JAROSLAV HAŠEK
FATALA KUNSIDO
DE LA SENARMIGA KONFERENCO
En
San-Francisko atendis lamulon Thomas Hawkins jakto, por lin ventumi sur salaj
akvoj de Pacifiko en la tuta tempo, dum kiu la senarmiga konferenco, kies li
estis prezidanto, faris por si specialan devigan libertempon.
La
kuracistoj zorgantaj pri unuopaj membroj de la senarmiga konferenco konstatis
ĉe plimulto da ili mallakson, simptomon, kiu akompanas melankolion, kapdoloron
en la nuko kaj supersatiĝon post ĉiuj bankedoj. La membroj de la
senarmiga konferenco iradis post ĉiu bankedo kvazaŭ fantomoj kaj ne
konsciis, kion ili parolas, kaj senmezure miris, legante sekvonttage pri la
kunsido de la konferenco, kiajn sensencaĵojn la gazetaro povas presi.
Iutage eĉ okazis, ke kiam ili iris de bankedo rekten al la konferenckunsido,
viciĝis al ili iu profesoro revenanta de la kongreso kontraŭ
alkoholismo, kaj oni donis al li dum la kunsido parolrajton. La trovito parolis
dum tri horoj, tenante sin penplene per ambaŭ manoj ĉe la oratora
tribuno kaj balanciĝante kvazaŭ birdotimigilo dum ŝtormo pri
erupcio de la vulkano "Stromboli" sur Liparaj insuloj en la jaro
1773. Kiam ili fine post lia trihora kriegado al la marmora tablo venis al
konkludo, ke li ne parolas pri la temo kaj ke li havas nenion komunan kun kunsido
de la senarmiga konferenco, transdonis lin la servistoj al la policaj gardostarantoj,
senkonsciigitan laŭ instrukcioj per gumklabo, por preventi lian reziston,
kaj forveturigis lin al la polico por konstati lian nomon kaj bandaĝi lian
batvunditan kapon. Ĉiuj konferencpartoprenantoj estis per tiu ĉi
incidento deprimitaj kaj ili mem konstatis, ke ili tagon post tago
idiotiĝas. Ili konvinkiĝis pri tio precipe el la lasta referaĵo
en gazeto, de kie ili eksciis, ke ili hieraŭ rezoluciis dum la 15-a nokta
kunsido de la senarmiga konferenco pri tiu ĉi deklaro: "Alineo
26":
"Ĉar
estis konstatite, ke Ĉinio posedas ĝis nun neniujn drednaŭtojn
(dreadnougt *) kaj grandajn batalŝipojn de la unua klaso, la senarmiga
konferenco-decidas: la ŝtatoj, partoprenantaj la senarmigan konferencon,
devligas sin disponi al la Ĉina respubliko ĝis tri jaroj seninterezan
prunton de la sumo de 300 miliardoj, por ke ĝi povu egaliĝi al aliaj
ŝtatoj ĉeestantaj la senarmigan konferencon, koncerne nombron de
batalŝipegoj kaj drednaŭtoj. La Ĉina respubliko devligas sin
sinsekve konstrui dum tri jaroj 40 drednaŭtojn kaj 30 batalŝipegojn
de la unua klaso kaj devligas sin plue likvidi 5 kanonŝipojn de la tria
klaso kaj redoni la havenon en Kantono sub kontrolon de la internacia
komisiono. Reciproke ŝtatoj partoprenantaj la senarmigan konferencon
neniel kontraŭas ĉeeston de reprezentantoj de la ĉinia
batalŝiparo ĉe konstruado de la tria Simplon-tunelo. . "
"Kaj instalo de la telefon-stacio sur la monto Ararat" - legis plue
kun teruro la membroj de la senarmiga konferenco.
La
prezidanto Thomas Hawkins komplete pro tio sobriĝis, sed tamen li
ankoraŭ ekpensis, ke ne eblas, ke ili hieraŭ ion similan deklaris.
Sed kiam laŭ lia peto estis al li prezentitaj stenografiaj protokoloj el
la lasta kunsido de la senarmiga konferenco, li konstatis kun impreso,
kvazaŭ li suferus pro astmo, ke ĝi envere estis lia propono tiu tuta
26-a alineo, kiu estis aprobita kun aldono de konferencano Woodward:
"Samtempe oni permesas al la nigrula respubliko Liberio konstrui kvin submarŝipojn
kun tiu kondiĉo, ke ili estu kolorigitaj per nigra farbo".
