Božena Němcová

 

Punita orgojlo

 

Esperantigis Josef Vondroušek

 

         Al reĝa kastelo estis venigitaj pentristoj por fari portreton de reĝo Miroslavo. Nome, la juna reĝo ŝatus edziĝi. Inter multaj portretoj de princidinoj kaj princinoj, kiujn li de ili ricevis, estis unu tiom belega, ke Miroslav je la unua vido enamiĝis kaj neniun alian volis havi kiel reĝinon. Tial nun li igis sin pentri, por povi sendi al ŝi sian portreton kaj peti ŝian manon. Pentristoj kunvenis kaj la reĝo diris al ili: "Moŝtaj sinjoroj kaj majstroj! Mi kunvenigis vin, por ke Ĉiu unuope min pentru. Sed mi ne volas, ke vi aldonu al mi belon, kontraŭe, mi preferos, se la portreto estos malpli bela ol mi aspektas."

         "Estas superflue, mastro kaj reĝo nia, aldoni belecon," diris la artistoj, "ni estos feliĉaj, se nia peniko kapablos bildigi realecon."

         Ŝate eklaboris la pentristoj kaj post nelonge estis kelkaj reĝaj portretoj ekspoziciitaj en bela halo kaj la reĝo kun sia sekvantaro venis rigardi ilin, kiu plej konvenus por la misio.

         "Mi opinias, reĝa majesto," diris iu kortegano, ke via vizaĝo superas ĉiujn ĉi portretojn, ĉar eĉ ne unu portreto egalas al vizaĝo de via majesto."

         "Mi eĉ ne volis esti bone portetita. Mi opinias, ke la princidino ne koleros, se mi estos vere iom pli bela ol sur la portreto."

         Tiel opiniante li elektis portreton malplej plaĉan, enkadrigis ĝin en kadron kun gemoj kaj sendis la plej altrangajn korteganojn kun granda sekvantaro kaj donacoj al patro de la bela princidino, por ke ili petu pri ŝia mano.

         Kun neeldirebla sopiro li atendis ilian revenon. Post kelkaj semajnoj ili revenis, sed malgajaj kaj ĉagrenaj, do Miroslavo atendis de ili nenion ĝojigan.

         "Mastro kaj reĝo nia!" diris la senditoj, post kiam ili aperis antaŭ la reĝo, "senkompara estas la ofendo, kiu okazis al ni kaj ni timas raporti ĉion al via majesto."

         "Nur parolu, estu ĝi kio ajn."

         "La reĝo akceptis nin afable kaj gastame, kaj la tuta kortego estis ĝojigita, ke via reĝa majesto volas edziniĝi al princidino Krasomila. La sekvintan tagon ni iris al la princidino omaĝi; ankoraŭ al neniu estis permesite tuŝi ŝian manon, do ankaŭ ni devis kisi nur orlon de ŝia robo. Malestime ŝi ekrigardis la portreton de via majesto kaj redonante ĝin al ni, ŝi diris: "Reĝo ĉi tie portretita eĉ ne indas laĉi miajn ŝuetojn."

         "La honto nin brulis, sed la maljuna reĝo petis nin prisilenti la veran kaŭzon, ja li mem multe suferas pro sia filino, sed ke ĉio estas rebonigebla kaj la princidino tamen devas konsenti. Sed ni opiniis, ke tia reĝino ne estus vera patrino de la regatoj kaj prefere ni forveturis, atentante nenion plu."

         "Jen la plej saĝa, kun via traktado mi estas tute kontenta. La ceteran mi mem aranĝos," diris la reĝo, sed liaj vangoj brulis pro kolero super la orgojla junulino. Longe li pripensis, kion fari, ĝis fine lia vigla intelekto trovis manieron, kiun sekvi ŝajnis al li plej konsilinde. Li venigis maljunan konsilianon kaj kastelmastron kaj al tiu sola li konfidis sian intencon, kiu estis de li aprobita.

         La sekvintan tagon ĉio svarmis en la kastelo, ĉar la reĝo preparis sin por la vojaĝo; administradon de la lando li konfidis al la konsilantaro kaj la kastelon al la kastelmastro. La trian tagon li forvojaĝis. Sur limo de sia reĝolando li resendis sian sekvantaron kun ĉio cetera kaj preninte iom da mono kaj vestaro, li pluiris sola.

