En 1923 estis en. Prago fondita la unua loka unuiĝo de katolikaj esperantistoj, en 1929 la tutŝtata Ligo de Katolikaj Esperantistoj en Čeĥoslovakio kun celo propagandi inter katolikoj kaj subteni la movadon por reunuiĝo de la kristanaj eklezioj. En 1932 ĝi havis 190 membrojn. Prezidanto estis la helpepiskopo en Prago d-ro Antonín Eltschkner, la ĉefa gvidanto František Buhr. Ekde 1931 ĝis 1938 la Ligo eldonadis presitan "Informilon", kvar paĝojn kvaronjare. La Ligo laboris vigle kaj sukcese en sia medio. Relative oftaj estis diservoj kun esperantlingvaj kantoj kaj predikoj en famaj preĝejoj. Ĝi iniciatis, ke en 1929 la komitato de miljara jubileo de Sankta Venceslao eldonis en Esperanto belan broŝuron [410], tradukitan de Bořivoj Benetka.
De la 30-a de junio ĝis la 2-a de julio 1933 okazis en Prago landa kongreso de katolikaj esperantistoj.
En la katolika gazetaro relative ofte aperadis primovadaj artikoloj kaj artikoletoj. Kiel plej oftaj aŭtoroj estu enskribitaj Th. Lic. Oto Máder en la katolika semajna gazeto Nedel'a (Dimanĉo) kaj Alojz Macek en slovakaj gazetoj por katolikaj skoltoj.
Internacia konkurso pri la Jezueto de Prago estis organizita de la Ligo en 1934. Esperantistoj estis demandataj: Kian estimon havas en fremdlando la gracoplena Jezueto de Prago? Venis 16 respondoj el 12 landoj. Premiitaj estis kvin: 1. P. Henry Joseph C. D. Ayroor el Malabar, 2. P. Marti Albanell el Barcelona, 3. P. Dom. Wilfrid Broens el Trinidad, 4. D. Robert el Bruselo, 5. P. Piotr Pieta el Kraczków en Polujo. Ĉiuj partoprenintoj ricevis kiel konfirmon grandan bildon de la Jezueto de Prago kaj bildon de la Liga prezidanto episkopo Eltschkner.
En 1947 aperis en Frydek ĉeĥlingva broŝuro de J. kaj K. Filip "Esperanto kaj katolikoj" [153], eldonkvanto dekmil ekzempleroj. La dua eldono [158].
En 1948 la Ligo memvole ĉesis ekzisti.
Pri kongresoj de IKUE en Ĉeĥoslovakio vidu en 5.24.2.
En la oficiala gvidilo por instruistoj de civitana eduko aperigita per la lernej-ministeria dekreto el la 11-a de aprilo 1923, n-ro 44 457, estas la Esperanto-movado rekomendita inter ekzemploj pri apliko de internacia solidareco kaj kunlaboro.
La dato kaj loko: 1921-07-31/08-06, Slava Insulo (Žofín) en Prago.
Ĝenerala sekretario estis d-ro A. Pitlík, prezidanto d-ro S. Kamarýt; 2467 partoprenintoj el 35 landoj (la statistikon vidu en Esperantský zpravodaj, vol. 1, 1921, n-ro 10, p. 82). Ĉeestis honoraj prezidantoj la lerneja ministro prof. d-ro J. Šusta kaj la reprezentanto de la urbestraro d-ro J. Rotnágl, kiuj ambaŭ alparolis la Kongreson. Dek registaroj sendis reprezentantojn, krom tio la Laboroficejo en Ĝenevo kaj la Ruĝa Kruco. Ĉeestis Klara Zamenhof, vidvino de la Majstro. Sekretario de la Ligo de Nacioj sendis sian observanton, unu el la tri ĝeneralaj vicsekretarioj, japanon d-ron Nitobe. Konsekvenco de tio estis favora raporto pri Esperanto, prezentita en 1922 al la Ligo pere de ĝia sekretariato.
Dum la Kongreso laŭ iniciato de Lanti havis sian fondan kunvenon Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) sub la honora prezido de Henri Barbusse. Ĝia celo estis tiam la utiligo de Esperanto por la klasaj celoj de la laboristaro.
En la sama tempo en Prago okazigis sian 8-an kongreson la Universala Esperanto-Asocio.
Okazis ankaŭ la 1-a kongreso de blinduloj-esperantistoj, aranĝita iniciate de K. E. Macan, sub prezido de la profesoro Théophile Cart, nomata "paĉjo de blinduloj".
"La XIII-a" estis oficiala organo de la loka kongresa komitato. Sume aperis n-roj 1, 2/3, 4/5 redaktitaj de d-ro A. Pitlík kaj J. Šupichová.
Okaze de la 13-a UK aperis ankaŭ la mapo de ĈSR [115] kaj konversacia helpilo por fervojistoj [555].
La 5-a tendaro de Skolta Esperantista Ligo, 1926-07-05/25 en arbaroj inter Vojkov kaj Jevany apud Prago.
La 14-a Kongreso de IKUE (katolikoj) okazis en Prago en 1929 en la kadro de la miljarfestoj de Sankta Venceslao; 211 kongresanoj el 16 landoj. Vidu [335].
La 12-a Tutmonda Tendaro de Skolta Esperantista Ligo, 1934-07-16/31 en Kordíky kaj Tajov (apud Banská Bystrica), partoprenis 142 geskoltoj.
La 18-a Internacia Kongreso de Katolikaj Esperantistoj (IKUE) okazis 1936-08-04/09 en Brno; 200 partoprenintoj el 15 landoj. Dum la kongresa monato ampleksa ekspozicio informis la publikon pri apliko de la esperantismo al la katolikismo.
Antaŭkongreso en Prago de la 29-a UK (Varsovio) okazis la 5-6-an de aŭgusto 1937. Venis ĉirkaŭ 200 kongresanoj el 12 landoj.
- - -
Ĉeĥoslovakaj esperantistoj ĉeestis ĉiujn universalajn kongresojn; ofte en impona nombro. Al multaj estis sendita reprezentanto de ĉeĥoslovaka registaro (ofte d-ro A. Pitlík, ĉefkomisaro en la komerca ministerio). La lastan fojon estis vizititaj la kongresoj en Bern (1947), Malmö (1948) kaj Bournemouth (1949), al kiuj sendis nia ministerio por informado la reprezentanton A. Malík.
Ankaŭ la SAT- kaj IKUE-kongresoj estis vizitataj de niaj anoj. Same en ĉiuj teknikaj konferencoj partoprenis ĉeĥoj kaj slovakoj.
En la 1-a Universala Kongreso en Bulonjo sur Maro (1905) estis elektita 96-membra lingva komitato, kiun eniris du ĉeĥoj: E. Kühnl kaj T. Čejka. Membriĝis ankaŭ Rosa Junck, ĉeĥino (?), profesorino de lingvoj en la itala Bordighera, naskiĝinta en la Bohemia urbo Tábor.
La 3-an Universalan Kongreson en Cambridge (1907) partoprenis Eugen Fierlinger kun du siaj filinoj, kiel atestas ilustrita poŝtkarto pri "grupo de ĉeĥoj en Cambridge 1907", eldonita de T. Čejka.
Ankaŭ la fantoman 10-an Universalan Kongreson en Parizo (1914) partoprenis ĉeĥoj, kvankam unu tagon antaŭ ĝia "malfermo-fermo", sabate la 1-an de aŭgusto je la 16-a horo, estis anoncita ĝenerala mobilizado de la franca armeo, la 1-a mondmilito komenciĝis. En la libro "Život a práce Antonie Janalíkové" (La vivo kaj laboro de A. Janalíková) [557] oni povas legi:
"En la jaro 1914 la milito ŝin surprizis en Parizo, kie ŝi partoprenis Esperantan kongreson kun la koleginoj Minaříková, Tošnarová kaj Zapletalová. Ili sin ekipis malpeze, kiel por ekskurso, kaj subite: La landlimoj fermitaj! Milita diktaturo! Kiam ili atingis, ke oni ne internigis ilin kiel aŭstriajn civitaninojn, ili helpadis en oficejo, kie ĉeĥaj volontuloj aliĝadis en la francan armeon. Senpagan revenon al la franca landlimo helpis al ili urbestro de la 8-a Pariza distrikto, delonga amiko de ĉeĥoj kaj de ,Sokol', s-ro Sansboeuf, kaj amiko de esperantistoj generalo Gébert. Ili revenis ĉirkaŭvoje tra Hispanujo kaj Mediteraneo la 26-an de septembro 1914. . . - (A. d. l. red.)
La finna revuo Otavainen eldonis en 1925 specialan numeron dediĉitan al Ĉeĥoslovakio, kun tekstoj tradukitaj el Esperante verkitaj artikoloj originalaj aŭ el Esperantaj tradukoj de ĉeĥa beletra literaturo. Ankaŭ bildoj estis liveritaj de ni. Nialandan redakton gvidis O. Ginz.
La verketo de B. Benetka pri Sankta Venceslao [410], aperinta en 1929 en du eldonoj, estis tradukita en la litovan.
Dana filmo pri Danlando kun esperantlingvaj tekstoj estis projekciata en 1931 en sep niaj urboj al 13 850 vizitintoj.
"Literatura Mondo" aperigis en decembro 1932 numeron dediĉitan al la ĉeĥoslovaka literaturo. Redaktis ĝin O. Ginz en Prago. Helpe de subvencio de la ministerio por eksterlandaj aferoj ĝi estis dissendita al multaj adresoj en eksterlando.
La broŝuro "Unua slovaka kristana princo" [511] de d-ro S. Kamarýt, eldonita de la duonoficiala komitato de la Pribina-festoj en 1937, estis tradukita en la litovan. Pere de Esperanto en 1948 T. Durenkamp tradukis la ĉeĥan libron de J. Filip U Jezulátka (Ĉe Jezueto) en la nederlandan kun la titolo Bij het Kindje Jezus.
