Stanislav Kamarýt

Historio de Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio

5. TRIDEK FACETOJ DE LA MOVADO

En la unuaj du facetoj, kiuj traktas pri lernolibroj kaj vortaroj, ni uzas nur Esperanton, por ke la teksto estu komprenebla ankaŭ por alinaciaj legantoj. Ni tradukas nacilingvajn titolojn kaj la originalan skribformon ni metas en la bibliografian indekson.

En ĉiuj facetoj, kie aperas mencioj pri literaturaĵoj, ni lasis nur la plej gravajn indikojn de bibliografia karaktero kaj kompreneble komentarion de la aŭtoro, se ĝi akompanis la mencion en la manuskripto. Ĉiujn kutimajn bibliografiajn notojn, kiuj estis en la manuskripto, aŭ kiujn ni mem prizorgis, vi trovos en la indekso. - (N. d. l. red.)

5.1. LERNOLIBROJ

5.1.1. Lernolibroj por ĉeĥoj

La unua lernolibro por ĉeĥoj estis kompilita de F. V. LORENC [309] kaj eldonita en 1890, kiel mi detale priskribis en 1.1.

La dua lernolibro por ĉeĥoj devenas de T. ČEJKA kaj de liaj kunaŭtoroj V. Bilík kaj J. Holub [303], vidu 1.2. Ĝi aperis en la jaro 1900.

Poste en 1904 sekvis la lernolibro "Internacia lingvo Esperanto por memlernantoj" verkita de F. VYMAZAL en Telč [538]. Vymazal estis aŭtoro de lingvaj lernolibroj sub la devizo "Facile kaj rapide" (ekz. "La rusa lingvo facile kaj rapide"). Ili estis tre popularaj kaj multe vendataj. Li do verkis ankaŭ lernolibron pri Esperanto laŭ sia metodo, ne bonan. La abundecon de participaj formoj li deklaras neutila kaj prezentas ĝin mise.

La dua (1907) kaj tria eldonoj de tiu ĉi lernolibro aperis sub la sama titolo [539, 540], sed kun aldonitaj vortaretoj Esperanta-ĉeĥa kaj ĉeĥa-Esperanta de Čejka. [109, 110]

LERNOLIBRO DE T. ČEJKA KAJ J. KRUMPHOLC "Esperanto. Neŭtrala lingvo internacia" estas verkita laŭ la franca lernolibro de Th. Cart, la fama "ruĝa broŝuro". La lernolibro aperis en 6 eldonoj daŭre prilaborataj kaj plibonigataj. La unua aperis en 1905 [97]. La dua eldono [104], tute nove redaktita, aperis en 1906, sen vortaroj. En rapida sinsekvo aperis pluaj du eldonoj. La fina adapto havis la titolon "Metoda lernolibro de Esperanto" (96). Ĝi konsistis el la 6-a eldono de la supre menciita lernolibro nove redaktita kun albinditaj vortaretoj.

Ordigon de la lernolibroj Kamarýt improvizis, ĉar hodiaŭ identigi la kvar eldonaĵojn de la serio "malgrandaj eldonaĵoj" (vydání malá) kaj iliajn unuopajn eldonojn estas malfacile. La eldonaĵoj konserviĝis en bibliotekoj ofte sen la kovrilo, kie (ofte sole) troviĝas la numero de la eldonserio kaj la indiko pri eldono. La titoloj indikitaj de Čejka mem, ekz. en reklamaj antaŭpaĝoj de la binditaj eldonaĵoj, ne ĉiam respondas al la aŭtentikaj titoloj. Kelkfoje ankaŭ la numerado, indikita sole sur la kovrilo, estas enigma, ekz. "č. " - [97] kaj [101], "č. 2" [98], "číslo 3" - [99]. Kelkfoje la titolo kovrila esence diferencas de la titolpaĝa (kiu estas la bazo de bibliografia priskribo), ja eĉ de la kovriltitolo de la kajerita eldono. Tiamaniere unu eldonaĵo, konkrete [96], estis citata kaj populariĝis sub tri diversaj nomoj. Krome, la ĝusta numero de la eldonserio troviĝas sole sur la kovrilpaĝoj (eĉ se sen indiko pri la eldonserio!), ĉu de la bindita, ĉu de la kajerita eldono, do ne sur la titolpaĝo. (La kaŭzo estas klara: [96] estas kunmetita el tri antaŭaj eldonaĵoj de la sama eldonserio, sub n-ro 4.) - Kamarýt ĉi-ĉapitre ne mencias la plej ampleksan lernolibron de la aŭtora duopo Čejka-Krumpholc, nome la 4-an eldonon de n-ro 1 de la "grandaj eldonaĵoj" el 1908 [113].

La eldonseriojn de Čejka ni konsideras jene:

"Malgrandaj eldonaĵoj": 1-a [97-101], [104, 105], 2-a [102], [108], 3-a [106, 107], 4-a [96].

"Grandaj eldonaĵoj": 1-a [113], 2-a [112], ,3-a [111], 4-a [125). (A. d. l. red.)

FUNDAMENTO DE ESPERANTO en ĉeĥa traduko de E. Kühnl aperis en 1909 [549].

Lernolibro laŭ la "METODO DE KÜHNL, bazita sur la Fundamento, aperis unue en Časopis českých esperantistů, poste en 1909 [294] kaj 1912 [295] libroforme.

La unua eldono de la lernolibro de J. ŠUPICHOVÁ aperis en 1917 kiel "Malgranda lernolibro" [484]. La dua, relaborita eldono, enhavis ankaŭ legaĵon kaj vortaron [485], ĝi aperis en 1921, la tria [486, 487] en 1922, la kvara en 1933 [470] estis por memlernantoj, la kvina en 1947 [471] por memlernantoj kaj kursoj. Le eldono en 1921 estis oficiale aprobita por la urbanaj kaj mezaj lernejoj.

Krom tiuj ĉi eldonaĵoj Šupichová estas aŭtorino de "Malgranda lernolibro de Esperanto" por junularo, kies unua eldono aperis en 1924 [480], la dua en 1948 [481].

Alia lernolibro multe uzata estis tiu de T. KILIAN, faka instruisto en la komerca lernejo en Třebíč. Ĝia titolo estas "Esperanto. Lerno- kaj legolibro" [250]. La unua eldono okazis septembre 1933 en Brno. La legolibra parto enhavas sur 36 paĝoj 50 rakontojn; ĉiun rakontas aŭtoro el alia lingvo, ĉiuj kvin kontinentoj estas reprezentitaj. Sekvantaj eldonoj aperis en 1935, 1937, 1946, 1947. La sesa kaj sepa eldonoj (20-25 mil ekzempleroj) aperis en 1948 en Brno ĉe la firmao Pokorný a spol. (La oka eldono en 1959 ne estis permesita por distribuo. Krome aperis en Trebíč fotorepreso laŭ la eld. el 1948 sen legolibro, en 1958 aŭ 1959. - N. d. l. red.)

K. KUDRNA verkis lernolibron "Esperanton facile kaj funde en 20 lecionoj" [145, 146]. Ĝi estis destinita por junularo kaj kursoj kaj aperis kiel aldono al la gazeto Zahrada domácí a školní (Ĝardeno hejma kaj lerneja) en Chrudim, 19l0.

H. K. BOUŠKA estas aŭtoro de "Esperanto-lernejo. Lernolibro. Dialogoj. Legolibro" [68], kiu aperis en 10 kajeroj eldone de Josef Springer en Prago, 1922. Ĝi estas destinita ekskluzive por lerno de la lingvo kaj por pliprofundigo de la scio ĉe tiuj, kiuj la lingvon jam iom lernis.

J. EISELT verkis la lernolibron "Esperanto por ĉiu" [123]. Eldonis ĝin "Popolkleriga Instituto Masaryk" en Prago kiel eron en la kolekto "Hejma studo".

A. JANEČKA kaj. J. BABINEC, instruistoj de Esperanto, kompilis la lernolibron "Esperanto. Ŝlosilo kaj vortaro" [226]. Ĝi aperis ĉe la eldonisto A. Perout, librovendisto en Moravská Ostrava, eble en 1924.

O. ŽĎÁRSKÝ kaj K. PROCHÁZKA estas aŭtoroj de nova lernolibro por ĉeĥoj [554 ]. La eldonjaro 1923.

A. ŠILHA: Lernolibro de la internacia helplingvo Esperanto [465]. La lernolibron aprobis en 1925 por la lerneja uzo la ministerio de lernejoj kaj nacia kulturo.

A. ŠILHA: Mallonga lernolibro de Esperanto por memlernantoj, kursinstruistoj kaj iliaj lernantoj [464]. Prago 1927.

H. K. BOUŠKA: Lingvaj eksplikoj de Esperanto-gramatiko. Kompilo laŭ Lingvaj respondoj de d-ro L. L. Zamenhof [65]. Prago, 1927. Ĝi restis nefinita.

K. KROLMUS: Internacia mondlingvo Esperanto. Lernolibro konstruita sur la bazo de l'bohema gramatiko [288]. La interna titolo plu mencias "Skriba kurso de la internacia mondlingvo Esperanto: Dek du lecionoj... kaj tradukoj de la lecionoj. . ." Kralupy nad Vltavou, 1931.

