Starto 2/2007 (223)

 

 

Asocio de Handikapitaj Esperantistoj

kongresis en Seč

30.5.-3. 6. 2007

 

La sekva prezidanto volas reinventi UEA-n

Probal Dasgupta (1953) el Barato (= Hindio) kredeble estos la sekva prezidanto de UEA. La dua prezid-periodo de Renato Corsetti finiĝos en la Jokohama UK en aŭgusto, kaj ĝis nun ne aperis aliaj kandidatoj por la posteno. Se li iĝos prezid­anto, Probal Dasgupta volas, lernante de Gandhi, "reinventi" Univer­salan Esperanto-Asocion en la komput­ila epoko.

 


Probal Dasgupto instruis lin­gvistikon en tri barataj universitatoj. En la universitato de Hajderabado li estis direktoro (2000-06) de “Programo por Studi Baraton” por fremdaj studentoj, kiu sub li iĝis tutlande konata pioniraĵo ponto­faranta inter eŭropaj/usonaj gejun­uloj kaj la barata universitata medio. Li estis en tiu universitato ankaŭ la dekano pri homsciencoj (2001-04). Ekde aŭgusto 2006 li laboras en la Barata Statistika Instituto. Kiel 17-jarulo li jam kores­pondas kun Kalocsay, en la Esperanto-movado li aktivas ekde 1977.

Libera Folio: Kion vi volus entrepreni, al kio strebi, kion atingi dum via eventuala prezidanteco?

Probal Dasgupta: Mi volus entrepreni reinventon de la organizaĵo UEA - kaj de ĝiaj interpretoj de Esperanto kaj de la neŭtraleco - en la kunteksto de tiu reliefigo de la personaj kapabloj, kiun prezentas al ni la reta epoko. Por prezenti ĉi tiun reinventan deziron, mi bezonas iom bildigi al vi mian vizion, kiu interalie donas grandan rolon al la kontinueco kaj la inkluzivemo rilate la malnovajn laborfadenojn - kaj homojn.

Ĉi-rilate ni pensu pri ekzemplo el mia lando, Barato. En la unuaj jardekoj post la ekskoloniiĝo en 1947, preskaŭ ĉiuj konsentis, ke la industriiga modelo de Nehru, kiu emfazis la strukturajn industriojn de ŝtalo, elektro ktp. kaj celis centrigi la fortostreĉojn, taŭgas al la krizaj bezonoj de longe suferinta lando volanta kreski. Sed post la alveno de la komputila epoko, la komputilaj dekok­jaruloj komencis diri, ke nun, fine, ni povas reiri al la pli malcentrigaj kaj person-reliefigaj ideoj de Gandhi. La komputilo ne nur ebligas tion; ĝi eĉ kuraĝigas serioze trakti la personon kaj ties kapablojn kaj dezirojn. Same kiel la komputilaj geknaboj reinventis Baraton kaj remalkovris Gandhi, ŝajnas al mi, ke ni nun atingis similan momenton en la Esperanta movado, kaj povas permesi al ni tian reinventon - kompreneble ne vere idente al la barata sperto, sed tamen pro similaj kialoj.

Mi mencias Gandhi aparte pro tio, ke li pensis ne nur pri la saltemaj junuloj, kiuj senĉese kultivas novajn ĝarde­nojn, sed ankaŭ pri la maljunaj vete­ranoj, kies kapablojn la komu­numo scipovu opti­mume florigi kaj utiligi. Lia stilo atingi tiajn inkluzi­vemojn en la komunumo ĉiam en­fo­kusigis la fakton, ke ĝuste la personoj scipovas doni kaj ricevi helpon kaj taksi la kapablojn unuj de la aliaj. La ŝtatoj kaj la komercaj firmaoj ne estas tiaj bestoj, ke la helpado iĝu kon­sistiga celo por ilia ekzisto. Zamenhof kreis Esperanton kiel helpan lingvon en ia klare perceptebla ligiteco kun lia ideo, ke la homoj estas reciproke helpemaj estuloj. (Eble la novelo de Tolstoj, "Per kio la homoj vivas", plej memor­inde prezentas tiun ideon.)

Estas interese apudmeti la ideojn de Gandhi apud la tre malnova espe­rantuja debato inter la desupra kaj la desuba stiloj. Tradicie, niaj desu­prismoj ekiras de la ŝtato, kaj niaj desubismoj kovas bildon de aparta, atoma unuopulo, kiu en soleco for­mulas foje strangajn planojn. Ni longe spertis la tipajn frustrojn de tiuj metodoj. En Gandhi, la centro de la homa agado estas nek la tro ŝtona ŝtato nek la tro senforma individuo, sed la hejmo aŭ la familio. En tiu rilataro, la homo retrovas sin kiel unuavice rilatano, kiu kunkreas siajn komprenojn en kora ligo kun siaj samretanoj.

Mi diras "samretano" intence. Ni ja ne rajtas simple transpreni hodiaŭ la familiismon de Gandhi. Tiu rilatara nukleo, kiun hodiaŭa versio de lia ideo devus akcepti kiel novan centron, devas flekseble loki sin en la plej energia kaj sencohava vivejo. Por mi, tiu vivejo estas eventuale la tradicia nuklea fami­lio. Por mia filo, ĝi estas iu ciberspaca grupo; kaj tiel plu. Nia lerno de Gandhi prenu la formon de rilatismo, kiu pro sia flekseblo kapablas daŭrigi kaj la desuprismajn kaj la desubismajn agadojn kaj kreas por ili novan kuntekston de inter­helpo.

Laŭ mi, estas utile rigardi ĝuste la help­adon - la kreskigadon de la personaj kapabloj rilate al la plej riĉaj potencialoj de ĉiu persono - kiel la temon de la Esperanta ekzisto.

Ni devas kompreni, ke la helpado ekas jam en mi, en mia unua ago lerni la lingvon, en mia daŭra agado kultivi mian personan Esperantan kapablaron.

Esperanto estas konsiste helpa lingvo; ĝia emfaza lerno-facileco ne estas simple instrumenta rimedo por iaj disvastigaj celoj; la temo de Esperanto estas ĝuste la faciligado, la helpado, por ĉiaj homaj aspiroj. Kaj la loko, kie sin lanĉas la helpado, estas ĝuste tiu Gandhi-a rilatara nukleo (la familio aŭ la komputila komunika grupo aŭ iu alia sencohava rilatejo, en kiu mi trovas min plej aŭtente). La funkciado de la angla hodiaŭ aŭ de la franca hie­raŭ ne scipovis tuŝi ĉi tiujn klavojn.

Pro tio, Esperanto restas grava homa agado eĉ en epoko, en kiu la angla estas vaste uzata kiel interlanda lin­gvo. Ni devas prezenti nin kiel movadon por la homa edukiĝo, en kiu la interhelpo akceptiĝas kiel io difina pri la homeco.

Antaŭa generacio volis ligi Esperanton al la homaj rajtoj. La rajtoj estas io necesa sed ne sufiĉa. Batali por niaj rajtoj estas devigi ŝanĝojn ĉe homoj, kiuj rifuzas doni al ni la minimumojn, kiujn ili ŝuldas al ni. Sed Esperanto devas labori ne nur por la minimumoj, sed ankaŭ por la vera florado de la homaj potencialoj. Ni devas demandi nin, kiaj inspiroj stimulas la interhelpadon en riĉa homara vivo. Temos do pri povigoj, kiuj preteriras nian iaman - kaj pravan - deziron devigi, ke la imperiestroj cedu al ni la minimuman ekzisto­rajton.

Libera Folio: Kiajn pensojn vi havas pri la rolo de la komitato kaj pri la malfermeco de la estraro al la komitato kaj al la membraro?

Probal Dasgupta: La rilato inter la estraro de UEA, la komitato, la kongresoj kaj la vivoj de niaj landaj asocioj kaj individuaj membroj laŭ mi estas io intertraktenda en la plena riĉeco de nia nova kunteksto. UEA ne estas farita por vivi en la reta epoko, sed niaj vivoj ankaŭ en UEA grandparte funkcias en tiu epoko. Ni devas reforĝi niajn rilatojn en tiu kunteksto sen forĵeto de niaj multaj lernoj, kiuj kunportas la odoron de diversaj tavoloj de nia riĉa arkeologio. Ni havas strukturan res­pon­decon al la tuta Esperanta komunumo - kaj respondecon al la eksteresperanta mondo, prezenti Esperanton kiel kernan ideon de la homeco kapablan kontraŭ­stari la tendencon al la perforto. UEA estas ĉefe struktura organizaĵo, kiu maksimumigas sian kapablon povigi. Tiu maksimumigado jam okazas, kaj mi provos laŭeble daŭrigi tiun procezon.

Libera Folio: Pli konkrete, ĉu sub via prezidado oni anticipe publi­kigos la tagordojn de estraraj kunsidoj? Ĉu oni publikigos ĉiujn decidojn de la estraro? Kion vi opinias pri la diskuto ĉirkaŭ la publikeco de la estraraj protokoloj?

Probal Dasgupta: Rilate la malkaŝecon - se ni ĉesos bazi niajn iniciatojn kaj formatojn sur diversaj timoj (ĉu ni estas tro malgranda movado? ĉu la homoj havas erarajn ideojn pri ni? ĉu ni pereos? ĉu ni kaŝu de la homoj la artefaritecon de Esperanto, aŭ almenaŭ fonigu ĝin, aŭ almenaŭ emfazu la naturecon de la lingvo? kaj tiel plu), ni ĉesos deziri kaŝi niajn interkonsiliĝojn. Kaj tiam ne necesos apartaj fortostreĉoj por devigi diversajn instancojn aspekti malfermaj.

Libera Folio: Bone, sed tamen, kiel vi persone opinias, ke tiu "aspekti malfermaj" funkciu praktike? Tute konkrete, ĉu oni anticipe rajtos scii, kiaj demandoj estos traktitaj en la estraraj kunsidoj? Ĉu oni tuj diskonigos ĉiujn decidojn de la estraro? Ĉu la nova estraro laŭ via supozo povus akcepti iajn formalajn (sin)devigojn tiurilate?

Probal Dasgupta:  Mi ne povas fari promesojn tuj, por la tagordo-informa kaj raporta sistemo, sed mi ja rekonas, ke tiuj demandoj, kiujn ĉi tie levas vi kaj kiujn kun pluraj aldonoj levis aliaj en la pasinteco, estas gravaj kaj atentindaj. Ĉiu tagordo enhavas la eron "aliaj tagorderoj", kaj necesas tie akcepti kaj trakti demandojn, kies leviĝon oni ne antaŭvidis en la momento de la dissendo de kunsida tagordo.

Se la estraro sukcesos resti engaĝita pri la demandoj per la regula reta kontakto, la premo sur la estrarajn kunsidojn iĝos malpli forta. Mi havas sperton pri la Akademio de Esperanto kaj pri la Internacia Ekzamena Komisiono, kie la skriba kaj reta kontakta vojo sufiĉas por atingi sufiĉe gravajn decidojn sen fizikaj kunsidoj. Tiu sperto konvinkas min, ke ni atingos multon ankaŭ ekster la kunsidoj; necesos do difini avertan kaj informan strategiaron, por ke la enmetojn kaj rezultojn de la reta konsil-iĝado povu scii tiuj, kiujn la diskutoj tuŝas.

Libera Folio: Ĉu vi entreprenos iujn specifajn konkretajn paŝojn dum via unua jaro, se vi estos elektita prezidanto?

Probal Dasgupta: Mi nesufiĉe bone konas la laboran sistemon de la UEA-maŝino por povi fari konkretajn planojn. Mi devos konsiliĝi kun aliaj estraranoj pri tio. Mi konas la principojn, sed ne havas ĝisdatan sperton pri la ĉiusemajna labora situacio. Mi iam havis prian sperton, sed tio estis antaŭ la komputila epoko. Mi preferas ensalti sen konkretaj planoj pri munto kaj malmunto de specifaj funkciaĵoj, kaj lasi tiajn planojn elveni el la diskutoj.

Libera Folio: Ĉu vi sentas ke vi havas subtenon por viaj ideoj inter aliaj estraraj kandidatoj?

Probal Dasgupta:  Mi kredas, ke mi povos ilin relative facile vendi, kvankam mi ne diskutis ilin antaŭe - kaj kvankam ili tute ne identas al la pakaĵo "ni vivas per la reciproka gastigado", kiun prezentadis miaj iamaj tekstoj. Se ne, iuj el miaj ideoj restos en la ĉirkaŭa vizio, kaj aliajn oni povos traduki en konkretajn paŝojn. Ankaŭ vizio, el kiu nur iuj ideoj estas plenumataj, povas havi utilajn efikojn per sia ĉeesto kaj diskutateco.

Ĝi sonas kiel granda kaj drasta plano, tute utopia kaj nerealigebla. Mi kredas, ke se ni sentime provos prezenti ĝin kiel nian deziron, tiam tiu parto de la deziro, kiu estas efektivigebla, komencos efektiviĝi. Mi certe ne atendas lanĉi procezon, kiu havos draste tujajn rezultojn ene de tri jaroj. Mi atendas vastan diskuton, kaj multegajn kritikojn, de kiuj ni ĉiuj lernos.

