Eli Urbanová
ŜI NE VENAS
Kiel sur dornoj somnambulo
mi paŝas ĉirkaŭ strat-angulo
centfoje haltas, plu promenas –
Kaj ŝi ne venas!
Kredu min, homoj, nur hazardo,
min ree gvidas al bulvardo –
Sed mil okuloj mokdivenas
Ha! Ŝi ne venas!
Ie ŝi klaĉas en komforto
dum min ĉi tie aĉa sorto
pri l´pacienco ekzamenas…
Do ŝi ne venas!
Certe frizaĵ´aŭ nova robo,
formanĝis tempon de la snobo!
Amara kraĉo min ne venenas.
Fi! Ŝi ne venas!
Kia enuo! Kia tedo!
Palpante je la cigaredo
virinan genton mi malbenas.
Ĉar ŝi ne venas!
Restas foriri ... Jen - subite -
subite ĉio pardonite
agrable, mole mi mienas
Jes, ŝi jam venas!
Verda Voĉo de Doksy, No. 5, 4. 8. 1952