KRONIKO

Marde la 27an ekfavoris nin la ĉiela veterreferento. Kiam pasis la antaŭtagmezaj horoj en diligenta studado kaj la tagmanĝo, komencis kolektiĝi la samideanoj ĉe la lago por fine ekĝui la banadon kaj ripozante sunumi sin en la mola sablo de Ia strando. Formiĝis grupetoj babilantaj aŭ diskutantaj pri diversaj temoj. Solemuloj elmetis sin al bonfaraj sunradioj aŭ profundiĝis en sian libron. Apude sur roketo ekludis societajn ludojn la junularo nombre superreganta. MiIda venteto krispigis la verdan vastan akvonivelon kaj antaŭ la malhelverda fono de ĉirkaŭaj arbarkovritaj montetoj intense blankis la veloj de krozantaj velboatoj. Sur la malkruta ĉeborda lagofundo petolis kaj ludis gajaj baniĝantoj kaj en la etgrajna sablo aŭ sur kuŝiloj sorbis la sopiritan sunbrilon bruniĝantaj korpoj.

Vespere en la Kultura Domo prelegis kun lumbildoj s-ano Vítek pri sia vojaĝo al Svedujo kaj Laponujo. Lia viva kaj spritplena, iam vere humora rakontado tenis en streča atento ĉiujn ĉeestantojn, kiuj lian belan prelegon kun multaj, plejparte koloraj bildoj, rekompencis per forta aplaŭdo.

Post la ĝuiga vespero manifestiĝis la solidareco de nia verda rondo, kiam el spontanaj donacoj kolektiĝis la sumo de 300 Kč por juna samideanino el Přerov, kiu perdis sian monujon kun tiu sumo, sian tutan monhavaĵon.

Merkrede la 28an estis tago same bela kun ripoziga posttagmezo ĉe lago.

Ŝanĝoserĉemuloj preferis vagi tra arbaro, aŭ oni promenis en la bela ĉirkaŭaĵo.

Vespere okazis sub gvido de s-anoj Burda kaj Slanina diskuta vespero. La ĉeftemoj estis, kiel servigi Esperanton al la pacdefendanta movado, kiel aranĝi Espernto-kursojn, kiel fondadi Esp. grupojn ĉe uzinaj kluboj aŭ klerigaj asocioj, kiel defendi Esperanton kontraŭ malpravaj atakoj el vidpunktoj ĝenerala kaj marksisma. Disvolviĝis tre vigla debato kaj diskutado pruvanta la malinertecon de esperantistoj.

Ĵaŭde la 29-an la ĉiam intensa kaj serioza instruado paŭzis. La matena trajno transportis la anaron al la urbo Liberec por tuttaga ekskurso. Per kablovojo oni jam antaŭ tagmezo atingis la supron de la monto Ještěd, de kie ni admiris la belegan panoramon de ĉarme situanta urbo Liberec kun la potenca Jizera-montaro en fono unuflanke kaj la pitoreskan Bohemian Mezmontaron aliflanke. La videblo estis iom ĝenita de nuba vetero. Post tagmanĝo en Ia hejmeca monthotelo oni revenis al la plaĉaspekta urbo kaj precipe rigardis la riĉe ekipitan zoologian ĝardenon.

La tago estis finita per ĉeesto ĉe la sinprezento de la ensemblo de Ĉina liberiga armeo. En giganta amfiteatra arbara teatro ampleksanta sidlokojn por 60 000 homoj, kiu preskaŭ plenigita de ĉeestantoj el proksimo kaj foro faris potencan impreson, ni povis admiri unu el plej ravaj kaj vidindaj spektakloj. La ega korpuso, konsistanta el ĥoro ĉirkaŭ 100-membra, granda orkestro kaj eminentaj solkantistoj kaj akrobataj dancistoj ravis nin per siaj ĉinaj batalaj kantoj, dancoj, operaj arioj kaj baletaspektaj fragmentoj el ĉinaj klasikaj operoj, kiuj por ni estis laŭ sia fantazio kaj sia ekzotika instrumenta akompano nevidita kuriozaĵo. La salutparolojn akcentatajn ĉinan-ĉeĥoslovakan amikecon, kunagemon kaj pacamon, kaj precipe ĉeĥajn ariojn kaj kantojn de la simpatia ensemblo senriproĉe prezentitaj rekompencis tondra aplaŭdo kaj aklamo.

La belan tagon, por reliefigi la belecon, devis akompani ankaŭ io malagrabla, nome ke ni devis preskaŭ du horojn post la fino atendi la antaŭlonge menditan aŭtobuson, kiu, kvankam starante en Ia senhomiĝinta strato, ne volis nin fcrtransporti al Doksy, kaj kies ŝoforo pretekstis, ke li „ne ricevis tiucelan asignon“. Nur post energia interveno foriĝis Ie danĝero, ke ni venos nur sekvatage hejmen, kaj ni fine, malfrue post noktomezo, sed tamen kontentaj, ankris en niaj litoj.

J.K.




Verda Voĉo de Doksy, 1954-02-02/03