Estas
do nenio miriga, ke venonttage dum konferenc-kunsido la prezidanto Thomas
Hawkins prezentis ĉi tiun belan paroladon per tremanta voĉo, kiu tiel
bele kongruis kun lia laca vizaĝo: "Ne eblas nei, sinjoroj, ke la
ĝisnunaj konferenckunsidoj havis brilajn trapason kaj rezultojn. Ni
ellaboris 26 projektojn kaj akceptis 26 alineojn. La radio, disvastigante tra
la tuta terglobo niajn rezoluciojn, sciigis ĉie, ke ni sesias
seninterrompe. Ni ne ŝparis nian sanon kaj ni devas esti al ni sinceraj.
Vi bone scias, ke atendas nin ankoraŭ grandega laboro. Kaj ĝuste tial
ne darfas okazi, ke ni trolacigu nin per laboro! Eĉ plej fortan bovon
malfortigos laborego. Nia nervaro devas ripozi. Mi sentas mem, ke mi malvenkas
al la penado. Cerbumadi tagnokte estas, sinjoroj, nenio amuza. Kiam
poŝhorloĝo estas trostreĉita, certe rompiĝos en ĝi iu
risorto. Tiel estas ankaŭ kun nia cerbo. Ĝi postulas tempon de
kvieto. Ni bezonas nun unuavice ripozon al ni apartenantan, por ke ni
refreŝiĝu kaj povu amasigi novajn fortojn por nova laboro. Tial mi
proponas, sinjoroj, ke ni disveturu je trisemajna libertempo. . . (Tondra
aplaŭdo kaj voĉoj "Kvarsemajna").
La
konferencano Le Rouz, kiu ĵus revenis el plej proksima restoracio en
senkonscia stato kaj ne sciis pri kio temas, aliras la oratortribunon, bategas
sur ĝin per pugno kvazaŭ sur tamburon kaj kriegas: "Forigu min!
Elĵetu min! Voĉdonu!" (Li foriras apogata delikate de servistoj
en sekretariejon de la senarmiga konferenco, kie li estas metita sur kanapon.)
Poste
petis parolantojn reprezentanto de Bolivio Chuarez di Vega, kiu deklaris, ke
li voĉdonas kontraŭ propono de la sinjoro konferencprezidanto.
Jam
la trian tagon post inaŭguro de la senarmiga konferenco li postulis en
nomo de sia registaro, ke al la respubliko Bolivio estu lasitaj ĝiaj 12
viroj de ununura konstanta armeo, konservanta ordon en la palaco kaj en
ĉirkaŭaĵo de la respublikprezidento. Dum la debato estis
malgraŭ tio rezoluciite, ke Bolivio kun 12 soldatoj de la ununura
konstanta armeo altigu sian kontingenton ĝis 120 000 viroj, ĉar
samnombrajn armeojn vivtenas respublikoj Ĉilio kaj Peruo, do minacas al
Bolivio ververa danĝero en kazo de militeksplodo, se ĝiaj 12 soldatoj
de la konstanta armeo estus atakitaj de 120 000 soldatoj de Peruo kaj
Ĉilio. Por malebligi militon necesas ekvilibro de la militfortoj kaj
rilato 1:1:1.
"Sinjonoj",
diris per altigita voĉo Chuarez di Vega, "altestimata deputitaro!
Ĵus hodiaŭ mi ricevis leteron de mia registaro, en kiu oni atentigas
min pri absurda decido de la altestimata konferenco. En tuta Bolivio estas
eĉ ne 80 000 viraj civitanoj. Kiel vi deziras, sinjoroj, ke ni starigu el
ili armeon kun 120 000 soldatoj? Ĉu ni splitigu ilin por vin kontentigi, aŭ
ie ni pruntu 40 000 virojn kaj malobservu decidon de la konferenco, per kiu oni
malpermesas varbi soldataron en najbaraj ŝtatoj? Veras, estas al ni donita
templimo de tri jaroj, sed, sinjoroj agnosku afable, ke ĝis tiu tempo ni
ne estas kapablaj tiel rapide reproduktiĝi malgraŭ plej bonaj
intencoj.
