Stanislav Kamarýt
Historio de Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio

4. NOVA REKONSTRUO

4.1. UNUAJ PAŜOJ POST LA LIBERIGO

La ministerio por internaj aferoj konfirmis per la dekreto el la 25-a de aŭgusto 1945, n-ro IV-3111-21/8-45-7, ke la Asocio rajtas repreni sian laboron kaj siajn rajtojn surbaze de la jura kontinuigo de la ekzisto. Kvankam ni rajtis en 1945 rericevi la iaman oficejon en la strato Truhlářská, oni ne redonis ĝin al ni. Ĝi estis komprenebla, sed hontinda.

Jam de la 17-a de septembro 1945 funkciis regulaj Esperanto-disaŭdigoj, kiujn enkondukis Radio Praha sur la mezlongaj ondoj laŭ iniciato de Adolf Malík. La ĉiutagaj mallongondaj elsendoj estis inaŭguritaj per prelegoj de Malík kaj Kamarýt la 24-an de septembro 1945.

La unua postmilita regula kongreso de la Asocio okazis en Prago la 20-an de januaro 1946. Ĉeestis 105 personoj el 23 lokoj. La kongreso decidis eldonadi Asocian organon kun nova titolo Esperantista kaj liveradi ĝin al ĉiuj membroj por la jara kotizo 70 Kčs. La gazeton redaktis Kamarýt.

Serĉi novon ejon por la oficejo de la Asocio estis tasko malfacila. Fine ni sukcesis trovi butikon kaj unu ĉambron luitan de samideano Tomáš Balda en la centro de la ĉefurbo (Praha II, strato Malá Štěpánská n-ro 7), kie nia oficejo eklaboris nur en majo 1948. Tie eklaboris Tomáš Balda kiel nia profesia oficisto. Baldaŭ aperis bezono de plua laboranto. La edzino de Tomáš Balda, Marie, akceptis la postenon. Tio daŭris ĝis nia nova likvidiĝo.

En la jaroj 1946 kaj 1947 estis ĝeneralaj sekretarioj Emil Zavadil kaj post li Bohumil Paleček. Unu post la alia rezignis. Ili ne prezentis al si, ke funkcio en la komitato de la Asocio postulas tre altan valoron laboran kompense al la gloro el la funkcio eliranta. Ankaŭ tiu ĉi detalo ilustru la gradon de danko, kiun meritas la kunlaborantoj ĉiam.

De la jaro 1948 ĝis 1952 (likvido de la Asocio) ĝenerala sekretario estis Jaroslav Mařík.

Post la oficiala rekono pri la jura kontinueco de sia ekzisto ankaŭ dum 1939-1945 la Asocio rericevis sian librovendejan koncesion, gravan por la ekonomia vivo de la organizaĵo. Tamen ne estis rericevita la libroeldona koncesio.

Fine de la jaro 1945 EAĈSR havis 766 membrojn. En 1949 ĝi havis jam 3955 kaj la Slovaka Esperanto Societo (SES) 750 organizitajn membrojn, sume ĉirkaŭ 4700 en nia lando. La Klubo en Praha en 1949 havis 511 kotizantajn membrojn (rekordo).

Inter 1945 kaj 1952 ekzistis en nia lando 150 lokaj grupoj kaj rondetoj kun aŭ sen organiza interligiĝo kun EAĈSR, kvankam ne ĉiuj dum la tuta periodo.

En 1950 estis en 98 lokoj de la ĉeĥa landparto organizita agado de esperantistoj: 58 filioj de EAĈSR kaj memstaraj kluboj, 30 rondetoj kaj Esperanto-fakoj ĉe sindikataj kultur-kluboj plus 10 interes-rondetoj en lernejoj, en la slovaka landparto 12 lokaj grupoj kaj 2 gimnaziaj studrondoj - sume en 112 lokoj en unu jaro. Ĝi estis elokventa fakto pruvanta vivantecon de la movado en nia lando.

