KRONIKO
La 2an de aŭgusto bela vetero ellogis posttagmeze al la strando. Menciinde estas, ke eĉ tie oni pigras kaj en freŝa aero kaj sunbrilo en kadro de la oratora kurso okazas prelegetoj kun sekvanta diskuto. Ciklon da prelegetoj ĉ. 40 minutaj pri temoj filozofiaj komencis s-ano Kořínek kaj disvolviĝis neatendite longa kaj vigla diskuto, kiu daŭris dum 1 ½ horoj. Vespere en la Kultura Domo prelegis direktoro de SKED s-ano Dro A. Pitlík pri siaj interesaj spertoj kaj precipe gajaj travivaĵoj dum siaj mondvojaĝoj per Esperanto. Per absorba kaj humura maniero li rakontis pri epizodoj el Skandinavio, Nederlando, Germanujo, Anglujo, Francujo, Hispanujo, Italujo, Rusujo. El lia pli ol unuhora prelego evidentiĝis, ke en la frua periodo de Esperanto, la traeŭropa vojaĝo de Dro Pitlík kune kun la mondvojaĝoj de Parish kaj Dro Edmond Privat havis eksterordinaran propagandan valoron kaj ege utilis al nia afero. La belan paroladon de nia 71 jara pioniro, kiu jam 52 jarojn fidele fosas nian sulkon rekompencis apreze ĉiuj per longa aplaůdo. Marde matene, sidante če la matenmanĝo en nia kolegia „laktejo", kiun apud sia esperantaĵa stando instalis la senlaca s-ano Pytloun fervore zorganta pri niaj stomakoj, ni konstatis, ke fariĝas belega tago, kiun ni ankoraŭ ĉi-jare ĉi tie ne ĝuis. Kaj vere la vetero estis dum la tuta tago simple fabela. Posttagmeze daŭriĝis la prelega ciklo de s-ano Kořínek sur la strando. Sekvis diskuto pri temoj filozofiaj, kiun partoprenis pluraj samideanoj, kiuj montris sian elokventon en debato pri temoj malfacilaj kaj pretendaj. La ciklo daŭros ankaŭ dum la pluaj posttagmezoj. Vespere okazis lampiona vespero sur la lago, kiu fariĝis ree grandioza spektaklo. En varma somera vespero alfluadis la loka loĝantaro al bordoj de la lago. Tie jam okupis la anoj de la kolegio ĉiujn boatojn ornamitajn per buntaj lampionoj kaj flagrantaj torĉoj. Antaŭ la komenco de nia Venecia nokto faris per la stranda disaudigilo paroladon reprezentanto de Pacdefenda movado k-do Tvrdek, kiu emfazis signifon de venko de Paca ideo en la Ĝeneva konferenco. Lia parolado estis plurfoje aplaŭdita. Post la 21a horo komencis la belega artfajraĵo. Sur la malhela aŭgusta firmamento krake kaj sible disĵetiĝis steloj ruĝaj, bluaj, verdaj kaj arĝentaj kaj sinkadis sur la malheliĝintan akvonivelon. Arĝenta kaj ora fontanoj kaskadis sur la bordo kaj surdigaj knaloj tondradis reeĥataj de la ĉirkaŭaj montoj kaj arbaroj. La bunte iluminitaj boatoj rempromenis sur Ie akva vasto, kunĉeniĝante formis serpentantajn vicojn, el kiuj aŭdiĝis gajaj kantoj kaj alvokoj, inter kiuj elstaris la bela, forta voĉo de s-ano Eischhof. Du motorŝipoj riĉe ornamitaj per lampionoj kun muzikregalantaj kapeloj rondveturadis tra la mistere bela nokto. Vespero rave bela,fortimpresa kaj neforgesebla pasadis ĉirkaŭ ni. Dume sur la stranda estrado ludis por danco alia orkestro. Tie fine kolektiĝis la gesamideanoj kaj ankaŭ la cetera publiko kaj oni ĝuis en freŝa vespera arbara aero ĉe bona muziko kaj en agrabla medio la reston de la vespero. Kontentaj revenadis noktomeze la kolegianoj tra varma somernokto hejmen kaj kelkiu juna koroparo, riĉiĝinta je nova forta travivaĵo sentis pli rapidan korbaton.
