Kroniko
Lunde trapaŝante la klasojn ni ĉie konstatas belan rezulton de unusemajne diligenta studado. En klaso A1 la kronikisto fariĝis atestanto de gaja sceneto, la ŝerca parodio pri geedziĝa ceremonio: La ĉarma juna samideanino Svobodová, fianĉine vestita, la komike vestita fianĉo s-ano Vimr estis de pastron rolanta s-ano Jeřábek geedzigataj. Gajo kaj sprito rikoltis multan ridon.
En kurson D allogis multajn gastojn operkantistino s-anino Borská, kiu prelegis pri taŭgeco de esperanto por kantado. Precipe montroj de kelkaj kantoj de Schubert, Brahms, Fibich k.a. en esperanto rikoltis merititan aplaŭdon. Same ĉiujn aŭskultantojn igis aplaŭde montri kontenton deklamo de kelkaj poemoj tradukitaj kaj originalaj. Recitis parkere s-aninoj Borská, Svozilová, Novotná kaj Podhradská.
Vespero alportis surprizon en Zátiší. „Amika vespero kun programo“ sed kia programo! La juna samideano d-ro Pravoslav Sádlo, virtuozo sur violonĉelo, ludis al ni Rokokajn Variaciojn de Čajkovskij kaj preludon de Eccles. En laj vera artisma ĝuo, kaj la rondo de la kolegianoj sentis sin honorata de la arta artodono de nia emeineta samideano. Ion similan apenaŭ la salono en Zátiší iam aŭdis. Aplaŭdego ne sufiĉe povis esprimi dankemon al nia popola kaj modesta majstro. En plua, jam pli popoleca programo, s-ano Hrabý el Hradec Králové, la spritega elegantaspekta konferisto, voĉimitanto, per siaj gajaj scenetoj kaj anekdotoj ridigis la plenplenan ĉambregon. Bele kantis al ni s-anino Zemanová, tre bonnivela montriĝis la gitara duo Ploc-Březina. Sian ĵus komponitan kanzonon ĉeĥlingvan pri esperanto prezentis s-ano Vimr el Louny. Sur buŝharmoniko koncertis s-ano Jeřábek. Tra varma aroma somera nokto kun sorĉimpresa ora disko de plenluno sur la ĉielo revenadis la kontentaj ĉeestintoj hejmen.
Marda tago per sia sunvarma vetero ree ellogis ĉiujn al la lago. Kaj vespere okazis do la streĉe atendata, tradicia lampiona vespero sur la lago de Mácha. Dank' al enorma oferemo de s-ano Špůr, kiu foroferis preskaŭ du tagojn kaj devis rezigni la dimanĉan ekskurson por perĉasi ie post Prago materialon por artfajraĵo kaj la piroteknikiston, ni havis vere fabelan spektaklon. Dum la raketoj kaj petardoj knale saltadis elĉielen, dekoj da kandeloj ornamitaj per lumentaj buntaj lampionoj kaj bengalaj torĉoj remijon dise, jen en kunkroĉiĝintaj serpentumantaj vicegoj kaj cirkloj sur la nigra surfaco de la lago. Du lampionornamitajn motorŝipojn suriris tiuj, per kiuj ne restis boatoj. Sur la ŝipoj promennavigantaj ludis kapeloj kaj operkantistino Věra Borská kante sonigis en la ravan someran nokton simbolajn kantojn kaj oper-ariojn. La bildo fariĝis perfekte sorĉoplena, ja preskaŭ nekredebla, kiam tra bizaraj nubĉifonoj naĝis la plenluno, alkantata per melogio el Najado de Dvořák: „Ho luno sur alta ĉiel'“. Kaj ree kaskadoj de arĝenta lumego sur la bordo, gajaj renkontiĝoj de la boatoj. Centoj da gastoj observis la maloftan vidaĵon de sur la bordo, kie dume koncertis muzikistarto. Kaj kiam la boatoj unu post la alia revenadis borden, miksiĝis la kontentaj samideanoj al la dancantoj. Ĝis la unua horo postnoktomeza sonis la bordo kaj en malfrua nokto revenadis la paroj kaj grupetoj ĝojaj hejmen.
