Jaroslav Haek
Supo por
malriĉaj infanoj
Princo
Roberto estis tre humana homo. Iun tagon li ekdecidis fondi en la vilaĝo,
en kiu li havis kastelon, sup-institucion por malriĉa lerneja junularo,
sekve li konstruigis per granda kosto pavilonon kaj el Vieno li mendis
transporteblan militkuirejon. Kiam la kuirejo alvenis, la princino surgenue
petis lin, ke li rezignu pri sia intenco. Sed la princo diris: "Ne,
princino, mi mem kuiros terpoman supon por tiu aĉularo." Poste petis
lin ankaŭ la frato de l' princino, grafo Manhard, ke li lasu tion,
ĉar tio estas maldigna por princo.
Sed
princo Roberto ekkriis, ke li kuiros la terpoman supon mem kaj ke li estas
kompleza kiki ĉiun, kiu volus lin deturni de tio. Princo Roberto estis tre
humana sed ankaŭ tre incitiĝema homo.
Tiel
okazis, ke iun tagon oni florkronis la pavilonon kaj la transporteblan
militkuirejon per freŝa pinglobranĉaro, super la pavilono levis
surskribon: ,Dank' al Dio", en la branĉaron enplektis standardetojn
kaj dukolorajn rubandetojn kaj la ĉefa ĉambristo staris ĉe la
forno kaj hejtis vestita en frako, kun cilindra ĉapelo sur la kapo. Tiel
deziris tion princo Roberto.
Li
mem do senpacience rigardis tra fenestro, ĝis la ĉefa ĉambristo
demetos la cilindran ĉapelon de sur la kapo kiel signo de tio, ke la akvo
jam bolas kaj ke estas tempo, por ke Lia Ekscelenco senŝeligu terpomojn.
Tio nome estis la programo de la princo.
Fine
las princa moŝto eliris el la kawstelo kaj paŝis serioze kaj digne
al la pavilono, antaŭ kiu staris la militkuirejo.
Tie
vilaĝestro estis tre okupita per tio, ke li pugne fosis sub la ripoj de
kelkaj malriĉaj infanoj, kiuj neglektante Lian Ekscelencon havis
ankaŭ en tiu ĉi momento la fingrojn en la nazo.
Sed
la vilaĝestro sciis kio decas. Li ordonis al ĉiuj 23 malriĉaj
lernantoj en la vilaĝo, ke ili voku "Vivu!" al la princa
moŝto, ĵetis supraĵan rigardon, ĉu ili estas lavitaj kaj
signis al policano Pazourek, kiu bruligis brulŝnuron ĉe la unua
bombkanono kaj rapide saltis al la alia. Du pafbruoj ektondris kaj la princa
moŝto eliris al la fumo, kiu ŝvebis super la bombkanono. La infanoj
kriegis surdige. La princa moŝto afable mansvingis kaj eksidis antaŭ
la militkuirejo. Du lakeoj donis al li terpomon. En blankaj gantetoj la princa
moŝto senŝeligis ĝin, ĵetis en kaldronon kun bolanta akvo.
La infanoj ne plu povis kriegi pro ĝojo, ĉar ili raŭkiĝis
kaj Lia Ekscelenco komencis senŝeligi alian terpomon. Denove li
ĵetis ĝin en la kaldronon; nova ĝojkrio aŭdiĝis.
Princo Roberto leviĝis kaj ekparolis: "Vi infanetoj ĝoji, manĝi
supo kaj esti ĝojaj, ke mi vin kuiri. Vi infanetoj rememoris al vi, ke via
princino, mi esti via patrino, ke vin..." Denove aŭdiĝis
ĝojkriego kiel signo de tio, ke faras al ili grandan plezuron, kiam Lia
Ekscelenco tiel bele esprimas sin.
"Vi
infanetoj, mi esti hodiaŭ la plej bona monumento via ke mi kuiri,"
daŭrigis la princa moŝto digne. "Vi fari ham ham el la bona
supo, kiun mi terpomigis. Preĝi por Dio ĉe mi!"
Persona
ĉasgardisto alkondukis jam ĉevalon al la princo, Lia Ekscelenco
fortrotis al arbaro, kaj lakeoj kaj la ĉambristo foriris fiere en la
kastelon.
La
vilaĝestro ŝovis gantojn en poŝon kaj rigardis la 23
malriĉajn infanojn, poste la komunuman policanon Pazourek, poste li
rigardis en la gantojn, ĉu tamen eble tie io estas, post kio li turnis
sin al la komunuma konsiliano Veĝina per vortoj:
"Jes,
sed kiu nun finkuiros la supon por la kanajlaro?"
"Pazourek
kaj la infanoj finsenŝeligos la terpomojn," diris la komunuma
konsiliano Veĝina.