Merkrede la 4an de aŭgusto daŭris la belega vetero, kiu lasis la kursanojn ĝui la banadon kaj sunumadon, kvazaŭ ĝi volus kompensi la nubajn tagojn pasintsemajnajn, kaj post la antaŭtagmeza serioza laboro en la lernejo duoble bongustis la posttagmezoj en la ora sablo de la plaĝo. „Vespero de Karel Ĉapek" fariĝis denove evento. Sur la scenejo de hotelo "Jelen" prezentis al ni s-anino Eva Suchardová kun siaj kunlaborantoj scenojn el dramverkoj de nia glorfama verkisto. Per enkondukaj vortoj s-ano Seemann prezentis al ni Karlon Čapek, kiel verkiston de vera, malkaŝita homeco, de homeco en sia grandiozo kaj naneco. En lingvaĵo kristale klara kaj popole natura kaj tamen plej altgrade artisma parolas al ni Čapek pri la fragila, pekema kaj tamen altcelema kaj belon kaj bonon serĉanta homeco.
Li, de socialistoj stampata kiel burĝo, de burĝaro konsiderata socialisto, estis envere nur granda, pura homo serĉanta la veron kaj kun amanta koro pledanta por la maljustumitaj. En apokrifo „Dekadenca tempo" la deklamarto de Eva Suchardová transmetis nin en la ŝtonan epokon, kie la familiestrino parolas gajsprite pri lingvo de niaj tagoj, pri la problemoj de kaverna homo. Jes,eĉ tiam oni estis ŝokata de la novaĵoj kaj „malpia progresemo" de la junaj. Sekvis drameca monologo de Gonerila, filino de reĝo Lear. La dramatikaj muntaĵoj el „Afero Makropulos" kaj „Patrino" donis al ni fortan tutece impresantan artisman bildon. En ili ree ekbrilis la senkompara granda arto de Eva Suchardová. Ĉu estos ebligite al la tutmonda esperantistaro admiri ĉi tiun fenomenulinon?
Aktore bonan roldonon prezentis ankaŭ s-anoj Ant. Seemann kaj F.J. Kubišta. La interscenajn pianajn enmetaĵojn prezentis eĉ sur kaduka instrumento belrezulte nia talentita juna pianistino Věra Škutová. Adekvate bona estis la kunlaboro de s-anino L. Rejthárková kaj de s-ano Kubišta. La pluaj preparitaj muntaĵoj ne povis jam esti prezentitaj pro la progresinta tempo. Sed ĉiuj disirante konsciis: nia granda majstro trovis samgradajn interpretantojn, kaj eĉ la plej granda ĉeĥa scenejo ne povus prezenti ion pli per£ektan.