Ĉeĥoslovakio atingis la plej altan nombron de komitatanoj en UEA el ĉiuj ceteraj landoj: kvar. Ili estis J. Mařík, F. Pytloun, E. V. Tvarožek kaj J. Vondroušek.

Bone ekfunkciis la nove kreita sistemo de regionoj perantoj de la Asocio. En la propagando estis farita grava laboro, i. a. per publikaj paroladoj, gazetaro, flugfolioj kaj per praktika servo. La Asocio akiris bonan ekonomian bazon.

Kelkajn jarojn post 1945 la Asocia sidejo troviĝis ĉe la oferema kaj laborema samideano František Slavík en Praha XIX (Dejvice). En la strato Malá Štěpánská la Asocio ekposedis duĉambran oficejon kun tuttaga deĵoro de du salajrataj oficistoj (geedzoj Balda) kaj parte salajrataj librotenisto kaj redaktoro.

Ĝiaj du kongresoj post 1945, en Liberec (1949), patronita de la ministro V. Kopecký, kaj en Brno (1950), estis imponaj manifestacioj. Bone funkciis la Instituto de Esperanto-Servo [vidu 4.4.]. La ministerio por informado havis Esperantan subsekcion kun deĵoranto A. Malík, en 1949 la dua ĝia laboranto fariĝis M. Lukáš.

La Asocia gazeto Esperantista (1951, n-ro 3) resumis la situacion: "Milo da kongresanoj en Brno, sep mil afiŝoj pri tiu kongreso, 440 kursanoj en ĉiujaraj kvar someraj Esperanto-lernejoj, kelkcent partoprenantoj en 13 regionaj kunvenoj, pli ol dumil esperantistoj vojaĝintaj en jaro 1950 por eksterklubaj entreprenoj. Tio estas fakto elokvente pruvanta vivantecon de la movado." L. K. (Ludoviko Kökény) en Budapeŝta "Hungaro vivo" (1969, n-ro 1, p. 26) rezonas: "Mi - kiel historiisto de Esperanto - bone memoras, ke antaŭ dudek jaro Ĉeĥoslovakio estis la plej forta bazo de Esperanto en la tuta mondo." - (A. d. 1. red.)

4.2. SLOVAKA ESPERANTO SOCIETO

Post la liberigo slovakaj semideanoj kreis proprajn instituciojn. Komence de la jaro 1946 Ernesto Váňa en Žilina aperigis la gazeton "Esperantisto Slovaka" kaj la 5-an de majo 1946 estis fondita "Slovaka Esperanto Societo" - SES (Slovenské esperantské sdruzenie), kun la sidejo en Bratislava. La unua prezidanto fariĝis Pavel Rosa. Ĝia organiza fako en Trenčín eldonadis por la Societo la oficialan bultenon "Informoj de SES".

La aperado de "Esperantisto Slovaka" estis neregula, en 1946 aperis nur du kajeroj. Tial en 1947 ĝi transiris al Trenčín, kie ĝin eldonadis Ján Lamačka. Li redaktis ĝin kune kun E. V. Tvarožek. Jam fine de 1947 estis en Martin fondita "Slovaka Esperanto-Instituto", kiu celis unuavice eldonan agadon. Ĝi do transprenis eldonadon ankaŭ de "Esperantisto Slovaka" ĝis la fino de 1951, sub la redakto de E. V. Tvarožek kaj d-ro L. Izák.

La movado promesplene evoluis, la eldona agado estis rimarkinda, novaj grupoj formiĝis, la membro-nombro de SES kreskis ĝis 665 en 1948. La 1-a Slovakia Esperanto-kongreso okazis en Martin (1947-97-12/13) - 130 partoprenintoj), la 2-a en Koŝice (1948-0S-21/23 - 250 partoprenintoj), la 3-a en Bratislava (1949-07-30/0S-0l - 300 partoprenintoj). Merite de Ján Lamačka ekestis en Trenčín la unua Esperanto-muzeo en Ĉeĥoslovakio (1950-05-21).

