Česky

 

El la nuntempa ĉeĥa literaturo

 

Věra Ludíková

 

Sendu_ĝin_pluen_I

 

 Sendu_ĝin_pluen_II

 

 Sendu_ĝin_pluen_III

 

 

Interparolo_por_Astro

 

 

Enkondukaj vortoj

 

 

 

Novjara poezio 2002

 

Věra Ludíková

 

EKAŬDI LA ANIMON

poemoj kaj tekstoj

 

Enkonduko

         Antaŭ mi kuŝas paperfolio, kaj mi serĉas vortojn, per kiuj mi prezentus min al vi koncize.

         La plejgravaĵon enhavas la metaforoj de poemoj, kiujn mi verkas jam de junaĝo. Jam en tiu tempo la aŭskultantoj povis aŭdi ilin en Viola aŭ legi ilin en gazetaro. Kiam malfermiĝis novaj ebloj publikigi kaj eldoni librojn sen permeso kaj sen cenzuro, mi decidis eldonigi sinsekve poemarojn PESILO, ILI NE SCIETAS kaj EKAŬDI LA ANIMON proprakoste. Miaj poemoj kaptis intereson de profesorino XING-CAN, kiu enĉinigas ilin.

         Ofte mi ricevas la demandon: Kial vi verkas? Verŝajne tial, ĉar oni bezonas por si mem multon gravan ordigi kaj formuli. Ekzemple oni demandas, kial la homoj estas neinstrueblaj kaj kial ili ĉiam kaj ĉiam denove flamigas la brulegojn de malamo kaj de milito. Rimarki iliajn ĝermojn kaj preventi konfliktojn, kuraĝigi en espero kaj amo - jen estus bela misio de gepoetoj. Sed iam tiam la propraj kapabloj ne sufiĉas por regi propran personon. Mi opinias, ke estas ĝuste dividi sian vidpunkton kun komprenanta leganto.

         Vespere mia fenestro estingiĝas kiel la lasta. Longe jam la infanoj endormiĝis ĉe fabelo, eĉ kiam la taksoj eminente” translokiĝis el lernejaj kajeroj en la abiturientan atestilon de matureco. La vortoj elmergiĝis el sekretaj kaŝejoj, el profundaĵoj kaj ankaŭ el bluaj altoj, por doni nomon al tio, kio tiom suferigas kaj samtempe alportas unikan feliĉon.

                                                                  Věra Ludíková

 

 

Hodiaŭ preterpasu min piedpinte

 

Mi elpaŝos el mi fingropinte,

miaj piedoj vagos sur tegmentaj dorsoj kaj valoj.

 

Mi elpaŝos el mi fingropinte,

miaj piedoj transpontos oratantojn de frontonojn.

 

Mi elpaŝos el mi fingropinte,

ĉu vi aŭdas min? Halo, ĉielen mi vokas,

enĵetante telefonajn monerojn.

Bonvolu meti, Sinjoro, viajn manojn sur tegmentajn dorsojn,

fleksu ortantojn kaj kurbigu ilin en kvarajn dimensiojn,

dancigu en muziko magnetojn de la tero.

 

MI INSISTAS: AMU VIN RECIPROKE

 

* * *

 

Rubujoj

 

Kreskado ne videblas,

kaj tamen ĉiujare fruktoj maturiĝas.

 

Kreskadon de l' homeco vi intencas     

ekkompreni

el pot-splitoj, forfalintaj de viv-eventoj,

ne plu bezonaj,

forĵetitaj post kabanoj ekstervilaĝe.

Tiam la homoj emis ornami ceramikaĵojn, armilojn,

certe ankaŭ sin beligi.

 

Kiom ni hodiaŭ devancis ilin,

kion sciis pri la mondo tiuj mizeruloj,

sklavoj de dioj, de malsato kaj de aŭguristoj.

 

Kion, se iu prijuĝus la enhavojn de niaj rubujoj,

kiun gradon de kultur-dekadenco li al ni aljuĝus,

pri kio juĝus li laŭ malnovaj ŝuaĉoj, ladaj ujoj,

nuraj splitoj sen ornamoj, laŭ ĉifonoj kaj panŝimo?

 

Al posteuloj pruvon ne prezentos plu

la karbonmetodo

pri mortintoj el amas-tomboj.

 

La fumon de murdatoj en gaskameroj

jam antaŭlonge forportis la aero.

 

Kreskado ne videblas,

la fruktoj de l' homeco maturiĝas lante.

 

                *  *  *

 

Ili ne scietas

 

Kiam vi ploremas sincere,

sentante triston nehipokritan,

la mondo indiferentas, ĉu vi aŭskultas

el Mozart aŭ el Betoveno.

Malantaŭ larmo ĝi vidas histerion,

kontraŭ kiu preskribendas glacia akvo.

 

Kiam mi ploremas sincere,

sentante bedaŭron nehipokritan,

mi ripetas al mi komparon:

Kiam stelo naskiĝas aŭ pereas,

travivas ekbolon kaj falon

en enormaj temperaturoj kaj premoj.

Kaj al homoj ŝajnas post longa esplorado

ĉio nur ekfulmo.

 

 

Bildo de Salvador Dali

 

Mia bandaĝo brakumas la mondon,

per naiveco mi narkotas la homojn.

Mi puntas kiel pitono,

logikas kiel struta plumo.

Ekzaltita de ekzekutaj eŝafodoj,

mi plezuras aerpendi kaj teruras.

Vekante subprematan kontraŭpremon,

al veantoj mizeron mi distribuas,

rezignigante pri defendo kaj disfendante reziston.

Mi estas terora teruro, teroro de teruroj,

opio de kapoj papavaj.

 

             „Averto antaŭ intercivitana milito.”

 

Silenta poŝt-ludo

 

Kreivaj manoj per dukatetoj prisemis la teron,

eksidis sur orajn disketojn en libere pendantaj jupoj,

sur korsaĵojn, violonpontetojn,

sur iliajn kordojn por rememori ludi...

 

Kiam vi kurtene dismetos vian vestaĵon,

suspiros kronetoj sur la kapoj dolĉamare.

Kaskadojn kamomile lavitajn vi frizos

en nodojn gordiajn -

 

Angoro martelas kiel timpana simfonio.

Mergi la frunton en etajn kamomilojn!

Kiam la solvaĵo estas supersaturita,

naskiĝos kristalo - SENDU ĜIN AL PLUAJ!

 

Mia animo

havas maskon kunulon vangon.

Tie ĝi loĝas, ĝelajn brikojn

masonmetis rikoltantoj de pomoj prohibitaj.

En granda renkontado nin kaj niajn antaŭulojn

agordis por resonanco la vibriĝo de Ĝemeloj,

la kolonaro de la katedralo Notre-Dame.

*                

Kaheletoj sur planko

de ŝaktabuloj kaporompaj,

ni scias - tie estas celo

kaj ni iras aliloken kaj apuden.

 

*

Duboj stumblantoj -

vin devancis militantoj,

murrompaj ramoj, cerboj virŝafaj.

*

Ni fidas vin

kiel kolonojn el salo,

kiam vi malfermas buŝon,

malseka mensogo forrompas kristalon.

Oni dispremis kolon-kanelon,

ĉizitan por fremdaj dioj.

Oni translokis frontan tabelon

por alia akto de la teatraĵo:

Divide et impera!”

La malbeno ŝvelas ĝis nun.

*

Oni fragmentigis ziguraton

je eternaj brikoj.

Kliniĝema kloŝfloro

dissonorigis reviviĝon.

*

Timo sidas sur animo

kiel pruno sur kuko,

ŝtopita buŝo englutas eĉ kernon.

*

Tuj nun vi volas ekkoni senmezurecon

de la Universo -

vi povas ĝin dedukti el pinĉo da tero.

La okuloj ne sufiĉus, la kruroj ne servus.

*

La Tero estas Dia polmo malfermita,

sur nervetoj de la sorto ni iras piede.

*

Al la tercentro de ĉie estas same proksime,

sed pli dista estas la via ol mia Dio.

*

Se vi desegnas liniojn rekte antaŭen,

la vivo ilin deflankigos zigzage.

Mi donas al vi stabilon kaj anim-ŝlosilon,

nur ne volu ĝin perdi stult-age.

*

Sur blanka pergameno per krajono

mi ŝanĝos mian nomon je la via

Kiam mi turnos ŝlosilon en pordo al nekono,

mi deziros bonon por vi esprimi -

Sur blanka pergameno per krajono

vi ŝanĝos vian nomon je nomo mia

Kiam mi turnos ŝlosilon sur vojo al nekono,

mi vin protektos, kion devu timi -

 

*

Antaŭskribita de cirkonferenco

en mirego vi ekkonas

eliran punkton.

*

Enplektigo pro averta puno

en radaron de Fortuno

trafas suverenojn.

*

Se al vi ŝajnas,

ke vi malgajnas

tufojn da orkideoj,

ne kredu kalumniojn.

*

La tutan tagon sole por si gardi,

kiam tamburetoj flute sonas.

Povi sub la ĉielon ne rigardi,

je kies konto hodiaŭ ili insultas.

*

Tra kudriltruo de celkonformeco

trairas kruda sekalfadeno.

Kial ne aldoni pli da koloreco -

Direktata de perpendiklo

ne klinu kapon,

ne subenturnu okulojn,

lasu senton sen ŝanĝo.

*

 

La maro eksusuris

antaŭ sablo de la plaĝo de jaroj.

Blanka ŝipo sur ĝi navigas

kiel nubeto en blua ĉielo

afabla fantazio.

*

Per kio volas vi haltigi

ekkurintan sunan paŝon.

Fleksebliĝintaj manoj estas cigna ombroludo,

flugemaj blankaj lanugoj

post oro de forvelkintaj tusilagoj.

*

Amoko kaj Amoro

najbarproksimaj en aboco

estas formoj de frenezeco de detruado

kaj amo. Amoro kaj Amoko

je la alia ŝanĝiĝas,

indiferenteco estas indiferenteco.

*

Noktoj kiel nigra kafo,

nigra efika unuavide,

de nokto nigra infiniteco

kun pedunkloj de rememoroj...

*

Knabino estas de suno trapenetrita pejzaĝo

kisata sur buŝo fermita per sigelo.

Okuloj palpas la sorĉan, la plej belan,

la esencan...

*

Nigra sambuko kun blanka tufo,

al suno vi turnas vian sopiron.

Mistera Hamleto en veluro vestita,

post sepa sigelo vi trovas plu...

*

Mi varmigas vakson de festa kandelo

en streĉitaj manoj de arkpafanto,

el mia varmo kvanton mi doni provas -

ke el la fajranta ne restu meĉeto duonbruliĝinta,

kiu morgaŭ apogi ne plu povas.

*

Mi lernas aŭskulti interparolojn de aceroj,

mi klopodas enpaŝi en radiketojn de poemo.

Vin mem klopodas mi kompreni.

Mi klopodas ne vundi.

*

Oktobro estas flamo de tridek sorpujoj,

tridek ekkrioj sur pomujo.

Prunoj estas larmoj de nuda branĉo de virino.

Oraj platetoj ne kovros dezertajn kortetojn.

*

Noktoj kiel nigra kafo,

nigra efika unuavide,

nokto sendorma,

ĉu konas vi savkoridoretojn?

*

Miaj kolonaroj flugilportantaj -

miaj suprenspiralaj ŝtupoj anobiaĵaj -

Splite rompita estas kristala globo.

En brilraketoj de cirkulantaj fajreroj

vi eldiras KIAL

ĝuste vi restas sen helpo.

*

Por mia kristala globo

kungluita el splitetoj,

deprenataj restaĵetoj,

kio enfosiĝis en fingrojn

en la tutaĵo por ĉiam mankas.

Alia estas mondo sub ĉielo alia.

*

La animo konas vortojn,

oscilantajn tien-reen

en alto ie supertere.

Kiuj unufoje aŭdos ilin,

pro mirego mutiĝos plej vere.

*

Vi kaŝas torenton de homa tenero

en nebulon blankan, monstran,

ĝis nevolo aŭdi vortojn de l' animo

antaŭ ol lipoj por ĉiam cindriĝos.

*

Tero - jen polmo malfermita de Dio,

ĉe randoj laŭvicaj enfalejoj.

Ĉiu mem lumportanto

sur nervoj de l' sorto ni kuros.

*

Mi forbalaas polverojn de via vojo,

ili enfalas en miajn okulojn.

Ne miru, ne esperante tion,

por momento mi eksilentos.

 

*

Se vi tiom emas

frapi la pordon de kontraŭa domo,

konfidu fajron al puto.

La akvonivelo refraktos nomtabuletojn,

kiujn vi volis premi per polmoj.

Ne levu martelitan frapilon kontraŭflanke.

La koro nur por vi martelema

preterirus vin neaŭdate.

*

Nur preterpase vi malfermas koverton.

Legi vi ne pretas,

kiam vi leteron demetas

per tiktakado de l' animo plenigitan.

