STARTO 5-6 / 1999 (190-191)
organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio
P.F. 2000
Belan Kristnaskon kaj Feliĉan Novjaron
Niaj jubileuloj
90
Maternová Pavlína, Teplice
Šavel Václav, Praha 10 - Petrovice
85
Cejnarová Marie, Praha 8
Henzlová Božena, Lipník n. Beč.
Horský Rudolf Dr., Praha 8-Bohnice
Rajlich Václav JUDr., Tábor
Šťávová Františka, Velké Losiny
Viktorová Vlasta, Police n/Metují
80
Bartošová Květoslava, Svitavy
Dufková Jarmila, Brno
Majer Stanislav, Troubelice
Malá Jarmila, Brno-Židenice
Pastrňák Miloslav prom.ped., Havířov-Město
Sobotíková Jaroslava, Česká Lípa
75
Fremlová Květuše, Havířov 1 Město
Froňková Věra, Pardubice
Hradil Josef MUDr., Mnich. Hradiště
Kánská Eva, Hradec Králové
Lorková Marta, Brno
Zapletalová Ludmila, Opava
70
Chroboček Boleslav, Božice
Hasalová Marie, Hodonín
Keclíková Emilie, Hranice 4-Drahotuše
Petrů Jan, Praha 9 Kyje
Rosypal Vladislav, Třebenice
Rybář Jan, Ostrov n/Ohří
Rýznarová Jarmila, Pardubice
Závodný Zdeněk, Brno
60
Enterová Anna, Nemile
Paterová Vojtěška, Praha
Tesař Vojtěch, Holýšov
Tomíšek Jindřich, Říkovice
Zajíček Josef, Dubicko
50
Chroboková Jana, Opava
Hudková Anděla, Drnovice
Laube Jiří Ing., Kralupy n/Vltavou
Šilarová Jaroslava, Horní Čermná
La 9-a kongreso de ĈEA
okazis en Tábor (15.-17.10.1999) en tranoktejo de Integrita Mezlernejo de Servoj kaj Metioj. Prepari la kongreson tre kompleze helpis s-ino Hana Nováková, mastrino de la tranoktejo, helpema estis anka^ la urbestro de Tábor, inĝ. František Dědič, kiu senpage disponigis buson por dimanĉa ekskurso kaj interesiĝas pri organizado de IFEF-kongreso en la jaro 2001. La reprezentantino de la magistrato, inĝ. Jana Horská, salutis la kongreson dum la ina^guro. Lokaj amas-komunikiloj jam vendrede telefonis al nia komitato petante informojn pri Esperanto kaj nia kongreso, redaktoroj de ĵurnaloj kaj radio venis dum la sabata traktado surbendigi interparolojn kun niaj membroj. Ni devas la^di la laboron de la loka klubo.
La kongreson partoprenis ĉirka^ 115 personoj. Vendreda programo estis dediĉita al impresoj el UK Berlino, la propra kongresa traktado okazis sabate. La komitato raportis pri sia agado ekde la 8-a kongreso (1996 Havířov), solene estis proklamitaj novaj honoraj membroj de ĈEA: Jiří Karen, Vlastimil Kočvara, Kurisu Kei, Zdeněk Pluhař, Josef Rumler, Jarmila Rýznarová kaj Jiří Vychodil.
Poste la prezidanto de elekta komisiono Kvido Janík prezentis na^ kandidatojn por la nova komitato (ĉiu el ili diris kelkajn vortojn pri siaj celoj) kaj disdonis balot-biletojn, sur kiuj ĉiu balotanto devis minimume du nomojn streki (ĉar la komitato estas sepmembra) kaj ĵeti la bileton en preparitan ujon. Dum la balotado kaj kalkulado realiĝis riĉa diskutado de aliĝintaj diskutantoj, plej ofte pri klubaj agadoj. Post la diskutado s-ano Janík anoncis la rezultojn de la elektoj: Heiser Zdeněk, Chrdle Petr, Karešová Lucie, Krajíčková Květa, Ondráček Jindřich, Podhradská Věra, Řepa Jan. La nova komitata foriris al konsiliĝo, post kiu ĝi anoncis, ke la nova prezidanto de ĈEA fariĝis Věra Podhradská (ceteraj funkcioj estos dividitaj meze de novembro dum la unua komitata kunveno). En la novan jarcenton gvidos nian asocion virino, cetere la unuan fojon en la 100-jara historio de la ĉeĥa E-movado.
Per manlevo estis anka^ akceptita propono de la nova kontrolgrupo: Vlastimil Kočvara (prezidanto), Josef Hron kaj Libuše Krejčí.
La sabatan vesperon finis dancamuzo kun tombolo. Dimanĉe la kongresanoj promenis tra la urbo Tábor kun esperantlingva ĉiĉeronado de JUDr. Václav Rajlich.
La kongreso akceptis rezolucion kiel gvidan planon por la sekvaj tri jaroj.
REZOLUCIO
La 9-a kongreso de ĈEA, okazinta en Tábor de la 15-a ĝis 17-a oktobro 1999,
aprobas
1) raporton pri la agado de ĈEA, raporton pri mastrumado kaj raporton de Inspekta konsilio inter la 8-a kaj 9-a kongresoj
2) komitaton por funkcioperiodo 1999-2002: P. Chrdle, Z. Heiser, L. Karešová, K. Krajíčková, J. Ondráček, V. Podhradská, J. Řepa
3) la Inspektan konsilion: J. Hron, V. Kočvara, L. Krejčí
taskas
1) la komitaton serĉi vojon por solvi problemon kun la asocia deponejo kaj lige kun tio garantii pluan funkciadon de la asocia libroservo
2) la komitaton kontroli aktualecon de la ĝisnunaj internaj asociaj instrukcioj kaj la validajn akordigi kun novaj ŝtataj leĝoj
3) la komitaton konstrui kondiĉojn por fondi sekcion pri informatiko" de ĈEA
4) la komitaton esplori interesojn de membroj por fondi novan sekcion, nome por artaj branĉoj
5) la klubojn kaj rondetojn pli aktive informi pri sia agado pere de Starto kaj anka^ pli aktive utiligi liberan tribunon" en nia organo.
Novaj honoraj membroj de Ĉeĥa Esperanto-Asocio
proklamitaj dum la 9-a kongreso de ĈEA en Tábor 1999
KAREN, Jiří <propranome: PODMELE, Ladislav> (1920), ĉeĥa poeto verkanta anka^ en Esperanto; eldonis 17 ĉeĥlingvajn poemarojn, el kiuj Flugilhava ŝtono kaj Serĉado de blua tono (pri Chopin) aperis esperantlingve en tradukoj de J. Kořínek. Li mem esperantigis romanon La plej eminenta inter Pierotoj de F. Kožík (kun J. Vondroušek), eldonis broŝureton Poeto ne mortas (fragmentoj el verkoj de F. Kožík), kontribuis per tradukoj el la ĉeĥa literaturo en gazeto Paco, en ĉeĥlingvaj periodaĵoj propagandas Esperanton. Liaj originale verkitaj poemoj aperas dise tra Esperantujo.
KOČVARA, Vlastimil, Inĝ. (1936), esperantistiĝo 1948, membro de E-klubo en Ostrava (1949-1952, 1956-1960), en Opava (1952-1956), 1960 fondis novan klubon en Opava, ĝis nun prezidanto). 1969 - membro de CK ĈEA, de 1979 estrarano de ĈEA (vicprezidanto), 1993 prezidanto. De 1988 komitatano de UEA. Organizanto de multaj renkontiĝoj, dum kiuj li respondecis kulturajn programojn (Pardubice, VsetÝn, naciaj kongresoj kaj konferencoj), ĉeforganizanto de renkontiĝoj en Opava, 81-a UK praha, publikigis multajn materialojn pri Esp. en la ĉeĥa - inkluzive de 4 ekspozicioj en Silezia Landa Muzeo, literaturaj vesperoj, publikigas en esp. div. materialojn. Kunorganizis somerajn tendarojn en Žimrovice (ekde 1953), Červená, Lančov, en kiuj diversaj funkcioj (instruisto, tendarestro, programestro).
KURISU Kei (1910), japana bohemisto, honora membro de Asocio de ĈeĥaJapana Amikeco (en Ĉeĥio), funkciulo de Asocio de Japana-Ĉina Amikeco (en Japanio), honora membro de UEA (1991), esperantisto ekde 1930, kunredaktinto de la kulturaj gazetoj Marŝu kaj Majo, eĉ sub malfacilegaj kondiĉoj aktiva esperantista proleto, kio kostis al li sesfojan areston. Li japanigis el Esperanto librojn La danĝera lingvo de Ulrich Lins aj Tempesto super Akonkagvo de Tibor Sekelj. Por ni gravas ĉefe liaj japanigoj el K. Čapek (Poŝrakontoj, Milito kontra^ Salamandroj, RUR, Blanka malsano), J. Drda (Muta barikado), J. Fučík (Riporto skribita en pendumila maŝo), K. Havlíček-Borovský (Bapto de caro Vladimir), J. Hašek (Ŝvejk), A. Lustig (Preĝo por Katarina Horovitz), B. Němcová (Avinjo), plue el J. Neruda, J. Nesvadba, S.K. Neumann, J. Seifert, O. Scheinpflugová, J. Weil, J. Wolker. Per sia laboro por disvastigo de la ĉeĥa kulturo en Japanio s-ro Kurisu bonege reprezentas anka^ la esperantistan movadon en ekstermovadaj medioj.
PLUHAŘ, Zdeněk, Inĝ. (1936) kemiisto, aktivisto de sciencteknika sekcio, plurjara profesia sekretario de ĈEA, nun li gvidas libroservon de ĈEA. Li aktive partoprenis en preparo de AEST-oj, kie aperadis anka^ liaj prelegoj. Dum preparo de novaj vortaroj de Kraft li helpis pri fakaj vortoj.
