B. Němcová

 

                                                     Diablo kaj Kaĉa

 

     En iu vilaĝo estis maljuna sevistino, nomata Kaĉa. Ŝi havis dometon, ĝardenon kaj al tio ankoraŭ kelkajn orajn monerojn, sed se ŝi tuta en oro sidus, eĉ la plej malriĉa fraŭlo ne edziĝus al ŝi, ĉar ŝi estis kiel diablo malbona kaj kverelema. Ŝi havis maljunan patrinon kaj fojfoje ŝi servon bezonis, sed eĉ se  krejcero iun povus savi kaj ŝi per dukatoj pagus, neniu eĉ bagatelaĵon farus por ŝi, ĉar ŝi tuj pro ĉiu vorto disputis kaj kverelis, ĝis tio estis je cent metroj aŭdebla. Al tio ĉio ŝi ne estis bela, kaj tial ŝi restis fraŭlino, ĝis ŝi estis preskaŭ kvardekjara. Kiel kutime en vilaĝoj estas, ke ĉiudimanĉe posttagmeze estas muziko, okazis ankaŭ ĉi-loke; kiam aŭdiĝis ĉe vilaĝestro aŭ en gastejo sakfajfilo, la ĉambro estis tuj plena de junuloj, en antaŭĉambro kaj sur trotuaro staris junulinoj kaj ĉe fenestroj infanoj. Sed la plej frua inter ĉiuj estis Kaĉa; la junuloj al junulinoj kapsignis kaj tiuj moviĝis al la dancplaco, sed Katerina – tio estis ŝia nomo, nur moke oni diris al ŝi Kaĉa – dum sia tuta vivo tiun bonŝancon eĉ unufoje ne havis, kvankam al la sakfajfisto ŝi eble mem ŝatus pagi, tamen spite al tio ŝi ne ellasis eĉ unu dimanĉon. Unu fojon ŝi iras ankaŭ kaj dumvoje ŝi pensas: „Tiom aĝa mi jam estas, sed kun knabo mi ankoraŭ ne dancis, ĉu tio ne estas kolerinda? Vere, hodiaŭ mi dancus eble kun diablo.“

     Kolerplena ŝi venas en la gastejon, eksidas ĉe hejtforno kaj rigardas, kiu kiun al danco prenas. Subite eniras tra pordo sinjoro en arbarista vesto, sidigas sin nemalproksime de Katerina ĉe tablon kaj mendas trinkaĵon. Servistino aplortas bieron, la sinjoro ĝin prenas kaj portas al Katerina por tosti. Katerina momenteton enmense miris, ke la sinjoro esprimas al ŝi tian honoron, momenteton ŝi honteme hezitis, sed fine ŝi volonte ektrinkis. La sinjoro la kruĉeton surtabligas, elpoŝigas dukaton, ĵetas ĝin al la sakfajfisto kaj krias: „Solon, knaboj!“ Junuloj faras lokon kaj la sinjoro prenas Kaĉan por danci.

     „Kia strangaĵo, kiu li estas?“ demandas maljunuloj kaj kunigas la kapojn; junuloj grimacas kaj junulinoj kaŝas la kapojn unu post alian kaj kovras la buŝojn per antaŭtuko, por ke Kaĉa ne rimarku, ke ili mokas ŝin. Sed Kaĉa vidis neniun, ŝi ĝojis, ke ŝi dancas, eĉ se la tuta mondo mokus ŝin, por ŝi tio neniom gravus. Tutan posttagmezon, tutan vesperon dancis la sinjoro nur kun Kaĉa, aĉetadis marcipanon kaj ankaŭ dolĉan vodkon, kaj kiam venis la tempo por iri hejmen, li akompanis ŝin tra la vilaĝo. 

     „Mi deziras, ke mi povu ĝismorte danci kun vi kiel hodiaŭ,“ diris Kaĉa, kiam ili estis disirontaj.

     „Do tio povas okazi al vi, iru kun mi.“

     „Kaj kie vi loĝas?“

     „Prenu min ĉirkaŭ la kolo, mi tion diros al vi.“

     Kaĉa kaptis lin, sed en tiu momento la sinjoro transformiĝis en diablon kaj forflugis kun ŝi rekte en la inferon. Ĉe pordego li haltis kaj frapis, kamaradoj venis, malfermis kaj vidante la kunulon, ke li estas tute elĉerpita, ili volis senpezigi lin kaj Kaĉan depreni de li. Sed ŝi tenis sin kiel iksodo kaj per neniu forto ŝi lasis sin fortiri; vole-nevole devis la diablo kun Kaĉa surdorse iri al la sinjoro Antikristo.