         Estis bela printempa tago kaj princidino Krasomila promenis en ĝardeno. Belega ŝi ja estis kiel diino, sed ŝiaj vangoj estis rozo sen bonodoro, ĝardeno ne varmigata de sunradioj. Kaj tamen ŝi havis delikatan senton en la animo, ĉar ofte ŝi ploris super malfeliĉo de iu povrulo kaj abundajn almozojn ŝi donadis, sed neniu almozulo rajtis al ŝi alpaŝi, por ne tuŝi ŝin per sia malpura mano. Multaj regnestroj svatis ŝin, sed ĉiun ŝi malakceptis. Ŝiaj pensoj havis agloflugilojn kaj ŝatus ascendi al la suno. La maljuna reĝo ofte ŝin mentoris kaj minacis al ŝia orgojlo per dia puno. Sed ŝi respondadis al li: "Mia fianĉo devas per beleco, majesto, artoj kaj nobleco brili super ĉiuj, alie li neniam estos mia."

         Dum ŝi promenis en la ĝardeno eniris ŝia patro kaj diris: "Mia filino, mi dungis junan viron kaj nomumis lin ĉefĝardenisto. Sed por tio li estas tre instruita; li scias bone same hortikulturon kiel literaturon kaj muzikon, tiel, ke mi eĉ miregis kaj ĝoje mi akceptis lin al mia kortego. Tiom eruditan viron ni ne havas. Kion vi opinias?

         "Nenion mi povas diri, ĉar mi ne vidis lin. Sed mi opinias, paĉjo, ke vi bone faris, ĉar tia viro ĉe la kortego estas vera juvelo. Se li vere estas tiom instruita en la muziko, kiel vi diras, kaj de noblaj moroj, li povus fininstrui min en harpoarto;  peze mi malhavas la mortintan instruiston. Venigu do la fremdulon!

         La reĝo ŝate konsentis kaj la princidino eniris someran halon, en kiun post momento eniris Miroslavo.

         "Plej profundan riverencon mi prezentas al vi, sinjorina moŝto kaj mi atendas viajn ordonojn," diris Miroslavo, kliniĝinte kaj kisante borderon de la multvalora robo kaj ekrigardis la princidinon per rigardo, kiun neniam ŝi spertis. Ekruĝis la orgojla junulino kaj fiksis rigardon al rozo, kiun ŝi antaŭ momento plukis en la ĝardeno. Ŝi neniel antaŭvidis, kian malfeliĉon alportos al ŝi burĝono ĵus malfermiĝinta. En la dolĉa lito, kvazaŭ en rozaj vindoj, sidis kruela Amoro kun streĉita pafarko, en kiu estis sago trempita en la plej akuta veneno, kaj kiam Krasomila ekrigardis en la fatalan rozon, la Amoreto pafis kaj ŝi eksentis en la koro doloron, kontraŭ kiu ne ekzistis medikamentoj.

         "Via nomo?" ŝi demandis post momenteto afable Miroslavon.

         "Miroslavo," li respondis.

         "La paĉjo diris al mi, Miroslavo, ke vi komprenas muzikon, kaj jam delonge mi deziras havi instruiston, kiu fininstruus min harpludi. Ege dankema mi estus, se vi daŭrigus post mia mortinta instruisto."

         "Se mia modesta arto kapablos plenumi la servon, mi opinios min feliĉa."

         "La ceteran diros al vi la reĝo, diris poste la princidino kaj mansignis, ke li povas foriri. Ankoraŭ longe staris Krasomila kaj ne sciis, kio okazis al ŝi, en ŝia kapo susuris kaj muĝis logaj voĉoj, kiel dolĉa muzikado, kaj en ŝia koro brulis, kvazaŭ kiam arestiton post longa malluma nokto ekrigardas la suno la unuan fojon, kiu larĝe malfermas sian koron, por ke ĉiu ĝia anguleto estu lumigata de la ĉiela lumo. Aŭdiĝis paŝoj kaj Krasomila rekonsciiĝis. Tiu estis la reĝo.

         "Nu," li demandis, "ĉu vi akceptis Miroslavon kiel instruiston?"

         "Mi proponis tion al li, sed kie komenci, ĝuste mi pripensas."

         "Faru laŭ via plaĉo. Kio min koncernas, lia nomo memorigas al ni nomon de reĝo Miroslavo kaj ĉiutage mi timas, ke vian ofendon li ne toleros kaj ekmilitos kontraŭ mi. Filineto, filineto, tiam vi ege misagis."

         "Ne turmentu min, paĉjo! Mi estus malfeliĉa, se mi devus edziniĝi al tiu reĝo; mi restas ĉe mia decidiĝo."

