Ligilo

Monata Esperanta Revuo

No 1-2 Julio -aŭgusto 1930







Monata esperanta revuo por ĉeĥoslovakoj

Redakcio kaj administracio: Prostějov, Masarykovo nám. 33.

No. 1-2 Julio-aŭgusto 1930.

_____________________________________________________


Přátelům esperanta!


Překvapující rozvoj technických vymožeností, který den ode dne víc a víc přibližuje národy, a přivádí je do stále užšího styku, vynálezy radia a mluvící filmy vynutí si snad již v dohledné době zavedení a všeobecné užívání praktického společného mezinárodního jazyka. Právě nedostatek snadného dorozumívacího prostředku je z největších překážek k plnému využití těchto moderních technických pokroků. Avšak i sblížení států na poli hospodářském, politickém a kulturním vynutí si nezbytně zavedení mezinárodního jazyka.

Přátelé a příznivci esperanta nepochybují, že jen esperanto může v plné míře nahraditi tento nedostatek, ježto jest jediným umělým jazykem, kterého se již řadu let v nejrůznějších oborech prakticky užívá a jenž se osvědčuje. Počet esperantistů ve všech zemích jest velmi značný. Jazykové kursy získávají stále nové příznivce. ‒ Velká část těchto však po ukončení kursu zase ztrácí styk s esperantským hnutím. Úkolem našeho časopisu bude oživiti zájem pro esperanto, osvěžiti znalosti této řeči a umožniti každému, kdo se aspoň trochu esperantem zabýval, aby se zdokonalil snadným a zábavným způsobem.

Náš časopis "LIGILO" chce spojiti všecky české příznivce esperanta s hnutím a životem této řeči. Bude pečovati o zdokonalení v esperantském jazyku, bude informovati o nejdůležitějších událostech, zkrátka bude kaleidoskopem esperantského světa. Nechceme konkurovati jiným esperantským časopisům, ale chceme sloužiti všem těm, kteří dosud nejsou dokonalými esperantisty, chceme udržeti jejich zájem a lásku pro tuto řeč. Chceme přispěti k tomu, aby naše republika byla počtem dobře připravených pionýrů a propagátorů první mezi těmi státy, které zavedou esperanto pro styk s cizinou jako dorozumívací jazyk.

Toť naše cesta, náš cíl!



LA AVINO.

De H. C. ANDERSEN. (Okaze de 125-a datreveno de lia naskiĝo. )


La avino estas tre maljuna, ŝi havas multajn sulkojn kaj tre blankajn harojn, sed ŝiaj okuloj brilas ĉiam ankoraŭ kiel du steloj, eĉ pli bele ankoraŭ, ili estas tiel mildaj, ke estas plezuro enrigardi. Ŝi ankaŭ konas la plej belajn rakontojn, kaj ŝi havas veston kun grandaj, grandaj floroj; ĝi estas el tiel malpeza silkaĵo, ke vere bruadas. La avino scias multajn, multajn aferojn, ĉar ŝi vivis longtempe antaŭ la patro kaj la patrino, tio estas tute certa! La avino havas himnolibron kun dikaj arĝentaj ladoj, kaj en tiu ŝi ofte
legas. Meze de tiu ĉi kuŝas rozo, kunpremita kaj sekigita, ĝi ne estas tiel bela, kiel la rozoj, kiuj estas antaŭ ŝi en la glaso, kaj tamen ŝi ridetas al ĝi plej afable, eĉ larmoj elruletas el ŝiaj okuloj. Kial do la avino tiamaniere rigardas la velkintan rozon en la malnova libro? Ĉiufoje, kiam la larmoj de l' avino falas sur la floron, ĝia koloro plifreŝiĝas, la rozo ŝveliĝas, kaj la tuta ĉambro plenigas de ĝia odoro, la muroj malaperas kiel nebulaĵoj, kaj ĉirkaŭe nun leviĝas la verda, belega arbaro, kie la suno trabrilas inter la folioj, kaj la avino - vere, ŝi estas tute juna, ŝi estas bela knabino kun blondaj bukloj, kun ruĝaj, rondaj vangoj, agrabla kaj alloga, neniu rozo estas pli freŝa, tamen la okuloj, la mildaj, brilantaj okuloj, vere ili ĉiam ankoraŭ estas la okuloj de la avino. Apud ŝi sidas viro, juna, forta, bela. Li prezentas al ŝi la rozon, kaj ŝi ridetas, - tiel la avino tamen ne ridetas!- rideto ĉirkaŭas ŝian buŝon! Nun li forestas; multaj pensoj kaj multaj personoj preterpasas apud ŝi. La beleta viro forestas, la rozo kuŝas en la himnolibro kaj la avino - jes, ŝi ree sidas kiel maljuna virino kaj rigardadas la velkintan rozon, kiu kuŝas en la libro.

