Božena Němcová

 

                                             Saĝa montaranino

 

     Foje estis du fratoj. Unu el ili estis riĉa bienposedanto, havis neniujn infanojn, kaj estis ege avara.

     La dua estis malriĉa barakulo, havis unusolan filinon kaj estis tro boneca. Kiam la infanino estis atingonta la dekduan jaron, li donis ŝin al la frato kiel anserpaŝtistinon.

     Du jarojn ŝi servis por nutraĵo, post du jaroj ŝi plifortiĝis kaj rangiĝis je servistino.

     „Servu nur, Manjo, ĝuste,“ diris ŝia onklo, „kiam vi eksiĝos, mi donos al vi anstataŭ la mono junbovinon. Mi ĝuste havas kvarsemajnan bovidinon, kiun mi plenbredos. Al vi certe ĝi plaĉos pli ol la mono.“

     „Vi ja scias tion bone,“ respondis Manjo, kaj ekde tiu tempo ŝi laboris kun ardo de fajro kaj eĉ krejceron ne perdigis al la onklo.

     Sed la onklo estis fripono. Manjo servis honeste tri jarojn kaj sen reparoloj. Sed la patro malsanetis kaj aĝiĝis kaj tial ŝi devis hejmen. Ŝi do postulis la junbovinon, kiu jam fariĝis ega bovino. Jen la onklo aliparolis pri sia promeso dirante tion kaj alion, ke li tiom ne donos, ke li tiom ne promesis al ŝi, kaj volis la bedaŭrindan Manjon forrifuzi per kelkaj groŝoj.

     Tamen Manjo ne estis tiel malsaĝa por akcepti la monon, sed hejme kun ploro ĉion rakontante al sia patro ŝi postulis, ke li iru al sinjoro prokuroro akuzi la onklon. La patro, kolere ekscitita per malkonscienco de sia frato, sen hezito iris en urbon kaj antaŭmetis sian akuzon.

     La sinjoro prokuroro elaŭskultis lin kaj sendis por venigi la bienulon. Sed la bienulo bone antaŭsentis, ke li devos elliveri la bovidinon, se la sinjoro prokuroro ĉion iel ne aranĝos. Tial li klopodis inklini lin al sia flanko.

     La prokuroro embarasiĝis. La riĉan li ne emis kolerigi kaj la malriĉa tamen siaflanke estis prava laŭjure. Li do verdiktis ruzmaniere. Li vokis al si ĉiun separate kaj donis al ili divenaĵojn: „Kio estas la plej akrasenta, kio la plej dolĉa, kaj kio la plej riĉa?“ kun la aldono, ke kiu divenos tion, tiu ricevos la bovidinon.

     Ĉagrenaj foriris hejmen la fratoj pripensante dum la tuta vojo, kio ĝi eble povus esti, sed nek unu nek alia kapablis elpalpi la veron.

     „Nu, kiel?“ demandis la edzino de la riĉa bienulo post lia reveno hejmen.

     „Diablo prenu la juĝejojn, nun mi sidas en bela kaĉo!“ diris la bienulo kaj frapis per la putorbastono la tablon.

     „Ho kaj kial, kio al vi okazis, ĉu vi malvenkis?“

     „Kio, malvenkis? Tute ne malvenkis, sed plej baldaŭ mi perdos la proceson. La prokuroro donis al mi enigmon: Kio estas la plej akrosenta, kio la plej dolĉa kaj kio la plej riĉa? Se mi tion solvos, mi retenos la bovidinon.“

     „Bagatelaj problemoj pri la enigmo. Mi mem solvos ĝin. Kio povus esti pli akrosenta super nia nigra ŝpico, kio pli dolĉa krom nia barelo da mielo, kio pli riĉa ekster nia kesto da taleroj?“

     „Vi pravas, edzino, vi solvis tion, la bovidino estas nia.“ Tiel trankviliĝis la bienulo kaj kun ega apetito konsumis kion la edzino preparis por li.