Esperanto servis kiel pont-lingvo ankoraŭ en jenaj tradukoj: a) EN LA ĈINAN LINGVON. - Kolekto de noveloj kaj Kolekto de poemoj, ambaŭ el la Ĉeĥoslovaka antologio. El la verko de J. Drda: Muta barikado, Anĝeloj de s-ro Hromek, Ĝoja renkontiĝo, Abelbredisto. El M. Pujmanová: La flugo, kolekto Ĉina rideto. Poemoj de S. K. Neumann, Biebl, Pujmanová, Pilar kaj Hlbina en la kolekto "Septembro kaj aliaj poemoj". Kolekto el 12 landoj "La juĝo" (1950, 246 p.) enhavas poemojn de Bezruč, Sova, Halas, Pánek, Píč. La ĉeĥoslovaka himno en traduko de J. B. Kao. Ses poemoj de Bezruč el "Sileziaj kantoj". Kantoj de sklavo de Svatopluk Čech. La Ĉeĥoslovaka konstitucio, al 1948 (libroforme en 1951). Kompletaj tradukoj de Bukedo (J. Erben) kaj de Sileziaj kantoj (P. Bezruč) estis transdonitaj en presejon, sed la "kultura revolucio" neniigis la rezulton de plurjara strebado. Preskaŭ ĉion el la supraj verkoj ĉinigis Li-Laojon.
b)EN LA JAPAN LINGVON. - Jan Herben: Malriĉa knabo, kiu gloriĝis. Laŭ la ĉeĥa kaj Esperanta tekstoj la libron tradukis japana ĉeĥisto d-ro Aitaroo Jamanoi. J. Wolker: Pri kamentubisto (elsendis la japana radio). J. Drda: Muta barikado. B. Němcová: La avineto (laŭ la ĉeĥa kaj Esperanta tekstoj). Sammaniere estis tradukitaj La blanka malsamo (K. Čapek), Bapto de caro Vladimir (K. Havlíček Borovský); po unu poemo de Bezruč (Ostrava), S. K. Neumann, Bohuslav Bárta (Epitafo) kaj J. Wolker (Balado) en "Sekai Kaiho Ŝisu" (Monda liberiga kantaro); Valdemar Vinař: Ĉeĥaj fabeloj. La verkojn japanigis Kei Kurisu.
Aitaroo Jamanoi publikigis japanlingve, el Esperantaj fontoj, ankaŭ artikolojn pri la ĉeĥa poeto Jaroslav Vrchlický, pri la komponisto Bedřich Smetana kaj aliajn. Kurioze estas, ke li akiris la bazan konon pri la ĉeĥa lingvo el la ĉeĥlingva Fundamento de Esperanto kaj el Esperantaj vortaroj de T.Čejka elpruntitaj en Tokio. Li mortis verŝajne en la 1950-aj jaroj. En Japanujo renkontiĝis kun li Oldřich Zemek, aŭtoro de la libro Světovým požárem (Tra monda incendio), Praha, 1929. Pri la kontaktoj vidu p. 298-3l2, 320-336, 341-348. [552]
c)EN ALIAJN LINGVOJN. - La jam menciitaj versoj de B. Bárta (Epitafo) aperis ankaŭ danlingve en Land og Folk. Verko pri J. A. Komenský aperis en la portugala lingvo, la rakonto Parolas patrino (J. Marek) en la islanda kaj litova. La filo (el "Hu nás") de J. Š. Baar en finna kaj angla tradukoj, rakonto de J. Neruda en dana, Kiso de la reĝino de F. Kubka en hebrea, rakonto de V. Rakous anglalingve en Cejlono, la novelo La oranĝo de J. Arbes en nederlanda traduko, la poemo Nur solan fojon (P. Bezruč - J. Kořínek) en la malta lingvo, La saliko de K. J. Erben en la estona lingvo.
Drama interludo Edison a smrt (Edison kaj la morto) de Karel Mužík en Esperanta traduko de J. V. Šamla estis elsendata pere de Verda Stacio en Brno (1933-11-21) kaj poste ĝi aperis hispanlingve en la gazeto Diario de Vich.
d)Ni notas ankaŭ ekzemplojn pri traduko EL FREMDAJ LINGVOJ pere de Esperanto: Ses japanaj rakontoj tradukitaj en la slovakan (peris K. Kurisu kaj I. Zálupský] kaj la "Vento antaŭ printempo" elsendita per ĉiuj radiostacioj en Slovakio. "La mondo ne havas atendejon" [117], dramo verkita de nederlandano Maurits Dekker estis tradukita en la ĉeĥan lingvon de Drahomíra Chlubnová el Brno kaj aŭtune 1956 elsendita pere de Ĉeĥoslovaka Radio. Dufoja ripeto okazis en 1957. La verkon prezentis la radia studio Ostrava. La japana konstitucio postmilita estis de T. Pumpr tradukita el Esperanto en la ĉeĥan, sed sole tajpskribe por bezono de (tiam) leĝopropona ministerio.
E. V. Tvarožek tradukis el Esperanto en la slovakan lingvon la "Ekspedicion Kon-Tiki" de Thor Heyerdahl (aperis en Martin, 1955). [199]
e)Okazis interesa KUNLABORO de la satiraj gazetoj Dikobraz en Prago kaj Manhua en Pekino pere de tradukoj en Esperanto, kiujn faris dum vico da jaroj Alois Zedník en Modrany. La gazeto Nuntempa Bulgario (1962, n-ro 3) tre elstare aprezis tiun ĉi jurnalistan agadon. - (A. d. l. red.)
La Klubo en BRATISLAVA posedis en sia prezidanto E. Wanitsek eksterserian deklamanton, kiu post 1919 dum vico da jaroj en ĉiam regulaj semajnaj kunvenoj majstre legis specimenojn el la Esperanta literaturo proza aŭ versa. Ekde 1929 la Klubo posedis preskaŭ dum jardeko propran ĉambron luitan de Wanitsek en lia domo en la strato Vydrica n-ro 16. Post 1936 en la Klubo kreiĝis studa rondo gvidata de P. Rosa. Tiam dum du-tri jaroj aperadis Kluba presita organo, represaĵoj el YMCA-bulteno Ruch Bratislavskej YMCA20).
Multaj el la lokaj grupoj kunvenadis ĉiusemajne kaj aranĝadis programojn iam sur rimarkinda nivelo. En tiu sfero eminentis precipe Prago, Brno, Hradec Králové. La klubo en BRNO eldonadis de post la 1-a de januaro 1947 siajn programojn por kvar monatoj prese sur belaj folioj. Kiam presado fariĝis neebla, ekde januaro 1953 la programoj aperadis ciklostilitaj. Unu- aŭ dufoje jare la Klubo aranĝas publikajn koncertojn kun partopreno de eminentaj artistoj sub direktado de V. Scheiber.
La Klubo en PRAHA invitadis al elstaraj programoj per apartaj invitiloj.
Al aparte interesaj programoj de la Klubo apartenis la "naciaj vesperoj", kiujn kutime ĉeestis diplomata reprezentanto de la koncerna lando: vesperoj kataluna, sveda, japana, finna, nederlanda, rumana, hungara k. a. Krom la tre varia programaro klubeja la Klubo aranĝadis ĉeokaze publikajn manifestadojn. Ekzemple okaze de la Zamenhofa tago en 1948 artvespero en la Slava Domo kun teatraj aktoroj, kantistoj kaj muzikvirtuozoj. Unu muzik-vesperon por la Klubo aranĝis la Budapeŝta Biró-kvarteto. En 1951 okaze de la 350-jara jubileo de la morto de Tyge Brahe (Tycho de B.), la fama dana astronomo, la Klubo ornamis lian tombon en Prago per florkrono kaj per rubandoj senditaj tiucele de Centra Dana Ligo Esperantista. La anglalingva redakcio de Radio Praha elsendis iom longan raportaĵon de sia raportisto pri la Zamenhofa festo, en 1947, en la teatro Malá scéna. En la 1950-aj jaroj la Klubo aranĝis kelkajn popolajn universitatojn (seminariojn), kiujn pro duona fervoja rabato vizitadis ankaŭ eksterpraganoj. En la jaroj 1945-1950 la agado estis bremsata pro la 17-foja ŝanĝo de la kunvenejo.
El elstaraj vizitintoj de la Klubo, post 1945, ni menciu: R. Schwartz, d-ro H. Unger (Svislando), J. Scherer, J. Baghy, J. Forge, I. Lapenna, E. Bokarev, P. Ariste, Nazim Hikmet (turka poeto), Nguyen van Kinh, Doc. Vaitilaviĉius N. Aleksiev, K. Kurisu, I. Dratwer, verkisto J. Fialka, aktoro R. Deyl st.21), ne nomante ĉitie rolintojn en publikaj programoj, ekz. K. Höger k. a.
La Kluba biblioteko apartenas al la plej grandaj tiuspecaj en la
mondo (en 1968 la kvara). En 1978 ĝi atingis 5000 volumojn; por komparo, en 1908 ĝi enhavis 300 volumojn. Pri la granda Kluba busto de L. L. Zamenhof deklaris lia edzino ĉe la UK en 1921, ke la fizionomio de la edzo estas la plej fidela el la skulptaĵoj de ŝi jam viditaj. Ĝia aŭtoro estas Emanuel Kodet.
La Klubo eldonis de 1951, kiam ĉesis aperi la landa organo Esperantista, ĝis 1965 sume 70 numerojn de sia Bulteno, dissendata en la tutan Ĉeĥoslovakion kaj eksterlanden, en 1975 eĉ 2100 ekzempleroj al 83 landoj. La Bulteno trovis tre varman resonon (J. Régulo Peréz: "Minejo de gravaj informoj", W. Auld: "Mi legas la Bultenon ĝis la lasta litero"). Kvindek numerojn redaktisj. Vítek. La Bulteno donis azilon ankaŭ al paĝoj de "Verda voĉo de Doksy" kaj "TKKE informas".
Estas interese laŭ organiza flanko, ke la Praga Klubo havis antaŭ 1914 siajn filiojn en Pilzeno, České Budějovice kaj Prosek (apud Praha). Menciinda estas la informo de Český esperantista,1904, n-ro 1/2, p.20, pri fondo de la filio de EK en Praha en la urbeto Řetenice u Teplic kaj lige kun ĝi pli frua informo de la sama gazeto, n-ro 1 el novembro 1902, kiun ni citas: "Řetenice apud Teplice: Unuiĝo Esperantista, kiel oni nin ĵus informis, okazigas ĉiusabate kurson." Konsiderante la aperdaton de la gazeto, ni povas prave supozi, ke la Unuiĝo en Řetenice ekzistis jam antaŭ la oficiala fondiĝo de la Praga Klubo.
En 1946 estis en la Kluho 93 studentaj membroj, unu jaron poste la Klubo atingis rekordon: 511 membrojn. Unu indiko pri la vizitanto-nombro en 1970: 51 kunvenoj, 3142 ĉeestintoj, el ili 91 eksterlandanoj el 22 landoj. "Franca Esperantisto" el majo 1957 skribis pri la kluba agado: "Ni gratulu kaj imitu niajn Pragajn gesamideanojn."
