STARTO 1-2000 (192)

Vivu "magia" jaro 2000

Jam kelkajn tagojn ni vivas en "magia jaro 2000". Nia asocio alpaŝis al plua etapo de post la 9-a ĈEA-kongreso en oktobro en Tabor. Kion al ni la nova jaro alportos, estas certe nia afero. Kiel ni ĉiuj per niaj fortoj kontribuos al nia movado, tiel nia asocio prosperos. Mi jam menciis la 9-an kongreson. Vi scias, ke estis elektita parte nova komitato (kelkaj jam laboris en la pasinta komitato) kaj estis dum kongreso elektita prezidantino.

Mi volas konigi al vi, kiel estis dividitaj unuopaj taskoj de ceteraj komitatanoj.

Chrdle Petr - vicprezidanto - eldonado, Libroservo, rilatoj kun UEA.

Repa Jan - vicprezidanto - kunlaboro kun sekcioj.

Krajickova Kveta - sekretario - registrado de membroj, poŝto, internaj rilatoj, organizaj aferoj ktp.

Ondracek Jinrich - kasisto - konferencoj, kongresoj ktp.

Heiser Zdenek - komitatano - kultur-propaganda aktiveco, kunlaboro kun kluboj.

Karesova Lucie - komitatanino - personaraj aferoj, kunvenaj protokoloj, rilatoj kun Eŭropa Esp. Unio (EEU), junulara kaj infana sekcioj.

Kompreneble tio estas nur la ĉefaj agadoj. Ĉiu komitatano estas preparita labori kaj helpi ĉie, kie estas necese.

La nova komitato komencis labori tuj post la kongreso. La unua kunveno okazis jam en novembro, kie estis dividitaj unuopaj taskoj, dua kunveno realiĝis en januaro. La komitatanoj pritraktis aktivigon de asociaj sekcioj, komisionoj kaj Esperanto-kluboj kaj aktualigon de asociaj dokumentoj por plenumi la rezolucion de la 9-a kongreso. Granda atento estis dediĉita al preparo de la 7-a konferenco de ĈEA, kiu okazos kiel kutime aŭtune, verŝajne en Znojmo, ĉar de la tiea EK venis tre akceptebla propono.

Ni petas ĉiujn klubojn, ke ili aranĝu jarkunvenojn kaj sendu raportojn pri sia agado, pri organizado de diversaj Esp. aranĝoj.

La komitato dankas al ĉiuj, kiuj sendis bondezirojn okaze de la nova jaro 2000, kaj dankas al ĉiuj por la ĝisnuna laboro kaj deziras okaze de nova jaro feliĉon, kontenton, firman sanon kaj multajn fortojn por Esperanta laboro.

Vera Podhradska

 

El la kunveno de la Komitato

La Komitato kunvenis 21.1.2000 en Prago kaj traktis pri:

- asocia konferenco oktobre en Znojmo

- KAEST, Praha 10-12.11.2000

- translokigo de Libroservo kaj serĉado de nova ĉambro

- aktualigo de la ĝisnunaj asociaj instrukcioj, precipe organizaj regularoj de sekcioj kaj informoj pri kluboj

- fondo de sekcioj pri informadiko kaj pri artaj branĉoj

- danko al AEH por donacitaj publikaĵoj

- membreco de ĈEA en Komisiono de UEA por la meza Eŭropo

Podpora sekcim a klub m / krouzk m CES

Forma: granty z financnich prostredk CES ve vysi max. 10.000,-Kc pro rok 2000

Úvod

Vybor CES povazuje sekce a kluby / krouzky za pilire esperantskeho hnuti v nasi republice a chce podporit jejich cinnost. Je si vedom toho, ze jejich aktivity a projekty jsou zamereny nejen na aktivni esperantisty, ale i na zvyseni verejne informovanosti o esperantu a jeho uplatneni, esp. hnuti atd.

Vybor CES se rozhodl udelit granty na zajimave akce, projekty apod. sekcim a klub m / krouzk m CES. Pro rok 2000 se jedna o celkovou castku 10.000,- Kc, v dalsich letech podle financnich moznosti CES.

Nejedna se o velkou sumu, pokud uvazime, ze bude rozdelena mezi nekolik projekt , ale verime, ze bude injekci pro poradatele i úcastniky a motivaci k dalsi cinnosti.

S timto napadem prisel vybor CES na pocatku roku 2000, a proto je mozne podat zadost pro akce roku 2000 i se zpetnou platnosti (t.j. v danem terminu lze pozadat o penize i na prave probihajici akci ci jiz na ukoncenou).

Zadost je mozno podat do 30.6.2000 na adresu CES.

Podminky pro zadost o grant:

- zrizovatelem sekci a klub je CES

- zadatel vypracoval Zpravu o cinnosti sekce / klubu v r. 1999 a zaslal ji na CES

- zadatel se zavazuje do 2 mesic po ukonceni akce zpracovat zpravu z akce / projektu a prilozit vyúctovani financni castky poskytnute CES

- zadatel usiluje o (medialni) ohlas akce / projektu (mestske zastupitelstvo, noviny, rozhlas, internet, vystavka, . . .) a prilozi o tom zpravu

- pokud se akce / projekt neuskutecni, poradatel je povinen financni castku vratit v plne vysi

Obsah prihlasky

Zadost o grant z financnich prostredk CES na rok 2000

Organizator: sekce - klub

Odpovedna osoba: jmeno - adresa - telefon - postaveni v sekci / klubu (clen,predseda...)

Nazev akce:

Misto a datum:

Cil akce:

Strucne program:

Predpokladana úcast:

Rozpocet:

Forma propagace:

Zadost o castku: ____Kc na: ________

Zp sob prevodu financni castky:

Rozsah zadosti: max. dve strany A4, popr. prilozit prihlasku

Vybor CES si vyhrazuje pravo:

- rozhonout o udeleni / neudeleni grantu a jeho vysi

- poskytnout schvalenou castku cca mesic pred akci, tento rok vsak i se zpetnou platnosti

- kontrolovat spravnost vyuziti financi (popr. celkove vyúctovani akce)

- ziskat poskytnutou castku zpet, pokud nebyly financni prostredky vynalozeny v souladu s dohodou

Procedura:

- stanoveni zodpovedne osoby za tuto oblast - z vyboru CES

- informovani o grantu (Starto)

Vybor CES

 

 

 

Marie Bartovska

Meze de decembro venis informo, ke 8.12.1999 en hospitalo de Frydek- Mistek mortis elstara funkciulino de nia movado Marie Bartovska, honora membrino de ĈEA kaj UEA, en aĝo de 87 jaroj. Cerba apopleksio kaŭzis ŝian neatenditan forpason. (Se iu povus prunti ŝian foton, ni publikigos ĝin venontfoje). Pri ŝiaj meritoj skribis al nia asocia prezidantino Vera Podhradska la prezidanto de UEA:

Estimata ĈEA Prezidantino,

Kun granda malĝojo mi ricevis la novaĵon pri la forpaso de samideanino Marie Bartovska. Bonvolu akcepti miajn kondolencojn kaj profundan kunsenton. La forpaso de Marie Bartovska estas granda perdo por Ĉeĥa Esperanto-Asocio, sed ankaŭ por la tuta Esperanto-movado, ne nur en via lando. Universala Esperanto-Asocio dividas kun vi la malĝojon, ĉar la forpasinto estis kaj honora membro de ĈEA kaj de UEA.

Estas mia kompreno, ke S-ino Bartovska volis iĝi instruisto, sed pro miopeco la lernejo rifuzis ŝin. Ŝi ek-laboris en tolaĵfabriko, sed poste ŝi sukcesis eniri komercan lernejon. Espe-ranton ŝi lernis en la 30-aj jaroj. Ŝi aktivis en kluboj de pluraj lokoj, ĝis ŝi en 1951 fondis klubon en Frydek-Mistek, kiun ŝi motoris. Ŝi multe instruis kaj en 1965 iniciatis ĉiumonatan "Kafejo Esperanta", kiun ŝi gvidis.

Laborinte en teksaĵ-fabriko ŝi spertiĝis pri tiufaka terminologio kaj kontribuis i.a. al PIV. Ŝi estis bonege konata aktivulino en Ĉeĥio, longtempa delegito de UEA kaj honora membro de ĈEA. Ŝi ne okupis centran movadan postenon, sed estis modelo de tutviva sindediĉo al la lingvo Esperanto, kiu fariĝis Universitato de ŝia vivo.

Malmultaj dediĉis sin tiel entusiasme al la afero de la Internacia lingvo kiel Marie Bartovska.

Malgraŭ sia handikapeco pro malforta vidkapablo kaj en lasta periodo de sia vivo ankaŭ per komplika moviĝeblo, ŝi restis ĝis la fino plena de energio kaj persisto kaj mobilizis siajn spiritajn kaj fizikajn fortojn al nia afero; ĉu en la sfero de faka terminologio, ĉu dum preparo de PIV, ĉu kiel diligenta tradukistino el la Ĉeĥa Esperanten, ĉu en aktivigo de lokaj esperantistoj.