     „Kiun vi portas?“ demandis lin la sinjoro.

     Kaj tiam rakontis la diablo, ke irante sur la tero li ekaŭdis la ĝemon de Kaĉa pro dancanto, kaj intencante ŝin iom timigi, li ekdancis kun ŝi kaj poste por momento li volis montri al ŝi ankaŭ la inferon. „Mi ne sciis,“ li finis, „ke ŝi ne volos min delasi.“

     „Ĉar vi estas stultulo kaj instruojn miajn vi ne memoras,“ vortatakis lin la maljuna sinjoro. „Pli frue, ol vi ekrilatos kun iu, vi devas koni liajn intencojn; se vi pri tio ekmemorus, kiam Kaĉa akompanis vin, vi ne kunportus ŝin. Nun malaperu el mia vidkampo kaj penu senigi vin de ŝi.“

     Plena de ĉagreniĝo ŝoviĝis la diablo kun la fraŭlino Katerina sur la teron. Li promesis al ŝi orajn montojn, verdajn valojn, se ŝi lasos lin, li malbenis ŝin, sed ĉio neniel utilis. Plenlacega, kolerplena li venas kun sia ŝarĝo sur iun herbejon, kie juna ŝafpaŝtisto en grandega peltmantelo volvita ŝafojn paŝtis. La diablo transformiĝis en ordinaran homon, kaj tial la ŝafpaŝtisto ne rekonis lin. „Kiun do vi portas, amiko?“ li demandas familiare la diablon.

     „Aĥ, kara homo, apenaŭ mi spiras. Imagu, mi iris mian vojon pri nenio pensante, jen saltas tiu ĉi virinaĉo sur mian dorson kaj neniel volas de mi desalti. Mi volis porti ŝin en la plej proksiman vilaĝon kaj tie ŝin iel formeti, sed mi ne estas kapabla, miaj kruroj malfortiĝas sub mi.“

     „Nu, atendu iom, mi helpos vin de tiu trudulino, sed ne longe, ĉar mi devas ree paŝti; almenaŭ por duona vojo mi forportos ŝin.“

     „Mi tre ĝojos.“

     „Ĉu vi aŭdas, vi, kaptu min,“ kriis la ŝafpaŝtisto al Kaĉa.

     Apenaŭ tion Kaĉa ekaŭdis, ŝi delasis la diablon kaj kaptis la vilan peltmantelon. Nun la svelta paŝtisto portis grandan pezon, Kaĉan kaj la terure grandan mantelon, kiun li matene prunteprenis de kortmastro. Sed ĝi baldaŭ komencis tedi lin kaj li ekpensis, kiel senigi sin de Kaĉa. Li venas al fiŝlago, kaj jen li havas ideon ĵeti ŝin tien. Sed kiel? Se li povus la peltmantelon eĉ kun ŝi demeti. Ĝi estis sufiĉe malstrikta kaj tial li malrapide provis, ĉu eblus demeti ĝin. Kaj jen, li eltiras unu brakon, Kaĉa scias nenion, li eltiras la alian, Kaĉa ankoraŭ scias nenion, li demetas la unuan maŝeton de butono, li forigas la duan, la trian kaj plaŭd – Kaĉa kuŝas en la fiŝlago eĉ kun la peltmantelo.

     La diablo ne iris post la ŝafpaŝtisto, li sidis sur kampolimo kaj paŝtis ŝafojn, rigardante ĉu la paŝtisto kun Kaĉa baldaŭ revenos. Li ne devis longe atendi. Kun la malseka mantelo surŝultre rapidis la ŝafpaŝtisto al la herbejo opiniante, ke la fremdulo jam estas eble ĉe la vilaĝo kaj la ŝafoj restis solaj. Kiam ili ekvidis sin reciproke, ili rigardis unu la alian. Diablo, ke la ŝafpaŝtisto iras sen Kaĉa, kaj la paŝtisto, ke la sinjoro tie sidas plu. Kiam ili ekparolis, diris la diablo al la ŝafpaŝtisto: „Mi dankas al vi, vi faris al mi grandan servon, ĉar mi devus probable ĝis la lasta juĝo porti Kaĉan. Neniam mi forgesos pri vi kaj iam mi riĉe rekompencos vin. Sed por ke vi sciu, al  kiu vi helpis el mizero, mi diros al vi, ke mi estas diablo.“ Tion li findiris kaj malaperis. La ŝafpaŝtisto restis momenton stari kiel senkonsciigita, poste li diris al si: „Se ĉiuj diabloj estas tiom stultaj kiel li, tiam estas bone.“

