Eĥo de sub la kastelo "Kost".


Bela aŭtuna dimanĉo! Ĉar la vetero ŝajnis favora, senhezite mi decidis entrepreni ekskurson en mezon de alloga naturo. Post la naŭa horo nia automobilo haltiĝis, ĉu vi scias kie? Rekte sub la kastelo „Kost" en la Čeĥa paradizo.

JesI Ĉu povus esti pli inda loko ol tiu, kie denove la kolegianoj konvinkiĝis, ke nia kara lingvo enhavas daůran potencon ligi homajn korojn al firma amikeco? Same, kiel dum la pasintaj jaroj en Doksy, ankaŭ sub la majesta historia kastelo „Kost" la geesperantistoj trovis ne sole ripozon, sed ankaŭ instruon kaj, kion mi plej alte taksas, scion, ke nia lingvo vivas, ke ĝi vivos čar homoj portas en siaj koroj neforigeblan volon kompreni unu ia alian!

Novaj adeptoj de nia lingvo konvinkiĝis pri altaj kvalitoj kaj seriozaj klopodoj de nia porpaca laboro kaj ili sentis sin inter ni feličaj. Ankaŭ la baroj inter esperantistoj kaj indiferentaj homoj kaj vilaĝanoj tie falis. Ili vidis, ke esperantistoj scias sin amuzi dece kaj konvene, kaj čefe la sincera amikeco, reganta en nia kolektivo, plačis al ili.

Unufraze ni povas esti kontentaj pri farita laboro, ĉar „Kost“ estas preta kiam ajn gastigi esperantistojn! Malrapidpaŝe ni promenis tra la valo de sankta Prokopio. Multaj miaj rememoroj fuĝis ĝis al vi, vivantaj en lokoj malproksimaj. Ĉu ne tintis en viaj oreloj? Floroj sur herbejo jam forvelkis, tial mi ne povis kolekti bukedon por vi, sed la naturo, kredu, ne estis malpli bela ol tiam somere. Mankis nur viaj voĉoj sub Ia muĝantaj arbarojo!

Mi revenis kontenta kun scio, ke esperantistoj trovis sub la kasteIo „Kost" novan hejmon.

Ŝo


Verda Voĉo de Doksy, 1954-10-04