Perspektivoj de Esperanto en la 21-a jarcento
Ĉiu monda lingvo estas por siaj nedenaskaj uzantoj precipe fonto de informoj. Eksterlandanojn oni renkontas dum la jaro nemultajn, sed studi gazetojn kaj librojn, aŭskulti radion, televidon kaj videon oni povas ĉiutage. Fakuloj eĉ devas informiĝi pri novaĵoj en sia fako, ĉar sen tio stagnus nia industrio, tekniko, scienco, ankaŭ metioj, komerco kaj la tuta ekonomio. Do tiuj komunikiloj kaj tiuj lingvoj, kiuj alportas plej gravajn informojn, ludos ankaŭ ĉefajn rolojn en la tutmonda informado, estos ĉefaj mondlingvoj, sendepende de tio, ĉu ili estas oficiale agnoskitaj aŭ ne.
En la komenco de la sekva jarcento plej grava komunikilo estos sendube Internet, kiu kunigos en si telefonon, radion, televidon kaj ceterajn komunikilojn en unu tutmondan informan sistemon. La evoluo verŝajne kondukos al unu aparato, kiu havos ĉiujn ĉi funkciojn kaj per kiu estos ekipita ĉiu hejmo, oficejo, vendejo, instituto ktp. Per tiu aparato oni telefonos, sendos leterojn privatajn kaj oficajn, mendos varojn, sekvos ĵurnalojn, radion kaj televidon, ricevos informojn politikajn, ekonomiajn, teknikaj, sciencajn, kulturajn, sportajn. Internet estos ankaŭ la plej granda biblioteko kaj enciklopedio de la mondo. Ĉio ĉi povas realiĝi dum 10 jaroj, ĉar Internet disvolviĝas pli rapide ol radio kaj televido, kiuj startis en la 20-aj kaj 50-aj jaroj.
Kia estos pozicio de Esperanto en la sekvaj jarcentoj dependas de tio, kion ni esperantistoj enmetos en la tutmondan informan sistemon per nia lingvo. Ni rajtas enmeti ĉion ajn, do sole nia diligento aŭ maldiligento decidos, ĉu Esperanto estos giganto aŭ nano en la tuthomara kulturo. Unesko kaj Eŭropa Parlamento ne scias Esperanton, do ili povas enmeti absolute nenion - ĉiun lingvan laboron per Esperanto ili atendas de ni esperantistoj, kiuj solaj sur la tuta planedo kapablas tian taskon plenumi. Neniu morala aŭ financa subteno povas nin senigi de tute normala, ĉiutaga, formika lingva laboro. Subskribi manifestojn kaj peticiojn direktitajn al ekstermovadaj organizoj estas do frapado sur larĝe malfermita pordo. Ni devas eniri kaj labori, ne frapi kaj postuli, ke anstataŭ ni laboru tiuj, kiuj Esperanton ne scias.
Ni povas ĝoji, ke Esperanto startis en Internet sufiĉe bone. Ekzemple Virtuala Esperanto-Biblioteko proponas jam nun pli ol 1000 (mil) verkojn en Esperanto, kiujn oni povas legi sur ekrano aŭ kopii al sia maŝino kaj printi. Estas tie ekzemple Biblio, Faraono, Fabeloj de Andersen, ankaŭ vortaroj, gramatikoj kaj aliaj verkoj. Tiuj tekstoj ne estas lokitaj sur unu komputilo, sed sur multaj komputiloj tra la tuta mondo, en la biblioteko estas nur kolektitaj iliaj titoloj kun referencoj - sed sufiĉas klaki per muso sur elektitan titolon kaj Internet vin transportos dum kelkaj sekundoj en alian landon al komputilo, kie la teksto estas instalita, kaj vi povas tuj legi. Do el via subjektiva vidpunkto ŝajnas, ke ĉiuj prezentataj verkoj troviĝas en unu biblioteka ĉambro. Tial ĝi estas virtuala biblioteko (= efikanta kvazaŭ reala).
Kompreneble, tio estas nur komenco. Oni ne bezonas lerni Esperanton por legi Biblion aŭ Faraonon, do tiuj verkoj, kvankam gravaj por la prestiĝo de nia lingvo, ne povas per si mem altiri intereson de la publiko. Decidaj estos informoj de enciklopedia karaktero pri neesperantistaj temoj, sed en Esperanto. En Internet ekzistas pluraj serĉiloj, kiujn vi povas demandi, kiu estis ekz. Komenio, kaj la serĉilo proponos al vi plurajn artikolojn en diversaj lingvoj. Se inter ili mankos Esperanto, la serĉanto devos uzi la anglan, francan, germanan, sed ne povos utiligi Esperanton. Ekzistas centmiloj da diversaj temoj, kiujn oni serĉas en enciklopedioj, ekzistas lernolibroj de fiziko, kemio, biologio ktp. ktp. - se ni ne prizorgos, ke oni trovu ilin ankaŭ en Esperanto, nia lingvo restos por la homaro senutila kaj neinteresa.
Kaj estas tiel juste. En la vivo venkas diligentuloj, ne atendantoj je miraklo.
Dum la sekvanta jarcento devos esperantistoj fari ankoraŭ multajn malfacilajn, sed necesajn taskojn. Mondlingvo bezonas grandajn vortarojn en ĉiuj oficialaj ŝtataj lingvoj. Ekzemple por sukcesigi la anglan en Ĉeĥio ne sufiĉis apudmeti la oksfordan vortaron kun difinoj kaj la ĉeĥan akademian vortaron kun difinoj - necesis ambaŭ vortprovizojn rilatigi, kaj tiel estiĝis 3000-paĝa vortaro angla-ĉeĥa kun 100 000 kapvortoj. Simile rilatigita estas la ĉeĥa vortprovizo kun la franca, germana, rusa kaj hispana lingvoj. En Esperantujo ekzistas nur unu komparebla vortaro, la itala-Esperanta de Carlo Minnaja el 1996. Se ni havus similajn vortarojn almenaŭ en trideko da eŭropaj lingvoj, la mondo devus nin respekti, vidante la investitan laboregon. Sed unu hirundo printempon ne faras.
Niaj antaŭuloj povis elturniĝi, ke ili ne posedis monon por eldonigi tiajn verkojn kaj tial ne havis sencon ilin prilabori. Ni ne plu rajtas elturniĝi, ĉar komputiloj ebligas ne nur relative pli facilan kaj pli rapidan prilaboron, sed ankaŭ malkaran publikeblon (sur diskoj aŭ en Internet). Plie estas necesaj ankaŭ vortaroj fakaj kaj specialaj. Sen ili Esperanto ne povas funkcii kiel efektiva mondlingvo, sed nur kiel infana ludilo por skoltoj kaj hobiuloj. Sen ili proponi Esperanton al registaroj signifas ridindigi la tutan ideon de internacia lingvo.
Se la registaroj jesus, ili tuj postulus de ni ne nur manuskriptojn de la supre menciitaj vortaroj, sed ankaŭ armeon de instruistoj, tradukistoj kaj interpretistoj, ĉar internacia lingvo - tio estas amasegoj da ĉiutage tradukendaj dokumentoj, depeŝoj, ĵurnaloj, gazetoj kaj libroj, parolataj informoj kaj prelegoj.
Sed kiam ni celkonscie preparos, kion la lingvo bezonas, la movado nature potenciĝos kaj proksimiĝos al la celo. Homoj al nia movado venas kaj foriras pro seniluziiĝo, sed verkoj nur venas kaj restas. Romano aŭ vortaro ne povas forkuri, kaj tial la kultura potencialo de Esperanto kreskas malgraŭ stagnado de membro-bazo.
Miroslav Malovec
Ĉu vi opinias, ke Esperanto-klubo de doktoro Schulhof en Pardubice havis trankvilan jaron 1998?
Tute ne. Komence de la jaro l998 devis du ĉeffunkciuloj de E-klubo transpreni eĉ ĉefajn funkciojn de Asocio de handikapitaj esperantistoj post la morto de AEH-prezidanto. Nove estis organizita tuta agado de la asocio kaj daŭris sufiĉe longe al ambaŭ organizoj, kiuj nun tre kunlaboras, ol ili revenis en siajn relojn.
Esperanto klubo en Pardubice akiris pli grandan popularon, ĉar la asocio havas siajn membrojn kaj favorantojn en multaj landoj kaj tiel oni scias pri Pardubice ĉiam pli ofte ankaŭ el regule monate eldonata gazeto Informilo. Kvankam sufiĉe da aranĝoj estas aranĝataj komune aŭ en malvasta kunlaboro de EK kun AEH, gardas al si E-klubo de dr. Schulhof sian sintenon.
Pliaj novaj funkciuloj havis ege multe da laboro. Estis necese prepari novan kartotekon de la membraro, plibonigi statistikon de ricevita kaj forsendita korespondaĵo, kiu estas neimageble vasta, ja dum la jaro 1998 venis l020 pecoj da poŝto kaj forsenditaj estis 605 leteroj krom ĉiumonate eldonataj kaj ekspedataj 250 pecoj de la gazeto por la membroj enlande eĉ eksterlande.
Krom tio estis farita inventaro de la asocia biblioteko, kompletigita pri novaj libroj kaj precize dividita je lernolibroj, poezio, historio kaj beletrio laŭ aŭtoroj. Ankaŭ estis kompletigita kroniko kaj foto-albumoj el diversaj aranĝoj, tio postulis sufiĉe da tempo kaj laboro. Eĉ financaj aferoj kaj librotenado estis plibonigita laŭ nun validaj normoj.
Instruado de Esperanto en ambaŭ organizoj apartenas al la unua loko. En EK oni instruas ĉiun lundon de 17-a ĝis l5-a en du kursoj, en AEH oni instruas ĉiun duan sabaton de la monato en urba biblioteko de Přelouč, antaŭ fino de la monato en Prago, Rybná strato 27. Lingvaj seminarioj estas ankaŭ tre ŝatataj en pensiono Espero en vilaĝo Skokovy dum printempo kaj aŭtuno.