     Siavice la barakulo venis hejmen plene malgaja, metis la ĉapelon sur la vesthokon kaj sidiĝis ĉe la tablo.

     „Nu, kiel vi sukcesis, paĉjo,“ demandis Manjo.

     „Ba, missukcesis. Ili estas sinjoroj, kiuj onin preskaŭ frenezigis!“

     „Nu, kaj kio, do rakontu!“

     La paĉjo rakontis per kio la prokuroro pritaskis lin.

      „Nu kaj kio plie? Tion divenos mi mem, nur ne estu malgaja, matene mi tion diros al vi.“

     Sed la barakulo tamen dum la tutega nokto maldormis. Matene eniras Manjo la ĉambron kaj diras: „Kiam la sinjoro prokuroro demandos vin, do diru, ke la plej akrosenta estas la okulo, la plej dolĉa la dormo, kaj la plej riĉa la tero, el kiu ĉio devenas. Sed tion mi diras, ne rakontu, de kiu vi tion eksciis!“ – La barakulo iris al la prokuroro, scivola, ĉu tia respondo estos la ĝusta.

     La prokuroro vokis unue la bienulon kaj demandis lin pri la diveno de la enigmoj.

     „Nu jes, mi opinias,“ respondis la bienulo, „ke nenio povas esti pli akrosenta ol mia ŝpico, kiu ĉion elsnufas kaj spurtrovas, nenio pli dolĉa ol mia barelo da mielo, kuŝanta jam kvar jarojn, nenio pli riĉa ol mia kesto da taleroj.“

     „Kara bienmastro,“ diris la prokuroro, levante la ŝultrojn, „tio ne ŝajnas al mi prava, sed mi elaŭskultos kun kia diveno venis via frato.“

     „Moŝta sinjoro, mi opinias, ke la plej akrosenta estas la okulo, la plej dolĉa la dormo, ĉar estante iel ajn malĝoja kaj lacigita, kiam oni dormas, scias pri nenio, ja eĉ iufoje sonĝe amuziĝas, kaj la plej riĉa estas la tero, el kiu devenas ĉiu nia riĉaĵo.“

     „Vi divenis kaj ricevos la bovidinon. Sed diru al mi, kiu diris al vi la solvon, ĉar mi scias, ke ĝi ne elkoviĝis el via kapo.“

     Longe ne volis la barakulo eldiri, sed kiam la sinjoro tiom je li insistis, li konfuziĝis kaj malkaŝis la farinton.

     „Do bone, se via filino estas tiel prudenta, ŝi venu morgaŭ ĉe min, sed estu tiel nek tage nek nokte, nek en vestoj nek nuda, nek piede nek per veturilo.“

     Jen estis por la barakulo nova ŝtono sur la koro.

     „Kara Manjo!“ li diris veninte hejmen, „vi ja bone tion aranĝis. La prokuroro ne volis kredi, ke tio devenas el mia kapo kaj mi devis diri, kion mi sciis, kaj nun vi estas alvenonta ĉe lin, sed devas esti nek tage nek nokte, vi estu nek nuda nek privestita, vi estas venonta nek piede nek sur veturilo.“

     „Nu, kia bagatelaĵo, nur ne okupiĝu pri tio, mi ja scipovos plenumi tion.“

     Je la dua post la noktomezo Manjo ellitiĝis, prenis porgrajnan, tre maldensan sakon, surmetis ĝin, sur unu piedon metis ŝuon kaj  la duan piedon enŝuigis senŝtrumpe. Kiam estis duono antaŭ la tria, ŝi eksidis sur kaprinon, kaj parte perpiede, parte rajde atingis la urbon. La sinjoro prokuroro rigardis jam tra l´ fenestron kaj atendis la saĝan montaraninon. Vidante, ke ŝi tiel bone plenumis sian taskon, li iris renkonte kaj diris al ŝi:

     „Nun mi vidas, ke vi estas sprita knabino; se vi volas, vi fariĝos mia edzino.“

     „Kial ne, mi volas,“ rediris Manjo kaj okulmezuris la sinjoron prokuroron de l´ kapo ĝis la piedoj.

