Věra Ludíková

Poetiko kaj moralo


En la tempo, kiam ni estas atestantoj de stagnado de klereco ĉe ni, kiam aperas vulgaraĵoj en komunikiloj kaj en gazetaro al tio aldoniĝas eĉ eraroj, kiam en la nomo de tiel nomata senpereco de komunikado aperas eĉ duboj pri la utileco de la nocio norma ĉeĥa lingvo kaj kiam iuj rifuzas zorgi pri ĝi, ili do rifuzas ankaŭ la lingvokulturon, kiu estas integra parto de la totala kulturnivelo de la nacio, estas plej altgrade necese, ke precipe la plumhomoj serĉu la belecon en vortoj kaj ideoj kaj per delikata lingvaĵo ili aliĝu al kulturvaloroj.

Belega, delica kaj bona vorto alparolas nian pli bonan duonon, ĝi alparolas tiaspecajn energinivelojn, kiuj en ni sonigos la sopiron pri io, kio transiras nin, eĉ se ni tion unue ne komprenas. Vorto estas tre potenca, vortoj kaj ideoj antaŭiras agojn, ja en la komenco estis vorto, vorto kiel donaco de Dio.

Vorto malbona, vorto vulgara asociigas en ni negacion, abomenon, ion, de kio ni volas gardi nin, kio malsuprentiras nin kiel falsa tentado de erarvagaj animoj, kio enigus en nin ungegojn kaj malsuprentirus en profundon de rebrilantaj venenhaladzoj. Ni evitas ilin, prefere ni evitas malbonajn energiojn, tiel tion pri si asertas la seriozaj malsanuloj, ĝuste tiuj, kiuj tre deziras resaniĝi… Sed ili estas vortoj tre persistaj, ili firme enradikiĝis kaj enhejmiĝis en nia vortprovizo, ni uzas ilin ankaŭ troabunde, eĉ kontraŭdire en tiaj ligoj kiel terure belege, timinde bela vespero… Ĝuste pri tiu ĉi miskutimo atentigis la amanto de la bela ĉeĥa, sinjoro profesoro Radovan Lukavský: „Do kia estis la vespero, ĉu terura, ĉu bela?“

Sed nuraj belaj vortoj ne garantias, ke afero estas samtempe ankaŭ morala. Belaj vortoj pri la paco estis elparolataj unuspire kun militismaj intencoj, multaj buŝoj de ŝtatestroj estis plenaj de vortoj pri la eterna paco, pri frateco por eternaj tempoj, eĉ pri la frata helpo kun klara celo priregi… Ne ĉiuj belaj vortoj estas tial ankaŭ vortoj bonaj, ĉar ankaŭ tiaj vortoj povas esti misuzitaj por malbonaj kaj malamaj ideoj kaj celoj. Tiaj vortoj haladzas de falseco, samkiel la certa tipo de virinoj malkaŝas sin per provoka vesto kaj per vulgaraj esprimoj. Nuntempe povas nin nur averti paroladoj de iuj politikistoj sur la grundo, kiu devus esti al ni ĉiuj sankta. En belajn vortojn vestitaj malmoralaĵoj estas ja distingeblaj, sed iam nur tro malfrue…

Se la poetiko havas certajn rimedojn, eĉ se nur limigitajn, ĝuste same kiel estas nur bagatela la influo de arta verko, kaj precipe de poezio, al la kompleta moralo kaj se tamen ĝi vekas la sopiron je spiritaj valoroj, kiuj estas en ni kaŝitaj kaj estas nur superbruitaj per materialaj interesoj, tiam eĉ la malmulto estas senmezure grava, ĉar ĝi donas al homoj lumon kaj esperon.


(Esperantigis J. Patera)