Mi sentime frontas la taskon labori por facila lingvo sed kun la reputacio de homo, kies tekstoj estas malfacilaj. Efektive, la facileco ne estas io facila. Estis ege malfacile krei facilan lingvon, kaj ĝuste tial Zamenhof sukcesis, kie fiaskis tiomege multaj. Estas same malfacile ĝuste loki nian facilan klavon sur la mondan mapon. Kun ĉies helpo, mi tamen esperas sukcesi.

laŭ Libera Folio

http://www.liberafolio.org/

Nacieco de Zamenhof

En la nova publikaĵo de la eldonejo Sezonoj Mi estas homo, kolekto de leteroj de L. L. Zamenhof koncernantaj lian koncepton de homaranismo, estas publikigita ankaŭ lia poŝtkarto al nia Theodor Čejka (28. II. 1906), kie li inter alie skribas: „Datoj el mia biografio: Mi naskiĝis en Bialystok, 3/15 XII 1859; nacio - Ruslanda hebreo.“ Pri sia religio kaj lingvo li aldonas: „mia religio - hebrea-hilelista; la lingvo de mia gento estas hebrea-germana dialekto; lingvo de mia gepatra domo estis la lingvo rusa.“

Planlingvaj bibliotekoj kaj novaj teknologioj

estas titolo de seminario, kiun preparas Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno por oktobro (2007-10-19/20). Ĝi celas helpi al bibliotekistoj prilabori libro-kolektojn kaj aliajn arkivaĵojn kaj ebligi kunlaboron inter la bibliotekoj por disponigi la Esperanto-kulturon al la tuta mondo.

 

Amikoj de Esperanto (AE)

Se ĉiu Landa Asocio de UEA trovos almenaŭ unu “Amikon de Esperanto” en sia lando, do estos pli ol 60 famaj kaj elstaraj personoj, kiuj subtenas la ideon de Esperanto. Ili estos similaj al la “Paca Ambasadoro de UN” (UN peace am­bassador), kiuj disvastigas la noblan ideon de Unuiĝintaj Nacioj. “Amikoj de Esperanto” estos “Pacaj Ambasadoroj de UEA”.

En la historio de Esperanto depost 1887, tiaj homoj neniam mankas. Ni menciu nomojn de famaj verkistoj Lev Tolstoj, Romain Rolland, Jules Verne, Rabindranath Tagore, Amadou Mahtar M’Bow, (ĝenerala direktoro de Unesko), altaj protektantoj de la UK-oj k.a. La internacia listo Amikoj de Esperanto(AE) celas trovi pli multajn tiajn perso­nojn.

Renato Corsetti, prezidanto de UEA

Maritza Gutierrez Gonzalez, estrarano pri Landa kaj Regiona Agado

YU Tao, estrarano pri Amikoj de Esperanto kaj Azia Movado


 

74-a Itala Kongreso de Esperanto

okazos en Pisa (2007-08-31/2007-09-07) kaj invitas ankaŭ eksterlandajn esperant­istojn viziti la faman toskanan urbon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon: du postkongresaj tagoj estos dediĉitaj al ekskursoj (Lucca kaj Lunigiana: 2007-09-06; Volterra kaj ĉirkaŭa Etruskujo aŭ San Gimignano: 2007-09-07). Klerigaj programoj estos gvidataj de altvaloraj homoj: Katalin Kováts (lingvaj kursoj), Paul Gubbins (moderna didaktiko), Mauro Nervi + Baldur Ragnarsson + Spomenka Ŝtimec (Esperanta litera­tu­ro). Krome eblos partopreni en infor­madika labora­torio (interalie Linux kaj ties aplikoj) gvidata de Massimiliano della Rovere kaj Claudio Imprenda. Ankaŭ la arta programaro vespera estos altnivela, kun subĉiela inaŭguro en la apuda ĉemara Marina di Pisa, pivotanta ĉirkaŭ kanzon­aro de Fabrizio de André. Kromaj informoj: http://tinyurl.com/ yw55jz la kongresa kotizo estas modera: ĉirkaŭ 50 EUR (de 25 ĝis 80 EUR laŭ la cirkonstancoj); kotizoj kaj aliĝilo: http://tinyurl.com/2lhz4m.

 

LINGVA KONSULTEJO de AdE

La Akademio de Esperanto ĵus re­orga­ni­zis la sekcion Konsultejo, kiun provi­zore, ĝis la elekto de nova direktoro, prizorgas akademiano Boris Kolker. Vo­lante demandi vi prefere uzu la deman­do­-formularon, troveblan en la retejo http://akademio-de-esperanto.org/ konsultejo/demandi.html  aŭ sendu retmesaĝon al "konsultejo@akademio-de-esperanto.org" Klare formulu viajn demandojn kaj demandu konkrete. La Sekcio Konsultejo petas, nepre ne sendi bagatelajn demandojn, kiujn povas respondi ĉiu sperta esperantisto serĉante en vortaroj kaj aliaj konsult-libroj. Por legi la kompletan regularon de la konsultejo klaku al http://akademio-de-esperanto.org/konsultejo

 

 

Ivo Lapenna

Antaŭ dudek jaroj, do ĝuste en la jubi­lea jaro de Esperanto, forpasis unu el la plej grandaj personoj en la movada historio, kroata juristo, Prof. D-ro Ivo Lapenna (1909-1987), iama prezidanto de UEA.  Omaĝe al lia memoro estis kreita retejo Fondaĵo Ivo Lapenna (http://www.ivolapenna.org/), kiu pre­zen­tas ne nur lian biografion, sed ankaŭ liajn librojn, kiuj estas elŝuteblaj tie en  elektronika formo. Tie vi povas elŝuti ankaŭ tri festparoladojn de I. Lapenna en UK-oj (Harlem 1954, Hago 1964, Vieno 1970). Samtempe estis eldonitaj kvin kompaktaj diskoj (CD-ROM) kun preskaŭ ĉiuj konservitaj prelegoj de Ivo Lapenna.

Eble la plej interesa estas traktado en Montevideo (1954), kiam Unesko akceptis rezolucion favore al Esperanto, sed nur post skandala evento. Nome Prof. Lapenna aliĝis laŭorde kaj anticipe al diskuto, sed anstataŭ li ricevis la vorton dana lingvisto, kiu dum duonhoro mokis Esperanton deklarante ĝin primitivaĵo, kapabla eble traduki urugvajan manĝokarton. Poste prof. Lapenna ricevis tri minutojn por defendi Esperanton. Li diris, ke la dana lingvisto ofendis urugvajan gastiganton, ofendis eminentulojn kiel Lev Tolstoj kaj Rabindranath Tagore, kiuj subtenis la lingvon, ke kelkajn metrojn de la salono troviĝas ekspozicio de Esperanto kun tradukoj de mondliteraturaj ĉefverkoj kaj ankaŭ originalaĵoj, kaj ke estas skandale, ke lastminute aliĝinta parolanto ricevas multe pli da spaco ol tiu, kiu aliĝis ĝustatempe. Sekvatage la urugvajaj ĵurnaloj raportis pri la maldemokratia kaj ofenda gvidado de la uneska kunveno. En nova kunveno la meksikia kaj brita deputitoj revenis al la afero kaj rekomendis voĉdoni favore por la rezolucio, kio finfine okazis. La sonre­gistraĵo prezentas unue enkondukan klarigon de I. Lapenna, poste sekvas la diskutoj en la hispana kaj angla lingvoj.

Fondaĵo Ivo Lapenna donas ankaŭ stipendion por subvencii interlingvist­ikajn disertaciojn je universitata nivelo (ĝis nun ĝin ricevis 12 disertacioj).

La paĝo de verkoj proponas jenajn elŝuteblajn verkojn: Retoriko, Elektitaj Paroladoj kaj Prelegoj, Juraj Termino­logiaj Problemoj, Kritikaj Studoj Defen­de de Esperanto, Esperanto en Perspek­ti­vo, Hamburgo en Retrospektivo, Me­mor­libro pri la Zamenhof-jaro, Por Pli Efika Informado, Aktualaj Problemoj de la Nuntempa Internacia Vivo, La Inter­nacia Lingvo, Memorlibro pri la Inter­nacia Jubile Konferenco Graz 1987 kaj anglalingvan Soviet Penal Policy.

-mm-

 

2008 - jaro de lingvoj

Unuiĝintaj Nacioj proklamis la jaron 2008 Internacia jaro de planedo Tero, de lingvoj, de terpomo kaj de higi­eno. Por ni gravas la dua, sed UN ĝin kom­prenas kiel egalrajtecon de siaj 6 ofici­alaj lingvoj (angla, araba, ĉina, franca, hispana kaj rusa). La tri aliaj proklamoj celas: omaĝi al geologoj, rememori 8 mil jarojn de kulturado de terpomoj (en Peruo) kaj plibonigi pro­tek­ton kontraŭ epidemioj en malriĉaj landoj. Ĉijare ni havas jaron de delfeno kaj de polusaj teritorioj.

Zamenhof kaj Grabowski

Ĉijare la movado festas ne nur la 120-an datrevenon de Esperanto (la 26-an de julio), sed ankaŭ 90-an datrevenon de la morto de nia Majstro (la 14-an de aprilo) kaj 150-an datrevenon de lia amiko Antoni Grabowski (11-an de junio), la unua adepto, kiu alparolis Zamenhofon en la nova lingvo. Zamenhof dekomence ligis Esperanton kun literaturo kaj postlasis vicon da klasikaj tradukoj: Malnova Testamento el Biblio, Fabeloj de Andersen, Hamleto de Shakespeare, Georgo Dandin de Molière, Revizoro de Gogol, Ifigenio en Taŭrido de Goethe, Marta de Orzeszko, La batalo de l’ vivo de Dickens, La rabeno de Beĥaraĥ de Heine, La gimnazio de Alejĥem, La rabistoj de Schiller kaj Proverbaro de lia patro Marko Zamenhof. Ankaŭ Grabowski multe tradukis: Sinjoro Tadeo de Mickiewicz, La neĝa blovado de Puŝkin, La Gefratoj de Goethe, Pekoj de infaneco kaj La nova jaro de Prus, Mazepa de Slowacki, Halka de Wolski-Moniuszko, Ŝi la tria kaj Janko-muzikanto de Sienkiewicz, Consilium facultatis de Fredro kaj antologioj El Parnaso de popoloj kaj Nova antologio. Speciale grava estas Sinjoro Tadeo, en kiu Grabowski eksperimentis per la lingvo kaj malkovris principojn, kiujn utiligas la Esperanta poezio ĝis nun. Ekz. kunmetitaj verboj (kraĉospiri, okullevante, tabakregali), adverbigado (interdente, surtablen, seriozatone) kaj verbigado (sabri la malamikojn, gasti, senplumigi, ruĝi) ebligas ŝpari silabojn kaj enpremi pli da ideoj en unu verson. Pro tiu traduko Grabowski estas nomata „patro de Esperanta poezio“, malgraŭ tio, ke lia libro estas „muzea peco, arkeologia resto“, nelegebla „pro sia teda, senfina fluo de monotonaj sepjamboj, pro sia eksceso de adasismoj, pro sia agace plata lingvo“ (Fernando de Diego, Pri Esperanta tradukarto, 1979). Tamen ĝi estis grava evoluŝtupo  antaŭ la apero de Kalocsay.

120 jaroj de Esperanto

Kaj kion plu?

Esperanto ekzistas jam 120 jarojn, ĉar la Unua Libro aperis en Varsovio la 26-an de julio 1887 (laŭ la rusa kalendaro la 14-an de julio). Multaj aferoj estis faritaj dum tiuj longaj 120 jaroj, sed nun estas ĉefa demando, kion ni faru nun kaj en la proksima estonto, por ke nia afero ne nur ne velku, sed ankaŭ ne stagnu, male prosperu kaj paŝu antaŭen.

Antaŭ ĉio ni devas nin klerigadi pri novaj projektoj kaj teknologioj, pri kiuj la mondo okupiĝas. Se ni volas influi la lingvan situacion en la mondo, la situ­a­cion en klerigado, kulturo, turismo, tekniko kaj scienco, ni devas prilabori similajn projektojn en Esperanto, por ke la Internacia Lingvo ne restu malantaŭ ĉiuj kiel Cindrulino.

En diversaj lingvoj oni prilaboras ekzemple turismajn informojn pri ĉiuj landoj, pri iliaj urboj kaj vidindaĵoj (tiujn informojn oni povas aĉeti libroforme aŭ trovi en la interreto). Ekzistas enciklo­pedioj pri ĉiuj artoj, sciencoj kaj sportoj. En la interreto kreskas diverslingvaj bibliotekoj kun literaturoj beletra kaj faka, lingvaj kursoj kaj vortaroj. Se la publiko ne trovos ĉion ĉi ankaŭ en Esperanto, ĝi devos uzadi aliajn lingvojn kaj Esperanto malrapide formortos.