J. ŠILHART: Esperanto. Lernu fremdajn lingvojn [466]. Post la nomo de la aŭtoro estas notite "ŝtat-ekzamenita Esperanto-instruisto". Nymburk, 1936.

Fundamenta Esperanto-kurso de Zamenhof [551]. Kolekto de la esperantisto. Kooperativa eldono de Esperanta Universitato Popola. Ĉefredaktoro d-ro EMIL PFEFFER, redaktoro de la ĉeĥa parto prof. d-ro HUGO JOKL, prezidanto de la Bohema Klubo Esperantista en Vieno. Presita en 20 mil ekzempleroj de Lidová tiskárna (Popola Libropresejo).

J. BEDNÁŘ: Esperanto en 10 horoj kaj 500 vortoj [15]. Enestas pluraj ilustraĵoj kaj spritaj aludoj. La lernolibron eldonis la aŭtoro, posedanto de privata komerca lernejo en Brno 1925.

J. V. ŠAMLA: Moderna lernolibro de la internacia lingvo [459]. Desegnaĵoj de O. Crhounek. La lernolibro enhavas aparte broŝuritan vortareton. Brno, 1937.

J. V. ŠAMLA: Popola lernolibro de Esperanto [458]. Brno, 1937.

H. SEPPIK - L. KRAJC: Sistema kurso de Esperanto [418]. Eldonis ĝin la Asocio, 1938.

5.1.2. Lernolibroj por slovakoj

FUNDAMENTO DE ESPERANTO. Slovaka eldono [167]. La verkon de d-ro Zamenhof tradukis kaj eldonis N. P. Evstifejev kaj d-ro A. Škarvan. Turčianský Svätý Martin, 1907. La dua eldono aperis en Chicago (Usono), 1918. [547].

ALBERT ŠKARVAN naskiĝis 1869-01-31 en Tvrdošín en norda Slovakio. Dum siaj medicinaj studoj li konatiĝis kun la verkoj de L. N. Tolstoj kaj sub ilia influo fariĝis konsekvenca militrifuzanto. Post sia doktoriĝo li devis soldatservi. En 1895-02-06 li skribe rifuzis esti soldato kaj deĵori en soldata malsanulejo, ĉar tio kontraŭis lian konsciencon, konvinkon. Lian agon sekvis aresto, senigo je la doktora titolo kaj kuracista diplomo.

Li sukcesis fuĝi en Rusujon. Tie li renkontis la admiratan Tolstoj. En februaro 1897 oni lin ekzilis el Rusujo kaj li ekloĝis en Anglujo.

Tie li eldonis ruslingvan verkon "Mia rifuzo de militservo. Notlibro de militkuracisto", en kiu li priskribis siajn vivon kaj mondkoncepton.

Angluja klimato malbone efikis lian sanstaton, li do transloĝiĝis en Svislandon (1898), kle li restis ĝis 1910. En Svislando disvolviĝis lia Esperanto-agado, tie li preparis la menciitan slovakan lernolibron de Esperanto. De tie en 1907 li venis al la 3-a UK en Cambridge, kie li diris interalie: "Mi venis ĉi tien por saluti vin en la nomo de nacio malgranda, malmulte konata, kaŝita kaj kaŝigata, kvankam ĝi loĝas preskaŭ en la centro de Eŭropo. Mi parolas en la nomo de la nacio slovaka en Hungarujo, kiu iam formis grandan, memstaran Moravian regnon, sed ĝi perdis sian sendependecon. . . En 1910 li povis reveni hejmen, sed en 1915 li estis denove arestita ĝis la fino de la milito. Tamen li ĝisvivis la liberiĝon de sia nacio.

Necesas aldoni, ke A. Škarvan en sia patrujo ne estas tiom konata pro sia esperantisteco. En la publiko li famiĝis precipe kiel pensulo, literaturisto kaj intelekte elstara kaj konscia membro de la slovaka nacio. (A. d. l. red. laŭ [404].)

A. M. MACEK: Malgranda lernolibro de Esperanto [313]. Trnava, 1937.

J. VALAŠTAN DOLINSKÝ: Gramatiko kaj vortaro slovaka-Esperanta [517]. Trenčianské Teplice, 1936.

A. VÁŇA: La internacia lingvo Esperanto [521]. Žilina, 1946. La verko enhavas la gramatikon, legolibron kaj vortaretojn.

E. V. TVAROŽEK: Esperanto en 14 lecionoj. Ĝi aperis en tri eldonoj: ciklostilite en Bratislava en 1946 [508], ofsete presita en 1948 [509] kaj presita en 1950 [510].

J. VALAŠTAN DOLINSKÝ: Fenestreto en la mondon [519]. Ĝi estas presita el tajpita manuskripto. Martin, 1948.

J. VALAŠTAN DOLINSKÝ: Granda slovaka lernolibro de la internacia lingvo Esperanto [520]. Trenčín, 1949. Okazis ankaŭ la dua eldono de la libro.

5.1.3. Propagandaj lernolibroj

Neŭtrala lingvo Esperanto. Plena gramatiko kaj vortaro sur unu folio [329]. Bystřice pod Hostýnem, eldonjaro verŝajne 1908- kaj la 2-a eldono en 1909 [330].

Konciza gramatiko de Esperanto [450]. Pilzeno, 1919. Internacia lingvo Esperanto sur unu folio [291]. Kompilis

L. Krysta, ĉeĥlingve aranĝis A. Staňura. Český Těšín, eldonjaro 1938.

Mallonga enkonduko en Esperanton [66] de -H. K. Bouška estis kelkfoje eldonita kune kun "Esperanto - unueca lingva ligilo de nacioj" [62-64], ĉiu sur unu folio.

Ŝatata estis eldonado de la gramatiko de Esperanto sur poŝtkarta dufolio, laŭ la iniciato de R. Fridrich ĝi aperis en Brno, post la dua mondmilito ankaŭ en Třebíč, Jihlava, Brno, Nové Zámky.

5.1.4. Ŝlosiloj

La unua ĉeĥa eldono aperis en 1908 [267], eldonis ĝin la Internacia Propagandejo Esperantista (IPE) en Londono kaj la gazeto Časopis českých esperantistů. La samaj eldonantoj aperigis la Ĉefeĉ-Ŝlosilon ankoraŭ en du pliaj eldonoj [268], [265].

Sume aperis sesdek kvin mil ekzempleroj:

La tri menciitaj eldonoj (IPE) po 5 mil ekz. 15000

La ĉeńa eldono de la eńoslovaka Esperanto-

-Instituto en 1926 (4-a eld.) [266]20000

Ŝlosiloj laŭ UEA-normo eldonitaj de la Asocio:

slovaka, 1-a eldono, 1929 [271]3000

slovaka, 2-a eldono, 1935 [272] 4000

ĉeĥa, 5-a eldono, 1936 [264]10000

slovaka, 3-a eldono, 1950 [273] 1000018)

germana, 1937 [147] 3000

Ĉefeĉ-Tuto [545] (la ŝlosilo kun rakonteto); sub la titolo estis "Neŭtrala internacia lingvo Esperanto kaj metodo ellerni ĝin sen instruisto per legado de mallonga rakonto". Ĉeĥe ĝin eldonis en 1907 IPE en Londono kaj Časopis českých esperantistů en Prago. Ĝi variis laŭ du diverstekstaj kovriloj.

La Ŝlosiloj eldonitaj de IPE estis malpli ampleksaj ol tiuj laŭnormaj. Iliaj 12 paĝoj sur maldika papero pezis kvin gramojn por esti enmeteblaj en leterojn.

5.1.5. Lernolibroj multobligitaj ciklostile

ESPERANTO LERNOFOLIO I-XV [135]. Eldonis ĝin Laborista Asocio Esperantista, sekcio de Laborisla Akademio en Prago (la strato Hybernská n-ro 7, Lidový dům), verŝajne en 1912. Temas pri litografie multobligita manskribaĵo, aŭtoro estas supozeble Robert Šáda.

FRANTIŠEK BLÁHA: Esperanto por progresintoj [59], Zlín, 1947.

A. REČEK: Internacia lingvo Esperanto [382]. Lernoteksto por komancantoj. Karlovy Vary, 1950.

L. KRAJÍC: Lernotekstoj de Esperanto [284]. Eldoninto estas EAĈSR en Prago en 1950, la dua eldono aperis en 1951.

T. KILIAN: Lernolibro de Esperanto. [259] Eld. EAĈSR, 1950.

J. KOŽENÝ: Gramatiko de Esperanto [281]. Eldonis ĝin la aŭtoro en Kutná Hora, 1952.

E. KLIMSZA: Praktika lernolibro de la internacia lingvo Esperanto por kursoj kaj memlernantoj [269]. Ĝi estas kompilita laŭ la plej nova metodo en 18 lecionoj kun ekzercaro, konversacioj kaj ŝlosilo. Por la ĉeĥlingvo ĝin aranĝis A. Rzyman. Dolní Suchá, 1952.

F. kaj V. PYTLOUN: Daŭriga kurso de Esperanto en 10 lecionoj, [379].

J. ŠUPICHOVÁ: Esperanto koncize (E-o v kostce = E-o

"en kubeto") [473]. Praha, 1954.