*

Kiom pezas nigra guto,

nigra perlo de ŝnureto falinta,

nigra tuĉo sur pieridaj flugiloj

amplene desegnita -

*

Al vi ŝajnas, ke animo perligas

frostiĝintajn larmojn el kristalo.

Jen nur arĝentajn monerojn en arboj

dispendigis pluvo.

*

Kiel papilioj en animo oscilas

membranhavaj buntkoloraj pensoj.

La gastiganto fortimigis pieridon,

la festenanto ne ekvidus ĝin.

*

Somero - duonpaŝe al aŭtuno -

ne demandas pri la senco de maturado,

pleniganta formojn ĝiskomplete.

Aŭtuno koloriĝinta kvazaŭ pro ĝojo

finos sian verkon,

pom-granadetojn disrulos.

*

Novembro rondeltranĉis tridek kvin krizantemojn,

tridek kvin nuancojn forkalkulis.

Verdaj farbotavoloj antaŭlonge estas forviŝitaj

per viŝtukoj de nebulaj matenoj.

Tra defalintaj folioj iradas kun ni belo

kiel tempo, posedanta nin mem.

*

Super barilstangoj nebuloj flosas

kiel tralavataj blankaj akvareloj,

ĝis distingeblas nur konturoj.

Pli malproksime en kohortoj staras pice-strioj,

ĝis monto foren sin anoncas

alifoje por supreniro.

*

Lampistoj konas brilon de vespersteloj.

En junaĝon foliumi ili virinojn tiel instruas,

ke sekreton, de lipoj gluitan el trezorejoj

iu alia ne legu trans ilia ŝultro.

*

Kandelbrilajn tintilojn

el maldikaj arĝentfolioj -

dispendigos da ili milojn

en verdaj pingloj sankta vespero...

*

Virino estas sekreto

de lipoj sigelita.

Kiam kun amo vi ilin malfermos,

vi trovos invitilon

por paciĝo.

*

Kiel se animo pufigas plumetojn,

estas banaleco per rubando de belo bandaĝita,

kiam neĝas.

*

Peniko - jen plumo de poeto,

ambaŭ bildojn pentras.

Kien unu vortojn direktas,

la alia ilin per okro kolorigas.

La vivo estas pentristo pasia,

kun mevoj la teron trarigardas.

Kiu per krajono skribas en nekonatecon,

pro tera bluo senpeziĝas.

Ĉielarko ploras, gutetas pluvo,

saltas kiel guto de hidrargo.

Forigu folieton post folieto,

malfermu algluitan koverton.

*

Mi kuras sur ardigitaj ŝtonoj,

akrajn vortojn ne rememorante,

precipe se vi butonfermas

antaŭ mi vian animon.

Mi kuras sur ardigitaj ŝtonoj,

ardaj vortoj enbruligas sin en la animon.

 

*

Mia animo zorgoplenas,

kvazaŭ ĝi multon scius,

elsub ĉevalaj piedingoj de invadanto

iam ĝi jam manplendis.

Vortforman alĥemion

en ia ajn harmonio

li tamen ne volus kompreni.

*

La animo flustras por si mem,

formuletojn de parolo ĝi ne demandas.

Larmojn kiel pilketojn ĝi forrulas,

ĝis iu, kun kiu ĝi volas esti,

kial ĝi suferas, ĝin demandos.

*

La animo ĝemas silente,

ĉar mem ĝi bone scias, ke

per bruo ĝi ne malakrigos eĝojn.

*

                                      RUT

         Longe mi preparis min por la hodiaŭa vespero, kiun mi longigos eĉ multe trans la noktomezon, por noti antikvan mesaĝon. Sole la hodiaŭan vesperon mi volas dediĉi al ĝi, ĉar pli longe mi ne rajtas prokrasti miajn devojn. Jena momento apartenas al vi, junulino Rut. Mi provos koncentri min plene al vi por elvoki vian bildon kaj por trovi vortojn, kiel vin proksimigi, por ke vi estu io pli reala ol nelegebla streketo notita sur la muro de viktimoj. Mia Sinjoro, mi petas, se vi deziras, ke mi priskribu la dramon de la junulino Rut, donu al mi forton ĝuste hodiaŭ, en la festotago de mortintoj. Jam longe mi klopodis kompreni la grandan perfidon, per kiu kulpis kontraŭ vi homo plej proksima. Longe mi devis pensi pri vi, junulino Rut, kvankam vi mortis antaŭ mia naskiĝo, ĉar tujaj decidiĝoj, eĉ trapensitaj, estis por vi drame fatalaj. Viaj okuloj aperados antaŭ la miaj kaj persekutos min, ĝis mi finskribos almenaŭ koncize vian nefinitan historieton, ĉar mi jam ricevis plumon en la manon, kuraĝon kaj volon mi ricevas ĝuste nun. Ŝajne ne estis hazardo, ke mi vidis en fotografaĵo viajn profundajn nigrajn okulojn sur fono de glata bruneta haŭto, kiuj kvazaŭ alvokis min ne formeti ĝin facilanime, sed kompreni ilian apartan funebron. En skatoleto estis ordigitaj iliaj sekretoj. Kovrilo demetita parte malkovris liniojn de ornamaj skriboj, neniam malesperon. Ne tralegu, ne foliumu, kiu estis la lasta. Ŝi certe ne supozis, eĉ ne kredus, ke ŝi ne plu renkontiĝos kun sia fianĉo, kiam ŝi deponis la fianĉinan heredaĵon ĉe liaj gepatroj, antaŭ ol ili fariĝos edzo kaj edzino, kiel ili promesis al si. Blankajn pladetojn finitajn per ruĝa marĝeno ili kune elektadis kiel anticipe kalkulitajn, akrobatajn, stringajn malbonaŭgurajn informojn, avertantajn. Mi ne konis Rut, mi vidis nur kelkajn ŝiajn portretojn kaj aŭdis rakonti historieton, kies finon neniu konas, mi nur scias, ke ŝi ne revenis hejmen kiel multaj aliaj, kiuj devis porti la stelon de David. La nigraj okuloj de la portreto dokumentas pri neplenumita amo de juna pomarbo, kiu sovaĝe kreskas en ĝardeno, kaj kvankam ĝi proponas sian manon al la suno, ne maturiĝos sur ili eĉ etaj pomoj, kaj ŝi sentas sin kvazaŭ sovaĝa pirarbo sur kampo, kvankam ŝi vivis en superluksego de silkaj ŝtrumpoj kaj veluraj kolumoj. Ili promenis alkroĉitaj al si kaj tenante sin je la mano kvazaŭ serioza duopo kun peltaj kolumoj. De vaste kaj distance plendetoj de vortoj havas kiun peti pri helpo, rememoris Rut, kie ŝi faris eraron. Se ŝi ĝuste nun frakasus sian kapon kontraŭ la muro, nenion ŝi revenigos reen. Fraŭlino Rut devenis el respektata familio, sur kiu tamen kuŝis ombro, ĉar la panjo estis judino. Ŝi ne estis plene sana. Rut tre amis ŝin kaj estis zorgoplena, kien oni forveturigos la patrinon kun ia transporto. Kvazaŭ ŝi sentus, ke la patrino forveturas en lokojn, kie elsublimis la animoj de la karceristoj, ŝi volis kun ŝi resti ankoraŭ momenton, ankoraŭ ion rakonti al ŝi, por ke ŝi ne restu tiom sola dum la vojaĝo al nekonateco. Sed antaŭ ol ŝi atendis tion, la vojaĝo finiĝis per pordego kaj pikdrato. Abruptaj, gorĝostringaj estas la malbonaj informoj, avertantaj. De ekstere mi imagas ŝin en ŝlosita vagono, sed sian sorton ŝi decidis jam antaŭe, kiam ŝi transpaŝis ĝian sojlon. Kaj tie, sur la loko de destino, ŝi ne povis kredi, ke ŝin, Rut, filinon de miksa geedzeco, ĉar la paĉjo ne estis judo, sed kristano, povis trafi tio, kio trafadis jure validajn judojn. Ŝi ja havos, pli precize dirite estis havonta edzon kristanon kaj estas preparita vivi kun li laŭ la leĝoj de lia konfesio, kiel alie - en ilia hejmo eĉ ne pendis ujo kun sankta skribo super la porda sojlo. Sen sanktaj vortoj estis ringoj kaj valoraj ŝtonetoj de antaŭuloj kaŝitaj en la tero. La vojaĝo impresis ŝin kiel koŝmara sonĝo, sed ŝi baldaŭ devis vekiĝi. Je kelkaj tagoj pli frue, se ŝi estus fianĉino... Nur la nuboj nenion sciantaj, kio ĝuste nun okazas, ŝajnis al ŝi malbonaŭguraj kiel sovaĝaj ĉevaloj kaj flugantaj vulturoj samtempe. Nuboj nenion sciantaj, ruĝaj nuboj ŝajnis al aliaj okuloj nur kiel ĉielruĝo, kiel ruĵo sur lipoj, promesantaj ĉarmon ankaŭ por morgaŭ. Mi sonĝis sonĝon, ke ruĝaj ŝtonbuloj altaj ĝis tibioj kvazaŭ ovoj tiranosaŭraj obstaklis sub la piedoj, brulis eĉ sub la palpebroj. Mi sonĝis tiun sonĝon, ne sciante, kiel ĝin klarigi. Kaj poste mi reimagis la okulojn de junulino Rut, kaj ĉion, kion mi aŭdis pri ŝi, en enkadrita bildo de teruroj, kiuj ĉirkaŭhantis kiel monstraj fantomoj la koncentrejan Eŭropon. Nur nelonge, unu stacion antaŭ ol vi transdonos al ni torĉon, mi kunveturos, rememoru, panjo, kion vi ne diris al mi ĝis nun. Sed la patrino klopodas persvadi la filinon, ke ŝi revenu, ke ŝi ne envagoniĝu. Ŝi rememoris la vortojn, per kiuj estis persvadata la biblia Rut reveni al la gepatroj, sed same vane. Antaŭ ol vi sukcesis aparteni unu al la alia, li komencis timi. Kuru, rapidu al via knabo, ne akompanu min plu, forgesu fieron, diras la patrino al la filino, kiun ŝi tre amas kaj pri kiu ŝi timas pli ol pri si mem. Sed ne plu estis kien reveni. La antikva biblia Rut ne falas en abisman malplenon, kvankam ŝi ne obeas sian bopatrinon, ne liberiĝas de ŝi kaj ne revenas al siaj gepatroj. Lule konsolita de la biblia rakonto la patrino kredas, ke ankaŭ ŝia Rut eskapos el la tigraj ungegoj, kvankam sen ŝi, ĉar la filino estas laŭ la patrino nur duone judino kaj per nupto povas kristano tiun malbenon (aŭ honoron) forviŝi, nuligi kiel malan matematikan signon. Sed la pordego de la lagero estas pli ol abismo, ĝi estas kvazaŭ eterna silentado, kiam ĝi estas silentado inter partneroj. Rut scias pri la magia povo de la geedza ceremonio kun kristana edzo kaj kun granda espero penas transdoni al la fianĉo mesaĝon, ke ŝi atendas lin, atendas, ĉiam pli urĝe atendas. Eĉ por momento ŝi ne dubas, ke scii, kion fari, ne estos por li problemo, kaj ke li kompreneble venos por ŝi. Ili konis sin jam delonge, ankoraŭ antaŭ la milito, kiam la ruĝaj tramoj tintis kiel muzikantaj sonoriletoj de palaco Laŭreto, kiel paradizaj sonoriletoj, aŭ ĉu eble kiel mortsonoriloj? En la stratoj, kiuj ankoraŭ ne estis tiom obskuraj, flamigis lampistoj ludemajn lumojn kaj antaŭ la mateniĝo estingis ilin por geamantoj, kiuj tenante sin je la manoj, promenis tra la stratoj de vespero ĝis mateno. Nun regas tenebro, en la anguloj sentineloj de turoj, urtikoj enlasas nenion tien nek reen. Tra la breĉo de rememorado alkuris ĝis ĉi tie, sur la plafonajn makulojn, videblajn de la supra kuŝbreto, vetĉevaloj kaj ili galopas vetkuron pri la vivo. LONGE VI ATENDOS MIN VANE. Ofte mi pensis pri la knabino Rut, kiu aperis pro eraro, kiel multaj aliaj, post la pikdratoj de fortikaĵoj. La atendado estas senfina. La patrinaj manoj jam estas malplenaj, de branĉoj forfalis ĉiuj folioj. Malfortajn brakojn la knabino etendas, per kiuj ŝi nun sin defendas. Al infanoj la manoj tute ne kreskis, en la vizaĝoj estas nur grandaj, mirigitaj okuloj. Mi meditis pri la junulino Rut kaj verkis poemon pri knabino de tiu nomo. Sed por ŝi ĝi estis nur konturo, kvankam probabla, de ŝia travivaĵo, kaj kun urĝemo de maljustumita animo ŝi konigis al mi plu detalojn, kiujn ŝi dezirus intuiciigi al iu, kvankam en la realo mi neniam eksciis pli, ol tiam antaŭ longa tempo, kiam la rakontanto de ŝia historieto parolemis. Li jam mortis, sed li konis Rut kaj evidentis, ke ŝia sorto ne estis al li indiferenta, ke li neniam forlasus ŝin, se li estus ŝia fianĉo. Li volis eĉ edziĝi al ŝi, por ŝin savi, sed la fianĉo tion malebligis. En malgrandan faceton, en unu renverson de sablohorloĝo, Rut devis meti sin tuta kaj plena, por la minuto, dum kiu ŝi rajtis revidi sian knabon, ŝi zorge strebis prepari sin. Ŝi kuraĝigis sin en sia kredo kaj forpeladis dubojn, rememorante, kiel konduktoro trapinĉadis blankajn biletojn kiel orelojn de parademaj etulinoj, ekridetis al ili kaj donis signalon por plua veturado, kiel ili tenis sin alkroĉitaj al ledaj maŝaj teniloj kaj en ilia ritmo balancetis brilo de la gefianĉaj fingroringoj, aŭ ĉu eble temis pri pendumilaj maŝoj de kondamnitoj? Kiel poste grincis la bremsoj, la riza vergaro forbalais ŝuon de knabineto, kaj li komentis, ni protektus nian infanon pli brave. Kiamaniere marĉandi kun la futuro pri la somera disvendo - Ili konis sin reciproke jam longe, jam el la kurso de dancado, elegante, galante, kiel decas. Se ne estus veninta la milita testado, ili fariĝus modela paro. Ĉiuj opiniis, ke tiuj du apartenas unu al la alia. Kiel povis Rut per sia pli ardanta koro intuicii, ke ne tute plene, ke la partnero ne submetiĝos al la vivprovo pro ŝi? Obeemo elastas, paŝetemas kiel glimanta kimono de gejŝo. Rut estis obsedata eĉ de kapturniĝo, kiam ŝiaj okuloj atendis en profundo de tenebro la signalon de amo kvazaŭ el lontana fremdlando, ĉu li jam sendos ĝin al ŝi. Blua krizantemo atendas vortojn seriozajn, prudentajn kaj kredas, ke la eraro eksplikiĝos, ke oni elkondukos ŝin de ĉi tie. Li venis kaj tuj rapidis foriri. Vortoj adaptiĝemaj, nur malkrede ŝi retrorigardis ĉiujn jarojn, dum kiuj ili sin konis, ĉiujn jarojn, kiujn ili atendis kaj sopiris, ĉu efektive restis nenio? Oraj ekbriloj elfunde de dezerto distanciĝis de Rut. Post la barilo kreskas sovaĝaj rozoj sole grize nigraj. VI JAM NE ĜISATENDOS MIAN REVENON. La ekkono konsternis Rut, kiam la tagoj kaj semajnoj estis forkurantaj, ke ŝia amato ja povis, sed nenion faris, ke li eĉ ne provis etendi al ŝi manon por transpaŝo de la ponto el la draka monto, sed ŝiaj fortoj ne kapablis kompreni signifon de indiferentaj vortoj, certe zorge kalkulitaj, vortoj al nenio devontigaj, kaj ĝis la fino de la vivo ŝi ne sciis ekkredi, kvankam subkonscie ŝi jam koncedis, ke el ŝia amo restis malpli, ol forto de zefiro, ol pezo de cindropinĉaĵo, ol polvo sur antikvaj dokumentoj, kiam ŝi diradis al si VI PREFERE NE ĜISATENDU kun amara mirego. Kaj poste, kiam ŝi efektive eksentis, ke okazos nenio, kio liberigus ŝin el kamero riglita de ekstere, ke ŝi sufokiĝas, poste ŝia animo lastfoje sendis rigardon al la ceteraj, eble ŝi ĝuste estis staranta apud la patrino, kiun ŝi ne sukcesis protekti, kaj eksentis abomenan, profunde abomenan momenton de konsciiĝo pri perfido de tiu, pro kiu ŝi senĉese preĝis, ke antaŭ tia perfido ne eblas cedi, ke ne eblas ne averti aliajn. Neniu kariero rajtas esti tiom alta, ke ĝi estu preferata antaŭ la vivo de homo. Neniu kariero rajtas alporti feliĉon, se ĝi transpaŝas mortan homon. Kaj se jes, sen ordo statas la universo kaj kun infero supren kuŝas nia mondo. Sinjoro nia, Dio, mi petas, alian fojon ne permesu tion. Mi petas, ke iu trarigardu la okulojn en la foto, kiu forviŝis la ceterajn jarojn, al kiu ne restos indiferenta ies erariĝo kaj kiu priskribos la historieton denove. Anonciĝu, kiu portas la ringojn de Rut, ŝia oro brulu sur lia mano kaj li ekhontu, tamen al kiu li redonu ĝin? El multaj gemoj oni pavimis placojn kaj sur ili palisis piloriojn kaj pendumilojn, ĉar envio kiel rabia hundo hurlas, malice hurlas. Mankas honoro al la manoj, kiuj ĉion forprenis de la junulino, eĉ la vivon. Kiel haremaj dancistinoj flatemos al la amato aliaj virinoj. Junulino Rut, bruneta bela Rut, ĉu mi povas por vi, por via trankvilo fari pli, ol por aliaj skizi, kiel la sorto ludis kun vi, kvazaŭ el ŝtonoj altaj ĝis tibikarno, el nigraj ovoj tiranosaŭraj, pri kiuj ni ne scietas, de kie ili venis, subite ĝermas la nigra nuntempo. Mi pruntis al vi mian krajonon kaj disponigis al vi mian tempon, por ke vi povu skribi mesaĝon, kiam vi tiom insiste vizitadis min en miaj imagoj, vi jam antaŭ longe mortinta Rut. Kaj la krajono skribis: ne juĝu lin, li timis tre multe. Sed kio alia povas kreski el lia nova amo ol pipro kaj salo ŝutitaj en miajn okulojn, kiam li ne plu kalkulas kun mi, miajn leterojn metos for, distance de si, sed kun miaj teleroj kaj tasoj, kiujn ni elektis komune por ni, kun tiuj jes, sed jam sen mi, sen Rut. Tia amo sur ruiniĝemaj fundamentoj ne estos bona, ĝi ne estos bona domo. Antaŭ mi li ne praviĝis. La malbona konscienco strebos preni vorton kaj pruvi sian superecon, sed super kiu, kiun alian ĝi denove lezos... De vaste, de lontane la plendetoj da vortoj pri helpo petas, Dion petas, la manojn etendas supren, li jam elektis novan fianĉinon, li ne restos sola, ŝi deziros, ke mi ne revenu plu, kaj ŝi preĝos en tiu senco. Se iu donus al mi akvon, la filino de la alia virino iros akuzi al la tribunalo. Por kio esti nur preparita fianĉino... La tragika historieto restis notita nur tiel, ke la pentristo skribis la nomon sur la muron de konataj viktimoj.

