D U F O R Ĝ I S T O J
/Dva kováři v městě…/
Loĝas en urbeto pace en kvieto
du forĝistoj sur la plac´
unu huf-ferumas
dua amindumas,
Anjon el bien´ sen lac´.
Luno hele brilis
kaj mi amsopiris
sur la voj´ al amatin´,
luno brilis hele
nokte surĉiele,
kvazaŭ ĝi komprenus min.
Venis el vilaĝo,
venis la mesaĝo
de la vokta solfilin´,
ke ŝi ne malemus,
se mi al ŝi venus
kaj brakumus arde ŝin.
Fil´ pripensu bone
antaŭ ol senkone
iĝi al virino sklav´,
ĉar ne ĉiam beno
ino el bieno
estas, kiam pasos rav´.
Tradukis Jiří Kořínek
Verda Voĉo de Doksy, No. 5, 4. 8. 1952