RUMLER, Josef (1922-1999) ĉeĥa poeto kaj tradukisto, verkanta anka^ en Esperanto. Post la studoj de polonistiko kaj slavistiko (tradukoj en la ĉeĥan el Sienkiewicz, Strug, eromski, Pytlakowski, D mbrowska), li lektoris ĉe Komerca altlernejo kaj en la jaroj 1952-74 laboris kiel redaktoro en la eldonejo Československý spisovatel (Ĉeĥoslovaka verkisto). Por eldono li preparis verkojn de M. Isakovskij, V. Rakous, K. H. Mácha, J. Čarek, K. Havlíček Borovský, R. M. Rilke, J. Š. Baar, J. Havlíček, multajn librojn li akompanis per anta^- a^ postparoloj kaj komentarioj. A^toro de 4 ĉeĥlingvaj poemaroj. Esperantisto li fariĝis en 1978 kaj tuj komencis aktivi literature: Niaj a^toroj sin prezentas (1980), En la koro de E^ropo (1983), Kvarfolio (1985 kun Urbanová, Karen, Vidman), Abunde kaj redunde (1986), Koncepto de diversaj stiloj kaj ĝia apliko al la Esperanta leksiko (1987), Ranní dojení / Matena melkado (1987), 52 nuntempaj ĉeĥaj poetoj en 1000 versoj (1989), Lasta ĉevalo (1992), Inoj de F. Halas (1996), Máj / Majo de K. H. Mácha (1999), Štědrý den / Kristnaska tago de K. J. Erben (1999). Multaj tradukoj aperas en la brazila gazeto Fonto, ne nur el poetoj plej famaj (Bezruč, Březina, Halas, Holan, Macourek, Mácha, Nezval, Skácel, Wolker, Žáček), sed anka^ el la malpli konataj (Boušek, Brožek, Čejka, Černík, Mařík, Pelc, Peterka, Šmoldas, Vidman, Volkman k.a.). Mortis la 1-an de novembro 1999, du semajnon post la ricevo de la honora membreco.
RÝZNAROVÁ, Jarmila
<RYBÁČKOVÁ> (1929), prezidantino de EK Stanislav Schulhof en Pardubice kaj de AEH. Multajn jarojn ŝi laboris kun infanoj, aplikante Freinetmetodon. Zorgante pri heredaĵo de D-ro Stanislav Schulhof (18641919), kies nomon la klubo akceptis, ŝi reeldonis liajn verkojn, originalajn kaj tradukitajn. Kun sia lasta edzo Josef Vaněček (19231998) ŝi gvidis la Asocion de Handikapitaj Esperantistoj kaj post lia forpaso ĝin gvidas plu. Tiu laboro konsistas el eldonado de Informilo de AEH kaj preparado de seminarioj, okazantaj kutime en pensiono Espero en Skokovy.
VYCHODIL, Jiří (1940), eksprezidanto de la sekcio de nevidantoj, profesie telefonisto. Estante tute blinda, li partoprenas E-aranĝojn en akompano de iu el la familianoj. Ofte li piane akompanas niajn kantistojn dum koncertoj. Post Vuk Echtner redaktoro de la brajla gazeto A^roro. Por siaj sekcianoj li sekurigis legadon de artikoloj el Starto kaj aliaj gazetoj, brajligon de diversaj publikaĵoj, vortaroj, lernolibroj. Kiel oni kutimas diri "motoro" de nia blindula sekcio.
Jiří Karen
Hrst poetických květů na nehrob básníka Josefa Rumlera
1
Jednou za řeči mi řekl:
- Miluju slova
která se vyřknou potichu a šeptem
ale ozvěna je roznese do světa
Slova ovíjející se jako břečťan
kolem bolavého těla -
Málokdo ví co práce dá
než jediný verš
do strofy vlétne
jako motýl
2
(Při překladu Máje K. H. Máchy do esperanta)
Básník vzal na sebe fornu podobenství
a metafor
Verše kráčejí lehce
a při tom to jsou těžkooděnci
jdoucí tanečním krokem
na vycházku
přemýšlivě a tiše
3
Báseň - chvíle k soustředění
Uvnitř zaklaply dveře
Svítivé pravdičky básník bere
z tajemné přihrádky
Mnoha jsou opentlena lží
leč jablíčka - ta zdařilá -
svítí dál
ač trápí nás otázka
zdali poezie jsou
jen mistrovsky seřazená slova
ale Tvoje verše jsou pravdivá
i když někdy i trpce
- Báseň jsou dveře - řekl mi jednou
Jimi vejít znamená -
nebýt všední -
Báseň toť byl jeho favorit
Jedni sázejí na rakety
Jiří Karen (tradukis Miroslav Malovec)
Manpleno da poeziaj floroj sur la netombon de la poeto Josef Rumler
1
Foje dum interparolo li diris al mi:
- Mi amas vortojn
kiujn oni diras softe kaj flustre
sed eĥo ilin disportas en la mondon
Vortojn volviĝantajn kiel hedero
ĉirka^ la dolorplena korpo -
Nur malmultaj scias kiom oni ŝvitas
anta^ ol unu sola verso
en strofon flugos
kiel papilio
2
(Esperantigante Majon de K. H. Mácha)
La poeto surprenis formon de paraboloj kaj metaforoj
La versoj paŝas leĝere
kvankam peze armitaj kirasuloj
irantaj dancpaŝe promeni
mediteme kaj softe
3
Poemo - momento de koncentriĝo
Interne klakfermiĝis pordo
Lumantaj veretoj la poeto prenas
el mistera breto
Multaj estas ĉirka^plektitaj de mensogoj
sed pometoj - tiuj sukcesaj -
lumas plu
kvankam turmentas nin demando
ĉu la poezio estas
nur majstre aranĝitaj vortoj
sed viaj versoj estas verdiraj
eĉ se iam eĉ amare
- Poemo estas pordo - li diris al mi foje Ilin trairi signifas
ne esti banala -
Poemo estis lia favorato
Aliaj kredas je raketoj
Eli Urbanová
JOSEF RUMLER KAJ ESPERANTO
Li estis apena^ dekunu-jara, kiam li en biblioteko de sia patro trovis verketon Japanaj fabeloj. La duan fojon li renkontis esperanton en la jaro 1948 en Varsovio, kiam signifa pola poeto Tuwim konvinkis kolegojn en kafejo, ke ĝi ta^gas por la ĵurnalistiko, ne por beletro. En la jaro 1978 lin por la internacia lingvo esperanto definitive gajnas Jiří Karen.
Josef Rumler. Liaj ses ĉeĥaj kolektoj. Lia Lasta ĉevalo, poemego aperinta en la jaro 1985 en literatura suplemento de la gazeto Paco kaj en la jaro 1992 eldonita de Fonto en Brazilo. Reprezente, kun ilustraĵoj de Karel Oberthor. Jen kiel ĝin aprecas pintoj de la esperanta movado: Rossetti parolas pri "potenca, obseda verko kun neordinaraj sonharmonio kaj onomatopeoj." Auld pri "gravega poemo en la kadro de nia originala literaturo." Knoedt komparas la a^toron al Halley-kometo, fenomeno, kiu sur la firmamento montriĝas unufoje dum cent jaroj ...
Tuj post tiu ĉi ascendo sur la esperantan Parnason cedas la kreado flanken kaj Rumler enpensiĝas pri ebloj de la internacia lingvo. Hu, kiom da miskomprenoj ka^zis lia eseo Abunde kaj redunde eldonita en la jaro 1986 kiel memstara suplemento! Praga skolo travivas tempon de obskuro. Dum la demando de sinonimoj restas aperta, ni nian postulon de riĉa vortaro esence ne ŝanĝis. Konscia evoluo de la planita lingvo necesas. Karen pravas, la tutmonda komunumo akceptos esperanton nur tiam, kiam ĝi en ĉiuj lingvaj aspektoj superos sian ĉefan konkuranton, nome la anglan ...
Sed retro al Rumler. "Tradukinto, kiu ignoras intence neperfektan vortordon, la aĵon mortigas. Verkisto rompas al si la kapon, penas esprimiĝi nature, konversacie, kaj poste ia idioto transkondukas tion en la lernolibran stilon."
Kiun ne entuziasmigus la filmo Dancejo de la itala reĝisoro Scoli. Ĝi evokas atmosferon de diversaj fazoj de la tridekaj jaroj. Kurtaj, groteske pufitaj, plimulte tragikaj epizodoj devolviĝas preska^ ekskluzive sur la pargeto, sen unusola vorto, mirinda efekto atingatas pere de la muziko kaj konduto de la protagonistoj. Mi rekomendis ĝin al Rumler. Mi scivolis je lia opinio. "Elkrei ion tian kaj morti ..."
Rumler, tiu malgranda granda viro . . . Kiam ajn mi lin vidas, ĉiam revenas al mi ĉi ĉeĥa lido: Nur vi al mi, mastrino, verŝu bieron, ke mi estas eta, ne rigardu tion. Kvankam mi ne elkreskis, mi havas sufiĉe da mono, mi al vi pagi povas kiel alia persono ...
Sincere dirite niaj dialogoj en telefono estadis ofte senfinaj ... Tio ne estis telefonaĵoj, tio estis universitataj prelegoj! Por mi persone ili estis kompreneble senlime instruaj . . .
Koncerne mian prozon Hetajto dancas, kontinue rakonti mi ne kapablis. Tial du divido je nelongaj, tamen koneksaj pecoj. Ĉu ne, kia invento! "Tion oni nomas kubismo." Ja estis laboro! Unu storieton ne kaj ne fermi. Fine al mi venis ideo distondi ĝin kaj la partojn prove kunmetadi. La^dire temas pri tiel nomata eltonda metodo! Rumler estas vere terura! Kaj se mi en certa kompleksa frazo da^rigis trans la tutan paĝon, aha! "Momenton." Rumler turniĝis al sia respektinda biblioteko kaj enmanigis al mi Dancaj horoj por la progresintoj de Bohumil Hrabal, kie kompleksa frazo trairis la tutan libron . . .