Kiam ekestis utile adaptiĝi al aliaj tutŝtataj organizaĵoj, oni povis uzi la statuton de la antaŭmilita Asocio kaj SES en 1950 eniris en EAĈSR kiel Slovakia sekcio, konservante komplete sian aŭtonomecon, eĉ la nomon, tamen estante regula parto de la unueca tutŝtata organizaĵo.

Post la dua mondmilito en Ĉeĥoslovakio agis du esperantistaj organizaĵoj: EAĈSR agade ampleksanta la tutan ŝtaton kaj SES agade etendanta sin nur en Slovakio. La statuto de SES estis aprobita de la komisiitejo por internaj aferoj en Bratislava (1946-04-24) per la dekreto 14 599/6-III/3-1946. La konvencio farita en Brno (1946-10-28) inter reprezentantoj de ĉeĥaj kaj slovakaj esperantistoj taskis, ke por Slovakio restu SES kaj la tiama EAĈSR fariĝu Ĉeĥa Esperanto-Asocio por la ĉeĥaj landoj kaj ili kune formu novan EAĈSR, kiu estu tegmenta organizo. La ĝenerala kunveno de SES en 1947 akceptis la konvencion, iom poste, nur en la 7-a kongreso de EAĈSR (Liberec, 1949-06-4/6), en la ĝenerala kunveno de EAĈSR estis la konvencio akceptita ankaŭ, sed jure ĝi ne ekvalidis. La kongreso ne pritraktis la koncernan statut-ŝanĝon de EAĈSR, kiu estis jure necesa por validigi la menciitan konvencion - (A. d. l. red.)

4.3. TEMA DIVERĜO

Nia laboro estis, estas kaj estos ĉiam tre diversflanka. Tial pri la sukcesoj akiritaj dum la unuaj 50 jaroj la aŭtoro ne plu povas rakonti laŭ ilia sinsekvo en la tempo kaj reciproka dependo de diversaj faktoj. Li preferas redoni la faktojn tabelforme, tamen kronologie.

Ordigante la manuskripton ni aranĝis la supre aluditan teman diverĝon al tridek facetoj. Tamen, ĉar la teksto pri la gazetoj el la jaroj 1918-1939 dense ligiĝas al la movadaj okazaĵoj en la 1930-aj jaroj, ni enmetas la tekston pri la gazetoj en la ĉapitrojn 2-an (2. 8.) kaj 4-an (4. 4.) - (N. d. l. red.)

4.4. ESPERANTO-GAZETOJ EN LA POPOLDEMOKRATIA RESPUBLIKO

Esperantista" - revuo por Esperanto en Ĉeĥoslovakio aperadis en 1946-1951. Ĝi estis posedaĵo kaj eldonaĵo de la Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka Respubliko. La gazeton ricevadis ĉiuj membroj pagintaj sian membran kotizon (1946-1949 Kčs 70, 1950-1951 Kčs 100 ). Tiu aranĝo, komencita per senpaga liverado de la Bulteno en 1933, montriĝis tre efika. La membronombro daŭre kreskis kaj la financa rezulto de la gazeto estis grava helpo financa. La gazeton redaktis Stanislav Kamarýt helpata de s-anoj Hromada kaj Ginz, simile kiel Hromada dum la redaktado de "La Progreso" estis helpata de Bouška, Ginz kaj Kamarýt. Ĉiu numero ampleksis 12 paĝojn (formato A4). Kiam estis oficiale reduktita la paperkvoto por la gazeto, la paĝonombro far iĝis 8. Tiam klopodis la eldonanta Asocio pligrandi la paĝonombron per aldonaj paĝoj pri la ĉefaj organizaj okazintaĵoj.

La gazeto "Svisa Espero" (sept.-okt. 1949) taksis nian organon kiel la plej interesan el la landaj organoj laŭ la vidpunkto de riĉeco de "lokaj informoj". (La dua estis British Esperantist, la tria Svenska Esperanto-Tidningen, la kvara Dansk Esperanto-Blad.)

