­iĝon: oni anoncis (kaj nia ĉiĉerono Da­vid tradukis por ni) kun granda pardon­peto kaj klarigo de la kialo, ke la trajno alvenos kun la mal­fruiĝo de 2 minutoj!

Sed mi volas iomete tuŝi almenaŭ tri el niaj vizitoj: de Oomoto, de Hiroŝimo kaj de la pinto de Fuĵi.

Tuj kiam mi komencis plani la flugkaravanon al Japanio lige al la UK, mi revis pri tio povi viziti la centrojn de Oomoto. Mi jam estis tie en la jaro 1995 kaj ĝi ege impresis min pro kelkaj aferoj: Pro ilia ne nur estimo, sed daŭra prakti­ka­do de japanaj tradicioj, pro la sukces­plenaj interreligiaj streboj de Oomoto, ke la malsamaj religioj ne batalu unu kontraŭ la alia, sed kunlaboru, kaj ne­laste pro ilia pozitiva sinteno kaj subteno de Espe­ranto, kio estas bone esprimita per la slogano, kiun oni povas legi en la fama mo­nu­mento en la administracia kaj eduka centro de Oomoto en Kameoka: Unu Dio, Unu Mondo, Unu Interlingvo. Oni ne diras Esperanto, sed ĉar evidente nun Esperanto estas la plej taŭga inter la internaciaj lingvoj, oni elektis ĝin kaj eĉ ekzistas ene de Oomoto EPA, Esperanto- Populariga Asocio.

Mi skribis al EPA kaj mi ĝojegis rice­vinte la permeson de la EPA-sekretario Ago Takaŝi, ke ni rajtas viziti la centron en Kameoka kaj mi ĝojegis legante, ke nin tie gvidos mia multjara amiko kaj eksa UEA-kunestrarano Tacuo Huĝimo­to. Sed mi estis eĉ pli postulema kaj pe­tegis, ĉu eblus viziti ankaŭ la spiritan cen­tron de Oomoto en Ajabe. Pro afa­bleco de Oomotanoj ni ne nur povis viziti ambaŭ iliajn ĉefajn centrojn, sed ĉeestis eĉ du Diservojn, vizitis la vila­ĝon ene de la centro en Ajabe, kie oni praktikas tradiciajn metiojn (inkluzive de nuna spirita gvid­antino de Oomoto Deguĉi Kurenai, fondinto de la vilaĝo). Kelkaj eĉ povis provi sian manlertecon. Ni povis komune tre favor­preze manĝi kun Oomotanoj kla­si­kajn japanajn man­ĝojn, vizitis tombe­jojn, aŭdis pri la his­torio, gustumis ne nur teon, per kiu oni afable regalis nin, sed ankaŭ sidadon sur­plankan ĉe mal­altaj tabletoj en la klas­ĉambro kaj fine ni fotiĝis ĉe la famkonata jam menciita monumento. Mi supozas, ke temis pri unu el la plej impresaj vizitoj de nia karavano.


Kameoka

Certe ankaŭ estas menciinde, ke ni postlasis en Japanio daŭran spuron: en la bildo vi povas vidi Margita Turková skribantan sur la tegolon memoraĵon pri nia karavano. Per aĉeto de tiu tegment­ero ni ne nur subtenis la strebon nov­konstrui la detruitan ĉefan konstruaĵon de la templo Todajĝi, sed ĝi restos tie por ĉiam kiel atestanto de nia internacia Esperanto-flugkaravano.


Kion mi ankaŭ devas nepre mencii, ĉar la impreso estis tre forta, estas la vizito de Hiroŝima kaj la supreniro al Fuĵi, sed pri tio en venonta numero de Starto.

Fine de la karavano franca pa­ro espri­mis grandan ĝojon, ke ili partoprenis nian karavanon kaj miasurprize, ili plej laŭdis tion, kion mi antaŭtimis, ĉu ne estis eraro dum la planado: ke ni uzadis la publikajn trafikilojn kaj tiel multe pli bone ekkonis la veran vivon de japanoj, ol se ni transportiĝus per specialaj aŭto­busoj el la hotelo al unuopaj vidind­aĵoj. Kaj ankaŭ mi ricevis demandon, ĉu mi organizos karavanon lige al la Azia kon­greso en februaro 2008 en Barato "Hindujo". Mi ne planis tion, sed estante instigita mi jam planas komunan voja­ĝon al Barato kaj Nepalo kun la vizito de la Azia kongreso post miaj pozitivaj spertoj kun China Tours denove kune kun ĝi kaj kun ĝia ĉiĉerono - tiukaze hindologo.

(daŭrigota venontfoje) Petro Chrdle

Co myslíte, že je třeba dělat?

Za 120 let vykonalo naše hnutí dost práce, ale abychom si při 130 výročí esperanta nemuseli vyčítat, že jsme za uplynulé desetiletí příliš nepokročili, měli bychom se nyní zamyslet, na co se zaměřit. Co by dnes plánovali takoví lidé, jako byli Miloš Lukáš, Rudolf Hromada, Stanislav Kamarýt, Tomáš Pumpr, Theodor Kilian, Jiří Kořínek, Josef Vondroušek nebo sám Zamenhof? Co by dělali v době Evropské unie, počítačů, internetu a svobody proje­vu?

Máte-li vlastní představu, koncep­ci nebo jenom nápad či nápadeček, podělte se o ně. Napište redaktorovi Starta (Miroslav Malovec, Boso­nož­ská 15/10, 625 00 Brno, elek­tronicky malovec@volny.cz). Vaše myšlenky zveřejníme, rozsáhlé úva­hy dáme na internet. Důležité je, abychom vůbec začali o budouc­nosti hnutí přemýšlet a diskutovat. Abychom si stanovili cíle krátko­dobé i dlouhodobé, pro řadové čle­ny i pro lidi s organizačními, lite­rárními či jazykovědnými sklony.

Čeho vlastně chceme dosáhnout? Čím by se měl náš svaz lišit v roce 2017 od roku 2007? Co se má stát s našimi knihovnami, rukopisy a dalšími archiváliemi? Co s kluby?

Kion farus nia Majstro, se li havus komputilon?


Kaj inter­reton? Kaj se li loĝus en Eŭropa Unio?

Nia movado nun atingis sian 120-jariĝon, kaj ankaŭ epokon de demo­kratio, komputiloj, interreto, tut-eŭropiĝo kaj tutmondiĝo. Niaj kon­diĉoj tre diferencas de tiuj, en kiuj vivis Zamenhof, sed ankaŭ Kaloc­say kaj Lapenna spertis tute aliajn situaciojn por sia laboro.

Kion ili farus, se ili vivus nun, junaj kaj plenaj de energio? Kion ili volus atingi ĝis 2017, por ke la movado troviĝu en pli favora situ­acio ol en 2007? Kiuj konkretaj paŝoj estas necesaj, por ke la lingvo estu alloga por la juna generacio? Por ke oni povu ĝin ne nur lerni, sed ankaŭ utiligi?

La redakcio

Vesmír zvoní hvězdami / Kosmo sonoras per steloj, Zdenka Bergro­vá, trad. Jaroslav Krolupper, du­lingva spegula eldono, ilustris Věroslav Bergr, Ústí nad Orlicí, OFTIS 2007, 84 p.

La broŝuro alportas sesdekon da po­e­moj el la verkaro de Zdenka Bergrová, kiujn elektis kaj espe­rant­igis Jaroslav Krolupper, kies esperantlingva traduka kaj originala verkado vekas ĉiam pli grandan ad­miron kaj gajnas premiojn en inter­naciaj konkursoj. Pri la libro infor­mis Miroslav Sígl en Pozitivní no­vi­ny (http://www.pozitivni-noviny. cz/cz/clanek-2007080017) kaj sam­tem­pe klarigis la celojn kaj histo­rion de Esperanto. La eldonejo OFTIS ofertas la broŝuron kon­traŭ 83 Kč (www.oftis.cz).