Intertempe la ta^zita nivelo lante trankviliĝis . . . Ni ne plu emas provoki. Voĉo de la popolo, voĉo dia ... En la karo 1989 eldonas Ĉeĥa Esperanto-Asocio denove kiel memstaran suplementon dulingvan spegulan tradukon de Josef Rumler sub jena titolo: Tute eta nekompleta antologio el la nuntempa ĉeĥa poezio - Nuntempaj ĉeĥaj poetoj en 1000 versoj. Merita verko, en kiu vi vane serĉus neologismojn ...
Tion, ke la traduka aktivado nian majstron de ĉiam logis, konfirmas liaj tradukoj el la pola. Hodia^ li kun egala interesiĝo tradukas en esperanton, latinon ... "Dulingvaj spegulaj eldonoj ebligas al ni la komparon kaj estas ege gravaj por la interlingvistiko." Klare, sed kial li tradukas Mácha? Ĉu tio ne estas superflua? Unua maja postvesper', vespera maj', la amsezon' ... Kio al li sur la traduko de Tomáš Pumr ne plaĉas? Al mi ĝi sonas belege!
Josef Rumler. Kiel ĉeĥa teoriulo kaj editoro li partoprenis eldonon de Majo precize kvinfoje - la ĉeĥan en la jaroj 1961, 1964, 1972, 1973 kaj en la jaro 1997 la esperantan. Per postparoloj, studaĵoj, komentarioj. Al Majo li havas aparte proksiman rilaton. Majo estas kvaza^ lia ido. Tial li ne povas al la traduko de Tomáš Pumpr silenti, simple ne povas. Kvankam li mem tiun eldonon iniciatis . . .
Kaj ree mi kuras al la telefono kaj ree mi diskutadas pri doktoro Pumpr. Pri lia trapoemigo de Bapto de caro Vladimiro, verko de Karel Havlíček Borovský. Ni memorigu al ni, ke ĝia prestiĝa eldono en la jaro 1996 okaze de la 81-a Universala kongreso en Prago pere de Fonto efektiviĝis je la propono de Josef Rumler, kiu prizorgis la postparolon. "Ĝi estas nepre la plej bona traduko el la ĉeĥa en esperanton ... Pumpr plene ekkomprenis artismajn kvalitojn de tiu ĉi unika artefakto, kiun li plie riĉigis per internaj rimoj ... Tamen atenton! Per sia traduko de Havlíček li elkreis ekvivalenton de verko, kiu apartenas en la genron de satiro, kio tute ne signifas, ke li same sukcesis sur la kampo de liriko! Per la traduko de Majo li ofertis al la leganto solidan bazan informon, jen ĉio! Ĉar li preska^ en ĉiu verso uzas elizion, li senigas la poemon je vokaloj kaj do je ties muzikeco ..."
Ni vokis al ni ĉiutage. "Niaj tradukistoj ĝis nun praktikadas la manieron kiel eble plej fidele imiti formon de la originalo, tio estas konservi la silabnombron. Tiu ĉi "monda" metodo validis en la tempo de Vrchlický. Novan rigardon sur la tradukon de la poezio alportis Karel Čapek kaj lia generacio per siaj tradukoj el la franca. De tiam estas preferata la emociemo de la originalo ... Ĉar la vortprovizo kaj longeco de vortoj ĉe unuopaj evropaj plimulte fleksiaj lingvoj ne tro diferencas, ne estis tia traduko problemo. Esperanto la^ la strukturo estas lingvo aglutina. Ĉi tie kreiĝas la vortoj helpe de la prefiksoj kaj sufiksoj. Tial la verso tradukita en esperanton estadas regule pli longa..."
Josef Rumler kaj esperanto. Lia "tute eta nekompleta" medaliono. La^ mia juĝo traduko de Majo el la plumo de Josef Rumler prezentas similan apogeon, kian li iam akiris per sia originala poemo Lasta ĉevalo. Tion scias nu ni kelkaj, ke Lasta ĉevalo estas verko inspirita, verko, kiu elŝprucis kiel gejsero, ja ĝi naskiĝis dum nuraj tri tagoj, dume la traduko de Majo en esperanton da^ris tri monatojn ....
Tion, ke mirakloj okazas, pruvas dulingva spegula Majo sur mia tablo. Majo en du faskoj, amba^ kun ĉarma portreto de Karel Hynek Mácha. Majo, kiun Josef Rumler tradukis, detale analizis kaj en la jaro 1999 eldonis je la propra kosto. Majo, kie la tradukita verso respondas al la originalo ne per nombro de la silaboj, sed per nombro de akcentoj - iktoj. Majo, en kiu ne ekzistas elizioj. Se mi ekpensas, ke en la traduko de Tomáš Pumpr troviĝas da ili preska^ mil! Majo. Mi legas ĝin la^te, lante, kun ĝuo de gastronomo. Iam tiam mi haltas por denove elgustumi lokon precipe paradan . . . Ankora^ anta^ ekdormo mi flustras al mi: Estis tarda vespero - la unua majo - por amo estis sezono.
Per sia lasta traduko volis Josef Rumler sendi al ĉiuj amikoj Kristnaskan kaj Novjaran salutojn sur la sojlo de la jaro 2000. Jen almena^ enkondukaj versoj:
Karel Jaromír Erben
KRISTNASKA TAGO
Tenebro tomba, fenestroj froste tremas,
en la ĉambro varme ĉe hejtilo;
kameno lumas, avino dormemas,
kaj la knabinoj ŝpinas molan linon.
»Turnu, turniĝu, mia ŝpinrado,
jam de advento montriĝas forirado,
kaj proksimiĝas la Kristnaska tago!
Kiel agrable sidi ĉe ŝpinrado
dum tristaj vintraj vesperoj;
ne vanos al knabino ŝia ŝpinado,
ŝi firman havas esperon.
Oldřich Schwetter
Denove mi biciklis.
Ĉijare mi biciklis al "Esperantujo", t.e. al la 84-a UK al Berlino, kaj tiel mi solenis mian 73-an naskiĝdatrevenon. El Havířov mi ekstartis jam la 28-an de junio 1999. Mi vojaĝis tra jenaj urboj: Ostrava, Hranice, Lanškroun, Hradec, Králové, Lázně Bělohrad, Mladá Boleslav, Mělník, Ústí n. L., limpasejo Bahrnthal, Dresdeno al Berlino. La 20-an de julio mi estis en Berlino kaj mia taĥometro montris al mi 887 km. Mi vojaĝis 23 tagojn kaj el tio mi 8 tagojn ripozis kaj l5 tagojn biciklis. En Berlino mi anka^ multe biciklis por konado de la urbo kaj ĝia ĉirka^aĵo. La rezulto estis, ke mia taĥometro montris 1.275 km. El Berlino mi revenis "ventrapide", ĉar mi petveturis 520 km ĝis al pola urbo Gliwice. Post la lasta biciklista etapo el Gliwice al Havířov, kiu mezuris 87 km, mia taĥometro montris 1.362 km.
Dum la tuta vojo mi havis denove multajn eblecojn paroli kun diversaj ĉeĥoj kaj germanoj pri Esperanto kaj UK. Mi konstatas, ke estas nia kulpo, ke la^ miaj esploroj pli granda parto de homaro (ĉirka^ 80%) scias nenion pri Esperanto. Do, do, ni propagu kaj informu!
Neatenditaj renkontiĝoj
Dumvoje okazis al mi du tre agrablaj renkontiĝoj. En Dresdeno mi renkontiĝis kun denaska esperantisto, kiu ekvidinte mian verdan steleton sur mia biciklo alparolis min. La denaskulo estis germana s-ano Harald FISCHER, 21-jara studento el Nordwalde. De li mi eksciis, ke lia tuta familio estas esperantista: avo, patro, patrino kaj liaj du gefratoj, kiuj anka^ estas denaskaj esperantistoj. La unuan fojon dum mia E-vivo (=53j.) mi renkontiĝis kaj parolis kun denaskulo. Por mi tio estis tre agrabla kaj neforgesebla E-travivaĵo, ĉar li parolis perfekte kaj flue.
La dua renkontiĝo estis anka^ tre agrabla, kvankam ĝi ne estis Esperanta. Malproksime de la germana vilaĝo Janowitz mi renkontis 27-jaran bicikliston el Svedujo, el urbo Upsala. Lia biciklo estis same bagaĝita kiel la mia, t.e. 30 kg. Celo de lia biciklado estis A^strio kaj Svislando. La biciklisto nomiĝis Daniel BRODEN. Li ne estis esperantisto, sed parolis iomete germane. Ĉar li estis profesie ĵurnalisto, li tuj intervjuis kaj fotografis min. Dum la intervjuo mi kompreneble multe parolis pri E-o kaj 1a 84-a UK en Berlino. Li montris grandan intereson, ĉar li neniam ion a^dis pri E-o. Li diris al mi, ke li ĉion publikigos en sveda gazeto kaj unu ekzempleron li sendos al mi.
LOVĚŠICE
INUNDOJ EN JULIO 1997
Tiel titoliĝas broŝuro, kiun eldonis Ĉeĥa Asocio de Virinoj en Lověšice en kunlaboro kun Ĉeĥa Ruĝa Kruco en Lověšice, esperantan tradukon aldonis Ludvík Chytil. Multaj koloraj fotoj.