Nun la avino mortis. - Ŝi sidis en la apogseĝo kaj rakontis longan, belegan historion. "Kaj nun estas fino" ŝi diris, "kaj mi estas tre laca, lasu iom dormeti min." Ŝi rekliniĝis, kviete spiradis, ŝi dormis, sed fariĝis pli kaj pli silente, la vizaĝo prezentis feliĉon kaj pacon, estis kvazaŭ sunbrilo superflugas ĝin kaj oni diris, ke ŝi mortis.

Oni kŭŝigis ŝin en la nigran ĉerkon, ŝi kuŝis envolvita en blanka tolajo, ŝi estis bela, kaj tamen la okuloj estis fermitaj, sed la sulkoj forestis. Kun rideto ĉirkaŭ la buŝo ŝi kuŝis. Ŝiaj haroj estis arĝentblankaj kaj respektindaj, kaj la aspekto de la mortinto ne kaŭzis timon; estis ja la aminda bonega avino. La himnolibron oni metis sub ŝian kapon, tion ŝi mem postulis, kaj la rozo kuŝis en la malnova libro. Tiel oni enterigis la avinon.

Sur la tombo, proksime apud la muro de l' tombejo, oni plantis rozujon; kaj ĝi tute floris, kaj la najtingalo kantis super ĝi, kaj de la preĝejo oni aŭdis la orgenon ludantan la plej belajn himnojn, kiuj estis en la libro sub la kapo de la mortintino. La luno malsuprenbrilis rekte sur la tombo, sed la mortintino ne sidis sur ĝi; ĉiu infano povis sentime iri tien en la nokto kaj deŝiri tie rozon apud la muro de l' tombejo. Mortinto pli multe scias, ol ĉiuj vivantoj, li konas la timegon, kiun kaŭzus lia apero. La mortintoj estas pli bonaj ol ni ĉiuj, kaj sekve ili ne revenas. Tero estas sur la ĉerko kaj tero en ĝi. La himnolibro kun ĉiuj folioj estas polvo, la rozo kun ĉiuj ĝiaj memoroj polviĝis. Sed supre novaj rozoj floras, supre la najtingalo kantas kaj la orgeno ludas. Oni multe pensas pri la avino kun la mildaj eterne junaj okuloj. Okuloj ne povas morti. La niaj iam vidos la avinon, junan kaj belan kiel tiam, kiam ŝi kisis unuafoje la ruĝan rozon, kiu nun estas polvo inter la herbo.


KIEL SKRIBI LETEROJN?

De korespondemulo.

Unu el la plej efikaj rimedoj, kiel perfektigi niajn lingvajn konojn kaj subteni la intereson pro ĉi tiu lingvo, estas korespondado. Kiu nek korespondas, nek havas eblecon, konversacii, kiu nur fremdlingve legadas, tiu baldaŭ rigidiĝos en neviva libra kono. Sole vigla korespondado kaj vigla konversacio perfektigas nin ankaŭ en esperanto. Ni ne devas malatenti ankaŭ grandajn superecojn de korespondado kun fremdlandanoj, ĉar per ĝi ni akiras diversajn ekkonojn pri fremdaj landoj, pri iliaj moroj kaj samtempe pri vivo de diversaj nacioj. Nur ĝi sola alproksimigas nin kun la tuta mondo kaj akiras al ni amikojn; do tial ni korespondu vigle!