 

Ĉu ili diras al ni la veron? Ne­ima­g­ebla perforto. SAT 2007, 220 p.

La libro rakontas spertojn de fuĝ­intoj el nordkoreaj koncentrejoj kaj malliberejoj, kie estas tenataj preci­pe politikaj malliberuloj. Malpur­eco, malsato, mortlaciga laborego, hu­mil­igo, torturado, morto. Multon ra­kontas jam la titoloj de unuopaj atestoj: Kristana familio dumvive de­tenita pro preĝado, Subtera ĉam­bro por krizaj ekzekutoj, Gardistoj ricevas instrukciojn esti senkompa­taj kun la malliberuloj, Vi rajtas mortfrapi, pafi malliberulojn ie ajn, kiam ajn kaj pri iu ajn kialo, Tipa aspekto de malliberuloj, La malli­beruloj devigataj riverenci antaŭ la infanoj de la oficistoj pri sekureco, Dormkondiĉoj de malliberuloj, Ves­pe­ra nomvokado, Ŝtelado el mortin­taj malliberuloj, Ĉu vi aŭdis pri la ho­ma motoro?, Malliberuloj por­tas fekaĵon, Mortintaj malliberuloj enterigitaj sub fruktarboj, Malliber­uloj kaptas ratojn por transvivi, Komunuma necesejo por ĉiuj mal­liber­uloj, Malliberuloj mortas post restado en punĉelo, Gardistoj uri­nas sur malliberulon pro amuzo, Forŝirado de la oreloj de malli­berulo, torturo per akvo, serpento aŭ frostigo, Mi estis brutale batita pro helpo al amiko, Infanoj sen­kompate batitaj pro malgrava delik­to, Du infanoj-malliberuloj mortig­itaj de gardhundoj, Sekreta ekzeku­to, Beboj naskitaj kaj mortigitaj, Graveda malliberulino devigita aborti ktp. Sume 118 atestoj.

Ĉu vi konas eŭropajn klerigajn projektojn?

EU ne volas esti nur Eŭropo de eko­nomio, sed ankaŭ Eŭropo de scioj. Tial estis lanĉita projekto Socrates, kiu konsistas el pluraj programoj. Pro­gramo Comenius okupiĝas pri ĝe­ne­rala klereco kaj estas destinita por kun­laborigi internacie gimnaziojn. Pro­gramo Erasmus helpas al univer­sitataj studentoj studi eksterlande kaj al instruistoj eksterlande prelegi. Ĝi an­kaŭ celas certigi, ke la diplomoj es­tos rekonataj en la tuta Eŭropo, kvan­kam ĉiu lando havas alian edukan sis­te­mon. Programo Grundtvig subtenas la tutvivan klerigadon de plenkres­k­uloj. Programo Leonardo celas fakan ekzercadon kaj programo Lingua tut­vivan lingvan klerigadon (vidu Ko­mu­nan Eŭropan Referenckadron). Ali­aj pro­gramoj ebligas interŝanĝon de junaj sciencistoj, kunlaboron de du najbaraj landoj k.s.

Ankaŭ nia Esperanto-movado estas principe kleriga projekto, kiu instruas ne nur la internacian lingvon, sed an­kaŭ interpopolan toleron, ekkonadon de diversaj kulturoj, pacan kunviv­a­don de nacioj kaj rasoj. La ekstera mondo dediĉas al nia movado tiom da atento kaj zorgo, kiom da atento kaj zorgo ni mem dediĉas al la ekstera mondo kaj al ĝiaj projektoj. Se ni neglektas ilin, ni ne miru, ke la mondo simile malatentas niajn klerigajn klo­podojn.

Komuna Eŭropa Referenckadro

Eŭropa Unio nun komprenas plur­ling­vecon kiel sumon de ĉiuj lingvaj kaj kulturaj scioj kaj kapabloj, kiujn eŭropa civitano akiris per sia patra­lingva kaj fremdlingva studado. Tia­ma­niere ni lernas internaciajn vortojn kompreneblajn en la tuta unio, sed an­kaŭ vortojn komunajn por la lingvoj sla­vaj aŭ ĝermanaj, same ankaŭ soci­ajn kutimojn, komunajn por la tuta unio aŭ por ĝiaj grandaj partoj. Tiuj komunaj elementoj ebligas almenaŭ simplan inter­kompreniĝon ankaŭ inter personoj, kiuj ne lernis la saman fremdan lingvon (simile kiel ni ĉeĥoj komprenas iomete polojn, rusojn, bul­garojn, kroatojn, eĉ se ni ne studis iliajn lingvojn).

La scio de fremda lingvo povas esti baznivela, memstaraprofesi­ni­ve­la, kio dependas ne nur de la lingvaj kapabloj de la studanto, sed ankaŭ de liaj praktikaj bezonoj por la supozata utiligo. La Eŭropa fremdlingva instru­ado celas, ke la studantoj ne lernu tro multe, sed nur tion, kion ili efektive be­zonos en sia labora praktiko. Multaj lernantoj fiaskis, ĉar ili lernis, por kio mankis iliaj kapabloj kaj kion ili eĉ ne bezonis lerni.

La baznivela scio sufiĉas por plenigi demandilojn, indiki siajn nomon kaj adreson, kompreni la direkton al certa adreso, aĉeti manĝojn, kompreni sur­skribojn sur skatoloj, sendi simplan bildkarton, simple rakonti pri sia fa­mi­lio.

 

Elektronikaj bibliotekoj

En 2005 Eŭropa Komisiono publik­igis alvokon sisteme elektronikigi la kulturan heredaĵon, precipe librojn, sed ankaŭ bildojn, fotojn, sonojn kaj filmojn kaj disponigi ilin al la publiko en la interreto aŭ sur kompaktaj dis­koj. Miloj da libroj en diversaj lin­gvoj jam en la reto ekzistas, sed oni celas milionojn da volumoj, veran mult­lingvan bibliotekon.

Feliĉe ne minacas danĝero, ke Espe­ranto en la biblioteko mankos, ĉar multaj esperantistoj jam longe sisteme enkomputiligas nian literaturon, sed bedaŭrinde nur private, ĉar mankas oficiala komuna pilota projekto de UEA. Eble la nova estraro montriĝos pli moderne pensanta kaj komprenos, ke en la epoko de elektronika civilizo Esperanto ne povas resti ekster la ludo, se ĝi ne volas iĝi eterna Cindr­u­lino.

 

Turismaj informoj

En la nuna tempo ĉiu urbo, eĉ ĉiu vilaĝeto havas informojn por turistoj pri siaj vidindaĵoj en la interreto, kuti­me en la enlanda kaj angla lingvoj. Ek­zis­tas do tutmonda turisma infor­ma­ro anglalingva, kiu es­tas tage nokte je dispono por ĉiu retano en la mondo pri ĉiu ajn lando, urbo, vilaĝo. Anko­raŭ pli oportuna sistemo kreskas en la reta enciklopedio Wikipedia, kie tiuj informoj kreas logikan sistemon, en kiu la uzantoj povas facile orientiĝi kaj trovi tie ligojn al la oficialaj urbaj retejoj.

Nia movado havas ŝancon krei simi­lan sistemon esperantlingvan kaj kom­pletigi tiel Pasportan Servon. En Vikipedio jam miloj da urboj estas pri­laboritaj, sed plejparto kompre­ne­ble mankas. Sufiĉus traduki vikipe­diajn arti­kolojn el aliaj lingvoj (tio estas permesite), kion povas fari eĉ tiuj, kiuj mem ne havas komputilon, sed bone regas la lingvon. Oni povas printi por ili tradukotajn tekstojn.

