Ne timu

 

            Pasis nur mallonga tempo, nur kelkaj semajnoj, ekde kiam mi dissendis invitilojn kun la nomo de la deklamonta profesoro Radovan Lukavský en la aŭtora prezentado de mia nova libro „Kien ajn vi iros…“. Kvazaŭ estus nur mallonga tempo, nur kelkaj semajnoj, kiam mi estis bonvenigonta lin, samkiel multfoje antaŭe, ĉar en miaj programoj li ofte rolis. Anstataŭ tio mi petis la ĉeestantojn, ke ni honoru lian memoron per minuto da silento

            La scenaron de tiu ĉi vespero mi transdonis al sinjoro profesoro Lukavský lunde, nuran tagon antaŭ ol li estis transportita en hospitalon. Ni havis kune interkonsentitan tagmezan kunvenon en Kolovratský-palaco kaj ni parolis pri la nova libro, el kiu oni legos, pri ĝia temo, kiel ĝi estiĝisĉio lin interesis. „Ĉu vi tostos kun mi?“ li demandis min. Oni alportis al li altan glason da aperitivo kaj mi memkompreneble konsentis – sed je tiu tempo eble nur per kafo, mi diris. Eble ne gravas, per kio oni tostas, sed mia pli vere subkonscia reago min tamen ĉagrenas. Li diris, ke hieraŭ, dimanĉe, li ne sentis sin bone. Li opiniis, ke li ne povos ludi – li aktoris tiam en la Teatro de Vinohrady. Mi ektimis, sed li tuj aldonis, ke sen bastono. „Kaj la bastonon mi ne bezonis,“ li aldonis gaje. Tio trankviligis min. Vive li interesiĝis pri ĉionian legadon li ĝojatendis. Per tiu ĉi interesiĝo, per la kompleza interesiĝo li estos kun ni ĉe niaj kunvenoj ĉiufoje kvazaŭ spirite ĉeestanta. 

            Vendrede vespere antaŭ tiu ĉi renkontiĝo mi veturis kun la edzo en la urbon Mladá Boleslav kiel gastoj de premiero deMevode Ĉeĥov. Ofte ni kunportadis ankaŭ sinjoron profesoron Lukavský. Ni revenadis kutime post la noktomezo, ĉar la atmosfero de la preniero estis tre proksima al li, li ĝojatendis ĝin, li ŝatis paroli kun la aktoroj, li rememoris pri sia aktivado en la mladaboleslava teatro. Dumvoje hejmen mi demandis lin, kie mi povus transdoni al li la scenaron de preparataj legadoj. Li lumigis la lampeton super si dum la veturo kaj foliumis en tablokalendaro, sia agendo. „Tuj lunde tio konvenus por mi,“ li diris, „ĵaŭde ni havas provludon por la premiero en la Nacia Teatro. Mi tre volonte kun vi ankoraŭ vizitis Mladá Boleslav,“ li diris adiaŭe kaj mansvingis al ni sur trotuaro ĝis kiam la aŭto forveturis. Tia longa adiaŭo konfuzis min. 

            Eble mi estis unu el la lastaj feliĉuloj, kun kiuj sinjoro profesoro Lukavský renkontiĝis, kun kiuj li parolis, kiuj havis la grandan honoron prezenti al li la manon kaj senti lian longan, firman premon, unu el la lastaj, al kiu li galante la manon kisis

            Eble ŝajnos al vi nekredeblenelonge antaŭ tio, kiam mi eksciis, ke sinjoro profesoro Lukavský ne plu vivasverŝajne tio estis nur kelkajn minutojn post kiam li poreterne fermis la okulojn – li vizitis min meze de lumo kiel serena estulo kaj diris al mi tute klare: „Ne timu!“

            Vi vizitis min per rapido de radioj, per lumrapido. Vi estis proksime de mi, vi estis komplete proksime kaj parolis al mi, via voĉo parolis al mi. Esti preparita akcepti mesaĝonEspereble mi estas preparita transdoni ĝin pluen. Sen grandaj vortoj, sen falsbrilaĵo, sen grandaj gestoj vi ĵus transdonis al mi la grandan mesaĝon:  Ne timu!…

            Animo, animo vi nobla, vi en mallumo bone vivis, kapablis lumon disdoni, volus mi al vi voki. Viaj manoj estas la kunmetitaj manoj de aleoj, sub kies volbo ni trairas. En kirladon, en la kirlojn de bildoj kaj ideoj apartenas vi, sinjoro profesoro, via bildo apartenas tien, via bildo tie aperas. Vi enblovadis al vortoj la polenerojn, bonodoron kaj delikatecon de jasmenpetaloj, de narcisoj kaj la teneron de violoj, viaj vortoj havis rekton de abioj kaj fortikecon de roko, ili havis fidelecon de paroj de cignoj. Kiel transverŝado en kunigitaj vivaj vazoj estas la transdonado de vortoj rektavoje de animo al animo. Tio estas kompletigado de malglataj formoj al ovaleco, tio estas celado al tuteco

             Mi ŝatus promesi supren, en sferojn, en kiuj vi nun loĝas, ke ni ne forgesos vin, estimata sinjoro profesoro, ke ni ne forgesos vin kiel eksterordinaran personulon, ni ne forgesos la noblecon, de kiu vi estis trapenetrita kaj kiun vi disvastigis ĉirkaŭ vin, ni certe ne forgesos vian tutan belegan estaĵon. Iufoje estos revivigitaj la noblaj animoj, estos revivigitaj ĉiuj tiaj kvalitoj, kiuj gvidas al spirita maturiĝo de la ĉeĥa nacio, por ke ĝi povu esti modelo por aliaj.

            Priverŝu la tigojn de rektaj vortoj, vortoj de belega lingvo; priverŝu la tigojn, por ke ili estu fortikaj… Kun impreso de flugo de birdoj ĝis apertaj spacoj, kun impreso de disetenditaj brakoj ĝis spiritaj sferoj mi volonte transdonas al ĉiuj, kiuj tion komprenas, vian mesaĝon: Ni ne timu!

                                                                                                Věra Ludíková

                                                                                                 membrino de Asocio de verkistoj

                                                                                              

                                                                                                             (Esperantigis Jiří Patera)