D-ro J. Jermář, CSc., okaze de la 75 jaroj de la Klubo (1977) karakterizis la Kluban agadon: "Plua progresa tradicio de la Praga Klubo estas alta kultura aktiveco, kiu akompanas la Klubon de la komenco, mem... La Klubo havas firman lokon en la historio de la ĉeĥa politika kaj kultura vivo, havas siajn progresajn tradiciojn kaj ankaŭ progresan nuntempon." - (A. d. l,. red.)
LA Klubo en HRADEC KRALOVÉ eldonadis (1947-01-0l ĝis 1952-04-30) neregulan bultenon, ciklostilitan, iam eĉ presitan, "Esperanto, brána do šťastné budoucnosti světa" (E-o, pordo en feliĉan futuron de la mondo). En la unuaj du jaroj 1947-1948 redaktis ĝin J. Vítek, poste F. Pytloun. "Josefaj vesperoj" en Hradec Králové fariĝis en kelkaj jaroj tradicia kunveno. En ĉiuj aranĝoj de la Klubo grave kontribuis ankaŭ Jaroslav Dolanský.
OSTRAVA post oktobro 1946 havis sian bultenon "Informilo" redaktatan de K. Janouš. Post ĝi sekvis cirkuleroj de Asocia regiona peranto V. Slaný. Ankaŭ Ostrava havis tradician kunvenon: sur la landlima monto Čantoria, kutime en junio. La loko ebligis renkontiĝi kun polaj samideanoj. En la 1950-aj jaroj okazadis en Ostrava t. n. "Interbabilado" de la junularo, vizitata precipe de junaj esperantistoj el la tuta lando.
Esperantista Societo en OLOMOUC eldonadis dupaĝan "Informilon Haná-Jeseníky" (vidu 4.4.) kaj organizadis regionan kunvenon aŭ seminarion Ĉiujare komence de januaro.
Fondinto de la movado en Olomouc estas ĉeĥo Eugen Fierlinger, patro de la konata politika aktivulo Zdeněk Fierlinger. En 1908 li gvidis la unuan kurson en Olomouc, nome en la germana komerca lernejo, kie li verŝajne profesoris. Antaŭ sia pensiumiĝo li instruis lingvojn en la samurba germana teknika gimnazio (La Progreso, 9, n-ro 1, p. 10). La unua prezidanto de la Esperantista Societo en Olomouc, fondita en 1911, estis MUDr. Josef Kubíček. - (A. d. l. red.)
En la Universala Kongreso en Prago, en 1921, estis prezentita en Vinohradské divadlo (Teatro de Vinohrady) la komedio de Jaroslav Vrchlický "NOKTO EN KARLŮV TÝN" tradukita de Miloš Lukáš. Ludis amatoroj, reĝisoris Steinsberg el la Nacio Teatro. Tiu ĉi teatraĵo estis prezentita la duan fojon de amatoroj en Doksy en la Kolegio 1946.
El la scenejo de la SLOVAKA NACIA TEATRO EN BRATISLAVA la 25-an de septembro 1927 deklamis Herold Kesik esperantlingve la melodramon "La ruĝa rido" de Kurt Robitschek kun muziko de E. Ziegler tradukitan de Emil Wanitsek. Ĝi okazis dum paŭzo ĉe la posttagmeza prezentado de baletoj "Copelia" kaj "De fabelo al fabelo" por ekskursantaj vienanoj, inter kiuj estis karavano de kvardeko da Vienaj esperantistoj. H. Kesik deklamis majstre, piane akompanata de la teatra dirigento Holoubek. La publiko akceptis la melodramon kun entuziasma aplaŭdo, H. Steiner el Vieno dankis el loĝio pro tiu ĉi Esperanta prezento.
NUNI NANEV, bulgara artkantisto, tenoro, eksmembro de la opero en Sofio, vivinta en 1947-1948 en Olomouc, konvinkita esperantisto, prezentis koncertojn kun esperantlingvaj programenoj. La kritiko ĉe tiaj okazoj plurfoje konstatis bonan kanteblon de Esperanto. Ekzemple en Čin (Ago) 1948-02-27 estis notite pri Nanev-koncerto de la Esperantista Klubo en Brno 1948-02-24: "Oni devas konstati, ke Espernnto, en kiu estis kantata la plej granda parto de la programo, distingiĝas per belsoneco." Ofte estis la kantebleco de Esperanto komparata kun tiu de la itala. En julio 1948 Nanev foriris en Svedujon kaj en 1949 en Kanadon.
S-ino MARGUERITTE SANTREUIL, artkantistino el Parizo, entreprenis en septembro-oktobro 1948 koncertvojaĝon kun programo el arioj kaj kantoj esperant- kaj franc-lingvaj. La koncertoj okazis en Brno, Olomouc, Prostějov, Košice, Svit, Ostrava, Hradec Králové, Ústí nad Labem, Plzeň, Tábor, Prago. Krome ŝi kantis en radio (Košice, Ostrava, Prago). La vojaĝon organizis la grupo de EAĈSR en Olomouc.
La INFANĤORO DE B. KULÍNSKÝ en la Ĉeĥoslovaka Radio partoprenis en 1948 laŭ iniciato de J. Mařík en la internacia muzika kaj kantista konkurso Eistedfodd en Llangollen (Kimrujo) kaj rikoltis sensacian sukceson, ankaŭ pro esperantlingva kantado. Revenvoje la koncerto estis ripetita en Londono.
En la naciaj KONGRESOJ EN LIBEREC (1949) kaj BRNO (1950) estis prezentitaj tutvesperaj koncertoj fare de eminentaj profesiaj aktoroj kaj kantistoj kun tekstoj nur esperantlingvaj. Simila koncerto okazis la 15-an de decembro 1948 en Prago, en Slovanský dům (Slava Domo), okaze de la idea seminario por funkciuloj de la movado. La altnivelan programon prezentis aktoroj de la Verda Stacio.
Ankaŭ okaze de la SOMERAJ KURSAROJ okazis rimarkindaj koncertoj. Menciinda estas esperantista korda kvarteto, kies animo estis MUDr. F. Vaně. El la tieaj entreprenoj estas enskribindaj precipe koncertoj de orgena, voĉa kaj korda muziko en preĝejoj en Karlovy Vary (1949) kaj Doksy (1949, 1950). Inter la rolintoj estu enskribitaj Věra Borská, operkantistino en Brno, aldo, Eliška Kalousová, koncerta kantistino en Brno, soprano, profesoro en la konservatorio en Brno Vilibald Scheiber, pianovirtuozo.
Krome estu enskribitaj du KONCERTOJ EN BRNO, la 17-an (de amatoroj) kaj la 18-an (de profesiaj artistoj) de novembro 1951 okaze de la 50-jara jubileo de la klubo. Krom la rolintoj nomitaj en la antaŭa alineo ni citu ankoraŭ el profesiaj artistoj Václav Kvarda, Míla Režná, František Crha kaj Alena Horáková. Kaj nepre ni enskribu, ke Eva Suchardová deklamis la poemon "Patrujo parolas" de Viktor Dyk, tradukitan de la kolektivo Hromada, Pumpr, Kořínek. La glora poemo konsistis el koncizaj parolturnoj kaj nekutimaj rimoj kaj efikis konsterne ofte pro la nura ritmo. La traduka kolektivo imitis la stilon mirinde kaj la deklamantino prezentis la poemon kun tremiga efiko.
La 16-an de decembro 1954 okazis en la teatro Malá scéna (Malgranda Scenejo) la unua teatra prezento de "VERDA ĈARO DE JULIO BAGHY", artisma kolektivo de la Esperantista Klubo en Praha. Ĝi estis malgranda trupo de aktoroj, kiu intencis prezenti esperantlingvajn teatraĵojn en grandaj urboj de la tuta mondo tuj, kiam la internacia situacio ebligos tion. Ĝis tiam ĝi deziris ludi enlande por prepari sin. La fondintoj estis la profesia aktorino Eva Suchardová kaj Antonín Seemann, aktoro, reĝisoro kaj teatra verkisto. Ili kolektis grupon de taŭgaj amatoroj, kiujn ili instruis, studis kun ili la rolojn, gvidis ilin kaj laboris sur scenejoj.
En la unua publika vespero estis prezentitaj komedio "Korespondu" kaj sceno el la Zamenhof-vivo "Mi esperas", verkitaj de A. Seemann, kaj poemoj de Eli Urbanová kaj Eva Suchardová, ĉiuj premiitaj ĉe la internacia belarta konkurso kadre de la Universala Kongreso en Haarlem:
Ĝuste la sukceso en Haarlem stimulis fondi la Verdan Ĉaron. Estu menciite, ke en "Mi esperas" estis unuafoje en la historio, prezentata sur scenejo la figuro de L. L. Zamenho, laŭ interpreto de d-ro Jaroslav Sucharda, Klara Zamenhof (E. Seemannová), la bopatro Silbernik (A. Slanina) kaj A. Grabowski (A. Seemann). (La unuan voĉan prezenton de L. L. Zamenhof en drameto efektivigis en 1948-05-06 Radio Tokio II.)
Per la fondo de V.Ĉ.J.B. realiĝis la revo de J. Baghy pri migranta aktorgrupo samnoma.22) Baghy donis sian "patran benon" al la Ĉaro kaj verkis por siaj teatristoj du teatraĵojn: "Granda ludo" kaj "Dum tondras kanonoj". El tiuj la lasta, en kiu dum milito internacia esperantista amikeco havas ŝlosilan pozicion, fascine impresis surprizitan publikon: ja dum la unua parto estas aŭdataj nur naciaj lingvoj (la ĉeĥa kaj iu tute fremda), subite aŭdiĝas Esperanto el la buŝo de vundita malamika "barbaro" Ullo (P. Tichý): "Ria, Ria, mia kara!" (E. Seemannová).
La nombro de prezentaĵoj estas konsiderinda. Ilia "motoro" estis la arta gvidantino Seemannová, kiu ankaŭ tradukis la plejparton de la dramotekstoj, kaj ŝia edzo Antonio, la reĝisoro. Post nelongaj teatraĵoj kaj deklamadoj la kolektivo transiris al tutvesperaj programoj, realigataj en la malgranda teatro Malá scéna. Inter ili ĝi prezentis, ĉiam kun alta nivelo de lingvokulturo kaj ankaŭ de aktora arto, la teatraĵon "Maryša" de la fratoj Mrštík, "Pigmaliono" de G. B. Shaw (trifoje), "Nora" de H. Ibsen, "Legendo pri amo" de N. Hikmet, "Ĉe l' akvo de forgeso" de M. Boulton. La kontraŭmilita teatraĵo de K. Ĉapek "La patrino" estis prezentita krom en Esperanto ankaŭ en la ĉeĥa en la konkurso "Popola artisma kreado" (ricevita laŭda diplomo). La turka poeto Nazim Hikmet, ĉeestinta la "Legendon", deklaris i. a.: "Nenian mi estis tiel emociita, kiel hodiaŭ inter vi, amatoroj. . ." Li favore menciis ankaŭ Esperanton.