Ĉu vi konas la dolĉan percepton, kiam vi tenas en viaj manoj fremdlandan leteron, sinceran senditon de via fremdlanda samideana amiko? Ĉu vi konas strangan sopiron rigardante fremdlandan poŝtmarkon? Eĉ koncerne la unua ricevita letero, kiel multe da diversaj pensoj ĝi alportadas! Kiu kaj kia estas ĝia sendinto, kie li loĝas, kia estas lia okupo, kion li skribas? Ĉu li estas maljuna serioza samideano aŭ gaja juna knabino? Ĉu vi konas ĉi tion korespondante en esperanto?

El koverto, papero, el skribo kaj tuta ĝia aranĝo vi konkludas pri ĝia sendinto, ĉar la letero estas lia vizitkarto. Sen legado de enhavo, ni tuj multe ekscias pri delikateco kaj nobleco de nia nekonata samideana amiko. Ne estas mia hodiaŭa tasko, paroli pri grafologio, mi sole senpretende rimarkigas, ke ĉiu letero, elirita el nia mano, diras pri ni pli ol ni ordinare pensas.

Leganto! Skribu ĉiujn viajn leterojn ne sole legeble, sed ankaŭ belguste. Neniam forgesu, ke plejmulte da gekorespondantoj uzadas ricevintan korespondaĵon ankaŭ propagande! Mi eĉ pensas, ke propagandaj inklinoj karakterizas geesperantistojn pli ol ilia insigno. Memoru do en skribota letero ankaŭ ĝian propagandan taskon. Ne sole propraj senenhavaj intimaĵoj, ankaŭ gravaj aferoj, kiuj povus interesi pli larĝan rondon de al ni nekonataj legantoj, devas ĉiam vian leteron karakterizi. Longa sperteco instruas ke senenhava, malplena korespondado neniam longe daŭradas.

Se via letero devas atingi sian adresaton, estas necese skribi adreson senkondiĉe per presaj literoj, neniam kursive, tia estu ankaŭ via returna adreso, kia neniam devas manki!

Multnombraj rubrikoj, servantaj al korespondado en diversaj esperantaj gazetoj montras al ni, kial multaj leteroj ne atingis siajn adresatojn (pro mallegeble skribita adreso) kaj samtempe vi tuj komprenos, pro kio multaj gekorespondantoj vane nepacience atendas respondon.

Multe da gesamideanoj kolektas ankaŭ poŝtmarkojn, neniam malutilos meti poŝtmarkojn izole por aparta surpreso. Unu apud la alia surgluitaj markoj ordinare ne plaĉas al kolektantoj. La letera koverto estu ĉiam sufiĉe fortika por elteni longan vojon kaj nemildan manipulon. Ofte venadas leteroj, precipe el malproksimaj regionoj, entute koverte diŝŝiritaj. Tre facile povas io elfali, aŭ multvalora poŝtmarko aŭ portreto. Ĉiam granda domaĝo! Fine ne forgesu surglui belan kaj bone videblan esperantan glumarkon; ĝi ĉiam helpas efikan propagandon.

Tio estas ĝeneralaj kondiĉoj por sukcesa tutmonda letera interrilato kaj venonte, se sro redaktoro permesos, mi daŭrigos pri diversaj korespondaj formoj, pri diversaj kolektantoj kaj fine ankaŭ pri grafologio.


GERMANA ESPERANTISTA KONGRESO KAJ HIGIENA EKSPOZICIO EN DRESDEN.

Raportas ano de nia redakteja rondeto.

Belaj varmaj tagoj de Pentekosto kunigis nombregon da esperantistaro el la tuta mondo en belega kaj pura saksa urbo Dresden. Jam de vendredo kunveturis gesamideanoj sub la verdaj flagoj de iama saksa reĝolando, kies naciaj koloroj estas la samaj kiel niaj esperantistaj, sed tamen nia standardo ĝoje flirtis super proksima hotelo de stacidomo, salutis ĉiujn alvenantojn kaj tre diferencis de multnombraj aliaj flagoj.

