AŬTORO DE ESPERANTO.


Ludoviko Lazaro Zamenhof naskiĝis en la urbo Bialystok la 15an de Decembro 1859. Li estis la unua filo de gimnazia instruisto. Jam en sia junaĝo li multe suferis pro la malpaco inter diversaj homoj, ĉar en lia urbo oni parolis kvar lingvojn: rusan, polan, germanan kaj hebrean; kaj li observis, ke la kaŭzo de malkompreno, malestimo kaj malamo estis plej ofte la diverseco de la lingvoj. Tial Zamenhof jam en siaj infanaj jaroj decidis iam liberigi la homojn el tiu ĉi mizero kaj plifeliĉigi ilin, kreante lingvon, kiu povus esti neŭtrala esprimilo por ĉiuj. Jam dum siaj gimnaziaj studoj li komencis ellabori tian lingvon, kaj en 1878 li festis kun kelkaj el siaj kunstudantoj la naskiĝtagon de la "Lingwo Universala". Tiu ĉi projekto jam iom similis al la nuna Esperanto. Dum kelkaj jaroj li ne povis labori pri sia eltrovaĵo, ĉar la medicina studado postulis ĉiujn fortojn kaj atenton. Sed ankaŭ en tiu ĉi tempo li iam kaj iam tradukis tekston en sian lingvon; kaj rimarkinte nepraktikajn vortojn aŭ gramatikajn malfacilaĵojn, li forigis ilin kaj tiel pli kaj pli perfektigis sian projekton. Fine li estiĝis kuracisto. Liaj enspezoj estis ja tre malgrandaj, sed tamen li oferis ilin kun la malmulta mono de sia edzino, por eldoni en 1887 ruslingvan libreton kun la titolo: „Lingvo Internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro. De Dro. Esperanto." Ĝi entenis la 16 gramatikajn regulojn, vortareton de 900 vortoj kaj tekston el la BibIio, la kristanan preĝon Patro nia, leteron kaj versaĵojn. Tiu ĉi libreto estas la ĝermo, el kiu elkreskis la nuna riĉa literaturo de Esperanto, kiu ampleksas multajn milojn da libroj kaj broŝuroj. Zamenhof havis la ĝojon, vidi la kreskadon de la Esperanto dum 30 jaroj. Lia plej forta doloro estis la eksplodo de la mondmilito en 1914 ĉar li ja esperis, ke la uzado cle komuna lingvo farus Ia homojn pli pacaj kaj amikaj. Sed la Esperanta penso ankoraŭ ne estis sufiĉe disvastigita, por tiel forte efiki. Certe tiu ĉi sperto estas kunkulpa je la tro frua morto do Zamenhof, la 14an do Aprilo en 1917.

Zamenhof estis malgranda viro kun modesta konduto, sed energia volo kaj klara pensado. Laborante por idealaj celoj de la homaro, li malmulte zorgis pri monprofito. Amante la homojn, precipe la malriĉajn kaj suferantajn, kiuj plej multe bezonas amon, li loĝis en la plej mizera kvartalo de Varsovio kaj ofte kuracis senpage la homojn, kiuj ne povis pagi. Tiel li restis malriĉa. Ankaŭ sian eltrovaĵon, la lingvon Esperanto, li donacis al la homaro kaj ne prenis por ĝi iun ajn rajton aŭ profiton. Al ĉiuj, kiuj lin konis, li aperis kiel homo sankta.

Vere la autoro de Esperanto estas unu el la plej noblaj homoj, kiuj iam kaj ie vivis en la mondo.

"...Post multaj miljaroj da reciproka surdamuteco kaj batalado nun en Bulonjo fakte komenciĝas en pli granda mezuro la reciproka kompreniĝado kaj fratiĝado de la diverspopolaj membroj de Ia homaro; kaj unu fojon komenciĝinte, ĝi jam ne haltos, sed irados antaŭen ĉiam pli kaj pli potence, ĝis la lastaj ombroj de la eterna mallumo malaperos por ĉiam. Benata estu la tago kaj grandaj estu ĝiaj sekvoj!"


Tra densa mallumo briletas la celo

Al kiu kuraĝe ni iras.

Simile al stelo en nokta ĉielo,

Al ni la direkton ĝi diras.




Verda Voĉo de Doksy, 1954-01-04