La plej grandan sukceson, antaŭ trimilmembra publiko, V. Ĉ. J. B. akiris en Varsovio dum la 44a Universala Kongreso, 1959, per "Pigmaliono". (La ĉefaj rolintoj: E. Seemannová, d-ro Pravoslav Sádlo, Jindřich Ondráček, A. Seemann, Arnoštka Nývltová, Eva Nývltová). Logika sekvo estis invito al la venonta kongreso en Bruselo.
La lasta prezentado de V. Ĉ. J. B., ripeto de la "Varsovia" Pigmaliono, okazis en Malá scéna 1959-10-10, dum ĉeesto de oficialaj reprezentantoj (Centra Nacia Komitato de Praha k. a.) kaj de esperantistoj eĉ el malproksimaj lokoj (Karlovy Vary, Karviná k. a.). Inter la kaŭzoj de la ĉesigo estis ankaŭ alicela forpreno de la scenejo Ma1á scéna.
En la komenco de sia artisma aktiveco Eva Seemannová prezentis sin monologe en vico de aliaj verkoj, ekz.: Apokrifoj, La afero Makropulos kaj R. U. R. (Čapek), Ifigenio en Taŭrido kaj Faŭsto (Goethe), Somero (Šrámek), La morto de Hipodamio (Vrchlický), Letero de Tatjana al Onegin (Puŝkin), Elizabeth (Machar), La ombro de la vivo (Niccodemi), La homa voĉo (Cocteau) k. a.
La laboro plenumita de la Verda Ĉaro, precipe de Eva kaj Antonio Seemann, sur la kampo de Esperanta kulturo ne estas forgesebla. Per ilia klopodo la kulturo de Esperanta parolo kaj teatra arto atingis sian kulminon apenaŭ atingitan ĝis tiu tempo. Cetere, krom enlandaj ankaŭ eksterlandaj gazetoj, ellasante la esperantistajn, konfirmis tion: gazeto de la vietnama verkista asocio, la hungara teatra revuo Szinház és Mozi, la soveta Teatr, Ilustrowany Kurier polski, Daily Worker.
La malfacila politika situacio en la mondo, la epoko de malvarma milito, ne permesis al la Verda Ĉaro de Julio Baghy la plenan plenumon de revo de la homo, kies nomon ĝi surhavis: pri nomada teatra societo Esperanta, kies ruliĝanta ĉaro estas tirata de urbo al urbo, de lando al lando... - (A. d. l. red.)
Mi aldonas ankoraŭ unu apartan eventon. En 1951 aperis "Kanto de Esperanta junularo" verkita de T. Pumpr kun melodio komponita de Jaroslav Šmejkal, unu el personoj inter nia Esperanto-Junularo. Ĝi estis sendita ankaŭ en eksterlandon kaj de post 1951 ofte kantata de esperantista junularo en diversaj landoj. Per ĝi ĉiam nia Junularo fermis sian jarkonferencon en la 1950-aj jaroj.
La Ĉeĥoslovaka Radio elsendis la unuan esperantlingvan prelegon en 192323) (D-ro A. Pitlík pri Ĉeĥoslovakio kiel turista lando). Poste sekvis sume kvar radiokursoj kaj diversaj neregulaj prelegoj kaj programoj.
En vintro 1932 komencis la stacio en Bratislava elsendi ĉiumonatan duonhoron (sub gvido de V. Jukl) kun diverstemaj programoj parolaj, kantaj kaj muzikaj; tio daŭris unu jaron.
En la sama jaro komencis elsendi Brno prelegojn pri Ĉeĥoslovakio (M. Strejčková). El oftaj disaŭdigoj en Brno rezultis regulaj "Esperanto-horetoj" elsendataj ĉiumonate per grupo de profesiaj aktoroj kaj kantistoj "Teatro- kaj Radio-Aktoroj" (TRAKT), kiu prezentis siajn programojn sub la titolo "Verda Stacio", fondita en 1933. Ĝiaj membroj lernis Esperanton en la kurso aranĝita en 1932 de Radiojournal. Estis elsendataj unuhoraj artprogramoj kun deklamoj, kantoj, teatraĵoj, operoj, operetoj kaj muziko. La programoj estis altnivelaj pro aktorado de eminentaj artistoj, tiam junaj, nun preskaŭ ĉiuj tre famaj, ekzemple K. Höger, Z. Švabíková-Kožíková, J. Bezdíček, F. Šlégr, A. Klimeš, la reĝisoro d-ro F. Kožík.
La gvida kolektivo en Brno konsistis el Dalibor Chalupa, estro de la literatura sekcio de la stacio Brno, J. V. Šamla, oficisto tiea, M. Strejčková, T. Kilian, faka instruisto en la komerca lernejo en Trebíč. La resono en eksterlando estis tre granda. En 7.933 venis 2 200 leteroj konfirmantaj aŭskultadon. Verda Stacio eldonadis de post 1934 por siaj aŭskultantoj "Ĉs. Radio Bultenon", ciklostilitan, iam presitan aperantan antaŭ la "horetoj" por informi la aŭskultantojn pri tekstoj kaj pri personaj. En 1937 eldonis la Radio Brno tre reprezentan almanakon [523].
El la programoj de la tiama Verda Stacio ni enskribu la operojn "La vendita fianĉino" (tradukis Šamla), "La kiso" (trad. Šamla), La operetojn "Sur rozoj sternite" [361] (trad. Šamla), "Pola sango" (trad. Šamla), la dramojn "RUR" [87] (trad. MEP), "La blanka malsano" [84] (trad: Kilian), "Ĉeĥa Betlehemo" (de Miloš Kareš, trad. J. Filip), "Grandhotelo Nevada" (trad. Heikenwälder), "Pacon kaj ĝojon al homoj de bona volo" (de D. Chalupa, trad. M. Strejčková).
En l935 komencis regule disaŭdigi ankaŭ Moravská Ostrava, dufoje monate prelegon. La plej oftaj prelegantoj, kaj ankaŭ tradukantoj de tekstoj liveritaj de fakuloj, estis O. Gadula, V. Slaný kaj Inĝ. L. Krajc.
En 1937-10-07 okazis la unuan fojon internacia programtranspreno el Brno. Estis tiam prezentata la opero de B. Smetana "La kiso", kiun peris la stacioj Lyon PTT, Kaunas kaj Klajpeda. La stacio Brno tiam ricevis 840 konfirmojn el 27 landoj.
En 1938-04-19 estis disaŭdigata Esperanta horeto el Brno per mallongonda stacio Praha por Ameriko, kompreneble en alia horo kaj sur alia ondo ol la sama samtaga programo el Brno.
Estas konfesinde, ke la stacio Brno okupis tre honoran lokon inter la ceteraj stacioj de la mondo. Ĝi estis la plej favorata ĉe la esperantista "popolo". Tiun ĉi eksterordinaran favoron, kiu ne restis sen influo je la rilato de la eksterlandaj aŭskultantoj al nia ŝtato, Brno atingis per la alta artisma kaj scienca nivelo de siaj Esperanto-programoj. Pri la forta eĥo de tiuj elsendoj atestas ekzemple 1200 dank- kaj laŭdleteroj el la tuta Eŭropo kaj norda Afriko, kiujn la stacio Brno ricevis post unu el la Esperantaj artprogramoj, la opero "La vendita fianĉino".
La stacio Brno havis daŭran programan kunlaboron kun la stacioj Moravská Ostrava, Bratislava kaj Košice.24)
Pioniro kaj konstruanto de la Esperanto-stacio Brno estis la neforgesebla radio-direktoro Inĝ. Antonín Slavík, mem tre bona esperantisto. Esperanto estis por li granda popola rimedo por interkonatiĝo de ŝtatoj, popoloj kaj homoj, ilo de paco inter la nacioj. Slavík sciis akiri por sia ideo aron da elstaraj laborantoj de la kultura kaj publika vivo, inter ili precipe la tiaman ĉefon de la literaturaj radioprogramoj, Dalibor Chalupa. La Verda Stacio koncentris en siaj programoj bonajn esperantistojn, kiuj prezentis en siaj prelegoj por la mondo la ĉeĥoslovakan historion, geografion, nian kulturon, literaturon, teatron, filmon, formad-artojn, sed ankaŭ klerigan agadon kaj sporton. Plue ĝi konigis al la mondo la ĉeĥoslovakajn ekonomion, produktadon kaj terkulturon kaj vicon da profiloj de la plej signifoplenaj personoj de nia historio. Esperanto kompreneble akompanis ankaŭ serion da koncertoj de la ĉeĥa muziko kaj en la Esperanto-horetoj, "radiofilmoj", ĝi liveris ankaŭ multon da nobla amuzo. Aktoroj el Brno kun plezuro partoprenis la Esperanto-programojn kaj kreis Esperantan kunularon, post frekvento de Esperanto-kurso, kia ekzistis nenie en la mondo (TRAKT). Ankaŭ kantistoj kantis en Esperanto, ja eĉ esperantlingvaj ĥoroj kaj operoj sonis el la Verda stacio.25)
Ni aldonu, ke la kreskanta ŝato al radiofonio ĝenerale stimulis ankaŭ intereson pri la teknika flanko de la radio, kaj jen du esperantistoj grave helpis satigi la intereson: Inĝ. Eŭgeno Aisberg, ruso, komencis verki en Esperanto kaj publikigi en la Internacia Radio-Revuo ĉapitrojn de la poste famiĝinta verko "Mi komprenas fine la radion!". Nia membro Ota Ginz komencis publikigon de la ĉapitroj ĉeĥlingve en la radiobulteno Radiojournal kaj daŭre insistis al Aisberg ĝisfini la laboron. "Sen la persistaj admonoj de mia ĉeĥa amiko mi estus neniam fininta mian laboron", deklaras la aŭtoro. La sukcesa libro originale verkita en Esperanto aperis poste libroforme en Esperanto [3] kaj plu en 13 (!) nacilingvaj tradukoj, inter ili 11 eldonoj en la franca lingvo kaj same en la germana. Libroforme en la ĉeĥa Rozmluvy o radiu [4] ĝin eldonis Orbis.