 

Ĉu vi scias, kiu estas mileniuloj?

Ili estas junaj homoj naskitaj ĉirkaŭ 1982 kaj atingintaj plenkreskecon ĉirkaŭ la jaro 2000 (milenio). Por tiu grupo - kaj homoj pli junaj - natura kultura me­dio estas la interreto, kie ili preferas serĉi ĉiujn informojn anstataŭ viziti bibli­otekojn kaj foliumi en paperaj mate­rialoj. Modernaj edukaj sistemoj kaj projektoj, kiuj celas la junan gene­racion, devas kalkuli kun tiu ĉi fakto kaj adapti siajn metodojn kaj rimedojn al tiu ĉi situacio. Grandaj projektoj elektroni­k­igas (diĝitigas) klasikan literaturon (oni supozas milionojn da enretigotaj libroj) kaj ĉiujn inform-fontojn. La elektronik­igado estas eĉ instruata ĉe universitatoj kiel speciala studobjekto.

 

Bibliotheca universalis

Unu el la plej grandaj tutmondaj kulturaj projektoj estas Universala Biblioteko, en kiu estas engaĝitaj naciaj bibliotekoj de pluraj landoj (en Eŭropo, Azio kaj Ameriko) kun siaj propraj subprojektoj. Ekz. la franca projekto Gallica prezen­tas en la reto klasikan francan litera­turon, la usona projekto Gutenberg eĉ literaturon en ĉiuj lingvoj inkluzive de la ĉeĥa kaj Esperanto, sed nur specimene. Multaj esperantlingvaj verkoj estas dissemitaj en la reto fare de privataj unuopuloj - mankas pilota projekto sub aŭspicio de aŭtoritata movada institucio, kiu kolek­tus la verkojn kaj prezentus nian kultu­ron antaŭ la mondo (ekz. kiel projekton Zamenhof). Ĉu tio ŝanĝiĝos post Joko­hamo?

Kio fareblas en Ĉeĥio?

Multaj aferoj estas farendaj kaj ankaŭ fareblaj. Antaŭ ĉio fiksi nian movadan historion, kiam ankoraŭ vivas memor­antoj. Ofte al ni mankas biografioj de eminentaj forpasintaj samideanoj, histo­rioj de niaj kluboj, gazetoj kaj aliaj gra­vaj agadoj. Post karmemoraj esperant­istoj restis manuskriptoj, nia kultura heredaĵo, kiun ni devas prizorgi, por ke ĝi ne perdiĝu, sed ankaŭ por ke ĝi ne restu kaŝita en arkivoj. Male, ĝi estu publikigita, almenaŭ en la reto, se mankos mono por publikigo libroforma. Same endanĝerigitaj estas niaj libro­kolektoj, se ni ne dediĉos al ili ĝusta­tempe nian atenton kaj ne klopodos ilin prilabori kaj arkivi en taŭga loko.

Eĉ tiu, kiu ne havas komputilon, povas helpi kun tradukado de informoj pri niaj urboj kaj iliaj memoraĵoj (en la reto estas sufiĉe da loko por publikigo, ekz. en Vikipedio) kaj kunkrei sistemon de turis­maj informoj pri nia lando en Esperanto (ke ni ne havas ĝin, estas argumento kontraŭ apliko de Esperanto en turismo). Same pri nia arto, scienco kaj sporto.

Ni bezonas prepari aldonon al la jam eldonitaj vortaroj de K. Kraft, ĉar aperis multaj novaj vortoj en nia vivo kaj prestiĝo de Esperanto postulas, ke ili estu esprimeblaj ankaŭ internacilingve. Ĉiu el vi havas aŭ havis profesion kun speciala terminaro, provu fari vort­areton (almenaŭ ĉeĥlingve, la tradu­kojn ni povas serĉi kolektive). Estas grave, ke novuloj ne nur povu lerni Esperanton, sed povu la akiritan scion ankaŭ praktike utiligi. Tion devas ebligi nia laboro. -mm-

 

ĈEA-retkomunikoj por rete atingeblaj esperantistoj

ĈEA-retkomunikoj estas neregula in­for­milo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio send­a­ta al ĉiuj rete atingeblaj membroj de ĈEA, sed ankaŭ al nemembroj, kiuj per ajna maniero montris intereson pri la Esperanto-movado en Ĉeĥio, ĉu ili loĝas en Ĉeĥio, ĉu eksterlande. Ĝi neniam enhavas aldonaĵojn, do neniukaze pezi­gas la retkestojn de la adresatoj.

Krome, ĝia regula rubriko "Ĉeĥa E-Junularo aktivas" plenumas ankaŭ la rolon de oficiala organo por la jure sendependa junulara organizaĵo "ĈEJ". La redaktoro kaj dissendanto de ĈEA-ret­komunikoj estas la ĈEA-vicprezi­danto Petr Chrdle, sed ĉiun numeron an­taŭ la dissendo prijuĝas la redakto­konsilio konsistanta el ĉiuj komitatanoj de ĈEA kaj kelkaj pliaj spertaj esperant­istoj. La junularan parton redaktas la prezidanto de ĈEJ Marek Blahuš.

Se vi estas rete atingebla kaj volas esti de tempo al tempo informita pri Esperanto kaj se vi ne ricevadas ilin, bv. sendi peton pri aldono en la dissendo­liston al chrdle@kava-pech.cz. Tio validas ankaŭ por tiuj, kiuj iam ricevadis ilin sed nun ne plu, ĉar pluraj retadresoj malaperis dum la paneo de la komputilo de Petro Chrdle kaj kelkaj ne anoncis la ŝanĝon de sia retadreso. Por via informo, la lastaj ĈEA-retkomunikoj estis dis­senditaj la 22-an de majo 2007, do se vi ne ricevis ilin, via retadreso ne troviĝas en la aktuala dissendolisto.

Jen la enhavo de la lasta numero de ĈEA-retkomunikoj (2007/2):

 

1. Ĝenerala asembleo de UNO prokla­mas jaron 2008 Internacia Jaro de lingvoj

2. Lingva konsultejo de AdE

3. Esperanto en la Eŭropa parlamento

4. Aperas la plej ampleksa nacilingva-Esperanta vortaro

5. EKOTUR 2007 tuŝos kaj militistan terenon, kaj internacian filmfestivalon

6. Seminario pri laboro por Esperanto

7. Konferenco de ĈEA en Polička

8. Kalendaro de E-Eventoj en Ĉeĥio

9. Ĉeĥa Esperanto-Junularo aktivas (ofi­ci­ala organo de ĈEJ)

 

Petro Chrdle

ESPERANTO EN LA EŬROPA PARLAMENTO

 

Esperanto estis menciata en la Eŭropa Parla­mento, kaj aperanta en oficiala ko­mu­niko de tiu ĉi organizaĵo. Pro la Tago de Eŭropo, dek tri nobelpremiitoj estis invititaj en la Parlamenton, inter ili an­kaŭ Reinhard Selten. Li estis prezentita de la prezidanto de la Parlamento kiel esperantisto, kaj li mem aludis la lingvan problemon kaj Esperanton jene:

Facile lernebla planlingvo kiel Espe­ranto ebligas neŭtralan solvon de la lingvoproblemo. Duan fremdlingvon oni lernas multe pli facile ol la unuan. La dualingva efiko estas tiom forta, kaj Esperanto tiom facila, ke estas pli favore unue lerni Esperanton kaj poste nacian fremdlingvon, ol nur tiun fremdlingvon solan. Tio estas science pruvita per lernejaj testoj.“

 

ĈEĤA ESPERANTO-JUNULARO AKTIVAS

Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ) plu vigle partoprenas internacian Esperanto-agadon. Februare ĝia praga klubo akceptis triopon el Varsovio. En Brno tiam dum 4 tagoj gastis juna esperantisto Nico Huurman el Nederlando, aprile alvenis por 1 tago svedo Johan Krig Ölund kaj tuj poste Ben Indestege el Belgio, kiu pasigis en Ĉeĥio 12 tagojn - ankaŭ en České Budějovice kaj Prago. Dufoje al Moravio alvenis Christian Eppler el Vieno - i.a. al Adonido en Vracov, kiun ĉeestis rekorda nombro de 8 ĈEJ-anoj. Samtempe Aleš Tomeček instruis ĉe Sabla printempo en Písek. Paske Marek Blahuš kaj Alla Kudr­jašova (rusino staĝanta en Zlín) ĉeestis Internacian Junularan Festivalon en Ita­lio. Al Alla, kiu mezmaje revenis Mosk­von, ĈEJ dankas pro ŝia fruktodona unu­jara agado.
Marek Blahuš gajnis de du usonaj bonfaraj fondaĵoj monstipendiojn por universitataj studentoj, grandparte ankaŭ pro sia volontula agado en la Esperanto-movado. TEJO Tutmonde 2007:1 aperigis sub titolo "La pluvo en Hispa­nio" lian 4-paĝan artikolon pri decembra angla-hispana seminario. La revuo anko­raŭ rememorigas pri la pasinta novjara renkontiĝo Ago-Semajno kaj la no­vembra trejnseminario de ĈEJ kaj E@I en Brno. Ĝis 1. 6. 2007 povis junuloj aliĝi al Esperanto-vojaĝo al Ukrainio. Komuna somera vojaĝo el Ĉeĥio celas ren­kon­tiĝon en Jalto kaj Kievon. Nove aĉet­eblas de ĈEJ plenkolora poŝeldono de la Manlibro pri Vikipedio. Aktualaĵoj ĉe http://cej.esperanto.cz/.

EKOTUR 2007

Ekotur 2007, kiu estas ĉiujara ren­kontiĝo de tiuj, kiuj ŝatas belan naturon kaj volonte ekkonas ĝin turismante piede aŭ surbicikle, okazos ĉijare ekde la 30-a de junio ĝis la 7-a julio en Radošov super la rivero Ohře. Ĝi situas tre pro­ksime al la banloko Karlovy Vary, kie la saman semajnon okazos la fama inter­nacia filmfestivalo, sed ankaŭ al la montaro Krušné hory (Ercmontaro) kaj militista ekzercregiono Doupovské vrchy. Ni jam havas permeson viziti ankaŭ la liman parton de tiu belega regiono okupata de soldatoj, migros tra Ercmontaro, sed ankaŭ unu tagon vizitos la festivalon Karlovy Vary. Pli da informoj vi trovos ĉe http://www.kava-pech.cz/ekotur sed kaze de via intereso bv. unue informiĝi rete ĉe chrdle@kava-pech.cz pri la ebloj de tranoktoj, ĉar tiuj indikitaj en la paĝaro jam restas nur tre malmultaj (tamen similaj en najbareco proksima).

KONFERENCO DE ĈEA EN POLIČKA 2007-09-21/23

okazos en Tyl-domo. Je dispono estos du ĉambroj kun paralelaj programoj. Parto de la konferenca programo estos ankaŭ ŝak-turniro. Sabate posttagmeze oni po­vos viziti naskiĝĉambron de la fama ĉeĥa komponisto Bohuslav Martinů en la preĝeja turo, lian muzeon kaj tombejon, kie troviĝas la tombokelo de la geedzoj Martinů. Estas planataj ankaŭ ekskur­setoj tra la urbo kaj al la riparitaj urbaj muregoj. La ĉefa konferenca traktado realiĝos sabate antaŭtagmeze.

 

Doplňování Kraftova slovníku

Ve Startu 4/2006, str. 113, jsme pod názvem „Nenašli jste slovíčko?“ zveřej­nili výzvu k pomoci při doplňování Kraftova Česko-esperantského slovníku. Stačí poslat slovíčko české, že ve slovníku chybí a je potřebné (týkající se života běžných lidí, tedy nikoliv velmi odborné termíny), hledání esperantského ekvivalentu bude naším problémem. Doplněk chceme po čase zveřejnit v podobě brožurky.

Zatím byla reakce skromná, ale první ohlasy se přece jen objevily: štamprle, lempl, plastelína, blog, mikina, vířivka, SMS, drncat, skateboard nebo naopak přišlo upozornění, že se začíná používat alt pro mocnění (105 dek alt kvin). V některých případech upozor­ňujete na nedostatečný překlad, protože např. zázemí není vždy interna lando (např. zázemí divadla), také blamovat se jako fiaski neuspokojuje (spíš ridindigi sin, kompromiti sin, hontigi sin, perdigi fidon al si).

Zkuste naslouchat češtině kolem sebe či v médiích a uslyšíte-li nějaký zajímavý výraz, který není snadné přeložit, zapište si jej a upozorněte na něj redaktora Starta (Miroslav Malovec, Bosonožská 15/10, 625 00 Brno, malovec@volny.cz, 545 270 690, 737 562 479), který se pokouší doplnění rea­lizovat v rámci iniciativy ELFO.

Máte nějaké návrhy, jak přeložit výše uvedené výrazy?