Kompreneble, pli prestiĝa afero estas, se iu urbo konsentas meti espe­rantlingvan tradukon al sia oficiala retejo, sed ne ĉiu urbo akceptas tiun proponon (antaŭjuĝoj kaj malamikaj sintenoj ankoraŭ ekzistas). Plie la izolan urbon oni malfacile serĉas, la vikipedia artikolo estas bona ankaŭ en tiu kazo.

Verŝajne estus bone komenci krei turisman-arkitekturan vortareton pri memorindaĵoj, kie oni povus trovi es­pe­rant­lingvajn esprimojn precipe por historiaj arkitekturaĵoj kaj iliaj ele­mentoj, kiuj plej ofte stumbligas la tradukantojn.

Esperantigu vian civiton kaj ĝian ĉirkaŭaĵon, la tradukon iu el la vikipediistoj jam scios enmeti.

Miroslav Malovec

19-a IKF en Ústí nad Labem

tamen efektiviĝos: ekde la 30-a de no­vem­bro ĝis la 2-a de decembro 2007!

Vendrede la 30-an ekde la 17-a h. akceptado en la restoracio "Na Rychtě"; 18 h. ĝis 22 h. societa vespero kun vespermanĝo samloke.

Sabate ekde la 9.30 - 12.30 prele­ga matineo en "Základní umělecká škola E. Randové" en Churchill-strato (kiel pasinte). - Post komuna tagmanĝo ekde 14.30 spirita kon­certo en Ruĝa preĝejo. - 18.30 bunta kultura programo denove en ZUŠ de Eva Randová (kiel matene). Dimanĉe ekskursoj en la ĉirkaŭaĵo de Ústí nad Labem.

Tranoktado: Polica tranoktejo (stra­to Stříbrnická (trolebuso n-ro 53+55 ĝis halt. Elba aŭ 52 ĝis Orlická) (lito po 200 - 250 Kč, aŭ pensiono Ekopros, str. Sociální pé­če (lito po 220 Kč), event. hotelo Palace  (290 - 390 Kč). - 

Aliĝkotizo Kč 200 (pagota surloke en la akceptejo). - Aliĝlimdato: 10.11.07 - aliĝu ĉe la adreso: M. Smyčka, Dlouhá 20, 370 11 Čes. Budějovice, tel. 38 53 10 264, 721 962 612; m.smycka@seznam.cz. - (Eblas aliĝi dum la ĈEA-konfe­ren­co en Polička).

Donacoj por la tombolo kaj pro­gram­proponoj estas bonvenaj (in­di­ku la temon kaj daŭron).

Lančov 2007

En la tri etapoj de la ĉi-jara Some­ra Esperanto-Tendaro en Lančov la in­fa­noj lernis la lingvojn anglan, ger­ma­nan kaj hispanan, tamen ili estis informataj ankaŭ pri Esperan­to. En la tria etapo unu knabino eĉ forkuris el la angla kurso, kie ŝi enuis (ŝi jam tralegis la lastan volumon de Harry Potter en la originalo) kaj lernis inten­sive Esperanton. En la lasta semajno de tiu etapo deko da plen­kreskaj espe­rantistoj diskutis pri la temo, kiel labori por Espe­ranto en la nuna tempo.

Fine de la tria etapo okazis jam la deka renkonto de iamaj tendaranoj, kiuj venadis dum sia juneco, kiam la tendaro estis ankoraŭ plene espe­ran­tista. Nun kunvenis kvindeko da per­sonoj por rememori ankaŭ la fakton, ke la ĉi-jara tendaro estas jam la 55-a, kvankam la unuaj kvar okazis en aliaj lokoj (do venontjare okazos la 50-a sur la sama loko).
Ĉi-jare estis finita ankaŭ la kon­stru­ado de novaj duŝejoj kaj neces­ejoj.

 

Rezultoj de la seminario

Dum la dua semajno de la tria etapo en Lančov okazis malgranda seminario „Kiel labori por Espe­ranto en la nuntempo“, kiun parto­prenis dek personoj, inter ili la prezidanto de la slovakaj esperan­t­istoj Rastislav Šarišský. Estis kon­sta­tita neceso diskuti pri la proble­mo, entiri en la diskuton vastan mem­bro­bazon, sisteme konatiĝadi kun internaciaj klerigaj progra­moj, lerni akiri monon de sponso­roj kaj fondaĵoj, zorgi pri la kultura heredo de la antaŭaj generacioj de esper­an­tistoj kaj instrui la membra­ron, kiel utiligi komputilojn kaj inter­reton por poresperanta labo­ro. Tiucele prepari kursojn por la membraro, ekzemple kiel prilabori turismajn informojn por la reto, en­me­ti ilin en Vikipedion aŭ proponi esperantigon de oficiala retejo al urbo aŭ vilaĝo. La partoprenantoj diskutis ankaŭ pri la tendaro en Lančov, pri ĝia esperantista estonto.

Grandan ŝancon Esperanto havas en la interreto, kie kreskas elektro­nikaj bibliotekoj kaj enciklopedioj, sistemoj de informoj por turistoj, planataj estas lernolibroj de fremdaj lingvoj kaj aliaj fakoj per Espe­ranto, sciencaj arti­kolaroj kun Espe­ranto kiel pilota lingvo. Por la kon­kretaj projektoj eblas serĉi mon­rime­dojn de sponsoroj kaj mece­natoj. Samtempe necesas instrui la es­pe­rantistaron pri projektoj ekster Esperantujo (Socrates, Guten­berg, Komuna referenckadro pri lingvoj k.s.).

Konkludo: la informa kampanjo inter la publiko kaj politikistoj de­vas esti ekvilibre akompanata de sistema konstruado de virtuala Esperanto-mondo en la reto, ĉar se ni sukcesos veki ies intereson, ĉefe ĉe gejunuloj, ili devas trovi en la reto sufiĉe da kursoj, vortaroj, be­letra kaj faka legaĵo kaj ankaŭ in­for­mojn de enciklopedia karaktero, ĉar liverado de informoj apartenas al ĉefaj taskoj de internaciaj lin­gvoj.

Seminario en Bahratal

 


De la 8-a ĝis la 11-a de junio 2007 oka­zis en la ĉelima germana urbeto Bahratal tu­risma kaj lingva seminario, kun pre­legoj pri medicino, biero, ginsengo, korea muziko, Vi­ki­pedio kaj Bertha von Suttner.

Infanoj kaj Afriko

Sabate la 9-an de junio 2007 Klu­bo de Esperanto-amikoj en Svitavy aran­ĝis Infanan tagon, en kiu parto­prenis an­kaŭ junaj esperantistoj el la pola urbo Rybnik. La 48 kun­venintoj vizi­tis ekspozicion de afrikaj bestoj kaj trofeoj ĉe sinjoro Miroslav Ducháček en Banín, eks­po­zicion de LEGO-ku­be­toj en la Urba muzeo de Svitavy kaj kon­kur­sojn kaj scenetojn en la Peda­gogia-psikologia konsultejo en la stra­to Riegrova. Por s-ro Ducháček, kiu ĝuste festis naskiĝtagon, la infanoj kantis kanton de Zdenka Novotná el Česká Třebová, kaj li poste rakontis pri siaj vojaĝoj tra Afriko. En la mu­zeo la infanoj admiris LEGO-modelon de la staci­domo kaj de la muzeo mem, kelkaj geknaboj provis ankaŭ ion konstrui. Poste ili konkursis pri scioj de Esperanto kaj prezentis fabelajn scenojn.