5.1.6. Konversaciaj libroj

J. PILNÝ: Konversacioj Esperantaj-ĉeĥaj kun enkonduko kaj gramatiko [358]. Praha, 1906.

F. ŠTĚPÁNEK: Esperanta konversacio en 1000 frazoj [468]. Praha, 1910 (sur la kovrilo 1911). La dua eldono [469] okazis en 1926.

A. VOSÁHLO KAJ K. F. LUDVÍK: Bohema-Esperanta konversacio [534]. Presita en Přelouč.

J. ŠILHART: 3300 bohem-esperantaj fakaj frazoj por fervojistoj kaj vojaĝantoj [467]. Nymburk, 1923.

Ŝlosilo de l'internacia filatelista korespondado [463]. Jablonné nad Orlicí, 1937.

J. ŠUPICHOVÁ: Libro de ĉeĥa-Esperanta konversacio [477]. Praha, 1925. La dua eldono detale reviziita aperis sub la titolo "Ni konversacias Esperante" [475] en 1947.

J. ŠUPICHOVÁ: Esperanto-korespondanto [474]. Praha, 1935.

J. ŠUPICHOVÁ: Juna korespondanto [484]. Praha, 1951.

P. KUCHARSKÝ: Fremdlingva korespondado por filatelistoj (naŭlingva), 2-a eld. [292]. Praha, 1962. La 3-a eld. [293] aperis en 1966. Aŭtoro de la Esperanta versio en ĉi tiu eldono estas J. Mařík.

5.1.7. Krestomatioj por studaj celoj

J. TAUBMANN: Esperanto-krestomatio [496]. Bor (nun Nový Bor; germane Haida), 1921.

J. ŠUPICHOVÁ: Legu kaj parolu [479]. Praha, 1925.

J. ŠUPICHOVÁ: Unua legaĵo [491]. Praha, 1957.

J. ŠUPICHOVÁ: Ni legas kaj lernas. Eld. Kroatia Esperanto-Servo. Zagreb, 1957. [483]

5.1.8. Korespondaj kursoj

Esperanto-lernejo. Aldono al la 6-a jarkolekto de "Bohema Esperantisto", verkata de H. K. BOUŠKA. Aperis sole du numeroj po 4 paĝoj. Prago, 1912. Kp. [68].

JAN kaj KAREL FILIP: Skriba kurso de la internacia lingvo Esperanto en 10 partoj [159]. Prago, 1946. La eldonaĵo havis tre bonan resonon, ĉiuj ekzempleroj estis elĉerpitaj, pluraj lernintoj longe korespondis kun la eldoninto F. Buhr.

F. PYTLOUN: Skriba kurso de la internacia lingvo Esperanto [359]. Hradec Králové, 1950. La kursoteksto konsistis el 12 lecionoj en presitaj kajeroj po 4, de post la 7-a leciono po 6-8 paĝoj. La aŭtoro F. Pytloun mem gvidis la korespondan kurson en la nomo de Esperanto-Klubo en Hradec Králové ekde I950. En tiu jaro ĝi havis 200 studantojn. En 1955 estis la tuta provizo de la tekstoj elĉerpita.

5.2. VORTAROJ

T. ČEJKA: Vortareto Esperanta-ĉeĥa [108].

T. ČEJKA: Vortareto ĉeĥa-Esperanta [106, 107].

T. ČEJKA: Vortaro ĉeĥa-Esperanta [111]. Ĝi ampleksas pli ol 10 mil vortojn. Eldonjaro: 1906.

T. ČEJKA: Vortaro Esperanta-ĉeĥa [112]. Detala verko, eldonita en 1908.

E. KÜHNL -- K. PROCHÁZKA: Vortaro ĉeĥa-Esperanta [296]. Praha, 1914. La eldoninto E. Kühnl farigis al si stereotipaĵon de la verko kaj reeldonadis kaj vendadis la vortaron ĝis 1950.

B. TITTL: Vortaro Esperanto-bohema [501].

L. RIEDL - V. ČÁNSKÝ: Frazeologia vortaro ĉeĥa-Esperanta [387]. Eldonjaro: 1925.

V. ČÁNSKÝ - L. RIEDL: Vortaro Esperanta-ĉeĥa [83]. Eldonjaro 1924. Ĝi estas tre detala, enhavas multajn nomojn de animaloj kaj vegetaĵoj. La unuaj 32 paĝoj de tiu ĉi vortaro aperis krom tio aparte en 1923 ĉe Oldřich Adámek en Prago.

R. HROMADA - O. PETR: Vortaro Esperanta-ĉeĥa [210]. Brno, 1926, la 2-a eldono en 1930 [211].

L. BERGER: Vortaro ĉeĥa-Esperanta [37].

J. kaj K. FILIP: Granda vortaro Esperanta-ĉeĥa [161]. La unua eldono okazis en 1930, la dua eldono en Přerov, 1947 [162].

A. BERKA: Vortaretoj Esperanta-ĉeĥa kaj ĉeĥa-Esperanta [38-40]. Brno, 1936.

J. V. ŠAMLA: Popola vortaro Esperanta-ĉeĥa kaj ĉeĥa-Esperanta [460]. Brno, 1936.

J. kaj K. FILIP: Granda vortaro ĉeĥa-Esperanta [160]. Přerov, 1949.

R. HROMADA: Vortaro ĉeĥa-Esperanta [209]. Praha, 1949.

R. HROMADA: Vortareto Esperanta-ĉeĥa [202]. Praha, 1951.

R. HROMADA: Vortareto ĉeĥa-Esperanta [201, 202]: Praha, 1951.

F. PYTLOUN: Vortareto Esperanta-ĉeĥa [380]. La dua eldono aperis en Hradec Králové, 1951.

J. V. DOLINSKÝ: Malgranda vortaro Esperanta-slovaka kaj slovaka-Esperanta [516]. Martin, 1948.

Z. HUBKA: Fremdulo antaŭ vendotablo [212]. Praha, 1948. La enhavon formas 20 varolistoj en ses lingvoj. La Esperantan version faris J. Mařík.

5.3. TRADUKOJ EL LA ĈEĤA KAJ SLOVAKA LITERATUROJ

5.3.1. Statistiko de T. Pumpr [378]

Relative multaj tradukoj aperadis en diversaj gazetoj, lernolibroj kaj legolibroj. Jam en la lernolibro de Lorenc [309] estas liaj tradukoj de la ĉeĥa himno kaj poemo de J. Kollár Pravda (Vero). Kiam estis d-ro T. Pumpr direktoro de la Asocia literatura komisiono, li laŭ malnova iniciato de R. Hromada fondis kartotekon de tradukoj el niaj literaturoj kaj faris studon pri la rezultoj, kiun li publikigis en Esperantista 1946; paĝoj 73-78. Tiam la kartoteko havis 521 slipojn pri tradukoj presitaj. El tio estis 28 slipoj pri libroformaj publikaĵoj kaj 493 slipoj pri tradukoj aperintaj en gazetoj aŭ legolibroj. Plej ofte estis tradukata J. S. Machar (35 slipoj, el ili unu libro). Post li estis J. Neruda (24 slipoj) kaj K. Čapek (du libroj kaj 19 pluaj slipoj), A. Jirásek (12), T. G. Masaryk (11). Ankaŭ P. Bezruč estis ofte tradukata (1 libro kun 12 poemoj kaj 8 pluaj slipoj). Lia "Maryčka Magdon" estis tradukita de 4 verkantoj: S. Schulhof 1920, pola esperantisto Pfeffer sub pseŭdonimo Ardanto Popolow 1920,. V. Adamík 1927, R. Hromada 1931. Laŭ enskriboj en la kartoteko estis tiu poemo presita esperantlingve almenaŭ sepfoje. Ankaŭ la poemo "La frateco" de S. Čech en traduko de Schulhof estis plurfoje publikigita, enestas 5 enskriboj pri ĝia represo. La saman nombron atingis "Mia patrino" de 0. Březina, ankaŭ en traduko de Schulhof.

5.3.2. Tradukoj aperintaj libroforme

J. ARBES: Rakontoj [8]. Kun permeso de la aŭtoro tradukis J. Grňa. Jevíčko, 1908. Krome vidu [9].

B. NĚMCOVÁ: Avineto [328]. Tradukis V. Tobek kaj K. Procházka. La verko ne aperis libroforme, sed kiel aldono al Časopis českých esperantistů (Bohema revuo esperantista) en la jaroj 1909-1914. La paĝoj 221-228 aperis aparte en 1921.

H. VAVRIS: Sherlock Holmes en servo de la hispana trono [419]. Tradukis E. Kühnl kaj K. Procházka. Praha, 1910. Ĝi estas eminenta satiro tradukita per la tiama vorttrezoro, kiu facile legiĝas.

J. S. MACHAR: Benedek [3l4]. Historia portreto. Tradukis kaj eldonis R. Fridrich. Prostějov, 1913.

J. NOVÁK: Jan Amos Komenský [339]. Tradukis "Rondeto de Esperantistinoj" en Praha, 1921.

J. MAHEN: La koboldo Ondra [315]. Tradukis kaj eldonis MEP, Olomouc, 1921. Ĝi estas la unua beletra eldonaĵo de MEP (Moraviaj Esperanto-Pioniroj), meritanta laŭdon ankaŭ pro tre plaĉa tipografia aranĝo.

A. NOVAK: Ĉeĥa literaturo laŭ la birdperspektivo [338]. Tradukis V. Kroužil. Brno, 1921. La verko estis el la Esperanta versio tradukita en la litovan lingvon.

