LA FINO
Ĉi numero de la „Verda voĉo" estas la lasta aperanta ĉi-jare en Doksy. Tio signifas, ke alproksimiĝas la tago, kiam finiĝos la Somera kolegio 1954. Estas malgaja penso por ni čiuj, kiuj partoprenis la kolegion kaj ĝuis la multajn bonplenajn instruhorojn, kiel ankaŭ la ĝojigajn diversajn prezentadojn kaj prelegojn, ke jam venos la fino de nia ĝoja kunestado. Sed ni tamen ne povas esti malĝojaj pri tio, ĉar en la universo ne ekzistas fino. Ĉiu fino signifas novan komencon, kaj ĉiu nova komenco promesas ĉiam ankoraŭ pli grandan ĝojon. Certe ĉiuj partoprenintoj, aĝaj (nur laŭ jaroj), plenkreskuloj, gejunuloj, ja eĉ infanoj ne forgesos la belajn horojn, kiujn ni en amo, paco kaj interkompreno kune travivis. Ni refreŝiĝis anime kaj korpe, kaj fortigitaj per la instruado ankaŭ por nia glora movado, ni reiros hejmen por pli bone daŭrigi nian laboron, la disvastigadon de la lingvo de amo - de Esperanto por la beno de ĉiuj homoj bonvolaj. Tutkoran dankon meritas nia lektora kolegaro, kiu senlace ĉiutage oferis al ni siajn tempon kaj forton. Sed ne malpli koran dankon meritas ankaŭ nia kara s. Pytloun, kiu ĉiam ege zorgis pri nia korpa bonfarto.
Do, ni ne ploru pri la fino, sed ĝoju pri la nova komemo de la somera kolegio en Doksy 1955. Ĝis la revido!
Alojz Kremer
Verda Voĉo de Doksy, 1954-04-04