 

Rut

Kien vi iros, mi ankaŭ iros,

kaj kie vi noktos, mi ankaŭ noktos.”

                                      Libro Rut

Sur romploko randeĝo

videblas efiko de decido -

Vi min longe atendos. . .

Serpentetoj de morto zigzagaj

sur vojo de vivaj zigzagas.

Per tempomaŝo ekkapti

la punkton de decido -

Vi min ne ĝisatendos jam.

Vi min eĉ ne atendas -

Kial vi pli ŝate ne ĝisatendos -

Kien vi iros, mi ne plu iros,

kaj kie vi noktos, mi ne plu noktos

Mi vizitos vin en rememoroj.

Al horizonto tiriĝas verdo trankviliga,

ŝajne en malproksimo el monto ĝi fumas.

Flustroj krateraj dormigis timon,

kiam la tero kvazaŭ per skalpelo malfermita

elsputos ŝtonojn kaj lafon.

Sen atentigo, kiam flustra

averto ne sufiĉis,

renkontiĝos en ĉirkaŭprenoj intimaj

gardistoj kun voĉoj viktimaj.

*

Kalkulu pluvajn gutojn de la nuboj

kiel petalojn falintajn,

subtrahu homajn sopirojn neplenumitajn,

eĉ tiel restas maroj senfundaj.

Kalkulu ĉiujn folietojn arbajn

kiel pluvajn gutojn falintajn,

subtrahu homajn celojn plenumitajn,

eĉ tiel restas maroj senfundaj.

*

Poemon starigu super Tero,

por povi super Tero vivi.

Ĉiun tagon spiri

al malfortiĝinta plumo,

por ke ĝi rememoru.

*

Animo konas vortojn, kiuj

tien-reen oscilas,

post ili restas nur fragila fonlando.

Tiujn, kiuj foje aŭdos ilin,

ili rekompencos per tenero en koro.

*

Kiam vi trovos koloron,

kiam vi elserĉos vortojn

por ĉio kaj nenio,

vi alportos pli ol fikcion.

Kumulado de satulinoj

celas fremdigi vin

ankoraŭ pli.

Vi forportos nenion.

*

En skatoleto ordigitaj estas

iliaj sekretoj,

kovrileto demetita duonmalkaŝis

folietojn de ornamaj literoj,

neniu malespero.

Ne legu, ne serĉu en ĝi raste,

kiun vi vidis laste.

*

De noktomezo al noktomezo

vi sentas tempon kiel lupajn dentojn.

Se oni nur sonĝus malbonan sonĝon -

Monumento de surskriboj el atendataj sekundoj

esperon spirale volvas,

en ekstertempajn fortikaĵojn de vortoj,

kiujn kredi ne ĉesu.

*

Sub haŭto vi havas akraĵeton,

en animo nadleton kun hoketo.

Ĝi rondigus brilan perlon

en maro de kaŝtanaj kandelingoj,

en perlokonkoj azaleaj.

Transiru ponton trans Vultavo,

la cignoj ilian eltiros.

*

Esti ĉe la teksado de animoj,

ili elektas blankan kuseneton

kun punteto de blufloroj kaj sakuroj.

Esti ĉe la teksado de jaroj

ĉe trafoliumado de tagoj,

kiujn ore skribi en kalendaro.

*

Rakontu ĝin de fino,

ke ĝi frapetas ridete sur fenestro

kiel ĉielarko, brilaĵo post fulmotondro,

post frosto de liaj vortoj

tuj forgesendaj.

Rakontu ĝis la fino

de la loko de glacioj liberigitaj,

kiel vin ĝojigas havi amanton

de tagoj ne finiĝantaj, plenigitaj.

 

*

Ĉiu sango celas en la kapon,

ke vi ne kunsentas mian maltrankvilon.

Kial mi donis al vi la tutan animon,

al mia tuta estaĵo ŝlosilon.

Peza sango celas en la kapon

pro tio, ke aliloke vi malŝparas jubilon...

*

Triafoje mi ĉirkauiras nebulkaŝitan monton

tra verda vepro sen elrigardo kaj demandas,

en kia fatala lando ni estas.

Konvinku patrinojn, ke vi distingas

daŭran ondofrapadon kontraŭ rokoj de tagoj,

ke vi ilin ĉirkaŭiros aŭ ke vi scias flugi.

*

La hejmo, vintra restadejo de migraj birdoj,

alkondukos vin portempe al ni reen.

Mi volas tiom da belaĵoj al vi diri,

sed la koraletojn de vortoj vi kaptas

nur tiel - preterpase.

*

Rondaj ŝtonetoj de akvo rondigitaj ne kalkuleblas.

En okulojn - tago past tago - perceptoj alflosigitaj

estas adiciataj ondo post ondo,

ĝis kiam ili liberigos larmojn pro granda ĝojo,

kiu glatan maron per amo ondetigis

kaj samtempe en koron celis jam ŝtono.

*

La kosmo kuŝiĝis per spuroj de elementoj

en vin mem, en viajn polmojn,

tempan stophorloĝon ĵus funkciigis.

Ne mi. Ĝi restos konservita,

kvazaŭ papilioj en alnojn ekflugus

por ekvidi rebrilojn de la suno por ĉiam.

*

Tero estas granda komputilo,

direktata de dia volo.

Dume nur antaŭlerneja enskribiĝo de homo

lin jam tiel blindigis, kiam li ekkredis,

ke en homaj manoj la direktado rezidas.

 

 

 

Printempa

 

Ĝis supren mi rerigardas, en transparentan bluon,

en suverenajn regionojn de diaj salutoj,

kien revenis alaŭdo, mem diskreta.

Al ĝi mi ŝajnas nur polvero sur tapiŝo,

io sur tero bruna en salikvergoj,

mi, homo kun animo, kun kredo pri homa vekiĝo.

 

Aŭtuno

 

Oro ekkuris aldeklive supren,

lum-tonoj vibrigis ulmajn folietojn.

Vi pensas: betuloj fieras pro brilaĵetoj.

Survoje de aliloke vi iras plej verŝajne nenien,

de nenie aliloken vi rapidas kaj de ekstere ne vidas,

ke ormonerojn plenmane disĵetas arba bazaro.

Kiam folietojn el perlamoto malbutonos alno,

kolorajn trezorojn surtere kaŝos nebulo.

