Valda Vinař
Dum ĉielploro
Vi amoj longe forpasintaj
al la land´ de nereveno –
kial min ektuŝis via
vana bonodor´
nun, en la hor´
melankolia
dum la rev´ trans la kurteno
de ĉiela griza plor´
la senkonsola –
kiam tristas mi pro amdolor´… ?
Florkronoj vane mortvenkintaj
kun odoro la funebra -
kial mi, entombigante
vin en propra kor´
sen rememor´
tamen konstante
vidas vin en sonĝo febra,
kiam ĉio iĝas for
kaj neniiĝas -
por ke restu nur la amdolor´.
Speguloj palaj, blindiĝintaj
pro la bril´de l´ama ardo –
vin dormonta lecigito
ne bezonas por
song´sen kolor´
kaj sen ekscito - -
estas certe ja hazardo,
ke en jena pluva hor´
li resopiris
je la amfeliĉ kaj amdolor´
(Vento por Floraj ludoj de SKED 1950)
Verda Voĉo de Doksy, 1950-13-01/02