Memoro pri ŝi kuraĝigu kaj inspiru nin daŭrigi la agadon por la idealoj, kiuj estis tiel karaj al ŝi.

La Universala Esperanto-Asocio, UEA, salutas, kaj dankeme kaj admire

adiaŭas ŝin.

Sincere,

Kep Enderby,

Prezidanto de UEA

Ni povas nur aldoni, ke ŝia nomo kiel kunlaborantino pri teksaferoj aperas ne nur en PIV, sed ankaŭ en Esperanta Bildvortaro (1989) de R. Eichholz. Konserviĝis minimume tri ŝiaj fakaj prelegoj: Nomoj de Ŝtofoj (AEST'81 Zilina, p. 38-45), Teksumo kaj Esperanto (La Stato kaj Estonteco de Esperanto 1995, p. 125-127) kaj Brodoj (KAEST'98, p. 125-131).

Tamen ŝi postlasis ankaŭ plurajn beletrajn tradukojn, nome: Danjo (K. Capek), Malliberulo de la Prezidento (V. Skutina), Problemoj en Panonio (A. Gregor), Nigraj Baronoj (M. Svandrlik) kaj enĉeĥigis la romanon de T. Sekelj Kumenaŭa.

Eble ni povus prezenti fragmenton el la plej tenera el la libroj.

Karel Capek

DANJO

Kiam tio naskiĝis, ĝi estis nur blanka nenio, en mano oni tion povis kaŝi; sed, ĉar tio havis duon da nigraj oreletoj kaj malantaŭe vosteton, ni konfesis, ke tio estas hundo, kaj, ĉar ni sopiris havi hundan knabineton, ni donis al tio la nomon Danjo.

Dum ĝi estis blanka nenio, ĝi estis blinda, sen okuloj, kaj koncerne piedetojn, nu, ĝi havis du parojn da io, kion oni kun bona volo povis nomi piedetoj. Sed ĉar la bona volo estis, estis ankaŭ piedetoj, kvankam ili ankoraŭ multon ne valoris; ne parolu, stari sur ili ne eblis, tiom ili estis falemaj kaj malfortaj, kaj la irado, karuleto, tio estis speciala malfacilaĵo. Kiam Danjo streĉis ĉiujn fortojn, ŝi rulis sin dum duontago de la malantaŭa piedo de la panjo al la antaŭa piedo de la panjo, kaj dum la ruliĝado ŝi trifoje satmanĝis kaj dufoje satdormis. Dormi kaj manĝi ŝi sciis nome tuj post la naskiĝo, tion ŝi ne bezonis lerni; tial ŝi faris tion fervore dum la tuta dia tago kaj, mi opinias, ankaŭ nokte, kiam neniu rigardis ŝin. Ŝi dormis same konscience kiel dumtage - tia diligenta hundido ŝi estis.

Krome ŝi sciis kriĉi; sed, kiel hundido kriĉas, tion mi pentri ne kapablas kaj prezenti tion al vi mi ankaŭ ne povus, ĉar por tio mi ne havas sufiĉe altan voĉon. Ankaŭ ŝmaci sciis Danjo de naskiĝo, kiam ŝi suĉis la lakteton de la panjo, sed nenion plu; kiel vi vidas, multe paroli kun ŝi komence ne eblis, sed al ŝia panjo (ŝia nomo estas Irisa kaj ŝi estas dikhara vulp-terierino) tio sufiĉis: dum la tuta tago ŝi havis sufiĉe da temo por kun sia bebeto Danjo babili kaj flustri, ŝi flaris ŝin, kisis kaj lekis, purigadis kaj per langeto lavis, kombis kaj karesis, flegis ŝin, nutris ŝin, amtuŝadis ŝin, gardis ŝin, sian propran vilan korpeton sternadis por ŝi kiel kusenon kaj tie, ho, Danjo povis dormi komfortege! Sciu, tion oni nomas amo patrina kaj ĉe la homaj panjoj estas same, vi ja scias. Sed la homaj panjoj bone scias, kion kaj kial ili faras; sed la hunda panjo tion ne scias, nur sentas, ke la naturo tion ordonas al ŝi. Halo, hundaj sinjorinetoj,” ordonas la voĉo de la naturo, atentu, dum via etulo estas blinda kaj sentaŭga, dum ĝi ne kapablas mem defendi sin, ja eĉ ne sin kaŝi aŭ voki helpon, vi ne rajtas de tio eĉ formoviĝi, tion mi diras al vi; vi devas gardi, per propra korpo ĝin ŝirmi kaj, se proksimiĝus iu suspektinda, do hrrr kontraŭ lin kaj mordmurdu lin!”

Irisa ĉion tion komprenis terure serioze kaj, kiam alproksimiĝis suspektinda advokato, ŝi kuris por lin mordmurdi kaj disŝiris lian pantalontubon. Kaj, kiam alproksimiĝis verkisto (estis Josef Kopta), ŝi volis lin ankaŭ mordmurdi kaj ekmordis lian kruron, kaj al iu virino ŝi disŝiris tutan robon, ja ŝi atakadis eĉ oficialajn personojn, kiel leterportiston, fatrasiston, elektroripariston kaj la sinjoron de gaso. Krome ŝi minacis multajn personojn publike agantajn, boj-grumblegis kontraŭ deputito, ian miskomprenon ŝi havis eĉ kun policisto kaj dank' al sia atentemo kaj batalemo ŝi ŝirmis sian ununaskiton kontraŭ ĉiuj intrigoj de malamikoj kaj kontraŭ la malico de la mondo. Tia hunda panjo, bubsinjoroj, ne havas facilan vivon; homoj estas multaj kaj ĉiujn ŝi mordi ne povas.

En tiu tago, kiam Danjo festis la dektagan jubileon de sia vivo, renkontis ŝin la unua granda evento: kiam ŝi matene vekiĝis, ŝi konstatis kun mirego, ke ŝi vidas - provizore nur per unu okulo, sed eĉ unu okulo estas, tiel dirite, granda paŝo en la mondon. Ŝi estis per tio tiom surprizita, ke ŝi ekkriĉis, kaj tiu ĉi memorinda ekkriĉo signifis komencon de la hunda lingvo, kiun oni nomas bojado. Nun Danjo scias jam ne nur paroli, sed eĉ insulti kaj terurigadi; sed tiam ŝi nur ekkriĉetis, kvazaŭ tranĉilo glitus sur telero.

Ĉefa tamen estis tiu nova okulo; ĝis tiam devis Danjo serĉi nur per nazeto, kie havas panjo la bonajn butonojn, el kiuj fluas la lakteto; kiam ŝi provis rampi, ŝi devis antaŭ si ŝovi sian nigran kaj rebrilan nazon por palpi, kio estas antaŭ ŝi. Ja, homoj, tia okulo, kvankam nur unu, estas eminenta inventaĵo: oni nur ekpalpebrumas kaj tuj scias, halt'!, jen estas muro, jen ia abismo kaj tio blanka estas la panjo. Kaj se oni volas dormi, la okuleto fermas sin kaj - bonan nokton, amu min! Ĉu ni ree vekiĝu? Malfermiĝas unu okulo kaj miru, malfermiĝas eĉ la dua, iomete misvidas kaj fine klariĝas tuta; kaj Danjo de tiu momento rigardas la mondon per du okuloj kaj dormas per du okuloj, do ŝi ne plu bezonas dormi tiom longe kaj povas pli multe da tempo dediĉi al tio, ke ŝi lernu sidi kaj iradi kaj plurajn aliajn aferojn por la vivo utilajn. Ja, tio estas progreso.

Ĉar en tiu momento eksonis ree la voĉo de la naturo kaj ordonis: Vi, Danjo, kiam vi jam havas la rigardilojn, rigardu antaŭ vin kaj provu iri.” Danjo do ekmovis la oreleton, ke ŝi aŭdas kaj komprenas, kaj provis iri. Unue ŝi elŝovis la dekstran antaŭan piedeton kaj kion nun? Nun metu antaŭen la maldekstran malantaŭan,” sufloris la voĉo de la naturo. Hura, sukcesis. Kaj nun la duan malantaŭan,” konsilis la voĉo de la naturo, la malantaŭan, diras mi, la malantaŭan, ne la antaŭan! Vi malsaĝa Danjo, vi ja lasis ankoraŭ unu piedeton malantaŭe! Atendu, vi ne povas iri antaŭen, se vi ĝin ne altiros; mi diras, la dekstran malantaŭan vi ŝovu sub vian postaĵeton! Ne, tio ne estas piedeto, tio estas vosteto, per la vosteto ne eblas iri. Tion memoru, Danjo, pri vosteto vi ne bezonas zorgi, tiu iras mem post la piedetoj. Do, ĉu vi havas ĉiujn piedetojn ĉe si? Nun iom ripozu kaj ree denove: unu - du - tri - kvar, la kapon supren, unu - du - tri - kvar.”

Forpasis Stanjo

Stanislava Chrdlova, en Esperantujo konata kiel Stanjo, naskiĝis 1. 10. 1954 kaj esperantiĝis en 1969, sukcesis en la ekzameno de ĈEA pri kapablo instrui en 1972. Finstudinto de la universitato en Olomouc, fako pedagogio. Ŝi instruis E-on precipe en la formo de mallongaj intensivaj kursoj ne nur en Ĉeĥio, sed per Ĉe-metodo ankaŭ eksterlande, inter alie en San Marino kaj ankaŭ neregule en Koreio (post sia tuttaga instruado de la ĉeĥa lingvo al universitataj studentoj).