KOMENCIĜO DE LA DRAMO
Fine de junio 1997 estis belega, jam somera vetero. Infanoj ĝojis je feriado, plenkreskuloj je libertempa ripozo. Sed komence de feriado ekpluvas, kvartaga pluvego suferigas civitanojn ĉefe en regionoj Beskydy kaj Jeseníky. Ni ekscias, ke riveroj disverŝiĝas kaj ke en Norda Moravio komenciĝas inundoj. Neniu pensas, ke ia katastrofo atingus nian vilaĝon. Ĝi estis konstruita sur marĉo, en pasinteco estis ĉi tie eĉ fiŝlago; malsupra akvo estas alta, sed la ĉitiea rivereto Chropyňská Svodnice disvastiĝis foje en pasinteco kaj ne malutiligis.
Lunde la 7an de julio dum tagmezaj horoj disverŝiĝas la rivero Bečva en Přerov kaj inundas ĉirka^aĵon. Posttagmeze enfluas en fervojistan subveturejon en la strato Kojetinská kaj inundas apudajn stratojn. El Přerov fluas la akvo al la Maŝinfabriko de Přerov kaj vespere al Lověšice. Civitanoj veturas rigardi direkte al Přerov kaj revenas kun sulkoplena vizaĝo. Multaj ne vidas la situacion tragike, ĉar neniu el ili memoras inundon en Lověŝice. Neniu nin atentigas pri ebla danĝero, kiel en najbaraj civitoj.
Ĉirka^ 22.30 ĉio komenciĝas. La akvo fluegas de Přerov tra la strato Mírová trans kampoj kaj ĝardenoj direkte al Bochoř. En tiu tempo la civitanoj ne sentas timon. Multaj ankora^ dormas. Sed bruego de forta torento vekas ilin kaj en civito komenciĝas ĥaoso. La akvo rapide supreniĝas kaj dum kelkaj minutoj estas inundita la tuta vilaĝo krom kelkaj domoj en la strato Drážní. Ĉirka^ la noktomezo neniu dormas plu.
LA DRAMO KULMINAS
La danĝero pligrandiĝas. La akvo senĉese supreniĝas, el la plej danĝeraj lokoj civitanoj forkuras en suprajn kamerojn, al najbaroj, kiuj havas pluretaĝan domon, a^ subtegmentan ĉambron. En subfervoja tunelo ŝtopiĝis kanalizacio, la tunelo rapide pleniĝas de akvo, kiu de tie fluas en la straton Mírová, kie ĝi kuniĝas kun alia torento. Noktomeze estas en la vilaĝo meza alteco 80 cm da akvo. La plej kriza situacio estas en Chaloupky kaj en la strato Brněnská.
Post noktomezo komenciĝas tragedio. Kun granda bruo falas a^ krevas unuaj domoj, kiuj poste estos destinitaj al malkonstruo. Pluraj dekoj da domoj estas en minaco. Krevaĵoj estas multaj, frontonaj muroj de domoj najbaraj al falintaj domoj eble ne eltenos. La tempo kontrolos ilian stabilon.
Homoj estas ŝokitaj, timema estas la tuta vilaĝo. S-ro Luboš Remiáš en danĝero de sia vivo savas s-inon Ludmila Nevařilová, kiu trovis rifuĝejon sur tegmento de sia domo. Li forportis ŝin en akvo de unu metro kaj duono. Same faris Pavel Stoklásek kaj Jiří Král junioro, kiuj simile en lasta momento savas s-inon Bedřiška Papežíková.
La nokto tute plena de terurego pasas tre malrapide. Telefonoj ne funkcias kaj la homoj zorgoplene rigardas la dekateniĝintan elementon. La naturo humiligis homon kun liaj imagoj pri ĝia ekrego. Fratoj Jiříček kunigas civitanojn pere de boato.
Matene la 8an de julio ni vidas detruiĝon - ruinojn de domoj kaj ĉirka^ ili ŝlimecan torenton de la rivero. Malesperon kaj pesimismon pligrandigas sciigoj pri inundo preska^ sur la tuta Moravio kaj orienta Bohemio. Ni ekscias pri unuaj viktimoj. Ĉe ni tio ne okazis.
Lověšice estas tute izolitaj de la mondo. Ne funkcias busoj, ne povas alveturi ŝarĝa^tomobiloj, nek bezonata kuraca servo. Kiam kaj kiel alveturos helpo? Estas ĉi tie unu ebleco. La trajnoj ne funkcias, tial estas eble kontaktiĝi de orienta flanko trans reloj. La sekvan tagon povas komenciĝi provizado per gravaj nutraĵoj (pano, bulkoj, lakto) kaj ĉefe per trinkebla akvo. Ŝarĝa^tomobiloj veturas al tunelo, oferemaj civitanoj transportas trans reloj nutraĵojn kaj trinkan akvon, ĉio senpage estas dividita al civitanoj.
Merkrede la 9an de julio komencas la akvo malrapide malaltiĝi. La civitanoj eliras el domoj kaj kontrolas difektojn. Zorgojn ankora^ faras rivereto Svodnice, kiu inundas apudajn kortojn kaj ĝardenojn. Motivo al nova paniko... Feliĉe tiu situacio da^ras nur kelkajn horojn. Vendrede la 11-an de julio restas akvo nur sur busa finstacio kaj sur kelkaj pluaj lokoj.
FINIĜO DE DRAMO
Ĉu estas eble paroli pri findramo de centjara akvo? Sekvojn de materialaj damaĝoj eblas forigi. Iuj civitanoj post malkonstruo de siaj domoj translokiĝos en aliajn vilaĝojn, iuj komencas konstrui novajn domojn, a^ riparas ilin. Kelke da lokoj restos malplenaj senĉese kiel memoro je la jaro 97-a. Trakalkuli la difektojn en mona formo estas tre malfacile. Oni kalkulas dekojn da milionoj. Trafitaj domoj estas riparotaj, tutaj muroj rekonstruotaj tutaj muroj, sekigota kaj stukota malseka masonaĵo... Humaneca helpo de la ŝtato, Ruĝa Kruco kaj Karitato estas plastro je doloro, sed ne povas anstata^igi damaĝojn je havaĵo (domoj, mebloj, vestaĵoj, dronitaj bestoj, rikoltoj sur kampoj, ĝardenoj ktp.). Psika sekvo en homoj da^re restos.
EPILOGO
Lověšice travivis tragikan situacion. La civitanoj dum jaroj el ĝi rekonsciiĝos. Inundo igis, ke civitanoj estis unu al alia pli proksimaj, solidarecaj, komencis pli bone kompreni kaj helpi unu la alian. La humaneca helpo estis tre bona kaj grava. Danko apartenas al oferemaj distribuintoj. Civitanoj ricevadis dum unuaj tagoj nutraĵojn kaj ĉefe trinkan akvon, tiom gravan, ĉar putoj estis infektitaj kaj la urba akvokondutilo ne funkciis. En plua etapo pere de Ruĝa Kruco sendis civitanoj el ne inunditaj regionoj vestaĵojn kaj meblaron.
Bonvolu skribi vian impreson al Marie Glozigová, Brněnská 3, 750 02 Přerov-Lověšice.
85-a Universala Kongreso de Esperanto
Tel-Avivo, Israelo
25 julio - 1 a^gusto 2000
Informace pro zájemce o účast na UK 2000:
V současné době ještě není jasné, jakým způsobem bude organizován zájezd na UK, hledá se nejvýhodnější řešení (CK KAVA-PECH, ĈES, připojení se ke karavaně z Budapešti apod.). V každém případě pokud o účasti vážně uvažujete, prosíme o vyplnění předběžné přihlášky. Ta Vás k ničemu nezavazuje, jen Vám zajisti nejrychlejší přísun bližších informací. Víte-li o dalších zájemcích z Vašeho okolí, předejte jim prosím tuto informaci.
Pokud se rozhodnete zúčastnit UK 2000, je výhodné si uhradit kongresový poplatek nejpozději do 31.12.1999 (pokud budete platit přímo do Rotterdamu), nebo do 27.12.1999 (využijete-li mého prostřednictví a možnosti platby v Kč). Nejste-li přímými členy UEA, vyplatí se jimi stát: za členský poplatek kategorie MJ 420, Kč získáte nejen ročenku UEA, ale i slevu 800,- Kč na kongresovém poplatku. Bližší informace o členství v UEA Vám ráda podám na své adrese (viz níže).
Výše kongresového poplatku v Kč, platná pouze pokud platba dojde na účet do:
27.12.199 27.3.2000
1. Individuální člen UEA (ne kategorie MG) 3100,- Kč 3900,- Kč
2. Ne individuální člen UEA 3900,- Kč 4930,- Kč
3. rodinný příslušník, mládežník,
invalida, individuální člen UEA 1550.- Kč 1970,- Kč
4. rodinný příslušník, mládežník, invalida,
ne individuální člen UEA 2300,- Kč 2900,- Kč
5. dítě, nutný doprovod invalidy bez poplatku
Poznámka: rodinný příslušník bydlí na stejné domácí adrese jako ten, kdo zaplatil plný poplatek (např. jeden z manželů platí plný poplatek, druhý snížený); mládežník narozen od 1.1.1970, dítě od 1.1.1980 (tedy mladší 20 let).
Platby kongresového poplatku v Kč uhraďte na konto 555444-05l/0100, jako variabilní symbol uveď'te 250700, konstantní symbol 308. Pokud možno použijte bezhotovostní platby, nemáte-li účet v bance, vkládejte i tak hotově v komerční bance (ušetříte poštovní poplatek).
Předběžná přihláška na letecký zájezd na UK 2000 do Izraele
Jméno, příjmení: Datum narození:
Adresa:
Tel: Fax: E-mail:
Poznámky:
Místo a datum: Podpis:
---------------------------------------------------------------------------------------------------
Vyplněné přihlášky (zájemcům poskytnu i složenku, trváte-li na platbě složenkou) spolu s předběžnou přihláškou zašlete na adresu: Stanislava Chrdlová, Anglická 878, 252 29 Dobřichovice,
tel.: 02/9912201, fax: 02/9912126, e-mail: stanjo@esperanto.nu
Stanislava Chrdlová, UK-peranto por Ĉeĥio
Karel Dohnal
Mia bretonia esperanta vojaĝo
En septembro mi vojaĝis al mia korespond-amiko en Rennes (Bretonio), kolektanto de historiaj radio-riceviloj -
mi alportis al li unu de Tesla.
