KRONIKO
Vendredo, la 30an de julio alportis por la kursanoj surprizan edifon. Post laborplena antaŭtagmezo kaj pluvmorna posttagmezo, ekbrilis granda stelo en vespero. Ĝia nomo estas Eva Suchardová. En Kultura Domo, en poezia sinsekvo titolita "Věčná Eva" (La eterna Evo) ŝia kulmina arto deklama kaj aktorina en kunlaboro kun eminenta pianistino s-anino Věra Škutová el Ostrava aj s-ano Ant.Seemann defiligis antaŭ ni la glorajn figurojn el gento de Evo. La eterna ravo, la ĉiam nova ĉarmo, la neelkalkulebleco, kapricemo, tenero kaj pasio, sindono kaj trompemo, fideleco kaj perfido de la virino prenis sur sin la diversajn aspektojn de la aktorina artodono de nia Eva.
La sinsekvon enkondukis la triste molaj tonoj de Lento de Chopin sekvitaj de versoj de Fráňa Šrámek "En pluva tag´ aŭtuna“. La poezia tonpentraĵo "Poem´“ de Fibich nin transmetis al tempo biblia. La versoj el ciklo „Pasiono" de Ant.Seemann en emocia prezento de Eva Suchardová vidigis al ni la grandan puran amon de Maria el Magdala al filo de Dio. Sekvis Skerco de Gade kaj poemo de Šrámek “Knabino" kaj Ia Valso A-maĵora de Brahms sonis prelude al čarmaj versoj de Neruda ''La fianĉino". S-ano Kubišta poste kantis kun propra pianakompano la popularan kanton de Z. Podéšť "Por ni printempo ne finiĝas". La unuan parton finis Letero de Tatjana de Puškin. Post la paŭzo akordoj el Preludio de Chopin enscenigis versojn de Hipodamio el Svatoj de Penelopo. Valso de Durand anticipis la monologon „Elizabeto la Angla" de Machar, en kiu demonstriĝis al ni mortiga krueleco de virino ĵaluzanta. La kortuŝan Serenadon de Schubert postis en ĉarma dono „Manon Lescaut" de V.Nezval. En virtuoza prezento de s-anino Škutová fluis la tonoj de Valso de Dvořák antaŭ la fortaj versoj de K. Wallo „Aktorino skribas". Unikan artodonon postulis la monologa sceno ĉe telefono „La homa voĉo" de Jean Cocteau. En tiu ĉi longa kaj pretenda sceno, kiu draste montras al ni tragedion de virina koro, atingis la deklama kaj aktora arto de s-anino Suchardová apogeon. La ega malfacileco de tiu sceno postulanta enorman memorstreĉon, mimikan, voĉnuacigan kaj deklaman kapablojn, estis tuj evidenta eĉ al nefakulo. Kiam la melodio de Chopin estis ferminta la artvesperon de plej alta nivelo, tondra aplaŭdo rekompencis la majstrinon de la vivanta vorto kaj ŝiajn kulaborantojn. Admirante la nekomparebIan arton de Eva Suchardová, ŝian grandegan parkeritan repertuaron, ŝiajn unikajn menskapablojn, ni konscias: ŝi estas unika fenomeno en Esperantujo.
Sabate la 31an de Julio en komuna prelego por la Seminario kaj klaso "C" s. J. Kořínek donis supervidon pri Esperanta poezio. Ankaŭ či tiun temelĉerpan prelegon valorigis la deklama arto de Eva Suchardová, kiu recitis inter la kunligaj vortoj de la preleganto poemojn de Baghy, Kalocsay, Kurzens, Hohlov, Auld »Dinwoodie, Rossetti, Píč, Suchardová, Urbanová, Kořínek kaj repoemigojn de Pumpr, Hromada kaj Kořínek. Regis preĝeja silento, kiam nia poetino recitis kaj aklama aplaůdo vidigis la ekzaltecon kaj entuziasmon de la aŭskultantoj. Modela Esperanto, ekzempla prononcado kaj superba arto ree konvinkis nin, ke ŝia parkera repertuaro membranta centojn da juveloj de Esperanta poezio kaj drama literaturo sekurigis al ŝi glorfamon kaj plej altan aprezon en la tuta mondo, se la cirkonstancoj permesus al ŝi veni al UK kaj ekvojaĝi tra la mondo.
Vespere okazis en Kultura Domo amuza vespero, kies distran programon prizorgis s-ano Slanina kun siaj retrospektj filmoj, nia sorĉisto s-ano Rýznar, nia juna pianistino s-anino Škutová, s-anino Suchardová kaj s-ano Seemann prezentis kun la kutima arto kaj rutino teatran scenon. Post la 23a horo oni disiris al siaj hejmoj.
Dimanĉon la 1an de aŭgusto kompense por la ĵaŭda tuttaga ekskurso okazis antaŭtagmeza normala instruado. Bela posttagmezo plurajn ellogis al la strando, dum aliaj ekskursis al vilaĝo Bezděz sub la burga ruino, kiu mem nun bedaŭrinde ne estas alirebla. Vespere postvenis la ceteraj kaj ĝuis agrablan dancamuzon en tiea dancĉambrego. En medio vere familia, gaje amika, ĉiu sentis sin feliĉa kaj kontenta. La interdancajn paŭzojn plenigis la memkreska humoro de s-anoj Slanina, Vítek, Rýznar kaj Seeman. S-anino Suchardová regalis nin per perletoj el sia neelčerpebla memora artprovizo kaj deklamis poemon de Šrámek en čeĥa originalo kaj Esp.traduko de s-ano Hromada. La tradicia „rekreanta“ mazurko kaj la „Tuketdanco" kun la kisrekompenco parigis la gesamideanojn en plej bunta varieco kaj kaŭzis multe da ĝojo. La aĝolimo ne ekzistis kaj ni vidis la altaĝulonon s-anon dron Fousek, kiu jam alsturmas la 8an jardekon de sia valora vivo, kun 16jara ĉarmulino en imitinda dancelano. En tia sincere amika etoso, kia estas nun en nia verda rondo, oni eĉ forgesis grumbli, kiam la aůtobuso „ree" malfruiĝis kaj venigis nin al niaj litoj du horojn pli malfrue ol estis projektite. J.K.
Verda Voĉo de Doksy, 1954-03-02/03