Vi atendas nur printempon, vane vi nun perdas tempon.

 

Jam postmorgaŭ

 

Arĝentmonero la luno sternis sin

sur turneblaj folioj de persienoj.

Fortimigu malhelan nokton,

iom flankentiru solidigitajn ŝtofstriojn.

Radioj eklumigos dubrakan kandelingon

de teneroj antaŭhieraŭaj,

kara voĉo jam postmorgaŭ vin salutos.

*

Fortimigu sekiĝintan nokton

per roso de sunaj mateniĝoj,

per tenero atendata iam venonte.

Post longtempe, kiam de tempo tondata

estos belo glata.

*

Fenestron apertu por animo,

ĝi rigardu trans ŝultro,

kiel pri ĝi aliaj pensas.

Fenestron apertu por animoj,

vi montru al ili trans ŝultro,

kiel la via ilin pripensas.

*

El defluejo alfluas falinta pluvakvo.

Kaptu ĝin, mergu en ĝin brakojn ĝis kubutoj,

per fingroj ĝuu ĝian molecon kiel

kuracajn vortojn, kiujn tiom bezonus

juna zorgolaca vango.

Morgaŭ vi kaptos molajn pluv-balzamojn,

kunigilojn por rilatoj firmaj kiel silka kablaro,

kiun moligas pura akvo, komunikata sento.

*

Animo en provtubeto analizas la teron.

La teron, kiu animon tenas je ŝnureto.

Kvazaŭ vi mem al vi estus asizano.

*

 

Mia animo havas maskon kunulon vangon

         La ĉeno nenie perdis sian kontinuaĵon, neniu ĝia ĉenero estis rompita, neniu el niaj senperaj antaŭuloj restis sola, sen idoj, ĉar la genoj transdonis ĝis al mi kaj al vi sian informon kaj ni transdonis ĝin pluen, al niaj idoj. Ĉelaj brikoj konstruis ventriklojn kaj atriojn de la koroj, por ke pulsu viveca sango.

         Fatala gravito gvidis viron kaj virinon por gustumi pomon desur la arbo de sciado, kaj tial ĝi forĵetis ilin el feliĉego de la paradizo. Ili estis ĵetitaj rekte en akvon - nun naĝu mem sur la planedo Tero. Ili zorgis kune pri la idoj, ili sciis, ke ili apartenas unu al la alia, eĉ se tio estis iafoje mizerikorda mensogo. El la amo estas elĉizitaj templaj kolonoj kaj sur ili konstruas siajn volbojn la vivo mem. Dekomence estis viro kaj virino ege altirataj unu al la alia kaj kapablaj je granda sento, protektis la amon, kiun ili malkovris, kaj la vivon, kiun ili mem iniciatis. Ĝis la maljuniĝo vivas iuj kune kiel Ĝemeloj. Preparita vango estas ekloĝata de animo.

         Eĉ se ili disiĝus, vi ne trovos motivon, kial ne havi esperon, kial neniigi sian vivon.

Mia animo

havas maskon kunulon vangon,

tie ĝi loĝas, ĝelajn brikojn

masonmetis rikoltantoj de pomoj prohibitaj.

En granda renkontado nin kaj niajn antaŭulojn

agordis por resonanco la vibriĝo de Ĝemeloj,

la kolonaro de la katedralo Notre-Dame.

         (El la poemkolekto Pesilo)

 

Hodiaŭ preterpasu min piedpinte

         Mi restas staranta surtere kaj rigardas en bluon, en la ĉielon. La lumo supre malpezigas mian animon, min, tiel ke nenio ŝajnas neebla, eĉ mia preĝo al Vi, Sinjoro. Kiam vi ĝue rigardas bluan rulŝtoneton, nian Teron, rigardu pli profunden, ĝis kiam vi ekvidos verdajn valojn, ŝaŭmon de marondoj, blankon de glacimontoj kaj de kret-pecetoj en la manoj de instruistoj, ĉiam ripetatan klopodon.

         Mia Dio, mi petas vin, protektu miajn plej proksimajn. Diru al ni, kiel ni ĉiuj povas protekti nin kontraŭ sekega dezerto, kontraŭ sulfuro de vortoj, kontraŭ mi mem...

         Mi rigardas al la steloj. Arĝentaj retoj ekkaptas demandojn pri la senco de revenoj, kiujn Vi kaj la animo jam de longe konas. Vi donas al mi favoron skribi la poezion. Se Vi permesos al mi noti Vian komunikaĵon, mi vicigos la vortojn tiel, ke tiu, kiu ilin prenos en la manojn, sciu, ke ne estis donita pli granda Via donaco ol la eterna stelo amo.

         Distingu la amon, ekkonu ĝin ĝustatempe.

         Dume mi provas nur per miaj homaj fortoj vidi Vian lumon, fortimigi ombron.

Hodiaŭ preterpasu min piedpinte

Mi elpaŝos el mi fingropinte,

miaj piedoj vagos sur tegmentaj dorsoj kaj valoj.

Mi elpaŝos el mi fingropinte,

miaj piedoj transpontos ortantojn de frontonoj.

Mi elpaŝos el mi fingropinte,

ĉu vi aŭdas min? Halo, ĉielen mi vokas,

enĵetante telefonajn monerojn.

Bonvolu meti, Sinjoro, viajn manojn sur tegmentajn dorsojn,

fleksu ortantojn kaj kurbigu ilin en kvarajn dimensiojn,

dancigu en muziko magnetojn de la tero.

MI INSISTAS: AMU VIN RECIPROKE

                            (el la poemaro Pesilo)

Pesilo

         La firmamenton ĝuste nun beligas tagiĝo. Sur la vojon malsupren, kiu zigzagas inter piceoj kaj filikoj, lumas la lasta nokta stelo. El arbustoj vi aŭdos birdan vekiĝon. Estas mateno, baldaŭ ni adiaŭos nin. En la bazaro de vortoj serĉas kameon tiuj, kiuj kune interparolas, revenante el vesperfesto surmonte. Por momento ili ankoraŭ restos kune. Sveltaj knabinoj ŝanĝiĝis je spertaj virinoj, kiuj por hodiaŭa vespero surprenis orajn braceletojn. La haroj de knaboj, nun grizaj, apartenas al sukcesintaj viroj. Kiel ni ĉiuj nin en ni portas, estas mirinde. Iuj denove ne alveturis.

         Vespere elnavigis el haveno ŝipetoj de forgesita rido, la tutan vesperon kaj la tutan nokton ili estis gajegaj. Apenaŭ kelkajn vortojn vi aŭdigos al tiuj, kiujn vi renkontas plej ŝate, tiel flugas la tempo, kiu kun iu alia tiel malrapidas... Nun ili iras kun sia instruisto, la ceteraj jam foriris hejmen pli frue kiel ĉiam, kiam ili post jaroj por mallonga tempo renkontiĝadis.

         Skribu kaj telefonu, poste ni jam adiaŭos nin. La ŝipetoj de antaŭa rido jam refas velojn.

         El pompa brilo, el dancaj cirkuladoj, perlantaj tostoj en facetitaj glasoj, el oraj pilkoj, per kiuj en reĝa pilkludejo por admiro oni ludas, ĉiufoje superas la ekkono: kiam ni ĉiuj etendos al ni reciproke la manojn, hejmen iros kune ni du, trairadi la bazaron, aĉetadi sen rabato.

 

Pesilo

 

Miaj okuloj volis ekbrili

Viaj pupiloj en la miajn trabruligis sin

Laŭ senpeza spiralo ni ascendas al teleroj de Pesilo

Virtuozo arĉo ludis kapturnan preludon

Ĝi resonigis fajfilon de sfera orgeno

La pano havis saporon de migdaloj en ĉokolado

Plue estas nur globeto sur kosma abako

Pokaleton da vino turnas la fingroj,

en ĝi solvitajn perlojn kune ni fortrinkas

el tasoj ore borderitaj

Per sigela ringo ni estas enkodigitaj

en polmojn kaj malheletajn infanajn okulojn

La tempo diskuris en mozaikon de momentoj

La pano havis saporon de migdaloj in naturale.

La ĉielo estas mistera kristala globo

La konstelacio de Pesilo en harojn kaŝas blankajn fadenetojn

Gobelino teksas krisignon tempon

La ŝlosilo malŝlosas, ni eniras hejmen

kiel rikolto post semado, maldormo post nokto,

akvo post vino, post migdaloj. . .

PANON VI MANĜOS, AKVON VI TRINKOS

(El poemkolekto Pesilo)

 

Libelo-pesilo

         Sur la glatan ŝelon de tremoloj, kiu perdiĝas en hidrargecaj folietoj, projekcias lago tremantan speguliĝon. Du homoj ĝin observas. Iliaj interplektitaj fingroj disŝovas puran malhelan akvon, sur la nivelo proksime al la vizaĝoj tien-reen saltas akvaj insektoj kaj ekvibras flugiloj de libeloj, sur kiuj la suno irize refraktiĝas, alie nenio ĝenas ilin. Vi perceptas kvietecan staton ekvilibran, per okulo vi amasigas ĝin por provizo.

         Kiu kredus, ke ie pli malproksime konsiderinde tondras. La distremigita tero, enkaven falinta, kovras nur dezertigon. La langoj de fajro englutas arbojn. La homo batalas kontraŭ superforto.

Kvieta maro facile ondetiĝas, ĉe la horizonto jam anoncas sin ondofrapado. La ŝipeto malproksimiĝas, vi ne retenas ĝin. Nur per splito vi devas rezisti kontraŭ frakasaj ondoj.

         Io malbona ekbatis, rompis fragilan ekvilibron. En diversajn flankojn diskuris sonoraj tonoj kaj silentigitaj, streĉitaj kaj krevintaj kordoj.

         Pesilo pesas vian ekvilibron. Eta plateto sur unu flanko de pesilo, kaj ĝia glaciiĝo la teleron superpezos pli frue, ol vi atendus, pli frue, ol plumba pezilo. La ekvilibron atencis granda ĉagreno, vundita animo, senpovo helpi al vi, bruldolorantaj okuloj. Maltrankvilo, nepersistulo vibranta, lokiĝis en la movojn de blankaj kaj nigraj cignoj. La koro estas fendita en du duonoj. Kiam la nuanco de absoluteco iam malpezigos la tempiojn kaj la okulojn, ĝi enfrotos la oleon de kredo kaj metos en kamomilajn kompresojn dolorantan kapon. Hodiaŭ ĝi helpos al vi transiri abismon sen perdoj.

         La Tero estas fluganta tutaĵo, kiu ne malgrandiĝas, ne grandiĝas. La steloj super ni nr ekkonas, ke dezerto soifas kaj aliloke estas la grundo forlavita ĝis la fundo de maroj de inundoj. La malsekaĵo perdiĝas en sentomalplena regiono. Nur martajn pluvojn ni pardonas pro ilia malfruiĝo, ilia junaĝo.

         Kiam vi iun forlasas, vi ne mankas al la tutaĵo, nur unu homo translokiĝis kaj la alia aŭdas vian ridon kiel elsub sokoj, koran ridon, kiam li mem dronigas sian kapon en angoro. Guton da galo la amo ne forfrapetas, ne demandas kaj plu disdonas, senprofitema kaj mokata. Ni foliumas en la libroj de konsiloj. Multaj raraĵoj estis skribitaj kaj restas netralegitaj, aliaj saĝaj vortoj estis tralegitaj, sed ĝis nun ili ne estas ankoraŭ enskribitaj en la homa memoro. Vi intermetas desegnaĵojn inter la literoj kiel apogajn kolonetojn maldekstre kaj dekstre, vi estas subtenata de erudicio de multaj bibliotekoj. Vi mem iris plu, plu en via kono, pli proksimen al Dio.

         Vi enskribas vortojn, komparas ilin kaj trovas ekvilibron. Kiam vi eksentos kun enspiro kaj elspiro en la maldekstra kaj la dekstra ventrikloj la kompletecon de via koro, rememoru la raran momenton. Kiam vi priskribos, kiel virino kun viro iras kaj nenio ilin ĝenas, nur la flugiloj de libeloj kun irisaj cirkloj kaj la folietoj de tremoloj, kiujn spegulas akvo, eble la priskribita momento estos iam por iu utila.

Libelo-pesilo pesas humidaĵon.

Se ĝi tro donas, aliloke forprenas.

(El la poemkolekto Ili ne scietas”)

Vortoj elaŭdindaj

         El la bluo de la ĉielo pasas fulmo. El blanka makuleto de nubeto, ke vi ne konsiderus, preterflugis esamenoj senatente preter floroj. En la okulojn kovritajn per polmoj la suno trabruligas fajrerajn ornamentojn. La kompreno ne pretekstas. La ripoztempo estas ĉiam malpli longa.

         Kiel ni devas superponti sekundojn kaj tagojn, kiujn rompas rokfirmaj vortoj kiel fragilajn ŝelojn, demandas mi, ĉie mi demandas.