Kiel por AEH pasintjare estis la plej grava aranĝo l2-taga busa ekskurso al UK Montpellier, tiel por Esperanto klubo de dr. Schulhof estis la plej grava aranĝo dum septembro XI-a Esperanto-tago. Ĉe plua aranĝo estas ankaŭ videbla kunlaboro. Por organizo Klub přátel Pardubic” estis helpe de AEH-membro J. Vácha el Jaroměř akirita interesa broŝuro el Internacia Esperanto muzeo en Vieno pri majstro Jan Hus kaj tradukita el Esperanto al ĉeĥa lingvo pere de kara meritplena amikino Marie Bartovská en Frýdek-Místek en nekredeble mallonga tempo. Fama historiisto de Pardubice doktoro Kotyk tre admiris s-inon Bartovská, kiu en sia alta ago tie1 rapide tradukis, tajpis kaj forsendis 48 paĝojn de la broŝuro, kiun li bezonis.
La 8-an de februaro l999 komencis Esperanto klubo kunlabori kun Seniora centro de Pardubice kaj preparis por 45 neesperantistoj projekciadon de diapozitivoj el Brazilo. Kiel gasto estis invitita Ludvík Chytil el Přerov, kiu pri sia vojaĝo interese rakontis. Kompreneble ne mankis informoj pri Esperanto, disdono de multaj afiŝetoj pri internacia lingvo kaj pri ĝiaj avantaĝoj. Partoprenantoj estis tre kontentaj.
Nunjare atendas nin du gravaj aranĝoj, en kiuj ni devas reciproke helpi unu la alian. Samtempe akceptu nian sinceran inviton.
jary
JARKUNVENO DE LA ESPERANTISTA KLUBO EN PRAHA
okazis merkrede 1a 17-an de februaro en la Domo de infanoj kaj junularo en Šalounova-strato en Opatov. Ĉeestis 23 subskribitaj geesperantistoj kaj ankaŭ unu eksterlanda gasto, s-anino Elena Puchová el Rusio.
Per unuminuta silento la ĉeestantoj honoris la forpasintan klubaninon kaj honoran membrinon de UEA kaj ĈEA s-aninon Eva Seemannová. Honore al ŝi la poeto Čestmír Vidman deklamis adiaŭan poemon.
Post la jarraporto de la prezidanto sekvis la financa raporto de la kluba kasisto. En la jaro 1998 la totalaj enspezoj de la klubo faris 29 673 kronojn kaj la elspezoj atingis 20 118 kronojn. La 31-an de decembro 1998 la klubo havis 26 262 kronojn.
S-ano Karel Ryšánek en sprita prelego informis pri junaj” pragaj geesperantistoj formantaj apartan trupon E-Mentalo”.
Reelektita estis la ĝisnuna komitato: prezidanto Jiří Patera, vicprezidanto Květa Krajíčková, kasisto Jindřich Ondráček, propagandisto Bohumil Bouzek, pedagogo Jaroslava Blažková, komitatano Petr Chrdle,
revizianto Helena Maudrová.
Laborplano de la klubo por la periodo 1999-2000 - la ĉefaj principoj:
1. En la kunvenoj paroli nur esperantlingve.
2. Ekde septembro aranĝi kurson por komencantoj.
3. Eldoni almenaŭ tri numerojn de Bulteno jare.
4. Por la klubkunvenoj prepari interesajn programojn.
La kunvenoj de la Esperantista Klubo en Praha okazos kiel ĝis nun en la Domo de infanoj kaj junularo en la Šalounova str. n-ro 2024 en Opatov, nur kelkajn minutojn de la metroa stacio, ĉiun unuan merkredon de monato inter la 17.30 kaj 20.00 horo kun jena programo:
3.3.1999: Sukcena ĉambro - J. Ondráček
7.4.1999: Interesaĵoj pri eŭropaj ŝtatoj - Ing. Blažková / Israelo - Dr. Dvořáková
5.5.1999: Kun blanka bastono en la mano - J. Vychodil
2.6.1959: Hundo kun sociala misio - P. Zemanová + hundo
Dum julio kaj aŭgusto la kunvenoj ne okazos. Post la someraj ferioj la kunvenoj rekomenciĝos denove la 8-an de septembro 1999.
La nelaborantaj membroj de EK Praha kunvenas en la kunvenejo de handikapuloj en Prago, Malnova Urbo, Rybná str. 24 ĉiulunde inter la 13.00 kaj 16.00 horo kun amuza programo (ludoj, enigmoj, kantado), gvidas s-anino Helena Maudrová.
S-anino Maudrová havos Esperanto-adreson en la telefon-libro Oraj paĝoj.
S-ano Sihelnik havos kioskon sur la 2-a kajo de la fervoja stacidomo Smíchov. Tie oni povos aĉeti ankaŭ Esperantajn librojn kaj aliajn esperantaĵojn.
S-ano Bouzek artikolis pri Zamenhof en la faka revuo de Silva-metodo. Poste sekvos aliaj artikoloj pri Esperanto kaj ĝia taŭgeco por la Silva-anoj.
Kunveno de reprezentantoj de nevidantaj esperantistoj el la tuta lando okazis la 10-an de aprilo je la 10-a horo en la centro de nevidantoj en Krakovská 21.
Esperanto-Klubo Šumperk okazigas 15. 5. 1999 tradician renkonton en Velké Losiny. Forveturo per trajno el Šumperk je 9.53 hod.. Pro organizaj motivoj ni petas sendi devoligan aliĝilon al adreso: Kvido Janík, Lidická 41, 787 01 Šumperk, detalaj informoj tel. 0649/212042.
EK Jablonec nad Nisou
informas
Klubo funkcias kiel Esperanto-sekcio de Naturamika klubo Přátelé přírody” en Jablonec, kies ĉefa agado estas turismo kaj ekologio. Samtempe nia klubo bone kunlaboras kun urbestrara kultura fako, kiu ebligas senpagajn kunvenojn en la domo de ekspozicia centro. Kunvenoj okazas ĉiulunde je la 18-a horo, Jiráskova str. 7.
6-a Internacia Renkontiĝo de Esperantistaj Naturamikoj (IRENA) okazos la 14-l6an de majo 1999 en Česká Lípa, turisma hejmo Vila Adéla, Dečínská 1414. Lastmomente ni sukcesis mendi kun helpo de afablaj gesamideanoj en Č. Lípa kaj Mimoň kompletan objekton en bela regiono, kiu ebligas interesajn ekskursojn, ekzemple kastelruino Sloup, pitoreskaj montpintoj Klíč kaj Panská Skála, sovaĝa valo Peklo, konata ripozloko Doksy kaj aliaj vidindaĵoj. Oni povas uzi ekipitan kuirejon. Du noktoj en 4-6-litaj ĉambroj kostas 170.- Kĉ. En aparta salono estas spaco por vesperaj prelegoj kaj amuzoj. Pli detalajn informojn ni sendos eĉ post limdato (31.3.1999), ĝis kiam ni havos liberajn litojn.
Nia adreso: Esperanto, Miloslav Jíra, Mechová 8/32, CZ-466 04 Jablonec n. Nisou.
Informoj: Max Hillebrand, Tel. 0428-24116
kaj
Marie Blažková
tel. 0428-23587
Raporto pri aktivecoj de
E-klubo de J. Kořínek en
Ústí nad Labem en 1998
Komence de 1998 la klubo finfine trovis azilon por siaj regulaj kunvenoj (ĉiun lastan ĵaŭdon je la 15.30 h) en la dominikana monaĥejo dank' al ties estro, patro Jan Rajlich, filo de multjara esp-isto JUDr. Václav Rajlich el Tábor.
Januara jarkunveno elektis novan komitaton: M. Smyčka (prezianto), Prof. V. Novobilský (vicprezidanto), M. Moučková (kasistino), Miluše Krejčová (kronikistino).
Kluban programon riĉigis L. Chytil kun prelego pri Brazilo kaj O. Schwetter pri sia biciklado, la membroj partoprenis plurajn eksterklubajn aranĝojn (naturamika renkontiĝo, napoleonaj solenaĵoj, IKUE k.s.). La ĉefa kluba aranĝo estis la jam 11-a Kultura festivalo en oktobro kaj en decembro la 14a Ĉeĥa-Saksa Tago.
Ekde majo la klubo portas la nomon de Jiří Kořínek. Honoraj prezidantinoj jam 3 jarojn estas Angela Bode el Schernberg, naskita en Ústí, kaj Eva Seemannová.
La kulturaj festivaloj efektiviĝas dank' al Spolchemie (vicdirektoro d-ro Rytíř) kaj al husana eklezio (paroĥestro Fiedler).
M. Smyčka
SKOKOVY
Printempa lingva seminario en pensiono Skokovy okazos de 19.4. ĝis 25.4.1999. Aliĝilojn kun koverto afrankita kaj kun 20 Kč akceptas Jindra Drahotová, Sadová 745/36, 293 01 Mladá Boleslav.
Jarkunveno de EK Brno
okazinta merkrede la 24-an de aprilo 1999, konfirmis la nuntempan komitaton: Mgr. Z. Hršel (prez.), M. Malovec, M. Lorková, V. Podhradská, J. Handlová kaj Mgr. M. Picková. La regulaj kunvenoj okazas ĉiumerkrede je 18.00 h en Staroměstská 15. La klubo rezignis pri sia poŝtkesto pro tro alta prezo kaj uzas korespondan adreson de la vicprezidanto: Miroslav Malovec, Bosonožská 15/10, 625 00 Brno.
En 1998 okazis 40 klubaj vesperoj, dum kiuj ĉiam iu membro havis prelegan programon. La programojn ni anoncas en la urba bulteno Kam v Brně za kulturou. La kluba biblioteko (preskaŭ 3000 titoloj) akiris 20 novajn librojn, parte donace, parte aĉete. La klubo donacis 5 librojn al Universitata biblioteko en Brno. Esperantan Literaturan Fondaĵon la klubo devis nuligi pro novaj leĝoj postulantaj 500 000 Kč kiel minimuman kapitalon por fondaĵoj, tamen por E-literaturo ne ĉesis labori. En 1998 aperis libro de poetino Věra Ludíková Ekaŭdi la animon en traduko de Jaroslav Mráz a Miroslav Malovec, kiu prizorgis ankaŭ komputilan redakton. Daŭras enkomputiligado de manuskriptoj (precipe de J. Vondroušek, M. Bartovská, Z. Matyková), en kio helpas ankaŭ Josef Mendl el Milevsko kaj Miroslav Baroš el Valašské Meziříčí. Z. Hršel kaj M. Malovec kolektas ankaŭ la verkaron de Miloš Lukáš.