"ESPERANTO-SERVO" - aktuala bulteno de Praha, komplete esperantlingva, celis informi la eksterajn landojn pri la politikaj, kulturaj kaj ekonomiaj faktoj, okazintaĵoj kaj vidmanieroj en nia lando. La bultenon redaktis Adolf Malík helpata de Miloš Lukáš, eldonadis ĝin "Instituto de Esperanto-Servo" en Praha, starigita kiel fako de la Asocio kun permeso de la ĉeĥoslovaka ministerio de informoj, kiu disponigis al ĝi monajn rimedojn kaj kontrolis ĝin. La bulteno aperadis de oktobro 1948 ĝis decembro 1951, monate; entute aperis 35 numeroj. Komence ĝi estis dupaĝa, poste kvarpaĝa (formato A3) sur biblia papero, kun ilustraĵoj. Ĝi kolektis dum tiuj tri jaroj respektindan materialon pri la landoj de Ĉeĥoslovakio - konsistantan el regadaj, administraj, ekonomiaj metodoj kaj atingoj. Ĝi aperadis en 5000 ekzempleroj, kiuj estis senpage dissendataj al eksterlando kun la sola peto al ricevantoj: konfirmi iam kaj iam la ricevon. Tiun amason da ekzempleroj dissendis la ĉeĥoslovakaj esperantistoj individue, mem afrankante la sendaĵojn. Foliumante tiujn tri jarkolektojn nun, oni ne povas ne admiri la grandskalecon de tia uzo de Esperanto por informi pri popoldemokratiaj vidmanieroj. Da leteroj kaj aliaj konfirmoj el eksterlando venis ĉirkaŭ du mil. Sed tiu ĉi nombro neniel estas mezuro por la resono kaŭzita de la gazeto. El ĝi aperadis tradukoj - kaj ilian resonon oni povas taksi nur tre malfacile. Sensacia laŭ tiu ĉi vidpunkto estis la sukceso de rakonto "Parolas patrino" de Jiří Marek. Tiam venis tiom da mendoj, ke estis bezone aperigi la duan eldonon; aperis tradukoj en la islanda, ĉina kaj dana lingvoj.

"ESPERANTISTO SLOVAKA" - 1946-1951 - monata gazeto kun 16 paĝoj ĉiunumere, formato A5; fondita ĝi estis de Arnošt Váňa en Žilina, la 2-an jarkolekton eldonis Ján Lamačka en Trenčín, ekde ĝia 3-a jarkolekto eldonadis ĝin Slovaka Esperanto-Instituto en la urbo Martin, sub redaktado de E. V. Tvarožek kaj d-ro L. Izák, preskaŭ ekskluzive en Esperanto, presita sur kreta papero kun multaj ilustraĵoj. Multaj el ĝiaj paĝoj estas dediĉitaj por informi pri pejzaĝoj kaj folkloro de Slovakujo. Elstaraj estas la prilingvaj artikoloj verkitaj de J. V. Dolinský, samkiel liaj

versaj tradukoj. Al la gazeto ofte kontribuis ankaŭ Milda Jakubcová.

"KULTURA REVUO". - La slovaka komisiitejo por informoj kaj klerigo en Bratislava eldonadis slovaklingvan revuon Kulturná revue. De post ĝia 10-a numero, en 1950, la komisiiitejo komencis eldonadi ĝin ankaŭ esperantlingve, ciklostilitan sur tre taŭga papero, en kajeroj po ĉirkaŭ 20 paĝoj, sub la titolo "Kultura Revuo". Ĝia celo estis simila al tiu de la "Esperanto-Servo", sed turnita pli al literaturo kaj formaj artoj. La Esperanto-eldonon redaktis Imro Havaš. Ĝi ĉesis en oktobro 1951.