J. VRCHLICKÝ: Nokto en Karlův Týn [536]. Triakta komedio, tradukita de M. Lukáš, estis ludita okaze de la 13-a Universala Kongreso en Prago, 1921.

PUELLA CLASSICA: Fabellibro [377]. Esperantigis R. Rajči. Bratislava, 1921.

Puella Classica estas pseŭdonimo de Jozefína Marečková, slovaka verkistino, skribinta slovake, ĉeĥe, hungare, germane kaj ankaŭ iom esperantlingve. Ŝia plej ampleksa verko estas pri la ekumena movado en ĈSR, ŝi en ĝi mencias ankaŭ Esperanton. - (A. d. l. red.)

S. SCHULHOF: Bohemaj grenatoj [414]. Poemaro. Praha, 1922. Kolekto de tradukoj de 15 poemoj el 14 poetoj.

K. ČAPEK: RUR (Rossumaj Universal Robotoj) [87]. Laŭ la 3-a eldono esperantigis kaj eldonis MEP. Olomouc, 1926. Per tiu ĉi eldono MEP fariĝis unu el gravaj privataj esperantistaj eldonejoj.

P. BEZRUČ: Sileziaj poemoj [56]. Kun permeso de la aŭtoro tradukis kaj eldonis V. Adamík. Michálkovice (nun urbopatro de Ostrava), 1927. Temas pri dek du elektitaj poemoj de la glora aŭtoro.

KANTARETO [155]. Aranĝis j. Filip. Praha, 1929. La libro enhavas tradukojn de ĉeĥaj popolaj kantoj.

J. HERBEN: Malriĉa knabo, kiu gloriĝis [197]. Tradukis kaj eldonis MEP, Olomouc, 1930. Biografia verko pri T. G. Masaryk.

J. WELZL: Tridek jarojn en la ora nordo [542]: MEP, Olomouc, 1932.

I. HERMANN: Fokso-Nukso [198]. Humuraĵo. MEP, Olomouc, 1932.

V. VLADYKA: Mi en li [530]. Kriminalromano. MEP, Olomouc, 1933. M. C. Butler en sia recenzo mallaŭdis la elekton de tiu ĉi elstara verko pro ĝia troa erotikeco.

J. SUMÍN - R. SVOBODOVÁ: Du noveloj [122]. MEP, Olomouc, 1933. La eldonaĵon konsistigas "Genutrantoj" de Sumín kaj Maryčka - danculino" de Svobodová.

J. HAŠEK: Travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk [193]. Tradukis J. Štadler. SAT, Parizo, 1934. La unuaj dek ĉapitroj el la fama romano.

K. M. ČAPEK-CHOD: Noveloj [90]. MEP, Olomouc, 1934. Enestas noveloj "Ĉe rotacia presmaŝino", "La patro", "Tujo-branĉeto".

O. GINZ kaj S. Kamarýt: ĈEĤOSLOVAKA ANTOLOGIO [93]. Kunlaboris V. Čech, J. V. Dolinský, V. Echtner, J. Fousek, R. Fridrich, M. Ginzová, R. Hromada, J. Hladký, J. Ježek, V. Jukl, J. Kožený, M. Lukáš, V. Kowariková, MEP, 0. Sklenčka, B. Sklenčková, T. Pumpr, J. Rosa, P. Rosa, F. Staněk, O. Štěch, B. Vlčková, E. Wanitsek, A. Weiner. Eldonis Literatura Mondo, Budapest, 1935.

P. DEN: Kiel fariĝi kreanto facile kaj rapide [120], Eseoj. Kun permeso de ia aŭtoro tradukis kaj eldonis MEP. Olomouc, 1935.

J. VRBA: Homo de dio [535]. Romaneto tradukita de J. Hladký. MEP, Olomouc, 1936.

J. WOLKER: Balado pri okuloj de l' hejtisto [546]. Tradukis J. V. Šamla. Ilustris F. Bílkovský. Ligilo, Prostějov, 1936. Bibliofilia eldonaĵo de la fama poemo.

V. WERNER: Homoj sur flosglacio [543, 544]. Komedio en tri aktoj. Laŭ la 3-a eldono tradukis kaj eldonis MEP. Olomouc, 1937.

ĈEĤOSLOVAKAJ KRISTNASKAJ KANTOJ [152]. Esperantigis kaj eldonis J. Filip. Přibyslav, 1937.

K. J. ERBEN: Bukedo el ĉeĥaj naciaj mitoj [130]. El la ĉeĥa lingvo tradukis T. Pumpr. Ilustris R. Mikeska. EAĈSR, Praha, 1938.

K. ČAPEK: La blanka malsano [84]. Triakta dramo en dek kvar bildoj. El la ĉeĥa tradukis T. Kilian. MEP, Olomouc, 1938.

KANTARETO [156]. Ĉeĥoslovakaj popolaj kantoj esperantigitaj de J. kaj K. Filip. La 2-a pliigita eldono. Praha, 1948.

K. ČAPEK: Skizoj pri Nederlando [88]. Kun desegnaĵoj de la aŭtoro. E1 la ĉeĥa lingvo tradukis G. J. Degenkamp. Laŭ la originalo reviziis E. Faulhaber-Ĉiŝkovska (devene praganino Číškovská). Amsterdam, 1948.

M. MAJEROVÁ: Urbo sub signo de fajro [316]. Tradukis B. Vlčková. Por la eldono preparis la Distrikta Nacia Komitato en Kladno. Praha, 1950.

TEKSTLIBRETO por la 8-a ĉeĥoslovaka Esperanto-kongreso en Brno [94] enhavas esperantlingvajn tekstojn de opero-arioj kaj kantoj prezentitaj en la kongresa koncerto 1950-05-28. Redaktis ĝin J. Kořínek. La tradukoj estas de Hromada, Lukáš, Pumpr kaj Vaněk.

K. HAVLÍČEK BOROVSKÝ: Bapto de caro Vladimír [195]. Legendo el la rusa historio. El la ĉeĥa esperantigis T. Pumpr. Ilustraĵoj de la ĉeĥa nacia artisto Josef Lada. Stafeto, La Laguna, 1953. Reeldono: Praha, 1967 [194].

Por aŭskultantoj de radio-programoj el Prago estis ciklostile eldonitaj tekstoj de la tri elsendataj operoj:

V. BLODEK: En la puto [407]. Komika opero en unu akto. Vortoj de K. Sabina. Esperantigis T. Pumpr. 1949.

B. SMETANA: Vendita fianĉino [408]. Komika opero en tri aktoj. Vortoj de K. Sabina. El la ĉeĥa originalo tradukis T. Pumpr, muzike kunlaboris J. Fousek. 1950.

A. DVOŘÁK: Najado [297]. Opero en tri aktoj. La teksto de J. Kvapil. Esperantigis T. Pumpr. 1950.

KANTARETO [235, 236]. Kompilis kaj eldonis ĝin F. Pytloun. Hradec Králové, 1955.

Z. FIBICH: Poem [151]. Kanto kun teksto en kvar lingvoj kaj muziknotoj. La Esperanta traduko estas de R. Hromada. Praha, 1946.

SUR GRAMOFONDISKOJ APERIS:

La espero - la himno surdiskigita de la Bakule-ĥoro en 1932.

Melankolio - disko kun tri kantoj-poemoj surdiskigitaj de J. Válka kun piana akompano de V. Scheiber: Nur migri (J. Baghy), Aŭtuno venas (B. Studničková), Melankolio (K. Píč). La muzikon komponis V. Scheiber. 1950.

La espero - la himno surdiskigita de la Disman-ĥoro.

5.4. MORAVIAJ ESPERANTO-PIONIROJ

Moraviaj Esperanto-Pioniroj (MEP) estis privata eldonejo de esperantlingvaj libroj en Olomouc. La unua provo estiĝis antaŭ la unua mondmilito en Prago, kiam du junaj juro-studentoj, Jaroslav Mastný kaj Josef Friedrich, eldonis glumarkojn kun tekstoj el la verkaro de Komenský. Sed nur en Olomouc kreiĝis la kolektivo de Jaroslav Mastný, ŝuofabrikanto, Antonín Kudela, juĝeja oficisto, kaj Albín Neužil, lernejestro en la antaŭurbo Neředín. La triopo dediĉis sin al eldonado de Esperanto-tradukoj de ĉeĥaj libroj.

Antaŭ la unua mondmilito aperis la unua eldonaĵo, ĝi estis "Esperantista movado en Moravio" [131]. Post la milito estis la unua "La koboldo Ondra" de Jiří Mahen [315], kiu komencis serion de tradukoj el la ĉeĥa literaturo. Ĝi estis libreto nur kun 42 paĝoj malgrandformataj, sed tipografie bele aranĝita.

MEP laboradis persiste ĝis 1938. Per ilia eldonejo aperis sume 12 beletraj kaj du sciencaj verkoj. Kelkaj el ili estis respektindaj ankaŭ pro dikeco. Ekzemple la verko de Welzl sur 318 paĝoj. MEP estis efektiva kolektivo. Sur la plimulto de iliaj libroj estas ankaŭ kiel tradukinto indikita MEP. Krom la tri nomitaj membroj en la lingvaj taskoj kunlaboris precipe Tonča Mrázková. Ilia elekto de libroj tradukotaj meritas laŭdon senrezervan. Ili elserĉadis verkojn literature valorajn kaj samtempe aktualajn. Ankaŭ la vendadon ili sciis organizi sukcese.