Buse mi traveturis Parizon, Le Manson, Anĝeron, Nanton kaj post 24-hora vojaĝo mi trovis la domon de Lucieno. En lia familio mi pasigis kvar tagojn kaj anka^ ekskursis tra Bretonio.
En Cesson Sevigné mi konatiĝis kun Esperanta familio, kies gepatroj (germano kaj francino) enamiĝis en E-tendaro kaj kies infanoj bone parolas internacilingve. En la urbo St. Brieuc atendis min alia esperantisto kun biciklo, sur kiu mi traveturis la marbordon de Binic ĝis Perroz Girros.
Post 50 km haltis ĉe mi a^to kun E-stelo kaj la ŝoforo invitis min kunveturi. Li estis entreprenisto, kiu organizas kursojn kaj kunvenojn en la urbeto Plouézec. Li transportis min al bela domo de maljuna esperantista paro, kiu disponigis al mi ne nur vespermanĝon, sed anka^ ĉambron kaj banejon. Matene ni fotografis nin enĝardene, ili donacis al mi pirojn, panon kaj fromaĝon, kaj mi biciklis plu tra florplenaj vilaĝoj.
Post dek horoj mi atingis domon de 80-jara vigla esperantistino, kiu ankora^ instruas E-on al infanoj, poste mi revenis al la medicinisto en St. Brieuc por redoni la biciklon. Matene li transportis min kun miaj valizoj al stacidomo kaj post 22 horoj mi denove elvagoniĝis en Prago.
Ĉeĥa poŝto denove
propagandas Esperanton
en Strážnice per porokaza esperantlingva afrankmaŝinstampilo dum la tagoj 25/11 - 31/12/1999. La kliŝeto enhavas subbilde dulingvan tekston: 1969-1999 ĈEA 30 jara - 30 let Českého esperantského svazu + nomo de la firmao LA ESPERO. A^toris ĝin jam tradicie inĝ. ark. Karel Kuča kaj gravuris s-ro Karel Pavlíček. Pluajn informojn: Esperanto, poŝtkesto 36, CZ-696 62 Strážnice, Ĉeĥio, tel. +420/631/3
12-a Internacia Kultura festivalo
Partoprenis ĝin kvindeko da ĉeestantoj (1-3.101.1999 en Ústí n.L.). La sabata prelega matineo estis dediĉita ĉefe al rememoroj omaĝe al Eva Seemannová. Alica Komlášiová el Bratislava parolis pri E. V. Tvarožek, Jar. Mráz pri la poetino Westonia. Věra Novobilská deklamis la poemon "Preĝo" de Kazimerz Szczurek, dediĉitan al Jiří Kořínek. Posttagmeze en "Ruĝa preĝejo" efektiviĝis homaranismo spirita koncerto. Vespere tradicia programo kun kantoj operaj, operetaj kaj folkloraj. Dimanĉe naturamika ekskurso al monteto Boršen.
16-a Ĉeĥa-saksa tago
omaĝe al 140-a naskiĝ-datreveno de L. L. Zamenhof, kun la tradicia anta^kristnaska vigilio kun suker-bakaĵa festeneto, tombolo kaj kristnaskaj kantoj ĉe kristarbo, okazos sabate 18. 12. 1999 en Domo de kulturo en Ústí n. L. Programo: prelega matineo, komuna tagmanĝo, urba ekskurso, kultura programo kaj kristnaska vigilio. Dimanĉe la^dezire televidprogramoj en la Domo de kulturo a^ ekskurso en la Tisa-rokaron. Tranoktadoj (100 Kč) kaj manĝoj mendeblaj ĉe Miroslav Smyčka, Kojetická 90, 400 03 Ústí n.L.
Lingva seminario en Skokovy
finiĝis la 14-an de novembro 1999. Partoprenis ĝin 43 geesperantistoj el 27 urboj de Ĉeĥio, franco el Pariza regiono kaj belorusino el Minsk. La ĉefaj programeroj: tage trihora instruado en kvar grupetoj kaj vespere prelegoj, ekz. pri japana masaĝo, pri kataristoj en suda Francio, pri Bedřich Hrozný, rakontoj pri vojaĝoj (Irlando, pola Mielno, UK Berlino), ekskurso al fabriko Škoda en Mladá Boleslav kaj teatraĵo "Léto" de Fráňa Šrámek en boleslava teatro. La venontaj seminarioj okazos de la 9-a de aprilo kaj de la 22-a de oktobro 2000 samloke. Aliĝilojn akceptas Jindřiška Drahotová, Sadová 745/36, 293 01 Mladá Boleslav (tel. 0326 731845). Sendu afrankitan koverton por respondo.
90 jaroj de EK Vítkovice
En 1909 la klubon fondis s-roj Jan Gabzdyl kaj Eda Sedláček, la unuan kurson gvidis Josef Krumholz el Bystřice pod Hostýnem. Post la milito gvidis la klubon Vladimír Slaný, Zdeněk Raška kaj inĝ. Karel Janouš. Dum okupacio estis la klubo nuligita, sed post la dua mondmilito ĝi ekfloris sub gvido de Alois Kubala (esperantista monumento al Komenio en Ostrava, 1952). Nun la klubo kunvenas ĉiumerkrede je la 18.00 h en la domo SSK-Vítkovice, Šalounova 38, post la restoracio Beseda.
EK PRAHA
La kunvenoj de Esperantista Klubo en Praha nun okazas regule ĉiuvendrede inter la 14-a kaj 20-a horo, en kunvenejo en Praha-Malnova Urbo, Rybná str. n-ro 25-27. De la 14-a ĝis la 17-a horo estas libervola kunveno de nelaborantaj membropensiuloj, de la 17-a ĝis la 18.30 h estas kurso, post la kurso estas vespera kunveno de laborantaj klubanoj. Ĉiuj vizitantoj estas bonvenaj. -jp-
En la sama ejo (tel. 2224 0200) ĉiun trian merkredon kunvenas seminario de AEH sub gvido de J. Rýznarová. -hm-
50-a kongreso de KELI
realiĝos en la tagoj de la 5-a ĝis la 12-a de a^gusto 2000 en Jánské Lázně. La aliĝilojn kaj informojn petu ĉe Pavel Polnický, Lesní 150/VI., 290 01 PODĚBRADY, Ĉeĥio, Tel. +420 324 56 51 (61 56 51), fakso +420 324 61 08 12
Esperanto pro samouky
de Věra Barandovská (1989) - kiu povas vendi a^ prunti a^ akiri en sia urbo? Ni
bezonas 10 pecojn por niaj kursoj:
Miroslav Vaněk, V. Klementa 837, 293 01 Mladá Boleslav
Eperantisto fariĝis verkisto
Mgr. Petr Hamajda (33) el Nespeky, ĈEA-ano, kiun multaj konas el Lančov, eldonis sian unuan ĉeĥlingvan libron, bonhumoran romanon Pan Andrtejkr a sir Verymač, akireblan en librovendejoj (199 Kč).
Sekcio pri informatiko
Celoj kaj taskoj de la nova sekcio:
1. kunlaborigi esperantistojn, kiuj uzas komputilon
2. kolekti en elektronika formo prilaboritajn tekstojn kaj konservi ilin sur kompaktaj diskoj por la futuraj generacioj (ekz. klubajn bultenojn, kiujn oni ofte post surpapera publikigo viŝis el la komputilo)
3. Prilabori manuskriptojn hereditajn de malnovaj esperantistoj (originaloj kaj tradukoj, beletraj kaj fakaj)
4. Elektronikigi malnovan literaturon jam eldonitan, ĉar tiel ĝi povas esti konservita por la futuro, disponigita al ĉiuj (ekz. per interreto), disponigita al blinduloj por transigo en brajlan skribon, plu prilaborata (ekz. vortaroj). Jam estas pli ol 50 libroj prilaboritaj.
5. Helpi al kluboj kaj sekcioj prezentiĝi en interreto
6. Helpi prilaboron de vortaroj kaj terminaroj
7. Subteni aliajn perkumputilajn aktivecojn de ĈEA-membroj
Artsekcio de ĈEA
S-ano Miroslav Smyčka intencas iniciati fondiĝon de artsekcio ĉe ĈEA, kiu kunlaborigus profesiajn kaj amatorajn kantistojn, muzikistojn, deklamistojn, beletristojn, tradukistojn, komponistojn, pentristojn, skulptistojn, dancistojn kaj aplikantojn de aliaj artbranĉoj.
(Miroslav Smyčka, Kojetická 90, 400 03 Ústí n.L.)
SAKSA ESPERANTO-BIBLOTEKO
La 26-an de oktobro 1999 kvar Dresdenaj amikoj de Esperanto transveturigis 21 kestojn de libra heredaĵo trans la ponton "Blaues Wunder / Blua Miraklo" al "Haus Abu Sina / Domo Avicena" en Loschwitz, kie d-ro Benoît Philippe instalos kaj prizorgos la publikan bibliotekon: Sächsische Esperanto-Bibliothek, Pillnitzer Landstraße 25, D-01326 Dresden, Tel. 0351 / 2682735
Esperanto-Forumo
La trionigo de la potenco kaj la rolo de la civilsocieto en demokratia societo
okazos en Kopenhago (6.-12.2.2000) ĉe dana ministerio por eksterlandaj aferoj senpage por 20 personoj el ekssocialismaj landoj. Krom prelegoj oni vizitos la reĝan muzeon kaj regionan kortumon.
