R. Wenzel
LEGENDO PRI LA MONTO BEZDÌZ
Antaŭ multaj jarcentoj, kiam ursoj kaj multaj aliaj rabbestoj en tiu regiono vivadis, ankaŭ ne superis la nunaj du montoj la tiaman ebenaĵon, nenia monteto estis videbla. Iam disputis la diablo kun sankta Mario pro malriĉa „animo“, kiu laŭ kontrakto, fiksita antaŭ tridek jaroj kun najbara muelisto, devis aparteni al la diablo. Sed la pentema pekinto alvokis propeton de la sankta Mario kaj promesis savite de ŝi konstruigi kapeleton sur tiu loko. Konsiderinte lian peton kaj koleriĝinte la diablo decidis per ruzo regajni la animon. La diablo faris al la sanktulino proponon, ke al tiu apartenu la animon, kiu dum unu nokto konstruus la pli grandan monton. Dirite, farite!
En la sekvonta nokto komencis ambaŭ, la diablo, plena de malico, kontraŭ la interkonsento kaj helpe de nevideblaj servantaj spirituloj, sankta Mario nur sole.
Nun komenciĝis fervora vivo en la proksima arbaro. La diablo, kun la siaj, kiuj observis la penadon de la Di-patrino, kiu laboris sola, rikanis: tamen ŝia ŝtona monto kreskis pli rapide. Koleriĝinte pri tio, li instigis la kunulojn, ke ili pli rapide laboru. Oni altrenis multajn grandajn ŝtonojn, per kiuj la diablo volis starigi grandan monton. Sed en tiu momento la suno leviĝis, la diablo kun terura malbeno flugis en la inferon, kaj la lastaj preparitaj ŝtonoj rulis la deklivon malsupren, kie ili ankoraŭ hodiaŭ distrite kuŝas. Tiamaniere la bedaŭrinda animo estis savita por la ĉielo. Kaj la monto, kiun la sankta Maria konstruis, ricevis la nomon „Bezdìz“, la monto de la diablo nomiĝis de tiam „Diabla monto“. Malgraŭ tio havis la diablo residencon sur la Bezdìz-monto, kiel la nomo „Diabloturo“ konfirmas, kiu laŭ legendo estis konstruita per ..blanka mortero. Sur la murdentoj, kiel la legendo asertas, oni vidas multajn fantomojn dum diservo en la kapelo. En la turo, oni rakontas, la diablo gardis trezoron, kiun jam multaj volis elfosi, sed neniu ĝis nun sukcesis.