Al la kolektivo de kunlaborantoj estas necese aldoni personon, kiu estis verŝajne la ĉefa tradukanto en la kolektivo de MEP, sed kiu pro sia modesteco ne permesis, ke la eldonantoj indiku lin kiel tradukinton. Li estis Josef Řebíček, finfrekventinto de juro-studoj en Prago, ĉefo de komerca departemento en la fervoja direkcio en Olomouc, esperantisto de la jaro 1918. Li ne ŝatis societan vivon, tamen li dediĉis ĉiun sian liberan tempon al tradukado, preskorektado, administrado. Verkoj tradukotaj estis elektataj precipe de J. Mastný. La netskribaĵojn por la preso kaj preskorektojn helpadis plenumi al J. Řebíček tre oferema animo de la kolektivo Tonča Mrázková, orfino, kiu estis septembre 1942 torturmurdita en la nazia koncentrejo O wi cim. Antaŭ la milito ŝi aktivis ankaŭ en fervojistina Esperanto-rondeto en Olomouc. - (A. d. l. red.)

Kiam "La Progreso" eliradis neregule, ili en aŭgusto 1930 helpis fondi en Prostějov novan gazeton LIGILO. La unuaj du jarkolektoj aperadis ciklostilitaj, de post januaro 1932 presitaj. Redaktata ĝi estis de F. Heikenwälder, komerca oficisto, kiu vidigis grandan talenton redaktoran kaj organizan. Li sciis baldaŭ kompreni ĝeneralajn liniojn de la Asocia agado kaj adapti gvidon de la gazeto al bezonoj de la movado. Estante krome homo akuratema, li sciis eldoni "Ligilon" tre regule kaj en plaĉa aranĝo. En 1938 "Ligilo" estis transdonita al la Asocio, kiu eldonadis ĝin en 1938 kaj 1939.

103

5.5. TRADUKOJ EL ESPERANTO EN LA ĈEĤAN LINGVON

"Laborista esperantismo" de LANTI [298] estis tradukita en la ĉeĥan kaj en kvin aliajn lingvojn.

"Karaktero" [447, 448] de J. M. VAN STIPRIAAN LUISCIUS. Tradukis F. Šilha. Brno, 1921 kaj 1923.

Origine norvega verko de ODD ARNESEN "Per aerŝipo al la norda poluso" [10] aperis en 1929 en traduko de 0. Ginz.

"Mi komprenas fine la radion" [4] de E. AISBERG estis verkita originale en Esperanto kaj tradukita en multajn lingvojn. Ĉeĥe aperis tri eldonoj.

Vidu ankaŭ la redakcian aldonon en la ĉapitro 5.24.3, pri la laste nomita verko legu en 5.26.2. - (N. d. l. red.)

5.6. ORIGINALAJ VERKOJ DE ĈEĤOSLOVAKAJ

PERANTISTOJ

MAJSTRO JAN HUS [242]. La vivo, agado, kondamno kaj morto de l' glorinda martiro. Kompilis Josef F. Khun. Vrsce-Kopidlno (nun Vršce),1905.

SLOVAKOJ KAJ MAGIAROJ [67]. Kelkaj vortoj pri slovaka suferado. Verkis H. K. Bouška. Praha, 1908.

S. SCHULHOF: Kion la vivo alportis [415]. Ĝenevo, 1911. S. SCHULHOF: Per espero al despero [416]. Pardubice, 1911.

S. SCHULHOF: Aŭtunaj floroj [413]. Ĝenevo, 1912. Kelkaj poemoj el la kolekto estas tradukitaj en la germanan.

L. RIEDL: Dum tagoj kaj dum noktoj [385]. Poemoj. Praha,1922.

L. RIEDL: Printempa melodio [397]. Poemo. Nová Paka.

L. RIEDL: Antikva melodio [383]. Praha, 1924. Dek unu kantoj per seneraraj daktiloj pri amatino sur insulo en Adriatika maro.

Beletra verkaro de L. Riedl estas pli ampleksa, vidu pluajn ĝiajn erojn en la indekso [334, 386, 388-391, 398; 399].

V. BREJNIK: Tri rakontetoj [73]. Unua neĝo, Joĉjo, Hieraŭ kaj hodiaŭ. Libochovice, 1923.

A. NEUŽIL: Metodo de manpresitaj ornamaĵoj [33]. Olomouc, 1926.

BARONO MENSOGBABILULO KAJ LIAJ PLEJ BONAJ AVENTUROJ [14]. Libere aranĝis kaj eldonis J. Bednár. 26 ilustraĵoj de Bochořáková-Ditrichová. Sur 12 paĝoj Esperanta-ĉeĥa vortareto. Brno, 1926.

RADIOAMATORA VORTARO KVINLINGVA. Esperanta-ĉeĥa-germana-franca-angla [172]. Kompilis 0. Ginz. Praha, 1927.

FILOZOFIA VORTARO. [233]. Kompilis d-ro S. Kamarýt. MEP, Olomouc, 1934.

F. OMELKA: Aventuroj de Antonio [350]. Brno, 1937. Ĝi aperis ankaŭ en la ĉeĥa, germana (trifoje), bulgara, dana.

J. FILIP: Fino de la mondo [154]. Simbola socia simfonio en tri aktoj. Brno, 1937.

V. HVĚZDENSKÝ (Steleculo): Pro la ĉarma amo, pro la

rava paradizo [213]. Poezio de eterna amo. Vizovice, 1937.

J. V. DOLINSKÝ: Momenta rigardo en la trezorejon de la

slovaka popolkanto [518]. Turč. Sv. Martin, 1948.

M. BENKA: Slovaka popolkanto. Serio de kvar poŝtkartoj laŭ bildoj de la eminenta slovaka artpentristo, Nacia Artisto. Super kaj sub la bildoj estas komencaj versoj de koncerna kanto slovaklingve, sur la adresflanko estas kompleta versa traduko de J. V. Dolinský. Turč. Sv. Martin, 1948.

ĈEĤOSLOVAKAJ POPOLKOSTUMOJ. Serio de dek poŝtkartoj. Aranĝis J. Pavlacký. Veselí nad Moravou, 1950.

F. OMELKA: La Alaska stafeto kaj Kaptitoj de la glacirokoj [349]. Rickmansworth, 1952. Tradukon de La Alaska stafeto en la islanda lingvo disaŭdigis la Islanda Radio en aprilo 1953. La legado estis farata de Stefán Sigurdsson. La verko jam aperis en la ĉeĥa, islanda, germana, bulgara, frisa kaj nederlanda lingvoj.

BES-a ADRESARO DE ESPERANTISTOJ [41-54] estis eldonata de Bohema Esperanto-Servo en Moravany, ekde la 8-a eldono en Potštejn. La unua aperis en 1919 sur 28 paĝoj, la pluaj estis pli ampleksaj. La lasta, 14-a, aperis en 1939. Ĉiu volumeto enhavas plurajn centojn da adresoj de korespondemuloj, pli postaj volumetoj enhavas ankaŭ fotojn de adresatoj. En tre plaĉa tipografia aranĝo eldonadis ĝin Inĝ. L. Berger.

TUTMONDA INTERŜANĜA ADRESARO. Du- aŭ kvar-paĝaj folietoj eldonataj de F. Buhr en Prago. La 1-a n-ro aperis 1926-10-15, la 8-a, la lasta, en aprilo 1948.

KATALOGO DE LA ESPERANTO-GAZETARO [494]. Kompilis kaj komentis ĝin d-ro J. Takács, reviziis kaj kompletigis P. Tarnow. Jablonné nad Orlicí, 1934.

KATALOGO DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-LIBREJO [240], kompilita de R. Hromada, eldonita de la Asocio en 1938. Impona 32-paĝa broŝuro. Interesiĝantoj pri la libroj foliumante ĝin povas facile informiĝi pri la amplekso de merkato de la Esperantaj libroj, pri ilia enhavo kaj prezoj. Neniu fakulo vidinte tian katalogon pri la libroj proponantaj al aĉeto povis nei vivantecon de niaj lingvo kaj movado. Bedaŭrinde nia librovendejo komenciĝis en jaro, kiu signifis finon por longa periodo.

ESPERANTISTA POŜKALENDARO [132-134], redaktita de F. Pytloun, aperis en Hradec Králové trifoje, por 1948, 1949 kaj 1950. Ĝi estis bele presita kaj fortike bindita.

Ni mencias ankoraŭ du ĉeĥlingvajn verkojn, kiuj grave influis informitecon de la publiko pri lingvo internacia kaj pri Esperanto mem:

S. KAMARÝ'T: Internacia lingvo [234]. Praha, 1922.

J. ŠUPICHOVÁ: L. L. Zamenhof [478]. Praha, 1947.

5.7. ESPERANTLINGVAJ RESUMOJ

Zájmy všelidské (Interesoj tuthomaraj), konata revuo redaktata kaj eldonata de d-ro Alexander Sommer-Batěk en Pilzeno en la j. 1911-1914, enhavis esperantlingvajn resumojn en ĉiuj numeroj.