La 30a SESIO DE UNESKO
Parize, inter la 26-a de oktobro kaj 17-a de novembro 1999, la Ĝenerala Konferenco (gvidata de ĉeĥa senatorino Jaroslava Moserova) pritraktas la plenumotajn taskojn de Unesko en la XXI-a jarcento. Manifesto de Junularo por la XXIa jarcento, adoptita la 24-an de oktobro de Tutmonda Infana Parlamento ariganta 350 gekolegianoj kaj geliceanoj (14/16-jaraj) el la tuta mondo, alvokas: paco kaj neperforto, pliboniĝo de aliro al edukado, ŝirmado de ĉirka^aĵo, ekonomia kaj homa disvolviĝo, solidareco kaj kulturo, interkomunikado kaj dialogo...
MEMORLIBRO PRI IVO LAPENNA
Lige kun la na^dekjara datreveno de la naskiĝo de Ivo Lapenna, la 5-an de novembro 1999, la Internacia Scienca Instituto, kiu portas lian nomon, pretigis memorlibron, kiu estas samtempe kolekto de eseoj pri li kaj lia agado kaj anka^ spegulo de la esperanta kulturo.
La lasta komisiono:
OCEANIO
Ekfunkcias Labor-grupo por starigo de la Komisiono pri Oceanio de UEA. Celo de ĉi tiu komisiono estas kunligi la kelkajn ekzistantajn esperantistojn en la pacifikaj insuloj kaj disvastigi Esperanton anka^ en tiun mondoparton, kie ĝi apena^ estas konata.
NOVA MODO: MEMBRIĜI EN UEA POR LA TRIA JARMILO
La membrokotizo de UEA por la tuta tria jarmilo (dumviva membreco) kostas 25-oblon de la unujara kotizo de Membro-Abonanto.
NA^ZA RASISMA KAMPANJO
Landaj Asocioj de UEA ricevis lastatempe anoniman koverton el Honkongo kun multobligita slipeto, kiu atakas la okazigon de UK en Israelo, la landon Israelo kaj la judan popolon, uzante en fuŝa Esperanto ekstreme krudan rasisman lingvaĵon. UEA kaj la tuta E-movado toleras neniun formon de rasismo kaj malamo al aliaj popoloj. UK estas modelo al la tuta mondo pri amikeco kaj egaleco trans ĉiuj lingvaj kaj naciaj limoj; en ĝi kunvenas "homoj kun homoj". Rasisma atako, kiu rilatigas sin al UK, estas tial aparte na^za.
Projekto de Karolovaro
Komence de novembro 1999 vizitis esperantistojn en Brno d-ro Giorgio Silfer (vicprezidanto de LF-koop kaj kunfondinto de Esperanta PEN-Centro), kiu profesie venis al Moravio kiel helpanto en la regionigaj procezoj ene de landoj aliĝontaj al E^ropa Unio, specife kiel konsilanto en la redaktado de statutaj ĉartoj por naskotaj regionoj. Ĉeĥio ankora^ ne havas regionizitan administracion (male al Pollando kaj Hungario), kio kontribuas al la risko de prokrasto en la akcepto de Ĉeĥio ene de EU.
D-ro Silfer informis la klubanojn, ke en Karlovy Vary, paralele al la SAT-kongreso kaj parte sub la prezido de la SAT-prezidanto, okazis la dua Forumo de la Esperanta Civito, kiu aprobis la projekton de Konstitucia Ĉarto de la Esperanta Civito (Projekto de Karolovaro).
Simile kiel la jaro 1492 dividis la mezepokon kaj la renesancon, en nia jarcento startis nova epoko ekonomike en 1975 kaj politike en 1989. Tiu jaro havis negativan efikon je membrobazo en Orienta E^ropo, aliflanke en okcidento ĉesis la (neniam deklarita, sed ĉiam suspektata) identigo de Esperanto kun komunismo, kaj tio plibonigis la bildon de nia lingvo (Umberto Eco, PEN-Centro, ĉiujare pluraj universitataj disertacioj pri Esperanto, universitataj kursoj k.a.). La jaro 1989 startigis la unuiĝon de E^ropo, do novan epokon en la homa historio, kaj ni esperas, ke en la nova epoko ludos gravan rolon anka^ Esperanto.
Sed tiu graveco povas realiĝi per du manieroj: a^ la mondo akceptos Esperanton kaj la tuta homaro fariĝos esperantistaro (kio apena^ estas realigebla en proksima tempo) a^ la nunaj esperantistoj formos Esperantan Civiton kiel prototipon ne nur de la komuna lingvo, sed anka^ de komuna konduto. Se ni ne povas eduki la tutan homaron, ni eduku almena^ nin mem.
La iniciatintoj imagas la Civiton kiel juran personon, preska^ ŝtaton de diaspora lingva komunumo, kiu posedos dubranĉan parlamenton (Forumo, Senato), registaron (Kapitulo), prezidanton (Konsulo) kaj federaciajn respublikojn (Paktintaj Establoj). La civitanoj devos peti civitanecon tra iu el la establoj. La Civito volas kunlaborigi la ĝisnunajn organizojn (ekz. UEA, SAT, AIS ktp.), ne ilin likvidi nek konkurenci al ili. Ne estante vera ŝtato, la Civito ne avidas politikan kaj ekonomian potencon, sed celas klerigan, edukan kaj kulturan evoluon. La diaspore vivantaj esperantistoj sin sentu anoj de komuna Civito, kiu ekfunkcios post la jaro 2001. Ĝia Konstitucia Ĉarto konsistas el 33 artikoloj la^ kvar ĉapitroj.
La 22-a Ĉebalta
Esperantista Printempo
realiĝos en la pola Mielno (30.5.-11.6. 2000). Interesaj programoj kun videofilmoj, konkursoj kun valoraj premioj, ĉiutaga lingvoperfektiĝado, kantado, dancado, promenado, sunumado, bivakfajroj, bus-ekskursoj. Aliĝoj: str. Parkowa 3, 76-032 Mielno, tel. 094/3189-217.
3a Konsultiĝo de Landaj
Esperanto-Asocioj de Mez-E^ropo
Liptovsky Ján, Slovakio la 17-19-an de septembro 1999
La Konsultiĝon partoprenis gvidantoj de landaj Esperanto-Asocioj de Ĉeĥio (V. Kočvara), Hungario (O. Prinz), Kroatio (S. Ŝtimec), Pollando (S. Mandrak) kaj Slovakio (J. Vajs). La Konsultiĝo okazis en agrabla montara hotelo kun altnivelaj servoj. Rekomendo: traktante la temon de e^ropa integriĝo, konsciante, ke
1. en la fondo-dokumento de E^ropa Unio troviĝas anka^ la egalrajta uzo de ĉiuj ŝtataj lingvoj en la laboro de e^ropaj instancoj,
2. dum multaj fakaj kaj kulturaj internaciaj renkontiĝoj, kolokvoj, seminarioj, kongresoj, ktp. jam bone funkcias la internacia lingvo Esperanto,
ni proponas
al la decidpovaj organoj de unuopaj landoj kaj de internaciaj organizaĵoj, esplori la eblojn ekuzi anka^ la ne^tralan lingvon Esperanto, kiel pontlingvo por proksimiĝi al la egalrajta lingvouzo por faciligi la komunikadon inter diverslingvanoj.
Pri lingvopolitiko de landaj asocioj la partoprenantoj informis unu la aliajn, kaj evidentiĝis ke la partoprenantoj reprezentas diversajn, foje malajn opiniojn pri la rolo de mondlingvoj kaj pri la rolo de internacia lingvo Esperanto. Leviĝis la bezono trakti la temon pli profunde dum iu speciala kunveno.
Por fortigi kunlaborojn inter la landaj asocioj, respektive inter ties anoj la partoprenantoj traktis pri la sekvaj temoj:
1) Meze^ropa Esperanto-Renkontiĝo organizota ĉiujare en alia lando.
2) Interŝanĝo de esperantaĵoj. La partoprenantoj cirkuligos inter si la librokatalogojn por interŝanĝi librojn.
3) Anstata^igo de naciaj periodaĵoj per komuna movada revuo (eventuale simpla kvaronjara interna revueto).
4) Informado pri Esperanto al la publiko.
5) Kiel akiri monon por movadaj celoj. Raportis pri efikaj manieroj hungaroj kaj kroatoj.
6) Kiel uzi Esperanton en turismo: loki kaj lokigi turismajn informilojn en la publike viziteblajn lokojn; verki vojaĝlibrojn de la landoj (jam estas verkataj pri Hungario kaj Kroatio)
7) Kunlaboro kun la junulara movado.
8) Instruado de Esperanto respektive kunlaboro kun la landaj ILEI sekcioj.
9) Kunlaboro kun UEA. Pluraj partoprenantoj plendis, ke UEA en sia kotizpolitiko ne sufiĉe atentas pri la diferencaj vivniveloj de la membrolandoj, sekve grandparte okcidente^ropanoj estas elektataj kiel estraranoj, kaj la landaj asocioj apena^ ricevas de UEA helpon por siaj laboroj kaj apena^ spertas la gvidan-kunordigan laboron de UEA.
La sekva Konsultiĝo okazos la^ la invito de Kroata Esperanto-Ligo inter la 15-17a de septembro 2000 en Zagreb.
INTERNACIA KONFERENCO EKKONSCIIS PRI LINGVAJ HOMRAJTOJ
Pli ol 7000 reprezentantoj de pli ol 600 internaciaj organizaĵoj partoprenis en la Internacia Konferenco Seulo 1999 de Ne-Registaraj Organizaĵoj, kiu okazis en la korea metropolo de la 10-a ĝis la 15-a de oktobro.
UEA, kiu havas konsultajn rilatojn kun UN kaj estas asociita kun ĝia Departemento de Publika Informado, aktive partoprenis la Konferencon jam en la prepara stadio, kun la helpo de sia korea landa asocio.
