L a a r t o p a r o l i
La lingvo parolata estas ĉiam alia ol la lingvo skribata. Ĝi devigas nin rapide interpreti ideojn en sonojn, vokalojn kaj konsonantojn, kiuj formas vortojn kaj frazojn. Do la demando de la ĝusta parolo ne estas nur teorio, sed ankaŭ praktiko. Kaj praktiki lingvon estas: regi bone langon, lipojn kaj spiradon. Bone artikuli. Do tio estas multaj postuloj. Tial ofte okazas, ke homo, kiu la skriban lingvon regas perfekte dum la parolado, faras gravaj erarojn ne nur gramatikajn, sed ankaŭ en esprimoj de taŭgaj vortoj, per kiuj li volas diri siajn pensojn. Parolata lingvo estas lingvo viva kaj ne tute logika. Ni parolas ne nur per la buŝo, sed ankaŭ per gestoj, okuloj kaj helpas al ni la medio, en kiu ni troviĝas.
AS
Verda Voĉo de Doksy, 1950-07-01