Slunce (Suno), dumonata revuo de la socialista Woodcraft en Praha, enhavis en sia dua jarkolekto (1929) titolojn de la artikoloj ankaŭ en Esperanto kaj en la fino de ĉiu kajero esperantlingvajn resumojn de la numero.

Organo de la slovakaj skoltoj Skaut (Skolto), aperanta en Bratislava, enhavis en la j. 1934-1938 esperantlingvajn resumojn de la enhavo.

Lékařská revue (Kuracista revuo), eldonata monate en Prago (1936-1939), redaktata de MUDr. Boh. Pour, enhavis en ĉiu numero Esperantajn resumojn de la fakaj artikoloj redaktatajn de MUDr. L. Riedl.

Organo de slovakaj turistoj Krásy Slovenska (Belaĵoj de Slovakujo), eldonata en Martin, enhavis en 1947-1951 tekstojn sub la bildoj ankaŭ en Esperanto kaj Esperantajn resumojn de gravaj artikoloj. La Esperantajn tekstojn redaktis d-ro L. Izák.

La komerca ĉambro en Olomouc eldonadis sian libroserion "Biblioteko". La volumetoj ekde la unua ĝis la kvara enhavis resumojn en la rusa, angla, franca. La pluaj volumoj, nome "Disvolvo de elektrizo en orienta kaj norda Moravio", "Esploro de Moraviaj ŝtonminejoj" kaj "Libro pri kuracaj kaj varmaj akvoj Moraviaj" enhavis resumon ankaŭ en Esperanto.

5.8. ĈEĤOSLOVAKA KONTRIBUO AL ESPERANTA

BELETRO

La funda scio de la lingvo ĉe granda nombro de ĉeĥoslovakaj samideanoj kreis nature ankaŭ aktivecon literaturan. Multaj prozaj tradukoj pruvas relative altan nivelon de nia samideanaro sur tiu ĉi kampo. Ni rememoru por ekzemplo, ke ĉeĥoslovaka antologio [93] estas tradukverko de kolektivo 26-membra.

Oni povas nomi elstarajn figurojn, kiuj meritas internacian reputacion.

STANISLAV SCHULHOF estis dezitkuracisto en Pardubice. Liaj tri poemkolektoj [413, 415, 416] el la jaroj 1911- 1912, ĉiu kun dek poemoj, simple kaj sincere rakontas sentojn indajn por rakonti. Lia lingvaĵo estas facila, bele fluanta, formo korekta, esprimmaniero impeta. Lia antologieto el ĉeĥaj poetoj "Bohemaj grenatoj" [414], aperinta post lia morto, pruvas pluan evoluon de liaj esprimpovoj. Kalocsay alte taksis la poezian valoron de tiu ĉi unua nia poeto.

LADISLAV RIEDL aperigis en 1922-1924 tri maldikajn volumetojn [383, 385, 397] kaj en kelkaj gazetoj publikigis forme senriproĉajn versojn kun temoj jen amaj, jen homaranaj, jen priesperantaj. Ne unu el ili estas poemoj, kiuj ĝis nun konservis sian forton elvokan. Precipe pluraj kun priesperantaj temoj estis dum la dua mondmilito legataj aŭ recitataj por konsoli samideanon kaj doni al li pluan fidon je homeco. Kiel medicina doktoro tiu junula poeto estis kunaŭtoro de granda Esperanto-vortaro [83] kaj de frazeologia vortaro [387], multon li publikigis ĉeĥe en la medicina fako, kunredaktis Lékařská revue (Kuracista revuo) kun Esperantaj resumoj.

En la indekso estas sub lia nomo menciitaj 17 eroj, plejparte volumetoj poeziaj, vidu [383-399]. - (N. d. l. red.)

RUDOLF HROMADA komencis verki en versoj jam ne juna. Funda spertulo pri lingvaj problemoj, li kompletece kaj kun sukceso redonas originalajn nuancojn kaj detalojn. Kiel traduktaskojn li ĉiam elektas poemojn iel elstarajn. Li vidigis nekutiman senton por poeziaj valoroj. Tiel rezultis kaj rezultas tradukaĵoj, kiuj estas memstaraj poemoj, respegulante ekvivalente la originalon. Kun la sama sukceso li provis traduki por kantado plurajn kantojn de Smetana, Dvořák, Fibich k. a. kaj aktualajn kanzonojn.

En 1998 Ĉeĥa Esperanto-Asocio eldonis elektitajn tradukaĵojn de R. Hromada sub la titolo "Intima triptiko" [207]. Vidu ankaŭ [77, 151, 166]. - (N. d. l. red.)

MILOŠ LUKÁŠ, gimnazia profesoro en Hradec Králové, poligloto, tradukis multajn prozaĵojn kaj eksterordinare majstre ĉeĥajn poeziaĵojn. Li redonas etoson de la versoj. Lia majstreco estas internacie konata. En Rimportretoj Kalocsay diras:

En lia brila interpreto

Poemoj ĉeĥaj elokventas

Trasento, formo, rimo-meto

Pri versgenio dokumentas.

Kiel ĉefa kunlaboranto de Malík en la "Esperanto-Servo" li kontribuis per tradukoj de multaj malfacilaj tekstoj politikaj kaj ekonomikaj kaj per lingva adapto de tiaj tekstoj. La iam tre bona lingva nivelo en tiu organo estis ofte lia merito. Li posedas talenton verki rapide sen eraroj kaj forgesoj. Netradukeblajn parolturnojn li scias imiti per ekvivalentaj vortkombinoj.

En 1977 Ĉeĥa Esperanto-Asocio eldonis elektitajn tradukaĵojn de M. Lukáš sub la titolo "Kolora kalejdoskopo" [310]. - (N. d. l. red.)

JINDŘICH JEŽEK, Erinazzo, majstro komentubisto, verkisto esperantlingva sur alta nivelo, efektiva poeto. Funda scianto de multaj lingvoj. Krom la ĉefaj eŭropaj lingvoj li sciis ankaŭ la araban, persan, hebrean, ciganan. Esperanton li lernis en Plzeň dum la unua mondmilito, kiam li tie estis finanta sian metian lernadon. Krom la fremdaj lingvoj li studis ankaŭ funde problemojn de la ĉeĥa lingvo. Lia propono pri reformo de la ĉeĥa ortografio estis funde studata de oficiala komisiono, kiu supozis, ke la nomo de la proponanto estas kaŝnomo de glora profesoro. Li verkadis sub la nomo Erinazzo. Li tradukis komplete "Kantojn de sklavo" de Svatopluk Čech. Multaj el ili aperis en La Progreso kaj en Esperantista. En siaj originalaj poemoj li estis sentema lirikisto, kiu iom ŝatis groteskan noton.

FRANTIŠEK OMELKA, faka instruisto en Gottwaldov, esperantisto de post 1932, verkis prozaĵojn, el kiuj libroforme aperis "Aventuroj de Antonio" [350], kaj "La Alaska stafeto" kaj "Kaptitoj de la glacirokoj" [349], tiu ĉi en Britujo. Multaj liaj tradukaĵoj el Esperanto aperis ĉeĥlingve en gazetoj, pluraj liaj originalaj rakontoj en Heroldo antaŭmilita. La prozaĵo "La granda admiralo" restis en manuskripto. Ĉeĥlingve li publikigis multajn rakontojn kaj librojn por infanoj.

TOMÁŠ PUMPR, departementa konsilisto, juristo, kaj lastatempe oficisto ĉe Nacia Komitato en Prago, esperantisto de la jaro 1926. En siaj tradukoj de "Bukedo" [130] kaj "La bapto de caro Vladimir" [194, 195] li uzis du diferencajn lingvaĵojn. Unu por redoni la versojn de Erben, kiu kreadis ilin sub lampo kaj tamen ricevis ekstreme freŝan kvazaŭ konversacian parolon. La duan por redoni la versojn de Havlíček, kiuj gaje kaj moke trilas imitante popolkanton. Tiu fakto sola pruvas profundecon de lia poezia povo. Kaj la traduko de "Majo" de Mácha havas lingvaĵon kvazaŭ fluantan el alia fonto.

Krome li provadis redoni kantojn, ofte popolajn, iam popularajn. Krome li tradukis multon proze. Krome li verkis detalajn studojn pri la gramatiko de Esperanto. Krome li estis diligenta komitatano. Krome li estis oficisto, kiu publikigadis en jura sfero. Por uzo de ministerio li ĉeĥigis el Esperanto la konstitucion de Japanio. . .

Li tradukis ankaŭ tekstojn de la operoj "En la puto", "Vendita fianĉino" kaj "Najado" por disaŭdigo el Radio Praha kaj verkis por tiu celo versajn klarigojn kaj kunligojn inter arioj kaj priskribojn de scenejoj. Multon li tradukis proze kaj verse. Li administris sliparon pri la Esperantaj tradukoj el la ĉeĥa literaturo.