Kunverkinto de la Baza Ĉeĥa Konversacio (konversacia parto, dum M. Malovec verkis gramatikaĵojn kaj ĉapitron pri la prononco) kaj de lernolibro de Esperanto por Ĉeĥoj Esperantem za tri mesice (ankaŭ en ĝi ŝi verkis la konversaciajn partojn).

El la E-agado de Stanjo ni menciu almenaŭ: prelegojn en Esperanto ĉe AIS (en San Marino) pri sia fako pedagogio, dum UK en Prago ŝi gvidis la kurson de la ĉeĥa eksprese, prelegis pri Prago kaj memstare preparis la nacian folkloran vesperon. En 1999, jam sciante pri sia sorto kaj malesperiga prognozo, ŝi prelegis pri Historio de kuracado en okcidentbohemiaj banlokoj dum la SAT-kongreso en Karlovy Vary kaj vigle partoprenis la organizajn laborojn de SAT-kongreso kaj ILEI-konferenco.

Sendube tiuj, kiuj aŭdis ŝiajn prezentaĵojn de ĉeĥa kaj moravia naciaj folkloroj (kantojn kaj dancojn) kaj admiris ŝin en moravia nacia kostumo, apenaŭ forgesos tiun travivaĵon. Entuziasme ŝi ĉiĉeronis tra Prago kaj la tuta Ĉeĥio.

Ŝi apartenis al viglaj aktivuloj de la Ĉeĥa E-movado kaj ekde la jaro 1995 ŝi plenumis taskon de ĉefdelegito de UEA kaj UK-peranto por Ĉeĥio.

Sian heroan sed vanan batalon kontraŭ kruela malsano Stanjo malvenkis la 28-an de januaro 2000.

La lasta adiaŭo kun Stanjo okazis en la preĝejo de Sankta Nikolao sur la angulo de Malnovurba placo kaj Pariza strato en Prago la 11-an de februaro 2000 je 11-a horo.

Ŝi senteble mankos ne nur al la familio, sed ankaŭ en Esperantujo. Ni petas ĉiujn, kiuj konis ŝin, ke ili dediĉu al memoro de Stanjo momenton da trankvilaj rememoroj.

Por eventualaj kondolencesprimoj ni antaŭdankas kaj petas pardonon, ke ni ne respondos ilin aparte.

Vera Podhradska,

prezidantino de ĈEA

kaj Petro Chrdle, edzo.

Estimata Prezidantino,

Mi ricevis la novaĵon pri la forpaso de Stanjo kun granda malĝojo.

Mi persone konas ŝin ne nur kiel lojala kaj amata kaj amanta edzino de mia amiko kaj kolego Petro, sed ankaŭ kiel longtempa batalanto por Esperanto.

Ŝia forpaso estas granda perdo por ni ĉiuj. Nome de UEA kaj ĉiuj miaj estraranaj kolegoj kaj la oficistoj en la Centra Oficejo, bonvolu akcepti niajn sincerajn kondolenc-esprimojn.

Sincere salutas

Kep Enderby

Prezidanto de UEA

Forpasis Stanjo

Stanislava Chrdlova, en Esperantujo konata kiel Stanjo, naskiĝis 1. 10. 1954 kaj esperantiĝis en 1969, sukcesis en la ekzameno de ĈEA pri kapablo instrui en 1972. Finstudinto de la universitato en Olomouc, fako pedagogio. Ŝi instruis E-on precipe en la formo de mallongaj intensivaj kursoj ne nur en Ĉeĥio, sed per Ĉe-metodo ankaŭ eksterlande, inter alie en San Marino kaj ankaŭ neregule en Koreio (post sia tuttaga instruado de la ĉeĥa lingvo al universitataj studentoj).

Kunverkinto de la Baza Ĉeĥa Konversacio (konversacia parto, dum M. Malovec verkis gramatikaĵojn kaj ĉapitron pri la prononco) kaj de lernolibro de Esperanto por Ĉeĥoj Esperantem za tri mesice (ankaŭ en ĝi ŝi verkis la konversaciajn partojn).

El la E-agado de Stanjo ni menciu almenaŭ: prelegojn en Esperanto ĉe AIS (en San Marino) pri sia fako pedagogio, dum UK en Prago ŝi gvidis la kurson de la ĉeĥa eksprese, prelegis pri Prago kaj memstare preparis la nacian folkloran vesperon. En 1999, jam sciante pri sia sorto kaj malesperiga prognozo, ŝi prelegis pri Historio de kuracado en okcidentbohemiaj banlokoj dum la SAT-kongreso en Karlovy Vary kaj vigle partoprenis la organizajn laborojn de SAT-kongreso kaj ILEI-konferenco.

Sendube tiuj, kiuj aŭdis ŝiajn prezentaĵojn de ĉeĥa kaj moravia naciaj folkloroj (kantojn kaj dancojn) kaj admiris ŝin en moravia nacia kostumo, apenaŭ forgesos tiun travivaĵon. Entuziasme ŝi ĉiĉeronis tra Prago kaj la tuta Ĉeĥio.

Ŝi apartenis al viglaj aktivuloj de la Ĉeĥa E-movado kaj ekde la jaro 1995 ŝi plenumis taskon de ĉefdelegito de UEA kaj UK-peranto por Ĉeĥio.

Sian heroan sed vanan batalon kontraŭ kruela malsano Stanjo malvenkis la 28-an de januaro 2000.

La lasta adiaŭo kun Stanjo okazis en la preĝejo de Sankta Nikolao sur la angulo de Malnovurba placo kaj Pariza strato en Prago la 11-an de februaro 2000 je 11-a horo.

Ŝi senteble mankos ne nur al la familio, sed ankaŭ en Esperantujo. Ni petas ĉiujn, kiuj konis ŝin, ke ili dediĉu al memoro de Stanjo momenton da trankvilaj rememoroj.

Por eventualaj kondolencesprimoj ni antaŭdankas kaj petas pardonon, ke ni ne respondos ilin aparte.

Vera Podhradska,

prezidantino de ĈEA

kaj Petro Chrdle, edzo.

Estimata Prezidantino,

Mi ricevis la novaĵon pri la forpaso de Stanjo kun granda malĝojo.

Mi persone konas ŝin ne nur kiel lojala kaj amata kaj amanta edzino de mia amiko kaj kolego Petro, sed ankaŭ kiel longtempa batalanto por Esperanto.

Ŝia forpaso estas granda perdo por ni ĉiuj. Nome de UEA kaj ĉiuj miaj estraranaj kolegoj kaj la oficistoj en la Centra Oficejo, bonvolu akcepti niajn sincerajn kondolenc-esprimojn.

Sincere salutas

Kep Enderby

Prezidanto de UEAKompleta funebra parolado, kiun prezentis Renato Corsetti, vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio (interpretis Jindrich Ondracek):

Estimataj gesinjoroj, kara Petro, karaj familianoj,

estas por mi granda honoro havi la taskon diri kelkajn adiaŭajn vortojn al Stanislava Chrdlova, inter esperantistoj pli simple kaj pli kare konata kiel Stanjo.

Ne estas facile paroli pri esperantistino kiel Stanjo, ĉar ŝi apartenis al tiu speco de esperantistoj, kiuj laboras por nia komuna idealo trankvile kaj memfide, sen bezono ke oni daŭre agnosku iliajn laborojn kaj parolu pri iliaj meritoj. Tio evidente fontis el ŝia interna certeco pri tio, kion ŝi faris, kaj el interna certeco pri la valoro de la idealo, al kiu ŝi servis.

Foje la konata angla verkistino, Marjorie Boulton diris, ke ŝi ne komprenas kial oni daŭre laŭdas ŝin pro ŝiaj poemoj, kaj ne pro la tre pli peza kaj temporaba laboro, kiun ŝi dediĉas al la Esperanto-klubo de Oksfordo. Evidente Marjorie Boulton opinias, ke ĉiuspeca laboro por Esperanto estas same merita, kaj ke, finfine, la plej pezaj instruaj kaj administraj laboroj meritas pli da rekono ol ili kutime ricevas.

Stanjo efektive estis kolono de la movado, kiam temas pri ĉi tiuj plej fundamentaj laboroj, kaj mi diru nun kelkajn vortojn pri ŝia esperantista kariero. Ŝi naskiĝis la 1-an de oktobro 1954-a kaj esperantiĝis en 1969-a, kiam ŝi estis nur 15-jara. La juna Stanjo estis tre diligenta lernantino kaj nur post 3 jaroj, en 1972-a, ŝi sukcesis en la ekzameno de Ĉeĥa Esperanto-Asocio pri kapablo instrui. Intertempe ŝi daŭrigis siajn studojn en la universitato en Olomouc, en la fako pri pedagogio. Estante pedagogino, ŝi nature interesiĝis tuj pri instruado de Esperanto precipe en la formo de mallongaj intensivaj kursoj kaj ne nur en Ĉeĥujo. Ĉar ŝi havis mirindajn komunikajn kapablojn, ŝi lernis kiel instrui per la rekta metodo, kiun ni konas kiel Ĉe-metodon, kaj tiun metodon ŝi aplikis ankaŭ eksterlande, kie ne estis komuna komunika lingvo kun la studentoj, interalie en Sanmarino kaj ankaŭ en Koreujo. En Seulo tio estis nur dua instrua tasko post la ĉefa tuttaga instruado de la ĉeĥa lingvo al koreaj universitataj studentoj.