Libuše Dvořáková

 


Laŭ spuroj de Švabinský

Sabate la 16-an de junio Espe­ran­to-klubo Amikeco Česká Třebová or­ga­nizis someran balon por 40 alvenintoj. Antaŭtagmeze Jiří Pišto­ra ĉiĉeronis tra la urbo, posttagmeze Jiřina Kuče­rová gvidis promenon al la vilaĝo Kozlov. Tie staras domo n-ro 50, kien en 1895 Max Šva­binský venis kun sia amikino kaj posta edzino Ela Vejry­chová. La loka pejzaĝo inspiris la junan pen­triston krei multajn ver­kojn. Sian dometon li ornamis kune kun Ota­kar Vaňáček kaj sia bofrato Rudolf Vejrych la juna per la sceno “San­kta Venceslao akceptas dona­cojn“. Sur la fasado de la najbara biendomo li kreis sgrafiton „Falĉistino“.


La pro­me­no finiĝis en restoracio Na Horách (En la montaro), kiun iam vizitadis verkistino Božena Němco­vá. Tie prezentis siajn kantojn kaj fabelojn infanoj el Opatovec kaj Česká Třebová sub la gvido de sia kursestrino Zdenka Novotná. Poste sekvis muziko, danco kaj tombolo.

Libuše Dvořáková

Invito el Svitavy


La 6-an de oktobro 2007 realiĝos esperantista renkonto en Svitavy. Kolektiĝo de partoprenantoj je 9.20 antaŭ la fervoja stacidomo, poste per speciala buso ili eks­kursos al Banín por rigardi la eks­pozicion de afrikaj trofeoj, por spekti videon kaj aŭskulti rakont­adon pri aventuroj el la afrika naturo. Ĉar necesas mendi la buson (kaj ankoraŭ unu surprizon) ni pe­tas tuj konfirmi la partoprenon je la adreso dvor.libuse@seznam.cz (tel: 461532 257)

 

Maigret kvaran fojon


Antaŭ kelkaj tagoj eldonejo "Sezonoj" aperigis la libron "La flava hundo" de Georges Simenon. Ĝi estas la kvara libro pri komisaro Maigret en Esperanto post "Maigret hezitas" (1999), "Maigret kaj la maljuna damo" (2002) kaj "Amiko el la junaĝo de Maigret" (2004). Ĉiuj estas tradukitaj de Daniel Luez (Francio). La originalo unuafoje aperis en 1931. La traduko kostos ĉ. 12 EUR.

 


La eldonejo Mondial en Novjorko el­donas unuan numeron de Beletra Al­ma­nako, redaktata de Jorge Camacho, Pro­bal Daŝgupto kaj István Ertl.

Post prezento de la almanako sekvas originalaj rakontoj (Luiza Carol: Ĉu vi scipovas ludi Tomlandilon? kaj Den Drown: Florbrasikoj kaj aligatoroj)poemoj de pluraj aŭtoroj (Ertl, Janičič, de Kock, Mao Zifu, Nervi, Ragnarsson), tradukita literaturo (Eliade, H. Laxness, Ŭakajama, Ghosh), eseoj (B. Ragnars­son: La libera linio, J. Camacho: Lin­gvaj manipulistoj), recenzoj (Melnikov, Camacho) kaj rezultoj de Belartaj Konkursoj. La apero de la almanako estas planata je fino de septembro 2007.

INTERNACIA PAROLIGA SEMAJNO

Jam tradicie InPaSem okazos en Do­břichovice, ĉi-foje senpere post la kon­fe­renco de ĈEA. Ni esperas, ke almenaŭ iuj el la eksterlandaj partoprenantoj ve­nos pli frue por povi ĉeesti ankaŭ nian konferencon. Kiel tradicie, la kurson de komencintoj gvidos per Ĉe-metodo Stano Marček el Slovakio uzante sian sukcesplenan lernolibron Esperanto per rekta metodo, la seminarion por pro­gresintoj gvidos alterne Marek Blahuš kaj Petro Chrdle. Oni diligente studos ĉiun antaŭ­tag­mezon, dum posttagmezo oni ekskursos al Prago kaj Bohemia Karsto. Se vi inten­cas partopreni kaj ne ankoraŭ aliĝis, bv. decidiĝi se eble tuj, ĉar ni jam devos baldaŭ fermi la ĉambroliston por la pensiono kaj malmendi la neuzotajn ĉambrojn. Sabate la 29-an de septembro estos tradicie renkontiĝo de la kursanoj kun ĉeĥaj esperantistoj, al kiu estas kore invitataj ĉiuj interesatoj. Por kompletigo, ĝis nun aliĝis krom ĉeĥoj partoprenantoj el Francio, Svisio kaj Germanio. Infor­moj: http://www.kava-pech.cz/inpasem aŭ ĉe chrdle@kava-pech.cz.

 

Prelegaro pri Kořínek kaj Pumpr

En la domajno www.esperanto.cz sub Esperanto od A do Z, Dokumenty estas nove trovebla prelegaro pri Jiří Kořínek kaj Tomáš Pumpr el decembro 2006. Ĝi estas elŝutebla en PDF-formato. Sam­tempe tie aperas en formato MP3 sona intervjuo kun J. Kořínek farita de V. Novobilský antaŭ dudeko da jaroj.

VIRTUALA EKSPOZICIO PRI ESPERANTAJ BILDKARTOJ


La ekspozicio prezentas 1439 fabrike produktitajn Esperantajn poŝtkartojn. La kompilantoj estos dankaj, se vi povus klarigi nekonatajn kartojn. Kaj se vi al­sendos Esperantan bild­kar­ton, ne trov­iĝantan ĝis nun en la ekspo­zicio, volonte oni aldonos ankaŭ vian no­mon al la listo de subtenantoj-kun­kolek­tantoj. Ĉiukaze, nepre vizitindas: http://ww.eventoj.hu/ bildkartoj/index.htm

Gratulon al la kompilantoj de tiu unika montrofenestro de Esperantujo!! (Estas tie 90 ĉeĥaj kaj 25 slovakaj bild­kartoj)

Centjariĝa simbolo

En 2008 festos UEA sian centjariĝon. Okaze de tiu jubileo en konkurso pri nova simbolo venkis proponoj de la 24-jara kataluna dezajnisto Guillem Sevilla.

Team Esperanto

invitas vin helpi

La usona projekto Gutenberg prezentas en la reto 20 000 librojn, kiuj estas libe­re kaj senpage elŝuteblaj (2 milionoj da elŝutoj ĉiumonate). Inter ili estas nun 29 libroj en Esperanto, kiujn enmetis ko­lek­tivo Team Esperanto, konsistanta el 24 usonanoj. Inter tiuj libroj estas du ĉeĥaj, nome Rakontoj de J. Arbes kaj Komenio de J. V. Novák.

Por enmeti novajn librojn necesas trakti kun la administrantoj angle kaj pruvi, ke la prezentata verko estas libera. Tio signifas, ke la aŭtoro kaj tradukinto mortis antaŭ 70 jaroj aŭ donis permeson pri publikigo aŭ la libro aperis antaŭ 1923 (ĉi tiu lasta kondiĉo validas nur en Usono). Team Esperanto proponas hel­pon por la traktado al esperantistoj, kiuj havas taŭgan verkon en elektronika formo kaj volus ĝin donaci al la projekto Gutenberg.