     La fianĉo prenis la belan knabinon subbrake kaj gvidis en la ĉambron. Poste li igis venigi la paĉjon, tajloron, kaj kudrigis robon por la estonta sinjorino prokuroredzino.

     La tagon antaŭ la edziĝfesto priordonis la fianĉo al la fianĉino, ke ŝi neniam enmiksiĝu en liajn aferojn, nek en ajnan juĝproceson nek en ion alian, alikaze ŝi devos reveni al sia patro.

     „Mi faros laŭ via volo,“ respondis la fianĉino.

     Duatage okazis la geedziĝo kaj Manjo fariĝis grava sinjorino. Sed ŝi taŭgis en ĉio, al ĉiu estis afabla kaj amis edzon sian. Tial ĉiuj ŝin ege estimis.

     Foje alvenis al la sinjoro prokuroro du kampistoj, unu havis virĉevalon kaj la alia ĉevalinon. Sed ambaŭ ĉevalojn ili havis kune. Kiam la ĉevalino ekhavis ĉevalidon, ekestis demando al kiu ĝi apartenas. La kampisto, kiu havis la stalonon, asertis, ke laŭrajte apartenas la ĉevalido al li. La kampisto, al kiu apartenis la ĉevalino, pruvis, ke li havas pli grandan rajton je la ĉevalido. Tiel ili disputis ĝis ili aperis antaŭ la prokuroro. La kampisto, kies estis la stalono, havis grandan riĉaĵon, do li enmanigis al la sinjoro prokuroro kaŝflanke „bonan vorton“, kaj la stalono ricevis la ĉevalidon.

     Sed dume la prokurora edzino en apuda ĉambro ĉion elaŭskultis kaj ne plaĉis al ŝi la maljusta verdikto de ŝia edzo. Post foriro de la pli riĉa kampulo ŝi manvokis la kampulon kaj diris al li flanke: „Vi naivulo, kial do povis okazi, ke vi estis tiel blufita? Kiu iam aŭdis, ke virĉevalo havu ĉevalidon?“

     „Nu vere, mi kompreneble opinias, ke al mi okazis granda maljustaĵo, sed kiam la moŝto tiel decidis, kion mi faru?“

     „Mi kredas al vi, sed aŭskultu, kion mi diros al vi kun la kondiĉo, ke neniu ekscios, kiu al vi donis ĉi konsilon. Morgaŭ ĉirkaŭ la tagmezo vi prenu reton, grimpu la proksiman monton kaj faru kvazaŭ vi kaptus fiŝojn. Mia edzo tiutempe preteriros kun kelkaj sinjoroj. Kiam ili ekvidos vin, ili demandos vin, kion vi estas faranta. Vi respondu al ili: Kiam virĉevaloj povas havi idojn, tiam ankaŭ sur montoj povas kreski fiŝoj.“

     La kampisto pridankis la sinjorinon kaj promesis konduti laŭ la konsilo.

     Duatage la prokuroro eliris kun kelkaj sinjoroj por ĉasi. Jen ili vidas jam de malproksime kampiston disetendi fiŝreton. Ĉiuj ekis ridi kaj atinginte la senperan supron ili demandis la kampiston, kio li faras surmonte.

     „Mi kaptas fiŝojn,“ respondis la kampisto.

     „Vi freneza!“ kriis la sinjoro prokuroro, „Kiu dum sia vivo aŭdis, ke sur monto kreskas fiŝoj?!“

     „Kiam la virĉevaloj povas havi idojn, povas surmonte kreski ankaŭ fiŝoj,“ respondis la kampisto.

     La prokuroro restis ruĝa kiel peonio, sed tuj li vokis la kampiston malsupren, prenis lin flanken kaj diris: „La ĉevalido estas via, sed unue vi diros al mi, kiu donis al vi tiun konsilon.“

     La kampisto negis laŭ siaj ebloj, sed lastfine li tamen malkaŝis la edzinon de l´ prokuroro.