         Mi tuŝas la plej profundajn miajn profundaĵojn kaj serĉas vortojn, kiuj alparolus Vin, Sinjoro. Mi petas Vin ne lasi la korojn neŝirmitaj kontraŭ arkpafistoj kiel celumatajn pafcelojn. Denove ĝenas min iaj eksteraj devoj kaj frakasas misteran forton de preĝo.

         La serĉantoj de veroj jam starigis limŝtonojn, kiu Vin, Sinjoro, povas alparoli kaj kie oni permesis spekti. Miaj brakoj direktiĝas al Vi kiel ŝtuparformaj tegmentetoj de pagodo, kiel turoj de preĝejetoj, por ke Vi aŭdu, Sinjoro, silente skribitan ekvokon. Montru al mi peceton de ĉielbluo, de cikorioj blutegitan lokon, tra kiu iras vojo de Vi sur la teron kaj konservas por ni kuraĝigan sciigon: tie ĉi trairis sendamaĝe la homoj kun la sopiro pli kaj pli ami.

         Amiko, direktu miajn pensojn sencoplene, ĉar se ni estas senkonsilaj, la distancoj inter la tigoj estas grandegaj kaj la plantago kvazaŭ estus forgesanta kuraci.

         En malkovrita skatoleto el ĉerizarba ligno trarigardu flaviĝintajn velurajn rubandetojn kaj galonojn. Ili kunligis la harojn de juna virino kaj al ili la okuloj de viroj estis kvazaŭ alpinglitaj. Poste nur pere de nuboj povis ŝi sendi sciigon, kiel kreskas iliaj infanoj. Novan baptoateston disŝirus la vento. Saluton de militira poŝto kiel la plej valoran alligis blanka rubandeto al la folietoj de mirto. Kiam ili revidis sin, ne sufiĉis la vortoj. Neniuj vortoj sufiĉis.

         Forviŝu araneaĵon desur malnovaj folioj. Enestas en iIi forgesitaj vortoj. Travivitaj vortoj. Plu kaj denove travivataj. Pruvite elaŭditaj.

         Kiam el la ĉielbluo trapasis fulmo kaj vi restis kompleta, komprenigu al la timtremantaj homoj, kiel vi ĉion scipovis.

         Mi petas Vin, Sinjoro, aludu al ni, kiel eviti tiujn momentojn, kiam ĉio pendas sur hareto. Instruu nin antaŭvidi ilin.

         Vi donas al mi plumon, kvazaŭ ĝi devus plilongigi la tempon de inspiri por pli facilaj tagoj.

Malkaŝu, kie la tero kunpremiĝinta

kaŝas vin, elaŭdindajn vortojn.

(El la poemkolekto Ili ne scietas”)

 

Kiom pezas nigra guto

Vi iradas tien kaj reen, vi rondiras dume nedifineblan lokon en ĉiam malpli grandaj cirkloj, kiam vi komencas serĉi vin mem. Vi enmanigas brikojn kaj montokreajn ovalŝtonetojn, ĉar vi ne volas ĉian ajn elrigardon. Vi staras antaŭ aro da ledbinditaj kaj broŝuritaj libroj, disfalemaj kaj vi sentas, ke ĉio jam devis esti skribita. Vi iras plu kaj observas vitrajn koraletojn tiel kalkuleme dismetitajn, por ke vi povu sur ili glitfali. Sed al vi, tiom juna, ŝajnas, ke supreniri sur la turon estas facila kiel flugo de silvestrovespera lumigilo. Vi alpaŝas al la unua ŝtupo de observa turo kaj komencas engluti tenerajn vortojn, per kiaj priskribis japana poeto rozkolorajn sakurojn. Pro la stelplena ĉielo vi eksentis kapturniĝon kaj vi vetcirkulus kun la steloj pri brileco, kiam vi ekstaros sur la dudeka ŝtupo. Sed dume vi malbone vidas en malproksimon, via diamanto estas dume en morta ŝtonaĵo. Se eble ĝin faceti helpe de vortoj! Kiel ili scipovis enskribi en griznigrajn tragediojn kaj en kantojn de pluirantaj ondoj tiom da nostalgio, tiom da doloro pro neplenumita amo... Vi ĝisiris ĝis la etaĝo de la observa turo, kiun konstruis aliaj, plue jam mankas balustrado, vi supreniras sur eskalo, sed sur ĝia lasta rungo vi konstatas, ke piceoj ombrigas elrigardon al bluetaj montoj, ĉar vi scietas, ke tie devus el nuboj elstari krutaj montobazoj, prilumataj de supreniranta kaj subeniranta suno. Vi devas vidi ilin per propraj okuloj, tiel kiel vi mem serĉas respondojn ĝuste al viaj demandoj pri la senco, kaj vian sopiregon doni kaj akcepti la amon. Nur tiel vi konstatas samtempe gravan aferon, ke pli frue ili ne scipovis kvitiĝi kun disvastiĝinta malbono, ĉar ili ne distingis la momenton, kiam ĝi ekestadis, kaj ne prenis serioze tiujn unuajn, kiuj ekvidis ankaŭ ĝiajn konsekvencojn. Same kiel pli frue la homoj estas neinstrueblaj. Vi devus iom plialtigi la observan turon, por ke atingu la altojn ankaŭ aliaj, tiel vi ebligos al ili enrigardi la spacon inter Dio kaj la tero, ĝis kien vi mem kolrompe supreniris. Tial vi malsupreniros serĉi konvenan materialon kaj spertojn de konstruistoj de nefalipovaj helaj punktoj. Vi subeniros sur la teron kaj konstatos, ke la vitrejo de via konado estas malgranda. Vi plilaŭtigos la gitaron de hispana flamengo, kvazaŭ neniu basa kaj soprana tono estus sufiĉe forta por la sento, kiun vi havas en vi. Denove supreniri en alton... La turo estas jam sufiĉe alta, ĝi jam superaltigis ĉirkaŭajn arbojn. Vi ekvidos verdajn strietojn de prunelarbustoj kaj sovaĝaj ĉerizujoj, ĉirkaŭtiritaj ĉirkaŭ la lumbo de la tero. Proksime al vi estas aŭdebla kvazaŭ moka trilado kaj rondflugado de rabobirdoj, la memorigo, ke la homo estas alkatenita al la tero, nur lia animo libere ŝvebas pli alten. Vi vidas, ke al ĉiu verdaĵo la pentristo aldonis iom da alia koloro, por ke vi distingu ĝermantajn avenojn kaj trifoliajn herbejojn. Rozkoloraj matenruĝoj memorigas intensajn lotusajn florojn, kiujn priskribis la hinda poeto Tagore kaj enigis ilin en la harojn de knabinoj, irantaj en antaŭvesperoj, por akvo, en tepidaj vesperoj, plenaj de amsuspiroj, en tepidaj verdaj antaŭvesperoj, en kiuj la ŝarĝoj sur la kapoj ne pezas, ĉar sur interkonsentita loko ankaŭ hodiaŭ vespere atendos karulo... Ĉion ĉi skribitan vi memorigas al vi kaj subite vi ekkonas, ke vi bezonas sciigi iun proksimulon, ke vi atendas lin, ke ĉio estas alia, ĉar la plej firmaj katenoj estas nur dezirataj kaj libervolaj, ke vi scias, ke vi eraras, se vi preteriras vian plej proksiman senatente, sed oni ne bezonos multajn vortojn, se unu donas al la alia sin tutan. Vi descendos, riĉigita de tiu ĉi ekkono vi serioze etendas manon por ĉiuj tagoj, donitaj al ni sur Tero, ĉiam kaj ĉiam denove kiel konfirmon de kontrakto. Kion vi volas serĉi plu, se la ekkono estas tiel simpla: la vivo mem estas sencoplena donaco, kial ili volus ĝin damni? Kiam vi estis supreniranta sur ŝtupoj kaj instruis viajn idojn, kiel brikoj estas metindaj unu sur la alia, kaj elinstruis al ili homan parolon, vi mem serĉis nur iomete pli alte kaj malproksime. Al viaj idoj vi volas doni nur la plej bonan, kion vi havas en vi, sed se vi volas skribi pri tio en ilian memorlibron, vi ne trovas dume konvenajn vortojn. Sed vi skribis al ĉiuj sciigeton, ke por vi kaj por ili vi konstruis balustradon iom pli alten. Vi skribis la unuan poemon, kvazaŭ vi estus facetinta diamanton per vortelfacetaĵo kaj estus kunliginta ilin en versojn. Vi manprenis lunajn radiojn, post ĉiu radio vi ĉiam denove supreniris sur la turon por aŭdi vian propran animon. Nome kiam vi per sinceraj vortoj petis Dion kvietigi pulvorigajn ondojn, vi ekaŭdis subite, ke via animo mem estas riĉa kaj grupigas vortojn por enskribita vivo. Se ĝi posedas nur ŝirpecon de papero, same kiel pli frue ĝi havis nur strieton de papiruso, ĝi sendos al ĉiuj sciigon tiel koncizan, kvazaŭ la tuta enciklopedia vortaro estus skribita sur unu paĝo: vere amu vin reciproke kaj venku malbonajn sonĝojn. Trovi kaj vidi antaŭ si ĉiam lumigilojn, kiuj levas la homon super etanimecon, lumon antaŭ si, lumon en la animo. Kion ĉion vi travivis, antaŭ ol vi venis al tia konkludo kaj enskribis en metaforojn, ĉar alie tiun ĉi sciigon, eĉ se ĝi estus skribita per sango de mortanta en milito junulo, oni piede dispremus en flugiginta polvo, ĉar la homoj alkutimiĝis esti indiferentaj. La ekzemplero aperis en la mondo - tiom vi ĝojas, ĉar vi devis por ĝi elspezi multon da sento, serĉi ĝustajn brikojn por plialtigi la observan turon kaj la plej ĝustajn vortojn, ĉu nun neniu interesiĝas pri ili? Laŭdire la poemoj malbone vendiĝas, eble oni povas aldoni ilin senpage. Tio estas malbone. Mi petas, se vi aŭdos nemistifikajn versojn, kiuj alparolos vin, kiuj skuos vin interne, alparolos vian animon, rememoru samtempe la homon, kiu ilin skribis, ĉar li dividis kun vi venteton el sub irizaj arkoj, muzikon de bluaĵo el la spacoj, kien ni ne ĉiutage apartenas kaj kiun li ekkaptis. Mi petas vin danki lin, li estas sentema kaj vundebla, ĉar li montris al vi peceton de sia animo, kiu eble povas kiel samariano kuraci vundojn kaj aldoni harmonion. Ne vundu junajn poetojn per rapida rifuzo, ili fidas vin kaj sendas por verdiktoj sian junan mondon. Gvidu ilin man-en-mane kiel homon, kiu ankoraŭ ne prenis okulvitrojn, sed havas jam por ili preskribon. Helpu lin fariĝi sperta en implikaĵoj de araneaĵa postkurteno, ĉar elpetado estas humiliga. Tion mi deziras al neniu. Se Vi volas, Sinjoro, ke la tasko estu plenumita, donu al ni por tio forton, mi petas, se Vi donis al ni belegan senton gustumi la trinkaĵon de kreado, kvazaŭ plumo ne estus nur peranto inter la animo kaj vortoj skribitaj sur papero. Poemo ne estas trompo, enpensiĝu pri ĝi. Se vi estus en danĝero, vi serĉus helpon kaj vokus ĝin. Kiam la mondo ŝajnos al vi prilarmita kaj salaj gutoj nebuligos viajn okulojn, vi rememoros la poeton, kiun vi nun neniel sopiras.

 

Kiom pezas nigra guto,

nigra perlo defalinta de ŝnureto,

nigra tuĉo sur flugiloj papiliaj

amplene bildigita -

(El la poemkolekto Ekaŭdi la animon)

 

Konfesu, animo, kiel vi vivis,

ke bruligi tiam vi ne timis

fajrojn de futuruloj.

 

Konfesu, animo, kion vi atendis,

kun kiu vi tiam elinventis

trajnojn nur ekveturontajn.

*

Konfesu, animo, kiun vi kunprenis ,

kiam vi tiam promenis

tra sablo surtera -

 

Konfesu, animo, kie vi sociis,

kiam oni amnestiis

jarojn futurajn.

*

Konfesu, animo, kio vi estadis,

kun kiu vi tiam traveturadis

paradizon florantan.

 

Konfesu animo, kio vi estadis,

kiam fideleco sin mecenatis

al amoj vivantaj.

 

Konfesu, animo, kie vi plezuris,

kiam vi tiam promenveturis

en trajno ankoraŭ senrela.

*

Konfesu, animo, kie vi malaperis,

ke al mi vi alcelis

per antaŭlasta trajno.

 

Konfesu, animo, kiu vi estis,

kun kiu vi tiam spektis

blankajn ebenaĵojn neplenskribitajn.

 

Konfesu, animo, kun kiu vi vivis,

por kiu vi vin motivis

prepari domojn estontajn.

 

*

Konfesu, animo, kiu vi estis,

kiu vin tiam sugestis

foliumi paĝojn neplenskribitajn.