"AŬRORO". - Poselství svobody. - Ústřední orgán Homar-Gvardio (Mesaĝo de Libereco. - Centra organo de Homar-Gvardio). Ĝia posedanto kaj eldonanto estis "Homar-Gvardio" en la urbo Vizovice. La ĉefredaktoro estis Vítězslav Eduard Hvězdenský. La eldonaĵo komencis aperadi en 1945, jare 4 numeroj po 4 paĝoj (formato A4). La lasta numero aperinta en 1948 estas indikita kiel la unua numero de la 4-a jarkolekto. Ĝiaj tekstoj estis plejparte ĉeĥlingvaj, polemikis kontraŭ la Asocio kaj kontraŭ la laborista "Kulturo" aperanta en Pilzeno. En tiu ĉi eldonejo aperis krome ĉeĥa lernolibro Učím se esperanto (Mi lernas Esperanto) kun tiu ĉi gramatika eraro en la titolo mem. La eldoninto vivas nun en Jugoslavio.

"VERDA VOĈO DE DOKSY" estis ciklostilita bulteno de la "Somera Esperanto-Kolegio" en la urbo Doksy. Ĝi estis redaktata de Antonín Slanina en Esperanto, en la ĉeĥa kaj slovaka, komencis aperadi ĉiutage dum la daŭro de la "Kolegio" 1947, kaj de post la 1-a de oktobro 1947 monate, dum la kursaro 1948 ree ĉiutage (t. e. 12-foje), poste, inter la kursaroj, laŭ bezono, por resti en kontakto kun la kursanoj kaj por organizi aliĝojn. Tiel ĝi fariĝis unika ĉiutaga ĵurnalo esperantista. La unuopaj numeroj estis plej ofte kvarpaĝaj. La bulteno aperadis ankaŭ, kiam la kursaroj okazadis krom en Doksy ankaŭ en la urboj Svit kaj Poprad (tie aperis sole du numeroj). Nur kiam la kursaro okazis en la urbo Kost (1953), la bulteno ne povis aperadi. Dum la kursaro en 1954 permesis la distrikta instanco eldoni sole kvar numerojn. La enhavo de la bulteno estas instrua, amuza, organiza. Ĝi superas plurajn gazetojn ankaŭ per tio, ke ĝi estis efektive legata de ĉiuj ricevintoj.

"BULTENO DE EK EN BRNO", komencita en 1952, estas modesta, plej ofte dupaĝa, sed plenŝtopita per novaĵoj el la movado loka, landa kaj ekster landa. Ĝi daŭras ĝis nun, en januaro 1981 aperis la 143-a numero. La redaktoro estas Josef Vondroušek, prezidanto de la Klubo, en la lasta jardeko kune kun Zdeněk Hršel, sekretario de la Klubo.

Krom la supraj kompletigoj la redakcio aldonas: La Klubo en Brno eldonadis 4-paĝan "INFORMAN BULTENON DE EK BRNO" ankaŭ komence de la jaroj 1930-aj, kiam "La Progreso" ĉesis aperadi pro financaj malfacilaĵoj. La celo estis la sama kiel en 1952: informi kaj kontaktigi ĉiujn klub-membrojn. Tiam aperis sume 14 n-roj, redaktis ilin Inĝ. Ernesto Sonnenfeld, elmigrinta en 1938 al la Urugvaja Montevideo.

"BULTENO DE EK EN PRAHA", 1951-1965, redaktata de Josef Vítek - vidu 5.25.1.

"INFORMILO HANÁ-JESENÍKY" aperadis en Olomouc. La unua numero devenas el novembro 1946, ĝi aperis antaŭ la unua regiona konferenco esperantista en Olomouc, (1946-12-15]. Sep numerojn eldonis Vlastimil Blažek, regiona peranto, sur la ceteraj ekde decembro 1948 estas notite kiel eldonanto Esperantista Societo en Olomouc. Dum pluraj jaroj pri la Informilo zorgis redakte kaj teknike precipe la prezidanto de la Societo, JUDr. Vladimír Mohapl. La 45-a n-ro, verŝajne la lasta, aperis en decembro 1961.

"PACDEFENDANTO" de Rudolf Burda - vidu 6.2.

"NIA SPEGULO" aperadis en 1955 sub redakto de Ján Lamačka en Trenčín.

Plu mi supervide mencias la titolojn de junularaj eldonaĵoj el la jaroj ĉirkaŭ 1955. (La redakcio laŭ sia eblo la liston kompletigas per kelkaj bazaj informoj kaj tempe ŝovas la supervidon ĝis 1961 por fari la informon kompleksa.)