Estas dezirinde, ke en la projekto aperu almenaŭ 51 libroj, ĉar poste Esperanto aperus inter deko da privilegiaj lingvoj ĉe Gutenberg. Se vi volas kunlabori, iru al la esperantlingva diskutejo Gutenberg http://groups.yahoo.com/group/PorGutenberg/

Nun tie estas jenaj aŭtoroj: Alcott, Arbes, Burroughs, Caroll, Defoe, Fryer, Harte, Hauff, Hawthorne, Hayes, Ibsen, Irving, Novák, Reed, Twain, Whar­ton, Zamenhof. -mm-

Projekto Lingvolanĉilo

Projekto kaj laborgrupo en Britio „Lin­gvo­lanĉilo - Springboard to languages“ (= saltotabulo al lingvoj) celas uzi Esperanton kiel enkondukan rimedon por la lernado de fremdaj lingvoj. Ĝia celo ne estas instrui Esperanton, sed pere de ĝi konsciigi pri lingvolernado. Ĉiu infano ricevu gepatralingvan edukon ĝis sia 8-a jaro, inter la 9-a kaj 11-a jaro lernu Esperanton kiel modele regulan fremdan lingvon kaj ekde la 12-a jaro ĝis abiturienta ekzameno la geknaboj studu iun elektitan nacian lingvon. En gim­nazioj ofte aperas problemo, ke iliaj in­fa­noj venis el diversaj elementaj lernejoj, en kiuj ili lernis alian fremdan lingvon kaj nun ili vizitas komunan klason - do en kiu lingvo daŭrigi? Anglaj infanoj plie ne emas lerni fremdajn lingvojn, ĉar ili kredas, ke ilia gepatra lingvo jam fariĝis internacia. La projekto do volas per ludado veki ĉe britaj infanoj inte­reson pri lingvoj.

 

Projekto BE-LL

"UNUIGI LA INFANOJN ĈIRKAŬ LA MONDO PER ESPERANTO-MAŜINO" La ideo estas krei softvaron kaj enmeti ĝin en telefonaparaton (aŭ alian, laŭvole). Ĝi estos praktika por la ĉiutaga vivo. Oni parolos en nacia lingvo kaj la maŝino ripetos ĉion en Esperanto kaj kiam oni parolos en Esperanto, la maŝino ripetos en la nacia lingvo, t. e. la maŝinoj povos interkomunikiĝi! Aldone oni vidos la vortojn sur ekrano. Ni serĉas helpon por efektivigi nian projekton. Interesuloj kontaktu nin. Dankon! ed1son51@hotmail.com.

Esperanto antaŭ grava publiko en Berlin

La germana revuo Esperanto aktuell 4/2007 alportas informon, ke la 22-an de junio 2007 okazis en Ber­lino parol-duelo pri lingva poli­tiko de Eŭropa Unio, sub sloganoj „ĉiuj lingvoj“, „nur la angla“ kaj „nur Esperanto“. La publiko kon­sis­tis el funkciuloj de ŝtataj insti­tucioj, de Eŭropa Unio, de amba­sadejoj, do homoj imunaj kontraŭ novaj ideoj. Esperanton reprezentis d-ro Rudolf Fischer, kiu klopodis ne tiom persvadi, kiel informi pozitive pri Esperanto-movado. La unua preleganto Peter Altmeier atentigis, ke la internacia angla ne estas tiu de Oksfordo, sed kruda ĵargono nomata Globish, kiu apenaŭ povas reprezenti anglan kulturon. Pro tio neniu kuraĝis ataki Esperanton, ke ĝi havas iajn lingvajn aŭ kulturajn mankojn, tamen oni persistis, ke la angla nun estas necesa kaj facila, sekve Esperanto ne estas bezona. Jochen Richter el la teamo de Leonard Orban, komisaro de EU por lingva diverseco, asertis, ke la tradukado el ĉiuj lingvoj al ĉiuj funkcias, do interlingvo estas superflua. D-ro Fischer oponis, montrante, kiel tradukantoj al la hispana fuŝis la paroladon de prof. Selten en EU (anstataŭ „la infanoj lernu unue Esperanton kaj poste iun nacian lingvon“ aperis hispane „la infanoj lernu unue Esperanton kaj poste sian nacian lingvon“). Fina kon­kludo de la artikolo: De politikistoj ni atendu neniun aktivan subtenon de Esperanto. Ni alstrebu per pozitivaj informoj atingi la toleron oferti Esperanton libervole en lernejoj.

 

Diskuto en ĉeĥa televido

La ĉeĥlingva parlamenta televido 24CZ elsendis en junio gazetaran konferencon kun la eŭrokomisaro Vladimír Špidla. Tie eksonis ankaŭ opinioj pri solvo de la lingva situacio en Eŭropo. Iu sinjoro el la publiko proponis, ke laŭ modelo de Usono oni enkonduku devige la anglan kiel la plej riĉan lingvon. V. Špidla respondis, ke Eŭropo aplikas malan principon ol Usono. Dum tie regas slogano „ĉiuj en unu“ (ĉiuj nacioj parolu angle), Eŭropo volas „unuecon en diverseco“. Ĉiujn lingvojn necesas konservi kaj gardi, ĉar multaj ideoj estas eblaj sole en iu konkreta lingvo, en aliaj lingvoj tiuj ideoj eĉ ne venus en la kapon de la homoj. V. Špidla opinias, ke EU povus solvi la problemon per la latino, per la angla, per la angla nur ĉe instancoj, aŭ per teknika helpilo (tradukmaŝino enpoŝe). -mm-

MI ESTAS HOMO. Originalaj verkoj de L.-L. Zamenhof. Kompi­lis, redaktis, komentis kaj enpaĝigis Ale­ksan­der Korĵenkov. Kaliningra­do, Sezo­noj 2006. 288 paĝoj.


La titolo de la libro (Mi estas homo) estas esperantigo de la latina frazo Homo sum, kiun en rusa formo Gomo sum uzis Zamenhof kiel sian pseŭdo­nimon, per kiu li subskribis sian ruslingvan broŝuron pri hilelismo, prototipo de homar­an­ismo (1901). Zamenhof dum sia tuta vivo celis kun­fratigon de la homaro kaj Espe­ranto estis nur parto de liaj klopodoj. En tio li similas al nia ĉeĥa sam­landano Komenio (1592-1670), kiu celis edukadon de la homaro kaj kalkulis ankaŭ kun iu estonta planlingvo (panglotio). Sed Komenio estas admirata pro siaj pedagogiaj verkoj, male panglotio estas menciata nur kiel naiva revaĵo, dum Zamenhof estas rekonata kiel kreinto de la plej sukcesa planlingvo, sed liaj homar­anaj klopodoj estas menciataj nur kiel akcesora naivaĵo, kiun oni ne prenas serioze.

La nova libro kolektis ĉiujn akir­eblajn tekstojn, kiujn Zamenhof ver­kis pri siaj strebadoj cionismaj kaj homaranismaj, kaj kompletigas lian portreton el nova vidpunkto. Pluraj el la prezentitaj artikoloj estis verkitaj en la lingvoj rusa, germana aŭ jida, sekve la libro prezentas ilin en traduko de aliaj personoj, sed pro tio Zamenhof ne ĉesas esti ilia aŭtoro. La tradukoj estas bonaj, oni preskaŭ ne rimarkas, ke la esperant­igon ne faris la aŭtoro mem, nur kelkajn perfidas la vortoj judo kaj nacio. Zamenhof ĉiam nomis sin hebreo kaj klarigis, ke li apartenas al hebrea gento, ne nacio, ĉar modernaj nacioj estas miksaĵo de pluraj gentoj, de pluraj etnoj.

La unuan artikolon Kion do finfine fari? verkis ruslingve la 23-jara Za­men­hof por siaj hebreaj samgent­anoj. Detale li priskribas la sufer­adon de la hebrea popolo dum jarmiloj, kaj venas al konkludo, ke la suferado finiĝos nur tiam, kiam la hebreoj kolonios iun dezertan landon kaj kreos tie propran ŝtaton. Li rekomendis Usonon, ĉar en Palestino kontraŭ ili senĉese batalus malamikaj gentoj.