         La reĝo enpensiĝis kaj ĉagrene foriris. La alian tagon ĉio ordiĝis kaj la lecionoj komenciĝis. Miroslavo estis fervora instruisto, Krasomila atentema lernantino kaj la glacia krusto, per kiu orgojlo ĉirkaŭvolvis ŝian koron, ĉiutage pli kaj pli degelis. Ofte korteganoj flustris inter si: "Kio nur okazis kun nia princidino, neniam oni rajtis tuŝi ŝian manon kaj nun ŝi tute toleras, kiam Miroslavo forironte kisas ŝian manon."

         La amo venkis la orgojlan junulinon. Jam longan tempon estis Miroslavo ĉe la kortego kaj ĉiuj lin amis, sed pleje Krasomila, kvankam eĉ al si mem ŝi neus tion. Veninte en la ĝardenon fiere ŝi salutis la ĉefan ĝardeniston, sed nenie aliloke ŝi sidiĝis nur sur sidilo aŭ en bonodora laŭbo, kiun por ŝi Miroslavo ordonis fari. Ŝi ne povis esti tiom malafabla kaj ne danki per bonvola vorto pruvon de lia estimo. El kelkaj vortoj fariĝis konversacio, ĉar la princidino havis multon por deziri kaj ordoni. Same estis kun la lernado; foje havante misajn kapricojn servisto devis malakcepti la instruiston, ke la princidino ne emas lerni. Post momento ĝi pasis kaj la servisto devis kuri, ke la instruisto venu. Ne malofte por serenigi sian vizaĝon ŝi donis al li la manon por kisi, tia honoro ne okazis eĉ al la plej altrangaj nobeloj.

         Vesperiĝis, la princidino sidis ĉe apertita fenestro, harpis kaj kantis, apud ŝi Miroslavo, kun fiksita rigardo al ŝiaj vangoj, de la ora brilo de la subiranta suno surverŝataj. Subite ŝi ĉesis kaj donis la harpon al la instruisto.

         "Se via majesto permesos, ĉu mi kantu mian kanton?" demandis Miroslavo kaj Krasomila kapjesis.

         Li komencis; sed kia melodio ĝi estis. Tuj opiniis Krasomila aŭdi sonoradon de arĝentaj sonoriloj vokantaj al Didomo por pia preĝo, tuj logadon de velura najtingala voĉo en la ombran laŭbon en ĉirkaŭbrakon de l' amanto. La suno subiris post alta monto; ĝia lasta ekbrilo ekflugis al fenestro kaj forŝiris la lastan glacian vualon, kiu ankoraŭ kiel araneaĵo en katenoj tenis la orgojlan koron de la princidino. Silente ŝi klinis la kapon al Miroslavo kaj larmo falis sur lian manon. Kvazaŭ li tion ne rimarkus, diris Miroslavo: "Jen la adiaŭkanto, mia moŝta reĝino! Morgaŭ mi devas for de ĉi tie."

         "Kion vi diras, Miroslavo? Vi ne rajtas de ĉi tie, ne, ne!" ekkriis Krasomila per tremanta voĉo kaj ekkaptis la manon de Miroslavo. Jen malfermiĝis pordo kaj eniris la patro.

         "Li estas tiu viro, kiun vi amas?" demandis li malvarme la embarasitan filinon.

         "Jes, paĉjo, mi amas lin," respondis Krasomila kaj fiere rektiĝis.

         "Kaj ĉu vi scias, ke mankas al li unu el la kvalitoj, kiu estis kondiĉo ĉe via estonta edzo?"

         "Mi scias, ke al Miroslavo mankas nobela deveno, sed tamen mi lin amas, eĉ se li ankoraŭ de pli malalta deveno estus."

         "Do, bone, li estu via edzo ankoraŭ en ĉi tiu horo. Kaj pli longe vi ne restos en mia kastelo por ne ridindigi min ankoraŭ pli multe."

         "Via reĝa majesto!" diris nun Miroslavo kaj genuis antaŭ la reĝo, "mi ne povas konsenti, ke la princidino estu malfeliĉa pro mi. Mi foriras kaj ĉio estu forgesita."

         Sed la reĝo ne atentis. Post tempeto li alkondukis pastron kaj post horeto estis Krasomila, orgojla princidino, edzino de malriĉa Miroslavo kaj staris en sia plej simpla vesto antaŭ la kastelo, peze adiaŭante kun la patro, kiu tiom malafable adiaŭis ŝin kaj el la domo ŝin elpelis kiel malriĉan servistinon. Sed baldaŭ ŝi kuraĝiĝis, prenis la edzon je la mano kaj ensaltis kaleŝon, kiu estis veturigonta ilin al limo de la reĝolando.