Ŝi ankaŭ aktivis en la verkado de lerniloj. Ŝi kunverkis la bazan ĉeĥan konversacio- kaj lerno-libron de Esperanto por ĉeĥoj, Esperantem za tri mesice. En ambaŭ ŝi mem verkis la konversaciajn partojn.

Estas tro malfacile rakonti ĉion, kion ŝi faris en la Esperanto-movado. Ni menciu almenaŭ ŝiajn prelegojn en Esperanto ĉe la Akademio Internacia de la Sciencoj -AIS (Sanmarino) pri sia fako, tio estas pedagogio. Dum la Universala Kongreso en Prago ŝi gvidis la kurson de la ĉeĥa lingvo eksprese, ŝi prelegis pri Prago kaj memstare ŝi pretigis la nacian folkloran vesperon. Krome ŝi kompilis la programon de la oficiala antaŭkongreso en Brno "Moravia folkloro al la mondo". La pasintan jaron, do en 1999-a, jam sciante pri sia sorto kaj pri la malesperiga prognozo pri la malsano ŝi prelegis pri Historio de kuracado en okcidentbohemiaj banlokoj dum la kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda en Karlovy Vary kaj vigle, en la limoj de sia handikapo pro evoluiĝinta malsano, ŝi partoprenis la organizajn laborojn de tiu sama kongreso kaj de la konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, kiu same okazis pasint-jare en Ĉeĥujo.

Sed, ŝi ne nur okupiĝis pri internaciaj aferoj. Ŝi ankaŭ apartenis al la plej viglaj agantoj de la ĉeĥa Esperantomovado kaj ekde la jaro 1995-a ŝi plenumis la taskon de ĉefdelegito de Universala Esperanto-Asocio kaj peranto de la Universalaj Kongresoj por Ĉeĥujo.

En ĉi tiuj funkcioj ŝi lerte sukcesis plenumi grandajn servojn al la ĉeĥaj esperantistoj, kiuj volis starigi aŭ restarigi siajn internaciajn kunligojn. En Universala Esperanto-Asocio la ĉeĥa ĉefdelegito kaj peranto ĉiam estis rigardata kiel modelo por la ceteraj ĉefdelegitoj kaj perantoj, ĉar ŝi ĉiam precize kaj modeste plenumis siajn devojn. Eble ŝi tiel bone plenumis ĉi tiujn siajn taskojn, ĉar ŝi havis grandan amon al sia naskiĝ- kaj loĝ-lando. Kaj tiun landon ŝi klarigis al eksterlandaj esperantistoj laŭ la plej bonaj tradicioj de nia multlanda kaj multkultura movado prelegante pri Ĉeĥujo, pri ĝiaj naciaj kutimoj kaj folkloro, mem prezentante ilin, ĉu en Ĉeĥujo, Francujo, Germanujo, Japanujo aŭ aliloke.

Sendube tiuj, kiuj aŭdis ŝiajn prezentaĵojn de ĉeĥa kaj moravia naciaj folkloroj (kantoj kaj dancoj) kaj admiris ŝin en moravia nacia kostumo, apenaŭ forgesos tiun travivaĵon. Entuziasme ŝi ankaŭ ĉiĉeronis tra Prago kaj la tuta Ĉeĥujo. Ŝi sukcesis fariĝi plej universala licenciita ĉciĉerono, kio eblas en Ĉeĥujo. Post sukceso en ekzamenoj de profesiaj ĉiĉeronoj por Ĉeĥujo krom Prago ŝi sukcesis ankaŭ por Prago krom la juda kvartalo kaj fine ankaŭ por la juda kvartalo. Ŝian ĉiĉeronan lertecon povis sufiĉe ofte ĝui ankaŭ esperantistoj. Kiom entuziasme ŝi kapablis paroli pri la historio kaj arkitekturo de Malnovurba Placo, kie ni nun adiaŭas ŝin kaj kie ŝi sekve ripozos!

Mi ne volas pli longe paroli pri ŝiaj agoj, sed nur fari iun ĝeneralan komenton pri ŝia esperantista vivo, en ĉi tiu malĝoja momento, kiam ni kunvenis ĉi tie, por adiaŭi ŝin.

Ni adiaŭas ŝin kaj samtempe ni ne adiaŭas ŝin, ĉar tio, kion ŝi faris, restas inter ni.

Fine, mi lastan fojon turnu min al la forpasinta kolegino Stanjo nome de Universala Esperanto-Asocio, sed ankaŭ nome de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj de ĉiuj neorganizitaj esperantistoj, kiuj renkontis ŝin kaj profunde ŝin estimis. Adiaŭ Stanjo, estis bele koni vin. Kaj dankon pro via agado!

Karaj samideanoj,

mi volas kore danki almenaŭ pere de Starto (kun peto de kompreno, ke mi ne skribos al vi individue) al ĉiuj, kiuj esprimis al ni siajn kondolencojn pro forpaso de mia kara edzino Stanislava (Stanjo). Precipe mi dankas al vi, kiuj venis persone adiaŭi ŝin la 11-an de februaro - vere de ĉiuj anguloj de nia lando kaj eĉ de Danio, Germanio kaj Italio. Pro la amaso de ĉeestantaj esperantistoj ni estis vere kortuŝitaj.

Nome de la parencaro Petro Chrdle

JUBILEOJ

91

ZÁK Jaromir, Brno-Vinohrady

90

ILLEK Alois, Brno 14

85

STA URA Adolf, Havirov-Sumbark

VSOLEK Josef, Liberec 1

80

BÍNOVÁ Marie, Praha 10 - Petrovice

DOLEZALOVÁ Jaroslava, Z ar n.S.

DONHOFOVÁ Eda, Jablonec n.N.

FIEDLER Vladimir, Hradec Kralove 3

HORKY Jaroslav, Hyncina

JANY Jiri, Opava

KADLECOVÁ Vlasta, Plze -Krimice

MAUDROVÁ Helena, Praha 4

MOUCHA Kvetoslav, Zelezny Brod

NEUWIRT Arnost Ing., Nova Ves n.O.

POKORNY Jan, Hluboka n.V.

SÁDLO Pravoslav Dr., Praha 6

TYRALA Miroslav, Novy Jicin

URBANCOVÁ Olga, Karlovy Vary

VÍSKOVÁ Frantiska, Netvorice

VOTOUPAL Silvestr Ing., Frydek-Mistek

ZAORAL Ludvik Olomouc - Holice 75

70

HOREJSÍ Josef, Rozmital p.Trem.

KASL Jaroslav Ing., Ostrov n/Ohri

KLIMECKÁ Marie, Brno

SLÁDECEK Vladimir, Ostrava-Kuncicky

TROJAN Vojtech, Zacler

60

HRON Jiri, Pardubice

JONÁS Zbynek Mgr., Klatovy

KINDLOVÁ Frantiska, Mlada Boleslav

PILS Jan, Praha 4

POLESNÁ Valentina, Milevsko

SMOLOVÁ Ludmila, Jablonec n.N.

VYCHODIL Jiri, Praha 9-Strizkov

WRONOVÁ Alena, Havirov

50

HÁJKOVÁ Marie, Hradec Kralove

VYORAL Oldrich Ing., Veseli n.M.

 

Ludvik Zaoral

80-jarulo

La 17-an de marto 2000 festas sian 80-an naskiĝtagon s-ano Ludvik Zaoral, nelacigebla aktivulo de la Esperanto-klubo en Olomouc.

Krom funkcio de vicprezidanto de la klubo li gvidas dum multaj jaroj kursojn por progresintoj kaj modele zorgas pri la kluba biblioteko. Lia oferema laboro por E-o estas instiga ekzemplo por aliaj gesamideanoj.

Vladimir Mohapl

 

Ni kondolencas:

* Post longa malsano forpasis la 14-an de decembro 1999 s-ano Frantisek Domkar, multjara kaj meritplena membro de Esperanto-rondeto en Havlick v Brod. Li forpasis en la aĝo de 82 jaroj. (-vm-)

* En Cesky Tesin forpasis s-ano Vladimir Stefek (72j.), membro de EK Havirov.