-mm-

 

La Mastro de l' Ringoj reaperos

La 15-an de aprilo Jascha Hoffmann, kunlaboranto de "New York Times Book Review", anoncis en la rubriko Compa­rative Literature, ke ruslanda eldonejo "Sezonoj" en 2007 reeldonos la Espe­rantan version de "The Lord of the Rings" de Tolkien en la traduko de skota poeto William Auld. Ĝi elĉerpiĝis baldaŭ post la eldono, kaj ĉi tiu plej populara beletra libro de la 20-a jarcento (laŭ BBC) denove aperos en nia libromerkato. Ĉi tio iĝis ebla danke al la prunto de la fondaĵo FAME. Zorga
kontrolado fare de kelkaj provlegantoj ebligis elsarki plurajn erarojn, kiuj en­ŝtel­iĝis en la unuan eldonon.

"La Mastro de l' Ringoj" estos lanĉita en BET-43 en Šiauliai, ĉar ĝi estos pre­sita en Litovio.

RET-INFO

Radio-podkastoj

Vi povas trovi retajn radio-elsendojn en Esperanto ĉe jenaj adresoj:
http://www.polskieradio.pl/eo/

http://www.zervic.com/chitienun

http://esperan.to/podkasto/

http://www.radioverda.com

http://www.republika.pl/viavento/aktuale/sonmaterialoj.htm

http://www.rogerborges.com
Pli komforte estas uzi aŭtomatajn legilojn, kiuj rekte serĉas la aktualigitajn epizodojn. La plej konata estas "iTunes",
http://www.apple.com/itunes/download 

RET-INFO

 

Interesaj eventoj en la rusia movado

En aprilo en Eŭropa Jurscienca universtitato "Justo" okazis "profesora kurso". En ĝi partoprenis ĉ 10-14 perso­noj, kiuj laŭprofesie estas universi­tataj instruistoj (i.a. profesoroj). La kurson gvidis G. M. Ŝilo, la kurso pasis sukcese. "Justo" eldonis en 2007 novan E-lernilon, speciale destinitan por juris­toj, studantaj E-on.

Aleksandr Derjugin, REU-membro de Saratov, trovis en la regiona biblioteko restaĵojn de fama biblioteko de Davidov - unu el E-pioniroj en nia lando. La biblioteko estas menciata en la Enci­klopedio de Esperanto. Komence de la 20-a jarcento ĝi estis unu el la plej grandaj kaj plenaj kolektoj de E-eldonaĵoj. En Lingva Festivalo en Volgo­grado (15.04.2007) partoprenis 450 personoj. La festivalo daŭre ĝuas sub­tenon de la regionaj aŭtoritatoj. Ĉi-jare por ĝia okazigo estis buĝetite 60 mil rub. Por la sekva jaro oni promesis la sumon pligrandigi. Por la festivalo estis eldo­nitaj belaj kalendaretoj por 2007-2008. Parton de tiuj kalendaretoj oni volas donaci al la abonantoj de REGo (do, tiukaze ili dissendiĝus kun la sekva numero). Dmitrij Ŝevĉenko lanĉis plian retan projekton. Nun tio estas informa retejo planedo.ru.

La plej populara moderna E-lernolibro "Esperanto per rekta metodo" de Stano Marĉek estas tradukita al la rusa lingvo. La tradukon faris Bronislav Ĉupin el Iĵevsk. Nun estas serĉata eldonisto.

Preskaŭ estas finita la multjara prepar­laboro pri la granda E-rusa vortaro de Boris Kondratjev. Same por ĝi estas serĉata eldonisto.

Provrigardintoj de la nova E-voĉigita DVD-filmo "Ŝtelado de fianĉino" ("Kavkazskaja plennica") laŭde komen­tis la tradukon kaj la sonigon. La filmon oni jam provrigardis en Moskvo kaj Volgogrado.

 

Jam mil Esperanto-fotoj en Bildarchiv Austria

La Esperanto-muzeo kaj Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblio­teko lanĉis kunlaboron kun la instanco "Bildarchiv Austria" kaj komencis kata­logigi kaj skani siajn 30.000 fotojn kaj 10.000 aliajn objektojn kun Esperanta temo. Vi trovos ilin ĉe la adreso:

http://www.bildarchivaustria.at/default.aspx

La priskriba lingvo de la "Bildarchiv Austria" estas la germana. Eblas serĉi per la vorto "Esperanto" kaj aldona vorto, ekz. "Wien" - vi ricevas bildojn de Esperanto-okazaĵoj en Vieno.

"Bildarchiv Austria" organizas ankaŭ malgrandajn virtualajn ekspoziciojn, ekz. "Esperanto zwischen 1918 und 1938" (Esperanto inter 1918 kaj 1938).

Alvoko: Gesamideanoj, garantiu, ke viaj historiaj Esperanto-fotoj kaj -doku­mentoj ne perdiĝu! Sendu ilin al la Esperanto-muzeo en Vieno, kiu dece kaj konvene konservos ilin por ontaj gene­racioj. Jen la adreso: Esperantomuzeo, Nationalbibliothek, Postfach 308, A-1015 Wien/Vieno, Aŭstrio.

 

Nova libro de Eli Urbanová


Nova libro de Eli Urbanová

Okaze de ŝia vivjubileo KAVA-PECH eldonis 128-paĝan libron de nia poetino Eli Urbanová. La titolo Prefere ne tro rigardi retro jam per si mem klarigas, ke temas pri elekto de plej belaj poemoj el ŝiaj antaŭaj poemaroj, nome el Nur tri kolorojn, El subaj fontoj, Verso kaj larmo, Vino, viroj kaj kanto, Peza vino, El mia buduaro, Rapide pasis la temp'.

 

Laste aperis

La Esperanto-literaturo daŭre aperas tra la tuta mondo. Jen kelkaj novaj interesaj titoloj el Libroservo de UEA:

Blondulo (Sigurbjörn Sveisson, tr. H. Saemundsson, 7,50 EUR); La Dia Komedio (Dante Alighieri, tr. E. Dondi, 42,90 EUR);Dialogo inter surduloj (Jean Codjo, 6 EUR); Dormanta hejmaro (Manashi Dasgup­ta, tr. P. Daŝgupto, 15,30 EUR); Ekzile (Mircea Eliade, tr. I. Onet, 4,80 EUR); Eringio - herbo vagabonda (Irina Vlasova, tr. S. Smetanina, 15 EUR); Elektitaj poemoj (Friedrich Schiller, tr. W. Nüesch, 6 EUR); Elektitaj poemoj kaj maksimoj (J. W. Goethe, tr. W. Nüesch, 12 EUR); Esperantologo ne povas ignori volapu­kon (Jacques Bernard, Reinhard Haupenthal, 5,70 EUR); Esperanto, demokrata lingvo (André Cherpillod, 2,40 EUR); Esperanto, lingvo de paco en Burundo-Afriko (Tereza Kapista, 13,50 EUR); Germanaj bieroj kaj bierkulturo (Harald Schicke, 12,90 EUR); Gvidlibro tra Florenco (tr. P. Orlandini, 22,80 EUR); Havi prosperon en la vivo (H. Spencer Levis, tr. S. Kärrefors, 6,90 EUR); Ilustrita enciklopedio de akvariaj fiŝoj (A. Ŝevĉenko, 9,90 EUR); Ĵim, la migrulo. Aventuroj de juna leopardo (Siegfried Stampa, tr. R. Sachs, 15 EUR); Kaj staros tre alte (Trevor Steele, 24 EUR); Katarina malfruas. Facila rakonto (Sten Johansson, 3,60 EUR); Knedu min, sinjorino. Tabuaj kaj insultaj vortoj en Esperanto (Renato Corsetti, 5,40 EUR); La Komuna Eŭropa Referenckadro (3 EUR); La Kvina evangelio (Han Riner, tr. R. Laval, 6 EUR); La krimo de Katarina (Sten Johansson, 3 EUR); Literatura rigardo tra Marema Toskanlando (Dante, Carducci k.s., 18 EUR); La mirinde historio de Petro Schlemil (Adelberto de Chamisso, tr. E. Wüster, 9,90 EUR); Mortiga ekskurso (Ronald Cecil Gates, 9,60 EUR); Moskvaj sonoriloj (Moskva skolo, 15 EUR); Neo­kazinta amo (Lena Karpunina, 15 EUR); La nokta patrolo (Sergej Lukja­naneko, tr. D. Ŝevĉenko, 15 EUR); La paŝo senel­irejen (Jean Codjo, 6 EUR); „Pli lume la mallumo zumas ... Stilfiguroj en la poezio de esperanto (Till-Dietrich Dahlen­burg, 19,20 EUR); Poemoj de Du Fu (tr. Shi Chengtai, 8,10 EUR); La Relativeco per bildoj (Wilfrid Atkinson, 8,70 EUR); Rakonto pri nekonata insulo (José Samarango, tr. P. S. Viana, 2,40 EUR); La Saĝeco de l' Oriento al vi konfidata (11,40 EUR); Vamberi (Nikolaj Tiĥonov, tr. A. Kerbel, 3.90 EUR); Vojaĝo kun Katarina (Sten Johansson, 3,60 EUR).

 

Konference ČES v Poličce

21.-23. září 2007

Svazový výbor Vás srdečně zve na letošní konferenci Českého espe­rant­ského svazu, která proběhne v září v Poličce, ve městě Bohuslava Martinů. Určitou dobu zde bydlel i esperantský spisovatel Karel Píč v některém z domů naproti kostelu, jak se o tom zmiňuje ve 27. kapitole knihy Litomiŝla tombejo.

Místem konference bude Tylův dům, vlastně divadlo na ulici Vrchlického 53 (mapka na protější straně). Budeme mít k dispozici velký a malý sál, v nichž budou moci probíhat souběžně různé programy, samozřejmě s výjimkou hlav­ního konfe­renč­ního jednání a sobotního společens­kého večera, které budou společné. Dále ještě salonek, v němž se uskuteční ša­chový turnaj, a předsálí (zápis účast­níků, případně další pro­gramy). Přihláš­ka na konferenci je do tohoto čísla volně vložena.

Předběžný program

pátek 21. 9. 2007 Příjezd účastníků, šachový turnaj, volné programy

sobota 22. 9. 2007

9.00-12.30 hod Jednání konference

14.00-18.00 hod Prohlídka města, šachový turnaj, volné programy

20.00 Večer i pro veřejnost s tancem a tombolou

neděle 23. 9. 2007

9.00-11.00 Volné programy, šachový turnaj

Výraz volné programy znamená, že se můžete se svými příspěvky přihlásit na adrese Miroslav Vaněk, 507 44 Libošo­vice 104, vanekmi@centrum.cz.

Cesta k Tylovu domu:

Od nádraží ČD na ulici Smetanova půj­dete rovně ulicí Nádražní, potom zabo­číte vpravo na ulici Eimovu, tou dojdete na ulici Vrchlického, kde se dáte vlevo po Vrchlického. Tylův dům je v rohu ulic Vrchlického, Heydukova a Rieg­rova. Na mapě je v tom místě označeno kino. Naproti je hřbitov.

 


Vysvětlení k šachovému turnaji

Počítáme, že bude 6 šachovnic, podle počtu zájemců buď každý s každým nebo bude tzv. pavouk. Osazování pozic pro 1. kolo bude podle času došlých přihlášek, to bude hlavně platit u pa­vou­ka. Jak si to hráči mezi sebou odehrají, bude jejich věc, jen oba pak přijdou za rozhodčím, že partie skončila tak a tak. Rozhodčí bude vždy ale nablízku a roz­hodne případný spor. Pokud přijde jen jeden hráč, počká si rozhodčí na vysvět­lení i druhého. Kdo bude mít dvě neú­čas­ti při hlášení výsledků, je disklasifi­kován. Pravidla šachová vysvětlíme na místě všem.

-mv-

Nia konferencejo: Tylův dům, Vrchlického 53, 572 01 Polička

5-a kongreso de AEH kaj 16-a Esperanto tago en Seč

De la 30-a de majo ĝis 3-a de junio 2007 okazis en belega loko de la digo­lago Seč jam la 5-a kongreso de AEH kaj la 16-a Esperanto-tago. Tiujn du aranĝojn vizitis ĉirkaŭ 50  parto­pren­antoj el tri landoj – Ĉeĥio, Germanio, Pol­lando. Venis ankaŭ multaj salut­leteroj, inter­alie el Aŭstralio, Brazilo, Togo­lando, Urugvajo ktp.

Dum la kongreso oni traktis pri la agado, planoj, mastrumado ktp. Estis elektita nova komitato. Nova prezidanto fariĝis Pavel Nechvíle, kiu anstataŭis multjaran prezidantinon Jarmila Rýzna­ro­vá, al kiu ĉiuj partoprenintoj multe dankis por ŝia oferema laboro por la asocio. Sed ŝi ne forlasas sian aktivecon, sed restas plue kiel komitatanino.

Kompreneble, ke okazis ankoraŭ diver­saj prelegoj, ekz. prelego je kongresa temo „Ne estu sola, Esperanto sur mal­longaj ondoj (ILERA), Granda vortaro en interreto, Rememoroj je signifoplenaj esperantistoj J. Mařík + F. Kožík, kaj ankaŭ diversaj amuzprogramoj pere de video, lumbildoj ktp. Muzikan progra­mon prezentis s-ano Duda per sia profesia violonludo.