Kompreneble, la okupacio de Ĉeĥoslovakio fare de la Hitlera Germanio (1939-03-15) faris tuj finon al ĉia elsendo en Esperanto kaj la lingvo de paco estis dum la tempo de la granda milito absolute silentigita. La direktoro de la Verda Stacio, Inĝ. Antonín Slavík, estis arestita (l939-12-14) kaj ekzekutita en Berlin-Plötzensee (1942-10-27). Esperanta parolo tamen aŭdiĝis, modeste, en kuriozaj cirkonstancoj: "nigra" rarliostacio ie en la regiono de Těšín, okupita de Pollando, elsendis en tri naciaj lingvoj kaj ankaŭ en la internacia. Ĝi estis vane serĉata de Gestapo.26)
En Brno, sidejo de Verda Stacio kaj aktora trupo TRAKT, en 1938 formiĝis eldoncela Esperanta Teatro-Biblioteko sub redakto de J. V. Šamla. En la serio da teatraĵoj aperis nur du kajeroj; A. T. Averĉenko: Forta karaktero. Silentema najbaro [11] kaj E: Bass: Forlasita [12]. La unuaktaj ludoj estas el la repertuaro de Verda Stacio.
En 1932 okazis ĉi tiom da Esperantaj elsendoj: el Brno 24, el Bratislava 5, el Moravská Ostrava 2.
En 1933: el Brno 36, el Bratislava 6, el Košice 1, el Moravská Ostrava 1, el Prago 1.
Laŭ statistiko de T. Kilian27), kiu apartenis inter la ĉefajn aktivulojn de la elsendoj en Brno, 40 ŝtatoj efektivigis ĝis la fino de la aro 1935 sume 22 233 elsendojn en Esperanto, inter kiuj Ĉeĥoslovakio atingis tiam la 14-an lokon per siaj 375 elsendoj. La unuaj tri landoj el ili estis Germanio kun 5850, Francio 3062, USSR 2623; sekvis Aŭstrio 1779, Svedlando 1644, Svislando 1023, Estonio 697, Hispanio 616, Nederlando 506, Jugoslavio 436, Usono 415, Japanio 394, Latvio 393 kaj ĈSR 375. La lokojn post nia lando okupis Aŭstralio, Novzelando, Urugvajo, Brazilo, Meksikio, Ĉinio (36), Irlando, Koreo, Javo kaj Egiptio (2). En la jaro 1935 mem okazis 1409 Esperantaj elsendoj en la mondo (laŭ J. Šupichová en Národní politika).
5.26.4. La mezondaj elsendoj el Prago
La dua etapo de la Esperantaj radioelsendoj en Ĉeĥoslovaka Radio komenciĝis baldaŭ post la militfino (1945). Post persona traktado de la tiama prezidanto de Esperanto-Asocio en ĈSR, Adolf Malík, la radiostacio Praha I (470 metroj) komencis la 17-an de septembro 1945 regule elsendi dufoje po 10 minutoj en ĉiu semajno (lundon kaj ĵaŭdon), kio daŭris ĝis 1950-09-14, kun limigo inter 1949-05-15 ĝis 1949-10-02, kiam okazis sole po unu elsendo. Tiuj programoj havis informan karakteron: politiko, ekonomio, kulturo, sed ne mankis ankaŭ informetoj pri gravaj esperantistaj okazaĵoj. Plej ofte parolis Malík, krom li ankaŭ R. Hromada, J. Mařík k. a. Aŭdiĝis tie intervjuoj kun eminentaj gastoj (Raymond Schwartz, d-ro H. Unger el Svislando, episkopo d-ro Mir. Novák k. a.). De 1947 komenciĝis monata priesperanta kroniko. Laŭ mendo de la Somera Universitato en Uddevalla, Svedlando, ĝiaj partoprenantoj aŭdis specialan informaron pri ĈSR (1948).
Jam la 24-an de septembro 1945 la redakcio de la mallongondaj elsendoj, helpataj de longa ondo, alprenis ankaŭ Esperanton por la ĉiutaga informa servo. La 15-minutaj programoj plivastiĝis de printempo 1946 al 30 minutoj. En 1947-0l-02 la duonhora programo estis dividita en du elsendojn ĉiutagajn kun po 15 minutoj, unu posttagmeza kaj unu vespera. La 1-an de junio 1950 la vespera elsendo daŭris jam 30 minutojn, la ĉiutaga elsendo-tempo estis do 45 minutoj.
Post funda reorganizo de la ĉiutagaj fremdlingvaj programoj, en kiuj iuj el la nacilingvaj elsendoj, ekzemple por Jugoslavio, ege plivastiĝis, tiu ĉi Esperanto-elsendo estis 1950-09-04 reduktita al unu programo 15-minuta, kio estis "preparo" por plena ĉesigo de la Esperantaj elsendoj de la Ĉeĥoslovaka Radio. La lasta elsendo entute (mallongaj ondoj ) okazis la 17-an de septembro 1950.
En tiu faro oni povis antaŭvidi la postan ĝeneralan cedigon de Esperanto en la popoldemokratiaj ŝtatoj.
La fako de la mallongondaj elsendoj havis komence du konstantajn laborantojn: Adolf Malík kiel ĉefon kaj Rudolf Hromada. Post la plilongigo de la elsendotempo en 1946 estis alprenita Jaroslav Mařík. Ĉiuj funkciis samtempe kiel redaktantoj de la liverataj materialoj, kiel tradukistoj kaj parolistoj. Menciindas, ke dum por la unuaj du la radia laboro estis nur kromokupo, por la tria ĝi estis profesio: do li estis la unua profesia Esperanta radio-laboranto en la historio (kvankam kun modesta salajro).
De 1949-01-01, kiam R. Hromada retiriĝis, alterne helpadis en la pretigo de la programoj Jan Valeš, Tomáš Balda kaj ankaŭ Bohumil Paleček, Antonín Janoušek, Miloš Lukáš.
La ĉiutaga programo liveris informojn pri la politiko, ekonomio kaj kulturo, en dimanĉoj enviciĝis kutime antaŭpreparitaj "radio-filmoj" artaj kaj kulturaj, kun scenetoj, muziko, kantoj k. s. En la scenetoj, en kiuj necesis pluraj rolantoj, ofte partoprenis ankaŭ aliaj Esperanto-klubanoj en Prago.
De septembro 1947 J. Mařík gvidis ĉiusemajnan kronikon kvinminutan "Verda angulo" kaj krome prisportajn komentariojn. Li prizorgadis ankaŭ specialajn komisiojn: ekzemple prizorgo de kompleta muziknotaro por nederlanda vilaĝo Tjerkwerd (pri kio admire raportis nederlandaj ĵurnaloj), ebligo observi sun-eklipson en Jugoslavio helpe de la observatorio en Prago, pretigado de eksteraj raportadoj el la nazi-detruita Lidice, el antaŭlernejo, el esperantlingva meso ĉe Sankta Ursula en Prago, el internaciaj specimen foiroj, rekta raportado el la stadiono Strahov pri Sokol-festivalaj prezentadoj28) k. t. p.
La stacio por mallongondaj elsendoj posedis esperantlingvajn aŭskult-konfirmajn bildkartojn por skribintaj aŭskultantoj.
Ĉar en Brno mankis la animo de Esperanto sur la radioondoj, Inĝ. A. Slavík29), kaj pluraj el la aktivuloj de la tiea Verda Stacio translokiĝis post la liberigo de Ĉeĥoslovaka Respubliko en Pragon (Chalupa, Bezdíček, Höger, d-ro Kožík, Švabíková-Kožíková, Leraus, geedzoj Klimeš), estiĝis kondiĉoj por revivigi tie la artoprogramojn de Verda Stacio.
La radia Esperanto-grupo artoprograma konsistis el membroj de la radia drama ensemblo, el aktoroj de Pragaj teatroj kaj ankaŭ el membroj de la Esperantista Klubo en Prago. Al la radio- kaj teatro-aktoroj plaĉis la Esperanta lingvo kaj ili plene adekvate redonadis la spiriton kaj enhavon de la elsendataj verkoj.30)
La unua ĉeokaza elsendo okazis 1946-10-27, antaŭvespere de la ŝtata festotago, la regula duonhora programo ĉiumonata renoviĝis la 5-an de januaro 1948 kaj plilongiĝis la 5-an de oktobro 1949 al 60, laŭbezone ĝis 90 minutoj. Tiuj elsendoj daŭris ĝis junio 1950. La serion fermis la unua aŭtuna programo la 6-an de septembro tiujare.
En la januara programo 1948 (stacioj Praha II kaj Morava, poste plurfoje ankaŭ České Budějovice), por kontinuigi la tradicion de la Verda Stacio en Brno, estis i. a. ree prezentita la radiosceno, per kiu Brno siatempe komencis la artoprogramojn (1934-10-03): "Ĉu revo aŭ fakto" de Dalibor Chalupa en traduko de J. V. Šamla. Sekvis la kortuŝa rememoro pri Inĝ. Antonín Slavík.
Aparte elstaraj faroj estis la elsendo de tri ĉeĥaj operoj. La maja programo 1949 estis dediĉata al la komika opero unuakta de Vilém Blodek "En la puto", en traduko de d-roj Pumpr kaj Fousek [407]. Parolis K. Höger (posta Nacio Artisto), L. Klimešová, Z. Procházková, A. Klimeš, kantis membroj de la Nacia Teatro M. Tauberová, L. Hanzalíková, A. Votava, K. Kalaš, la ĉeĥoslovaka radioĥoro (estro J. Pinkas) ; la radioorkestron estris F. Dyk. La elsendo estis transprenata ankaŭ de Praha I (470 m), sur kies ondo aŭdiĝas tiuhore "noktaj koncertoj". La prezento de la opero estis laŭ ĉiuj starpunktoj faro eminenta. - Ĉar la internacilingva opero vekis grandan eĥon, ankaŭ inter neesperantistaj aŭskultantoj, ripeto de tiu opero inaŭguris la aŭtunan sezonon de Verda Stacio.
La opero de Bedřich Smetana "La vendita fianĉino" [408] (1950-02-0l), prezentita en ĉefaj partoj, signifis pluan elstaran faron. Tradukis ĝin kaj la partojn verse kunigis T. Pumpr, muzike kunlaboris J. Fousek. Dirigento de orkestro estis Jan Peška, reĝisoro D. Chalupa, kantis artistoj V. Strelcová, J. Válka, R. Asmus, A. Pelz, S. Spurná, membroj de la Ŝtata Teatro en Brno. Ĥoro kaj orkestro estis de Radio Brno. La versojn deklamis Höger, Procházková, Bobek. La tuto de la prezento estis rava travivaĵo.