         Kiam ili venis al la limo de la lando, kie Krasomila estus foje regantino, ili descendis de la veturilo kaj pluiris piede.

         "Edzinjo, mia kara," diris Miroslavo al Krasomila, "kion nun fari? En la ĉefurbo mi havas ja fraton, kiu estas ĉe la kortego kaj tiu havigos al mi okupon, sed ĝis tiu tempo apenaŭ ni eskapos mizeron."

         "Iom da mono ja ni havas, dume mi laboros por homoj kaj klopodos faciligi viajn zorgojn," konslis Krasomila la malgajan edzon, kvankam estis peze ĉe ŝia koro.

         En la plej proksima urbeto luis Miroslavo denove veturilon, por ke la al  piedirado ne alkutimiĝinta edzino ne devu plu piediri.

         Kiam ili alveturis en la reĝan ĉefurbon, luis Miroslavo etan ĉambreton kaj tie kun Krasomila ekloĝis. Ili interkonsentiĝis, ke ĉiujn belajn vestojn ili vendos kaj aĉetos simplajn, kion ili fakte faris, jes eĉ la unusolan ringon, kiun Krasomila surhavis, ŝi oferis por la vivtenado.

         "Nun mi iras," diris la alian tagon Miroslavo, "trovi laboron por vi kaj okupon por mi, al kiu eble mia frato helpos min."

         Li iris kaj tagmeze li revenis  kun eta ligaĵo. Li malligis ĝin kaj eligis suplan tolaĵon kaj iom da frukto.

         "Jen, mia koro, mi alportis al vi laboron, kiun oni bone pagos al vi, kiam ĝi estos preta; la fruktojn mi ricevis ĉe mia frato. Ho, kara edzino! Kiel mi povis vin, reĝan filinon, tiel mizerigi? Vi, al ĉiuj ĝuoj kutimiĝinta devas nun labori por homoj kaj toleri mankon. Ho, mi malfeliĉulo!" tiel veis Miroslavo kisante la manojn de sia edzino, al kiu nur post la edziĝfesto li diris, kiom li amas ŝin.

         "Kial vi plendas," ŝi respondis kaj la okuloj ridis je li, "ja mi mem tiel volis. Via amo ĉion kompensos al mi."

         Ĝoje ŝi prenis la suplan batiston kaj plezure ŝi eklaboris. Diligente ŝi kudris, ne ripozante ankaŭ nokte kaj nur tiam forirante por prepari  al la edzo manĝon. Kiam la laboro estis preta, ŝi surmetis simplan blankegan kufeton kaj iris kun Miroslavo, por transdoni la laboron. Domo, kiun Miroslavo montris al ŝi, estis bela domo, kaj servisto kondukis ŝin tra belegaj ĉambroj ĝis ĉambristino. Tamen ŝi sentis angoron, kiam la ĉambristino trarigardis la laboron, poste tion kaj tion riproĉis kaj fine volis malaltigi la pagon. Ŝiaj vangoj ruĝiĝis kaj larmoj aperis en la okuloj, kiam malfermiĝis pordo kaj enpaŝis nobla sinjorino. Ŝi demandis la ĉambristinon, kio okazas kaj rigardinte la laboron, ordonis elpagi salajron al la kudristino. Krasomila dankante riverencis kaj rapidis el la domo. Al Miroslavo eĉ ne per unu vorto ŝi diris, kio okazis al ŝi. Ŝi rememoris, ke versimile ankaŭ ŝiaj propraj ĉambristinoj same traktis la povrajn kudristinojn kaj aliajn laboristojn.

         Ĉirkaŭ post du tagoj Miroslavo denove venis kaj proponis al ŝi okupon ĉe iu nobla sinjorino, kie ŝi fartus bone. Krasomila estis kontenta, vualis sian vizaĝon kaj iris servi al tiu sinjorino. De la kapo ĝis la piedoj rigardis ŝin la sinjorino, poste ŝi demandis, kion ŝi scias, kaj kiam Krasomila tion diris al ŝi, diris la sinjorino, ke ŝi restu prove je du tagoj.

         Sed tio estis du amaraj tagoj. Nun ŝi vidis, kion tia servistino devas toleri ĉe kapricaj patricioj kaj kiom malŝate oni traktas ŝin. Kiom da vestado, kurado, alportado, kiom da kriado kaj mallaŭdo, se iu harstrio ne estis precize egala al la alia, se la korsaĵo nur iomete malglatiĝis. Kaj tamen tia kreitaĵo ne estas pli bona dia kreitaĵo ol la aliaj; tion Krasomila ne povis toleri kaj post du tagoj ŝi revenis.