Esperanto-klubo Plzeň aranĝas jam 8-an Refreŝigan esperantistan tendaron (RET) por esperantistoj kaj favorantoj en la vilaĝo
NEKVASOVY
ĉe urbeto Nepomuk, distrikto Plzeň-sudo, dum la lastaj semajnoj aŭguste 1999. Eblas partopreni nur unu semajnon aŭ malpli longan tempon.
Pitoreska vilaĝeto Nekvasovy situas inter trakostacioj Nepomuk kaj Pačejov sur la fervojtrako Plzeň-České Budějovice (No 190). Arbarriĉa ĉirkaŭaĵo estas senindustria, pura kaj tenera, taŭga por kolektado de fungoj kaj arbaraj fruktoj.
Loĝado en turisma tranoktejo de Sporta Klubo rande de vilaĝo 30 minutojn de fervojstacio Nekvasovy (6-7-litaj ĉambroj, kuirejo, manĝejo-klubejo, higiena ekipaĵo). Envilaĝe nutraĵvendejo, gastejo, poŝtoficejo, proksime granda sportludejo kaj negranda naĝejo.
Manĝaĵo (dank' al klubaninoj de Plzeň) minimume 3foje dum tago, funkcios Kluba vendejo de vafloj, sukeraĵoj, kafo ktp.
Programo: ekskursoj en ĉirkaŭaĵo * konversaciaj rondetoj, lingvaj kursoj kaj ludoj * sociaj, sportaj kaj amuzaj ludoj, komuna gimnastikado * naĝado, sunbruliĝo ktp. laŭ via deziro *
Anticipaj prezoj:
2 semajnoj 2 130 Kč,
2 245 Sk, 140 (125) DEM aŭ ekvivalento
1 semajno: 1 330 Kč, 1 410 Sk, 90 ( 80) DEM aŭ ekvivalento
Kapacito 15-20 personoj.
Adreso: s-ro Jiří Vomáčka, prezidanto de Esperanto-klubo, Koterovská ul. č. 30, 301 41 Plzeň, Ĉeĥa Respubliko
Ĉeĥa gazetaro
pri ESPERANTO
Dum jarkunveno en Přerov en jarraporto aperis sciigo, ke dum esplora demando Kio estas Esperanto?” el 22 personoj nur 7 nenion sciis pri nia movado. Do 2/3 da loĝantoj dank' al bona laboro de loka klubo sciis pri nia ekzisto.
Sed ne ĉie laboras aktiva vigla klubo kaj en tiuj lokoj estus rezulto mala aŭ ankoraŭ pli trista ol mala!
Tamen ĉiu el ni povas helpi, ke tiuj blankaj makuloj de malscio ne ekzistu. Sufiĉas, ke ĉiu el ni skribu pri niaj aranĝoj al uzinaj, lokaj kaj tutŝtataj gazetoj. Dediĉu atenton al propaganda kaj informa laboro! Elektu respondeculon en via kluba komitato, kiu zorgos pri tiu grava laboro!
Kaj en lokoj sen kluboj ankoraŭ pli klopodu superŝuti gazetaron per viaj artikoloj. Nur tiu formika laboro povas plibonigi nian situacion, do vi tuj komencu, ke la venontjara rezulto estu pli brila.
Dum tuta jaro 1998 aperis artikoloj, anoncoj kaj mencioj pri Esperanto 209-foje. Ĉiuj estas arkivitaj kaj rezulto raportita al UEA. Verŝajne multaj aŭtoroj forgesis publikigitan artikolon eltondi kaj sendi al mi. Helpu al tiu laboro per tio, ke vi ĉiun artikolon, kiun vi trovos en iu ajn gazeto, sendos al mia adreso. Ni kolektas ankaŭ artikolojn, kie estas uzita vorto esperanto, kvankam la artikolo temas pri io tute alia.
Ankaŭ interesas nin kaj ni volus statistiki, kiam vorto esperanto aperas en radio-elsendo aŭ televida programo. Pasintjare ni sukcesis kvarfoje aŭdi vorton esperanto dum programoj Karusoŝoŭ, Piramido, Neniu perfektas” kaj plej ŝatata estis novjara saluto de papo Johano Paŭlo II-a en Esperanto, kiam komentatoro dirus, ke lasta saluto estis en internacia lingvo Esperanto. Nur per via helpo ni povas kolekti ĉiujn menciojn - ĉiam afable raportu al ni daton de elsendo kaj en kiu programo ĝi estis menciita.
Nur 5 tradukoj el Esperantaj gazetoj aperis, kaj tio pruvas, ke ĉi tie estas neplugita kampo. Faru tradukojn de interesaj artikoloj el Esperanta gazetaro kaj ĉiam postulu, ke redakcio publikigu je fino de artikolo tradukita el internacia lingvo Esperanto”.
Danki ni devas al kluboj Prostějov, Holešov kaj Havířov, kie kluboj sukcesis en loka urba gazetaro publikigi en ĉiuj numeroj regule dum tuta jaro kurson de Esperanto aŭ raportojn pri aktivado. Klopodu atingi similan sukceson ĉe vi.
Estro de ĈEA-komisiono pri gazetaro kaj informoj
Drahomír Kočvara
Horácké noviny pri Esperanta skoltismo
Aŭtune sukcesis esperantistoj en Třebíč publikigi en Horácké noviny du artikolojn pri persekutado de la postmilita skoltismo. Ĉar en Třebíč tiam aktivis esperantistaj skoltoj, la rememoroj ebligis klarigi al la legantoj ankaŭ la celojn de nia movado.
JUBILEOJ
85
Růžička Oldřich, Brno
Svobodová Marta, Praha-Prosek
Traxler Karel JUDr., Příbram II.
75
Dědina Jaromír Ing., Loučim
Rybář Jiří, Železnice
Sirová Jarmila, Kamenický Šenov
Šébl Vlastimil, Česká Lípa
Temelová Alena, Benešov
70
Doležal Antonín, Žd~ár nad Sázavou
Kraftová Bohuslava, Borotice
Pětová Anna, Brno
Strejček Rostislav, Olomouc
Šimoník Vladimír, Slavkov u Brna
60
Blažková Marie, Jablonec n.N.
Kabourková Libuše, Kadaň
Koudelová Alena MUDr., Praha 7
Papírník Stanislav, České Budějovice
Škaldová Miroslava, Byšice
50
Dostálková Jarmila, Dobřenice
Krejčová Miluška, Ústí nad Labem
Kubálek Josef, Přerov I.
Vladimír Herman - 70-jara
Honora membro de ĈEA (ekde 1987) D-ro Vladimír Herman (*1929) utiligis sian politikan influon en la 80-aj jaroj en suda Moravio por disvolviĝo de SET Lančov, al kiu li inklinis de la tempo de sia junaĝo kaj pro amikeco kun Pavel Sittauer. Dank' al d-ro Herman akiris la tendaro ŝtatajn subvenciojn, kiuj ebligis rekonstrui la tendaron kiel kabanaron kun kuirejo, manĝejo, oficejo kaj lavejo. Lia helpo venis vere ĝustatempe, kiam tendumado estis malpermesita en la ĉirkaŭlaga regiono pro higienaj motivoj kaj la fama E-tendaro devus malaperi.
NI FUNEBRAS
- En oktobro 1998 forpasis en Brno Václav Kvarda, tenorulo en Opava kaj poste en Ústí nad Labem.
- La 31-an de decembro 1998 mortis en aĝo de 85 jaroj multjara oferema sekretariino de Esperanto-klubo en Olomouc s-anino Alžběta Karásková.
- la 14-an de februaro 1999 post longa malsano forpasis s-ano Jaroslav Šperling en aĝo de 77 jaroj, prezidando de ĉeĥa KELI-sekcio
- En Písek forpasis en sia 80-a jaro s-ro František Veselý la 1-an de marto 1999 (nask. 1919)
- La 22-an de marto 1999 mortis en Brno eminenta basulo de ĵanáček-operejo Mgr. Václav Halíř (n. 1926), kiu ofte koncertis ĉe E-aranĝoj, inkluzive de UK Prago 1996.
Honoron al ilia memoro!
Renkontiĝo kun eksa ĉeĥa ambasadoro en Aŭstralio
En Esperanto-klubo Ostrava-Vítkovice prelegis ĉeĥa eks-ambasadoro en Aŭstralio kaj Nov-Zelando Jaroslav Suchánek. La legantoj de Starto lin certe memoras el riporto pri UK en Adelajdo 1997, kie li alparolis la kongreson en Esperanto. Sur la foto li sidas apud sia edzino de maldekstre.
UEA TRANSIRIS AL EŬRO
Eŭro, la komuna mono de 11 landoj de Eŭropa Unio estis enkondukita la 1-an de januaro. Dum la unuaj tri jaroj ĝi estos nur kontovaluto kaj funkcios apud la koncernaj naciaj valutoj. Fizikan formon eŭro ricevos la 1-an de januaro 2002, kiam ekcirkulos eŭraj monbiletoj kaj moneroj.
Unu eŭro (EUR) egalas al 2,20371 NLG. Respektive 1 NLG estas 0,45378 EUR.
Ekde la 1-a de januaro la librotenado de UEA estas farata en eŭroj. Oni tamen povas daŭre fari pagojn al UEA en guldenoj kaj aliaj konverteblaj valutoj, sed ĉe la librotenado ili estas konvertataj en eŭrojn.
Ankaŭ la prezoj de la libroservo de UEA estas ŝanĝitaj al eŭroj. La rubriko Laste aperis” de la revuo ESPERANTO indikas eŭroprezojn unuafoje en la februara numero.