Sinjoroj,
mi estas ankaŭ iom matematikisto."
Reprezentanto
de Ĉilio lin interrompas: "Vi mensogas, donu ĉi tien
enciklopedian vortaron." (Bruo kaj kaoso.) La prezidanto sonorigas kaj
sendas sekretarion por enciklopedia vortaro kaj forprenas vorton al la
reprezentanto de Bolivio. Kaj per trista voĉo: "Sinjoroj, ĵus vi
estis atestantoj de sensenca sceno. Mi ne trovas vortojn por povi esprimi, kiel
profundanime mi estas malĝoja."
Revenas
la sekretario kaj petas la prezidanton pri parolrajto: "Sinjoroj, Bolivio
mankas en la enciklopedia vortaro." La reprezentanto de Bolivio levas sin
pala kaj kortuŝita: "Estimata kunsido, 2 347 000 kvadrataj kilometroj.
. ." La prezidanto forprenas de li parolrajton kaj petas sekretarion, ke
li daŭrigu. La sekretario: "Ĉar Bolivio ne troviĝas en la
enciklopedia vortaro, eĉ ne mencio pri ĝi tie estas, ne ekzistas
ankaŭ por ni iu sinjoro bolivia reprezentanto kun liaj 12 soldatoj. (Rido
en la salono.) Mi proponas, ke al li estu forprenita la mandato kaj ke li estu
senigita de partopreno en la konferenco. (Voĉo: "Li entrudiĝis
ĉi tien. . .")
La
okazintaĵo estas tre ĝena kaj dokumentas rimarkindege, kun kiaj
malfacilaĵoj devas lukti la senarmiga konferenco, por ke oni pri ĝi
ne parolu, ke ĝi ludas komedion... La propono, eligi la reprezentanton de
Bolivio, estis aprobita per ĉiuj voĉoj kontraŭ unu. Ĝi
estis voĉo de la konferencano Merian, kiu trankvile dormis malantaŭ
sia tablo. Li vekiĝis tuthazarde, ĉar li preskaŭ estus
sufokiĝinta per cigarrestaĵo fumata antaŭ la ekdormo. Li
leviĝis kaj diris: "Kontraŭ", kaj intencis tuj
residiĝi, kiam la pargetoj de la salonego ekleviĝis kaj terura
eksplodo malfermis grandegan truon en subajn ejojn. Poste ekŝutiĝis
de la plafono la stukaĵo. La konferencanoj falegadis malsupren. Kiam la
fumo kaj la polvo sedimentiĝis, estis klare videble, kiel la konferencprezidanto
pendas je krurumo sur fertrabo de novaperinta ĉambrego kaj faras movojn
kvazaŭ li vetnaĝus kaj dolorĝemis "Mon dieu, mon
dieu." La instancoj unue supozis, ke temis pri atako fare de anarkistoj,
sed per esplorado estis konstatite, ke la eksplodo havis neniun politikan
fonon. Agento de unu fabriko produktanta eksplodaĵojn atendis malsupre en
teretaĝo kelkajn partoprenantojn de la senarmiga konferenco, por proponi
al ili la eksplodaĵon "vaŝingtonito" (washingtonit),
dumiloble pli fortan ol ekrazito kaj 1800 oble ol melinito. Erarokaze li prenis
skatoleton kun eksplodaĵspecimeno anstataŭ alumetskatoleto kaj
malfermante ĝin, per frotado kaŭzis la eksplodon.
Tial
forveturis la lamulo Thomas Hawkins por resaniĝi sur sia jakto en
Pacifiko. . .
Rimarko:
Ĉi tiun humuraĵon, pli poste
libroeldonitan sub titolo "Packonferenco", publikis J. Hašek la
25-an de decembro 1921 en gazeto Rudé právo (Ruĝa Rajto), taggazeto de la
Komunista partio de Ĉeĥoslovakio. Temas pri satiro pri la
Vaŝingtona konferenco de imperialismaj ŝtatoj, inaŭgurita la
12-an de novembro 1921. Tiu, kvankam ĝia programo estis senarmigo,
alvokis - dirite per hodiaŭa termino - al "armigkompletigo."
Genia
invento de Jaroslav Hašek estas la nomo de la nova eksplodmaterialo -
"vaŝingtonito".