Eli Urbanová – Luna nokto
Arĝenta Lun´, ĉiela suvereno,
de stel´al stel´ flirtanta kavalir´,
vidante vin naĝanta tra l´kurteno
etendas mi la manojn pro admir´.
Promeni nur sur mola herbopluŝo
En bosk´ bertula plena je parfum´,
sen vestkiras´ ekdanci sub rosduŝo
kovrite nur per via brila lum´!
Kaŝludos mi kun vi, arĝenta Luno,
dum virtuoze trilos najtingal´,
vin serĉos, serĉos – fine en laguno
atingos min la svene vibra pal´.