Ĵaŭde neatendite venis riport­istoj el Ĉeĥa televido ČT1, kiuj kun kelkaj parto­prenantoj filmis riporton (pri la kongreso ili eksciis el TTT-paĝoj).

Sabate kant­ĥoro el partoprenantoj pre­zentis kanton „Mi volas danki Vin, d-ro Ludoviko“ kaj prezidantino de EK Pardubice Mirka Kosnarová malfermis la 16-an Esperanto tagon kaj rememoris la antaŭajn. S-ino Srbová parolis pri la historio de EK Pardubice, fondita en 1909, kaj pri kunlaboro kun AEH.

Sekvis prelego pri la 90-a datreveno de la forpaso de L. L. Zamenhof kaj pri jubi­leo de 120 jaroj de Esperanto – preparis s-ino Podhradská.

Kulturan programon prezentis „Du Dajroj“ – koncertis per fluto kaj gitaro – ĝi estis vere artisma, profesia kaj ĝojigis la ĉeestintojn. Plua programo estis dedi­ĉita al raportoj el EK, ĈEA, pro SET ktp. Ĉar la aranĝoj okazis en belega regiono de Železné Hory, organizantoj preparis krom pieda trarigardo de plej proksima ĉirkauaĵo inkluzive proksimajn digo­lagojn, du busajn ekskursojn – oni vizitis ekz. Keltan opidumon en Nasavrky, Betlehemon en Hlinsko, la memorlokon Ležáky, brilan kastelon Žleby kaj la burgon Lichnice.

La lasta kaj fina programero apartenis, al kio alia, ol al danco. Ĉiuj ĝuis belegan dancvesperon, sed ĉefe amikan etoson, kiu regis la tutan restadon en la belega loko. Fine estas necese danki al organizantoj por iliaj bele kaj ofereme organizitaj ambaŭ okazintaĵoj  kaj kom­pre­n­eble ankoraŭ foje danki al eks­prezidantino de AEH Jarmila Rýznarová kaj deziri plurajn sukcesojn en tiel grava laboro al nova prezidanto Pavel Ne­chvíle. Věra Podhradská

 

10-a Internacia Fotokonkurso

Post naŭ sukcesaj konkursoj (1998–2006) la redakcio de “La Ondo de Esperanto” invitas al partopreno en la deka Internacia Fotokonkurso. En la fotokonkurso rajtas partopreni ĉiu fot­em­ulo amatora aŭ profesia, sendepende de la loĝlando kaj lingvokono. Unu per­so­no rajtas partopreni per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 15×20 cm. Fotoj povas esti koloraj aŭ nigra-blankaj, vertikalaj, horizontalaj kaj aliformataj. Fotoj senditaj elektronike ne estas akceptataj. Adreso: La Ondo de Esperanto, RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando. (laŭ NUN)

 

Vikipedio kreskas kiam Antverpeno festas

Dum la centjariĝa festo de la loka Esperanto-klubo en Antverpeno oni ri­gar­dis ne nur malantaŭen. Okazis pre­le­goj pri tri gravaj interretaj projektoj, kaj praktika trejnado pri redaktado de la reta enciklopedio Vikipedio. La organi­zintoj de la prelego kaj seminario pri Viki­pedio, Chuck Smith kaj Yves Nevel­steen, konstatis, ke ĝenerale daŭras longe konvinki homojn, ke libere redakt­ebla enciklopedio povas funkcii. La de­man­do estas ne nur filozofia. Por multaj esperantistoj redaktado de artikoloj en Vikipedio tute ne estas per si mem klara. Kvankam kunlabori estas relative facile, minimumaj konoj pri komputiloj, inter­reto kaj "vikipedia sintakso" estas bezo­nataj. Tio foje kaŭzas, ke interesatoj hezitas kontribui.

Ene de Esperanto@Interreto estiĝis projekto por antaŭenigi la interretan enciklopedion. Kunlabore kun TEJO eldoniĝis Manlibro pri Vikipedio, regule okazas trejnseminarioj, kaj estas kres­kanta teamo de tiel nomataj "vikipediaj asistantoj": homoj kiuj volonte helpas redakti artikolojn, alŝuti fotojn aŭ eĉ volas adapti tekstojn por vi kaj alŝuti ilin. Se vi interesiĝas pri tio ĉi, ĉu por peti aŭ por doni helpon, vizitu la retejon http://vikio.ikso.net/Vikipedio.

La manlibron pri Vikipedio vi povas aĉeti en la butikoj de FEL aŭ UEA por 3 eŭroj.

Yves Nevelsteen

(laŭ Libera Folio)

 

Jak hodnotit své jazykové schopnosti?

Komuna Eŭropa Referenckadro je právě vydaný esperantský překlad ma­te­riálu Rady Evropy (je i ke stažení na www.edukado.net). V češtině je pří­stup­ný jako Společný evropský refe­renč­ní rámec. Má pomoci studujícímu uvědomit si svou motivaci, stanovit si, jakou úroveň jazyka potřebuje, a naučit se své znalosti ohodnotit podle společných celoevropských kriterií. Je to protřebné pro Europass, jazykový pas, který doprovází žadatele o studi­um nebo práci v zahraničí, ale má význam i pro celoživotní jazykové vzdělávání každého jedince. Blíže na http://europass.cedefop.europa.eu/.

Oprava

Příspěvkového řádu

V minulém čísle jsme zveřejnili Příspěvkový řád našeho svazu. Bod 3 je nutno opravit v souladu s právními předpisy:

3. Pokud klub nebo kroužek ČES pou­káže hromadně platbu členských pří­spěv­ků a současně zašle seznam platí­cích členů členovi výboru ČES pověře­né­mu vede­ním členské evidence do 31. pro­since předchozího roku, získá pří­spěvek ve výši 10% z této platby.

 

Intervjuoj en Okříšky

La 13-an de majo 2007 okazis en la biblioteko de Okříšky parolado de d-ino Kamila Bártlová okaze de la Tago de Patrinoj. Ŝi montris kuglon, kiu trafis ŝian patron en la unua mondmilito, ju­dan ste­lon de sam­klasano Kamil Weissen­stein, kiu pereis kun la fami­lio en gas­kame­ro, spliton de bombo, kiu eksplodis la 24-an de aŭgusto 1944 apud Chlístov. Poste ŝi deklamis siajn poemojn en la ĉeĥa originalo kaj en Esperanta traduko de J. Krolupper. Pri la programo infor­mis Horácké noviny la 22-an de majo 2007. La 24-an de aprilo, do unu monaton pli frue, Ĉeĥa Radio, studio Jihlava, elsendis unuhoran inter­vjuon kun d-ino Bártlová pri Esperanto en ŝia vivo.

 

 

 

Nova prezidanto de slovakaj esperantistoj

La 26-an de majo 2007 en la kongreso de Slovakia Esperanta Ferderacio en Martin estis kiel nova prezidanto elektita Rastislav Šarišský. Li naskiĝis en 1977 en Levoĉa, vivas nun en Bratislava kiel informadikisto kaj amatora verkisto de scienc-fikcia literaturo. En la movado li aktivas ekde 2002 kiel kunfondinto kaj aktivulo de Slovakia Esperanta Junularo, kie li zorgis pri publika informado kaj tradukanto de tekstoj, kiuj aperadis en la interreto.

Ĉeĥa televido pri AEH-kongreso

La 31-an de majo 2007 elsendis la vespera televida ĵurnalo Večerník el Bohemio informon pri la kongreso de Asocio de Esperantistoj Handikapuloj en Seč. Ni vidis kaj aŭdis s-inojn L. Fili­pová, M,. Turková, J. Drahotová kaj J. Rýznarová en malgrandaj intervjuoj.

Afriko bezonas helpon por instruado

S-ro Hassano  Ntahonsigaye, B.P  22  Rumonge, Burundio, studis Esperanton ĉe s-ino Tereza Kapista kaj nun li mem instruas internacian lingvon al geknaboj en Centra Afriko, en klubo de li fondita, sed mankas al li instruhelpiloj. Ekz. CD, DVD, MP3 por aŭdi ĝustan prononcon, Esperantaj T-ĉemizoj por propagandi inter junularo (liaj knaboj ludas futbalon, knabinoj basketbalon), literaturo. Lia ret-adreso: ntahonsigayea@yahoo.fr.

 

KLUBA VIVO

Agoj kaj verkoj de la boleslava klubo

Ĵus aperis „Legolibreto IV“ el la plumo de ĉeĥaj kaj eksterlandaj amikoj de nia klubo. Ĝi estas akirebla ĉe suba adreso por 50 Kč kaj afranko en poŝtmarkoj por 15 Kč.

Tre baldaŭ aperos libro „Člověk proti Babylonu“ de René Centassi kaj Henry Masson en ĉeĥa lingvo. 300 paĝoj, prezo 150 Kč. Ĝi estos akirebla ĉe la sama adreso.

Ĉe la retejo http://www.esperanto.cz (Esperanto od A do Z/Dokumenty) vi povas trovi ampleksan ver­kon de Ulrich Lins „La danĝera lingvo“ en ĉeĥa tradu­ko. En la ĉapitro 4.5. oni povas legi his­torion de la ĉeĥa E-movado post la dua mondmilito ĝis la jaro 1986. La tradu­kon preparis J. Drahotová kaj V. Hirš.

Ĉe la retejo http://www.expudice.cz trovu amuzaĵojn pri Esperanto por neesperantistoj en rubriko de Mira Vaněk („epesní esperanto“).

En aprilo okazis jam la 24-a lingva seminario en Ĉeĥa paradizo – Skokovy. La venonta okazos de 15-a oktobro 2007.

Esperantský klub

Sadová 745/36,

293 01 Mladá Boleslav,

tel. 326 731 845,

drahotovaesperanto@seznam.cz www.mlboleslav.cz/esperanto

Sabla Printempo


La tradicia renkontiĝo en Písek (14.4.2007) estis ĉijare riĉigita per seminario Esperanto en la reto (13.-15.4.2007), kiun partoprenis dudeko da personoj. Ili estis dividitaj en du grupojn: unu kun helpo de Miroslav Malovec kaj Aleš Tomeček provis krei retajn prezentojn de fiktiva Esperanto-klubo kaj kontribui al la reta enciklo­pedio Vikipedio, la alia sub gvido de Pavla Dvořáková esperantigis turismajn informojn pri Písek kaj ĉirkaŭaĵo (ekz. kastelo Hluboká). Montriĝis, ke esperantigo de ŝajne simplaj tekstoj ne estas facila - kiam la traduko estis rete sendita al inĝ. Jan Werner, tiu trovis plurajn mankojn, eĉ erarojn. Dum la sabata promeno aliĝis pluraj personoj kiel partoprenantoj de Sabla Printempo. Dimanĉe la parto­prenantoj vizitis elek­trejon de František Křižík, kie ili finis sian promenon tra la urbo (foto sube).

 

Esperanto en Litomyšl

La litomiŝla Esperanto-rondeto ĉijare festas 5 jarojn de sia refondiĝo. En la pasinteco ĝi apartenis al konataj kluboj. Inter siaj membroj ĝi havis tutmovade faman verkiston Karolo Piĉ. Liaj verkoj danke al Esperanto estas konataj en la tuta mondo. En 2003 en Litomiŝlo oka­zis tutŝtata konferenco de Ĉeĥa Espe­ranto-Asocio. Cento da partoprenantoj iris kliniĝi antaŭ la memoro de Karolo Piĉ kaj metis bukedon sur lian tombon. Post lia forpaso la Esperanto-aktivado en la urbo estingiĝis. Antaŭ kvin jaroj la lokaj esperantistoj decidis renovigi sian agadon. Okaze de tiu negranda datre­veno ili aranĝis nuntempe ekspozicion en la Urba biblioteko. Belaj kovertoj logas precipe filatelistojn, sian intereson kontentigos ankaŭ kolektantoj de bildkartoj. Mondomapo montras, kie ĉie la litomiŝlaj esperantistoj havas siajn amikojn. Marde la 20-an de marto okazis en la Urba biblioteko diskuto pri Esperanto. Inaŭguris ĝin la direktorino de la biblioteko Eva Hudečková. Jiří Pištora el Esperanto-klubo en Česká Třebová konatigis la aŭskultantojn kun la historio de la Internacia Lingvo, rakontis pri ĝia estiĝo kaj pri siaj travivaĵoj dum vojaĝoj, kiujn li povis entrepreni danke al Esperanto. Zdena Novotná, prezidantino de la klubo en Česká Třebová kaj samtempe instru­antino de Esperanto en Česká Třebová, Opatovec kaj Brandýs nad Orlicí, klar­igis, kiel facila estas gramatiko de Esperanto, kaj rakontis pri siaj vojaĝoj kaj prezentiĝoj kun infanoj eksterlande. Ambaŭ prelegintoj estas honoraj mem­broj de ĈEA. Disvolviĝis diskuto pri ŝancoj de Esperanto, pri reciprokaj rilatoj inter esperantistoj kaj pri ebloj de malmultekosta vojaĝado kaj ekkonado de aliaj landoj. Menciitaj estis universala kongreso en Jokohamo kaj konferenco de ĈEA en Polička. Ĉiumonate okazas regionaj renkontiĝoj. Sabate la 10-an de marto ĝi estis ĝuste en Polička. Fine la klubanoj invitis ĉiujn aŭskultantojn, ĉar lerni Esperanton povas same infanoj kiel pensiuloj, pri kio povus rakonti sinjoro František Klejch el Litomiŝlo.

