KRONIKO

La 25an de julio 1954 do rekomencas SEKD sian naŭan kursaron. 3-a tago avara je suno, sed nuboriča, la sekretario de la kolegio, la sinofera samideano Pytloun, akceptadis en ia stacidomo la alvenantajn kolegianojn kaj asignis al ili la loĝejojn. Unuopuloj alvenis jam sabate, sed la čefa fluso venis dimanĉe kaj ĉio estis glate solvita, du tri malkonkentoj koncerne enloĝigon estis ankoraŭ samtage de s-ano Špůr likviditaj.

Vespere je la 21a horo kolektiĝis en Kultura Domo čiuj alvenintoj por malferma soleno. La vizaĝoj radiis, la malnovaj konatoj intersalutis. Oni vidis fidelajn realvenantojn, kiujn la Macha-lago, la amika medio de la kolegio kaj la ĝoja etoso potence ĉiam kaj ree logas.

Ĉe la prezida tablo en la plača, verdflage ornamita salono eksidis la instruista kolektivo kaj du reprezentantoj de lokaj instancoj. En enkondukaj vortoj s-ano Špůr, la oferema aganto sur kies ŝultroj kuŝas plejparto de la antaŭpreparaj kaj postokazaj zorgoj, emfazis la tradicion de Somera Esperanto kolegio en Doksy, ĝian meritan laboron. Li prezentis la membrojn de la instruista anaro, postkiam li bonvenigis la ĉeestantojn kaj salutis la oficialajn reprezentantojn. Li transdonis parolon al s-ano Rudolf Burda, kiu en siaj vortoj kaj sia funkcio de prezidanto de Tutmonda Organizo de Pacbatalantoj eldiris konvinkon, ke Esperanto estos baldaŭ rekonata kiel efika rimedo por sekurigi daŭran pacon. Samideano Burda en sia parolo plue diris, ke senfrukta uzado de Esperanto por iaj bildkartkolektulaj au aliaj vantaj celo baldaŭ degradus ĝin kaj starigus nin al nivelo de kuniklobredantoj, ŝakistoj kaj aliaj distraj marotoj. Sed la tasko de Internacia Lingvo estas multe pli granda kaj li montris je ekzemploj el Plzeň, kiel praktike ni povas ĝin servigi al socialismo.

Poste reprezentanto de pacdefendantoj k-do Tvrdek denove substrekis la vortojn de s-anoj Špůr kaj Burda kaj deziris, ke Esperanto fariĝu potenca ilo al tiu celo kaj deziris al la kolegio multan sukceson. Prezidanto de la fako por kulturo kaj eduko če Distrikta Nacia Komitato k-do Mičík en elokventa oratoraĵo atentigis, ke ni devas eluzi la grandan disvastiĝon de Esperanto por refuti kalumniojn kontraů nia lando, por montri niajn sukcesojn kaj progresojn kaj por paralizi la agadon de militinstigantoj. Li promesis subtenon al tia nia agado kaj diris, ke Doksy planas grandskalan elkonstruon kaj kiam okazos la 15a SKED, ke la lokaj cirkonstancoj estos jam multe pli favoraj. S-ano Špůr dankis elkore por liaj vortoj kaj promesis, ke ni en nia porpaca laboro lin ne senravigos. La direktoro de la kolegio Dro A. Pitlík diris, ke li jam 52 jarojn praktikas la lingvon kaj uzas por Zamenhofaj pacaj idealoj. Li diris, ke nia laboro prava, ĝusta kaj nia klopodado ne estas dependa de event. sukceso aŭ malsukceso če Unesko. Li diris, ke Esperanto estas edifa, saniga kaj juniga lingvo kaj afero, kion pruvas lia ĵus hieraŭa 71a naskiĝtago en plena sano kaj laboremo, kion čiuj čeestantoj tondre aplaŭdis, same kiel la antaŭajn alparolojn. Poste la instruantoj Josef Vítek, Fr. Pytloun, Václav Špůr, Eva Suchardová, Ant.Slanina, Karel Šolc kaj Jiří Kořínek salutis en mallongaj alparoloj la kursanojn. Speciale estis salutita la 81jara s-ano Kremm el Košice. Post kelkaj administraj sciigoj la kolegianoj disiris post la 23a horo al siaj hejmoj.

Lunde je la 19a horo kunvenis plennombre la kursanoj en la plej granda klasĉambro por improvizita amuzvespero. La sparkanta sprito de niaj neelĉerpeblaj idefontoj s-anoj Slanina, Rýznar kaj Vítek, gajigis kaj distris dum du horoj ĉiujn kaj ĉiam denove ektondris elkore rido. La vesperon inde valorigis deklama arto de s-anino Eva Suchardová, la virtuoza pianludo de s-anino Škutová el Ostrava kaj admirinda imitanto de Hurvínek s-ano Chytil el Přerov. Aplaůdon rikoltis rakontado de gajaj travivaĵoj dum siaj mondvojaĝoj per Esperanto, kiun prezentis direktoro Dro Pitlík. La buntecon de la programo kompletigis s-ano Seemann. La reĝo de la vespero, la vortpreta programestro Slanina estis „preskaŭ“ rekompencita kise de tri nomtagon festantaj Annetoj. Gajplenaj kaj kontentaj disiris la ĉeestantoj.

J.K.