         "Ĉu vi scias, kio nova, edzinjo?" diris Miroslavo kelkajn tagojn poste, enirante kun la serena vizaĝo en la pordon. "Nia reĝo alveturigis al si fianĉinon kaj morgaŭ estos granda festeno en la kastelo, ĉe kiu li ŝin al la nobeloj prezentos. Necesas multaj kuiristoj kaj kuiristinoj kaj ĉiu ricevos por tiu tago kelkajn dukatojn. Vidu, vi scias kuiri kaj ne estos multe da laboro, ĉu vi irus kiel kuiristino?"

         "Kial ne, mi iros. Tiom da mono en unu tago ne tiel facile mi perlaboros," respondis Krasomila.

         Frumatene ŝi vestis sin, surmetis kaptukon kaj kun la edzo ŝi iris en la reĝan  kastelon.

         "Ankaŭ mi klopodos ion perlabori kaj vespere mi venos por vi," diris Miroslavo forirante el la kuirejo, kien li alkondukis sian edzinon.

         Krasomila verve eklaboris, laŭ instrukcioj de la ĉefkuiristo kaj nenion alian en la kastelo atentis pro nostalgio. Ĉio bone sukcesis, la gastoj alveturadis, aro da kaleŝoj ne havis finon. Ĝuste kuris Krasomila trans koridoron, kiam enkuris la vojon iu sinjoro, plena de oro kaj arĝento, ke pro nura brilo li estis neekkonebla.

         "Mi petas," li diris basvoĉe al Krasomila, "venigu iun, kiu laĉus mian ŝuon."

         Krasomila duonrigardis lin kaj vidante laŭ la vesto, ke mem la reĝo li estas, kliniĝis kaj mem laĉis al li la ŝuon. La reĝo dankis al ŝi kaj foriris. Post momento venis reĝa servisto kaj demandis, kie estas la kuiristino, kiu laĉis ŝuon de la reĝo, ke ŝi iru en suprajn salonojn al sinjorino ĉambristino. Krasomila faris, kiel estis ordonite.

         Ŝi eniris al la ĉambristino, tiu riverencis kaj petis, ke ŝi iru en pluan ĉambron. Mire rigardis Krasomila luksegajn salonojn, kiuj memorigis al ŝi la hejmon. Tio estis sinjorinaj ĉambroj kaj Krasomila opiniis, ke tie certe loĝos la juna reĝino, sed kion ŝi tie faros, ĝis nun ŝi ne sciis. Ŝi venis en vestejon, kie estis amasoj da multekostaj roboj, aro da juveloj.

         "Elektu iun robon kaj juvelon al tio; mi vestos vin. Nia reĝo volas vin por la farita ĝentilaĵo rekompenci kaj preni vin al danco."

         "Mia Dio," ektimis Krasomila, "kion dirus mia edzo! Mi danci kun reĝo kaj surmeti tiun robon? Ne, ne, tion mi ne faros!"

         "Eĉ se mi petos vin?" demandis voĉo post ŝi kaj ŝi vidis ĉe si la reĝon - ekkonis sian Miroslavon!

         Krasomila ektimis kaj mirege kaj tamen dolore demandis: "Kaj kial vi ĉion ĉi faris kaj tiel traktis min?"

         "Eble vi memoras, kun kia orgojla respondo vi resendis miajn senditojn kun la portreto? Tiam mi ĵuris, ke mi humiligos vian orgojlon. Via patro firmigis min en tio kaj via amo helpis al mi. Sed mi ne provus tiel longe, se via patro ne ordonus; mi suferis kun vi."

         Jen malfermiĝis la pordo kaj la maljuna reĝo eniris; ĉiuj tri kore ĉirkaŭbrakis sin.

         "Filinjo, la ekzameno estis iom amara, sed kredu al mi, ke ĝi estos bonfara por vi kaj viaj infanoj!" diris la patro.

         Jam envenis gastoj kaj vidante la novan reĝinon en valora orbrodita robo kaj reĝa diademo, estis ĉiuj ĉarmitaj de ŝia beleco, des pli ĉar aldone al ŝia beleco anstataŭis la fieron kaj orgojlon afableco kaj boneco.

         Kun fiera frunto kondukis Miroslavo la amatan edzinon en la halon, kie la kunveninta sinjoraro kun jubilado bonvenigis la junan reĝinon.