Disaŭdigo de la kompleta opero "Najado" (Rusalka) de Antonín Dvořák kun libreto de J. Kvapil estis prezentado, kiun oni povas nomi sen troigo epokfara (laŭ la raporto de Kamarýt en Esperantista). Ĝi estis elsendata en du partoj, la 5-an kaj 12-an de aprilo 1950, sume 120 minutojn. La radioorkestro ludis sub F. Dyk, la radioĥoron estris J. Pinkas, reĝisoris D. Chalupa kaj J. Frejka. Kunlaboris entute 140 personoj. Kantis majstroj el la Nacia Teatro en Prago: B. Blachut, M. Tauberová, K. Kalaš, L. Hanzalíková, K. Lais, Š. Petrová, B. Rujan k. a. Ĉiu, kiu konfirmis sian aŭskulton al la opero, ricevis broŝuron kun la teksto en Esperanto [297].
El artismaj programoj ni enskribu, krom la tri nomitaj operoj, prezentadojn elstarajn ĉu pro la teksto, ĉu pro kvalitoj de la prezento, ĉu pro la reĝisora aranĝo. Al tiaj viciĝis sceno "La maskoj" verkita de A. Slanina, komedio "Epizodo komenciĝas" de Olga Horáková kaj tradukita de A. Slanina, "Maja fabelo" de Vilém Mrštík, aranĝita por la dissendado de D. Chalupa, unuhora raporto pri la Sokol-festivalo, kies parto estis dudek-minuta raportado fare de J. Mařík senpere el la stadiono Strahov la 5-an de julio 1948.
Ni enskribu la ĉefajn rolintojn en tiuj programoj. Inter la aktoroj estis Karel Höger kaj Zdenka Švabíková-Kožíková sendispute steluloj en tiu ensemblo kaj krom ili pluraj aliaj tre elstarantaj: B. Bobek, V. Leraus, L. Klimešová, Z. Procházková, J. Holmanová, k.a. Al la menciitaj kantistoj ni aldonu ankoraŭ R. Asmus kaj J. Bartoš. Tre ofte reĝisoris D. Chalupa aŭ J. Bezdíček. Amatore rolis plej ofte M. Nývlt, J. Valeš kaj A. Slanina.
Organizanto de la artismaj programoj estis daŭre kaj sindone Antonín Slanina, kiu ankaŭ ofte liveris la tradukojn kaj adaptojn de tekstoj.
La plurjaran sukcesan laboron de la Verda Stacio finis la 6-an de septembro 1950 la programo "Ĉeĥoslovaka junularo" kun popolaj kantoj, prezentitaj de la mezlerneja ĥoro de František Blaha en Gottwaldov.
Krom Prago ankaŭ regionaj radiostacioj elsendis prelegojn en Esperanto aŭ kursojn.
RADIO OSTRAVA (meza ondo) havis po unu elsendo ĉiusemajne de 1945-09-18, de 1946-07-09 po du elsendoj, de 1948 sole sep elsendojn monate ĝis somero 1949, de kiam ĝi ne havis plu memstaran programon transprenante tiujn de Praha I, unufoje semajne. La enhavo ĝis 1949: prelegoj, liveritaj de renomiĝintaj fakuloj, tradukitaj de V. Slaný, Z. Raška, A. Staňura, kurso de Esperanto (F. Blaha). Mil aŭskultantoj mendis la lernolibron ĉe la kursestro. Aŭskultata en 20 landoj, eĉ en Egiptio. Krom tio Ostrava elsendis en 1950 dufoje nacilingvajn tradukojn de A. Staňura el "E1 popola Ĉinio".
ORIENTBOHEMIA RADIOSTACIO HRADEC KRÁLOVÉ (meza ondo) de 1946-08-07 ĉiusemajne nacilingve pri Esperanto, de 1946-08-28 elsendis ankaŭ en Esperanto, ĉiusemajne, ambaŭ po 10 minutoj. De 1947-09-22 okazadis tri elsendoj monate, ĝis somero 1949.
NORDBOHEMIA RADIOSTACIO ÚSTI NAD LABEM elsendis de 1946-10-0l kurson de Esperanto ĉiusemajne kaj de 1946-12-01 raportojn pri Esperanto.31) Pluaj informoj mankas.
SUDBOHEMIA RADIOSTACIO ČESKÉ BUDĚJOVICE kaj la Moravia MORAVA (= Brno) transigadis la programojn de Praha I kaj la verdstaciajn artoprogramojn.
RADIOSTACIO BRATISLAVA kaj KOŠICE havis fojfojan, laŭokazan elsendon. Ekzemple Bratislava en aprilo 1948 elsendis okaze de Zamenhof-memorfesto. Košice elsendis intervjuojn kun eksterlandanoj.
En 1967 Bratislava elsendis kurson de Esperanto, krome 1967-08-08 duonhoron pri Zamenhof. En 1963 Bratislava elsendis kvaronhorojn en Esperanto ĉiulunde.32)
MONATA NOMBRO de regulaj Esperanto-elsendoj en Ĉeĥoslovakio estis en 1946 sume 58 ĝis 59 (mallongondaj 30-31, Praha I 8, Ostrava 8, Hradec Králové 8, Ústí nad Labem 4). En 1947: 84-86 programoj (Ústí nad Labem ne plu enkalkulita).
LA SUMO de Esperanto-elsendoj de septembro 1945 ĝis septembro 1950: 4270. El tiu nombro: mallongonda elsendo 3161, Praha I 496, artoprogramoj de Verda Stacio proksimume 38, Ostrava 398, Hradec Králové 136, Ústí nad Labem ĝis decembro 1946 minimume 17, sed verŝajne ĝi elsendis ankaŭ en 1947, Bratislava kaj Košice sporade, pritakso: minimume 6.
En la jaroj 1951-1961 okazis nur sporade kelkaj elsendoj en iuj stacioj, nacilingve pri Esperanto.
LA POR-AŬSTRIA ELSENDO DE RADIO PRAHA, post unu provo en julio 1961, laŭ sugesto de aŭskultantoj envicigis de februaro 1962 sesminutan informaron en Esperanto, ĉiun lastan ĵaŭdon en monato. En la elsendoj funkciis František Zajíček kaj Jana Cíchová (Hrdličková). La elsendoj daŭris ĝis oktobro 1966.33)
La ĉeĥoslovaka radio montris ĝis tiu tempo la plej grandan komprenon por esperantlingva informado, el ĉiuj radiostacioj de la mondo. Ĝi uzis Esperanton laŭ pli granda skalo ol la lingvojn polan, germanan kaj ok aliajn, en kiuj ĝi ankaŭ elsendis. Afero senkompara en la historio de Esperanto. La gvidantaro de la mallongonda elsendo en decembro 1946 decidis jene pri la rangvico de la uzataj lingvoj: 1-a la angla (60 minutoj), 2-a la franca (60), 3-a la rusa (60), 4-a Esperauto (40), 9 pluaj lingvoj kun 30 aŭ 15 minutoj.
La radio-estraro alte aprezis la rolon de la Esperanto elsendoj. Laŭ la Jarlibro de la Ĉeĥoslovaka Radio, el 1938, venis 3085 aŭskultant-raportoj el 29 landoj. La postmilitaj libroforme aperintaj raportoj pri programaj konferencoj de la Radio substrekas utiIon, kiun la apliko de Esperanto donas al nia ŝtato: "Eminenta propaganda laboro de la Esperanto-elsendoj"34); "Eksterordinare varma intereso de eksterlandaj esperantistoj pri nia respubliko"35).
Okazis unuafoje, ke la Ĉeĥoslovaka Radio estis reprezentita oficiale en la internacia konferenco "Esperanto en moderna vivo" (Parizo, 1937) pere de la reĝisoro J. Bezdíček, dum J. V. Šamla reprezentis tie TRAKT. Unuafoje okazis ankaŭ interŝtataj transprenoj de Esperanto-programoj (1937). La ministerio por informado konstatis en letero (1946-07-16): "La mallongonda Esperanto-elsendo estas la unusola ĝuanta iom grandan resonon el eksterlando."
Ĉeĥoslovaka civitano d-ro Augustin Pitlík estis la unua homo en la mondo, kiu plenumis la radioelsendon en Esparanto, dum la pli fruaj (Usono, Anglio) estis nacilingvaj pri Esperanto. Unuaecon havas Ĉeĥoslovakio ankaŭ en elsendo de artverkoj, inter ili operoj, kaj en la ĉiutageco de elsendoj. Unuafoje okazis, en pluraj landoj, organizita kolektiva aŭskultado al la "Esperanto-voĉo" de Prago. Eĉ fremda ĵurnalo transprenis informojn elsenditajn el Prago en Esperanto (ekz. "Ostgöten", Svedlando, 1947-03-28).
La aŭskultantoj havis varman kontakton kun la Esperanto-radio en Prago. Unu letero anstataŭanta ĉiujn: "Ĉiutaga kontakto kun Ĉeĥoslovakio estas por ni tute natura kompletigo de la tago." Lennart Ĺberg, Svedlando, 1946-10-11. Aŭskultkonfirmoj venis el 32 landoj.
Interesa estas ankaŭ la jena cirkonstanco: la bona prononcado de Esperanto en nia Radio influis grave la prononcmanieron de eksterlandaj aŭskultantoj. Studento en Oxford K. L. Strong (1947-05-10) sciigis: "Mi trovas, ke viaj elsendoj multe helpas min pri la elparolado de nia lingvo." Nederlandano laŭdis la prononcadon: "Vi ĉeĥoj parolas tiel mirinde klare, ke estas ĝojo aŭskulti vin." (T. Tiesen) 36). Alia angla aŭskultanto komunikis, ke ofta aŭskultado el Prago ebligis al li fari sukcesan ekzamenon pri fonetiko en Esperanto.
5.27. SEMINARIOJ
Idea seminario por esperantistaj funkciuloj (210 partoprenintoj) en Prago 1948-12-14/18 estis organizita de la ministerio por informado. Prelegis tie elstaraj funkciuloj de la Partio kaj el ministerioj, prezidis A. Malík. La partoprenintoj ricevis repagon de la kostoj. Konfirmo pri la partopreno estis dokumento postulata ĉe peto pri pasporto.
Esperanto-seminarioj organizitaj de la Esperantista Klubo en Praha kaj de Kleriga Kunularo en Praha 2 estis okazantaj ĉiujn sabatojn vespere inter la 8-a de oktobro kaj 8-a de decembro 1951. Prelegis tie specialistoj pri Esperanto-problemoj kaj pri aktualaj kulturaj temoj.
Similaj seminarioj okazis poste en Hradec Králové (1952, dimanĉe en majo-junio), Olomouc (1952 marto, 1955 januaro), Lanškroun (1953 decembro).