Samtempe li opiniis nereala renov­igi la antikvan hebrean lingvon, sed rekomendis la jidan, kies gramati­kon li prilaboris (ĝi restis nur en ma­nuskripto). Jam pli frue li sukce­sis fondi en Varsovio cionisman so­cieton de hebrea junularo kaj en aliaj urboj filiojn.

Sed jam en la sama jaro 1882 en alia artikolo Sub la komuna standardo! li ŝanĝis sian opinion vidante, ke ĉiuj sopiras Palestinon aŭ volas serĉi ĉiu en aliaj landoj, do sole Palestino po­vas unuigi ĉiujn. Al Palestino forvo­jaĝis junulara gru­po Bilu, sed Za­menhof ne estis kontenta pri ilia agado kaj prezentis sian kritikon en Letero al la anoj de Bilu. Poste li tute ŝanĝis sian mond­koncepton kaj opi­ni­is la cionismon kontraŭa al la princi­poj de homar­anismo. (Sed ni ankoraŭ menciu, ke en 1924 esperantlingve aperis bro­ŝu­ro Hebrea progreso en Palestino, el kiu ni ekscias, ke en 1906 aperis multaj tendoj sur dezerto, kiun ĉiuj mondpotencoj kredis ne­kultivebla kaj vendis ĝin al la cio­nisma movado. Sed la entuziasmo de junaj hebreoj estis tiel granda, ke post dek jaroj tie elkreskis moderna grandurbo Tel-Avivo kaj en aliaj pluraj lokoj similaj urboj kaj vilaĝoj, kiuj la dezerton ŝanĝis en florantan ĝar­denon. Zamenhof eraris, ke ne eblas renovigi la antikvan hebrean ling­von, kiu nun estas oficiala lingvo de Israelo, sed li ne eraris, ke la he­brea ŝtato estos celo de atakoj flanke de najbaroj.)

La artikolo Hilelismo baziĝas sur eldiro de la antikva hebrea filozofo, rabeno Hillel (ĉ. 80 a.K.- ĉ. 10 p.K.) „agu kun aliaj, kiel vi volas, ke ili agu kun vi, ne faru al via proksi­m­ulo tion, kio estas malagrabla al vi“. En tiu principo Zamenhof vidis solvon de ĉiuj interhomaj, inter­gentaj kaj interreligiaj rilatoj, ĉar se ĉiuj tiel kondutus, ĉiuj malpacoj kaj konfliktoj ĉesus. Zamenhof konsi­de­ris mal­justaĵo, ke la majoritata gento en iu lan­do opinias sin pose­d­anto de tiu lan­do kaj ĉiujn minorita­tojn prenas kiel fremdulojn, kvan­kam ili tie naskiĝis, kaj estis tie en­tomb­igitaj iliaj gepatroj, geavoj kaj aliaj antaŭuloj. Laŭ lia opinio ĉiu lando devas aparteni al ĉiuj homoj, kiuj en la lando naskiĝis kaj por kiuj ĝi estis patrio, sendepende el kiu gento ili devenas. Pro tio la ŝtatoj ne rajtas havi la nomon laŭ la ĉefgento (Rusio, Pollando), sed nomon nacie neŭtralan, ekzemple laŭ la ĉefurbo (Peterburglando, Varsovilando) kaj ĉiuj nacioj kaj naciecoj devas esti egalrajtaj. Li eĉ revis pri „Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo“ (p. 230), kie ĉiu homo estus taksata laŭ siaj personaj kvalitoj. Dume li vidis, ke poloj protestas, kiam rusoj subpremis ilin, sed ili mem subpremas hebreojn kaj aliajn minoritatojn en sia teritorio, kaj li timis, ke hebreoj intencas fari la samon en Palestino. Tio estis motivo, kial li forlasis la cionisman movadon kaj serĉis alian solvon, kiu helpus ne nur al hebreoj, sed al ĉiuj homoj en la mondo.

Sed unu afero estas imago, alia afero klarigi ĉion tiamaniere, ke ĉi­uj komprenu, konsentu kaj komen­cu labori por realigo de la ideo. Por ne endanĝerigi Esperanton, li se­kret­igis, ke li mem estas aŭtoro de homaran­ismo kaj propagandis ĝin anonime. Li ne eraris, kiam li atendis rifuzan reagon precipe de religianoj, kiuj opinias sian propran religion sole pravan kaj elektitan de Dio mem regi super la mondo, tial unuiĝo de religioj estas por ili ne akceptebla. Malgraŭ tio la kolektitaj materialoj donas al ni por­treton de Zamenhof el iom alia angulo de vidpunkto ol estas la tradicia kaj kompletigas niajn sciojn pri lia persono kaj pri liaj tutvivaj streba­doj.

Miroslav Malovec

 

Simbolo de frateco

La fiŝo estas kristana simbolo, kiu estis uzata de la prakristanoj kiel ek­konilo aŭ sekre­ta signo; unu persono desegnis arkon en la sablon kaj alia kompletigis la simbo­lon per la ĉirkaŭ­arko kaj montris sin per tio kiel frato aŭ fratino en Kristo; hodiaŭ oni uzas ĝin ankaŭ kiel etikedon sur aŭtomobilo.

(laŭ Dia regno)

 

Koncize

- Pola Esperantisto ĉesos aperi ekde la nova jaro pro malmultaj abonantoj kaj kunlaborantoj

- Jarkunsido de KELI en la pola Pelplin kiel sekretarion elektis Pavel Polnický

- La venonta IKUE-kongreso efektiviĝos en Rimini kaj KELI-kongreso verŝajne en Slovakio

- Dum nia asocia konferenco en Polička estos je dispono konferenca stampilo kaj poŝtmarkoj kun konferenca alpresaĵo

- La prezidanto de TEJO David-Emil Wickström demisiis pro familiaj kaj laboraj motivoj. La funkcion nun plenu­mas la vic-prezidanto Haris Subašić.

La kongresa „filmo“

de Miloš Bloudek


La kongresejo


Margit Turková legas el Eli Urbanová


Te-ceremonio

Instruista kursaro

Universitato Adam Mickiewicz en la pola Poznano kaj ILEI kune organizas internacian instru­istan kursaron. La kurs­aro necesigas partoprenon du­foje en la surloka semajna sesio (la unua okazos 15-21.09.2007 kaj la dua 2-8.02.2008), intertempan hejman labor­a­don, retan konsultiĝon kun la kurs­gvidantoj kaj pretigon de laboraĵo pri metodika temo, kies prezento kaj fina ekzameno okazos en septembro 2008. Aliĝantoj ricevos ILEI-diplomon pri instruista kursaro.

Kondiĉo: bona lingvoscio, baza kono de Esperanta kulturo, plie abiturienta ekzameno. Partoprenkotizo: A-landoj: 360 EUR, B-landoj 125 EUR por unu semestro.

Programo: Lingvopedagogio (Bazaj faktoroj de lingvopedagogio, Esperanta metodiko, Instruhelpiloj de instruista kofro ĝis retkursoj), Esperanta kulturo (Plej gravaj eventoj de historio de Esperanto, Ĉefaj periodoj de E-litera­turo, Tiklaj punktoj de E-gramatiko, Lingva trejn­ado). Kiel donacon la parto­pre­nontoj ricevos: Problemojn de la nun­termpa E-movado (Humphrey Ton­kin), Nuntempa literaturo (István Ertl), Psiko­logiaj aspektoj de komunikado (Claude Piron), Interkultura komunik­ado (Ilona Koutny)

Aliĝo ĉe: ikoutny@amu.edu.pl D-rino Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj Universitato Adam Mickiewicz, al. Niepodleglosci 4, PL-61-874 Poznan http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html

Nia originala literaturo

Londonanidoj de Donald W. Munns (1930-1945) estas originala romaneto, kiun la 14-jara aŭtoro verkis unu jaron antaŭ sia subita morto rekte en Esperanto post 15-monata lernado de la lingvo. La verketo montras grandajn lingvan kaj verkistan talentojn de la infana aŭtoro, sed estas ankaŭ pruvo pri facileco kaj elasteco de Esperanto. La 98-paĝa libreto aperis en 1946.