Merkredo preparis du eventojn. Unua el ili, la ekskurso al Valečov kaj Mišský per du aŭtobusoj en la varmega tago ŝajnis komence grumbligi kelkiuj ŝvitgutojn, precipe kiam oni devis rimarkeble ascendi. Sed baldaŭ la bela elvidejo kaj agrabla paŝado tra rokfendoj kaj sur ombraj arbaraj vojetoj kun verda fiodoro iome forgesigis sopirojn je nia lago, kaj ĉiuj fine komputo kaj maĝavide elsvarmis el la aŭtobusoj antaŭ la manĝejo Delta.
3 –
La vespero estis evento unuaranĝa. Vespero de vera kaj alta arto, při kiu povus plene fieri eĉ Universala Mondkongreso de Esperanto. En la salonego de la Kultur-domo donis al ni la plej bonaj el ni la plej bonan. El Peer Gynt de H. Ibsen, tradukita tiel brile de E. A. Haŭgen ni vidis la plej ŝercan 3an scenon el la 3a akto. Brile donita estis la rolo de Solvejg de s-anino Eva Suchardová kaj tre bona estis Peet de d-ro Jar. Sucharda (estis nekredeble, ke nur antaŭ 3 tagoj ili ekstudis la rolojn!). Bonega kaj konvinka estis la Verde Vestita Virino de Věra Borská. Věrka Podhradská rolis la idon. La kanton de Solveig de E. Grieg kantis Věra Borská. La sceno, samkiel la ceteraj senkulisa, per la perfekta prezento impresis plenefike kaj rikoltis longan aplaŭdon.
Kaj poste nia virtuozo sur violonĉelo s-ano d-ro Pravoslav Sádlo katenis ĉies atenton per la plej rava violonĉela koncerto, la H-minora de Ant. Dvořák. La dono estis simple superba. Penetris ĝis korprofundo la tonoj de la belega verko. Ho, kiel kantis mole la dua frazo kaj kiel brilis la malfacilega tria. Laŭdegon al vi, majstro, kaj dankegon! La pianan akompanon de tiu ĉi koncerta grandkomponaĵo havis s-anino Hanušová, kaj ni estis konsternitaj per ŝia elstara, eksterordinara ludo. Estis por ni ĝuo kaj surprizo arto ne sufiĉe aprezebla.
S-anino Věra Borská per sia bela alto kantis al ni „Ave Maria“ de Fr. Schubert en traduko de R. Hromada. Kaj jam ni ekvidis unuaktaĵon de d-ro Jar. Sucharda: „Mi revas pri vi Jean Baptist“ en kiu montriĝis denove Eva Suchardová, granda artistino, perfekta aktorino kaj konforme bonege ludis d-ro Jar.. Sucharda, kiu prezentiĝas kiel talenta dramverkisto.
La brilan, amikan vesperon, sen trigo, fermis la unuaktaĵo de Julio … „Granda Ludo“ speciale por ĉeĥaj esperantistoj verkita. Tiu spritplena …. okulfrape montris la rarajn kapablojn de Eva Suchardová. Ŝia rol…… tis absolute perfekta kaj konvinka, ŝia lingvo modela. D-ro Jar. Sucharda tie povis same multon montri el sia arto. Muzikajn interludojn kaj akompanon havis s-anino Hanušová.
Estis vespero, kiun oni dum jaroj ne forgesas!
Ĵaŭda vespero fariĝis denove edifa okazintaĵo. Solena artvespero ĝi titoliĝis kaj ĝia etoso estis solena kaj ĝia programo altgrade artisma. En ĝi kulminis ĉio bela, kion ni dum la kulturaj vespero de SKED aŭdis kaj ĝuis. Mi ripetas: pro tia programo devus fieri mondkongreso.
La kursanoj aperintaj en plena nombro post enkondukaj kaj salutaj vortoj de s-ano Slanina ekkantis La Esperon. Kaj jam sur la podio grupiĝis la gea ĥoro de lernantoj por prezenti kelkajn kantojn de plurnacia deveno. La unua estis la originala esp. kanto „La verda Stelo“, sekvis la freŝmelodia Transvala kanto „San Marejs“ kaj la slovaka kanto Se la kor´ suferas en traduko de St. Seeman kaj ĉeĥa popolkanto „Du forĝistoj“ en traduko de J. Kořínek. Finis la bela pola kanto „Montano“. La ĥoro prezentiĝis kiel perfekta kolektivo, kiu ĉe pli abunda tempo por ekzercado donus imponan plurvoĉan ĥor-korpuson. La elstara ĥorestra talento, oferemo kaj ĉarma energieco de la plej juna instruantino, s-anino Magda Seppová havas la grandan meriton při la sukceso de la ĥoro.