Pri tia agnosko ni ĉiam klopodis, precipe en la komenca periodo de la movado. En la unua stadio ĝi signifis defendon kontraŭ mokemo, en periodoj postaj esprimon de sinteno fare de oficialaj aŭtoritatoj. Kiam la movado fariĝadis pli penetrema, ne unu oficiala aŭtoritato time demandis sin, ĉu la esperantismo ne estas danĝera al normala irado de la homaj aferoj? Tial ni ĉiam konsideradis necese konservi kaj utiliĝi ĉiajn favorajn eldirojn de eminentuloj kaj rigardis ilin kiel sukcesetojn por nia celado.
La unua tia sukceso estis subskriboj de ĉirkaŭ sep universitataj profesoroj sub deklaracion de Delegacio por alpreno de la lingvo internacia, kiujn kolektis en la jaroj 1903-1904 Bouška.
Pluaj ne venadis rapide. Jen ili estas:
FRANTIŠEK KREJČÍ, profesoro de filozofio en la ĉeĥa universitato en Prago, konvinkita kaj tre influa pozitivisto, diris en artikolo verkita ĉeĥe por "Bohema Esperantisto" en 1909: "Esperantismo fontas en tio, kio kreante la esencon de homeco estas ĉefa risorto de la kultura evoluo; ĉar jam nura tendenco al komuna interkomprenilo estas pruvo, ke al ĉiuj homoj estas io komuna. En la konscion ĝi venas nur kiel komunaj interesoj, sed komunaj interesoj estas eksponento de komunaj bezonoj, komunaj bezonoj de egalaj, la samaj, internaj vivokondiĉoj, kaj la samaj internaj vivokondiĉoj estas vidigilo de la sama esenco. La komunaj interesoj la homojn proksimigas, kaj ju pliaj ili estas, des pli efike ili paralizas tion, kio igas la homojn esti malamikoj."
KAREL VOROVKA, profesoro de filozofio en la ĉeĥa universitato en Prago, la plej elstara figuro inter idealistoj, en la verko "Skeptikeco kaj gnozo" en 1921: "Se Esperanto kiel internacia lingvo kaj kiel la dua ŝtata lingvo en ĉiu nacie miksita ŝtato estas utopio, tiam nekompareble pli malbona utopio estas ĉiuj klopodoj por nuligo de kapitalisma ekonomiko kaj unuiĝo de proletoj el la tuta mondo. Tiam mi ĉesos revi pri frateco de ĉiuj homoj kaj mi observos dum mia vivo senspire, kiel la anglosaksa raso kaj ĝia kulturo ĉirkaŭvolvas la tutan mondon kaj preparas sin por adapti ĝin al siaj idealoj."
Post fondo de la Asocio, turnis sin en la jaro 1924 la ĝenerala sekretario Hromada perletere al viroj sur diversaj gvidaj postenoj kun peto, ke ili morale subtenu nian pozicion aliĝante en honoran komitaton Asocian. Respondoj al tiu invito venis surprize multaj: sesdek. Inter ili estis 3 ministroj, 20 universitataj profesoroj, verkistoj, artistoj, ĵurnalistoj, membroj de la Ĉeĥa Akademio de Sciencoj kaj Artoj, deputitoj, senatanoj. Hromada sendadis al ili represaĵojn de ĉeĥlingvaj partoj el La Progreso. Venadis konfirmoj kaj informpetoj. (Tamen mi opinias, ke oni bedaŭrinde ofte malzorgadis la agadon).
T. G. MASARYK, prezidento de la Respubliko, respondis al saluta telegramo de la Universala Kongreso en Prago telegrafe: "Capri la 4-an de aŭgusto 1921. Mi dankas pro salutoj al enlandaj kaj eksterlandaj kongresanoj. Mi deziras al via celado, servanta al progresema idealo, sukceson. T. G. Masaryk."
D-ro EDVARD BENEŠ, eksterlanda ministro kaj poste prezidento de la Respubliko, en la salutletero al la Universala Kongreso en Prago, 1921-07-30: "La ideo de unu interkompreniga lingvo, kia estas Esperanto, estas grandvalora por ĉiuj sinceraj pacifistoj. Hodiaŭ ĝi ne plu estas utopio, sed problemo, pri kiu laboras intelektularo de la tuta mondo."
Krom tio Beneš montris sian favoran al Esperanto per jenaj faroj:
Li subskribis la rezolucion pri Esperanto por Ligo de Nacioj, 1920-12-16.
En aprilo 1927 li akceptis honoran prezidantecon en la konferenco "Paco per lernejo" kaj ĉeestis la inaŭguran kunvenon. Tiun prezidantecon akceptis ankaŭ la ministro de lernejoj d-ro Milan Hodža, ankaŭ li ĉeestis la inaŭguran kunvenon. Ambaŭ ministroj alparolis la kunvenon.
Beneš traktis kun la prezidanto de UEA Edmond Privat en 1931 pri Interŝtata Akordo.
Al la Universala Kongreso en Bern, en 1947, li sendis apartan saluton, kiun laŭ lia komisio legis d-ro Jan Geryk: "Salutas vin nia amata prezidento de ĈSR, d-ro Edvard Beneš, al kiu ligas sin kun efektiva amo la tuta ĉeĥoslovaka popolo. Mi rajtas al vi diri, ke nia sinjoro prezidento simpatias kun la esperantista movado." Tiu permeso estis donita per letero el la prezidenta kabineto n-ro Č. D. 406/47 el la 20-a de januaro 1947.
La Asocio prezentis al la prezidento Beneš memorandon kun la dato 1947-06-30 petante lian subtenon por agado pri Interŝtata Akordo kaj petante pri aŭdienco. La memorandon ni sendis al ĉiuj 300 parlamentanoj. Aŭdienco estis rifuzita per letero de la prezidenta kabineto n-ro 100101/40 el 1948-0l-26. La letero diras, ke "sinjoro prezidento tralegis la leteron kaj la memorandon kun intereso, kiun li ĉiam havas pri via laboro kaj ĝiaj rezultoj. Laŭ lia ordono ni vin dankas elkore kaj samtempe petas, ke vi en la afero de petata aŭdienco senkulpigu la sinjoron prezidenton pro lia troa laborado de tutŝtata intereso".
LUDĚK PIK, deputito socialdemokrata, urbestro de Pilzeno, en 1937 aliĝis al la Asocio kiel membro permesinte publikigi tion.
VÁCLAV KOPECKÝ, ministro de informoj kaj unu el la plej signifaj kapoj de la Komunista Partio, akceptis honoran patronecon de la ĉeĥoslovaka esperantista kongreso en Liberec. Laŭ lia komisio la sekcia ĉefo de la informministerio Petr Konečný diris en la kongreso la 5-an de junio 1949 diskurson, en kiu li inter alio deklaris: "En kio ni vidas la signifon de la ĉeĥoslovaka esperantista movado? Ni vidas ĝian signifon en ĝia progresema esenco mem, en ĝia ideo, en ĝia misio. La signifo de tiu ĉi movado estas bazita en ĝiaj tradicioj naciaj kaj en porpacaj celadoj de la reĝo Jiří z Poděbrad kaj de Jan Amos Komenský. Same ĝi baziĝas en sia internacieco, en granda nombro de siaj anoj kaj en alta grado de sia organiziteco. La Esperanto-movado havas gravan forton en la Respubliko kaj en la mondo ĝenerale. Tial estas metata al ĝi demando: Kian rolon ĝi ludos en nia ŝtato kaj en la mondo cetera?. . . Se la Esperanto-movado estas atingonta sian celon, ĝi devas nepre kuniĝi kun la plej granda progresema forto tutmonda, kiun reprezentas internacia laborista klaso. Ĝi devas el la Esperanto-mavado fari potencan ilon en celado por la internacia paco kontraŭ forto de la reakcio kaj kontraŭ fortoj de la milito. . . Mi kredas, ke vi tiel komprenas mision de la kongreso, almenaŭ granda plimulto de vi. Ni kredas, ke estas al vi klare, ke via movado identiĝos kun la movado por paco kaj internacia interkompreniĝo. Ekskluzive en socialismo estas eble efektivigi tiujn idealojn."
LA KOMERCA KAJ METIA ĈAMBRO EN OLOMOUC, informita de Antonín Kudela pri decido de la komerca ĉambro Pariza, respondis al li per sekvanta ĉeĥlingva letero n-ro 4432 el 1921-04-02: "Al via letero el la 26-a de marto koncerne la enkondukon de Esperanto kiel instruobjekto en la komercaj lernejoj, la subskribinta komerca kaj metia ĉambro sciigas, ke ĝi plej multe helpos al viaj klopodoj kaj en sia agadsfero subtenos instruadon de Esperanto, eĉ tial pli volonte, ĉar la malfacila komerca situacio kaj la batalo pri la monda merkato nepre postulas rimedon por interkompreniĝo de la popoloj kaj laŭ opinio de personoj konantaj la aferon la lingvo Esperanto estas kapabla plej altgrade esti tia lingvo de interkompreniĝo." Subskribitaj vicprezidanto de la administra komisiono Pícha, sekretario d-ro Svěrák.
LA KOMERCA ĈAMBRO EN HRADEC KRALOVÉ, centro en la grava industria kaj terkulturista regiono, diris en letero al la 2-a ĉeĥoslovaka kongreso esperantista la 7-9-an de junio 1924: "Ni estas konvinkitaj, ke la celscia kaj persista laboro de la propagandistoj de Esperanto devas alporti bonan rezulton, ĉar temas pri afero bona, kiu certe enhavas sufiĉe da forto por pasigi la tempon de malkonfido, de kritikaj prijuĝoj kaj de oportuneco, kiuj ĝis nun malhelpas la rapidan disvastigon ds Esperanto. Ni konvinkiĝis laŭ praktika pritakso en nia traduk-oficejo, ke Esperanto, kvankam ĝis nun malvaste, tamen jam kun certa reguleco, aperas inter aliaj lingvoj, en kiuj oni korespondas en internaciaj rilatoj komercaj, kaj ni ne dubas, ke tiu ĉi komenco daŭre evoluos al tiom granda disvastiĝo kaj valoriĝo de Esperanto, kiom tiu ĉi lingvo pro sia valoro por la internacia komerco meritas." La letero estas datita la 6-an de junio 1924 kaj subskribita de d-ro F. Ulrich kaj d-ro Jaromír Tobiáš, ambaŭ siatempe tre influaj viroj.