 

Konfesu, animo, kiu vin instigis,

kiam vi tiam bruligis

kamenojn estontajn.

*

Konfesu, animo, kiel vi vivis,

se vi ne drivis

kun sabloŝtormoj, kiujn vi evitis.

*

Konfesu, animo, kian vivon vi elektis,

se kiel almozulo ĉe fremda pordo

vian valoron vi neglektis.

*

Konfesu, animo, kion vi vivspertis,

ke vi vian trankvilon perdis

por tagoj estontaj.

*

Konfesu, animo, kiel vi dumvive fartis,

al kiu vi rigardis

per sento scianta.

*

Konfesu, animo, tra kie vi vadis,

kiam angoron oni forprenadis

de voĉoj tremantaj.

 

Konfesu, animo, kion vi preterlasis,

kiam la amo pasis

al bordoj flosantaj.

*

Konfesu, animo, kial vi en vivo suferis,

kial vi nur toleris

febran tremon.

*

Konfesu, animo, kiu vi estis,

ke vi tiam rezistis

sabloŝtormojn.

 

Konfesu, animo, kion vi faris,

kiel vi tiam vin preparis

por vojaĝoj estontaj.

*

Konfesu, animo, kie vi iris,

kial vi tiam miris

amojn pasantajn.

 

Konfesu, animo, kie vi rezidis,

ke vi spite ĉiujn fidis

sentojn eternajn.

*

Konfesu, animo, al kiu vi fidelis,

ke vi tiam ne celis

direkton elektitan.

 

Konfesu, animo, kiel vi agis,

kien vi tiam vin travagis

kun sento serĉata.

*

Konfesu, animo, kio vin instigis,

ke vian voĉon vi senigis

de vortoj falsaj.

*

 

Konfesu, animo, kie vi atendis,

kiam manon oni etendis

al homoj dronantaj.

 

Ĉu via animo restanta ekscios,

ke la mian per vera brilo

ĝi trabriligis tiel mirige?

 

Kiel ekscios via restinta animo,

ke la mia por ĝi naskiĝis dum pilgrimo

tra tempo pasanta?

 

Kiel ekscios restinta animo mia,

ke la via ĉirkaŭe cirkulis en devia

vortico senbezona?

             *

 

I.

 

Dancanto ĉe rando de labila ferdek-tabulo

sur pargeto de ŝtormantaj tagoj,

mem en nigra ĵinso kaj nigra trikotaĵo

finis rivoluon per nigra pinto de gimnasta ŝuo,

per polmo duonigis spacon rifuzgeste,

en la alia mano tenas antaŭ si blankan maskon

malmolan kiel pavimŝtonoj sub tapiŝoj,

nudan gipsan muldaĵon de masko, antaŭ ol

oni donos al li ruĝajn lipojn kaj arlekenan kolumon.

Tio estas vi, mia subsojla certeco.

Antaŭe vi en verdon florbutonojn fiksadis

antaŭ la sojlo de rezistaj antaŭtimoj, similaj al atriploj.

En jaro de lekantoj ili ŝajnis sencorezistaj,

sed vi havis aliajn plurpiedajn regulojn:

ke vi min amis, tio signifas nenion, tute nenion.

Dispistita certeco kiel disfalĉita herbo,

ĝis grundaĵo ĉirkaŭflugas kaj ŝtonoj frapas fenestrojn.

Surprizitaj sekundoj forviŝas lotilojn de tagoj.

Demetu jam la maskon antaŭe por vi fremdan,

blankan ŝelon de lateksaj ŝmiraĵoj,

duonmalkaŝu animon eble nur lacan,

levu celfendon iom pli supren.

Longedaŭraj sekundoj forviŝas lotilojn de tagoj.

Malbona ŝipanaro ne elverŝas el ŝipo salan larm-akvon.

Kien fuĝas viro kaj virino unu de la alia

kaj englitas ĉiu en aliajn dimensiojn ....

 

II.

 

Vin, Sinjoro, kun kunmetitaj manoj mi petas,

helpu min ekvidi lumon en nigro de tagoj,

se sub masko vidas mi vaksan vangon, maldikajn lipojn,

rigorajn okulojn, kapon kun mallonge tonditaj haroj...

Kun la vizaĝo desegnita en agendon mi turnas paĝojn.

Mi formetos sciigojn, demetos kandelojn.

Venontaj sekundoj forviŝos lotilojn de jam aliaj tagoj,

sed Vi en ili ne estas kun blanka masko de frosteco.

Ne parolu jam, ne voku tra fermita pordo.

Malkonstruiĝis domo el ludkartetoj, restas ruina ombro.

La infiniton ne finos unu surgluita masko.

Certe Vi tion tiel volis, Sinjoro mia.

Ankoraŭ helpu, mi petas, redoni animon al vizaĝo sub la masko.

 

III.

 

Milfoje mi lernas ne atendi ĉe fenestro,

ne aŭdi klakon de najbara pordo.

Kiam mi vidas vin veni el malproksime enmallume,

la angoro foras, la ŝtono eĉ ne estis pezega.

Kial vi turmentas min kaj bongusta por vi estas tiu nutraĵo.

Ankoraŭ hodiaŭ oni sendis por ni forton,

alifoje vi mem varmigu animojn viajn, ili diris.

La zorgojn mi helpis kuraci per sanigaj oleoj,

elkreskis rankoro kontraŭ mi kiel tubero aspergata de pluvoj.

Kvazaŭ vi karesus min trans malproksimo,

kiu nin ĝis marfundo apartigas.

Rememoru aspergi violon,

kiam vi tostos ies sanon.

Senfine mi atendis, mi ne plu atendas.

Mi demandas, kie estas senfina amo.

Kio estas la amo sen fino, mi demandas,

kiam la koloroj disfuĝis en mondflankojn

Al vi ĉemizajn striojn mi ne plu elektados

kaj ne plu almetados al ili tuĉatajn florojn sur kravatoj.

De la montrofenestroj mi forturnas la vangon kaj en min rigardas,

en la animo lante mi lernas legi.

 

Fianĉino

Betula folio ĵus finis sian glisan dancon kaj algluiĝis al la frunta vitro de aŭto kun blankaj rubandetoj kaj verda mirto. Ĉie ĉirkaŭe estas kupro kaj ĉie oro de folioj, ĉiuj metalgisistoj gisas sonorilojn salute al belo. Mi direktas la vizaĝon al klinitaj oktobraj radioj kaj por provizo mi kolektas varmon, sendatan de Suno al Tero, ŝanĝitan je skarlataj folioj, kvazaŭ ĉiuj kalikoj estus pleniĝintaj per ruĝa vino. La aleo malhelruĝiĝis kaj bruniĝis, la kaŝtanujoj rustiĝis. Vi perceptas la momenton, kiam la estanta sekundo masonas subarbaĵojn per oraj brikoj. El la ŝelo de nebulo elŝeliĝis belega aŭtuna tago, brilanta kiel klakemaj tamburetoj de hispana dancantino. La aceroj rozkoloriĝis, kvazaŭ vi estus surmetinta aliajn okulvitrojn. Dume la gejunuloj ne scias, ke la nuptotago estas nur grandega preparo por la vivo. Neordinara sorĉo beligis junan virinon, hodiaŭ blankan fianĉinon. Jam ŝi transpaŝas la sojlon de la gepatra domo. Enmane ŝi tenas blankajn rozojn, kiuj ankoraŭ antaŭmomente kreskis el trunketo en la tero. La randoj de la blankaj petaloj estas rozkoloraj, kiaj estos la rememoroj pri la hodiaŭa tago, en la kontraŭajn ekstremaĵojn de la petaloj disverŝiĝis el la sepaloj supreniranta verdaĵo kiel el pokaloj de ordinareco, kiel memorigo de la polareco de la vivo, nur por kompleteco, ĉar hodiaŭ ili estas feliĉaj, tute feliĉaj. Sur la tabloj estas vicigitaj malgrandaj kuketoj. Eĉ ne eblas kalkuli, kiom da aliaj plenigis disdonatajn blankajn korbetojn. Bonodora mirto kiel smeralda pinglo, ĉiam verda kaj aranĝita en kronetoj, kunteksas fadenetojn de tradicio. Grandega deziro, interne estiĝinta por ĝojigi vin, kaj la konfido, kun kiu vi postulis de mi versojn por via geedziĝanonco, donis al mi forton por reakiri krajonon. Ankoraŭ la saman tagon, kiam akvogutoj estis prilavantaj ĉiujn aliajn travivaĵojn de la tago, la ŝaŭmaj gutoj koncentris abstraktan imagon skribi al vi ion belegan en konkretan blankon de papero kun linioj de ornamaj literoj, ke ĝis kiam vi amos unu la alian, vi ne havas kion timi. Ĉiuj skuas vian manon kaj deziras al vi ĉion belegan, sed la panjoj emus doni al vi pecon de si mem. La patrino estas ligita kun la filino per stranga kateno, tial ŝi scias, kiam la filino estas tre trista, sed ŝi devas eĉ scipovi ne vidi. Nur Vin, Sinjoro, ŝi povas peti, ke Vi favoru la junan amon. Longe la patrino timas, ĉu ŝia peto estis sufiĉa. Ŝajnas al ŝi, ke tio okazis tute antaŭnelonge, kiam la blanka fianĉino, tiom trabeliĝinta, kun vualo levita super la diademo, eliris el la nupta aŭto kiel el ora kaleŝo, kaj la virino, kiu staris sur ŝtuparo kaj bonvenigis la junan paron ĉe la geedziĝa festeno, lasis fali surteren glatan, blankan teleron, por ke ne manku splitoj por feliĉo. Kiom da diafanaj glasoj la patrino volonte frakasus por ili. En ŝiajn okulojn falas oscilaj radioj de ĉiuj eblaj eblecoj, kiujn kiel erarvagintajn ŝafojn ŝi pelas reen, en vicon, en klarajn imagojn de ĉerizujaj aleoj. Ankoraŭ longe ŝi vidas sian filinon kiel infanon, kiun ŝi devus protekti. La ĉambroj estas kvazaŭ plenaj de filina voĉo kaj kuretado, kiel konko estas plena de marsonoj. La silkaj fadenoj de la interrilatoj estas streĉataj ĝisŝireble, ĉar la filino estas jam pli matura, ol ili scietis. Nur ŝajne sub klinitaj branĉoj de arboj fermiĝas silento, kiu estas fakte emocia kaj troplena de vortoj, ankaŭ vi aŭdos ilin. Silente mi petas, Sinjoro, ebligu al miaj proksimuloj konstantan amon, protektu ilin, mi petas, protektu. Silente mi petas Vin, kaj se min aŭdos ankaŭ aliaj, ili diros - kion la panjo denove flustras por si ... Iam, kiam la sorpoj denove estos maturiĝintaj kaj la rozberoj estos purpure brilantaj sur arbustoj, ŝajnos al vi, ke tiam estis ankoraŭ pli ora tago, la aceroj pli rozkoloraj kaj pli blanka la vualo de la fianĉino.

 

Sur blanka pergameno per krajono

mi ŝanĝos mian nomon je la via

Kiam mi turnos ŝlosilon en pordo al nekono,

mi deziros bonon por vi esprimi -

Sur blanka pergameno per krajono

vi ŝanĝos vian nomon je nomo mia

Kiam mi turnos ŝlosilon sur vojo al nekono,

mi vin protektos, kion devu timi -

 

 

Al etaj poetoj

 

Eta poeto

 

La naturo estas stranga,

el sekreto konstruas por si domojn.

Vi skuas kapon, kiel ĝi estadas:

Foje neĝas blanke,

foje per la suno hejtas

flugemaj pieridoj.

Ili havas flugilojn kiel papero,

vi povas sur ĝi skribi, konturi,

pri tio, kion vi ne komprenas,

por demandoj al poetoj kuri.

Antaŭlonge revuloj imagis,

ke ili flugadas sen sin teruri.

Post longa tempo inĝenieroj kalkulis,

kiel aviadilon figuri.

Vi mem ellernos legi librojn,

pli poste pro libroverkado plezuri.

 

Kiom pezas nigra guto,

nigra perlo de ŝnureto falinta,

nigra tuĉo sur pieridaj flugiloj

amplene eldesegnita.

 

 

Cigno

 

Venu, ŝipeto blanka, pli proksimen,

alflosu, cigno blanka, sur lago,

por ke mi karesu vin.

Venu, ŝipeto nigra, venu pli proksimen,

nigra cigno, alflosu sur nivelo,

por ke mi karesu vin.

La akva reĝino havas rompetitan flugilon,

kiel ŝi aŭtune forflugos?

Nobla pura blanka plumaro,

longa kolo kaj flugiloj baletemaj,

kiam vi forflugos, per kio mi anstataŭos vin?

Kiam vi verkos poemon pri cigno, ke

ĝi atendas kun rompita flugilo printempon,

la homoj konos ĝin.

Kiam vi enskribos vortojn al infanoj,

ke la zorgojn vi dividos inter vi kaj ili,

la cigno ekkantos belege kiel lastan fojon,

la plej belan cignan kanton de l' poeto.