Rekomendinda libreto por interesitoj, kiuj deziras ekscii pli pri eŭro, estas Eŭro: ecoj kaj sekvoj por ĉiuj” de Marc Vanden Bempt, eldonita de Flandra Esperanto-Ligo en 1997; prezo: 3,55 EUR.
UEA KANDIDATIGITA
POR LA HILTON-PREMIO
UEA estas kandidato por la ĉi-jara Humaneca Premio de Hilton, starigita de la Fonduso Conrad N. Hilton por honori volontulan, karitatan aŭ ne-registaran organizaĵon kiu eksterordinare kontribuis al la mildigo de homa sufero”. La Fonduso portas la nomon de sia fondinto, la fama hotelentreprenisto Hilton.
La Hilton-premio, unu miliono da usonaj dolaroj, estas la plej granda humaneca premio en la mondo.
La kandidatigon de UEA iniciatis s-ro Kent Jones el Usono kaj anoncis la kandidatiga manaĝero Carolyn Gaspar. Fine de sia letero al UEA ŝi skribis: Fonduso Hilton laŭdas vin pro via valora filantropia agado kaj gratulas vin pro via kandidatigo.”
Laŭ la peto de la Fonduso la Centra Oficejo pretigis por la ĵurio ampleksan dokumentaron pri la 90-jara agado de UEA (angligis s-ro William Harris el Usono) por la celoj de la premio.
Kadre de Kampanjo 2000 komenciĝis la preparoj por denove kandidatigi UEA ankaŭ por la pacpremio de Nobel.
APERIS STUDKAJERO PRI LA
MANIFESTO DE PRAGO
Kio ni estas kaj kion ni celas. Komentoj pri la Manifesto de la movado por la internacia lingvo Esperanto. Red. Osmo Buller kaj Renato Corsetti. Grafike aranĝita de Francisco L. Veuthey. Rotterdam: UEA, 1999. ISBN 92 9017 061 1. 24p. 30cm. Prezo: 5,50 eŭroj. Sep konataj fakuloj kontribuis al la studkajero artikolon pri ĉiu tezo de la Manifesto: Frank Stocker (demokratio), prof. Duncan Charters (transnacia edukado), lingvopedagogo Katalin Smideliusz (pedagogia efikeco), psiĥolingvisto Renato Corsetti (plurlingveco), vicprezidanto de IKEL Uwe Joachim Moritz (lingvaj rajtoj), lingvosociologo Mark Fettes (lingva diverseco) kaj verkisto Spomenka Ŝtimec (homa emancipiĝo).
Rekomendoj de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
La konsulta komisiono, ricevinte demandojn pri la vortoj inline skates, snowboard, halfpipe, mountainbike, gameboy", rekomendas:
Por inline skates: rulŝuo, jam vaste uzata, estas ŝuo kun radetoj aranĝitaj unu- aŭ duvice; do por inline skates ni rekomendas unuvicaj rulŝuoj”.
Por snowboard: glit(o)tabulo - unuobla skio, sur kiu starante ambaŭkrure oni glitas laŭ neĝa deklivo. Tolerebla ŝajnas ankaŭ la termino neĝtabulo”.
Por halfpipe: duontubo - tiuforma instalaĵo por pendole veturi en ĝi per rultabulo.
Por mountainbike: mont(o)biciklo, montarbiciklo - fortika biciklo taŭga por veturi sur natura kaj dekliva tereno (terenbiciklo).
Por gameboy (varnomo): ludkomputil(et)o - tiuspeca portebla aparateto kun ludprogramo, precipe por infanoj.
Krome oni demandis, ĉu la terminoj "poŝtelefono" kaj "kompaktdiskilo" estas akcepteblaj. Tion la konsulta komisiono jesis, aldonante ke por portebla kompaktdiskilo sufiĉas kutime ankaŭ la termino poŝdiskilo”.
La konsulta komisiono atentigas, ke tiuj ĉi rekomendoj ne estas decido de la Akademio de Esperanto. Lingvajn demandojn ĉiu povas direkti al la direktoro de la konsulta komisiono: Stefan Maul, Pferseer Str. 15, DE-86150 Augsburg, Germanio; e-poŝto: maul@newsfactory.net
Konkurso Liro-99
Post la sukcesaj internaciaj konkursoj Liro-97” kaj Liro-98”, Urala Esperantista Societo (UES) kaj la redakcio de La Ondo de Esperanto” denove invitas ĉiujn dezirantojn partopreni ĉi-jare en Liro-99”. Okazos kvin konkursoj: 1. Originala prozo; 2. Originala poezio; 3. Traduka prozo el la rusa lingvo: novelo de Anton Ĉeĥov Ĥameleon”; 4. Traduka poezio el la rusa lingvo (libere elektebla); 5. Primovada karikaturo. La kvanto de la konkursaĵoj kaj ilia amplekso ne estas limigitaj. Bonvolu sendi tri tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ tre klare skribitajn ekz-ojn de la originalo (por la 4a branĉo ankaŭ de la traduko) ĝis la 1a de oktobro 1999 laŭ la adreso RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando. La karikaturoj devas esti senditaj unuekzemplere kaj uzi nur nigran koloron sur blanka papero.
Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso. Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj jam estis publikigitaj papere aŭ rete aŭ premiitaj en aliaj konkursoj. La laŭreatoj de Liro-99” ricevos valorajn libropremiojn. La rezulto estos anoncita je la Zamenhofa Tago. La organizantoj rezervas al si la rajton ĝis la 31a de decembro 2001 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto” aŭ en aparta eldonaĵo, kondiĉe ke ili avertos pri tio la aŭtoron ĝis 1 feb. 2000.
ESPERANTOLOGIO KOMPUTILE
La Esperantologia Konferenco de la ĉi-jara Universala Kongreso en Berlino pristudos la demandon kio estas farenda, farinda kaj farebla por plibonigi la elektronikan vojstrukturon de la lingvo. Kiel ni arkivu la ekzistantajn materialojn? Kiel oni povas profiti de ili? Kiel ni povos stimuli Esperantan lingvoteknologion?
Pri la Nacia Kongreso de Kubo
Sukcese sesiis en Havano la Tria Nacia Kongreso de KEA inter la 11a kaj 13a de marto. La kongreson partoprenis pli ol cent kubanoj kaj deko da eksterlandaj samideanoj entute el 8 landoj. Oni ĝuis prelegojn, rondan tablon, aŭkcion, forumon pri la rolo de Eo en la tria jarmilo kaj artajn vesperojn kun kanto, deklamado, danco kaj aliaj.
Pri la forpaso de Andreo CSEH
La 9-an de marto 1979 mortis en Den Haag (Nederlando) Andreo CSEH, unu el la grandaj figuroj de la Esperanto-Movado. Li naskiĝis la 12-an de septembro 1895 en Marosludas (hodiaŭ Lodosul-de-Mures), lernis Esperanton en 1919 kaj fariĝis katolika pastro en 1919. En 1920 naskiĝis lia metodo, vaste konata ĝis hodiaŭ kiel Cseh-metodo, kaj helpe de ĝi li iris sian triumfan vojon en la Esperanto-Movado. En 1930 li fondis kune kun gesinjoroj Isbrucker la Internacian Cseh-Instituton en Nederlando, poste alinomita al Internacia Esperanto-Instituto. Du jarojn poste li kreis la revuon La Praktiko”, kiun li gvidis kaj redaktis dum ĉirkaŭ 30 jaroj. Li estis ankaŭ la kreinto de la E-monunuo la stelo”. (Atilio Orellana Rojas)
AIS San-Marino en Meksikio
La Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino iras ekster-Eŭropen: En Meksikio fondiĝis landa asocio, kiu promesas iam fariĝi plenrajta filio de AIS. Danke al iniciato de prof. FeldmannGonzales jam okazis multe atentata prelegserio en pluraj Meksikiaj universitatoj, interalie en Mexicali, Celaya, Meksikurbo kaj Monterrey.
Kunveno de Esperanto-Asocioj de Mez-Eŭropaj landoj.
okazis inter la 19-21a de marto en Budapeŝto. Ĝis la sekva kunveno (17-19 septembro 1999, Slovakio) la invitotaj landaj asocioj - Aŭstrio, Ĉeĥio, Hungario, Kroatio, Pollando, Slovakio, Slovenio - preparos proponojn por fari komunajn kampanjojn respektive komunan internacian renkontiĝon.
Verda longmarŝo
de ĉinaj esperantistoj
La 1-an de januaro 1999 ekmarŝis karavano de ĉinaj esperantistoj en la starta urbo Lianyungang - la komenco de la AziaEŭropa Fervoja Arko. Ĉeestis la reprezentantoj de la urbestroj de urboj Huangshi kaj Lianyungang kaj reprezentantoj de Esperanto-organizoj de la du urboj, eĉ geknaba orkestro! La planita marŝlinio estas: (Ĉinio) Lianyungang - Xuzhou - Shangqiu - Kaifeng - Zhengzhou - Xi'an - Baoji - Lanzhou - Jiuquan - Ulumuqi - Kazakistano - (Rusio) Jekaterinburg - (Belorusio) Minsk - (Pollando) Varsovio - (Germanio) Berlino -- (Nederlando) = Roterdamo. La karavano jam ĉiutage faras ĉirkaŭ 20 km.
Koncize
- 40-jara jubileo de la E-elsendoj de Pola Radio. Lige kun la jubileo la E-Redakcio de Pola Radio komencis reaŭdigi interesajn intervjuojn kaj son-raportojn el la pasintaj 40 jaroj. Ekde marto vendrede je la 20-a kaj 22.30, sabate - je la 6.30 kaj lunde la 8-an je la 15.30 h. oni reaŭdigos intervju-ciklo kun Ada Fighiera Sikorska, prof. Ivo Lapenna, Julio Baghy, Kalomano Kalocsay k.a. Prezidanto de UEA sendis gratulmesaĝom al Pola Radio por ĝia kontribuo al Esperanto-kulturo
- Kontakto, organo de TEJO, legata en 90 landoj, aperas nun pli regule kun koloraj koverto kaj interna paĝo.
