Ĉeĥa Literaturo en Esperanto

* Česká literatura v esperantu * Czech literature in Esperanto *

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

SOMERA ESPERANTO-TENDARO Lančov

Vidu Esperantan enciklopedion Vikipedio

 


 

 MILOŠ HORANSKÝ

(Jan David)

 

Multfoje en pasintaj jaroj (22) aŭdiĝis el ondoj de Radiostacio "Libera Eŭropo” la voĉo emocie recitanta fragmentojn aŭ tutan kolekton de unu poemverkaĵo. Ĝi nomiĝis "Manoj de Goljato” kaj priskribis per emocie senmezure forta maniero la tagojn post 21. aŭgusto 1968. Eble pro tio estis sub la poemo anstataŭ ĝusta nomo de l' aŭtoro nur lia pseŭdonomo - Jan David - kaj eĉ la redaktoroj mem de la "Libera Eŭropo” - ne havis imagon, kiu post ĝi kaŝiĝas. Ja, ili finfine supozis, ke la poeto estas jam morta.

Hieraŭ en la poetika kafejo praga Viola” okazis unu pli malgranda sensacio: oni trovis la aŭtoron. Li aperis antaŭ la publiko kaj laŭte diris sian nomon: Miloš Horanský. Ni konis lin dum tiuj 22 jaroj forpasintaj kiel teatroreĝisoron, poeton, ĉeokazan literaturiston kaj organizatoron. La Manoj de Goljato” apartenas sendiskute al tio la plej bona, kion li verkis, ĉar, kiel li hieraŭ mem diris, ĉi tiuj versoj elfontis el timo kaj senpoveco...”

Zemědělské noviny 11.9.1990

 

LA MANOJ DE GOLJATO (tr. Jana Cíchová)



 

 


Ĉeĥa Esperanto Asocio