Al ĉiuj esperantistoj!

Nia tasko por la paco estas tiel granda, ke estas necese ĝin iom difini kaj starigi planon por ĝia realigo. Unu afero estas klara, nome tiu, ke unuopulo ne povas fari multon. Inter vi estas membroj, kiuj povas helpi. Ili devas en sia loko fari sian plej eblan laboron. Estas rekomendinde serči kontakton kun la ceteraj pacorganizoj.

Tiamaniere ni povus senĝene disvastigi la konon pri taŭgeco de Esperanto kiel internacia komunikilo. Per tio ni povus altiri al nia movado tiujn homojn, kiuj ankoraŭ ne scias Esperanton, aŭ kiuj ankoraŭ ne scias, kion celas Esperanto. Ĉiu esperantisto scias tre bone, ke labori por Esperanto eblas nur la Paco kaj pro tio disponigu viajn fortojn al la organizo de Pacdefendantoj.

En St.Polten, Austrujo, estis fondita "Mondpaca Esperanto Movado", kies Prezidanto estas nia samideano R. Burda el Plzeň. Ni ne nur fieru pro tio, sed ni lin subtenu en lia laboro por la nobla celo! F.Pytloun



Verda Voĉo de Doksy, 1954-03-03