- UEA invitas lingvistojn al UK por ke ili vidu, ke Esperanto vivas kaj prosperas
- Nederlandanoj eldonis Esperanto-ŝlosilon en nacia lingvo, taŭga por disdonado en informejoj
- Venezuelaj samideanoj, kiuj urĝe bezonas malmultekostan, sed profesian varbilon, iniciatas renkontiĝon de hispanlingvaj landaj asocioj dum UK en Berlino, fakte la unuan kunlaborigan kunvenon de hispanlingvaj esp-istoj.
- Antaŭ 90 jaroj Aleksander Saĥarov aperigis gazeton La Ondo de Esperanto, kiu ĝis 1917 eldonis 101 numerojn. En 1991 refondis ĝin Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov.
- Ĉu vi parolas pri Donjuano aŭ Donĵuano (ankaŭ minuskle?): Donjuano (PIV) - Donĵuano (franca prononco) - Donĥuano (hispana prononco) - Don Johano (traduko) estas variantoj aperantaj en Esperanto pri la fama amoranto. En Internet aperis malgranda enketo, kiu surprize aprobis la varianaton francan (Donĵuano).
- Ret-kursoj. En Internet funkcias pluraj Esperanto-kursoj. Aperas voĉoj, ke estus utile, se spertuloj helpus al aliaj landoj krei en la reto sistemon de bonaj kursoj, kiuj enkondukus novulon ne nur en la lingvon, sed ankaŭ en la movadon. Problemoj ekzistas ĉe korektado de taskoj, ĉar mankas korektantoj rete alireblaj.
- ILEI klopodas kolekti materialojn, laŭ kiuj en unuopaj landoj okazas la asociaj ekzamenoj.
- Vivanta vortaro de Esperanto kolektos novajn vortojn aperintajn en revuoj, ĵurnaloj, libroj kaj aliaj tekstoj, tamen ne neologismoj anstataŭ klasikaj vortoj, sed vortojn por novaj realaĵoj. Antaŭ libroforma eldono ili estos publikigataj en la reto.
- Amasa E-instruado en Hungario. En februaro komenciĝis nova semestro en KLTE (Scienca Universitato Lajos KOSSUTH” en Debrecen, Hungario), la gestudentoj ĉi-foje rekordnombre enskribiĝis por la baza Esperanto-kurso, ja 125 gejunuloj komencis lerni nian lingvon. La kursestro estas Tibor PAPP. La kurso finiĝos en junio per t.n. studfina ekzameno.
- Helenaj Klasikoj. Andaluzia Esperanto Unuiĝo pretigis du eldonaĵojn: Plutoso”, komedio de Aristofano, tradukita de Eugéne Noél en 1906, rekompostita kaj iom komentariita de José F. Martín; kaj Dialogoj de la dioj”, verko de Lukiano, tradukita de José F. Martín.
- Esperanto pontis al Japanio. En Tokio en mil ekzempleroj aperis la japana traduko de la libro de Spomenka Ŝtimec TENA - HEJMO EN MEZEŬROPO.
- Renkontiĝo de Esperantlingvaj Familioj
okazos en la pola Przytok apud Zielona Gora, 3-horojn trajne de UK en Berlino, de la 7a ĝis la 14a de aŭgusto 1999 (tuj post la UK).
AMIKO EL KONGOLANDO
skribis leterojn al s-ano Středa en Úpice pri Esperanto-movado en lia lando:
En Afriko la lingvaj problemoj estas unu el la ĉefaj fontoj de kvereloj inter etnoj, malfido inter popoloj kaj nekomprenado inter nacioj.
Demokratia Kongolanda Respubliko (eksa Zairio) havas 11 provincojn kun la franca, angla kaj svahila lingvoj.
«MAG HELGA KLUBO» estis kreita de esperantistoj en Lugupu, unu el la rifuĝejoj por kongolandanoj en la provinco Kigoma de Tanzanio, la 11-an de februaro 1998. La ejo situis je 80 km de Kigoma-Urbo en la dezerta kaj varmega regiono apud Uvinga. Proksimume 40.000 rifuĝintoj loĝas en ĝi.
Ni celas veki intereson ĉe gejunuloj pri la neceso de Esperanto, krei interesperantistajn solidarecon kaj amikecon por kune solvi niajn ĉirkaŭajn problemojn kaj defendadi la popolajn rajtojn kontraŭ la registaraj perfortoj kaj agresadoj por respekti la homan dignon surbaze de la principo: solidareco, paco kaj justeco.
Bazajn sciojn pri la internacia lingvo ni instruas en lerneja centro por faciligi al niaj lernantoj sekvi bonege la korespondajn kursojn tra la internacia aŭstria radio, ktp. Kunvenojn por interŝanĝoj de spertoj ni organizas dufoje en semajno, sabaton kaj dimanĉon, de la 15-a ĝis la 17-a horo.
Ni planas sciigi bazajn kaj mezajn lernejojn pri la internacia lingvo kaj disvastigi nian agadon en aliaj rifuĝejoj en Tanzanio, ekzemple en Rifuĝejoj de Burundianoj, Ruandanoj kaj Kongolandanoj.
Tamen nin obstaklas manko de dokumentoj pri la historio de Esperanto, de lernomaterialoj, de transportaj rimedoj por facile atingi aliajn rifuĝejojn kaj manko de monrimedoj por enpoŝtigi niajn korespondajn leterojn.
Mi estas 37-jara Kongolandano, vivas kune kun mia edzino kaj infanino en Kongolanda rifuĝejo de Lugupu en Kigoma Tanzanio ekde marto 1997.
La vivo en Rifuĝejo estas malfacila. Nenia distro ekzistas. Niaj dometoj estas faritaj el bambuaj palisetoj kovritaj per plasta folio; ili similas al tendoj. En tiaj cirkonstancoj ĉiu kontakto kun la ekstera mondo rompas izolitecon.
En rifuĝejo ni ricevas tage 350 g da maiza faruno, 120 g da fazeolo aŭ pizo,
30 g da sojo, 20 g da oleo kaj monate 120 g da sapo.
En la rifuĝejo mi ne laboras, do mi ne havas salajron. Por enpoŝtigi miajn leterojn aŭ kontentigi familiajn bezonojn, mi vendas kelkajn gramojn da faruno aŭ da fazeolo.
Mia edzino okupiĝas pri la kuirejo kaj pri nia infanino Monique. Ŝi ankaŭ defendas virinajn rajtojn en nia rifuĝejo.
Infanoj frekventas bazan lernejon. Al la meza lernejo parencoj organiziĝas kontribui ion por la instruistoj (vendas parton de siaj nutraĵoj monate).
En Kongolando kaj Tanzanio ekzistas du sezonoj: la seka kaj la malseka. La jaro komenciĝas per via novembro.
Via Lwitela
De la samideanoj ni atendas kelkajn subtenajn konsilojn je adreso:
S-ro LWITELA M. GVERCHOOM, p.o. box: 612, KIGOMA, Tanzanio.
Albrecht KRONENBERGERD - 67433NEUSTADT,17.02.1999
PastroAm Wiesbrunnen ?9
telefono: (0) 6321/ 6162
GERMAMO
al ĉiuj membroj de la Esperanto-laborunuiĝo en la dioceso Spever
Karaj aeamikoj,
du gravajn aferojn mi hodiaŭ volas skribi al vi:
unue:
Nia unua esperanta meso en tiu ĉi jaro okazis dimanĉon, la 28-an de februaro 1999, je la 15a horo, en la katedralo de Speyer. Vi jam nun povas skribi en vian kalendaron la datojn de la aliaj diservoj en Speyer 1999: la 25-an de aprilo, la 27-an de junio, la 26-an de septembro kaj la 2l-an de novembro. Tiujn, kiuj loĝas pli-malpli proksime, mi petas: Bonvolu, se iel ajn eble, veni. Venigu ankaŭ viajn konatojn kaj familianojn.
Ni havos diservojn ankaŭ dum la OSIEK-konferenco en Metz, dum la kultursemajnfinoj en Nancy kaj Homburg, kadre de la Evangeliaj Ekleziaj Tagoj en Stuttgart, dum la Universala Kongreso en Berlin kaj memkompreneble dum la Ekumena Kongreso en Gliwice. Krome estos regule esperantaj diservoj en Stuttgart kaj Freiburg.
due:
Vi scias, ke mi ekde la komenco de nia laboro neniam petis financan kontribuon de vi. Ni ĉiam havis (kaj havos) sufiĉe da mono por la kutima laboro. Sed nun estas nova situacio. Legu kaj prijuĝu mem:
Longe dezirata! Baldaŭ aperos la oficiala Ekumena Diserva Libro de IKUE kaj KELI. Ĝia titolo estos: ADORU. Ĝi estos riĉ-enhava (pli ol mil-paĝa), profesie presita sur biblia papero, do malpeza kaj ne tro dika, solide bindita, taŭga por ĉiaj diservoj kaj por privata uzo. La presejo ĉe la fama eldonejo Herder faris al ni favoran oferton, kiu validas ĝis la 15a de marto 2000.
Nun estas via vico! Estas bezonaj centoj da buŝoj, kiuj diskonigas la projekton, kaj centoj da manoj, kiuj finance realigas ĝin. Konkrete: Sendu, laŭ via ebleco, vian donacon al nia kasisto Bernhard Eichkorn, Romausring 20, D - 78050VS-Villingen, Germanio. Jen liaj kontoj:
aŭ: 211 93-704 ĉe Postbank Stuttgart (BLZ 600 100 70),
aŭ: echk-x ĉe UEA.
Kiu ĝiros 50 Eurojn aŭ pli, aŭtomate venontjare ricevos ekzempleron tuj post apero.
Memkompreneble ankaŭ pli malgrandaj sumoj estas bonvenaj. Ni danke kvitancos ĉiun donacon (se la adreso estas legebla).
Por la Ekumena Komsiono de IKUE kaj KELI:
Albrecht Kronenberger Adolf Burkhardt
Tiun alvokon, kiu aperos ankaŭ en la IKUE-revuo Espero Katolika kaj la KELI-gazeto Dia Regno, mi ege rekomendas al viaj koroj kaj monujoj.