Adolf STA URA 85-jara

Honora membro de nia asocio. Lia ĝusta naskiĝdato estis 10. 3. 1915. Estante l4-jara, li vizitadis kurson de Esperanto en sia naskiĝvilaĝo Radvanice, nun kvartalo de Ostrava. En 1933 estis jam pluraj esperantistoj en tiu loko, ili do fondis klubon Nova vivo. Post unu jaro li finstudis komercan akademion, estis senokupa dum du jaroj, dum 16 monatoj laboris kiel kontisto, ankaŭ ĉe konstruado de fortikaĵoj, kaj sekvis soldatigo en oktobro 1937. En majo 1938 li aperis en Cesky Tesin kaj konatiĝis kun germano Ludwig Krysta, prezidanto de Regiona esperantista ligo. Krysta verkis propagandan flugfolion en la germana lingvo, ĝi estis Internacia lingvo Esperanto sur unu folio. Sta ura helpis al li ĉe kompilado de la ĉeĥa teksto kaj tiel lia nomo unuafoje aperis en Esperantujo. Pro instalo de la Protektorato Bohemio kaj Moravio en 1939 la Esperanto-movado ĉesis funkcii. Post la milito estis la Nova vivo refondita kaj Sta ura fariĝis prezidanto. Radiostacio Ostrava renovigis siajn Esperantajn elsendojn en septembro 1945 kaj post kelkaj monatoj ankaŭ Sta ura partoprenis tion, tradukante, parolante kaj ankaŭ verkante iujn tekstojn. La elsendoj estis ĉesigitaj en 1949. Sta ura skribis por gazetoj en Ostrava informojn pri la movado1). Intertempe, en 1948, li plenumis eminente” ekzamenon pri kapablo instrui Esperanton antaŭ komisiono: PhDr. Stanislav Kamaryt, JUDr. Tomas Pumpr, PhDr. Augustin Pitlik kaj Ota Ginz. Estante prezidanto de la klubo, li instruis kaj zorgis pri propagando.

Ŝatata afero ĉe Sta ura estis ankaŭ stenografio. Li adaptis la ĉeĥan sistemon Herout-Mikulik al Esperanto kaj tiu konciza teksto estis presita en tiama asocia revuo Esperantista kaj eldonita memstare en 1950. Tiam komenciĝis kunlaborado de Sta ura kun Ŝtata stenografia instituto en Praha. Li serĉadis kaj trovadis stenografojn-esperantistojn en aliaj landoj, ricevadis de ili informojn pri la stenografia movado en tiuj landoj kaj ĉeĥigitajn tekstojn sendadis al la instituto, kiu ilin bonvene akceptis kaj publikigis en sia bulteno. En la ĉeĥa libro Historio de stenografio fare de prof. Jan Petrasek, eldonita en 1973, oni povas legi: Sta ura gajnadis per Esperanto informojn pri stenografio en aliaj landoj kaj iuj sciigoj pri eksterlandaj sistemoj en tiu ĉi libro estas ĉerpitaj el liaj artikoloj. Kiam la sistemo Herout-Mikulik estis reformita, Sta ura kompilis novan Esperantan version, kiu aperis en bulteno de la instituto Informoj de la Ŝtata stenografia instituto, vol. 1966/67. Sta ura kunlaboris kun eldonanto de Esperanta stenografia gazeto Fluganta skribilo en Parizo, A. G. Provost, dum la jaroj 1954-61, kaj kun eldonanto de flugfoliforma bulteno Intersteno, italo Clemens Daglio, en la sesdekaj jaroj.

En 1959 Sta ura translokiĝis al Ostrava-Poruba kaj tie fariĝis klubestro en 1967. Jaron antaŭe li viziti Universalan kongreson en Budapest. Kulturdomo en Poruba, kie la klubo havis kunvenejon, komencis en 1968 organizi konversaciajn vesperojn, unufoje monate, en lingvoj angla, franca, germana kaj Sta ura proponis ankaŭ la Esperantajn. Tiuj okazis, ofte kun diapozitivoj kaj estis honorariataj. Post fondiĝo de ĈEA en 1969 li fariĝis ties membro.

Ekde 1970 Sta ura komencis kompili ĉeĥajn krucenigmojn, poste ankaŭ Esperantajn, kiuj estis publikigitaj ne nur en ĉeĥaj kaj slovakaj gazetoj, sed ankaŭ en aliaj landoj. Ekde la jaro 1972 uzadis Sta ura ĉe siaj enigmoj en Hadanka a krizovka pseŭdonimon Ant. O. Esper. Poste aperis en tiu gazeto anagramoj el vorto Esperanto: Saper tone a Seno Petra.

Sta ura ŝatis legi librojn de ĉeĥa verkisto Josef Nesvadba, en kiuj la aŭtoro ofte menciis Esperanton. Sta ura esperantigis 10 novelojn, kvar estis eldonitaj fare de la movado La juna penso en Francio sub titolo La tabuo, poste ankaŭ ĈEA eldonis libron kun titolo La perdita vizaĝo en 5000 ekzempleroj en 1974.

En 1979 estis Sta ura nomumita prezidanto de lingva komisiono, samjare transloĝiĝis al Havirov. Ekde 1983 li komencis laŭ deziro de redaktoro de asocia gazeto Starto verki recenzojn pri esperantaj libroj. En 1986 aperis en Prago broŝuro Abunde kaj redunde, per kiu anoncis sian vivon tiel nomata Praga skolo. Li estis ĝia kontraŭulo kaj en la gazeto Starto interŝanĝadis opiniojn pri la afero. Poste en l989 li ricevis diplomon de honora membro de UEA. En l99l li komencis korespondi kun prezidanto de Akademio de Esperanto, d-ro Andre Albaut, kaj tiu al li proponis, ke li kandidatiĝu por membreco en la Akademio. Tia afero postulas rekomendon de kvin membroj de la institucio. Sta ura ne estis eksterlande tre konata kaj kun kelkaj akademianoj li havis malfavorajn diskutojn en gazetoj. Tial 1i sukcesis akiri nur tri rekomendojn, krom tiu de la prezidanto de la Akademio ankaŭ de ties sekretario Jean Thierry kaj itala poeto Aldo de'Giori. Kun tiamaj du ĉeĥaj geakademianoj li ne korespondis pri tiu afero, ili ja estis pragoskolanoj”. En 1997 li formetis sian membrecon ĉe Esperantlingva Verkista Asocio, kies membro li estis ekde ĝia fondiĝo.

Ankoraŭ menciindas lia kunlaborado kun la slovaka Stenografia Instituto en Bratislava fine de la kvindekaj jaroj, kies profesoro kaj iutempa direktoro, d-ro Jozef Mistrik, verkinto de lernolibroj pri stenografio, deziris havi en la libroj artikolon pri Esperanto, kaj Sta ura verkis ĝin, tio estis en la jaroj 1959, 196l, 1963. En la libro Stenografia III. d-ro Mistrik informis pri la adapto de Sta ura-sistemo por Esperanto.

En 1951 Sta ura sendis salutan leteron al la nove fondita Ĉina E-Ligo. Ĝi estis ĉinigita kaj aperis en Popola mondo, aprilo l951, unu paragrafo ankaŭ en ĵurnalo Lumo, ĉinlingva. Prelego fare de Pablo Neruda pri Tri kolonoj de hispana literaturo, prezentita en Praha en 1954, estis japanigita laŭ lia traduko kaj aperis en literatura revuo Ŝin Nihon Bungaku samjare. Iuj liaj esperantaj tekstoj pri aliaj stenografiaj sistemoj estis tradukitaj en naciajn lingvojn, publikigitaj en Parizo, Sofia, Berlin, kaj iuj estis la unuaj informoj, kiuj pri tiuj sistemoj inter stenografoj konatiĝis.

1) Tion li faris ĝis sia 80-a vivojaro.

 

P.F. 2000

A nam ten rok melou hezky

neúplatne mlyny

a dojdeme aspo pesky

v poklidny kraj pohostinny

A dny a tydny

vsechny rocni doby

a maji vzhled vlidny

bez zaludne zloby

Donkichotske mlyny stale

ve vetrnem jasu

toci se toci vytrvale

A jeste nejsme

na lopatkach casu

Cestmir Vidman

Za Josefem Rumlerem

Uz se setkava se Zamenhofem Machou a Erbenem

v jazykovem sboru ucenem

Po Pegasu zpravu s destem dava

v zelene ceste za jarem

Pozdraveni nam vy ukava

v podk vek rytmu prastarem

Vy tam nahore mimo prazskych sazi

na spolecnych vlnach porozumeni

vzdy budem vnimat vase vzkazy

a reci dalek blizka znameni

Cestmir Vidman

 

P.F. 2000

Al ni tiun jaron muelu bele

la nekorupteblaj mueliloj

kaj ni eniru almenaŭ perpiede

kvietan pejzaĝon gastaman

Kaj tagoj kaj semajnoj

ĉiuj jarsezonoj

havu aspekton afablan

sen insida kolero

Donkiĥotaj mueliloj ĉiam

en venta sereneco

sin turnas turnas persiste

Ni ankoraŭ ne estu

sur la aloj de la tempo

Cestmir Vidman

Sekvante Josef Rumler

Jam li renkontiĝas kun Zamenhof

Macha kaj Erben

en lingva kolegio dokta

Pere de Pegaso sciigon kun pluvo donas

sur verda vojo al la printempo

Saluton al ni elfrapetas

en de hufumetoj ritmo praa

Vi tie supre ekster pragaj fulgoj

sur komunaj ondoj de la interkompreno

ni ĉiam perceptos viajn mesaĝojn

kaj de foraj paroloj proksimajn avizojn

Cestmir Vidman

 

Par vers u prilezitosti

roku 2000

Co Vam Mikulas prinesl v kosi?