Libuše Dvořáková

 

Esperanto-renkonto en Zábřeh

Sabate la 12-an de majo 2007 aranĝis Esperanto-klubo en Šumperk tradician renkonton, ĉifoje en Zábřeh na Moravě. Alveturis 37 partoprenantoj el 17 lokoj de nia respubliko. Nia vojo sekvis padon de la loka naskiĝinto kaj fama vojaĝanto Jan „Eskymo“ Welzl. Promenante tra aleo kaj parko kun florantaj azaleoj kaj rododendronoj ni venis al la preĝejo de la Eklezio ĉeĥoslovaka husana. La preĝejo en 2003 solenis 100 jarojn de sia ekzistado. La ripozan sidadon en la preĝejo riĉigis kantado de la knabineto Alžbě­ta Hloušková, nepino de la orga­nizanto Kvido Janík. La loka paroĥestro David Přichystal rakontis pri la historio de la preĝejo, pri diferencoj inter la unuopaj eklezioj kaj volonte respondis niajn demandojn. Li ebligis trarigardi ankaŭ la deĵorĉambrojn de la preĝejo kaj supreniri al la preĝeja turo. Poste ni iris al la statuo de Jan Welzl antaŭ la ele­menta lernejo. Ankaŭ en la domo Pod Podloubím (Sub la Arkaro) – en la Mu­zeo kun ekspozicio pri Jan „Eskymo“ Welzl - ni trarigardis fotojn kaj bildojn, angulon dediĉitan al la vojaĝanto kaj pluajn memoraĵojn pri la historio de la urbo. La domo estas ankaŭ naskiĝloko de la unua edzino de Jan Ámos Komen­ský (Komenio) Magdalena Vizovská.  La posttagmeza programo kun riĉa tombolo daŭris en amuza etoso en la restoracio Sub la Kastelo.

Libuše Dvořáková


 

Renkontiĝo de esperantistoj en Polička

Sabate la 10-an de marto 2007 alveturis al Polička kvindeko da esperantistoj el 17 lokoj de nia respubliko. De la staci­domo ni iris al la Tyl-domo, kie nin bonvenigis la direktorino sinjorino Ma­rie Báčová kaj konatigis nin kun la historio de la domo kaj ĝia utiligo. Ĉija­re en septembro ĉi tie okazos konferenco de ĈEA. Ni trarigardis ĉiujn salonojn inkluzive de la postkulisejo kaj ĉambra­ro por geaktoroj. La Tyl-domo tre plaĉis al ni. Poste ni promenis tra la parko kaj fotis nin antaŭ la statuo de la kom­ponisto Bohuslav Martinů. La posttag­meza programo realiĝis en la restoracio „Ĉe fratoj Mrštík“. Reprezentantoj de la unuopaj kluboj prezentis sian agadon kaj invitis por aranĝoj, kiuj vere ne estas malmultaj. Interesatoj povas elekti unu­tagajn aranĝojn aŭ el tutsemajnaj restadoj. Marie Jílková, filino de lokaj esperantistoj, projekciis al ni fotojn de sia stud-restado en Usono, precipe el Novjorko, Vaŝingtono kaj Pitsburgo. Plej multe nin surprizis, ke la pitsburga hokea teamo ne estas hejme tiom po­pulara kiel en nia lando. Kialo estas, ke la tieaj loĝantoj preferas amerikan fut­balon kaj basbalon antaŭ la hokeo.

Libuše Dvořáková

 


Sukceso de Moravské Budějovice kaj Okříšky

La oficialaj retrejoj de Moravské Budě­jovice kaj de Okříšky, kiuj havas ankaŭ Esperanto-ver­sion, akiris premiojn en la tutlanda konkurso Zlatý erb (Ora Emble­mo) el 527 aliĝintaj civitoj. M. Budějo­vice la duan inter urboj (post Jablonec, antaŭ Náchod) kaj Okříšky la trian inter vilaĝoj (post Kondrac kaj Jiřetín pod Bukovou). Rezultoj estis anoncitaj en Hradec Králové (2.4.2007).

Leteroj de Kalocsay

Selektitaj leteroj de Kálmán Kalocsay (1927-1975), Budapest 2006, red. Ada Csiszár kunlabore kun Reinhard Haupenthal, 275 p., 30 EUR.

La libro prezentas ĉ. 150 leterojn de Kaloscay al esperantistoj el la tuta mondo kaj kompletigas tiel du retejojn dediĉitajn al la verko de nia literatura korifeo: Amika Societo de Kálmán Kalocsay (http://www.esperanto.hu/kalocsay/)

kaj Korespondaĵoj Kalocsay-Waringhien (http://www.vanoostendorp.nl/interlinguistiek/kalocsay.kaj.waringhien/).

   Por ni estas interesa letero al la ĉeĥa lingvisto František Trávníček, kiu en 1949 atakis Esperanton en Lidové noviny (la tekstojn peris kaj tradukis J. Mařík). Kalocsay argumentas, ke Esperanto kapablas ne nur traduki la tutan atakon de Trávníček, sed ankaŭ refuti ĝin. Interesaj estas leteroj al Tomáš Pumpr pri ita/ata-problemo kaj pri la projekto Domfabriko, el kiu rezultis la fama verko 6000 frazeologiaj esprimoj en Esperanto. El la leteroj ni ekscias pri preskaŭ nekonata ĉeĥa esperantisto el Brno, Oldřich Franzl (1897-1965), kiu postlasis multajn manuskriptojn sub signo G.P. (lia pseŭdonimo - Gustav Písecký). Pri la problemo de la participoj, pri frazeologio kaj pri tradukado de Tagore (Thákur) Kalocsay korespondis ankaŭ kun tiam 17-jara bengala junulo Probal Daŝgupto. Plej multaj leteroj estas adresitaj al Gaston Waringhien, la plej proksima kunlaboranto, sed ni tie trovas ankaŭ la nomojn Rossetti, Boulton, Haupenthal, Vatré, Pérez, Dresen, Seppik, Longvin, Thorsen k.a., sed ankaŭ nekonataj adresatoj. Interesaj estas proponoj de neologismoj (al Waringhien, p. 233-236) aŭ sistemo de hundrasoj (al Lobut, p. 155-156). La libro donas impreson pri vastaj aktivecoj kaj klopoj de niaj plej grandaj literaturistoj, pri iliaj afliktoj (mortoj, malsanoj, laborproblemoj), pri iliaj kunlaboroj, sed ankaŭ konfliktoj (ekz. sprita kontraŭsatiro pri la satiro de Szatmári „Budapeŝta Ekzameno“). La libro apartenas al tiuj, kiuj ebligas enrigardi sub la kaldronkovrilon en la kuirejo de granda kreanto.

 

IRIS

Zalaegerszeg, Hungario
21-29. julio, 2007.

Inter-Regiona Internacia Semajno kun junulara kaj plenkreskula programoj, estas festivalo de esperantlingva kulturo. Preparataj estas internaciaj ekzamenoj, kurso pri verkado, prelegoj pri kreado de la interretaj prezentoj, futbalaj matĉoj, grupaj dancoj, amuzaj ludoj, klerigaj kvizoj, kurso pri lignoskulptado, infana desegnado, elektado de belulinoj, ĉevalrajdado k.s.

En la programo estos ankaŭ vidindaĵoj de la urbo Zalaegerszeg, Esperanta ronda tablo, vingustumado, sportado, prome­nado, deklamado de poemoj, folkloraj vestoj, muzikgrupoj. Aliĝu ĉe:

Jozefo Baksa, Esperanto-Asocio, HU-1081 Budapest, VIII, Kenyérmező u. 2., sojtor@t-online.hu

FRINGOJ en Francio

7.-14. 4. 2007

Ĉijare mi aliĝis kun miaj E-infanoj, kiuj promesis almenaŭ kvaronhoron ĉiutage ekzerci la lingvon, por ĉeesti FRINGOJN en Greziljono. (Fringo = pěnkava, sed ĉi tie: Festa Renkoto IN-ternacia de GeknabOJ) .

Veturis kun mi ankoraŭ mia frato Pavel (60) kun gitaro, knabinoj Denisa Pavli­šová, Kateřina Chudá, Kateřina Morke­sová, Veronika Rerychová, Hedvika Švendová, Žaneta Janďourková, Jitka Rybková, Michaela Hanušová kaj Marie Sejkorová, lastmomente ni kunprenis ankaŭ 11-jaran knabinon Hegedús Ani­kó Lilla el Hungario, ĉar la hungara grupo restis hejme. En buso el Parizo al Gresiljono ni renkontiĝis kun Luis kaj tri knabinoj el Portugalio, kun Mihai kaj ses knabinoj el Rumanio, kun Elizabeth kaj Gerard kun francaj geknaboj.

En la kastelo de Gresiljono atendis nin tre oferemaj homoj: Francine, Jeanik kaj geedzoj André kaj Brigitte.

La programo okazis en du atelieroj, oranĝa kaj verda. La infanoj povis elekti inter diversaj ludoj, kantoj, dancoj, fabeloj (Kleraj Strutoj, Cindrulino, Kvar sezonoj, Dancoj kantataj, Zozo, Ĉeĥaj dancoj), povis fari meblaron por pupetoj, lumĵongladi, fari ĉokoladajn kolbasojn, pentri, ornami mielkukojn, fari bestetojn el bidoj, fari gazeton, prepari ekspozi­cion ktp. Ili enlitiĝis ĉirkaŭ la 23-a horo. Vendrede vespere la infanoj prezentis antaŭ la kastelo komunan programon por la publiko.

Ni ankaŭ vidis memorindaĵojn en Bau­gé kaj dumrevene en Parizo (Ejfelturon) kaj en Les Halles (muzeon de moderna arto), travivis ankaŭ ĝenajn, nun jam amuzajn eventojn. Ekz. en Frankfurto restis mia valizo sur la kajo, kaj kiam Pavel eliris por preni ĝin, la trajno for­veturis sen li, sen mia valizo, sed kun lia bileto. La konduktorino helpis al ni reveni por li de la sekva stacio. En la Gresiljona kastelo al Marie enpikiĝis ligne­ro en ŝian piedon, ŝi estis trafita de febro kaj kuracisto devis la ligneron eltranĉi. En Pariza metroo mi falis sur la moviĝanta ŝtuparo kaj disŝiris mian dorsosakon. Tamen la plej belaj reme­moroj restas pri komunikado inter infa­noj ĉeĥaj, rumanaj, portugalaj kaj francaj per Esperanto dum iliaj ludoj.

Zdenka Novotná

(kurtigite)

Fabelkonkurso

En Turmonda fabelkonkurso por infanoj 2006 sukcesis ankaŭ ĉeĥaj infanoj el la rondetoj gvidataj de Zdenka Novotná.

 

kat. A - 3. Pri leporeto - Jan Bauer (Česká Třebová), Jitka Rybová (Česká Třebová)

kat. B - 2. Neĝulo - Denisa Pavlisová (Opatovec), 2. Vulpino kaj leporo - Nikola Janoušková (Brandýs n. Orlicí)

kat. C - 1. Kial testudo havas kirason Eliška Šplíchalová (Česká Třebová)

2. Aventuro - Eliška Sádlíková (Bučo­vice), 3. Karolina Šilarová (Brandýs n/Orlicí)

Grupoj : Aventuro el la lando de musoj - Adam Machů (Opatovec), Michal Fukar (Opatovec)

 

Kunlaboro daŭrigota

Margit Turková

Oni jam povas nomi „kunlaboro“ la partoprenon de pragaj esperantistoj en la Literatur-muzikaj programoj, kiujn organizas la poetino Věra Ludíková.

Pri la lasta, kiu okazis la 28-an de marto 2007, mi volas diri mian personan impreson, ĉar mi aktive ĉeestis ĝin. Ja okazis, ke samideano Josef Vích, kiu regule deklamadas la esperantajn tradukojn, malsaniĝis kaj mi estis petata lin anstataŭi. Do, mi faris tion des pli ĝoje, ke mi troviĝis en vere honora kolektivo. En la programo LA SERVO AL AMO KAJ MEM-OFERADO regis klasika muziko kaj kantado, sed ĝia kerno estis granda poemo LA RESUREKTO (Vzkříšení) de Věra Ludíková. Ĉefajn partojn deklamis Radovan Lukavský kaj la aŭtorino mem. La fragmentojn, kiujn mi povis elekti  (mi tradukis kun helpo de Jar. Krolupper) unue deklamis  Rudolf Pellar ĉeĥe – kaj alterne mi en Esperanto.