     En tiu lando, kie vivis la ŝafpaŝtisto, regis juna princo. Riĉaĵojn li havis multajn; estante libera mastro super ĉio, li ĝuis ĉion plenmezure. Tagon post tago li ĝuis la plezurojn, kiujn nur la mondo povas disponigi, kaj kiam venis nokto, el la princaj salonegoj aŭdiĝis kantado de senbridaj diboĉemaj junuloj. La landon administris du intendantoj, kiuj ne estis pli bonaj ol la princo mem. Kion ne fordiboĉis la princo, lasis al si ili du, kaj la povra popolo ne sciis, kie preni pluan monon. Kiu havis belegan filinon aŭ monon, tiu ne havis feliĉan tempon, ĉar kun certeco li povis atendi ordonon, ke la princo tion plenrajte por si postulos, kaj dio favoru tiun, kiu lian volon oponus! Kiu povus tian reganton ami? Tra la tuta lando la popolo malbenis la princon kaj la landintendantojn. Iun tagon, ne sciante  plu kion pensi, la princo venigis astronomon kaj ordonis, ke li al li kaj al la du intendantoj legu planedojn. La astronomo obeis kaj esploris en la steloj, kian finon havos la vivo de la tri prodigemuloj.  

     „Pardonu, princa Moŝto,“ li diris fininte la esploradon, „al via vivo kaj ankaŭ al viaj intendantoj minacas tia danĝero, ke mi timas tion eldiri.“

     „Nur parolu, ĝi estu kio ajn! Sed vi devas resti ĉi tie kaj se ne plenumiĝos viaj vortoj, vi perdos vian kapon.“

     „Mi tre volonte subigas min al via justa ordono. Aŭskultu do: antaŭ ol estos la dua lunkvarono, venos por ambaŭ intendantoj diablo, je tiu kaj tiu horo, je tiu kaj tiu tago, kaj dum la plenluno li venos ankaŭ por vi, princa Moŝto, kaj ĉiujn vin tri vivantajn li en inferon forportos.“

     „En prizonon forkonduku tiun ĉi mensogan ĉarlatanon!“ ordonis la princo kaj la servistoj faris laŭ la ordono. En la koro ne sentis sin bone la princo, kiel li ŝajnigis; la vortoj de la astronomo skuis lin kiel juĝa voĉo. Unuafoje aŭdigis sin en li la konscienco! La intendantojn oni forveturigis hejmen duonmortajn, neniu el ili ion manĝis. Preninte ĉiun sian havaĵon ili sidiĝis en veturilojn, forveturis en siajn bienojn kaj ordonis la kastelojn de ĉiuj flankoj ĉirkaŭbari, por ke diabloj ne povu veni por ili. La princo konvertiĝis al la ĝusta vivo, li vivis silente kaj trankvile kaj iom post iom li komencis administri la landon esperante, ke verŝajne tamen la kruela sorto ne plenumiĝos.

     Pri tiuj ĉi aferoj la malriĉa ŝafpaŝtisto havis neniun ŝajnon; ĉiutage li paŝtis sian gregon kaj zorgis neniom, kio okazas en la mondo. Iun tagon subite staras antaŭ li la diablo kaj diras al li: „Mi venis, paŝtisteto, por rekompenci al vi vian servon. Kiam estos la lunkvarono, mi devos forporti en la inferon la iamajn landintendantojn, ĉar ili priŝteladis la malriĉan popolon kaj al la princo ili malbone konsilis. Sed ĉar mi vidas, ke ili pliboniĝos, mi lasos ilin ĉi tie kaj ĉe tio mi tuj rekompencos vin. Kiam estos tiu kaj tiu tago, eniru en la unuan kastelon, kie estos multe da homoj. Kiam en la kastelo komenciĝos kriado, servistoj malfermos pordegon kaj mi gvidos for la mastron, do tiam alpaŝu al mi kaj diru: „Foriru ĉi-momente, aŭ estos malbone!“ Mi obeos vin kaj iros. Sed post tio igu la mastron doni al vi du sakojn da oro, kaj se li ne volos, diru nur, ke vi alvokos min. De tie iru al la dua kastelo kaj faru same kaj la saman pagon postulu. Sed kun la mono bone mastrumu kaj utiligu ĝin por bono. Kiam estos la plenluno, mi devas forporti la princon mem, sed mi ne rekomendas al vi liberigi lin, ĉar vi devus propran haŭton oferi.“ Tion li findiris kaj foriris.

