Karolo la pli Aĝa de Žerotín

Georgo de Poděbrady (1420 – 1471) estis lasta ĉeĥo sur bohemia trono kaj tolerema utrakvisto. Post morto de Georgo de Poděbrady regis super Bohemio pola reĝo Ladislao II Jagela, sed super Moravio regis ĝis sia morto (1490) Matiaso Korvino kiel kontraŭreĝo de Georgo de Poděbrady. Filo de Ladislao II Jagela, juna Ludoviko, falis en batalo kontraŭ turkoj apud Mohaĉ en Hungario en la jaro 1526.

Laŭ kontraktoj pri heredaĵo fariĝis bohemia reĝo Ferdinando I Habsburga (1503 – 1564). Tiu juna reĝo estis talenta politiko, kiu volis centraligi ekzekutivon ne nur en Bohemio, sed en aliaj habsburgaj landoj. Ĉeĥa nobelaro, kiu volis kunregi, kiel kunregis dum regado de Jagelidoj, ekribelis kontraŭ Ferdinando I en la jaro 1547. Ili utiligis bonan okazon, kiam Ferdinando I batalis kontraŭ germanaj nekatolikoj (en tiel nomata ŝmalkada milito), sed la ribelio estis malbone preparita. Ne ribelis tuta ĉeĥa nacio, sed nur nobeloj. Kiam Ferdinando I venkis germanajn nekatolikojn en batalo apud Milberko, li rapide revenis en Bohemion kaj punis ribelantojn. La 22-an de aŭgusto 1547 estis ekzekutitaj du kavaliroj kaj du urbanoj. Krom tio Ferdinando I dividis ambaŭ fortojn de la ribelo - urbanojn kaj nobelojn. Urbanoj estis malfortigitaj post tiu nesukcesa ribelo. Tiu unua nesukcesa ribelo de bohemiaj nobelaroj en la jaro 1547 estis antaŭsigno de la dua, ankaŭ nesukcesa, ribelo kontraŭ Habsburgidoj en la jaro 1620. Ĝi montris malkonkordon kaj eĉ avarecon de bohemiaj nobeloj.

La 16-a jarcento estis epoko de reveno de homoj al antikaj idealoj, epoko de la renesanco. (Bildo 1) Homoj kredis je la Dio pli sincere, ĉar ili pli bone komprenis al Dia saĝeco, gloro kaj potenco. Dank al libropresado homoj havis pli multe da libroj ol en la 15-a jarcento. Krom tio aperis ĵurnaloj, kiuj informis pri novaĵoj, ekzemple pri balaloj kontraŭ turkoj.

Mondo fariĝis pli bone konata dank al Vasko da Gama, kiu trovis novan marvojon en Indio propter Afriko (Kapo de Bona Espero) kaj Fernando de Magajenŝ, kiu trovis marvojon propter Suda Ameriko (Kapo de Horn) kaj pruvis, ke Tero estas globforma.

Karolo la pli Aĝa de Žerotín estis renesanca moravia nobelo. Li naskiĝis en la jaro 1564 en Brandýs super Orlice. Lia patro estis Johano pli Aĝa de Žerotín kaj patrino Mariana Černohorská de Boskovice. Origina genra rezidejo estis biendometo Žerotín en norda Moravio proksime Šternberk, sed Žerotinoj apartenis al potencaj moraviaj nobelaj genroj.

Infanecon Karolo travivis en Náměšť super Oslava. Jam kiel knabo estis Karolo edukita en Akademio de Moraviaj Fratoj en sudmoravia urbeto Ivančice. Rektoro en la jaroj 1575 - 1588 kaj la plej fama instruisto de la Akademio estis Esrom Rüdinger. Samklasano de Žerotín tie estis Karolo de Liĥtenŝtajn, kiu kiel adolta fariĝis opava duko kaj bohemia guberniestro. En la Akademio studadis knaboj ekde aĝo de ses jaroj. Lernofakoj estis latina lingvo, religio, muziko, dialektiko kaj aritmetiko. Urbeto Ivančice estis propraĵo de nobeloj de Lipé, kiuj estis parencoj de Žerotinoj. Patro de Karolo havis bonajn rilatojn al la Akademio kaj tial en la jaro 1578 presejo de Moraviaj Fratoj estis translokigita el Ivančice en vilaĝon Kralice super Oslava situata en feŭdobieno de Žerotinoj. En Kralice super Oslava tiu presejo atingis sian plej grandan progreson. Tie oni eldonis librojn, lernolibrojn kaj bibiojn. La plej fama estis sesvoluma Biblio de Kralice.

Juna Karolo dum la jaroj 1575 – 1593 studadis en okcidenta Eŭropo. Li komencis studadon en Italio, poste li studadis en Francio, Nederlando, Saksonio, Palatinato kaj Romanda vislando. Studadon li finigis en Italio.

En la jaro 1583 mortis Johano la pli Aĝa de Žerotín kaj Karolo fariĝis posedanto de kelkaj moraviaj feŭdobienoj.

En la jaro 1592 Karolo volis helpi al franca reĝo Henriko IV de Navaro, kiu nesukcese batalis kontraŭ Katolika Ligo. La reĝo ĉirkaŭigis Parizon en majo de la jaro 1590, sed devis retiri norden en Normandion. Karolo veturis el Brandýs super Orlice en Pragon, kontinuis trans Drezdeno kaj Hamburgo en porta urbo Ŝtade. Tie li longe atendis anglan ŝipon. Sur ferdeko li suferis marmalsanon. El franca porto Diep li kontinuis en urbon Ruan, kie li malsaniĝis de pneŭmonio. Tial li ne povis batali. Sed imperiestro Rudolfo II, kiu estis katoliko, malŝatis Karolon por tio helpo al franca nekatolika reĝo. Tial Karolo batalis en la jaroj 1593-1595 kontraŭ turkoj proksime Estergomo en Hungario.