Sabate antaŭtagmeze jam resonis nia dolĉa lingvo en
vastaj stratoj kaj plaĉoj de impone bela urbo, mirigante ĉirkaŭpasantojn. Nombro de geesperantistoj trarigardis antikvajn memorindaĵojn, intertempe multaj aliaj ĉeestas jam diversaj fakaj kunsidoj. Fama kongresa vivo ekkomencis. Dum sabata vespera festo kunamikiĝis ĉiuj, ke baldaŭ ekregis vigle amika kaj bonhumora amuzo.

Por ni Ĉeĥoslovakoj, speciale por Hanakoj, estas interesa la granda sukceso de nia samlandano lernejestro sinjoro Neužil, kiu kune kun siaj gelernantoj prezentis tre interesan propran metodon de lingva instruado. Per ĝi li atingis grandan sukceson. Pastro Ĉe multe konversaciis kun infanoj, kiuj ĉiuj bone parolis esperante. La ĉeestantoj estis ravitaj ne sole per niaj belaj kantoj sed ankaŭ per flua parolado kaj bona elparolado.

Solena malfermo de tutgermana esp. kongreso okazis dimanĉe en nova palaco de higiena ekspozicio kaj partoprenis 600 geesperantistoj. Nestantojn germane salutis sinjoro Behrendt, kiu parolis pri granda signifo de nia internacia lingvo kaj ĝia disvastigo en Germanujo. Poste parolis direktoro de Universala Esperanto Asocio sinjoro Hans Jakob, sinjoro Ĉe kaj aliaj reprezentantoj el diversaj landoj kaj regionoj.

Por ni restis kompreneble plej interesa parolado de pastro Ĉe, kiu kun propra, naskita agrableco kaj entuziasmo ravis ĉiujn. Nur tiu, kiu vidis kaj aŭdis lin, povas bone kompreni liajn grandajn sukcesojn en esperanta instruado.

Oni povas bone paroli pri granda sukceso de tiu ĉi kongreso, ĉar en kadro de tutmonda ekspozicio finsonis en grandegan manifestacion por internacia lingvo. Certe estis tre propagande, kiam vizitantoj de ekspozicio aŭdis flue paroli siajn samlandanojn kun japanoj, ĉinoj kaj negroj, ĉar ĉeestis samideanoj el la tuta mondo.

Paroli pri ekspozicio mem estas malfacile. Ĝi estas belega kaj tiel disvastiga, ke nur priskribo bezonus multe da papero. Ĝi estas aranĝita kun fama germana detaleco kaj admiras ĉiun vizitanton.


Mezinárodní letní kurs esperanta v Holandsku.

Městská rada v Arnhemu uspořádá ve dnech 17.-29. července kurs esperantského jazyka, přístupný učitelům všech národností. Vyučováno bude bez učebných pomůcek a bez použití národního jazyka podle věhlasné metody Ĉe, jejíž zakladatel bude sám kurs vésti. Nebude též domácích cvičení. Absolventi kursu budou no 11 vyučovacích dnech ovládati běžnou esperantskou konversaci. Subvencí města Arnhemu bylo umožněno, že 6o žákům bude dán velmi levný byt a strava, pro 15 osob bude pak pobyt zcela bezplatný. Frekventanti budou ubytováni v přepychové budově Oolgaardt, z níž jest nádherný výhled po Rýně až do Německa. Uspořádáno bude též několik výletů do různých krajů Holandska, do Amsterdamu, Hagu a Utrechtu, na národopisně zajímavý ostrov Marken a k ohromným vysušovacím pracem podnikaným na moři holandským státem. Další podrobnosti udá Svaz čsl. esperantistů, Praha VII, Sochařská 333.


PLENDO. Dum preskaŭ en ĉiuj ŝtatoj en la tuta mondo okazas esperantaj paroladoj en radio, sole la ĉeĥoslovakaj radiostacioj malatentas ĝian grandan propagandan taskon. Geesperantistoj el ĉiuj urboj kaj vilaĝoj postulu de via radiostacio reformon! Sed skribu nur nacilingve!


ROZLIŠUJ!

řáď, vyznamenání - ordo

řád jízdní - veturplano

řád, stanovy - regularo

uvésti - enkonduki

uvésti v řeči - citi

uvésti v chod - funciigi

uvésti ve skutek - realigi

uvésti v úřad - enoficigi

vázati knihy - bindi

vázati něco, spojiti - ligi


ESPERANTO EN PROPAGANDO KAJ PRAKTIKO.