La zorge preparita agado de UEA kondukis al bona rezulto. Post vigla diskuto la 35 partoprenantoj de la Tema Grupo unuanime rezoluciis pri rekomendoj al la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN (EKOSOK) kaj al la Jarmila Forumo de NRO-j okazonta en Novjorko en majo 2000. La 15-an de oktobro la rekomendoj estis adoptitaj de la Tema Plenkunsido pri homaj rajtoj. Rezolucio:
La Tema Grupo pri Lingvo kaj Homaj Rajtoj de la Internacia Konferenco Seulo 1999 de Ne-Registaraj Organizaĵoj rekomendas:
1) ke la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuighintaj Nacioj (EKOSOK) metu
en la tagordon de sia proksima kunsido la temon "Lingvo kaj Homaj Rajtoj", kun la celo diskuti problemojn de tutmonda lingva politiko kaj la neniigon
de homaj rajtoj ka^ze de lingva malegaleco;
2) ke tia kunsido konsideru la nomumon de komisiono por esplori la uzeblecon kaj praktikecon de internacia helpa lingvo;
3) ke EKOSOK raportu al la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj pri la rezultoj de ĝiaj malkovroj, kaj
4) ke tiu ĉi Seula Internacia Konferenco de NRO-j submetu la suprajn erojn kiel rekomendatajn proponojn al EKOSOK kaj al la Jarmila Forumo de NRO-j, anta^vidata por 22-26 majo 2000, por iliaj atento kaj sekva agado.
BIBLIOTEKO DE
INTERLINGVISTIKO:
NOVA AKADEMIA SIDEJO
Post dek du jaroj la Biblioteko de Italia Interlingvistika Centro lasis sian sidejon en Cernusko (apud Milano) por instaliĝi en la prestiĝa sidejo de la lingva fakultato de unu el la milanaj universitatoj. La servo de la Biblioteko de Interlingvistiko estos integrita en tiu de la universitata biblioteko. La ina^guron de la nova epoko markos ekspozicio pri la konservata materialo kaj publika lekcio pri interlingvistiko, unuafoje en la historio de la universitato, fare de d-ro Giorgio Silfer.
AmUzE - Nova! Bunta!
Aperis la unua numero de nova revuo en Esperanto. Ĝia nomo estas AmUzE. Eldonisto kaj ĉefredaktoro estas Mariana Evlogieva el Bulgario, tamen la teamo same kiel la enhavo estas internacia. Revuo AmUzE aperas dumonate. Ĝi temas pri mondo, socio, Esperanto, homo,, arto, kreemo, distroj, enigmoj, ludoj, kantoj, anoncoj. Bonega por komencintaj esperantistoj!
GRAVA REKONO DE LA
KONGRESA MONDO AL UEA
Nikola Raŝiĉ, la Konstanta Kongresa Sekretario de UEA, estis invitita al la nove fondita Klientara Konsilio de ICCA, Internacia Konferenca kaj Kongresa Asocio. ICCA aktivas ekde sia fondo en 1963 kiel forumo de kunlaboro kaj spert-interŝanĝo de organizantoj de internaciaj kongresoj kaj ekspozicioj. Ĝia sidejo estas en Amsterdamo. Per la invito de KKS de UEA al la unua Konsilio ICCA rekonas la unikan sperton de UEA kiel organizanto de unu el la plej longeda^raj regulaj eventoj sur la kampo de internaciaj kongresoj. En la klasifiko de ICCA la Universala Kongreso de Esperanto apartenas al la kategorio de grandaj kongresoj, de kiuj ĉiujare okazas nur kelkdeko.
HILTON-PREMIO AL POR-AFRIKA AGADO
La Humaneca Premio Conrad N. Hilton estis ĉi-jare aljuĝita al la Afrika Medicina kaj Esplora Fonduso. Temas pri la plej granda ne-registara sanorganizaĵo en Afriko. Ĝi okupiĝas en multaj landoj i.a. pri la rekonstruado de la sanservoj detruitaj de milito. Al la Hilton-premio apartenas monsumo de unu miliono da usonaj dolaroj. La^ iniciato de Kent Jones el Usono, UEA estis unu el la oficiale akceptitaj kandidatoj por la ĉi-jara premio.
JUNULARO EN EKSPOZICIO
La Junulara Asocio "Euroclub" de la vilaĝeto El Chaparral en la provinco Kadizo (Cadiz), Hispanio, partoprenis en la ekspozicio "La gejunuloj kaj la sociaj movadoj" organizita de la Andaluzia Instituto por la Junularo. En stando, kiu kune kun tiu de la Ruĝa Kruco estis la plej vizitata de la ekspozicio, oni informis ĉefe pri la lingvo Esperanto kaj disdonis broŝurojn pri ĝi.
APERIS HEJMA VORTARO
Parolantoj de Esperanto, kiuj uzas la lingvon hejme kiel ĉiutagan komunikilon, ofte spertas ke ordinaraj vortaroj ne ĉiam utilas por trovi nomon por iu enhejma aĵo a^ ago. HEJMA VORTARO celas helpi al ili. Ĝi proponas Esperantajn nomojn por diversaj ĉiutagaj aferoj. En HEJMA VORTARO la Esperantaj kapvortoj estas rekoneblaj per Esperant-lingva difino, kiun sekvas traduko en 13 naciaj lingvoj. Aĉetante la vortaron oni subtenas la agadon de Rondo Familia, kiun UEA fondis en 1994, la Internacia Jaro de Familio, por kunligi esperantistajn familiojn.
LA ESPERANTO-LITERATURO EN LA E^ROPA BIENALO DE LA KULTURAJ REVUOJ
"Literatura Foiro" estis akceptita en la Kunordiga Komitato de kulturaj revuoj kreita post la unua E^ropa Bienalo en Ĝenovo, Italio 8-13 junio 1999. Temas pri la unusola revuo en esperanto, kaj la unusola registrita en Svislando, ĉar la Komitato ĝis nun akceptis revuojn nur el la dek kvin landoj de Europa Unio. Per tiu akcepto la organizantoj de la internacia ekspozicio starigis kontakton anka^ kun PEN-Klubo Internacia, kies organo "Literatura Foiro" estas.
INDIĜENAJ DIALOGOJ
EN MINISTERIA REVUO
La monata revuo "Internacia Kunlaboro" de la nederlanda ministerio pri eksterlandaj aferoj dediĉis en sia oktobra numero preska^ tutan paĝon al la projekto "Indiĝenaj Dialogoj" (ID). La artikolo estis titolita "Esperanto konstruas ponton inter kulturoj", kun la subtitolo "Kurso pri komunikado por indiĝenaj popoloj". Ĝi priskribas la celojn de ID kaj raportas pri la unua kurso kun reprezentantoj de 18 popoloj. Fine de la artikolo Snam Stanley Iko el Papua Nov-Gvineo resumas la filozofion de ID: "Mi kredas ke Esperanto povas konstrui pontojn inter homoj, ĉar la mondo havas lingvoproblemon. Unu parolas tion kaj la alia tion ĉi, sed ni devas lerni kompreni unu la alian kaj la mondon."
APERIS NOVA DISKUTKAJERO
En "Zamenhof, hodia^" Chiti-Batelli argumentas por sia tezo, ke la Esperanto-movado devus transformiĝi en politikan movadon, por povi sukcesi sur politikaj forumoj kiel la E^ropa Parlamento. La lingva homaranismo de
Zamenhof devus, la^ li, esti reformulita konforme al la postulo politikigi la agadon por Esperanto kiel lingvo de e^ropa unuiĝo. Chiti-Batelli vidas tion kiel la "unuan paŝon por poste lanĉi ĝin kiel universalan lingvon".
MODELA 5-LINGVA INFORMILO EL NORVEGIO
Norvega Esperantista Ligo (NEL), eldonis 5-lingvan (Esperante, norvege, angle, france, ruse) informilon pri Esperanto. Ĝi estas celita por internaciaj kunvenoj kaj konferencoj. Ĉar la delegitoj de tiaj aranĝoj estas superŝutataj per dokumentoj kaj do malemas legi longajn tekstojn, la informilo estas ege konciza. Ĝi nur atentigas pri la ekzisto de Esperanto, kiu ebligas samnivelan komunikadon inter diverslingvanoj kaj estas la sola laborlingvo de amaso da internaciaj kunvenoj.
ISTVÁN ERTL EN HUNGARA MAGAZINO
La hungara semajna magazino Hetek aperigis la 25-an de septembro la artikolon "Homo kiu pensas en Esperanto", bazitan sur intervjuo kun Istvan Ertl, redaktoro de la revuo Esperanto. Jen ĉerpaĵoj el la artikolo:
"Kontra^e al la originaj intencoj kaj deziroj, Esperanto disvastiĝas ne kun eksploda rapideco, sed malrapide, iompost-iome. Tion ka^zas plejparte ke ĝiaj kulturaj institucioj kaj produktoj estas financataj preska^ ekskluzive de la esperantistoj mem, tiel ke manko de rimedoj sekvigas mankon de konateco. Aliflanke, la^ la vortoj de István Ertl, Esperanto pli kaj pli perdas sian movadecan, sporade eĉ mesiisman karakteron, kaj iĝas afero pli pragmatisma. --- Ĝi similas al varo kies plena utileco malkovriĝas nur post la aĉeto. (Unu avantaĝo tamen certas tuj ĉe eklerno: ĉi tiu lingvo, kies parolantoj troviĝas praktike sur ĉiuj kontinentoj, ebligas ampleksan kontaktaron kaj vastan akiron de informoj.)"