En 1939, kiam Londono kaj aliaj grandaj urboj de Britio estis atakotaj de Germanio, oni sendis milojn da infanoj al kamparo, por tie transvivi la danĝeran periodon en relativa sekureco. Donald Munns, kiu mem apartenis al tiuj infanoj, rakontas pri dudek tri geknaboj el la londona Gordon-lernejo, kiuj kun sia instruisto Fraŭlino Burdon estis venigitaj en nenomitan vilaĝon kaj loĝ­igitaj en privataj domoj. Komence ili havis problemojn kompreni la lokan dialekton kaj montriĝis ankaŭ diferencoj kulturaj, pro kiuj londonanoj kaj vilaĝ­anoj reciproke opiniis sin misedukitaj.

La infanoj antaŭtagmeze vizitadis lernejon, posttagmeze kun la instruistino entreprenadis ekskursojn, konstruis ba­raĵ­on en la rivereto por fari basenon, en kiu ili povus naĝi. Knaboj ludis per pilko aŭ specialan ludon per kaŝtanoj. Foje ili renkontis alian londonan lernejon, el Trig-strato, kaj interkonsentis „batalon“ en proksima forlasita ŝtonminejo. La rakonto priskribas, ke la feminisma mov­a­do penetris ankaŭ en la infanan kolek­tivon - la Gordonanoj venkis la batalon danke al siaj emancipiĝintaj knabinoj. Per la venko en la batalo la rakonto finiĝas. -mm-

Vítkovice kaj Poruba

Preskaŭ tradicie renkontiĝis la 6-an de junio 2007 kluboj el Vítkovice kaj Poruba en arbareto de familio Neuvirt por amuzi sin kaj babiladi. Ovaĵo, kolbasoj, bona vino, iom da muziko kaj kantoj kun belega vetero igis ĉiujn bonhumoraj. Je venonta renkontiĝo ni ĉiuj ĝojas. Tiu okazos aliloke, ĉe s-ro Suchánek.

Milan Neuvirt


Věra Ludíková en Naše rodina

La ĉeĥlingva revuo Naše rodina (Nia familio) 33/2007 publikigis interparolon kun poetino Věra Ludíková kaj frag­menton el ŝia libro Pošli to dál (Sendu ĝin pluen). En la biografia noto ni trovas mencion pri Esperantaj tradukoj de ŝia poezio. Oni demandis ŝin, kiamaniere oni fariĝas poeto, kiuj aŭtoroj ŝin influis, kiun el siaj propraj libroj ŝi plej multe ŝatas, kion ŝi konsilus al komencantaj aŭtoroj, kio helpus al la Verkista Asocio k.s. La respondojn vi trovos ankaŭ en ŝia retejo http://mujweb.cz/Kultura/bergrova/NR33-12.htm.

 

Pozitivní noviny

Ni jam menciis (p. 77) la artikolon de M. Sígl pri la libro de Z. Bergrová „Kosmo sonoras per steloj“ en la reta revuo Pozitivní noviny (Pozitiva ĵurnalo) kun priskribo de Esperanto-movado. En la rubriko Ohlasy (Eĥoj) oni publikigis reagon de Margit Turková (www. pozitivni-noviny.cz/cz/clanek-20070600 13), en kiu ŝi priskribis la propagan­dadon de la ĉeĥa literaturo en Jokohamo per la menciita libro, aludis pri KAVA-PECH kaj Kurisu Kei. Samtempe ŝi ricevis retan respondon, ke la redakcio havas intereson skribi ankaŭ pri aliaj esperantistaj artistoj (Seemannová, Ka­ren, Rumler, Vidman, Urbanová), kiujn ŝi menciis en akompana ret-mesaĝo. La retejo Pozitivní noviny multe da spaco dediĉas al ĉeĥa kulturo, ofte al personoj, kiuj ne estas tiom konataj, kiom ili meritus.

 

Ĉeĥa Radio pri Verda Stacio

La 5-an de aŭgusto 2007 elsendis la Ĉeĥa Radio rememoron pri la iama esperanta elsendado en Brno Verda Stacio. Redaktoro Josef Veselý sub titolo „Ĉeĥio - lando nekonata“ rakontis, kiel la stacio propagandis nian patrujon pere de la internacia lingvo kun helpo de František Kožík kaj Karel Höger.

Poste li klarigis la historion de la inter­nacia lingvo ekde Komenio. Inte­rese estas, ke li trovis en la arkivo unu gra­mo­fondiskon kun la himno Espero en interpreto de etaj kantistoj de Bakula. En la Praga arkivo restis Najado, sed tiun ni konas. Vidu: www.rozhlas.cz/olomouc/ kultura/_zprava/366274

Nova faka reta gazeto

En la retejo http://gchmin.ic.cz/ oni trovas novan fakan gezeton Geochemie a mineralogie, kiu havas instrukciojn ankaŭ en Esperanto. Plie Esperanto apartenas al la ĉefaj lingvoj de la gazeto kune kun la ĉeĥa, slovaka, angla, germa­na kaj hispana, kiujn scias la redakci­anoj. La lingvoj franca, rusa kaj pola estas alla­sa­taj ankaŭ, sed necesas prijuĝo de ekste­raj laboruloj. La retejon kunfon­dis juna esperantisto, geologo Václav Procházka.

 

E-ĉemizoj rete

Se vi interesiĝas pri ĉemizoj kun Esperanto-motivoj, vizitu la retejon http://zope.saluton.dk/sea/peter, kiu pro­po­nas sufiĉe riĉan sortimenton.

 

Unua premio al Ĉeĥio

Jaroslav Krolupper gajnis unuan pre­mi­on en la Internacia Literatura Konkur­so EKRA-2007, kiun organizas Domo de Kulturo „D-ro Ivan Kirĉev“, Bul­gario. Liaj poemoj aperos en Literatura Foiro. La unuan premion li gajnis ankaŭ pasintjare, sed kune kun kvar aliaj personoj.

 

Kunlaboro de pensiuloj

La 80-jara Ernst Malzer el la aŭstra Mistelbach proponas kunlaboron de pensiuloj el Aŭstrio, Ĉeĥio, Hungario kaj Slovakio. Interesatoj skribu al lia reta adreso: ernst.malzer@inode.at.

Konkurso pri sakroj

Norvega Esperanto-junularo aranĝis retan konkurson pri sakroj por pruvi, ke malgraŭ la antaŭjuĝoj Esperanto kapa­blas esprimi ankaŭ fiaĵojn. Partoprenis gejunuloj el Brazilo, Britio, Francio, Ger­manio, Hispanio, Italio, Kroatio, Ne­derlando, Norvegio, Portugalio, Usono. Inter tre fortaj esprimoj publikeblas nur Vi estas pli delikata ol felo de fekaĵo el Hispanio. La ceterajn sakrorezultojn la blasfememaj interesatoj trovos ĉe: www.esperanto.no/nje/eo/konkurso.php.