 

Kiel vi devas ripari

nigran truon de kolapsinta stelo,

doloron, vakan pezon de gravito

vi mem per kotonfadeno fiksita -

 

Lampo

 

Ora lumo de via lampo

revivigis fabelajn gnomojn.

Ni finlegis kaj vi ne volas dormi iri -

Estingu kaj povos ni babili.

Kiam la homoj lumis nur per kenoj,

ankaŭ ne eblis vespere legi,

tiom malpli librojn, ili estis malmultaj.

Anstataŭ kandeloj - ampoletojn

devis por si sinjoro Edison inventi

por povi vespere longe legi.

 

Neestingiĝintaj steloj brilas kiel Suno,

sed nur el granda distanco,

kiel lanternetoj lampiroj.

Iliaj lumoj malvarmas, ne varmigas.

Sed Suno - jen lampo,

lumas kaj varmigas Teron.

Ĉu povus Suno estingiĝi?

Post kiomaj jaroj ĝi okazos,

tion kalkuli ni ne scipovas.

La homoj poste eksidos en kosma ŝipo

por vojaĝi tra bluo kaj alian sunon trovos.

Sed tiam ni jam dormos, longe dormos,

inter steloj en la ĉielo

aliaj nian Teron kalkuli provos.

 

 

     La poemon starigu super Tero

     por povi sur Tero vivi.

    Ĉiun tagon spiri

    al febla plumo,

    por ke ĝi rememoru.

 

Fajfilo

 

Kial kruĉeto fajfilon havas,

kial ĝi fajfas, kiam bolas teo?

Kial fajfilon havas kiel juĝisto,

antaŭ ol li finfajfas al knaboj turniron?

Kiam veturadis trajnoj en femdajn landojn

por tefolietoj kaj por spicoj,

antaŭ tunelo ili ekfajfis

por fortimigi fantomojn.

Knaboj al trajnoj mansvingis

kaj vetis pri fajfilo,

de kie kien ili veturas por kargo.

 

*

Al trajnoj tien-reen kursantaj,

al malproksimen sonantaj fajfiloj

mi konfesas, mi ĉiam same envias,

aŭ mi tion neas.

 

Kiam fiksaj punktoj forflugis,

ili ludas sinkaptadon.

Aŭdigu vin al ili, ili vin trovos,

ili ŝajnas proksimaj esti.

 

Leoneto

 

Dekstra, liva, rabobesto agresiva,

ĉu vere vi mem estis tigreto,

pluŝa leoneto en liteto

nur kuseneto por ludado?

Nun vi paŝas en kaĝo,

en ia cirko vi havas hejmon.

Oni vin tiel dresis,

per stango, hoko devigis

piedegon ĉirkaŭronde doni!

Reganto de dezerto kaj reĝo de bestoj,

ĉie vi evitu!

En maneĝo ni estis solaj,

kiel klaŭnoj ni faladis,

sed en animo restis reĝo.

Kiel ridindas stumblo,

kiel delektas falo de klaŭno!

Se klaŭnoj nur ridus el koro

kaj ne falus kun doloro!

Ĉu vi perdas ion pro rido?

Ĉu vi disperdos leonan heroecon,

se en animo estas rido kaj reĝo?

 

Vespera stelo

 

I.

 

Unua stelo - vesperstelo

havas pupilojn plenajn de suno,

de erarflugintaj vortoj pri fideleco

en senfineco de blondaj kandeloj.

 

Kiel vi malkovris trioblojn de bastono,

tri malakrajn stangojn el ebono

de subite finitaj amoj

por mi neatendite en unu fojo?

 

Antaŭsento kun frugilegaj briloj

malfermis manon, lasis fali betuleton

enkreskiĝintan en submontpinto super roko.

Ĝis antaŭnelonge vi staris ĉe la ĉielo.

La paso ŝajnis entute firma...

Vi falas ĉiam pluen tra nekonata funelo.

 

Dancanta stelo aperinta unue

fulmojn ĵetas subŝuen.

Tiom da klopodo elspezi por la ascendo...

Ĉu vi distingus varmigon de idoj de serpentoj?

 

II.

 

La vespero malheliĝis.

Unua stelo - vesperstelo

havas denove mil fratinojn en la ĉielo.

 

Ne foliumu plu en angoroj,

etendu polmojn al subiremaj sunoj.

Per ili forton ricevadi kaj sendadi...

La frakturon sur kolono jam hedero kaŝas,

ŝajnas, ke epoko de Amforo al ni enpaŝas.

 

Eble mi ekkaptas fragmentojn de Grandaj Agoj,

unuajn neĝojn kaj ilian printempan degelon.

Delikate mi alturnas vangon kaj sentas:

la volo vivi estas ĉie,

en rosa guto, en briltremo.

Kiu perfidis, tiu devas tion mem diveni,

tuj kiam li forrulos ŝtonon de krudeco..

 

Unua stelo - vesperstelo kredas:

la grandanimeco ekregas

por sekvantaj du mil jaroj.

 

Ĝustatempe

 

En pokalon de vivo metitaj ĵetkuboj

sub aŭspicioj de Cigno k K-io

ie de iu skuitaj (ete eĉ de mi?)

la x-an ĵeton streĉe atendas.

Herbetoj ekstaris sur genuetoj.

 

La kuboj estas ĵetitaj...

Herbetoj humile surgenuiĝis.

 

En senfunda glaso miksataj niaj kuboj

la ludtrompistojn servis... Plua poento

de milita duonrekto okazis

sur la tero de teroro ĉirkaŭnavigebla.

Herbetoj ekkuŝis sub genuetoj.

 

Kiam ili deĉifros timeman susuron de herboj,

ili surgenuiĝos dankeme por ekkono,

ke ĝi povus esti tute diskrete naskiĝo

de lasta homo sur Tero.

EN LA DEKDUA HORO

herbetoj ekstaros super genuetoj.

 

 

Pano, lakto kaj mielo

 

Dum jarmiloj oni bakas panon,

trinkas lakton kaj rikoltas mielon

po spiketoj kun grenerdeko,

po rojetoj de blanketaj ondetoj,

po gutoj el mielaj herbejoj.

 

Dum jarmiloj satigis pano,

lakto kaj mielo,

rikoltita po gutetoj,

elŝprucinta en rojetoj,

kulturata po greneroj.

 

Pinto de arbaro kiel smeraldo

enkejlita en aven-oron

klinas ramojn humiligajn

kiel vinko trifolio ros-arĝentita.

 

Mineralakvo kun trutoj ĉi tie ŝprucas.

Rivero, vigla ĉe la fonto,

pura kiel glacikristaletoj,

en miozotoj naskita,

vi havas koton, blindajn brakojn,

mortajn fiŝojn, grasajn flakojn.

Kie estas kristalo ĉe fonto,

iriza facetaĵo de glaso?

 

Mueliloj de eterneco,

pano vin trafluas.

Neĝumita muelisto karesas grenerojn.

Mueliloj de eterneco,

malrapide vi muelas.

Kiel mi povas vin pardoni,

ke allasi vi povis

faligon de ventmueliloj de la homaro,

revojn pri paco de etendata mano.

 

Nevidanta armilfaristo karesas klingon

kaj glavpinto ensorbas ruzan venenon.

Piramidon, katedralon, brilan ŝtonon

nigra vidvino akuzas.

 

Jarmilojn oni bakas panon,

trinkas lakton kaj rikoltas mielon.

Ĝuste tiel longe po gutetoj,

po greneroj, po rojetoj

la homo sin mem kulturis.

Kiam li amasigis kuraĝojn

por transiri kluzon de Viktorka,

li devis transiri Viktorian akvofalon.

Kaj li faris.

 

Rivero, rubando ŝanĝema

gargaras eternan tineton.

Rondeton de humidaĵo akvo desegnas:

fonton, rojon, maron pluvo.

 

Jarmilojn nin ĉi tie sur la tero

rikoltoj vivnutris,

jarmilojn nin ĉi tie sur la tero

ne rompis kolero.

 

Hodiaŭ mi tranĉas panon,

kun butero kaj mielo mi ĝin donas al infanoj.

Mi ĵetas ankron en ŝtonetojn de certeco

kaj kunportas ĝin miniaturan.

 

Rozo

 

Sovaĝrozujo denove blanke disbrakis,

la fianĉinoj flustras misterajn vortojn:

Sortdiinoj Pitiaj subskribos baptoatestojn

kiel antaŭkurantoj sur vegoj de animoj kaj korpoj.

De bobeno de sento vi disvolvas mutan fadenon,

en viaj manoj ĝi restos nekunvolvita.

Ŝpinu el spindelo de sento fadenon,

via konfido estos distingita.

 

Perpetuum mobile de Kankro kaj meridianoj

palisetmarkas la teron

por dorna ringo kaj cirkonferenco de rozoj.

Mian paralelon ili krucigas kiel hazardludantoj.

Kantĥoranoj ensorĉitaj en silentadon de vortoj,

vi atendas surdaj kameran A,

en agordilon jam enspiris ĝin printempa degelo.

Ingita sporo de kolero

superŝovos sensangan micelion

en malhelruĝajn vangojn.

 

Sur blanka ebenaĵo estas ruĝaj rozujoj unusolaj salutoj

por la amasoj sen fino de blankmaraj ebenaĵoj.

Per neĝfloko ili sendis memento mori ...

Kie aliloke kaŝi pli multe, ol ili diris dum ĝisnunaj jaroj -

en intertrajektorioj de atomoj dek potencigita per minus dekkvar

de mortkapaj metroj, per okuloj neniam distingeblaj.

Pontetoj falintaj ne helpos por transpaŝo,

malvarmega ŝvito estas en muroj de lamentoj.

Sortdiinoj Pitiaj, jen - ĉu via averta fingro?

 

Mia alia duono decidis ne atendi plu.

La bobeno de sento trarompas malaltan ĉielon, grizan araneaĵon.

Kunvolvu en fadenbulon por posteuloj la mesaĝon,

ke la silentado de vortoj estas anatemo!

Kial dismeti pluvombrelon antaŭ la mesaĝo de gutoj,

senditaj el mortigaj dezertoj

en boteleto dek potencigita per minus dek metroj granda ...

 

Kiel neĝflokoj la petaloj defalis

en kruĉetojn de sovaĝrozaj teoj.

Mian paralelon primeditu kaj finpentru

dignajn blazonajn rozojn.

 

Obsidiana tranĉilo

 

Helpu min, diru al mi,

sur kiu ŝtupeto sentis vi vertiĝon

kaj diris al vi: Pli alten mi ne iru.

Sur la polmo pankrusto

limigas tranĉaĵon de miaj tagoj.”

 

Helpu min, diru al mi,

en kiu implikeco de vortoj kaj fremdaj nocioj

vi distingis spegulon de via

kompozitaca intelekto?

 

Mil ŝtupetoj, ŝtonoj neireblaj

montras dentetojn - kaj supre en sanktejo

atendas oferanto kaj obsidiana tranĉilo.

Centfoje pripensu

plurajn ekzorcaĵojn.

Mil foje eldiru petanto:

Mi volas rigardi la vangon de Suno.”

Milfoje petu, la koro ne renovigos

formortintan kluzon, haltigitan pulson.

Obsidiana tranĉilo Sunon ne pacigos.

 

Helpu min, diru al mi,

mi ne kuraĝas eniri la sanktejon.

Mi bedaŭras la manojn, ĉizintajn

milojn da serpentaj venenhavaj ŝtupoj.

La koron enmanigis la oferanto

kaj subfalĉis ĝin obsidiana tranĉilo.

 

Helpu min, diru al mi,

sur kiun ŝtupeton mi supreniru

por vidi en min kaj surteren.

Nur ne diru, ke la kvincenta ŝtupo

unusola estas ekvilibra.

Helpu min, diru al mi -

vi ne povas, vi ne scias.

Vi kaŝita estas post muro

el vort-briketoj: Pli alten, pli alten!”

Kaj aliaj vortoj per rulglitiloj

rondflugas kiel noktaj papilioj ĉirkaŭ flamo,

insistas, sin entrudas:

Jen supre estas nur komplika vakaĵo,

oferanto kaj obsidiana tranĉilo.”

 

Superba, kuraĝa irido,

poleno aspergas viajn stigmetojn tiel,

ke aliloken faladi ĝi eĉ ne povas.

El via elokvento mempolena,

klarvida, plenflora

nova homo ne naskiĝos.

 

Mi falas suben, ascendas supren,

mi malkovras novan stelon

kaj forgesas multiplikan tabelon.

Mi trarigardas viajn hibridajn kulturaĵojn

kaj subite ĉesas ilin sopiri.

Vi ĉizas el marmoro vian ekskluzivan monumenton,

dum de infanoj mi ricevas florojn.

 

 

Segretaria di stato                           Vatikano, 31-an de marto 1995

Prima sezione - affari generali

 

La ŝtata sekretariato permesas al si sciigi vin, ke Sankta Patro ricevis la donacon, kiu estis al li antaŭ nelonge afable dediĉita.