Mne trpelivost hrosi

Co Vam nadelil cert?

Mne Úsmev Ironii Zert

Stedry vecer

Co bychom chteli vic?

Mame dobre a verne pratele

Na svete nejsme sami

Tesim se ze byl Silvestrovsky vecer

p jdu slavit - do postele

Jini si budou pripijet

Whisky Vodku Rum

aniz by myslili na to

ze kdesi se zritil d m

Jak snadno cloveka ozelime

nes astne a jejich zivot

Vanocni

Vanoce jsou pred nami

pod okny netrpelive podupava novy rok

Co nam prinese? Radost? Klamy?

Dobrou naladu pod stromecek

chutny plod na kazde haluzi

Misto sprostoty jen par tecek

Zdravi bez potizi

za babku zbozi na krame

a sundate jako obnoseny kabat

vse co Vas boli a tizi

To Vam preji manzele Karenovi

k roku 2000

Prosinec 1999

Rimarkigo: En Starto 5-6-1999 ni forgesis skribi, ke la kondolenca poemo pri J. Rumler (p. 8) estas de J. Karen, esperantigo de M. Malovec.

Kelkaj versoj okaze

de la jaro 2000

Kion alportis la korbo de Nikolao?

Al mi paciencon de hipopotamo

Kio venis al vi de la diablo?

Al mi Rideto Ironio Ŝerc-afablo

Kristnaska vespero

Kion ni dezirus pli?

Ni havas ne unu fidelan amikon

En la mondo ni ne solas

Mi ĝojas pri Silvestro-tago

kaj iros festi - en la liton

Aliaj tostos

Viskio Vodko Rumo

ne pensante ke ie

teren ruiniĝis domo

Kiel facile ni forĝemas

viktimojn iliajn vivojn

Kristnaska

Kristnasko antaŭ nia pordo

sub fenestroj malpaciencas Novjaro

Kion ĝi alportos? Ĝojon? Trompojn?

Bonan humoron sub la arbon

bongustaĵon sur ĉiu branĉo

Tripunkton anstataŭ fia vorto

Sanon sen komplikaĵoj

varojn kis-kostajn en butikoj

Demetu kiel foruzitan jakon

dolorojn kaj kor-pezaĵojn

Deziras al vi geedzoj Karen

por la jaro 2000

Decembre 1999

 

Jiri Karen

(esperantigo M. Malovec)

 

Esperanto helpis

al la venkinto

Klarnetisto Karel Dohnal, 25-jara filo de nia membro el Budisov, partoprenis aŭtune en Oostende (Belgio) festivalon de pli ol mil klarnetistoj el la tuta mondo kaj gajnis la unuan premion. Lian partoprenon ebligis s-ino Flory Witdhoeck, esperantistino, ĉe kiu li loĝis. Pri la venkinto kaj helpo de Esperanto informis lokaj gazetoj.

Franca familio

travintras en Ĉeĥio

Laurent Cuenot, Gudule Le Pichon kaj ilia trijara filineto Lola nomadas tra Eŭropo en ruldomo trenata de ĉevalo Camille, akompanataj de hundo Paquetette. Aŭtune ili alvenis el Pollando al Opava kaj tie travintras ĉe amikoj. Estante esperantistoj ili vizitis plurajn klubojn kaj rakontis pri sia vojaĝo prezentante lumbildojn. La knabineto tre rapide lernas lingvon de lando, kiun ili traveturas, tial ŝi nun ĉiujn bonvenigas ĉeĥlingve. La familio planas vojaĝi tra Hungario, Bulgario, Rumanio, Grekio, Italio, Portugalio, Hispanio kaj reveni en Francion, kiam Lola estos 6-jara kaj devos vizitadi lernejon. Pri ilia restado ĉe esperantistoj nialande informis pluraj ĵurnaloj.

Ĉeĥa-pola kunlaboro

profundiĝas

S-ano inĝ. Zdenek Glajcar el Pola Tesim invitis niajn esperantistojn jam dum novembra Esperanto-Kafejo en Frydek- Mistek, partopreni ilian Kristnaskan kunvenon 22.12.1999. Ni dubis pri granda partopreno, ĉar du tagojn antaŭ sankta vespero jam ĉiuj homoj plejparte preparas feston aŭ ripozon.

Tamen de ĉeĥa flanko alveturis 6 reprezentantoj kaj ni ĉiuj estis ravitaj. En kluba programo ili prezentis al ni polajn Kristnaskajn kutimojn. Tre plaĉis al ni oblata bondeziro. Ĉiu ricevis grandan oblaton kun Kristnaska motivo. Ĉiu devis de oblato de sia najbaro peceton rompi, formanĝi kaj bondeziri reciproke. Tosto per ĉampana vino, sukeraĵo kun teo kaj kafo elkreis misteran atmosferon. Sub ĝia influo ni interkonsentis, ke poloj organizos ĉiumonate similan kunvenon kun interesa prelego, kie ili atendas reprezentantojn de kluboj el ĉeĥa respubliko.

Do tio estas bona starto por plibonigi ĉeĥan-polan kunlaboron en la jaro 2000.

-drkoc-

Esperanta Silvestro

en Ceska Trebova

Esperanto-klubo "Amikeco" aranĝis merkrede la 29-an de decembro 1999 tradician Silvestran Vesperon de esperantistoj en Kultura Klubo. La riĉa regalo kun kristnaskaj bakaĵoj kaj bongusta vespermanĝo estis sekvata de dancamuzo laŭ muziko de kvinmembra ensemblo. La paŭzojn oni plenigis per deklamado de kristnaskaj versoj, per moda prezentado "Modo en la venonta jarmilo" kaj konkurso por elekti la plej belajn piedojn. Ĉiu partoprenanto ricevis kristnaskajn donacetojn.

-jt-

Kristnaska arbo en Vatikano

Vendrede la 4-an de decembro 1999 je la 13,30 horo ekveturis speciala trajno de Ĉeĥaj Fervojoj CD, trenata de la lokomotivo 750 289-1 el fervoja stacio Dobra apud Frydek-Mistek, por ke ĝi post 1700-kilometra veturo tra Aŭstrio kaj Italio alvenu al fervoja stacio San Pietro sur teritorio de Vatikano, kiun ĝi atingis la 7-an de decembro.

La speciala trajno transportis sur du specialaj ŝarĝvagonoj CD majestan piceon, 85-jaran, 25 metrojn altan, kun branĉoj je diametro ĝis 8 metroj, elektitan kiel kristnaska arbo, donacitan de ĈR al la papo Johano Paŭlo la 2-a, kune kun 30 malgrandaj kristnaskaj arboj kaj specialaj ornamaĵoj faritaj el pajlo kaj aliaj tradiciaj "popolaj" materialoj, por ornami dum kristnaska periodo la Placon de Sankta Petro, vatikanajn oficejojn kaj loĝejon de la papo.

En speciala trajno transportanta la kristnaskajn arbojn estis krome entrajnigitaj du salonvagonoj por honoraj gastoj kaj akompananta perdonalo, unu el salonvagonoj estis tiu historia de la unua ĉeĥoslovaka prezidento T. G. Masaryk, konservita kaj riparita dum lastaj jaroj dank' al aktivado kaj mondonacoj de la fervojistoj kaj iliaj sindikatoj.

Jindrich Tomisek

 

Jarkonferenco de FS ĈEA

Inter la 5-a kaj 7-a de novembro 1999 okazis jarkonferenco de fervojista sekcio de ĈEA en la sudbohemia urbo Tabor. Inter pli ol kvindek partoprenantoj estis gastoj el Aŭstrio, Germanio, Hungario, Nederlando kaj Slovakio, ĉeĥan fervojon reprezentis PhDr. Anna Abelovska kaj nian E-asocion doc. Petro Chrdle.

Dum la vendreda posttagmezo prelegis Jindrich Tomisek pri "Fervoja linio Tabor-Bechyne" (konstruita por elektra trakciado en 1903, 8 jarojn pli frue ol la elektrizita linio en Mariazell), aliaj raportoj koncernis septembran kunsidon de komisiono Okcidento-Oriento en Ostrava, sekurec-instalaĵojn de la ĉeĥa firmao Starmon, Stirian landan trafikan ekspozicion en la aŭstra Knittelfeld ktp.

Sabata antaŭtagmeza programo estis dediĉita al la labora traktato. Al la sukcesoj en 1999 apartenas Printempa Konferenco en Valtice, partopreno en 51-a IFEF-kongreso en Le Mans, en "Fervojista Tago" dum UK Berlino, instrukcioj en la horaro de CD, 7-a numero de Fervojistaj Kajeroj, Suplemento al Historio de IFEF k.a. Estis reelektitaj la komitatanoj, altigita kotizo je 200 Kc. La sekcio nun havas 139 membrojn, el kiuj 71 membras en IFEF.