JIŘÍ KOŘÍNEK, laborinto en teksaĵ-distribuo en Brno, ekde 1964 vivanta en Ústí nad Labem, esperantisto de 1922, komencis verki nur post 1945. Li tradukis ne malmultajn poemojn aplikante por tio ankaŭ materialon disponigatan en neologismoj. Tiel li kreis poemojn, kiuj redonas ofte tre komplete idearon kaj formon de la originalo. Li verkis ankaŭ ĉarmajn poemojn originalajn pri temoj el morta kaj viva naturo, per la sama metodo. Li estas fidela kunlaboranto poeta en la ciklostilita "Bulteno de EK en Brno". (Ĝis la menciita foriro el Brno el 1964. - N. d. l. red.) Kelkaj el liaj poemoj estis represitaj el tiu ĉi bulteno en Heroldo sen lia iniciato, aliaj en "Esperanto", Svisa espero, Nederlanda esperantisto. Internacia kulturo, Esperanto en Skotlando, Esperantista.

Li dediĉis sian tradukan arton ofte al tekstoj por kantado kaj li tiel liveris al programoj de la Klubo en Brno tre rimarkindajn verkojn. La broŝuro [94] kun programeroj de la kongresaj koncertoj en Brno [1950] de li redaktita estas publikaĵo unika en Esperanta literaturo.

En 1976 Ĉeĥa Esperanto-Asocio eldonis lian poemkolekton "Vitreroj" [280] ka] en 1980 la EK La Progreso en České Budějovice la poemaron "Skizoj de Usedom" [279]. Vidu ankaŭ [191]. - (A. d. l. red.)

DOLFA BARTOŠÍK, faka instruisto, grafikisto kaj deseg-

nisto, esperantisto de post 1926. Ekzistas liaj multaj lignogravuraĵoj kun Esperanto-motivoj, tre belaj. Li desegnis bildojn por tre sukcesaj glumarkoj kaj poŝtkartoj eldonitaj de la Asocio.

Kiel filatelista specialisto pri la temo filatelo kaj Esperanto, en landaj kaj internaciaj ekspozicioj li akiris vicon da medaloj.

JAN FILIP, pastro, aŭtoro de grandaj vortaroj [160-162], tradukis multajn kantojn, popolajn kaj ekleziajn, kun sento por versa ritmo kaj por redono de la melodio. Li verkis la dramon "Fino de la mondo" [154]. Vidu ankaŭ [152,153, 155-159].

JIŘÍ VÍTĚZSLAV ŠAMLA, oficisto de la radio-stacio en Brno kaj ĝia redaktoro ĝis 1944, ofte parolinta en disaŭdigoj de la Verda Stacio en Brno. Por la disaŭdigado el Brno li tradukis multajn tekstojn, inter ili la operojn "Vendita fianĉino", "La kiso", la operetojn "Sur rozoj sternite" [361] kaj "Pola sango". Ĉe tio li vidigis sian nekontesteblan senton por muzika ritmo kaj versokoloro. Multon li tradukis por la disaŭdigado, krom tio li estas aŭtoro de lernolibroj [459, 460]. Libroforme aperis liaj tradukoj de Averĉenko [11] kaj Bass [12].

ŜTĚPÁN URBAN, profesoro de gitaro en la konservatorio

en Prago, verkas de post 1946 originalajn prozajn rakontojn, kiuj estis plurfoje premiitaj ankaŭ ĉe la universalaj kongresoj. Li verkis ankaŭ muzikon, tre rimarkindan muzikon por Esperantaj tekstoj. Li okupas sin pri astrologio.

La eldonejo Stafeto aperigis lian fablaron kaj satirajn poemetojn sub la nomo "Nova Ezopo" [512]. - (A. d.l. red.)

ELI URBANOVÁ, praganino, esperantistino de post 1946, verkas lirikajn poemojn, ofte eminentajn laŭforme, ofte pri temoj amaj. Ŝia arto vorte esprimi impeton de sentimento daŭre kreskas; ankaŭ ŝia kompreno pri hierarkio de valoroj. Plurfoje ŝi ricevis premiojn ĉe la belartaj konkursoj en la universalaj kongresoj, en 1954 la unuan premion por originala poezio. Sigismundo Pragano nomas ŝin granda promeso por estontaj tempoj.

La eldonejo Stafeto eldonis en 1960 ŝian poemaron "Nur tri kolorojn" [514]. Post la poeto S. K. Neumann ŝi estas la dua esperantisto el Ĉeĥoslovakio, kiun UNESCO akceptis en sian kalendaron de kulturaj jubileoj. UEA 1981 eldonis "El subaj fontoj" [513]. - (A. d. l. red.)

KAROLO PÍČ, olicisto de Distrikta Nacia Komitato en Polička, (nun loĝanta kaj laboranta en la urbo Litomyšl - N. d. l. red.), verkas poemojn originalajn, kiuj estas brilantaj forme kaj plenaj de sentoj poeziaj, ofte kun temoj erotikaj, ofte kun spritaj komikaj eroj. Li estras poezian lingvaĵon, esprimas en siaj lirikaj versoj situaciojn malsimplajn kaj nekutimajn, uzante vortaron, kiu intence evitas tro krudan materialon neologisman. En Esperantista aperis krom liaj poemoj ankaŭ liaj eseoj pri neologismoj kaj pri supersignitaj literoj. Liaj poemoj aperis en "Heroldo", "Esperanto" kaj aliloke. En "Verda voĉo de Doksy" li estis konstanta kaj fidela kunlaboranto. Lia poezio nepre meritus aperon en memstara libro. La poeto posedas tri volumojn manuskriptajn kun sume 222 poemoj (en 1954 - N. d. l. red.).

EVA SUCHARDOVÁ, laŭ posta nomo SEEMANNOVÁ, aktorino, esperantistino de post 1946, verkas poemojn fontantajn el malkvieta koro kaj klerigita intelekto. Ĉe la belartaj konkursoj ŝi estis kelkfoje premiita. Ŝi ne publikigis multon, sed kelkaj el ŝiaj poemoj efikas tre profunde. Reto Rossetti tre ŝatis tion, kion li legis de ŝi. Ŝi famiĝis per la fondo de la artisma kolektivo "Verda ĉaro de Julio Baghy", vidu 5.25.2.

ANTONÍN SEEMANN, aktoro, teatra reĝisoro, sperta verkanto en teatra literaturo, esperantisto de post 1951. En 1954 li sendis al la belarta konkurso tri siajn unuaktajn teatraĵojn: la komedion "Korespondu", la scenon "La spirito mokas" kaj bildon el la vivo de Zamenhof "Mi esperas". La unua ricevis la unuan premion, la du ceteraj laŭdan mencion. A. Seemann estas kunfondinto de "Verda ĉaro de Julio Baghy", ĝia reĝisoro kaj aktoro. Edzo de Eva Seemannová.

JAROSLAV MAŘÍK estas senlaca aplikanto de Esperanto, precipe kiel movada funkciulo kaj tradukanto. Post sia profesio de Esperanta tradukisto kaj parolisto en Radio Praha li estis ĉefo de reklama ateliero, poste teknikisto en patent-retrova fako. Interlingvano (Esperantido - Ž.) de 1929, esperantisto de 1934. Aktivi li komencis en 1938. Li kunlaboris kontribue al pluraj gazetoj kaj lingve ĉe preparo de kelkaj libroj (vortaro, atlaso, gvidlibro, informlibroj pri ĈSSR). Li estas aŭtoro de Esperantaj versioj en komerca [212] kaj filatelista [292, 293] manlibroj, tradukinto de la Konstitucio de Ĉeĥoslovaka Respubliko [276], de Lerneja reformo de ĈSR [300] kaj de alia politika verko. Li ĉeĥigis la armean terminaron de E. D. Durrant (vidu "Esperantista", Praha, 1948). Li tradukis ankaŭ kelkajn ĉeĥajn beletrajn prozaĵojn.

Tio ne estas ĉiuj, kiuj aktivis verkante por la preso. Kompleta listo ja ne estas ebla. Tamen ni ankoraŭ enskribu du nomojn: FRANTIŠEK VANĚK, kuracisto en Nová Role apud Karlovy Vary, kiu verkis plurajn tre bonajn tradukojn kaj eldonis ilin ciklostile aŭ maŝinskribe, kiam post 1951 presado ne estis permesata. JOSEF FOUSEK, eksadvokato en Přelouč, tradukis ne unu kantan tekston kaj kunlaboris kun Pumpr por adapti la versojn al muzikaj bezonoj. Li estis fama per sia zorgemo pri ĝusta akcentado en tradukoj de muzikaj tekstoj.

En postaj jaroj fariĝis konataj pluraj aliaj verkantoj kaj tradukantoj, el ili ni elektas almenaŭ sep nepreterlasindajn personojn:

JANA CÍCHOVÁ estas aŭtorino de poemaro "Kvar sezonoj", el kiu dudek poemoj estis publikigitaj en gazetoj. Proza tradukantino. Kunlaborantino de trideko da Esperantaj gazetoj, precipe pri la temo "Komenský". Parolistino en la Esperanto-enmetaĵoj de la poraŭstria elsendo de Radio Praha. Gvidantino de virina komisiono de Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato. Poligloto, fremdul-gvidistino.

MILDA JAKUBCOVÁ, estinta sekretariino de Latva Esperanto-Asocio (ŝia fraŭlina nomo estis Pirsts), edziniĝinta en Ĉeĥoslovakion, honora estraranino de Slovaka Esperanto Societo, vivis en Brno-Židenice. Ŝi estas aŭtorino de farse gajaj versoj en diversaj gazetoj. Poemkolektoj: Elektitaj versaĵoj [224], Estrado de animaloj [225]. Ŝi kunredaktis la poemaron de J. Rainis kaj la volumon "Latva poezio". Ŝi multon tradukis el la latva literaturo.