FACILA ESPERANTO”
estas 8-paĝa organo de Pakistana Esperanto-Asocio, kiu dissemas nian lingvon en tiu 100-miliona azia lando nord-oriente de Hindio. La lando estas multnacia kaj multlingva, sed komune ĉiuj parolas la lingvon urdu, tamen ekster la mez-azia teritorio nekonatan. La redakcio danke akceptos kontribuojn:
Facila Esperanto, # 405, Ginza Center, Blue Area, Islamabad, Pakistan.
Amerika esperanto vivas
Konciza raporto pri la kvara tutamerika kongreso.
La kvara tutamerika kongreso okazis lime de la januaro kaj februaro en la kolombia ĉefurbo Bogoto sub la slogano "Esperanto kaj la tria jarmilo". Spite de katastrofa tertremo, kiu trafis Kolombion mallonge antaŭ la kongreso, programo komenciĝis laŭ plano. Sesdek kongresaj partoprenantoj el dekkvin landoj povis vidi la vivan ekzempleron de esperanta solidareco kaj frateco de hungara kuracisto Petro Denke, kiu helpis al familio de sia esperanta amiko rekte en la urbo Armenio, kiu estis plej forte damaĝita. Kongresanoj ankaŭ kolektis monan subtenon por familioj de armeniaj esperantistoj, kiuj perdis ĉiun posedaĵon kaj kies domoj estis komplete detruitaj.
Inaŭguron de kongreso ĉeestis kolombia ministro de kulturo Alberto Casas de Santamaria kaj ankaŭ prezidento de la ŝtato sendis salutan mesaĝon. Laŭ adresaro de jarlibro aŭ Pasporta servo oni povus konkludi, ke esperanta movado en Kolombio preskaŭ ne ekzistas. Kontraŭo estas vero. Kongresanoj povis renkontiĝi kun tre agemaj kaj amikemaj esperantistoj, inter kiuj elstaris motoro de la tuta kongreso, oferema kaj laborema esperantisto Santiago Alvarez. Ĉefe en landoj, kie la nacia trajto ne favoras al tendenco esti organizata, la homoj de tiu tipo estas neaprezeblaj. Kongresa organiza teamo surprizis partoprenantojn ne nur per juna aĝo sed ankaŭ per tre kvalita nivelo de la lingvo. Tia realeco estas tiom pli surprizinda sur sudamerika kontinento, kie ĉefe regas nur hispana lingvo kaj bezono de aliaj estas limigita.
Ju malpli esperantistoj estis el diversaj motivoj kapablaj partopreni kongreson, des pli bona estis ilia kvalito. Prelegoj de prezidanto de esperanta akademio Geraldo Mattos kaj de eminenta esperantisto, konsilanto kaj financa subtenanto de la kongreso Luis Jorge Santos apartenis al la plej bonaj. Ankaŭ ĉiuj kontribuaĵoj de redaktoro de Brazila esperantisto Gilbert Rene Ledon kaj Johano Bachrich el Venezuelo ĉiam akiris grandan atentemon. Ĉeĥa Esperanto-movado estis prezentita jam la unuan tagon per prelego pri nuntempa situacio de nia asocio kaj ĉefe per grandnombra kolekto de esperantaj libroj el firmao Kava-Pech, kiujn Petr Chrdle sendis al kolombiaj esperantistoj. Tre kurioza estis ĉeesto de estrarano pri informado de Kuba Esperanto-Asocio Juan Ramón Rodríguez, kiu ricevis permeson viziti Kolombion nur en la lasta momento kaj atingis Bogoton la lastan kongresan tagon. Ĉar temis pri tre sperta esperantisto, estis malprofito, ke kongresanoj ne havis sufiĉe da tempo por interŝanĝo de opinioj.
La kvalitnivelo de la kongreso estis tre alta kaj tempopostulema. Estas eble diri, ke al kongresanoj preskaŭ mankis tempo por ripozo. El abunda kaj bunta programo ĉiu povis elekti ion laŭ propra intereso. Seriozaj prelegoj alternis kulturajn prezentaĵojn de indiĝenaj muzik- kaj dancgrupoj, artistoj kaj ekvadoraj taoistoj. Pinton de kultura programo kreis la vespera teatraĵo sub gvido de Luis Jorge Santos "Nigraj inkvizitoroj, flavaj klaĉulinoj", kiu estis interesa ĉefe el vidpunkto de kvalita Esperanto kaj juneco de geaktoroj.
La kongreso estis akompanata per ekskursoj, el kiuj la vizito de la sala katedralo ĉe urbo Zipakira kaj de mondfama muzeo de oro apartenis al plej interesaj.
Al ĉefaj rezultoj de la kongreso apartenas unuavice la akceptita rezolucio, plano de venontaj tutamerikaj kongresoj kaj por kolombia esperanto- movado grava elekto de nova prezidanto de Kolombia Esperanto- Ligo Ruben Torres. Li certe estas kune kun relative granda nombro de kolombiaj esperantistoj garantio de sukcesa estonteco de esperanta movado en Kolombio.
Jiří Caletka, Opava
Aldone al raporto de J. Caletka:
Post finiĝo de la kongreso ricevis nia asocio leteron de ĝia ĝenerala sekretario Santiago Alvarez. En ĝi estas inter aliaj ankaŭ jenaj vortoj:
Sinjoro Caletka dece reprezentis vian asocion, prelegis pri la Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj inteligente kaj sindoneme kunhelpis gravan parton de la kongresa organizo. Li saĝe konsilis la sekretarion de la evento kaj ĉiam estis prete sekvi la disvolviĝon de la kongreso. Solidare al la viktimoj de la terura katastrofo en Aremenio, s-ro Caletka vojaĝis al tiu loko akompanita de aliaj samideanoj. Do, lia restado ĉe ni simple estis neforgesebla.”
Mi do dankas al nia membro, kiu tiel noble kontribuis al prestiĝo de nia asocio kaj ankaŭ nacio en tiom malproksima lando.
V. Kočvara, prezidanto
Ĉefa esperanta krokodilo vizitis la urbon Opava.
Tri martajn semajnojn restadis en Opava ĉefa krokodilo de monda esperanta movado Edward Ledzinski el Usono. Krokodilo konatiĝis kun opava esperantisto Jiří Caletka antaŭ kvin jaroj en Londono dum lia restado kadre de Pasporta servo. Edward vizitis jam pli ol dek universalajn kongresojn kaj ankaŭ dum Praga kongreso en jaro 1996 li fiere portis sur sia roverso oran insignon de krokodilo. Je la demando, kial li jam ne ellernis esperanton, li respondis, ke tiel estus endanĝerigata lia posteno de ĉefa krokodilo.
FACILA ESPERANTO”
estas 8-paĝa organo de Pakistana Esperanto-Asocio, kiu dissemas nian lingvon en tiu 100-miliona azia lando nord-oriente de Hindio. La lando estas multnacia kaj multlingva, sed komune ĉiuj parolas la lingvon urdu, tamen ekster la mez-azia teritorio nekonatan. La redakcio danke akceptos kontribuojn:
Facila Esperanto, # 405, Ginza Center, Blue Area, Islamabad, Pakistan.
ADORU”
Baldaŭ aperos la oficiala Ekumena Diserva Libro de IKUE kaj KELI. Ĝia titolo estos: ADORU. Ĝi estos riĉ-enhava (pli ol mil-paĝa), profesie presita sur biblia papero, do malpeza kaj ne tro dika, solide bindita, taŭga por ĉiaj diservoj kaj por privata uzo. La presejo ĉe la fama eldonejo Herder faris al ni favoran oferton, kiu validas ĝis la 15a de marto 2000.
Albrecht Kronenberger
Adolf Burkhardt
Ĉu elmortinta lingvo?
Filatelistoj konas poŝtmarkojn de britia insulo Mankso, kiu havas eĉ siajn proprajn monerojn kun surskribo Ellan Vannin”, kio estas nomo de la insulo en la manksa lingvo el la kelta lingvogrupo. Pri la lingvo oni asertas, ke ĝi estas elmortinta, sed manksinsula esperantisto skribas:
Je la komenco de ĉi tiu jarcento ĉ. 4500 manksanoj parolis la manksan, sed jam en 1946 ankoraŭ vivis nur 20 denaskaj parolantoj (la lasta, Ned Maddrell, mortis 97-jaraĝa en 1974). Tamen la lingvo ne mortis kun li. Areto da junaj homoj eklernis la manksan konversacie de la denaskaj parolantoj jam dum la jaroj 1930-55, kaj ĉi tiel ili daŭrigis la parolan uzadon de la lingvo kaj mem instruis aliajn, pli junajn interesiĝintojn. Nuntempe parolas flue la manksan ĉ. cent homoj, dum ke eble ducent malpli bone scias ĝin.”
Por ni estas interese, ke en la manksa kaj irlanda lingvoj ekzistas la sama sono kiel ĉeĥa ř, kiun multaj opinias esti ĉeĥa specialaĵo. Tamen ĝi estas en la pola (rz), en la soraba (luzacia) ( ) kaj ankaŭ en du sudamerikaj indianaj lingvoj, nome en la keĉua kaj la ajmara.
Lubomír Středa
HUNDO
Kiel infano mi loĝis en domo kun hundoj. Mi tre amikiĝis kun ili, ĉar mi estis malsana per infana paralizo kaj ne povis ludi kun ceteraj infanoj.
Kaj la amo al hundoj akompanas min ĝis nun. Mi decidis dresi hundinon Corry” (Kori). Komence mi ekzercis ĝin malfermi la pordon, poste alporti diversajn objektojn kaj nun jam okazas, ke ĝi alportas tuj ĉiujn falintajn objektojn, eĉ sen mia peto.
Tiel ekzercita hundo estas fidinda helpanto ne nur por nemoviĝemaj homoj, sed ankaŭ por psike malsanaj aŭ por homoj, kiuj vivas solece. Estas konata vero, ke la hundo estas la plej bona amiko de homo.