     Ĉevespere alvenas la prokuroro hejmen, sed ne atentante pri la sinjorino li reen-tienas tra l´ ĉambro, parolas eĉ ne vorton kaj respondas neniun el ŝiaj demandoj. La sinjorino tuj ekpensis, kia forfikulo boras en lia cerbo, tamen pacience elatendis, kian finon ĉio ĉi atingos.

     Post longa tempo la sinjoro edzo restis stari antaŭ ŝi kun nuboplena vizaĝo kaj diris: „Ĉu vi scias, kion mi ordonis al vi antaŭ la geedziĝo?“

     „Mi scias tion, mi scias.“

     „Kial vi do faris konsilon al la kampisto?“

     „Tial, ke mi ne povas toleri maljustaĵon. La bedaŭrinda kampisto estis ruztrompita.“

     „Li estu ruztrompita aŭ ne, vin tio ne koncernis. Nun revenu, de kie vi alvenis. Sed por ke vi ne diru, ke mi ne pritraktis juste, mi permesos al vi kunpreni de ĉi tie, kion vi pleje plaĉas.“

     „Mi dankas vin, kara edzo, pro via boneco, kaj se ne povas esti aliel, mi obeos. Permesu, ke mi ankoraŭ lastfoje vespermanĝu kune kun vi, kaj nome tiel gaje kvazaŭ estus inter ni okazinta tute nenio!“

     Manjo tuj iris en la kuirejon, pretigis bonan vespermanĝon kaj preparis plej bonan vinon.

     Kiam la manĝaĵoj estis surtabligitaj, ambaŭ sidiĝis ĉe la tablo, manĝis, trinkis kaj babilis kvazaŭ dum festenado. La sinjorino tostis al la edzo sufiĉe kaj ofte kaj vidante, ke li estas jam ebrieta, ordonis al  servisto, ke li enmanigu al ŝi ankoraŭ la plenverŝitan glason da vino.

     „Kara edzo! Ĉi glason da vino eltrinku je mia sano kaj disadiaŭo! Post via plenumo mi iros hejmen!“

     La sinjoro edzo prenis la vinon kaj per unu engluto eltrinkis ĝin je la sano de la edzino, sed jam apenaŭ regis la langon. Post momento lia kapo malleviĝis kaj li profunde endormiĝis. La sinjorino ĉion ŝlosis, la servistoj surlitigis la sinjoron, poste prenis lin kune kun la lito sur la ŝultrojn kaj postiris la sinjorinon.

     La patro interfingris la manojn vidante alveni al la barako malfrunokte la strangan procesion. Nur kiam lia filino tion klarigis al li, li estis kontenta.

     La suno staris jam tre alte super la horizonto, kiam vekiĝis la sinjoro prokuroro. Li rigardas, frotas la okulojn kaj ne povas rekonsciiĝi, kio kun li okazis. Jen envenas tra l´ pordo lia edzino en simpla, sed pura kampista jupo, kun nigra kufo surkape.

     „Ĉu vi ankoraŭ estas ĉi tie?“ li demandis ŝin.

     „Nu, kial mi ne estus? Mi ja tamen estas hejme!“

     „Kaj kion faras ĉi tie mi?“

     „Ĉu vi ne permesis al mi, ke mi kunprenu, kion mi pleje ŝatas? Vin mi amas pleje, do mi kunprenis vin.“

     La sinjoro prokuroro ekis ridi dirante: „Estu al vi pardonite! Sed mi vidas evidente, ke vi estas pli saĝa ol mi, do ekde  nuna tago juĝos vi kaj ne mi.“

     La prokuroredzino ĝojis pro tio kaj ekde tiu tago ŝi juĝis mem, kaj ĉie estis bone.

    

                                                          (Tradukis Esperanto-rondeto en Most sub gvido de d-ro Josef Černý.

                                                                             Tiu ĉi eminenta esperantisto forpasis antaŭ 20 jaroj, la 11-an de

                                                                             septembro 1983 en Náchod.)