Post la traktado la konferencanoj vidis en Lokomotivdeponejo de Tabor la elektran motorvagonon M 400.001, konstruitan en 1903 de inĝ. Frantisek Krizik. Poste ili traveturis la trakon el Tabor al Bechyne, kie ili vizitis la Fajrobrigadistan Muzeon. Dimanĉe antaŭtagmeze oni rigardis la historian parton de Tabor, kiu espereble en majo 2001 gastigos la 53-an kongreson de IFEF.

Jindrich Tomisek

 

LIBROSERVO de ĈEA, nabidka zbozi pro rok 2000

 

Cesky esperantsky svaz Mnozstevni slevy: Pri odberu zbozi

LIBROSERVO nejmene za poskytujeme slevu

post. prihr. 1069 200,- Kc 10%

111 21 Praha 1 500,- Kc 15%

cea@tnet.cz 1000,- Kc 20%

Vyse uvedene slevy poskytujeme klub m i jednotlivc m, neplati vsak pro prodej do zahranici, ani ve stancich Libroserva behem sjezd , konferenci a ostatnich setkani esperantist . Ceny jsou v Kc a neplati pro prodej do zahranici. Pri zasilkove sluzbe pripocitavame postovne a balne.

Nektere zbozi je na sklade jen v omezenem mnozstvi, zvlaste starsi a zahranicni vydani.

V soucasne dobe je Libroservo umisteno na vice mistech i mimo Prahu, proto se predem omlouvame, ze pri expedici m ze dojit ke zpozdenim.

1. Ucebnice a prirucky k jazykovym zkouskam

1.01 Kilian: ABC mezinarodniho jazyka esperanto 8,-

1.04 Chrdle-Chrdlova: Esperantem za tri mesice 69,-

1.05 Cink: Cvicebnice esperanta pro pokrocile 24,-

1.06 Vondrousek: Historie a spisovatele 10,-

1.07 Vondrousek: Historio kaj biografioj 10,-

1.08 Malovec: Gramatiko de Esperanto 17,-

1.09 Kilian: La Mondo Rakontas (LMR) 10,-

1.10 Kamaryt: Historio de la Esperanto-Movado en Ĉeĥoslovakio 20,-

NOVINKA:

1.16 Malovec: Gramatiko de Esperanto (Rozsirene vydani) 130,-

2. Slovniky

2.01 Kilian: 808 nejuzivanejsich slovnich kmen v esperantu 8,-

2.02 Kilian: Esperantsko-cesky a cesko-esperantsky slovnicek 10,-

2.03 Hromada: Esperantsko-cesky a cesko-esperantsky kapesni slovnik 20,-

2.04 Bri Filipove: Velky slovnik cesko-esperantsky 70,-

2.05 Kraft-Malovec: Slovnik esperantsko-cesky 129,-

2.06 Kraft: Slovnik cesko-esperantsky (23566 hesel) 188,-

2.07 Rybar: Terminaro de hidraŭlaj meĥanismoj 16,-

2.08 Traxler: Cesko-esperantsky pravnicky slovnik 43,-

2.09 Traxler: Esperantsko-cesky pravnicky slovnik 49,-

Viz tez 6.18 a 6.23!

3. Povidky, romany a jina próza

3.01 Capek: Milito kontraŭ Salamandroj 95,-

3.02 Capek: La Blanka Malsano 60,-

3.03 Capek: Antologieto el lia verkaro kun konciza priskribo

de lia signifo, biografio kaj bibliografio 5,-

3.04 Kozik: Lumo en tenebroj. Dolorplena kaj heroa vivo de

J.A. Komensky. + El la saĝo de Komenio.

+ Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro. 26,-

3.05 Hasek: Ne nur soldato Svejk 126,-

3.07 Echtner: Sep tradukoj 13,-

3.10 Bauer: La fenomeno Svislando 35,-

3.12 Meze de Eŭropo. Skize pri historio de Ĉeĥoslovakio. 10,-

3.13 Rumler: Abunde kaj redunde 4,-

3.17 Havel: Aŭdienco 42,-

3.18 Kafka: Sonĝo kaj aliaj rakontoj 126,-

3.19 Schnitzler: Sonĝonovelo 126,-

3.20 Kurisu Kei: Co mi dala ceska literatura 30,-

3.21 Philippe: Badenlanda Legendaro de la Konstanca Lago 126,-

3.22 Foglar: La knaboj de la Kastora Rivero 50,-

3.23 d'Arbaud: La besto de Vakareso 98,-

3.24 Tvarozek: Ŝercoj 1 12,-

3.25 Tvarozek: Ŝercoj 2 12,-

4. Basne, sbirky basni

4.01 Urbanova: El subaj fontoj 16,-

4.02 Urbanova: Peza vino / Tezke vino 39,-

4.03 Karen-Rumler-Urbanova-Vidman: Kvarfolio 4,-

4.05 Korinek: Elekto el la originalaj kaj tradukitaj poemoj 5,-

4.07 K.H. Macha (tr. Pumpr): Majo 62,-

4.08 Urban: Nova Ezopo 30,-

4.09 Ludikova: Ekaŭdi la animon / Uslyset dusi 96,-

4.10 Gazda: Frenezetaĵoj 20,-

4.11 K.H. Macha (tr. Rumler): Majo 62,-

 

 

5. Zpevniky

5.01 Cink: Scieta Kantareto 24,-

5.03 Rřmmesmo: Fantaziaĵoj kaj kantoj por infanoj 58,-

6. Odborna knihovna

6.01 Kolekto de la referaĵoj el la internacia seminario

"Apliko de Esperanto en Scienco kaj Teĥniko 1982",

energio - tutmonda problemo 10,-

6.02 Kolekto de la referaĵoj el la internacia seminario

"Apliko de Esperanto en Scienco kaj Teĥniko 1989", fervojoj 45,-

6.03 Werner: Terminologia Kurso 20,-

6.04 T ma: La fundamentaj konsideroj de la scienco pri la varmo 9,-

6.05 Internacia Seminario pri Komenio, 1992 13,-

6.06 Maxwell-Preotu-Tacu: Lingvo kaj kibernetiko 142,-

6.07 Chrdle (ed.): La Stato kaj Estonteco de la Internacia Lingvo 147,-

6.08 Frank: Mallonga enkonduko en la kibernetikan pedagogion 92,-

6.09 Chrdle: Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj 38,-

6.10 Zosimi Umeda: Jak úspesne vyjednavat s Japonci 30,-

6.11 Vogelmann: La Nova Realismo (bindita) 150,-

6.12 Vogelmann: La Nova Realismo (broŝurita) 63,-

6.15 Fössmeier: Ĉifrado kaj ĝia rolo en la "nova komunikado" -

Pri objektiveco en la scienco 30,-

6.16 Kavka: Kontribue al PIV 30,-

6.17 KAEST '98 (Kolokvo Aplikoj de Esperanto en Scienco

kaj Tekniko) - programo 15,-

6.18 Streda: Terminaro de feloj / Nazvoslovi k zi 126,-

6.19 Frank a spol.: Kybernetische Pädagogik /Klerigkibernetiko - 6 880,-

6.20 Frank a spol.: Kybernetische Pädagogik /Klerigkibernetiko - 7 880,-

6.21 Weltner a spol.: Kybernetische Pädagogik /Klerigkibernetiko - 10 880,-

NOVINKA:

6.22 KAEST '98: Modernaj rimedoj de komunikado - prelegaro 150,-

6.23 Werner: Matematika vortaro Esperanta-ĉeĥa-germana 20,-

7. Mapy

7.01 Poŝatlaso Praha 25,-

8. Nosice zvukoveho zaznamu

KA = mag. kazeta

CD = komp. disk

8.01 KA: Team en Esperanto 58,-

8.02 KA: Famaj kantoj por belaj horoj 140,-

8.03 KA: Kantoj de l' popolo 85,-

8.04 CD: Kantoj de l' popolo 170,-

9. Odznaky

9.01 Esperantska hvezdicka v bilem kruhovem poli, ř 7 mm 5,-

9.02 Esperantska hvezdicka v bile kruhove vyseci,

pod ni v oblouku napis ESPERANTO, 10x17 mm 5,-

9.03 Odznak esperantist -zdravotnik 5,-

9.04 Odznak Ceskeho esperantskeho svazu 10,-

0. Pohlednice a ostatni zbozi

0.01 Pohlednice "Saluton el Praha" 2,-

0.02 Pohlednice "Saluton el kongresurbo Praha" 2,-

0.03 Pohlednice "Saluton el kongresurbo Praha",

aktualizovany text 1996 3,-

Leden 2000

ESPERANTO - Jeden jazyk pro cely svet

Tak se jmenuje novy prospekt, ktery zpracovali Ludvik Chytil a Jirina Vondrakova z Prerova. Vytvarne je profesionalne zpracovan, na kridovem papire, barevny, natrikrat slozeny na velikost cca 10x21 cm. Autori v nem podavaji odpovedi na nekolik otazek, vzdy vyrazne oznacenych: Co je esperanto? Kdo je jeho autorem? Na jakych zakladech je esperanto zalozeno? Jake prednosti ma vyuzivani esperanta? Jak se naucit esperantu? Co vam umozni znalost esperanta? Maji esperantiste svou organizaci? Strucny prehled z historie esperanta. Vychazeji v esperantu tiskoviny? Vysilaji v esperantu rozhlasove stanice? Internet a radioamateri? Na zaver uvadeji vyroky o esperantu od A. Einsteina, R. F. Kennedyho a R. Rollanda. Na zadni strane je misto pro razitko mistni organizace. Informace zadejte u EK Prerov.