En fremdlando oni jam ofte konas hundojn por handikapuloj, sed ĉe ni tiu terapio estas preskaŭ nekonata. Mi volonte informos ĉiujn interesatojn pri la hund-dresado kaj povas persone prezenti demonstron kun mia Corry (adreso: U starého mlýna 18/6, 104 00 Uhřiněves, tel. 02/677 122 64). Mi jam aliĝis kiel dresistino en la fondaĵo Jessi” (Ĝesi) kaj atendas respondon.
Pavla Zemanová
BRIAN
Ni estis kvinopo: gepatroj, Georgo, Hana kaj Brian. La lastan anon, Brianon, ni akceptis kiam ĝi estis ankoraŭ pufeca globeto, bebopaŝe moviĝanta en elverŝata lakto, serĉanta konsolon kaj sekuron en nia sino, ruliĝanta mispaŝe sur ŝtuparo kaj opiniante niajn ŝuojn same vivaj kiel nin. Kiam la ŝuoj moviĝis, ĝi sekvis ilin same kiel ĉiuj hundidoj penantaj kuratingi siajn pliaĝulojn kaj kiam la ŝuoj ne moviĝis, per mordado ĝi igis ilin movi aŭ eble ludigi.
Brian restis nia eĉ post dek du jaroj, kiam li serĉis en nia rondo sian savon antaŭsentante sian finon. Li forpasis de ni peze, sed silente, liajn dolorojn ni povis nur supozi. Li ĉesis spiri kaj al ni restis nur malĝojo. Malĝojo pri estaĵo, kiu tiom penis kompreni nin, kiu tiom deziris esti nia. Li foriris, li malaperis por ni. Kia ligo ĉi-tie rompiĝis? Ĉu entute io restis? Se foriras homo, foriras animo. Kaj kio foriras kun hundo? Ne, ni prezentos neniajn herezajn respondojn. Ni estas nur konvinkitaj, ke tiumomente malfermiĝis ĉi-tie ia malpleno, kiu jam ne plu pleniĝos. Tiel okazas ĉiam, kiam ni perdas iun, kun kiu ni estas ligitaj.
Ne ekzistas alia estaĵo, kiu sukcesis tiom proksimiĝi al ni kiel hundo. Maeterlinck aldonas: Eĉ se ĝia mastro estus aĉa, fiera, maljusta, idiota aŭ kruela, en la sindonantaj, fidoplenaj okuloj ĝiaj li estas ununura neerarebla, netuŝebla, dieca estaĵo.
Se ni sukcesus proksimiĝi al la hundo same kiel ĝi sukceas proksimiĝi al ni, tio avantaĝus por ni ambaŭ. La devizo »hunda vivo« ne plu povus soni blasfeme, sed ĝi simbolus modelon.
Karel Kraft
Katastrofo en karbominejo
Dum tradukado ofte aperas problemo, kiel esperantigi lingvaĵon de persono, parolanta dialekte. Jen unu el eksperimentoj.
Scias vi certe, kvel fartas karbomonistoj. Ĉvumomente vo okazas al vu. Jen mortigas, jen piedon rompas. Tvel okazis foje dum nokta skipo - unu viron kaputigis. Kuracisto venis, ekrigardis kaj diris: Estas li morta, jes, tute morta.” Grupestro alparolis ministojn: Viroj, vu devas iri al lva edzino, aj tre delikate tvon diri, viroj. Por ke vi ne timigu la virinon tvom, ke ŝi falu.” Franĉjo diras: Do, mi plenumos tvon aj Aloĉjo iros kun mi.”
Adolf Staňura
Předplatileté HEROLDA
dostali poslední číslo ze Švýcarska s upomínkou na předplatné, i když mají zaplaceno. Kvůli některým opozdilcům byla hromadná platba byla odeslána až v březnu, proto distributor před odesláním posledního čísla nebyl včas informán, nyní je však už vše v pořádku.
Ekzercu iom
Kio estas ĝuste?
1a) Patrino konfidis bebon al fidinda homo.
1b) Patrino fidis bebon al konfidinda homo. 2a) Vojaĝagentejo ofertas siajn deĵorojn.
2b) Viroj grimpis sur monto.
3a) Patrino lulas bebon.
3b) Patrino balancas bebon.
4a) Lokomotivo tiras vagonojn.
4b) Lokomotivo trenas vagonojn.
5a) Ŝi ne estas tro bela.
5b) Ŝi ne estas tre bela.
laŭ Jaroslav David
Solvoj de la ekzerco dekstre:
1a, 2b, 3a, 4ab (ambaŭ uzataj), 5b
DONACOJ POR ĈEA
en 1998 ĝis 31.3.1999
Antoš Oldřich, Děčín 100,-
Barandovská Věra dr., Germanio 3 300,-
Bartovská Marie, Frýdek-Místek 100,-
Blažek Jan, Strakonice 50,-
Bretšnajdr Antonín, Skalice n.Svit. 300,-
Čermák Stanislav, Železný Brod 100,-
Čermáková Ludmila, Ostrava 100,-
Čermáková Martina, Železný Brod 50,-
Červenka Miloslav, Otrokovice 1 000,-
Chaloupková Leonarda, Světice 500,-
Chlum Augustin, Liberec 50,-
Chmelová Vlasta, Lázně Bohdaneč 1 000,-
Chytil Ludvík, Přerov 150,-
Chytka Bohumír, Pyšel 100,-
David Sláva, Pustějov 150,-
Drahotová Jindřiška, Ml. Boleslav 30,-
Drbohlavová Ivana, Turnov 550,-
EK Dukla Pardubice 100,-
Gajdzica Gustav, Třinec 1 000,-
Grym Bedřich, Havířov 200,-
Heczko Gustav, Ostrava 540,-
Hejcman Jan, Praha 4 300,-
Henzlová Božena, Lipník n.Beč. 100,-
Heřman Roman, Kosmonosy 50,-
Hofman Josef, Plzeň 1 000,-
Hora Jiří, Praha 3 150,-
Hradil Josef MUDr., M. Hradiště 1 100,-
Ivanová Jaroslava, Hrádek n.Nisou 200,-
Jakubec Alois, Hranice 100,-
Kasjaněnko Vladimír, Praha 200,-
Khun Zdeněk, Hořice v Podkrk. 200,-
Klementová Alena, Karlovy Vary 100,-
Kočvara Drahomír, Ostrava 200,-
Kopecký Karel, Třebechovice 100,-
Koželuh Blahomil, Stříbro 100,-
Krbec Stanislav ing., Hromnice 120,-
Křížková Jana, Lanškroun 100,-
Kuřeová Marie, Liberec 500,-
Laube Jiří, Roudnice n.L. 300,-
Mádl Pavel, Benešov 300,-
Maurenz Karel, Karlovy Vary 200,-
Melichárková Jana Mgr., Ratíškovice 30,-
Milúchová Amálie, Ostrava 200,-
Mlčák Antonín, Štíty 50,-
Mohapl Vladimír JUDr., Olomouc 200,-
Mrázová Anna, Rokycany 130,-
Novák Petr, Řevnice 1 000,-
Nováková Helena, Kopřivnice 500,-
Novobilský Vlastimil Prof., Ústí n.L. 300,-
Novosad Josef, Ostrov n.O. 30,-
Novotná Zdena, Česká Třebová 30,-
Nyklíček Ludvík, Dvůr Králové 200,-
Ondráček Jindřich, Praha 130,-
Páral Pavel MUDr., Ústí n.L. 200,-
Patera Jiří, Praha 230,-
Petráčková Milada, Nevratice 100,-
Picek Josef, Skuteč 1 000,-
Picková Milena Mgr., Brno 1 000,-
Pluhař Zdeněk ing., Praha 400,-
Podepřel Rostislav, Veverská Bítýška 830,-
Rejlová Zdeňka, Třebíč 100,-
Řezáč Zdeněk, Velké Hamry 200,-
Rybenský Jan, Havlíčkův Brod 100,-
Ryšavý Josef, Uherský Brod 200,-
Rytíř František MVDr., Tábor 130,-
Rýznar Linhart, Svitavy 100,-
Šatánková Ludmila, Střítež 200,-
Šimberský Josef, Chleny 200,-
Šperling Jaroslav, Praha 100,-
Srbová Ludmila, Pardubice 100,-
Stejskal František, Osek u Duchcova 100,-
Strouha Karel, Náchod 100,-
Suchý Čestmír, Kraslice 300,-
Szappancsik František, Vel. Svatoňovice 500,-
Toman Bohumil, Prostějov 1 000,-
Trojan Vojtěch, Žacléř 200,-
Ullrich Rudolf, Pardubice 100,-
Urbanová Eli, Praha 100,-
Vejšická Blanka, Březnice 500,-
Vencl Jiří ing., Česká Třebová 20,-
Votoček Karel ing., Štětí 200,-
Vozáková Anna, Slavičín 100,-
Vrzák Bohumil, Třebíč 300,-
geedz.. Vyšinka, Vracov 1 000,-
Zubová Blanka, Lysá n.L. 150,-
Anonimuloj (ne deziris publikigon) 2 950,-
Sume 30 500,-
La komitato de ĈEA kore dankas al ĉiuj donacintoj!