La plej granda surprizo okazis, kiam sinjoro Lukavský min demandis (ŝerc­ma­niere): „Ĉu vi parolas Esperante?“. Okazis humura humoro, dum kiu li sciigis al mi (kaj al Jiří Patera), ke ankaŭ li lernis Esperanton en siaj junaj aĝojaroj, ke tiam li havis „liston de korespondantoj“ el la tuta mondo. Li eĉ bonvolas deklami (iam venontfoje) niajn esperantaĵojn persone. Kompreneble, ke tio estus granda honoro kaj renomo por ni, do ni deziras, ke li estu ankoraŭ mul­tajn jarojn sana kaj ĉiusence  kapabla.

 

Ni prezentas fragmenton el la poemo de Věra Ludíková en esperantigo de Margit Turková kaj Jaroslav Krolupper.

LA  RESUREKTO (eroj)

 

La resurekto – tio estas manpropono

de la Kreinto,

tio estas manodono al la Kreinto,

tio estas eklevita ondo de Amo kaj de malperforto.

La resurekto – tio estas naskiĝo de la Universo,

de la Universo en ni mem,

same, kiel juna greno

estas simbolo de renaskiĝo.

 

La Vorto estas donaco de Dio,

per la vorto ni estas ligitaj kun Diaj leĝoj,

kiuj regas la Universon kaj ĉion ĉirkaŭ ni.

La Vorto estas potenca, plej potenca la Vorto.

Je komenco estis la Vorto.

Je komenco intenco Via, Patro, krei

la homon kiel bildon de Vi mem, kiel daŭrigonton.

Li al Vi pere de Filo alproksimiĝos.

 

Tiujn, kiuj Vin komprenis,

atendas  grandioza, malfacila laboro

disvastigi Viajn vortojn, lumon kaj esperon,

en ĥaoson enportadi Vian kvieton.

 

Ĝi estas tasko superanta ĉion,

belega – disvastigi Viajn vortojn,

lumon kaj esperon,

heroldi Amon kaj vivi per Amo...

 

Mi estas dankema pro ekkono de ĉiuj evangelioj,

kiuj aŭguras Vian Resurekton.

Mi dankas pro la ekscio, kiu estas

vera nutraĵo de scivolema animo.

 

Mi dankas pro instruo

dank´al kiu ni maturiĝas.

Mi dankas pro kredo, pro espero,

pro Amo kaj pro kompreno.

Mi dankas pro instruo

dank´al kiu ni maturiĝas.

Mi dankas pro kredo, pro espero,

pro Amo kaj pro kompreno.

Mi dankas pro distingo de bono,

dankas pro Graco de kreativeco, de la Patro donita,

dankas proksimecon de Di-Spirito,

dankas pro ekkono de Vi, ho Sinjor´.

 

Honorigoj por la geedzoj Bergr

La 17-an de marto 2007 en la praga kinejo Atlas la renoma organizo Euro Pragensis Ars solene transdonis premiojn al eminentaj kulturlaborantoj. Inter la honorigitaj artistoj estis ankaŭ amikoj de nia movado, poetino kaj tradukistino Zdeňka Bergrová, pro sia tutviva poezia laboro, kaj ŝia edzo, pentristo kaj grafikisto Věroslav Bergr, precipe pro siaj Mahler-motivoj.

 

Asteroido 48785 Pitter portas nomon de ĉeĥa humanisto

La 23-an de septembro 1997 malkovris en observatorio Ondřejov doktoro Petr Pravec en sunsistemo asteroidon, kiu ricevis bazan nomon 1997 SA2. La origina iniciatinto de la nomumo estas al ni nekonata sinjorino el Červený Kostelec. Ŝi proponis al doktoro Grygar doni al la asteroido nomon de nia humanisto Pitter. La ideon akceptis doktoro Jiří Grygar kaj teknike ĝin realigis doktoro Kamil Hornoch. En la liston de la astronomia Instituto Ondře­jov ĝi estis enskribita 28. 12. 2005.

Ĉeĥa filantropo, pacifisto kaj espe­rantisto Přemysl Pitter (1895-1976) zorgis pri senhejmaj infanoj. Dum la dua mondmilito li ŝirmis persekutatajn infa­nojn, post la milito li fondis kaj mem estris resanigejojn por deprimitaj ĉeĥaj, ger­manaj kaj judaj infanoj, kiujn li edukis kune, ĉar la infanoj ne kulpas pri siaj gepatroj. Li ricevis altajn ĉeĥajn, germanajn kaj izraelajn honorigojn, lian centjaran naskiĝ­dat­­­­re­venon UNESKO solenis kiel kulturan jubileon. KAVA-PECH eldonis libron pri lia vivo Heroo de amo  verkitan de Karel Kraft (2005). Post Petr Ginz li estas la dua ĉeĥa esperantisto, kiu havas sian astron.

 

Libroservo informas

La asocia libroservo denove proponas la klasikan dramon de Karel Čapek La blanka malsano en eminenta traduko de Theodor Kilian. Sub la mendonumero 3002 vi povas mendi la libron kontraŭ 60 kronoj (plus sendokostoj) ĉe adreso Odborná knihovna ČES, Anna a Jiří Vy­šin­kovi, Kollárova 131, 696 42 Vra­cov, tel. 518 628 155, anjivy@seznam.cz.

 

Nia kroniko

Josef Kavka - 85

La 25-an de aprilo 2007 festis sian 85-jariĝon unu el la plej eminentaj ĉeĥaj esperantistoj, d-ro Josef Kavka, honora membro de ĈEA kaj UEA, kiu daŭre enskribiĝis en la movadon kiel redaktoro de Scienca Revuo, Geologio Internacia kaj aŭtoro de multaj artikoloj pri fakaj temoj (ekz. homonimoj, geologia terminaro, leŭkocito, fonemo ĥ k.a.). La publiko verŝajne plej bone konas Poŝatlason de la mondo, ĉe kiu li kunlaboris kun T. Pumpr.

Kožík kaj Mařík

Antaŭ 10 jaroj forpasis granda amiko de Esperanto, verkisto František Kožík (1909-1997) kaj unu monaton post li Jaroslav Mařík (1913-1997), honora membro de UEA.  Ili ambaŭ partoprenis Esperanto-elsendojn de Verda Stacio, sed F. Kožík inter la militoj en Brno kiel aŭtoro kaj aktoro, dum J. Mařík post la milito kiel parolisto.

F. Kožík estas tutnacie konata kiel aŭtoro de ŝatataj biografiaj romanoj (pri Debureau, Cervantes, Camoẽs, markizo de Sade, Komenio, Karolo la IV-a, Janáček, Mánes, Čermák, Vojan, Tyl, Těsnohlídek k.a.). Lian opereton Sur rozoj sternite (kunaŭtoris ĝin Bohumír Polách) esperantigis J. V. Šamla kaj sukcese elsendis Verda Stacio. Lia dua esperantigita verko estis biografio de Komenio Lumo en tenebroj (esp. Z. Rusín kaj M. Malovec, 1992), tria estis romano pri Debureau La plej eminenta el pierotoj, kiu en esperantigo de Jiří Karen aperis en la interreto, la kvara verko Super valoj mateniĝas (tr. J. Vondroušek), ankoraŭ ne estas enkomputiligita. 

Jaroslav Mařík inter la esperantistoj estis konata kiel "marŝanta enciklopedio pri la movado". Aŭtoro aŭ kunaŭtoro de multaj verkoj: Resuma historio de la Esperanto-Movado (1955, por SET), Skizo pri la Esperanto-historio de Ĉeĥo­slovakio (por "Esperanto en perspektivo" de Ivo Lapenna), Kiu kiam? (1987, memorkalendaro, ĉs. parto), aŭtore kunlaboris kaj kompletigis la Historion de la Esperanto-Movado en Ĉeĥoslo­vakio de S. Kamaryt (1983); preparis Aldonon de novaj terminoj por la "Granda vortaro Ĉeĥa-Esperanta" de fratoj Filip (1949) kaj esperantigis la Fremdlingvan korespondadon por filatelistoj (1962) de d-ro P. Kucharský kaj komercan terminaron Alilandano antaŭ vendotablo de Z. Hubka. Male en la ĉeĥan lingvon li tradukis la Armean terminaron de E. D. Durant (1948) kaj Suplementon de Plena Vortaro de G. Waringhien (1959, en manuskripto). Laŭ mendo de institucioj J. Mařík tradukis la verkojn Konstitucio de Ĉeĥoslovaka Respubliko (1948), Lerneja reformo de Ĉeĥoslovakio (1949, 1950), Ĉeĥo­slo­vakio en nombroj (1959, 1962), Agad-programo de K.P.Ĉ (1968).

 

Ni kondolencas

la 11-an de novembro 2006 mortis en Slavičín s-anino Anna Vozáková

Lingva angulo

Facileco kaj simpleco

Esperanto estas facila lingvo pro sia reguleco, sed ĝi ne estas lingvo simpl­igita. Komparu: la angla havas nur unu pasivan participon, ofte neregulan (ekz. written - skribita), la ĉeĥa du (psaný - napsaný), dum Esperanto posedas tri (skribita - skribata - skribota). Al la angla duopo friend - friends respondas en Esperanto amiko / amikino - amikoj / amikinoj / geamikoj. La ĉeĥan frazon položil jsem knihu na stůl eblas esperantigi kiel mi metis la libron sur la tablon, mi surtabligis la libron, mi estas metinta la libron surtablen, mi estis surtabliginta la libron, la libro estis surtabligita de mi k.s. La publiko ofte imagas Esperanton kiel lingvon simpl­igitan, do primitivan, nekapablan espri­mi komplikajn ideojn. Sed provu en vian nacian lingvon traduki adjektivojn amika - amikina - geamika - amikara! Necesas ĉiam klarigi, ke Esperanto dankas sian facilecon al regulaj formoj, ne al tio, ke ĝi estus simpligita.

Charakter slovních kořenů

Ze sloves obvykle odvozujeme názvy osob (laboristo - pracovník), působiště (laborejo - pracovna), nástroje (laborilo - pracovní nástroj) nebo produktu (laboraĵo - výrobek). Některá podstatná jména se však dostala do esperanta už jako označení osoby (tajloro - krejčí), místa (fabriko - továrna), nástroje (mar­telo - kladivo) nebo výrobku (produkto - produkt), jako by už slovní kořen obsahoval příslušnou příponu (-isto, -ejo, -ilo, -aĵo). Teprve dalším vývojem z nich byla odvozena slovesa (tajlori - šít; fabriki - vyrábět, marteli - tepat; produk­ti - vyrábět). Při zpětném odvozování podstatných jmen nepři­dá­vá­me tu přípo­nu, jejíž význam už je obsa­žen v kořenu: tajlorejo, ne však tajlor­isto, nýbrž pouze tajloro; ne martelilo, nýbrž jen martelo. Slovesa fabriki, produkti jsou synonyma, jejichž kořeny však obsahují význam jiné přípo­ny, takže výrazu produktejo odpovídá fabriko (ne fabrikejo), výraz fabrikaĵo má ekvivalent produkto (ne produktaĵo).

Protože remi (veslovat) se dostalo do esperanta jako sloveso, nástroj odvozuje­me příponou (remilo - veslo), kdežto pagajo (pádlo) přišlo v podobě podstat­ného jména, z něhož dodatečně vzniklo sloveso pagaji (pádlovat).

Kdyby flori (kvést) a verki (psát, tvořit) byla původní slovesa, pak by se květ musel říci floraĵo a dílo verkaĵo. Použí­vají se však floro, verko, takže jejich slovní kořeny už příponu -aĵo v sobě obsahují, což dokazuje, že tyto kořeny mají cha­rak­ter podstatného jména. Co zname­ná, že kořen má charakter?

