K R O N I K O

La dekunuan fojon ekvivis dimanĉe la 14-an de julio la ĉelaga urbeto Doksy per esperantista vivo. Preskaŭ 180 lernemuloj kunvenis por la Somera Kolegio de Esperanto. En la stacidomo akceptadis samideanoj Pytloun kaj Špůr kun siaj helpantoj la alvenatojn el ĉiuj anguloj de la Respubliko por ilin laŭeble kontentige loĝigi. Radias la vizaĝoj ĝojaj pro atendemo de du semajnoj da interesa instruado kaj amuzoj de societa vivo kaj amika kunestado.

Vespere je la 20,30 h plenigis la kursanoj la salonon de la loka Domo de Kulturo por la malferma kaj informa kunsido. Ĉe la prezida tablo eksidis la reprezentantino de la ministerio de instruado k-dino Jiřina Mansfeldová, kiu venis samtempe eklerni en A-kurso nian lingvon. Ĉeestas la direktoro de la Distrikta Domo de Kulturo k-do Karel Lehký kaj la prezidanto de Domo de Kulturo kaj ties Esperanto - rondeto en Doksy s-ano Zdeněk Šaar, kiuj per sinceraj vortoj salutis la inaŭguratan 11an SKED. La Prezidanto de la TKKF s-ano Vítek en sia alparolo akcentas la signifon kaj taskojn de la Kolegio kaj prezentas la instruistan kolektivon. La direktoro de la Kolegio, s-ano D-ro Aug. Pitlík skizas la sukcesajn rezultojn de la pasintaj jaroj de tiu jam famiĝinta kursaro kaj la planojn por la estonteco, kiuj estas promesaj.

Sinsekve alparolas mallonge la kolegianojn la lektoroj Dolfa Bartošík, prof.Th.Kilian, Jiří Kořínek, D-ro Pravoslav Sádlo, Eva Seemannová, Antonín Slanina, Václav Špůr, Josef Vítek kaj la intendanto de la lernejo Frant.Pytloun. Ĉe fino donas s-ano Špůr administrajn informojn.

Lunde ekfunkciis per vigla studado la klasoj A-l, A-2, B-l, B-2 kaj C. La instruado daŭras de la 7,30 ĝis 11,15 horo. Antaŭ la instrukomenco kaj en la paŭzoj svarmas la lernantoj en la teretaĝa lakto- kaj bakaĵvendejo de s-ano Pytloun, kiu vendas sur sia stando ankaŭ ĉiuspecajn esperantaĵojn kaj lernilojn. Oni renkontas ĉi tie vizaĝojn konatajn de tiuj, kiuj revenas jam plurajn fojojn al sia ŝategata Kolegio en Doksy. Sed plejparto estas lernantoj novaj, novicoj el la A klasoj. Ĝojige estas, ke supernombras homoj junaj. Plej juna kolegiano estas sepjara,plej maljuna estas la multjara senlaca pioniro, s-ano Kremer el nia plej orienta metropolo Košice; la ĉiam vigla ridetema 84-jara blankharulo estis kortuŝe bonvenigita per florbukedo jam en la malferma kunsido.

La lunda posttagmezo lasis nelongan tempon al la banamantoj kaj poste pluvo dispelis nin el la strando. Vespere en la ĉambrego de la Domo de Kulturo la estro de la amuza fako, s-ano Slanina invitis la talentulojn el inter la kolegianoj kontribui al programo de tiu ĉi amika vespero kaj la sekvontaj. Lia vortpreta sprito persvadis al la sceneja podio samideanon Niko Čekal, kiu kantigis nin al sia harmoniko. Tri spritajn kantojn prezentis kun sia harmoniko knabo Josef Tomaštík, kiu rikoltis merititan aplaŭdon.

Pri siaj interesaj travivaĵoj en Polujo parolis humore Dro Pravoslav Sádlo. Knabineto Zdenka Herbrychová prezentis kanton kaj poemeton. Dum la bunta improvizita programo manifestiĝis deziro de la kolegianoj ekvidi prezenton de teatrajo „Nora" fare de la ĉeestantaj membroj de la kolektivo de Verda Ĉaro do Julio Baghy. La ĉefrolantino Eva Seemannová tamen rifuzis pro neprepariteco de tia prezentado kaj aliaj cirkonstancoj.

Marde la 17-an posttagmeze okazis la tradicia ekskurso al Bozděz. Piede, trajne kaj aŭtobuse atakis la verdstela armeo la historian burg-ruinon. La dum sia foresto nomumita gvidanto de piedira ekspedicio s-ano Slanina venĝis al la iniciatinto s-ano Vítek per tio, ke li igis lin solon de samba en la hejmeca gastejo sub la kastelo, kie en gaja dancamuzo ekflamis kelkia koro. La parulŝanĝa mazurko kaj kisrekompenca tuket-danco plej varie distribuis la gekolegianojn. La hejmerestinta kronikisto volas ĉi tie prisilenti kelkajn al li raportitajn diskretaĵojn, kiujn li ne povas verifi. Post la noktomezo disportis la autobusoj la ĝojan amikaron al iliaj litoj.

Merkrede arigis la duone suna, duone venta posttagmezo plurajn baniĝemulojn ĉe la strando. Agrabla surprizo estis, kiam el autobuso el Písek,elvenis du jugoslavaj junaj gesamideanoj: Olivera Vulkovic kaj Mila Radoševic el Beogrado, kiuj venis el la Somera Esperanto Tendaro on Šumava. Ni ekbabilis amike kun la simpatiaj gejunuloj kaj ĝuaŭdis ilian fluan kaj bonan Esperanton kaj la post nur 4 monata lernado relative bonan lingvoscion de la Beograda samideanino.

Vespere en la salono de la Domo de Kulturo allogis intereson de ĉiuj ĉeestantoj la elokventa jugoslava samideano Mile Radoŝevic, kiu priskribis al ni siajn travivajojn el sia kurta restado en nia lando kaj en aliaj landoj kaj eldiris sincerajn eĉ se flatajn vortojn al adreso de nia popolo kaj niaj samideanoj. Ĉarme alparolis la kursanojn Olivera Vulkovic kaj igis nin miri pri ŝia rapida ekrego de Esperanto. Interpretis trafvorte Dro Pravoslav Sádlo, kiu ankaŭ flustre tradukis al la jugoslavoj la postan prelegon. Sekvis la prelego de prof.Theodor Kilian pri lia esperantistigo en Siberio kaj pluaj liaj spertoj per Esperanto en diversaj landoj. La jam konata prelega kaj rakontista talento de la parolanto absorbis ĉiujn ĝis la lasta momento. Li sciis ne nur interesege rakonti, sed same sprite kaj humore kaj gradigi la vortojn en emociaj momentoj de lia unua ĉeesto ĉe Universala Esperanto-Kongreso kaj en kulmina kaj edifa fino de la bela prelego alvoki la novajn adeptojn de Lingvo Internacia al senlaca pacbatalo kaj fideleco.

Jiří Kořínek