Kongresaj temoj ekde 1970:
1970 Vieno Esperanto kiel instrumento de internacia konceptado de la mondo
1971 Londono La problemo de lingva komunikado en nuntempa mondo
1972 Portlando Monda turismo kaj lingva diverseco
1973 Beogrado Lingva egalrajteco en teorio kaj praktiko
1974 Hamburgo Naciismo kaj internacia kunlaboro en nuntempa mondo
1975 Kopenhago La socia pozicio de la virino
1976 Ateno Internacia kunlaboro de ŝtatoj je regiona nivelo
1977 Rejkjaviko La rajto je komunikado
1978 Varno Internacia lingvo - internacia edukado
1979 Lucerno La lingva aspekto de internacia organiziĝo
1980 Stokholmo Diskriminacio
1981 Braziljo Kulturoj kaj lingvoj: pontoj kaj baroj
1982 Antverpeno Generaciaj aspektoj de la Esperanto-movado
1983 Budapeŝto Sociaj kaj lingvaj aspektoj de la moderna komunikado
1984 Vankuvero Lingvaj minoritatoj - ĉu nur nacia fenomeno?
1985 Auhgsburgo Antikvo kaj moderno: kion ŝanĝi, kion konservi?
1986 Pekino Interkompreniĝo, paco, evoluo
1987 Varsovio Esperanto - 100 jaroj de internacia kulturo
1988 Roterdamo Scienco kaj tekniko por internacia kompreniĝo
1989 Brajtono Lingvo kaj egaleco en internacia komunikado
1990 Havano Esperanto, evoluo kaj kultura diverseco
1991 Bergeno Nordio - ĉu modelo?
1992 Vieno Kiam falas muroj de miljaroj: komuna europa domo
1993 Valencio Klerigo por la 21-a jarcento
1994 Seulo Azio en la mondo
1995 Tampereo "Ni la popoloj" -- unu mondo au disaj eroj?
1996 Prago Kulturo: valoro au varo?
1997 Adelajdo Toleremo kaj justeco en multkultura socio
1998 Montpeliero Mediteraneo - ponto inter kulturoj
1999 Berlino Tutmondiĝo: ŝancoj por paco?
2000 Tel-Avivo Lingvo kaj kulturo de paco
Ĉina Radio jubileas
La Esperanta Disa^digo de Ĉina Radio Internacia aĝas en decembro jam 35 jarojn.
Kongreso en Togolando
Unuiĝo Togolando por Esperanto okazigos sian sepan nacian kongreson en la urbo Aneho de la 28-a ĝis la 31-a de decembro 1999.
Germana Katolika Foiro
De la 31-a de majo ĝis la 4-a de junio 2000 okazos en Hamburgo la 94a Germana Katolika Foiro kun pli ol 50.000 partoprenantoj. Unuafoje en la historio de germanaj katolikaj foiroj la organizantoj akceptis prelegon kun diskuto pri la perspektivoj de Esperanto kiel eklezia lingvo.
Serĉu preserarojn
Joĉjo estas malsana je greno. Peru bovinojn hejmen! Ĉevalo trenas haregon plenan de terpomoj. Riverajn ordojn en la urbo kunigas 5 pontoj. La princino Libuŝa profetis Pragon: Mi vidas urbon randan, kies gloro stelojn kuŝas. Ne manĝu tiun jupaĉon. La vojo estas skotplena. Fotado per pioĉo estas ĉiam laciga laboro. La plando de la dancejo estas malebena. Maso de fervoja reto estas ĉirka^ 50 kg por metro. Panelo haltigis funkciadon de la motoro. En la puto mi kuiris supon. Infanoj skribas sur malalta kablo. Malvarma fiero bongustis al ĉiuj.
(reno, pelu, ĉarego, bordoj, grandan, tuŝos, supaĉon, kotplena, fosado, planko, relo, paneo, poto, tablo, biero).
Jaroslav David
Mezepokaj dueloj reviviĝis en la sudbohemia Černovice
Unue prezentis sin grupoj de historia skermado, kiuj donis ne nur duelojn, sed anka^ historiajn dancojn kaj aventurajn eventojn el la gotikaj tempoj (14-a kaj 15-a jc.). Pafistoj el Tábor kanonis per ha^bizoj de la 30-jara milito al celtabuloj. "Sígři" el Pelhřimov en spektaklo La Landa Damaĝanto memorigis ekscesadon kaj tristan finon de raba kavaliro. Ensemblo Aesculus el Černovice ludis historieton de herezuloj kaj lia amatino, kiu senkulpe estis kondamnita kaj ŝtiparumita.
La konkeradon de Černovice partoprenis 17 skermistaj grupoj en vespera batalo metita en la jaron 1395 - la spektakloj estas faritaj la^ efektivaj historiaj eventoj. La kirasoj pezas ĉirka^ 25 kg kaj la batalantoj preparas sin por la venonta renkontiĝo preska^ la tutan jaron.
Jana Cíchová
Batalo apud Slavkov
Anka^ en la suda Moravio oni ĉiujare memorigas la teruran batalon de "tri imperiestroj" (la rusa kaj a^stra kontra^ Napoleono, majstre priskribita de Tolstoj en Milito kaj Paco), kiu okazis en 1805 proksime de Brno, apud la urbeto Slavkov (eksterlande konata kiel Austerlitz) kaj kiu finiĝis per venko de Napoleono. Miloj da entuziasmuloj en historiaj uniformoj de ĉiuj tri armeoj ĉiujare prezentas la teruran masakron, ne por glorigi la militon, sed por averti, kiajn teruraĵojn kapablas fari la animalo nomata "homo prudenta".
Starto
organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, 6-foje jare. Abono 9 e^roj (se aerpoŝte: + 2 e^roj)
rete: starto@clavis.cz, www.clavis.cz/starto
ĈEA: cea@tnet.cz, www.kuk.cz/cea/
Komercaj anoncoj: 25 Kč por unu linio, 800 Kč por kvaronpaĝo, 1500 Kč por duonpaĝo, 2500 Kč por tuta paĝo. Duobla reklamo 15% rabato, triobla reklamo 30% rabato. Movadaj anoncoj duonpreze.
Membrokotizoj: A 200 Kč, B 100 Kč, D 50 Kč, E 50 Kč, F 4000 Kč, G 130 Kč (Starto), N 25 Kč, eksterlandanoj 12 e^roj, enskribo 20 Kč.
Korespondaj kursoj: 490 Kč komencantoj, 450 Kč progresintoj. Aliĝoj: Esperanto, p.s. 1069, 111 21 Praha 1 Libroservo: Zdeněk Pluhař, Lamačova 658/6, 152 00 Praha, tel. 02/5817732
Sekcioj de ĈEA: junulara, skolta, pedagogia, katolika, kristana, blindula, medicina, fervojista, ŝakista, SAT-amikara, de esperantaĵ-kolektantoj
Komisionoj de ĈEA: gazetara-informa, ekzamena
Asocia adreso: Ĉeĥa Esperanto-Asocio,
poŝtkesto 1069, 111 21 Praha 1, Ĉeĥio
IČO de ĈEA: 00 44 30 34
Banko-konto de ĈEA: 3330-021/0100, Komerční banka, Praha 2
Komitato de ĈEA:
Prezidanto: Věra Podhradská, Poříčí l, 603 00 Brno, tel. 05/4323 3047
Komitatano: Zdeněk Heiser, Na Nábřeží 45/25, 736 01 Havířov, tel. 069/6815253
Komitatano: Petr Chrdle, Anglická 878, 252 29 Dobřichovice, tel. 02.9912201, fakso 02.9912126
Komitatano: Lucie Karešová, Tylova 1262, 508 01 Hořice v Podkrkonoší
Komitatano: Květa Krajíčková, Esperanto, p.s. 1069, 111 21 Praha 1
Komitatano: Jindřich Ondráček, Bubenská 17,
170 00 Praha
Komitatano: Jan Řepa, Na Valše 250, 384 11 Netolice
Kontrolgrupo de ĈEA: Vlastimil Kočvara, Ant. Sovy 10, 747 05 Opava, tel: 0653/611 823, Josef Hron, Bohdanečská 68, 530 09 Pardubice, Libuše Krejčí, Školní 693, 789 61 Bludov
Ĉefdelegito de UEA: Stanislava Chrdlová, Anglická 878, 252 29 Dobřichovice, tel. 02.9912201, fakso 02.9912126
Redaktoro de Starto: Miroslav Malovec, Bosonožská 15/10, 625 00 Brno, tel. 05/4724 0690 (nesignitaj artikoloj estas liaj)
Lingva kontrolo: Miloslav Pastrňák
(pri nekorektitaj eraroj, precipe en lastminute almetitaj tekstoj, respondecas la redaktoro)
Abonoj de gazetoj: Vladislav Hasala, A. Dvořáka 1, 696 62 Strážnice, tel. 0631/332 278, fakso 0631/332 507, vlada_hasala@iol.cz
Esperanto-muzeo: Jiří Pištora, Městské muzeum, Staré nám. 78, 560 02 Česká Třebová
Variabilní symboly pro platby ČES
311 expedice, úhrada koupených knih
604.2 písemné kurzy
604.3 předplatné Starto
668 dary svazu
694 členské příspěvky ČES
694.1 členské příspěvky UEA
789.1 sekce mládeže
789.10 sekce šachistů
789.11 sekce sběratelů
789.13 Scienca revuo
789.15 ediční fond
789.17 sekce nevidomých
789.3 sekce železničářů
789.7 sekce pedagogů
789.71 ILEI (+ Internacia Pedagogia Revuo)
80500 Ediční fond Anny Milatové
Variabilní symbol uvádějte na přední straně poštovní poukázky, zároveň na zadní stranu do Zprávy pro příjemce” napište účel platby. Pokud platíte z účtu u jiné banky, uvádějte nejdříve svoje jméno a bydliště, např. NOVÁK PŘÍBRAM apod. Zároveň uveďte i variabilní symbol. Dojde-li platba s označením ČESKÝ ESPERANTSKÝ SVAZ”, pak vůbec nevíme, kdo a proč platí. Takové úhrady účtujeme jako dary svazu.
ISSN 1212-009X