En la jaro 1599 katolikoj atakis kontraŭ Karolo. Marŝalo Rusvormo provokis lin, sed nesukcese. Katolikoj akuzis Karolon pri ofendo de la imperiestro kaj ŝtatperfido. Karolo venkis, sed en la jaro 1602 li dumtempe forlasis politikan vivon kaj hejme dediĉis sin al literaturo. Li verkis Apologion (1606), kie kritikis bohemiajn nobelojn kaj ŝtatordon. Li apologis sin mem kontraŭ riproĉo de lia amiko Georgo de Hodice, ke li ne estas politike agema.

Familia vivo de Karolo la pli Aĝa de Žerotín ne estis feliĉa. Neniam li sukcesis fondi familion. Li kvarfoje edziĝis, sed tri liaj edzinoj mortis dum akuŝoj aŭ post akuŝoj. (Bildo 2)

Unuafoje li edziniĝis en la jaro 1589. Lia edzino estis Barbora Krajířová de Krajek. Ŝi mortis post naskiĝo de filino Bohunka en la jaro 1590.

Karolo denove edziniĝis en la jaro 1596 kun Elizabeto Krajířová de Krajek. La edziĝo okazis en Rosice. En la jaro 1597 naskiĝis filino Alena, post unu jaro alia, malvive naskita filino. La tria infano estis filo Frederiko, kiu naskiĝis en la jaro 1599, sed post unu jaro mortis.

La tria edzino estis Katarina Anna de Valdŝtajn, la edziĝo okazis en la jaro 1604, sed la edzino mortis post unu jaro kaj la edzeco restis seninfana.

En la jaro 1614 Karolo edziniĝis kun vidvino Katarina de Valdŝtajn, sed geedzoj jam estis tre maljunaj kaj ne povis havis infanojn.

La 16-an de julio 1608 moraviaj nobeloj unuvoĉe elektis Karolon al landestro. Karolo fariĝis elstarulo de nekatolika politiko. Li subtenis Matiason. Havis ideojn de konfederacio de nekatolikaj nobelaj landoj. Sed malkonkordaj bohemiaj nobeloj ne interisiĝis pri tiu ideo.

Katolikoj volis dividi nekatolikojn kaj kun helpo de Karolo de Liĥtenŝtajn kaj kardinal Francisko de Ditriĥŝtajn volis katolikigi opavan regionon. Ili volis dividi moravianojn kaj silezianojn.

En la jaro 1615 Karolo forlasis pozicion de moravia landestro. Li respektis elekton de Ferdinando de Ŝtajro al ĉeĥa reĝo en la jaro 1617.

En la jaro 1618 Karolo jam ne estis moraviana landestro, sed influis moravian nekatolikan nobelan opozicio kontraŭ Habsburgoj.

Karolo havis tri elekteblojn:

  1. Esti lojala al Habsburgoj.

  2. Gvidi Moravion al ribelantaj ĉeĥaj nekatolikaj nobeloj.

  3. Esti neŭtrala politiko, kiu povis helpi al repaciĝo inter katolikoj kaj nekatolikoj.



Li elektis la trian eblon.

Post Restituta Landordo (1627 en Bohemio kaj 1628 en Moravio) (Bildo 3) Karolo forpasis en Třebíč, poste en Silezion. Li loĝis en Vroclavo. Tie li subtenis ekzulantojn kaj ne nur Komenský kaj ne nur morale. El Moravio li sendis ĉaroj kun nutraĵo por ekzulantoj. Multe da persekutitaj nekatolikaj trovis rifuĝejojn en feŭdobieno de Žerotinoj. En Rosice li havis grandan librejon, sed dum translokigo en polan Vroclavon ĝi estis detruita.

Kial li volis vendi Rosice-n, Albreĥto de Valdŝtajn aĉetis ĝin, sed pagis nur duonon de kosto. Post unu jaro li vendis ĝin al johano Baptisto de Verdenbergo por plena kosto.

Ferdinando II proponis al Karolo resti en Moravio, sed fiera Karolo ne volis fari tion. Ankaŭ kardinalo Francisko de Ditriĥŝtajno volis teni Karolon en Moravio por propaganda efiko. Karolo estis stranga ekzulanto, kiu povis resti hejme.

Ekde la jaro 1633 Karolo vivis kun sia edzino en urbo Přerov. Tie li mortis la 9-an de oktobro 1636.

Lastajn ok jarojn de sia vivo li pasigis en politikan retiritecon. Mortis en Přerov la 9-an de marto 1636. Enkriptigo en Brandýs super Orlice estis trankvila kaj eĉ oni prohibitis sonoradon. Frata preĝejo, kie estis Žerotín enkriptigita, estis malkonstruita. Post aliaj aferoj oni ne povas identigi kranion kaj aliaj mortajn restaĵojn.

Karolo la pli Aĝa de Žerotín estis granda politikisto, kiu en komplikitaj situacioj ne forlasis altan moralan nivelon. Multe da nuntempaj politikistoj bezonus fari tion. (Bildo 4)