"VOKAS VIN PRAHA", 1950-1951, sume 12 numeroj plus 3 "Fulmcirkuleroj", redaktoro Jan Neumann.

"INFORMAČNÍ LIST - OBĚŽNÍK" (Informa folio - Cirkulero), 1950-1951 en Opava, sume 13 numeroj, redaktoro Jaroslav Kuzník.

"JUNULARO, AGU!" daŭrigis la laste nomitan cirkuleron ekde la 14-a ĝis la 18-a numero ankaŭ en Opava, redaktoro Jaroslav Kuzník, la numeroj 19-a ĝis 28-a (1952) eldoniĝis en Gottwaldov sub la redakto de Rudolf Němec kiel la organo de la junular-movado.

"ESPERANTA VORTO", 1951-1953 en Lanškroun, sume 15 numeroj, redaktata de Jan Werner, komence ankaŭ de Josef Cink.

"ESPERANTO-JUNULARO" en České Budějovice, en 1952 aperis 6 numeroj redaktitaj de la komitato de la junulara grupo frunte kun Vladimír Novotný.

"FRATECO", 1951-1955 en Trebíč, sume aperis pli ol 20 numeroj. La redaktoroj estis Josef Bublan, Pavel Sittauer kaj Theodor Kilian.

"VOĈO DE ESPERANTO-RONDETO DE LA GIMNAZIO EN KEŽMAROK" aperis kiel unufolia cirkulero en 1951. Post du numeroj ĝin daŭriĝis la slovaklingva Prakovský esperantista (Esperantisto de Prakovce), redaktata de Vlastislav Pindroch, kaj la esperantlingva cirkulero por progresintoj "Juna Voĉo" eldonata en Poprad kaj redaktata de okmembra koletivo, en kiu estis plej konataj Milan Neubeler, Ján Slivka kaj Milan Zvara. Kelkaj numeroj (1952) portis la titolon "Verda Voĉo". En 1954 transprenis eldonadon de la cirkulero en Prakovce la Esperanto-rondeto en Svit kaj la titolo ŝanĝiĝis al Svitovský esperantista (Esperantisto de Svit). Redaktis ĝin Júlia Kaczorová. En la numero 1/1955 estas menciite, ke "laŭ interkonsento de Esperanto-rondetoj ĉe la sindikataj uzinaj kluboj (ZK ROH) en Prakovce, Svit kaj Bratislava la estonta numero aperos sub la titolo "Sindikata Esperantisto". Pri ĝia sorto mankas ĉe ni informoj, sed estas fakto, ke en 1955 finiĝis aperado de la supre menciitaj Slovakiaj junularaj cirkuleroj.

"TAGIĜO", eldonaĵo de Esperanto-sekcio ĉe la Kultur-Domo de Petr Bezruč en Opava, komenciĝis frue en 1952, do en la tempo, kiam "Junularo, agu!" estis eldonata en Gottwaldov. Post ties ĉesigo, de post 1952-10-27 (Interbabilado en Ostrava), "Tagiĝo" ekde la 7-a numero fariĝis nova organo de la junular-movado. Ĝis la 11-a numero redaktis ĝin Vlastimil Novobilský, de li la redaktoran funkcion transprenis Jaroslav Kuzník (1953-1956), daŭrigis Jaroslav Mařík (1957) kaj Jan Werner (1958). Sume aperis 42 numeroj, en la lasta jaro po 25 paĝoj, ilustritaj.

"FAJRERO" estis daŭriganto de "Tagiĝo", do samkaraktera, kvankam portanta anoncon "bulteno de junaj esperantistoj en la Ostrava-regiono". Eldonadis ĝin en 1959-1961 Esperanto-fako de la sindikata uzina klubo de la ferfabrikoj (TZ VŘSR) en Třinec. Sume aperis 18 numeroj, la redakton faris Jan Werner (responda) kaj Jan Pomykacz, en 1961 ankaŭ Jaroslav Novotný, administranto estis Vlastimil Kočvara.