 

La Esperanto-urbo

La 11-an de julio 2006 la germana urbo Herzberg am Harz estis oficiale pro­klamita la Esperanto-urbo, kion oni povas legi en la oficiala urba retejo http://www.herzberg.de La urbo troviĝas ĉ. 70 km oriente de Paderborn, fama centro de esperantistoj. La retejo havas kompreneble sian Espe­ranto-version, en la urbo estas informoj por turistoj en Esperanto, okazas kursoj, unu el restoracioj preparis Esperanto-salaton, loka gimnazio kunlaboras kun gimnazio en Budapeŝto esperantlingve, realiĝis pluraj esperantistaj renkontiĝoj.

Odvozování slov

V minulém čísle jsme si povídali o slov­ním charakteru kořenů. Nyní si povíme, jak se z kořenů skládají další slova. Složené slovo se skládá z hlav­ního prvku (ĉefelemento), který se na­chází na konci složeniny, a vedlejšího prvku (flankelemento), který je na začátku a upřesňuje hlavní prvek. Např. skribmaŝino je psací stroj, kdežto maŝinskribo je strojové písmo. Psát na stroji se musí vyjádřit jako maŝinskribi, nikoliv skribmaŝini, pro­to­že hlavní je zde sloveso skribi (psát), kdežto upřesnění, že píšeme strojem, je až vedlejší. Podobně se luk řekne pafarko (střílecí oblouk), kdež­to střílet z luku je arkpafi (obloukem střílet).

Pokud je hlavním prvkem podstatné jmé­no, může vedlejší prvek vyjad­řovat materiál (materialo) nebo vztah (rilato) nebo přívlastek (epiteto). Např. paperskatolo je papírová kra­bi­ce, krabice z papíru. Naproti tomu paperkorbo vyjadřuje koš na papír (odpadkový koš), koš je vyroben z jiného materiálu (proutí nebo plast), ale k papíru má určitý vztah, slouží k jeho sbírání, ale nejen papíru, všech odpadků, papír je však nejčastější. Třetí případ, totiž přívlastek, se vy­skytuje hlavně u osob: kuracisto-esperantisto, tajloro-lernanto tedy lékař esperantista, krejčovský učeň (lékař, který je zároveň esperantistou, krejčí, který je ještě učněm).

Tradiční esperantské mluvnice ozna­ču­jí tyto tři případy písmeny M (materialo), R (rilato) a E (epiteto). První dva případy jsou dány pouze společenskými zvyklostmi, nikoliv nějakým mluvnickým pravidlem. Kra­bi­ce se obvykle dělají z papíru, kdežto koše se většinou dělají z jiného mate­riálu a ke sběru papíru pouze slouží. Ale teoreticky může existovat i papí­ro­vý koš a dost prakticky se používají krabice na papír, totiž pod schránkami v domě, kam nájemníci rovnou vyha­zu­jí reklamy, kterými mají schránky přecpány. V těchto případech je nutno upřesnit (papera korbo, korbo el papero, skatolo por kolekti paperon).

Složeniny mají výhodu ve stručnosti, ale nevýhodu v možnosti dvou růz­ných výkladů. Např. lignoŝraŭbo mů­že být šroubem ze dřeva i kovovým šroubem do dřeva (vrutem). Zde roz­hodla dohoda mezi techniky, že budou tento výraz používat pro druhý případ (vrut), kdežto pro první stačí dvou­slovný výraz ligna ŝraŭbo. Také infanĉareto (dětský kočárek) lze chá­pat dvěma způsoby: jako velký kočá­rek, v němž maminka veze miminko, nebo jako dětskou hračku, v němž holčička má panenku. V těchto přípa­dech lze upřesnit jako beboĉareto a pupĉareto.

Ještě je třeba si pamatovat, že pod­statné jméno jako hlavní prvek dělá z ved­lejšího prvku také podstatné jmé­no, i když jeho slovní kořen je jiný. Např. belreĝino není bela reĝino (krásná královna), nýbrž reĝino de belo (královna krásy) v dívčí soutěži.

KALENDARO 2007

12.-16.9.2007: Konferenco de IKEK (Inter­nacia Kolektivo de Esperantistoj-Komu­nistoj), Dobřichovice, inf.: dieter.rooke@tiscali.ch

21.-23.9.2007 Konferenco de ĈEA (Polička) Inf.: podhradska@volny.cz
■ 24-30.9.2007: Internacia Paroliga Semajno (InPaSem), kurso de Esperanto por komencin­toj kaj lingva seminario por jamaj parolantoj, Dobřichovice. Informoj:
chrdle@kava-pech.cz
■ 6.10.2007 Renkontiĝo en Svitavy

12/14.10.2007 Jarkonferenco de Ĉeĥa sekcio de IFEF en Liberec. Inf.:
AnnaAbelovska@seznam.cz
■ 15.-21.10.2007
Semajna lingva seminario en pensiono Espero en Skokovy. Aliĝu ĉe Jin­dřiš­ka Drahotová, Sadová 745, 293 01 Mladá Boleslav, telefono 326 731 845, reta adreso:

drahotovaesperanto@seznam.cz, www.mlboleslav.cz/esperanto www.sweb.cz/espero.skokovy

30-11/02-12-2007 La 19-a IFK (Internacia Kultura Festivalo) en Ústí nad
Labem. Inf.:
m.smycka@seznam.cz
15-12-2007 ANKRO, Antaŭkristnaska Renkontiĝo en Písek. Tradicia Zamenhofa kaj Kristnaska rita programo kun tombolo. Inf.:
esperanto.pisek@seznam.cz

Kaj jam notu por la jaro 2008:

2008-02-16/25: Flugkaravano al Barato (Hindio) kaj Nepalo lige al la 5-a
Asia Kongreso de Esperanto. Inf.:
chrdle@kava-pech.cz
2008-04-04/06: Sabla Printempo en Písek, turisma, kultura kaj faka programo (daŭrigo de la seminario "Esperanto en la reto". Inf.:
esperanto.pisek@seznam.cz
2008-06-29/07-12, -07-13/26, -07-27/08-09. Somera Esperanto-Tendaro en Lančov, la Esperanto-aranĝo kun la plej longa tradicio en Ĉeĥio, jam kvinan fojon en la sama loko! Ĉiutaga antaŭtagmeza laŭelekta instruado de lingvo (ĉiam ankaŭ Esperanto elekteblas). Inf.:
podhradska@volny.cz
2008-07-18/27: Aŭtobusa karavano al la 93-a Universala kongreso de Esperanto en Roterdamo. Inf.:
mirka.tomeckova@seznam.cz
Somero: EKOTUR 08, Tradicia ekoturisma renkontiĝo por biciklantoj kaj piedturistoj.
Unusemajna, proksime de Prago, probable en la dua duono de aŭgusto en Karlštejn, dato kaj loko precizigota. Inf.:
chrdle@kava-pech.cz
2008-11-07/09: KAEST 2008 (Konferenco Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) en Dobři­chovice. Inf.:
chrdle@kava-pech.cz

La sankta monto Fuĵi el flugmaŝino


fotis Frank Nitzsche

 

Ni kondolencas

- la 25-an de majo 2007 forpasis Václav Šavel el Praha en aĝo de preskaŭ 98 jarojn, nia plej maljuna membro

- fine de junio mortis Marie Kuřeová el Liberec en la aĝo de 66 jaroj

- la 12-an de aŭgusto forpasis Marvin Stanley (54-jara), kontisto de UEA.

- la 25-an de aŭgusto forpasis en Sao Paulo elstara brazila esperant­istino Elvira Fontes, aŭtorino de du furoraj lernolibroj.

- la 26-an de aŭgusto mortis argentina esperantisto d-ro Enriko Balech (95-jara), sciencisto pri oceanografio kaj hidrobiologio.

Esperanto en Okříšky

- d-ino Bártlová kun siaj kursanoj en la lernejo kaj ra­kontado en la loka biblioteko, kie 250 gelernantoj aŭdis unuafoje pri la inter­nacia lingvo