Ministerio de la Instruado kaj de la Kultoj en Helena Respubliko permesis per sia dekreto No. 55527 eldonita en Ateno la 28an de oktobro 1929 instrui Esperanton en duagradaj lernejoj.

La Lyon-a Radiostacio aranĝis konkurson, por refuti la aserton, ke diversnaciaj esperantistoj ne povas facile interkompreniĝi. Parolis antaŭ la mikrofono Ruso, Germano, Hungaro, Francino, Polo. El la 144 aŭskultintoj respondintaj la plej lertaj konkursantoj trovis nur du naciecojn, kio pruvas al la publiko, ke la argumentoj de kontraŭuloj pri malsama prononcado estas senbazaj.


22a Universala Esperanto Kongreso okazos en Oxford de 2a- 9a aŭgusto 1930. Ĝis nun ĉirkaŭ 550 personoj el 22 landoj.


15a itala Kongreso okazos en Como de 30a aŭgusto-2a septembro 1930.


Esperantista Klubo en Prostějov eldonos baldaŭ kun firmo Šešický en Prostějov serion de belegaj ilustritaj vidaĵoj kun ĉeĥa, esperanta kaj germana teksto. Uzu ilin por via korespondado.


Poláci propagují esperantem svou vlast. Slavný polský bakteriolog dr. Bujwid přednášel v několika holandských městech esperantsky o polském státě, o jeho dějinách i nynějším jeho stavu. Přednášky, jež byly uspořádány péčí nizozemských spolků esperantských, vzbudily všude živý zájem obecenstva. V Hágu byl přítomen též zplnomocněný ministr polské republiky.


Esperanto jazykem skautů. Maďárští skauti se usnesli pro své zahraniční styky užívati esperanta. Zavedli tlumočnickou zkoušku esperantskou pro své členy a připravují vše, aby mohli pozvati některý z příštích mezinárodních táborů Esperantské ligy skautů do Maďarska.


Liechtensteinsko zve k návštěvě své země. Vláda knížectví Liechtensteinského vydává serii úředních korespondenčních lístků s krásně provedenými pohledy na tuto malebnou zem s příslušnými texty. Jest zajímavou novinkou, že texty jsou německé a esperantské. Esperanta jest použito, aby obrácena byla pozornost turistů celého světa na tuto zem, jejíž poloha mezi Švýcary a Rakouskem na důležité mezinárodní trati velmi usnadňuje návštěvu.

--oo--

LERNU KAJ PROPAGANDU ESPERANTON


Esperantská mluvnice.


Chceme umožniti i těm, kteří již mnoho zapomněli, naučiti se znovu základním pravidlům esperantské mluvnice a uveřejňujeme proto v pokračováních v každém čísle část mluvnice. 1. Abeceda esperantská má několik značek, odlišných od českých: ĉ – č, ĥ - ch, ĝ - dž, ŝ - š, ĵ - ž. Pravopis jest fonetický, t. j. píše se, jak se mluví, čte se jak se píše. Zdvojená písmena se vyskytují jen ve slovech, cizích: Fruxelles, Lessing.

Písmeno i nezměkčuje předcházející souhlásku ď, ť, ň, jak v češtině, nýbrž vyslovuje se jak v mezinárodních slovech: ministr, diagram etc.

Dvojhlásky eu, au, eŭ, aŭ: bez polokroužku nad u vyslovují se děleně: e-u, a-u, s polokroužkem se vyslovují jako naše ou: tedy jako jedna slabika. Přízvuk se klade vždy na předposlední slabiku, jako v polštině. Slova jednoslabičná, jednoslabičné předložky a zájmena jsou bezpřízvučná.

Podstatné jméno má koncovku -o-. Arbo - strom, viro - muž. Přídavná jména mají koncovku -a-: alta - vysoký, á, é, bona – dobrý. Příslovce má koncovku -e-: infane - dětsky, bone - dobře. Člen jest pouze jeden - la.

_____________________________________________________


Z ADMINISTRACE.