I když slova martelo, belo, salto jsou podstatná jména, slova martela, bela, salta jména přídavná a marteli, beli, salti slovesa, cítíme, že samotný kořen martel vyjadřuje předmět (kladivo), má tedy charakter podstatného jména, kořen bel vyjadřuje vlastnost (krásný), má cha­rakter přídavného jména, a kořen salt vyjadřuje činnost (skočit), má cha­rak­ter slovesný.  Musíme proto rozlišo­vat mezi slovním druhem celého slova včetně koncovky (salto - podstatné jméno) a charakterem slovního kořene (salt - sloveso). -mm-

 

KALENDARO 2007

30.6.-6.7.2007: Ekoturisma renkontiĝo por pied-turistoj kaj biciklantoj. Radošov apud Karlovy Vary, Informoj: chrdle@kava-pech.cz
■ 1.7.-28.7.2007 Du etapoj de SET Lančov

2007-07-29/08-11  - La 3-a etapo de Lančov (Esperanto, angla, germana). En la dua semajno de la tria etapo okazos seminario pri laboro por Esperanto en la nuntempaj kondiĉoj kaj fine de la tria etapo la ekstendaranoj kaj amikoj de la tendaro festos la 55-an jubilean tendaron. Ĝustatempa aliĝo donas rabatojn. Pli da informoj kaj aliĝiloj ĉe http://www.set-lancov.cz/ aŭ ĉe

podhradska@volny.cz

29.7-14.8.2007: Komuna flugo al la 92-a Universala Kongreso al Jokohamo (Japanio). Informoj: chrdle@kava-pech.cz
■ 2007-07-21/28: Atentu: la komuna bus­voja­ĝo el Olomouc al la 18-a Ekumena Kongreso (60-a IKUE, 57-a KELI) kune kun la 8-a Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro. Pelplin (PL), pri kiu ni informis pasintnumere, NE OKAZOS pro malgranda nombro de aliĝintoj. Oni veturos komune, sed trajne. Inf.:
m.svacek@seznam.cz

12.-16.9.2007: Konferenco de IKEK (Inter­nacia Kolektivo de Esperantistoj-Komu­nistoj), Dobřichovice, inf.: dieter.rooke@tiscali.ch

21.-23.9.2007 Konferenco de ĈEA (Polička) Inf.: podhradska@volny.cz
■ 24-30.9.2007: Internacia Paroliga Semajno (InPaSem), kurso de Esperanto por komencin­toj kaj lingva seminario por jamaj parolantoj, Dobřichovice. Informoj:
chrdle@kava-pech.cz
■ 7.10.2007 Renkontiĝo en Svitavy

15.-21.10.2007 Semajna lingva seminario en pensiono Espero en Skokovy. Aliĝu ĉe Jin­dřiš­ka Drahotová, Sadová 745, 293 01 Mladá Boleslav, telefono 326 731 845, reta adreso:

drahotovaesperanto@seznam.cz, www.mlboleslav.cz/esperanto www.sweb.cz/espero.skokovy

Kaj jam notu por la jaro 2008:  2008-11-07/09: KAEST 2008 (Konferenco Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) en Dobři­chovice. Inf.: chrdle@kava-pech.cz

Polička

Polička, loko de nia konferenco, estas urbo kun 9 000 loĝantoj, situanta en orienta Bohemio, 15 km de la urbo Svitavy. Polička estis fondita en 1265 dum rega­do de reĝo Přemysl Otakar la 2-a kiel reĝa urbo en la landa, la tn. Trstěnická-pado. La nomo devenas de la loka nomo Na Poličkách, kiu estas historie doku­mentita jam en la jaro 1167. En la jaro 1307 ĝi fariĝis doturbo de ĉeĥa reĝino Elizabeta Riĥenza (Eliška Rejčka), vidvino post reĝo Venceslao la 2-a. Dum husanaj militoj ĝi estis kiel membro de husana urba asocio okupita en 1421 de husanoj, sed ankoraŭ dum la sama jaro konkeris ĝin hungara soldat­aro. Kiam la husanaj militoj finiĝis, ĝi ricevis privilegiojn de mejla, bierkuireja kaj gorĝa rajtoj. Pro rezistmovado kaj rifuzo de obeeco al Ferdinando la 1-a en 1547 kaj al Ferdinando la 2-a en 1620 Polička estis sankciita kaj sen­igita de la privilegioj. Multaj loĝantoj elmigris post la perdita batalo sur Blanka Monto apud Prago. Tradician vivten­adon alportis al la urbo tolproduktado kaj ko­merco. En Polička estis du bier­farejoj. Nova tradicio fariĝis ŝuindustrio, maŝin­industrio kaj viandindustrio.

Origina gotika aspekto konserviĝis ĉe la preĝejo de sankta Mikaelo el tempo ĉirkaŭ 1580, konstruita kiel tombeja kirko, kun krutaj frontonoj kaj ogivaj fenestroj. Samtempe kun la preĝejo estis konstruita ankaŭ prisma sonorilejo en la orienta parto de la tombejo. En tiu ĉi malnova tombejo troviĝas familia kripto, en kiu estis post transporto el Svislando enkriptigita komponisto Bohuslav Mar­tinů. (el Vikipedio)

Jak platit svazu

V kterékoliv pobočce Poštovní spořitelny a ve většině poboček České pošty si vyžádáte tisko­pis VKLAD, který vyplníte ve všech kolon­kách: částka Kč - sumu,  kterou platíte, č. účtu: 195 230 825/0300, variabilní symbol: má celkem 10 míst - prvních pět je pro vaše číslo svazové legitimace (bez písmene kategorie a doplněné vpředu nulami, např. 00325). Číslo legitimace je uvedeno na štítku při expedici Starta. Dalších pět míst pro variabilní symbol podle účelu platby (viz sez­nam).  Pokud platíte za klub (EK nebo sekci), uveďte své číslo legitimace a pošlete V. Hiršovi seznam, za koho platíte. Konstantní symbol je 0379 a název účtu je: Český espe­rantský svaz. Stejná čísla uveďte na ústřižek, který slouží jako doklad o platbě. Platba je bez poplatku.

 

Seznam čísel (variabilní symboly):

06940 členství ČES

06941 členství UEA

06942 předplatné Starta bez členství

06943 dary ČES a mimořádné čl. příspěvky

50200 sekce železničářů IFEF

50400 komise pedagogická ILEI

50401 písemný kurs začátečníci

50402 písemný kurs pokročilí

50404 Paroliga kurso

50405 svazové zkoušky

50800 sekce nevidomých LIBE

50900 sekce zdravotníků UMEA

51000 sekce křesť. esp. KELI, b. ú. u Poštovní spořitelny č. 211 768 239/0300

51100 sekce katol. esp. IKUE

51200 sekce informatiky

70100 komise pro tisk a inf.

80200 ediční fond

80300 propagace v tisku

80400 fond Tilio

 

Upozornění

pro sekce, kluby a kroužky ČES

Občanská sdružení jsou podle vyhl. 634/2004 Sb. osvobozena od placení poplatků za ověření listiny - t.j. položka 4 - a za ověření podpisu - t.j. položka 5.

Zájemci o časopisy

 

Předplatné časopisů zajišťuje Pavel Polnic­ký, Na Vinici 110/10, 290 01 Podě­bra­dy, tel. 325 615 651, cea.polnicky@quick.cz. Předplatné uhraďte na účet u České spořitelny v Poděbradech, č.ú. 0017 011 013/0800, konst. symbol 0379 a vari­a­bil­ní symbol uvedený u jed­not­livých titulů. Pokud platíte jednou položkou za více časopisů, pošlete P. Polnic­kému rozpis platby.

Monato: 890,- Kč, v.s. 07001, 12 čísel ročně, 36 stran formátu A4

La Gazeto: 650,- Kč, v.s. 07002, 6 čísel ročně, 32 stran formátu A5

La Ondo de Esperanto: 540,- Kč, v.s. 07003, 11 čísel ročně, 24 stran formátu A4

Juna Amiko: 300,- Kč, v.s. 07004, 4 čísla ročně, 32 stran formátu A5

Literatura Foiro: 1000,- Kč, v.s. 07005, 6 čísel ročně, 56 stran formátu A 5

Heroldo de Esperanto: 1080,- Kč, v.s. 07006, 17 čísel ročně, 4 strany formátu A 3

Femina: 660,- Kč, v.s. 07007, 4 čísla ročně, 28 stran formátu A 4

Litova Stelo: 300,- Kč, v.s. 07008, 6 čísel ročně, 36 stran formátu A5

Pola esperantisto: 360,- Kč, v.s. 07009, 6 čísel ročně, 36 stran formátu A5

 

Filatelistoj-esperantistoj aktivas

Okaze de la nacia ekspozicio de poŝt­markoj Hradec Králové 2007 en vico de pluraj filatelaj aranĝoj okazis sabate, la 21-an de aprilo 2007, membrar­kunveno de Esperanto-sekcio de Asocio de ĉeĥaj filatelistoj (la sekcio funkcias ekde 1969). Paroprenantoj kunvenis rekte en la ekspoziciaj ejoj. La sekciestro Vláďa Hasala prezentis prelegon „Eluzo de la tutaĵo en la tema eksponaĵo“. Ĉiuj ricevis liston de porokazaj stampaĵoj kun la temo Esperanto uzitaj en ĈR kaj kolo­ran supervidon de aŭstriaj Esperanto-poŝtmarkoj de Aŭstrio.

-vlha-

 

Lingvo kaj interreto kaj aliaj studoj

estas titolo de la ĵus aperinta prelegaro KAEST 2006, eldonita de KAVA-PECH.

 

Slava Esperanta Studado

estas nova junulara iniciato, kiu ĉijare re­al­iĝos en la slovaka Pribylina en ho­telo „Esperanto“ de la 12-a ĝis la 27-a de julio 2007 (cxej@blahus.cz).

Mezeŭropa konsultiĝo

okazis la 25-an de majo 2007 en la slovaka Martin - partoprenis Austrio, Ĉeĥio (J. Melichárková kaj M. Blahuš), Hungario, Pollando kaj Slovakio (vidu http://esperanto.blahus.cz/cxej/?konsultigxo2007).

 

Přihláška na konferenci ČES v Poličce ve dnech 21.-23.9.2007

 

příjmení:           …………………………………………….             titul:      ……………

                                                                                                          členové ČES

jméno:              …………………………………………….             číslo legitimace: .…………

adresa

ulice                 ….…………………………………………………….….

PSČ místo       …… ….  …………………………………………………

e-mail:              ………………...........…………………        telefon ...............……......

pro ubytované:                                                                      zúčastním se šachového turnaje: ANO / NE

číslo OP (pasu)            ……………….....…..........……........            pro stravující se:

chci ubytovat s ………...........……….....……...........            vegetarián: ANO / NE

Přihlašuji se závazně na konferenci Českého esperantského svazu 2007 v Poličce a zavazuji se uhradit účastnický poplatek zahrnující i sobotní společenský večer s večeří (zaškrtněte pouze 1 možnost):

základní účastnický poplatek

450 Kč

zvýhodněný účastnický poplatek pro členy ČES

350 Kč

čestný člen ČES, nevidomý člen ČES, člen ČES do 30 let, člen ČEJ

150 Kč

a současně objednávám následující ubytování a stravování (zaškrtněte požadované):

 

v pátek 21.9.

v sobotu 22.9.

v neděli 23.9.

snídani

 

40 Kč

40 Kč

oběd

 

70 Kč

 

večeři

70 Kč

v účastnickém poplatku

 

ubytování na pokoji

3lůžkovém 200 Kč

2lůžkovém 250 Kč

1lůžkovém 350 Kč

3lůžkovém 200 Kč

2lůžkovém 250 Kč

1lůžkovém 350 Kč

(cena je uvedena

za jednu osobu)

Platbu uhraďte do 31.8.2007 na účet číslo 195 230 825 / 0300 a jako variabilní symbol uveďte xxxxx10012, kde namísto xxxxx doplní členové ČES číslo legitimace (bez úvodního písmene kategorie) a ostatní doplní nuly. Jako specifický symbol doplňte prosím poštovní směrovací číslo.

 

navýšení účastnického poplatku při platbě od 1.9.do 20.9. 2007

100 Kč

zvýšení účastnického poplatku při platbě na místě

(platba na místě možná pouze při volné kapacitě)

200 Kč

 

 

 

 

 

 

 

 

 

členský příspěvek ČES na rok 2008

..................

 

 

 

dobrovolný příspěvek pro ČES

..................

Celkem k úhradě

......................

 

 

 

 

 

Platba byla provedena dne …….....……… 2007 v hotovosti poštovní složenkou nebo bezhotovostně

z účtu č.………...…………………………………………… / ……..… (Nehodící se škrtněte.)

Uvedení data platby a případně čísla účtu nám umožní lépe spárovat Vaši platbu s přihláškou.

 

 

V …………………………………. dne …………………… 2007      _______________

        podpis

Vyplněnou přihlášku zašlete na adresu: Jiří Tomeček, Dr.Bureše 3, 370 05 České Budějovice

nebo e-mailem: jirka.tomecek@post.cz


Vaše dotazy a náměty k činnosti ČES, které byste chtěli na konferenci řešit:

 

 

….……………...........…………………........................………………...........…………………

 

 

….……………...........…………………........................………………...........…………………

 

 

….……………...........…………………........................………………...........…………………

 

 

….……………...........…………………........................………………...........…………………

 

 

….……………...........…………………........................………………...........…………………

 

 

….……………...........…………………........................………………...........…………………

 

 

….……………...........…………………........................………………...........…………………

 

 

….……………...........…………………........................………………...........…………………

 

 

….……………...........…………………........................………………...........…………………

 

 

 

Závazně objednávám následující knihy, které odeberu a uhradím v průběhu konference (seznam a ceny knih viz Starto č.1 a č.2):

 

 

….……………...........…………………........................………………...........…………………

 

 

….……………...........…………………........................………………...........…………………

 

 

….……………...........…………………........................………………...........…………………

 

 

….……………...........…………………........................………………...........…………………

 

 

….……………...........…………………........................………………...........…………………

 

 

….……………...........…………………........................………………...........…………………