Ĵaŭde la 5an de aŭgusto trovis la kronikisto okazon ree, jam pluran fojon, observi la funkciadon de la oratora kurso E. La gvidanto de ĉi kurso s-ano A.Slanina kun s-ano V.Špůr inicis hodiaŭ la aŭskultantojn, konsistantajn el C- kaj D-kursanoj en arton „kiel trakti homojn". Necesas rekoni, ke la oratora kurso de s-ano Slanina ĉiutage gvidata, donas surprize bonajn rezultojn, instruas kaj kuraĝigas la samideanojn publike paroladi, diskuti kaj racie kaj konvinke sin esprimi. La posttagmezaj diskutoj kaj prelegoj sur la strando pruvis tiun sperton. Vespere en la salono de Zátiší okazis la Artvespero kun solena premidisdono de literatura konkurso „Floraj Ludoj de Doksy 1954". La programo komenciĝis per ĥorkanto de LA ESPERO, kiun prezentis la gea ĥoro de kolegianoj sub faka direktado de Dro Josef Fousek. Sekvis ĥorkanto de Tagiĝo kaj nia simpatia talenta pianistino Věra Škutová majstre ludis la Polkon de Luiza de Smetana. S-ano F.J. Kubišta deklamis propran poemon „Mi estas por paco" kaj kantis la kantojn Tálinský rybník kaj Negran lulkanton. Eva Suchardová en sia superba deklamo prezentis poemon Fajra Ondo de Mir. Rutte en traduko de R.Hromada. S-anino Škutová ludis As-maĵoran valson de Chopin kaj s-ano Kubišta recitis poemojn „Kie mi ektroviĝas" de Neruda kaj „Grilo" de Kainar. S-anino Chmelíková kantis popolan kanton „Larĝa, profunda"en perfekta traduko de Dro Fousek. Post la paŭzo pianludis s-ano Kubišta „En rondo" de Dvořák kaj „Revadon" de Schumann. S-anino Suchardová recitis poemojn „Ombroj" de Šrámek en traduko de T.Pumpr kaj la ĉi-jare en UEA konkurso premiitan poemon de Eli Urbanová „Antaŭ spegulo". S-anino V.Škutová virtuoze pianludis Valson E-minoran de Chopin, s-ano prof. Fischhof kantis per sia belsona voĉo kantojn Sari Marejs kaj du slovakajn popolajn kantojn. La kolegia ĥoro sub ĥorestro Dro Fousek kantis la kantojn Juna Amo, Dormu dolĉe, Sub fenestro nia. Akompanis sur piano s-ano inĝ.Libra kaj sur violono s-ano Vítek. En la varia programo ĉuj aktivintoj inde kontribuis al la bela vespero. Precipe elstaris la perfekta, profesie rutina kaj tamen trasentita artodono de s-anino Suchardová kaj sentoplena, artisme vere altnivela pianludo de nia juna promesa pianistino Věra Škutová.
En la paŭzo de la programo okazis la solena premiado de la konkurso „Floraj Ludoj“ de Doksy 1954. Direktoro de SKED Dro Aug.Pitlík koncize eksplikis la devenon kaj signifon de „Floraj Ludoj" kaj transdonis al ĉiu premiito florbukedon, premidokumenton kaj monpremion. Premiitaj estis Karolo Píč por poemo „En rozĝardeno", Eva Suchardová por poemo „En pluva tago", Jiří Kořínek por poemo „Rifuĝo", Jan Kafka por traduko de poemo de Jarosl. Seifert „Sovaĝa rozo" el poemaro „Iris malriĉa pentristo en la mondon" kaj Ludmila Rejthárková por la poemo „Kritiko pri Karlini". Ĉiu el la premiitaj alsendis plurajn laborojn, el kiuj estis premiitaj la suprecititaj verkoj.
Dum la disdono de la premioj invitis s-ano Dro Pitlík ĉiun el la gepoetoj tralegi sian premiitan verkon. La dankema aŭskultantaro rekompencis la verkojn per forta aplaŭdo. La solenaj momentoj pruvis, kian gravan kaj kuraĝigan rolon SKED havas ankaŭ sur kampo de Esperanta literaturo kaj poezio. Vendrede la 6an la tradicia somera karnavalo en salonego de Zátiší finis la riĉan amuzan kaj kulturan programon de la Kolegio. Regis la kutima sincera gajo kaj amika etoso. Svarmis la belaj maskoj, giris la junaj korpoj apud la rejuniĝintaj. La belajn horojn de lasta kunestado nur iom tristigis la ekpenso, ke morgaŭ kaj postmorgaŭ ni devos disiri al plej malsamaj partoj de la respubliko. Sed en ĉies koro jam ĝermis firma decido, se Dio helpos: Ĝis la revido en Doksy 1955!
J. K.
Verda Voĉo de Doksy, 1954-04-02