EL KONGRESO DE LA ĈEĤOSLOVAKA SOCIALDEMOKRATA PARTIO en Prago, en la raporto de la komisiono por proponoj prezentata de la deputito L. Pik kaj akceptita la 29-an de septembro 1930, estis sekvanta alineo: "Propono de la Laborista Ligo Esperantista en Prago, ke en la programon de la partio estu akceptita helpa internacia lingvo, estas transdonata al la plenumkomitato por pritrakti ĝin kun la Internacio."37)
KOMISIONO DE EKSPERTOJ starigita de la lerneja ministerio en 1931 rekomendis, ke en la instruplanon de la reformitaj urbanaj lernejoj estu metita Esperanto. Kvankam la plano el 1932 ĝin ne enhavis, tamen decido de tia komisiono, konsistanta el tre renomaj pedagogoj, estas grava esprimo.
EN LA ĈEĤOSLOVAKA GEOGRAFIA KONGRESO, 1947-10-29/11-0l, la profesoro Klement Urban, aŭtoro de geografiaj lernolibroj, parolis pri rimedoj por stimuli intereson de studantoj pri geografio. En la fino de la parolo li montris, ke Esperanto estas netakseble utila kiel metoda helpilo. En la posta diskuto sin anoncis d-ro Hugo Jokl, profesoro en Tábor, kaj atentigis pri ekzisto de esperantistaj adresaroj.
CENTRA KONSILANTARO DE SINDIKATOJ (ÚRO) sendis al la unua postmilita Asocia kongreso (1946-01-19) la delegiton František Staněk, vicestron de sia kultura departemento, kiu salutis la kongreson kaj emfazis la fakton, ke ÚRO kiel la unua el la publikjuraj korporacioj deklaris pozitivan sintenon al Esperanto kaj enmetis Esperanton oficiale en la instruplanojn de siaj labor-lernejoj.
Al la dua kongreso (1947-03-30) ÚRO sendis salutleteron dirantan: "Viajn noblajn celadojn por internacia proksimiĝo ni volas ankaŭ estonte subteni kaj ni emfazas, ke niaj laborlernejoj estis la unua institucio, kiu en la liberigita Respubliko kunlaboris kun vi. Longa vico de Esperanto-kursoj en niaj labor-lernejoj dokumentas pri tio, ke la laboranta popolo havas intereson pri proksimiĝo de la nacioj helpe de la internacia lingvo: Ni esperas, ke ankaŭ nia plua kunlaborado disvolviĝados sukcese kaj ni kalkulas kun iniciatemo de viaj fakaj laborantoj kaj membroj." Subskribita Inĝ. J. Volek, estro de centra departemento kultura de ÚRO.
Ankaŭ al la tria regula kongreso (1948-04-18) sendis ÚRO sian delegiton František Staněk, kiu diris en sia alparolo: "Ni atente sekvas vian laboradon. Esperanto ne sole restas en la programo de niaj labor-lernejoj, sed ni ĵus startigis Esperanto-sekciojn ĉe niaj kluboj en entreprenoj. Ni konsentas kun vi, ke la problemo de internacia lingvo povas esti solvata per unuanima decido kaj propono de unusola lingvo. Ni malakceptas frakciemon en ĉiu fako. Tial ni malakceptis la proponon enmeti en niajn lernejojn la lingvon occidental. Frakciemo ĉiam marŝas al ĥaoso. Tial ni subtenas sole Esperanton, ĉar ĝi donas al la laboristo tujan profiton, ebligante al li tuj eniri en kontakton kun kamaradoj alilingvaj. Mi ŝatas, ke via prezidanto proklamis politikecon de via movado. Jes, ĉiu movado, se ĝi volas akiri sian celon, devas nepre plenumadi siajn taskojn politikajn. Vi ilin plenumas informante fremdlandon pri la tendencoj kaj ideoj de nia registaro, kiel ĝi realigas efektivan demokration. Via movado estu kultura! Klopodu, ke vi estu enigitaj en la kulturan komisionon de la Centra Ago-Komitato ĉe la Nacia Fronto! Klopodu, ke via organizo estu efektive unueca, por tio laboru ankaŭ imperative!"
LA MINISTERIO POR INFORMADO KAJ KLERIGO rekonis la laboron de la Esperanto-Asocio kaj de esperantistoj ĝenerale per alvoko publikigita en la oficiala bulteno Osvětová práce (Kleriga laboro), 1949-01-11, n-ro 11, en ĝia porto "Ediktoj kaj sciigoj de la ministerio por informado kaj klerigo": "La Esperanto-Asocio aliĝis al laboro kiel unu el la plej gravaj komponantoj, kiu povas sukcese aktivi ne nur interne, ĉe la konstru-strebado de la ŝtato kaj firmigado de ĝia popoldemokratia reĝimo, sed antaŭ ĉio e k s t e r e n ĉe ĝia popularigado malproksime ekster la landlimoj. Kiel urĝa tasko aperas antaŭ ĉio perado de kontaktoj kaj interesigo de la laboristaro pri Esperanto. La ministerio tial taskas al la regionaj, distriktaj kaj lokaj klerigaj konsilantaroj ekkontakti kun organoj de la ĉeĥoslovakaj esperantistoj kaj efike ekkunlabori." - (A. d. l. red.)
Por la PETSKRIBO FAVORE AL ESPERANTO AL UNUIĜINTAJ NACIOJ en 1946-1947 liveris Ĉeĥoslovakio sume 1201154 subskribojn. Inter ili estis kolektivaj tiuj de Soko1 (1000 000), Matica Slovenská (79 875) kaj la skolta regiono Třebíč (2100). El eminentuloj subskribis: Antonín Zápotocký, la posta prezidento de la Respubliko, tiam estro de Revolucia Sindikata Movado (ROH), Bohumil Laušman, ministro de industrio, Josef David, prezidanto da la Parlamento, JUDr. Josef Grňa, profesoro ĉe la Ĉeĥa Alta Lernejo Teknika (ČVUT) en Prago, prezidanto de la Societo de Dummilitaj Partizanoj, d-ro Josef Beran, ĉefepiskopo en Prago. Krome 47 parlamentanoj. Nia lando estis sur la tria loko inter la ceteraj. La suma nombro estis 15 588 062 subskriboj. La unua estis Germanujo (7 061765), la dua Japanujo (1 994 174].
La unua monumento estis tiu en FRANTIŠKOVY LÁZNĚ. Ĝian konstruon propagandis kaj kolektis monon por ĝi la UEA-delegito kaj prezidanto de la loka grupo Jakob Hechtl, bavara fervojoficisto. La monumento estis inaŭgurita Pentekoston 1914 dum la 4-a Aŭstria Esperanto-kongreso. Ĉeestis ankaŭ reprezentantoj de Bohema Asocio Esperantista, M. Schmidt kaj mi. (Mi rememoras, ke tie estis ankaŭ Procházka.) La Unio ne igis sin reprezenti. La monumento estis kvin-pilastra bloko el artefarita ŝtono portanta supre terglobon kaj surfronte bronzan bareliefon de Zamenhof. Tiu ĉi unua Esperanto-monumento en la mondo estis lokita en la banloka parko kaj impresis tre bele. Post jardekoj ĝi bezonis sole purigon. En 1937 la Asocio turnis sin al la urbestraro kun tiurilata peto kaj ricevis promeson. Post unu jaro venis nazioj kaj ili la monumenton detruis.
TOMBOŜTONO DE JULIUS PAZELT EN HORNÍ PODLUŽÍ (antaŭe Horní Grunt; germane Obergrund) apud Varnsdorf estis konstruita de Germana Esperanto-Ligo. Sur la ŝtono estas surskribo: Julius Pazelt, * 9. V. 1857, 17. I. 1927, (stelo), Per laboro al honoro!, Bund deutscher Esperantisten seinem Vorkämpfer.
En 1932 estis EN OLOMOUC PLANTITA ESPERANTO-ARBO (liliodendro) kaj apud ĝi starigita impona granita bloko kun surskribo. La inaŭguro okazis la 15-an de majo 1932 okaze de la 5-a ĉeĥoslovaka kongreso. En Protektorato la granitbloko estis forigita. La 10-an de junio 1946 ĝi estis restarigita kaj reinaŭgurita.
En Nový Bohumín (nun: Bohumín) estis en 1934 starigita de la Regiona Esperantista Ligo Esperanto-monumento en la urba parko. Dum la okupacio ĝi estis kaŝita fare de iu esperantisto, sed post la fino de la milito ne tuj trovita. La 5-an de oktobro 1947 oni do inaŭguris samloke alian monumenton. Ĝi havas surskribon: "Per Esperanto al interfratiĝo de la homoj!" Nur pli poste oni trovis la originan memorŝtonon, oni ĝin transportis al Ostrava-Zábřeh (pri tio meritiĝis Alois Kubala) kaj kun nova surskribo starigis ĝin tie. - La ĉefa aleo apud la monumento en Bohumín estis inaŭgurita (1951-05-20) kiel Aleo de d-ro Zamenhof.
En la internacia esperantista somera restadejo LAZNĚ BĚLOHRAD estis solene inaŭgurita 1935-07-21 "ALEO DE D-RO ZAMENHOF". Reinaŭgurita ĝi estis 1959-07-19 de d-ro J. Jermář, prezidanto de Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato.
EN LICHNOV U FRENŠTÁTU estis memorŝtono inaŭgurita la 14-an de majo 1936. Temis pri plaĉa monumento fare de la skulptisto V. Brázdil, laŭ skizo de samideano J. Špaček. La monon kolektis Roman Michna. La memorŝtono staris antaŭ la lernejo. Dum la nazia okupacio ĝi estis detruita.
"RIPOZEJO DE D-RO ESPERANTO", estis inaŭgurita la 24-an de septembro 1950 EN KOPŘIVNICE. En la urba parko estis aranĝita granita bloko en centro de kvinpinta stelo.
MONUMENTO MEMORE AL J. A. KOMENSKÝ kun Esperanto-stelo kaj ĉeĥlingvaj tekstoj "Je memoro al J. A. Komenský, prapatro de ĉeĥaj pioniroj de la ideo pri helpa lingvo internacia", "Per Esperanto al la tutmonda paco", en la parko de Milan Rotter EN OSTRAVA-ZÁBŘEH, estis inaŭgurita la 11-an de majo 1952. Konstruis ĝin Esperantista Klubo Komenský en Ostrava-Zábřeh. Ĝia multjara prezidanto Alois Kubala faris dum la inaŭguro tre rimarkindan paroladon. Supre sur kvinedra bloko estas Esperanto-stelo kaj sur la meza bloko la teksto: Památce J. A. Komenského, praotce českých průkopniků idee pomocného jazyka mezinárodního. Via Lucis 1641 XIX 14. Efektivigis D-ro Esperanto 26. VII. 1887. 1952 - Esperantem k světovému míru - 1952.