"Pazourek,
mi ordonas al vi kuiri do la supon, kaj vi, knabinoj, finu la
senŝeligadon de la terpomoj!"
Li
foriris kun la konunuma unua kaj dua konsilianoj kaj lasis la policanon kun la
infanoj sola.
Estis
nepriskribeble varmege, kaj la policano Pazourek severe rulis la okulojn kaj
insultis la infanojn.
"Mi
ne regalus vin per supo! Lia Ekscelenco ankoraŭ faros frandenulojn el
vi!"
Li
kunmetis la supon el provizoj sur la tablo kun solideco de maljuna soldato,
fumante pipon. Nun jam la knabinoj senŝeligis ĉiujn terpomojn, kaj
Pazourek turnis sin ĉe la kaldrono, viŝante per maniko la abundan
ŝviton de sur la frunto. Subite li haltis en la kirlado kaj kiel fulmo
traflugis lian kapon ideo. Li ekrigardis la knabojn, kiuj petolis sur gazono
antaŭ la pavilono, kaj ekkriis en la grupon: "Malina, venu ĉi tien!"
Nenion
malbonan supozante stariĝis Malina antaŭ Pazourek. "Ci bubo
damnita!" ekkriis Pazourek al li, "hieraŭ mi vidis vin sur la
komunuma kampo pluki guŝojn. La monpuno estas unu ormonero. Donu al mi unu
kronon kaj alvoku la fraton Joĉjon. Joĉjo, bubo damnita, ĉu vi
scias, ke vian fraton Karlon mi arestos, hieraŭ li plukis guŝojn. La
monpuno estas unu ormonero. Unu kronon li ricevis de la princa moŝto, vi
ankaŭ havas unu kronon, kaj danku al Dio, ke ni havas tian bonan princon.
Kiu anstataŭ vi, fiknaboj, pagus la monpunon? Tiu ĉi krono de Karlo
kaj jen tiu ĉi krono de vi, Jocjo, estas ĝuste la ormonero. Sed kiam
mi ankoraŭfoje vidos vin pluki guŝojn, tiam mi fermos vin en stalon
ĉe la oficejo, kaj vi malsuprenigos la pantalonojn kaj kanvergo havos
festenon. - Ŝteli estas, infanoj, granda peko. Mi pardonas al vi, kaj vi,
Joĉjo, kuros por duonbotelo da sekalbrando, kaj Karlo kirlos la
supon."
Pazourek
kontente sidigis sin sur la herbon. Poste Joĉjo alportis duonbotelon da
sekalbrando, Pazourek rimarkinde sattrinkis, alvokis ĉirkaŭ sin la
infanojn kaj parolis al ili longe, kiel ili devas estimi sian nobelaron.
"Tiu ĉi nobelaro estas de la Dio mem, fiuloj!"
Kaj
sendis por ankoraŭ unu duonbotelo da sekalbrando.
La
suno estis alte sur la firmamento, kaj Pazourek demetis siajn botojn. Poste
kuŝiĝinta sur la herbo oportune li ekdormis ĉe la kaldrono, dum
la atendantoj de la princa terpoma supo komencis ludi je "rabistoj".
Sed
la bruo ne vekis Pazourek; cetere la rumoro malproksimiĝis, ĉar la
"rabistoj " moviĝis al arbaro.
Estis
tagmeze, kiam la princa moŝto estis revenanta el la promenrajdo hejmen en
la kastelon.
Lia
unua rigardo falis sur la forlasitan militistan kuirejon kaj malplenan
pavilonon.
El
la kaldrono leviĝis vaporo, estis aŭdebla la sono de bolado, kaj el
la kaldrono elstaris kaj saltetis botoj de la komunuma policano Pazourek, kiun
la princa moŝto per kiko vekis, ĉar li ja estis humana, sed
ankaŭ tre incitiĝema.
Kaj
el profunda veturvojo super la deklivo, kaŝitaj de prunela arbedaro, kun
plezurego en la koro la fratoj Malina rigardis la botojn en la kaldrono kaj la
tutan scenon, samkiel artisto rigardas sian verkon, kiu estis honorita per la
unua premio.
Tiu
rigardo kompensis al ili la perdon de du kronoj.
La
princa moŝto senprokraste likvidis la sup-institucion, kaj kiam lia
bofrato, grafo Manhard, tre bonkora sinjoro, renkontis foje en arbaro la
komunuman policanon Pazourek, demandis lin kun intereso, kiel ili kuiris la
unuan kaj lastan terpoman supon.
"Grafa
Moŝto," diris sincere Pazourek, "estis terure. Se estus tie vi,
tiam vi certe mortaĉus...!"
(Tradukis Jiĝí Patera)