Dovolili jsme si rozeslati první číslo ""LIGILO"" všem
esperantistům, jejichž adresy jsou nám známy a přiložili jsme současně složenku. Ročník I. bude obsahovati 6 čísel a končí v prosinci t. r. První číslo vyjde jako dvojčíslo z důvodů administračních (kvůli prázdninám a dovoleným), další číslo následuje prvního září a pak pravidelně prvního každého měsíce. Předplatné na první ročník činí Kč 6. - a prosíme všechny, kteří chtějí LIGILO odebírati, aby nám tuto nepatrnou částku poukázali ihned, bychom mohli zjistiti počet odběratelů. Nejsme obchodním podnikem, pracujeme bezplatně v zájmu dobré věci a jest zajisté jen spravedlivo, když žádáme úhradu za skutečné náklady. Zavazujeme se současně, že všech 6 čísel vydáme, nebot' máme materiál pro 1. ročník již připraven (až na věci aktuelní). Kdo nemíní časopis odebírati, toho prosíme, by jej ukázal svým známým esperantistům. Kdo však nechce ani odebírati, ani získati nám přátele, toho prosíme, aby nám číslo vrátil s poznámkou: Nepřijímám.


LIBROJ, GAZETOJ, REVUOJ . . . . .

La oficiala organo de Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista "PROGRESO" dediĉis sian 3an numeron tute al jubileo de 80a naskiĝtago de prez. T. G. Masaryk. Ĝi enhavas diversajn interesajn artikolojn pri kaj de Masaryk. - Je la sama jubileo eldonis Moraviaj Esperanto Pioniroj esperantan tradukon de konata libro de dr. J. Herben: Malriĉa knabo, kiu gloriĝis. La belaspekta libro estas skribita en bona, simpla esperanto - kaj kostas 16 Kč. - Kalejdoskopo de l' vivo. Dumonata organo de Bohema Esperanto Servo. La 4a numero enhavas artikoleton pri Esperanto-kongresoj kaj esperanta Movado.


Z REDAKCE

Jak již sdělujeme na jiném místě, máme látku pro LIGILO pro první ročník připravenu, tak že vydávání jest zajištěno. Vzdor tomu však budou nám příspěvky všeho druhu, do rámci tohoto časopisu spadající, vítány a uveřejníme je milerádi. Přijímáme též zprávy klubovní a těšilo by nás, kdyby se LIGILO stalo tribunou esperantských klubů našeho státu.

SLOVNÍK: Vychází dvojí. Na zvláštních listech a zvláště postupně číslován česko-esperantký, který bude obsahovati asi 20. 000 slov a má nahraditi nedostatek většího česko-esperantského slovníku. V tomto slovníku nejsou obsažena slova, která jsou v každém menším slovníčku, obzvláště v esperantské učebnici edice Nový Lid. Kdo by neměl ani takového slovníčku, tomu milerádi zašleme proti předem poukázaným Kč 1.70 i s pošt. levnou učebnici Nového Lidu se slovníčkem.

Dále esperantsko-český slovník, který bude obsahovati v každém čísle naší revue v abecedním pořadí slova, která se v tekstu čísla vyskytnou a nejsou obsažena v slovníčku N. L.

xx0000xx

Vortoj: alproksimigi-sblížiti, apogseĝo-lenoška, aserti-tvrditi, ujišťovati, belgusta-vkusný, ĉirkaŭpasanto-kolemjdoucí, delikateco--jemnost, diferenci-lišiti se, disiri-roztrhati, ebleco-možnost, ekkono-poznatek, elruleti-/zde/ kanouti, enterigi-pohřbiti, entuziasmo-nadšení, glumarko-nálepka, himnolibro-zpěvník, interrilato-vztah, spojení, konkursa-soutěž, kunigi-spojiti, manipuli-zacházeti, memorindaĵo-památnost, nebulaĵo-mlhy, nepacienca-netrpělivý, nobleco-šlechetnost, pentekosto-letnice, plifreŝiĝi-státi se čerstvějším, preterpasi-mimo, kolem, vedle jíti, prononcado - výslovnost, reĝolando-království, rekliniĝi-nakloniti se zpět, rigidiĝi-ustrnouti, senpretende-skromný, bez nároků, silkaĵo-hedvábná látka, sunbrilo-sluneční záře, supereco-převaha, surglui-nalepiti, ŝveliĝi-nadmouti se, nabotnati, otéci

DIVERSAĴOJ.