VALDEMAR VINAŘ estas aŭtoro kaj reĝisoro de teatraj verkoj, kiu ne evitas ankaŭ poezion kaj prozon. Siajn talenton kaj spertojn li vidigis jam en la 1950-aj jaroj. "Voĉoj el malproksime" [525] estas kolekto de poemoj kaj kantoj de primitivaj popoloj (Ameriko, orienta Afriko, Indonezio). "Ĉeĥaj fabeloj" [524] de li libere prilaboritaj estiĝis ponto por japanlingva eldono (1966). En 1980 estis prezentita lia unuakta kaj unupersona kontraŭmilita dramo "Ĉerande de l' abismo". Samjare li estis premiita ĉe UK en Stokholmo. La menciitaj eroj estas nur parto de lia kreskanta verkaro. La scenejan medion helpas por li venki E. Seemannová, lia sukcesa kunlaborantino preskaŭ en ĉiuj prezentoj okazigitaj en nia lando, (Praha, Ústí nad Labem, Opava, Brno).

JOSEF VONDROUŠEK, bankoficisto nun emerita, sen troigo estas la unua el inter la ĉefuloj de la movado en Brno. Apud lia multaspekta strebado organiza estas grava lia traduka arto, kiun li abunde elprovis interpretante el la ĉeĥa literaturo. Li esperantigis dek ampleksajn verkojn, el ili ses estas libroj de Karel Čapek: "Libro de apokrifoj" [8] (trad. 1969), printempe 1981 kune aperintaj "Rakontoj el unu poŝo" (trad. 1970) kaj "Rakontoj el la dua poŝo" (trad. 1972) [86], plu "Naŭ fabeloj" (trad. 1974), "Milito kontraŭ salamandroj" (trad. 1976) kaj la dramo "Afero Makropulos" (trad. 1977). En la stoko de tradukaĵoj estas ankaŭ "Saturnin" de Z. Jirotka (trad. 1963), "Ondro kaj drako" de V. Dyk (trad. 1964), "Malnovaj ĉeĥaj mitoj" de A. Jirásek (trad. 1978) kaj "Aŭtobiografio de Karolo la IV -a" (trad. 1979).

Tradukado el nacia literaturo necesigas entekstigi ne nur vortan, sed ankaŭ sentan rilaton, kiun tute nature havas ano de tiu nacio, por kiu la originalo estis skribita. Tiun ĉi malfacilan taskon J. Vondroušek scias plenumi vere majstrece.

LUDOVÍT IZÁK estas aŭtoro de multaj poemoj kaj prozaj verkoj. La poemo "Al Altaj Tatroj" estis premiita ĉe la Belarta Konkurso. Lia ĉefverko estas originala kvinakta versdramo "Reĝo de Petra". Plej konata li estas kiel redaktoro de "Esperantisto slovaka" kaj gvida persono de la movado en Slovakio.

PAVEL ROSA estas sperta tradukanto el la slovaka prozo kaj poezio, pluraj liaj tradukoj estas en Ĉeĥoslovaka antologio [93] kaj en Slovaka antologio [A11]. Interalie li tradukis la verkon "Morto de Jánošík" de Ján Botto. Li priskribis historion de la movado en Slovakio [404], kompilis televidan kurson de Esperanto kaj kun František Šatura li estas aŭtoro de lernolibro [461, 462]. En la tagĵurnalo Smena (Skipo) li gvidis Esperanto-kurson, en la semajna gazeto Nedel'a (Dimanĉo) li publikigis rubrikon pri Esperanta literaturo. Li tradukis la dokumenton "Fina akto en Helsinki" [163]. Historio de la movado en Slovakio, ĝia antaŭenmarŝado, sukceso kaj kresko, estas firme ligitaj kun la nomo de Paŭlo Rosa, kiu jam 58 jarojn laboras kun fervoro kaj por li karakteriza eltenemo kaj diligento por la movado.

EDUARD V. TVAROŽEK verkas originale kaj tradukas el slovakaj aŭtoroj. De P. Karvaš estas "Eksperimento de Damoklo" [238] kaj de J. Kákoš "Mohajra plejdo" [232]. El Esperanto en la slovakan lingvon li tradukis verkojn de T. Heyerdahl "Ekspedicio Kon-Tiki" [199] kaj de K. Gibran "La Profeto" [170]. El liaj originalaj unuaktaĵoj estis du premiitaj ĉe la Belarta Konkurso. En 1971, okaze de la prihistoria konferenco en Brno, li prelegis pri historio de la movado en Slovakio. La teksto estas en manuskripto. - (A. d. l. red.)

5.9. PUBLIKAJ KURSOJ

Ĉiujare okazadis publikaj kursoj organizataj de la lokaj grupoj. Jen la ciferoj pri kelkaj jaroj laŭ ricevitaj informoj:

En 1934 okazis 80 kursoj kun sume 1240 partoprenantoj.

" 1935 " 64 " " " 1140 " .

" 1947 " 49 " " " 1040 " .

" 1948 " 96 " " " 2255 " .

" 1949 " 71 " " " 1706 " .

" 1950 " 78 " " " 1651 " .

Alfluo de novaj membroj tute ne respondas al la nombro de kursanoj.

En 1934 kreskis la membronombro je 163.

" 1935" " " " 14.

" 1948" " " " 1217.

" 1949" " " " 943.

" 1950 malkresis la " " 487.

KORESPONDAJ KURSOJ okazis du, ambaŭ ekster nia organizo. F. Buhr en Prago gvidis la kurson laŭ ciklostilitaj tekstoj de J. kaj K. Filip [159] en 1947. F. Pytloun en Hradec Králové en la nomo de tiea klubo gvidis la kurson laŭ presitaj propraj tekstoj [359 ] dum 1948-1952.

Intenco organizi korespondan kurson el la Asocia sekretariejo ne efektiviĝis, ni estis okupitaj per aliaj aferoj.

RADIO-KURSOJ estis disaŭdigataj kvar: Brno 1927 (J. Bednář), Praha 1928 (J. Eiselt), Bratislava 1930, (E. Wanitsek), Brno 1932 (T. Kilian). Resono de la unua estis sensacia, sed la venintaj alskriboj ne estis prilaboritaj por organizaj celoj, ĉar la instruinto ne disponigis ilin. Prilaboritaj povis esti tiuj el la lasta kurso, ili venis ankaŭ grandnombre.

Okazis KURSOJ ANKAŬ POR FAKULAJ MEDIOJ. La enskribon meritas tiuj POR FERVOJISTOJ de fervojdirekcioj en Olomouc, Brno, Hradec Králové, po unu aŭ du en la jaroj 1946-1950, kaj tiuj POR POLICISTOJ okazintaj pres- kaů ĉiujare dum 1925-1935 en la polica lernejo en Prago, gvidataj de Rádek.

Persono de la kursgvidanto Řádek ne estas al ni konata. Kursojn de Esperanto por ĝendarmoj en Prago antaŭ la dua mondmilito gvidis ĝendarma ĉefserĝento Josef Vávrovský. Helpe de Esperanto li studis kriminologion, precipe en Danujo, Pollando kaj Francujo.

Kurso por policistoj okazis ankaŭ en Košice (1924-1925, 50 partoprenintoj) kaj en Brno. Tie la kurson gvidis M. Strejčková-Šamlová kaj la stabkapitano František Drlík la kurson organizis (1929-1930). - (A. d. l. red.)

CENTRA KONSILANTARO DE SINDIKATOJ (ÚRO) enmetis Esperanton en siajn laborlernejojn en 1946 kaj 1947. Poste estis tiuj lernejoj ĝenerale reduktitaj.

KURSON POR KANDIDATOJ DE ŜTATA EKZAMENO pri Esperanto aranĝis Ĉeĥoslovaka Esperanto-Instituto en Prago dum vintro 1922/3 por 67 partoprenintoj, kaj por junularo en aprilo 1934.

Analogan seminarion aranĝis en 1946 Sindikata Laborlernejo en Prago por 89 partoprenintoj.

KIAMANIERE ATINGI, ke el la kursoj eliradu novaj esperantistoj? Kial multaj frekventintoj de kursoj kun sufiĉanta scio de la lingvo ne restas en la vicoj de esperantistoj aŭ baldaŭ perdiĝas el la samideana rondo? En kiu aĝo oni devus komenci la instruadon por eduki konvinkitan esperantiston?

Tiajn demandojn prezentas al si esperantistoj plej ofte nur silente. Malmultaj diskutoj pri tia grava demando estas aŭdataj.

En nia kongreso en Brno 1950 estis dediĉita faka kunveno al kursgvidado. Oni kritike juĝis propagandan valoron de instruado en la lernejoj. Oni asertis, ke la eksstudintoj ofte forgesas, kion ili lernis, kaj maturiĝinte deklaras sin spertaj kaj skeptikaj pri Esperanto. Oni konstatis ofte mirige bonajn rezultojn pro instruado al junuloj ĉirkaŭ 18-jaraj (Friedrich). Opinio pri rezultoj de la Cseh-metodo estis neunueca, oni konsideris malfacila la taskon teni lernintojn kun la bazaj scioj por plua lernado de la lingvo.