 

En la nomo de Lia Sankteco mi eldiras al vi sinceran dankon por la donaco kaj por la esprimo de estimo. Samtempe kun ĝojo mi sciigas vin, ke estis al vi donita Apostola beno, kiu rilatas ankaŭ al la personoj al vi proksimaj.

(Mons. L. Sandri, Asesor)

 

Vian bebon vi karesis, Patrino Maria, liajn rozkolorajn plandojn,

per polmoj delikate, kvazaŭ se de la maro venteto ekblovus trans dezerto.

Per amo en ĉiu ektuŝo vi protektis vian etan Filon

kontraŭ tiuj, kiuj ŝatus per vortoj kaj per ŝtonoj ŝtonumi.

Ankaŭ niajn idojn protektu kontraŭ la kolero de malbonuloj, afabla Patrino Maria,

kaj instruu nin ami per patrina amo protektanta.

 

Linajn tolojn vi blankigis, Patrino Maria, kvazaŭ vi scietus,

ke vi foje kun pietato per ili vindos vian Filon.

Kiam vi ilin aspergis, post ĉiu guto via larmo falis.

La plandojn de via Filo pikis sablo eĉ tra rimenetaj sandaloj.

La sablo, kiun vi havis en la okuloj pro timo pri Filo, Patrino Maria,

plenigis la pokalon, en kiun ankaŭ ni salon el niaj okuloj enŝutas.

 

Per polmoj vi enfrotadis bonodorajn ungventojn kaj palmajn oleojn, Maria Patrino,

en plandojn, por kiuj, se ili reviviĝus, vi donus vin tutan.

Se maron vi estus elplorinta, venteto el ĝi ne malseketigis la vivajn lipojn de Filo.

Grandega kredo al Resurekto donis al vi forton trasuferi vin kune kun Filo tra la plej alta ofero, Sankta Patrino, Maria.

Vin ni denove petas,

el via kredo kaj grandega amo donu lumon al niaj animoj, Patrino Maria.

 

La epoko de Amforo

 

Ju pli multe vi vokas ĝin,

des pli multe ĝi malproksimiĝas,

mem neniam atingebla.

 

Sur krutaĵo vi supreniras,

vi enpremas ardan linion de Suno

en neeldiritajn vortojn.

Glimaj skvamoj estas senmovaj briloj,

haloj kun ovaloj de speguloj,

nerimarkeblaj pulsoj en vizaĝo.

Via supreniras per ĉamaj paŝoj,

kie papilioj flugas trans leotopodoj

ĝis la bluo de gencianoj, en traheliĝintan verdon,

al lago, kaŝita ĉe la ĉielo.

Vi ne bezonas plu kaŝi vin, ĉar

montaraj ŝafoj mem pro timo senmoviĝis,

similaj al ŝtonoj ili ne iris trinki,

kiel rigidaj koroj sen amo...

 

Haltu, staru momenton -

Disfluoj de rememoroj ne tuj solviĝos

en pura akvo de mergaj riveroj.

Vane vi kaŝas vin en ujo de klopodo,

post ŝvitgutoj sur frunto,

kaj ne havas eĉ tempon meti manojn en lekantojn,

en rozpetalojn nur duonpaŝon de vojo.

 

Pli verŝajne la planedoj interkonsentiĝus,

ol vi dirus - malbonan forgesu,

tio apartenas en riveron de forgeso.

 

Kial denove silento, silento dekutimigita,

nur aŭtoj veturantaj tien kaj reen.

Kial en tondra silento

novan amarecon mi ekkonas

tra larmoj, speguloj de malhelgrizaj ombroj

sub okuloj, sub frunto.

 

Engliti en aliajn dimensiojn,

havi animon kapablan por vojaĝado

en spiralo spirita pluen kaj pli alten...

Kiu laŭ sia signo devas esti al Dio pli proksime,

foje li malkovros lin senpere ĉe si.

 

Kiam vento pelos pluvgutojn,

desur ĉielo falintajn ŝnuretojn kaŝos

en malseka foliaro.

Kiam denove ore brilos larikoj,

ĉu vi poste levos invitilon al ĉiuj belaĵoj?

 

*

 

Neniam plu mi gustumos kun vi

kafon el la sama kruĉeto.

Neniam plu mi aŭdos

viajn kuraĝigajn vortojn.

Kiel ombro de prujnkovritaj lekantoj

estas nigraj okuloj sur faldaĵo en libreto.

Per ili plu sendadu sciigojn,

ke ni rajtas resti homo ...

*

 

Simulu la hodiaŭon plu post cento da jaroj,

metu la hodiaŭon en la memoron de diskoj

kaj enmetu diskojn de vivaj Kosmoj

en komputilon de Tero:

kie vi trovos ekblovon de tiel malicaj spiroj...

La Kosmo apenaŭ dirus:

Mi ne volas loĝi plu kun vi.

Mi nur ekspansias kaj denove malaperas.

 

Ili simulis hodiaŭon por morgaŭo

kaj ne kredis profetaĵojn kalkulitajn.

Sed jam antaŭe ili ĝin scietis,

longe antaŭ la epoko de Amforo.

 

*

 

Ju pli multe vi ĝin vokas,

des pli ĝi al vi proksimas,

ĝi mem neatingebla.

 

 

Postmortan kronon mi aĉetas

 

La vivo fermiĝas,

amareco estas fintrinkita.

La spiro al minuto plua estas pli silenta, pli gracila.

La lasta jarringo kompletigis cirkonferencon,

la basto de angioj rifuzas limfon.

Kluzo malhelruĝa malrapidigas fluon,

rompita tigo kliniĝas pli kaj pli malalten.

La nivelo super vi plene fermiĝas.

 

Kie estas tiu momento,

kiam homo mortos paciĝinta

kaj sen sento de ŝuldo -

 

Mano rigida ne ripetas manpremon,

mortinta buŝo ne plu respondos.

La nivelo de la vivo ĝuste nun fermiĝas.

 

Ĉu vi ĝojas, ke ni ĉeestas?

Kaj la patro iomete kapjesis lastfoje.

La vivo plenumiĝis.

Vi estas morta, en ni vi vivas plu.

 

La vivo havas sian punkton,

la lastan percepton, la lastan spiron.

Tia estas la leĝo, laŭdire justa.

Kiel akcepti la lastan jarringon,

sub kiu la nivelo malfermiĝas?

 

La postmortan kronon el freŝaj floroj mi aĉetas.

Larma pluvo ombris elrigardon de okuloj,

disfokusigis restintajn restaĵetojn el homo sub floroj -

la plej bonan vestaĵon kaj blankan vizaĝon.

El viveca rememoro, flankaĵo de estaĵo,

ĝi faros grandan foton.

 

Mi sendas dankon por kondolencoj

kun petaloj pro pezo pendantaj,

elkreskintaj el nigra grundo,

el linio baza.

 

Postmortan kronon mi aĉetas,

vi havos ĝin el veraj rozoj.

 

Ĝojigu per bukedo de lekantoj

hodiaŭ mortan dumvive!

 

 

Saluto

 

Timide mi penetras

en vian konscion,

en aflikto mi kalkulas

senbezonajn vortojn,

esperigajn ridetojn,

afablajn rigardojn.

Per kiso konfirmi,

per rideto verigi

ni ne sukcesis.

 

Timide mi penetras

en vian konscion

per saluto senbezona -

indulgeme ne rifuzu.

 

Kiu scias, en kiun konscion

vi estos penetranta

per saluto senbezona.

Mi ne deziras tion al vi.

 

Havi al kiu sendi

almenaŭ saluton.

 

         Bratislava, la 20-an de aprilo 1993

Kara sinjorino Ludíková,

mi dankas vin por la kuraĝigo, kiu estas por mi pli valora, ol vi eble mem scietas. Kiel vi vidas, la sciigo per rivero” trafis min kaj mi estas al vi tre dankema, ke vi kun via interesa libreto rememoris ĝuste min.

Iuj viaj versetoj estas al mi pli proksimaj, la aliaj malpli, sed antaŭ ĉiuj mi klinas min kiel antaŭ ĉio, kio havas animon kaj kion mi mem ne scipovas krei.

Mi deziras al vi bonan sanon kaj multe da belaj printempaj tagoj kun rido kaj en bonhumoro.

Kun estimo

Milan Markovič

 

                                                        Prago, la 27-an de julio 1993

Estimata sinjorino Ludíková,

mi dankas vin el tuta mia koro por la poemkolekto Pesilo. Vi tre ĝojigis min kaj mi antaŭĝojas, ke ni iam renkontiĝos persone.

Kore salutas Vin

Via

Jitka Molavcová

 

Estimata sinjorino Věra,

via kara afablaĵo - en la formo de zorgeme aranĝita verketo - min ĝojigis. Feliĉe ĝi atingis min ankoraŭ antaŭ mia forveturo. Mi alpakas tiun ĉi belaspektan libreton - kaj en trankvilo mi enmergiĝos en ĝin.

Mi dankas por la dediĉo, kiun mi vere estimas. Mi deziras al vi sincere, ke via rara kaj profunde sentema talento ankoraŭ kaj tre, tre longe trinkigu soifantojn.

La 6-an de majo 1994 Via

Václav Rein

 

 

                                                        La 23-an de oktobro 1993

Estimata sinjorino Ludíková,

mi dankas por via letero kaj libreto de poezio, kiu faris al mi ĝojon.

                            Energion kaj sanon deziras

                                                                  Via Adolf Born

 

Epilogo

 

Jam la kvara verskolekto de la aŭtorino, kiu daŭrigas tri subtilajn libretojn de ŝia poezio el la jaroj 1992 ĝis 1994, efikas per impreso de plena koncentriĝo al la interna vivo de introvertiteco, estas trankviligita medito pri la ekstera mondo. Ĉi tien povas eniri nur tia leganto, kiu estas preparita per grava kaj profunda legado de la ĉeĥa klasika moderna poezio, precipe se li ekkonis la poemojn de Vladimír Holan kaj se li penetris en ilian ŝlosilon. Precipe tiu ĉi lasta poezio de Věra Ludíková, eldonata fine tiel, kiel la poetino jam longe meritas, de profesia eldonejo, kreas impreson de matura, preta, eĉ definitiva verkado de la verkistino, kiu plene rajtas ne nur esti prezentita, sed ĝui plenan sukceson ĉe la spirite fondita parto de nia literatura publiko. Da tia poezio, kian prezentas la versoj de daŭra valoro el la plumo de Věra Ludíková, ne estas multe eĉ en la ĉeĥa poezio, tiom riĉa je poeziaj fenomenoj. Tial pro la subtileco de tiu ĉi ĝenro, kiun hodiaŭ postulas nur ĉambra sfero de legantoj, la poezia fenomeno de Věra Ludíková devus trovi sian lokon en la ĉeĥa literaturo, kiun ĝi meritas. Silenta enpensiĝo, kiun ŝiaj poemoj elvokas, formala kaj enhava vereco, per kiu ili distingiĝas kaj kies organika komponanto ili estas, kreas kaj finkreas la stilon kaj la ĝenron de tiu ĉi parto de la kulturo, hodiaŭ neglektata pro la orientiĝo de la plimulto de la socio al la konsumo.

 

Dr. Josef Lebeda

 

  

Memore al Jan Palach

 

Vi rigardas nin, viajn ĝemelojn,

de la ĉielo, ĉeĥa studento Jan.

Vi timis, ke nia lando elspezos

silentan kaj firman reziston por kukoj,

dispistos ĝin ĝispolve, nenien plu.

Vi volis movi tutan monton,

apation de multaj homoj.

En la koro havas la homoj pecetojn da plumbo.

Apatio kiel neĝflokoj

el nuboj mole surteriĝas,

en la homoj kreskas, vi pensas - laŭvorte.

Viajn vidantajn okulojn vualas sekreto

kiel Viajn lastajn tagojn.

Kun tankoj kun stelo malheliĝis la matenoj,

kiam la ventroj de aviadiloj ilin alportis.

Kurta homa memoro forgesas..

Morti vi ne volis, vi volis brili

kiel viva homa torĉo

por la prezo de morto, nevanigo.

Bone vi celis en la tempon, ĉar

tiam ankoraŭ povis esti la homaj koroj

de Vi plenigitaj, nerigidaj pro timo.

Dormema apatio kiel lanta putrado

estas daŭra minaco por la homaro.

Ŝajna trankvilo poste kovris

malsanan stultan spiron de cedemo.

Hodiaŭ la ruĝa stelo estas paliĝinta,

antaŭlonge iam forputris la aŭgusta herbo.

De tempo al tempo ni foliumu en la memoro.

Ni ne volu morti, ĉar vivaj

ni devas fronti kontraŭ dezerteco kaj malbono.

Via lumo, la lumo de flamo prilumas plu

la korojn iam ŝtonecajn, la animojn apatiajn.

         Vi estas antaŭkuranto de novaj tagoj de la epoko de Amforo,

         de venontaj du mil spiritaj jaroj.