La urbestraro de Bratislava decidis la 14an de aprilo 1930 nomi straton en la nova 8a disirikto laŭ Dro Zamenhof. De Menil mortis. La 28an de marto 1930 foriris Felicien de Menil, komponisto de la esperanta himno. Apartenis al francaj Esperanto pioniroj.

0000000000

Vydavatel: Klub esperantistů v Prostějově. Řídí redakční kroužek. Odpovědný redaktor Fr. Heikenwelder, Prostějov. Redakce a administrace v Prostějově, Masarykovo nám. 33. Rozmnoženo rotačním rozmnožovačem firmy D. Gestetner. Novinová sazba povolena ředitelstvím pošt a telegrafů.

Všem našim váženým čtenářům!


Poněvadž jste si ponechali první dvojčíslo LIGILA, soudím, že souhlasíte s Vydáváním českého esperantského časopisu, který bude vycházeti pravidelně, na což v redakci klademe zvláštní důraz. Trpce jsme věru postrádali pravidelného českého časopisu, jenž by nás seznamoval s esperantským hnutím u nás i v cizině.

LIGILO není a nikdy nebude časopisem výdělečným, vždy bude sloužiti esperantskému hnutí a živé propagaci esperantské idee. Dopisy, které nás docházejí od naších čelných esperantistů, jsou nám vzácným povzbuzením a odměnou. Dovolte mi říci, že přesnost s jakou dochází předplatné, svědčí o velkém nadšení českých esperantistů pro ideu mezinárodního jazyka a o velké víře v brzké její uskutečnění. Chceme býti Ligilem všem srdečným pojítkem.


Prosíme Vás, abyste LIGILO doporučil svým známým samideanům, jichž adresy neznáme, ale jichž jest jistě velký počet ve Vašem bydlišti.

Konečně vy, kdož jste dosud nezaplatili předplatné, učiňte tak prosím rychle; liknavoatí nás i sebe zbytečně zdržujete na poli esperantské propagace, jež výhradně sloužíme.


S upřímným samideanským pozdravem

za redakční kroužek Ligila:

Prof. Vlad. Havránek.

____________________________________________________


Al Delegitoj de UFA kaj funkciuloj de esper. movado!


Preskaŭ ĉiuj el vi ne resendis la unuan numeron de LIGILO kaj ni konkludas, ke vi ĉiuj bone komprenas la urĝan bezonon de regule aperanta ĉeĥo-esperanta gazeto. Ni havas ne nur grandan idealismon, sed ankaŭ firman volon kaj intencon, regule eldonadi nian novan esperantan revuon je malgranda abonkotizo. Ni bone scias, ke vi ĉiuj estas legantoj de "Esperanto". Nia gazeto vidas ĝian ĉefan taskon en spirita kunligado de ĉiuj ĉs1. esperantistoj, kiuj havas grandparte nenian interrilaton kun esperanta movado. Se ni volas, kaj ni certe volas, la esperanta movado kresku en nia respubliko, ni devas veki kaj konservi la intereson de ĉiuj amikoj de nia movado. Ni volas ankaŭ helpi en pliperfektigado de nia lingvo. Ni do petas vin, bonvolu nin subteni tiamaniere, ke vi varbos por ni abonantojn, ke vi atentigos samideanojn en via loko pri nia gazeto, ke vi en kursoj rekomendos Ligilon. - Sendu al ni informajn artikoletojn pri movado en via loko. Ni volonte ilin publikigos. Ju pli abonantojn ni havos, des pli bona kaj interesenhava estos nia revuo. LIGILO estos ankaŭ helpanto en via laboro kaj propagando por esperanto. Baldaŭ ekkomencos kursoj. Rekomendu Ligilon kiel bonan ilon por progresiĝo.

Samideane salutas:

Fr. Heikenwalder,

V. Del. de U.E.A.