 

Korespondi deziras

* Grupo de mez- kaj alt-lernejaj studentoj, komencantoj, deziras korespondi tutmonde. La unuan leteron adresu al kursestro: Jaroslav Zak, U Strelnice 20, 746 01 Opava, Ĉeĥio.

* Grupo s-ro Valerij Malihin, P.K. 24847, Krasnojarsk, 660133, Siberio, Rusio, retadreso: sapphire@ns.kgtu.runnet.ru, treege atendas leterojn de geesperantistoj de diversa aĝo. Jus pli rapide ili ricevos leterojn, des pli bone: Viktorija Schischkina (13j), Andrej Sisojev (13j), Anastasia Pravkina (14j), Galina Kononova (13j), Saida Novosjolova (13j), Anna Beljaeva (16j), Maria Bormotina (13j), Lena Dunina (13j), Diana Maksimoviĉ (14j). Iliaj hobioj estas modo, legado, muziko, vojaĝoj, komputilaj ludoj, kolektado de bildkartoj, kalendaretoj, moneroj kaj filmaktoroj.

Informoj pri la 85-a UK

en Telavivo

Pro la fakto de forpaso (kaj antaŭa malbona sanstato) de mia edzino Stanjo, UK-perantino, prokrastiĝis la informoj pri la UK. Mi petas pardonon. Alikaze, CO de UEA komprenas la situacion kaj ĉiuj loĝantoj de ĈR, kiuj aliĝos post ĉi tiu sciigo kaj pagos la kongreskotizon pere de KAVA-PECH (provizora UKperanto por Ĉeĥio) ĝis la fino de februaro rajtos pagi, kvazaŭ la pago okazus antaŭ la 31-a de decembro 1999 (kotiztabelon rigardu en Starto 4/1999).

La 85-a UK en Telavivo okazos 2000-07-25/08-01 en luksa kvinstela hotelo kun kongresa centro Dan Panorama. Nepre necesas atentigi pri la fakto, ke dum la periodo de kongreso la meza temperaturo en ombro estas 30-32 °C kun alta humideco (65%).

Ofertoj por la partopreno de UK:

1. Oferto de KAVA-PECH (9-taga karavano - pli kosta, tamen pli luksa):

Flugo per EL AL (Izraela flugkompanio): El Prago-Ruzy 24.7. linio LY524, forflugo 02.10, alflugo al la izraela internacia flughaveno Ben Gurion 06.45, reen 1.8., per LY521, forflugo de Ben Gurion 19.00, alflugo al Prago 21.55.

Loĝado en tristela klimatizita hotelo Moos, 5 minutoj buse aŭ 15 minutoj piede de la kongresejo. En sekvaj prezoj inkluzivitaj: flugbiletoj inkluzive flughavenaj taksoj, transporto el la flughaveno al la hotelo kaj reen, loĝado dum la tuta restado en la hotelo Moos, abundaj matenmanĝoj, por Ĉeĥoj ankaŭ asekuro kontraŭ akcidento inkluzive kurackostojn kaj kostojn de necesa restado en malsanulejo. En la grupo estos kuracistino bone parolanta la anglan pro eventuala neceso de la unua helpo kaj komuniko kun lokaj kuracistoj. La prezo NE inkluzivas: kongreskotizon kaj servojn krom la menciitaj. Prezoj: kun loĝado en en dulita ĉambro Kc 29400.-, en unulita ĉambro: Kc 38900.-

La loĝado en la hotelo Moos estas per UEA, do partopreni rajtas nur personoj, kiuj aliĝos al la UK (do havos pagitan la kongreskotizon). La neuzitajn lokojn en la hotelo Moos mi devas malmendi ĝis la 15-a de marto, tial validos nur la aliĝiloj, kies antaŭpago atingos la konton de KAVAPECH plej malfrue ĝis la 10-a de marto 2000.

Pli proksimajn informojn kaj aliĝilon vi ricevos post ajna interessigno sendita al la adreso: KAVA-PECH, P. Chrdle, Anglicka 878, 25229 Dobrichovice. Tel.: 02/9912201, Fakso:02/991 2126, rete:

chrdle@kava-pech.cz.

2. Tre favorpreza oferto de Okcidentslovakia Esperanta Societo (OSES), KS Tallin, klub Esperanto, Stavbarska 60, 82107 Bratislava, tel. +421/7/45243316, esperant@isternet.sk. Prizorgas Pavol Kascak, Vazska 21, 821 07 Bratislava.

Forflugo de Bratislava la 24-an de julio 2000 je la 8.50 h kaj rea alflugo la 3-an de aŭgusto je la 17.40 h. Flugbileto 12000,- SKK plus 900,- SKK por flughavenaj servoj (normale la flugbileto kostas 15400,- SKK, sed al E-grupo oni promesis rabaton). Loĝado en hotelo OLD JAFFA (dulitaj ĉambroj, WC kaj banĉambro komunaj) por 10 noktoj kostas 150,- USD (en normalaj hoteloj kun enĉambraj banejo kaj necesejo 400,- ĝis 5000,- USD!). Aliĝiloj ĝis la 15-a de februaro (poste necesas telefone demandi).

KALENDARO 2000

aprilo-decembro Vystava Esperantem k mezinarodnimu dorozumeni ve Statnim okresnim archivu Znojmo, Divisovo nam. 5, navstevni dny: pondeli a streda.

2.-4.6. IRDEN 2000 en Plavy

11-15 jun. 22-a Sanmarineca Universitata Sesio (SUS-22) en Hradec Kralove. Infor: Joana Lewoc, Karl-Schwarzchild-Weg 6/319, 37077 Göttingen, Germanio

2.7.-12.8. 48-a SET Lancov

24.7-3.8 UK Tel-Aviv

10-13 nov. Kolokvo pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, temo: ekonomio. Kava-Pech, Anglicka 878, 252 29 Dobrichovice

IRDEN en PLAVY,

ĈEĤA RESPUBLIKO

2.6.-4.6.2000

Tranoktado okazos en turista tranoktejo apud la haltejo Plavy (fervoja linio 036 Liberec-Tanvald-Zelezny Brod). Alveno de la partoprenantoj vendrede dum la tuta tago. Posttagmeze ebla ekskurso al monto Spicak apud Tanvald. Sabate laŭ vetero ekskurso al Boskov-grotoj. Dimanĉe ebla antaŭtagmeza promeno tra la valo de la rivero Kamenie.

Partoprenkostoj kaj kosto de tranoktado estas por unu persono kaj unu nokto cent kronoj. Limdato de aliĝo estos ĝis fino de aprilo. Bonvolu aliĝi al Max Hillebrand, Budovatel 18, Jablonec nad Nisou, 466 01.

48-a Somera Esperanto-Tendaro

en Lancov

2.7. - 15.7.2000 unua etapo

16.7.-29.7.2000 dua etapo

30.7.-12.8.2000 tria etapo

Kursoj A por komencantoj, B por progresintoj, C konversacia (nivelo de Paŝoj al plena posedo, La tuta Esperanto k.s.)

Antaŭtagmeze deviga instruado, posttagmeze banado, ekskursado, sportado, vespere tendarfajroj, diskotekoj k.s.

Kvin manĝoj tage, loĝado en 5-litaj kabanoj. Ekskurso al Vieno. En la tendaro oni instruas ankaŭ angle kaj germane, okazas ankaŭ kursoj de Reiki. Pliajn Informojn kaj aliĝilojn petu ĉe:

Klubo de Esperanto kaj mondaj lingvoj

CZ-674 01 Trebic

Ĉeĥa Respubliko

 

Kristnaska donaceto por esperantistoj en Prostejov

Antaŭ Kristnasko decidis Urba Konsilantaro de la urbo Prostejov, ke unu el novaj stratoj en la kvartalo Ĉechovice ricevos nomon laŭ la internacia lingvo, do "Esperantska" (Esperanta). Tiel finfine sukcesis plurjaraj klopodoj de lokaj esperantistoj. Jen plua nova ZEO!

 

Nikolaj Starodubcev

ILUSTRITA VORTARO

PRI HERALDIKO

La aŭtoro de la 345-paĝa libro korespondadis kun nia karmemora Jaroslav Klement (1935-1986), aŭtoro de ĉeĥa-Esperanta heraldika terminaro. La vortaro de Starodubcev prezentas 1005 terminojn en sep lingvoj (rusa, ukraina, angla, Esperanto, franca, germana, latina) kun indeksoj por la ses lingvoj. La kovrilo kolora, firma, kun plasta kovraĵo. Por mendantoj el Ĉeĥio 12 USD (inkluzive de poŝtaj elspezoj) per internacia poŝtmandato en nia nacia valuto. (Nikolaj N. Starodubcev, ul. N. Ostrovskogo 12-16, UA-340120 Doneck, Ukrainio).