Příjmy 1998
členské příspěvky ČES 82 431,00 Kč
příspěvky UEA 50 566,75 Kč
písemné kursy 2 730,00 Kč
Dary 25 860,00 Kč
Předplatné IF 7 060,92 Kč
Předplatné Starta 491,00 Kč
Bankovní úroky 5 794,96 Kč
Dividendy 1 094,00 Kč
prodej zboží 14 436,80 Kč
prodej služeb (akce,inzerce) 33 529,10 Kč
jiné 11 900,00 Kč
sekce mládeže 1 195,00 Kč
členské přísp. ILEI 800,00 Kč
6.konference ČES 40 490,00 Kč
konference SAT 1 460,00 Kč
nejasné platby 146,80 Kč
Příjmy 1998 279 986,33 Kč
Výdaje 1998
materiál 20 926,60 Kč
Náklady na prodej
Libroservo 4 055,10 Kč
poštovné 33 661,60 Kč
telefony, Internet 14 335,10 Kč
cestovné 52 480,50 Kč
včetně sekcí a komisí
vydavatelská činnost 132 319,70 Kč
kopírování 253,20 Kč
finanční výdaje * 3 591,20 Kč
bankovní poplatky 3 894,00 Kč
daň z příjmu 4 125,00 Kč
funkční příspěvek předsedy 1 700,00 Kč
odměny 25 366,00 Kč
programové vybavení PC 3 999,00 Kč
nákup služeb 51 211,00 Kč
nákup zboží Libroservo 4 956,00 Kč
nájemné 1 500,00 Kč
pojištění 150,00 Kč
správní poplatky 160,00 Kč
náklady na Starto 40 631,90 Kč
vratky 4 500,00 Kč
srážková daň z úroku 622,00 Kč
jiné výdaje (6.konference aj.) 39 867,40 Kč
reprezentace 160,00 Kč
konference SAT 880,00 Kč
Výdaje 1998 475 345,30 Kč
* finanční výdaje - různé drobné výdaje, do 31.5.98 - včetně Starta
Rozpočet ČES na rok 1999
Příjmy
členské příspěvky 120 000,00 Kč
Tržby Libroservo 60 000,00 Kč
Písemné kursy 3 000,00 Kč
Tržby Starto 1 000,00 Kč
Předplatné IF 2 000,00 Kč
Přijaté úroky 5 000,00 Kč
Dary 30 000,00 Kč
Dividendy 2 000,00 Kč
Prodej cenných papírů 5 000,00 Kč
Sjezd ČES 60 000,00 Kč
Kongres UMEA 120 000,00 Kč
Nespecifikované příjmy 35 000,00 Kč
Návrat pohledávek 62 000,00 Kč
celkem 505 000,00 Kč
Výdaje
Spotřeba materiálu 20 000,00 Kč
Odbytové náklady Libroser.10 000,00 Kč
Cestovné 40 000,00 Kč
Poštovné 40 000,00 Kč
Telefony, Internet 15 000,00 Kč
Vydavatelská činnost 50 000,00 Kč
Funkční příspěvky 6 000,00 Kč
Nákup služeb 50 000,00 Kč
Daně a poplatky 7 000,00 Kč
Sjezd ČES 60 000,00 Kč
Kongres UMEA 100 000,00 Kč
Starto 100 000,00 Kč
Nespecifikované výdaje 7 000,00 Kč
výdaje celkem 505 000,00 Kč
KALENDARO 1999 en Ĉeĥio
1999
apr.-19/25 Seminario Skokovy
maj.-15 Renkontiĝo Velké Losiny
maj.-14/16 Naturamikoj Česká Lípa
maj.-20 Eks-junularo Ostrava-Poruba
maj.-22 90-jaroj EK Prostějov
jun.-20 Ekskurso al Čantoryja
jul.-03/17 I-a etapo SET Lančov
jul.-17/24 Katolika tendaro Sebranice
jul.-18/31 II-a etapo SET Lančov
jul.-24/29 IMEK en Opava
jul.-24/31 SAT-kongreso K. Vary
aŭg.-01/15 III-a etapo SET Lančov
aŭg.-08/13 ILEI-konferenco K. Vary
aŭg.-16/28 Tendaro Nekvasovy
sep.-18/19 XII-a E-tago Pardubice
okt.-15/17 9-a ĈEA-kongreso Tábor
Koboldo petolis
En la pasinta numero de Starto ni informis sur la paĝo 16 pri nova kalendareto de Lančov, sur kiu estas fotoj de la tendaro kaj de la urbo Znojmo ... jen la koboldaĵo, ĉar temas kompreneble pri la urbo Třebíč, kies Esperanto-klubanoj prizorgas la tendaron. La redaktoro petas pardonon de la klubanoj kaj de ambaŭ urboj.
ÚČETNÍ ZÁVĚRKA
Výkaz o majetku a závazcích ke dni 31.12.1998
Český esperantský svaz, pošt. sch. 1069, 111 21 Praha 1
IČO: 00443034
hmotný investiční majetek 180 465,80 Kč
drobný hmotný majetek 51 778,00 Kč
nehmotný majetek - software 3 999,00 Kč
zboží 373 137,00 Kč
pohledávky - nezaplacená faktura 579,90 Kč
peníze v pokladně 302,20 Kč
průběžné položky 61 612,10 Kč
běžný účet v Komerční bance 76 855,84 Kč
termínovaný vklad v Komerční bance 8 148,87 Kč
majetkové cenné papíry 132 149,68 Kč
součet majetku 889 028,39 Kč
vypracovala: Krajíčková
KORESPONDI DEZIRAS
S-ino Akran Razgordanz, n-o 47, Hengan Ave, Takavalan st., Laleh Alley, Tehran (26j)
D-ino Nahio NanDarpur, No 19, Golha Alley, Shahin-e Shomali, Ayatollah Kashani Ave. Tehran 14738 (43j)
S-ino Nastaran NanDarpur, No 53, Abgun Alley, Jahani nasab st. Satar khan, Tehran 14548 (25j)
S-ro Mahmed Mzrbozorgi, No 1234, Sharzati Ave. Islam Abad., Karaj 315 47 (31j)
S-ro Nahio Shaerz, p.o. box 14155-1869, Tehran (38j)
S-ro Behzad Hashenian, p.o. box. 31585-688 Karaj
S-ro Onio Ebrahinour, No 9, Gdbagh Blind, Seoul Ave. Vanak, Tehran 19948 (15j)
F-ino Nayereh Ebrahinpur, No 9, Golbayh Blind. Seoul Ave. Vanak, Tehran 19947 (18j)
Esperanto-grupo, Detskij Dom 59, ul. Vavilova, 90, Krasnojarsk, 660059 Siberio, Rusio deziras korespondi tutmonde (la aĝo ne gravas). La adreso estas komuna:
Hobioj: bb bankbileto, bk bildkarto, bs bokso, dc danco, ds desegno, gl gitarludo, gm glumarko, kb korbopilko, kl kalendaro, kp komputilo, lg legado, mk muziko, pp piedpilko, sk sonkasedo, tr teatro, ts teniso, vj vojaĝo
Aleksandra Balova (1982): tr, ds, bk.
Jevgenij Sadovnikov (1987): pp, ts, bs, gl, dc.
Maksim Labuzov (1985): balalajko, dc, kl.
Nikolaj Antonov (1984): mz, pp, bk, kp.
Andrej Kondiakov (1988): ts, pp, kp, bb, kl.
Pavel Gavrilov (1986): bs, ts, pp, bk.
Aleksandr Janchuk (1986): ts, pp, mz, gm, lg.
Denis Nezbutnij (1984): kp, bs, dc, sk, bk.
Tatjana Cheblukova (1987): mz, lg, kl.
Tatjana Mechova (1985): lg, modo, mz, bk.
Oleg Horoshilov (1986): ts, pp, kb, mz, sk.
Mihail Kondiakov (1984): karateo, bs, pp, ts, retpilko, lg, bk.
Adresoj de miaj aliaj lernantoj:
Elena Shatrovskaja, ul. Partizana Ĵeleznjaka 50-138 Krasnojarsk, 660005 Siberio, Rusio (1986): mz, lg, ds, kl, malgrandaj figuretoj, bk.
Vladimir Jakimov, P.O. Box 26500 Krasnojarsk, 660022 Siberio, Rusio (1985): aŭtomobiloj, kl, tekniko.
Asja Jacko, ul. Malinovskogo 2A-7 Krasnojarsk, 660005 Siberio, Rusio (1985): lg, mz, trikado, bk, modo, kl, vj. Ŝia patrino (35j) s-ino Oksana Sekira korespondemas ĉiuteme.
Katja Sloveckaja, pr. Metallurgov 32-76, Krasnojarsk, 660005 Siberio, Rusio (1985): naĝado, kp, kl, kulturo, vj, bk.
Ksenija Bobrova, pr. Metallurgov 51-85, Krasnojarsk, 660133 Siberio, Rusio (1985): mz, kuirado, vj, animaloj, modo, bk, bb, moneroj. Ŝia fratino Olga Bobrova (16j) pri ĉiuj temoj.
Maria Donova, pr. Metallurgov 38-165, Krasnojarsk, 660005, Siberio, Rusio. (1983): vj, filmoj, lg, astrologio, bk, gm, kuiro, kl, mz.
Julia Bakanova, pr. Krasnojarskij rabochij 88A-65 Krasnojarsk, 660059 Siberio, Rusio (1984): kudrado, diskotekoj, mz, poŝtmarkoj, bk, moneroj.
Svetlana Kolesova, pr. Krasnojarskij rabochij 147-98 Krasnojarsk, 660093 Siberio, Rusio (1985): mz, dc, kl, donacoj, vj, turismo. Ŝia fratino Ksenija Kolesova kun fraŭloj: vj, kudrado, kuirarto, modrevuoj, kulturo de diversaj landoj, amo, bk, kuriozaj fotoj.
Lena Ohina, ul. Krasnodarskaja 13 "B"-111, Krasnojarsk, 660005 Siberio, Rusio (1986): vj, manartaĵoj, bk, kl, kulturo, moneroj.
Gennadij Butenko, ul. Kommunalnaja 16-60 Krasnojarsk, 660095 Siberio, Rusio (pentristo 41j) parapsikologio, religioj, nudismo, lg.
Via siberia amiko Valerij Malihin
17-jara mezlernejanino kun seriozaj knaboj. Marzena Spoczynska, ul. Kraszewskiego 4. m. 59. PL-87-100 Torun, Polio
25-jara komencanto interesiĝas pri muziko, video, fotado kaj veturado. Richard Machemba, Victoria Esperanto-klubo, box 2650, Mwanza, Tanzanio.
14-jara lernantino pri geografio: Malgorzata Obszynska, Ruszczyzna, PL-22-620 Komarow Osada, Polio.
19-jara Wieslaw Janik kolektas bieraĵojn: ul. 28 Plk. Str. Kaniowskich 22 m. 18, 90-639 Lodzo, Pollando.