     La ŝafpaŝtisto memoris ĉiun vorton. Kiam estis la lunkvarono, li maldungiĝis kaj iris al la kastelo, kie unu el la du intendantoj loĝis. Li venis tien ĝustatempe. Homamasoj staris tie kaj rigardis, ke diablo la sinjoron portos. Jen aŭdiĝas en la kastelo malespera kriego, la pordego malfermiĝas kaj nigra diablo tiras la mastron eksteren, palan kaj duonmortan. Jen elpaŝas el la homamaso la ŝafpaŝtisto, prenas la mastron je la mano kaj la diablon forŝovinte vokas: „Foriru, aŭ estos malbone al vi!“ Tiumomente la diablo malaperas kaj la ĝojanta mastro kisas la manon de la paŝtisto demandante lin, kion li postulas rekompence. Kiam la paŝtisto diris, ke du sakojn  da oro, la mastro ordonis, ke oni tuj tiun kvanton donu al li.

     Kontenta iris la ŝafpaŝtisto al la dua kastelo kaj tie ankaŭ same bone kiel ĉe la unua li sukcesis. Estas memkompreneble, ke la princo sufiĉe rapide eksciis pri la ŝafpaŝtisto; ĉar li cetere ĉiam demandadis, kiel la mastroj finiĝis. Kiam li ĉion tion ekaŭdis, li sendis veturilon kun kvar ĉevaloj por la kara ŝafpaŝtisto kaj kiam oni alveturigis lin, li insiste petis lin, ke li kompatu lin kaj el la inferaj ungegoj liberigu lin.

     „Mia sinjoro,“ respondis la ŝafpaŝtisto, „tion mi promesi al vi ne povas; temas ĉi-foje pri mi. Vi estas granda pekulo, sed se vi volus plibonigi vin, juste kaj saĝe vian popolon regi, kiel por princo decas kaj konvenas, mi provus fari tion, eĉ se mi mem anstataŭ vi devus iri en la ardantan inferon.“ La princo kun klara menso ĉion promesis kaj la ŝafpaŝtisto foriris, promesinte al li, ke en la certa tago li aperos.

     Kun timo kaj teruro oni ĉie atendis la plenlunon. Kiel oni komence tion deziris al la princo, tiel oni lin nun kompatis, ĉar ekde tiu momento, kiam li pliboniĝis, neniu povis deziri al si pli bonan princon. Tagoj pasas, eĉ se oni ilin kun ĝojo aŭ kun ploro kalkulas! Antaŭ ol la princo atendis, sur la sojlo estis la tago, en kiu li devis adiaŭi ĉion, kio lin ĝojigis. Nigre vestita, tute mortanta, sidis la princo kaj atendis aŭ la ŝafpaŝtiston, aŭ la diablon. Subite malfermiĝas la pordo kaj la nigra diablo staras antaŭ li.

     „Preparu vin, moŝta princo, la tempo forfluis, mi estas ĉi tie por vi.“

     Eĉ vorton ne respondante la princo leviĝis kaj paŝis post la diablo en la korton, kie senmezura kvanto da homoj staris. Jen tra la amaso faras al si vojon la ŝafpaŝtisto tute elĉerpita kaj kuras rekte al la diablo, vokante de malproksime: „Forkuru, forkuru, aŭ vi finiĝos malbone.“ 

     „Kiel vi povas aŭdaci min reteni? Ĉu vi ne scias, kion mi diris al vi?“ sufloris la diablo al la paŝtisto.

     „Frenezulo, ne temas pri la princo, sed pri vi. Kaĉa vivas kaj demandas pri vi.“ Kiam la diablo ekaŭdis pri Kaĉa, tuj li malaperis kaj lasis la princon trankvila. La ŝafpaŝtisto enmense mokis lin kaj ĝojis, ke per la ruzo li liberigis la princon. Pro tio la princo nomumis lin sia la plej unua kortegano kaj kiel propran fraton li amis lin. Sed li ankaŭ bone decidis, ĉar la malriĉa paŝtisto estis sincera konsilanto kaj prava kortegano. El la kvar sakoj da oro li retenis al si eĉ ne krejceron; li helpis per ĝi al tiuj, de kiuj la intendantoj ĝin ekspluate gajnis.

                                                                                                                Esperantigis Jiří Patera