Nia admirata gasto s-ano d-ro Pravoslav Sádlo, la fama violonĉela virtuozo, kiu nin jam ravegis dum du pasintaj vesperoj, prezentis nun „Valson“ de Řídký kaj „Rondon“ de Dvořák. Estis ekstrema ĝuo aŭdi kanti la instrumenton sub liaj majstraj fingroj. Precipe la Rondo estis ebriiga belo.
Sekvis sinsekvo nomita: „Amo en kanto kaj poezio“. Du majstrinoj de sia fako la dramatistino Eva Suchardová kaj operkantistino Věra Borská sciis forsendi nin en revolandon de amo. En modela deklammaniero, kian oni antaŭ apero de Suchardová ĉe ni apenaŭ aŭdis, ni sorbis la vortojn de poemoj de Fráňa Šrámek „Kluzo“, „Virino kaj unika vir´“ de Sládek, „Ĝi longe for“ en majstra traduko de R. Hromada kaj originalan poemon de Kurzens „Senti vin“
(Daŭrigo sur la kvara paĝo)
4 –
La bela aldo de Věra Borská sonore kaj trasentite kantis intermite „….. ton“ kaj „Serenadon“ de Brahms en tradukoj de Jiří Kořínek, kantoj de Richard Strauss „En la Postvesper´“ kaj „Mi portas mian amon“ kaj belan kanton de Hugo Wolf „Ĝardenisto“, kiujn tradukis d-ro Tomáš Pumpr. Esti … surprizo ĉi tiu kunlaboro de majstraj poetinodeklamantino kaj rekonata operkantistino. Aŭdi ion similan oni povas tre, tre maloftege.
Plej juna lernanto s-ano Valjan pianludis „Enterigon de la pupo“ de Ĉajkovskij. La lingvospertaj niaj du 12-jarulinoj el Brno V. Podhradská kaj J. Novotná ĉarmis nin per en kostumoj prezentita gaja sceno de „Ukraina rakonto“.
Kiam la anoncanto, s-ano Slanina, konigis, ke nia ŝatata direktoro s-ano d-ro Pitlík ĵus jubileas sian 50-jaran esperantistecon, oni salutis lin per tondra aplaŭdo. La jubileanto per kortuŝitaj vortoj rakontis al ni pri sia esperantiĝo en 1902 kaj pri siaj feliĉegaj spertoj pri Esperanto dum la tuta vivo. Esperanto lin, venontjare 70- jarulon, tenas ĉiam sana kaj vivĝoja. Poste recitis unu el liaj poemoj „Na Máchově jezeře“ s-aninoj Borská, Podhradská kaj Novotná.
S-ano Jeřábek, la fama Hanako, kiu jam ok jarojn fidele vizitas ĉiujn ….arojn de la Kolegio diris al ni kelkajn belajn kaj sincerajn vortojn. La vesperon finis la ĥoro de la kursanoj sub la gvido de s-anino M. Seppová, kiu kantis al ni rusan kanton de I. Dunajevský „Floras la viburno“ en traduko de J. Kořínek kaj la tradician „Tagiĝon“.
Dum ĉiuj muzikaj prezentadoj mirigis nin per sia artisma kaj unika fortepiana akompano s-anino Hanušová, pianistino de plej alta stilo.
Kiam la edifa programo finiĝis kaj foriris kelkaj el la samideanoj, tamen plejparto de ĉeestantoj ne kapablis adiaŭi de la salono de l´ĝuo aldonis la artistoj al la programo ankoraŭ kelkajn perlojn. Eva Suchardová deklamis ĉeĥlingve du poemojn de Vallo, poemon „Dopis“ de Anna Achmatová. Prezentiĝis al ni kiel lertega deklamanto prof. J. Kožený, kiu deklamnis poemon de V. Nezval „Adiaŭ kaj tuket“ en traduko de J. Kořínek kaj la saman poemon ĉeĥlingve en originalo. Sekvis de Vallo „Verše mé Janě“ kaj de N. Asějev „Letní dopis“. Majstro d-ro Pravoslav Sádlo ankoraŭ por adiaŭo sonigis sian violonĉelon en „Gavoto“ el suito de Bach kaj en sonato de Eccles.
Tiom de belo, tiom da vera arto je unu fojo! Dankon por viaj unikaj art… .oj , vi ĉiuj, kiuj kontribuis al la plej bela vespero.
Jiří Kořínek